2. Bona komenco

Hispana supera ferdekestro Alvarez del Robles jam antaŭlonge iĝus ŝipestro kaj akirus propran ŝipon, se troviĝus tia negocisto, kiu konfidus parton de sia kapitalo al tiu ĉi miellanga, kruela nigrahara homo.

Tia negocisto ne troviĝis, kaj del Robles ŝipon ne ricevis. Pasis jaroj, la hispano kalviĝis, dufoje dungiĝis al svedoj sur militajn ŝipojn, denove foriris al negocistoj, nederlandaj, bremenaj, danaj. En unu navigado li estis navigisto, sed la ŝipo, ŝarĝita per valoraj varoj — kupro, klingoj kaj spicoj, estis atakita de piratoj, kiuj mortigis la ŝipanaron, kaj la hispanan navigiston savis la sorto, li revenis viva en Bremenon post du jaroj. En Bremeno la hispanon neniu prenis sur ŝipon. Tiam li iris al Stokholmo kaj ankoraŭ iom servis al svedoj. Sed el tie li denove estis forpelita kaj ree dum longa tempo navigadis kiel simpla matroso, ĝis revenis al posteno de supera ferdekestro.

Kun tempo ŝipestroj komencis kvazaŭ timeti sian ferdekestron, kaĵoli lin, serĉi lian favoron. Pli observemaj homoj flustradis pri tio, ke la ŝipoj, sur kiuj servis del Robles, estis malpli atakataj de piratoj. Oni diris ankaŭ, ke iuj singardemaj negocistoj pere de la kalviĝinta hispano pagadis ian tributon al iuj maristoj kaj eĉ ricevadis pri tio atestilon kun sigelo, sur kiu kvazaŭ estis desegnita striga kapo. Oni diris ankoraŭ, ke sufiĉis montri tiun atestilon al piratoj, prenintaj ŝipon, kaj ili afable forlasadis la kaptitan veselon.

Certe, ĉio ĉi estis sensencaĵo, ne meritanta atenton, sed tamen la hispano sciis ne nur sian ferdekestran aferon. Li sciis multe pli ol tio, kion devis scii supera ferdekestro, kaj tial li servis ĉe ŝipestro Urquhart, pri kiu oni diradis, ke tiu estas ne nur ŝipestro kaj negocisto, sed ankaŭ militisto, kvankam eksa.

Del Robles kune kun sia ŝipestro plenumadis kelkajn komisiojn de iuj influhavaj kaj eĉ famaj personoj, kaj ĝuste tiuj komisioj precipe devigadis ilin ambaŭ — kaj la ŝipestron kaj ties ferdekestron — sulki marojn kaj oceanojn, endanĝerigi sin, suferi malfacilaĵojn kaj riski ne nur la sanon, sed eĉ la vivon mem, kiun ili treege domaĝis, konjektante, ke ĝi estas sola kaj post la tombo ilin tute nenio atendas.

La supera ferdekestro sciis, ke Rjabov estas vendita al ŝipestro Urquhart. Sciis li ankaŭ tion, ke la rusa rudristo foriris de la sankta patro. Sed nun lin estis okupanta alia afero, kaj pro tiu afero li ordonis al la diklipa ulo, servanta en la taverno, porti al la granda rusa rudristo kaj piloto plej bonan vodkon kaj almanĝaĵon de lia, ferdekestra, tablo.

La ulo portis. Rjabov mirigite movis la brovon. La ulo klarigis, de kiu estas la regalo.

— Jen kiel! — diris Rjabov kaj ordonis voki Magrulon.

La malklarokula mastro aliris flanke, kun timeto, ekrigardis al Rjabov singarde, — kion ankoraŭ bezonas tiu knabego?

— Prenu bastan korbeton, — ordonis Rjabov. — Puran, glatan, pli bonan... El tiuj, kiujn majstrinoj en Vavĉugo faras... Tiun korbeton ĝis la rando mem plenigu per dolĉaĵoj — mielaj kaj papavaj, nuksaj kun melaso, kaj pli bizaraj: ekzistas ŝipetoj, birdoj, domoj, sledoj... Ĉu komprenis vi?

Magrulo rigardis kun suspekto: kie oni aŭdis tion, ke ebriulo al dolĉaĵoj emus?

— Por kio ĝi?

— Por neceso.

— Por kia neceso? Ĉu por svatado?

— Mi ne svatiĝos. Aŭskultu plu — ankoraŭ ne ĉio estas dirita. Tablon larĝan metu por granda sidado...

La mastro montris sur la vizaĝo stultecon.

— La tablon kovru ne per malpura ĉifono, sed per brodita tablotuko. Sur la tablon metu...

Rjabov ekpensis, pinĉante la barbon.

— Metu vinon distilitan kaj fiŝsupon — bonan, bojaran, kun safrano, ĝi estu grasa, ĉu vi aŭdas? Kokojn donu kun vinagro, kaj maljunan acidan brasikon, kaj pizon frotitan kun cepo kaj ajlo. Vinon donu en kruĉo, sed ne en stofa botelo kaj ne en ĉerpilo, drinkos grandaj homoj — ne ŝtelistoj, ne rabistoj, sed de la mara metio laboristoj...

Magrulo palpebrumis al la diklipa ulo. La ulo aliris, pendigis siajn pugnojn-martelegojn, suspiris: por venki tian rudriston, necesas multa tempo.

— Ĉu nun via moŝto pagos aŭ kiam? — demandis Magrulo. — Ordonoj multas — mono ne videblas...

Rjabov trankvile ekrigardis en la okulojn de la tavernisto, respondis, kvazaŭ pensante:

— Hodiaŭ al mi tiuj eksterlandaj matrosoj sendis la plej bonan vodkon kaj almanĝaĵon de sia tablo. Tio estis sendita pro tio, ke mi en niaj lokoj estas la unua piloto. Ĉu povas mi nian honoron rompi antaŭ fremdlandanoj? Kiel vi pensas?

La mastro denove palpebrumis al la ulo — foriru.

La ulo foriris, balanciĝante. La fremdlandanoj estis kantantaj ĉe sia tablo.

— Honoron ankaŭ ni gardas! — diris Magrulo post paŭzo. — Kaj kvankam ni scias, ke la maro rompis vian velboaton kaj vi mem apenaŭ sukcesis per preĝo vian animon savi, — vidu, kiel ni primetos la tablon...

La griza vizaĝo de la tavernisto ruĝiĝis. Dum estis sternata la tablotuko, Rjabov estis nehaste diranta:

— Al honoro mi per honoro respondas, kaj ne same, sed dekoble. Al ilia honoro — dekoble, kaj al la via — dekoble. Kalkulu dekoble la drinkitan kaj manĝitan...

Magrulo klinis sin, respondis dignoplene:

— Magrulo estas Kaina animo, tion ĉiuj scias, sed eĉ Magrulo havas propran fieron. Vi pagos tiom, kiom estos elspezita. La maldikkruruloj vidu, kiaj ni estas en gastamo...

De si li ordonis porti al la gastoj juniperbrandon, kaj fiŝan blinan pirogon kun butero, kaj eglefinon kun gadaj hepatoj. Li mem ĵetiĝis en la kuirejon, la filino ekportis botelojn, la diklipulo — porkan duonon. La fremdlandanoj rigardis mire — al kiu tian festenegon aranĝas la tavernestro, por kiu estas ornamita tablotuko, multekostaj glasetoj...

Rjabov klinsalutis la gastojn.

— Dankon pro la bona komenco, — diris li kun subrido. — Ni komencis festeni laŭ via maniero, kaj nun ni festenu laŭ la nia. Gustumu kaj drinku laŭ la rusa moro. Nia gastigado estas multmanĝa, malsame de la via — nura drinkado kun babilado. Se tiel, ni do kune sidu, kaj komencu kun beno. Vintrinkado estas afero ne ŝerca, farendas ne haste, diligente...

La hispano en ruf-flava kaftano, en larĝa leda zono, kun spado kaj faldebla tranĉilo aliris al Rjabov ceremonie — kun riverenco, kun turnado per la ĉapelo, kun piedfrapado...

— Nu, bone, bone! — bonanime respondis Rjabov. — Ne necesas... mi eĉ ne scipovas tiel riverenci. Ni, knaboj, eksidu al la tablo...

Transsidiĝinte al la tablotuko kun manĝaĵoj kaj drinkaĵoj, la rudristo per la mano glatigis la orecan barbon, levis la kapon, movis la brovon, nehaste, per grandaj glutoj eltrinkis vinon...

La trinkokruĉo estis nemalgranda, la vino estis forta, la fremdlandanoj rigardis kun scivolemo — kiel la Granda Ivano tion eltrinkis tuj. Rjabov flaris pankruston, pinĉis brasikon. Lia ĉemizo estis disŝirita ĉe la ŝultro, la kolumo estis malbutonita malalte, tiel ke videblis la arĝenta baptokruco sur malheliĝinta laĉo... Li ne sukcesis, ne havis tempon alivestiĝi ekde tiu horo, kiam li eliris el la akvo, el la tempeste bolanta Blanka maro...

— Nu? Kial do vi ne drinkas? — demandis li, verŝante vinon. — Ĉu vi interkonsentis ofendi min?

Laŭ la komenco de la konversacio del Robles pensis, ke la piloto estas profunde ebria. Sed li tuj konvinkiĝis, ke la rudristo estas tute sobra. La okuloj de Rjabov nun rigardis milde, kun bonkoreco kaj kareso. Palpebruminte al la matroso kun orelringo, li ordonis al Demĉjo traduki, ke li regalas la gastojn ne laŭ la tradicio, ne hejme, ĉar en la domon voki ilin li ne povas — li estas senfamilia, kaj la domo estas tro malriĉa. Demĉjo timide tradukis ne ĉion, la malriĉecon prisilentis.

Per sia mano la piloto verŝis al ĉies trinkokruĉoj kuracan juniperbrandon, — Magrulo alŝutadis en ĝin pulvon kaj diradis, ke ĝi kuracas el ĉiuj malsanoj, kaj se iu homo estas tro malforta, tiu ne plu suferos: la kuraca juniperbrando tuj ŝiras la ĉefan vejnon, kaj la malsanulo per gajaj piedoj en ebrio foriras en la landon, kie estas nek malĝojoj, nek lamentoj...

La unua levis la trinkokruĉon del Robles kaj, kuraĝe retroklininte sian kapon en bukloj apud la oreloj, eltrinkis ĉion ĝis la fundo. Dum ioma tempo li silentis, poste liaj nigraj senbrilaj okuloj elmetiĝis, li leviĝis de sur la benko, ree eksidis kaj ree leviĝis. La rudristo por deco eĉ ne ridetis.

— Ne gravas, — superante per la potenca, kvankam milda voĉo ebrian bruon de la drinkejo, diris Rjabov, — komence ĝi forte efikas, se la homo estas sen kutimo. Unuvorte — kun pulvo macerita. Sed se iu kutimiĝis, tiam ĝi, patrino, bonas. Ĝin necesas almanĝi, sinjoroj maristoj, per la fiŝa pirogo, — ĝi en la pirogo tuj sufokiĝos.

Del Robles finfine rekonsciiĝis. En liaj okuloj aperis larmoj — la unuaj post la infana aĝo. La matroso en kiraso estis spireganta, la alia, ferdeka, estis movanta la lipojn, kvazaŭ preĝanta.

Rjabov vokis la tavernestron, neniu respondis: kaj Magrulo kaj lia diklipulo eliĝis kun granda interbatiĝo sur la peronon — ili estis elbatantaj ebriulojn. Tiam la rudristo mem leviĝis, iris por kvaso, por ke la gastoj altrinku per ĝi la juniperbrandon.

Tuj kiam Rjabov revenis kaj eksidis sur la benkon, Demĉjo, lispante pro emocio, diris al la orelo de la rudristo:

— Oĉjo, ne trinku tion, kio en la kruĉon estas verŝita. Ne rigardu al mi... Ne trinku. La nigrulo pulvoron alŝutis, mi mem vidis...

Rjabov subridis per solaj lipoj. Jen tiel vi vivas en la mondo — ĉiam pli malbone. Do, ni vidu, eĉ ne tiajn aferojn ni vidis. Dume ni ridas, eble, ni ploros, sed ne hodiaŭ!

La matroso en kiraso subite diris:

— Ho mia ĝardeno, ho mia Vilhelmino, mia kara edzino, ho mia ĝardeno, mia domo...

Kaj ekploris. Dum del Robles estis konsolanta kaj riproĉanta lin: kial vi frenezumas, stulta kapo, Rjabov interŝanĝis la trinkokruĉojn: al la matroso kun orelringo — la sian, al si — la lian. Ili denove drinkis, kaj del Robles demandis: ĉu vere, ke en Vavĉugo per zorgo de komercistoj Baĵenin, laŭ cara ukazo estas konstruataj ŝipoj por mara irado? Estas interese scii, ĉu baldaŭ Moskovio eliros sur marojn. Caro Petro, lia sanktoleita moŝto, daŭrigu la Disinjoro liajn tagojn, onidire intencas fari tion, kio antaŭe ne estis. Kaj kiaj ŝipoj estas konstruataj en la konstruejo de Baĵenin-oj? Kaj ĉu vere estas lertuloj, kiuj legas desegnaĵojn kaj laŭ la tuta scienco konstruas verajn ŝipojn.

Demĉjo tradukis, Rjabov pigre subridis. Vavĉugo ne estas proksime, de kie li, sinjoro, sciu? Kvazaŭe oni ion konstruas, sed kion — kiu scias? Segejo tie etas — li aŭdis, tio estas vero, tiel multaj homoj diris. Kaj li ree subridis.

Del Robles kun entuziasmo denove ekdemandis, kiel povas okazi, ke tia fama piloto ne scias pri Vavĉugo? Kiu do tiam scias? Eble, la piloto ne scias ankaŭ tion, ke en Solombalo vojevodo Apraksin mem konstruas ŝipon?

— Mi aŭdis! — respondis Rjabov.

— Kaj kvazaŭ ĝi estas nomita omaĝe al sankta Paŭlo. Kaj ke el urbo Amsterdamo ankoraŭ unu ŝipo estas atendata, pli ol kvardekkanona? Kvazaŭ kvardek kvar feraj kanonoj estos sur tiu ŝipo, el kiuj ses estas haŭbizoj?

Rjabov elaŭskultis la tradukon de Demĉjo kaj nenion respondis. De kie li sciu?

Tiam del Robles ekridis.

— Aj-aj-aj! — diris li kun karesa riproĉo. — Eĉ trans la maroj oni scias, ke caro Petro intencas konstrui floton kaj por tio ĉi tien veturas duan fojon, sed la piloto ne scias, nenion scias. Sur la Mosea insulo oni la caran domon denove riparis, la alian kovris per tegmento, kaj kuiristojn pelis al la kuirejo, kaj brutaron por cara tablo, kaj bovinojn, por ne kirli kremon transportante trans Dvinon, kaj gardistaro tie staras kun halebardoj!

Demĉjo tradukis. Rjabov, paŭzinte, respondis:

— Al kiu porko malaperis, al tiu en la oreloj ŝriko staras. Kial lin interesas la ŝipoj! Diru, Demetrio, — la rudristo havas proprajn aferojn sate, li jen ĵus el la maro eliris, kiom da tagoj tempesto taŭzis, kiom da boatoj rompiĝis, paciĝis tiuj fiŝistoj por eterne...

Dum ili tiel parolis, la matroso, kiu trinkis la vodkon kun alŝutita pulvoro, subite malkvietiĝis, komencis diri galimation; del Robes tiris lian manikon, li ĵetis al tiu sovaĝan rigardon kaj en eksciteco ree ekbabilis en sia lingvo. La rudristo interŝanĝis rigardojn kun Demĉjo, la hispana ferdekestro interkaptis ilian rigardon, komprenis, ridetis per ĉiuj faltoj:

— La gajiga drogo, kiun mi alŝutis, surprize trafis ne al tiu, al kiu estis destinita. Ĉi matroso nun kvazaŭ flugas en la aero, kiel dia anĝelo, kaj vidas ĉion en plej agrablaj koloroj.

— Kio do estas agrabla? — demandis severe la rudristo. — Li al si mem malsimilas. Vodko estas pli facila, kaj ne mortigas, kaj ĉi tie li jen, iĝis blua...

Ili eliris el la drinkejo proksime al mateno.

La matrosoj apenaŭ movis la piedojn. Tiu, kiu trinkis la drogon, tute malvigliĝis; la alia kantadis kantojn, kaptadis kokinojn, konfuzintaj pro blankaj noktoj, kiam tempas dormi, kaj kiam vagi sur stratoj, serĉi al si nutron...

— Nun sur la ŝipon, sur nian, — diris del Robles, — ĉu ne?

— Pro kia diablo? — respondis Rjabov.

— La piloto nun ne povas bonveni sur vian ŝipon, — tradukis Demĉjo, — la piloto havas ankoraŭ aferojn en la urbo Arĥangelsko, kiujn li nepre bezonas plenumi...

— La piloto iros kun mi sur la ŝipon, — firme diris del Robles kaj tuŝis sian karapacon sub la kaftano. — La piloto devas esti sur nia ŝipo.

Tiutempe el trans angulo de la arsenalo elrajdis kolonelo Snivin en akompano de dekduo da fremdlandaj rajdistoj. Li ŝatis faradi tiajn noktajn rajdpatroladojn en la urbo, des pli, ke noktoj somere estadis sunaj, kaj famo iris tia, kvazaŭ vere la kolonelo nokte kaptas rabistojn kaj ŝtelistojn.

Rimarkinte la kolonelon Snivin kaj rekoninte lin laŭ la korpulenta figuro, del Robes firme prenis la kubuton de la rudristo kaj mallaŭte diris al Demĉjo:

— Mi ne povas ne rekomendi al la piloto iri kun mi sur la ŝipon. La piloto estas aĉetita, kontraŭ li estis pagita mono. Ĉu vere necesas klarigi, ke pli bone estas fari la maran aferon, ol putri en la monaĥeja prizono, kie pli aŭ malpli frue la piloto ricevos laŭmerite...

Kolonelo Snivin veturis malrapide, kun grava aspekto. La suno estis prilumanta la krudajn vizaĝojn de la rajdistoj, briletadis en ŝildetoj sur la jungilaro, ludis sur facoj de ŝtalaj bajonetoj...

— Diru al la ferdekestro, Demetrio, — ordonis Rjabov, — diru: maltaŭge li faras.

Demĉjo ruĝiĝis, ekparolis rapide. En la juna, ankoraŭ rompiĝema voĉjo aŭdiĝis larmoj.

— Ne petu! — abrupte diris Rjabov.

La rajdistoj haltis apude. La korpulenta kolonelo Snivin tuj komprenis, pri kio parolis la hispana ferdekestro, kaj, ne finaŭskultinte, batis Rjabov-on per sabringo al la kapo. Rjabov ŝanceliĝis, sed ne falis. Del Robles per unu movo eltiris faldeblan tranĉilon kaj levis ties klingon antaŭ la vizaĝo. Maljuna rajdisto puŝis la rudriston per ferumita ŝuo, alia vipis al la ŝultroj per skurĝo kun enkudrita feraĵo. Snivin, eliginte la sabron, per la malakra flanko ree batis la rudriston al la kapo. Rjabov falis, kaj tiam ĉiuj surfalis sur lin. Leviĝis polvo, la rajdistoj deĉevaliĝis, ekruliĝis en polvo tiel ke ne eblis kompreni, kiu estas kie. Del Robles kun sperto kaj lerto rapide surĵetis sur la kolon de la rudristo strangolan maŝon kaj ektiris. Rjabov ekstertoris. Demĉjo tion jam ne aŭdis — li perdis la konscion pro bato per ferumita boto al la kapo...

Sur la strato estiĝis silento.

La kolonelo diris, enigante la sabron en la ingon:

— Malfacile estas kun tiu popolo. Ili estas malobeemaj, kruelaj, kaj ni definitive ne povas kredi al ili.

Del Robles respondis:

— Se ne la plej inda kuraĝo de via kavalira moŝto, kiu scias, per kio finiĝus ĉi batalo!

Tiutempe el trans la arsenalo elkuris la diklipulo, sendita de Magrulo por fordoni la skatolon kun dolĉaĵoj, kiujn mendis Rjabov por la fremdlandanoj. Sed la rudristo mem estis kuŝanta senmova, ligita, en polvo, kun strangola maŝo sur la kolo. La tradukisto same kuŝaĉis apude. La ulo staris iom, pensis kaj retroiris.

Preterinte la arsenalon, li eniris en lapojn, malfermis la skatolon kaj ŝtopis sian buŝon per la frandaĵoj. La dolĉaĵoj estis mielaj, multekostaj, kuiritaj kun zingibro, kun papavo, kun kukurbaj semoj. Ĉi tie, en la lapoj, la ulo manĝis ĝissate, kaŝis la skatolon en malnova incendiejo, viŝis la manojn, miris pri sia neaŭdita kuraĝo kaj ekiris reen, elpensante, kion li mensogu al la tavernestro.