Urson kiel amikon prenu, sed hakilon en la mano tenu.
Proverbo
Al amiko bonon, sed ankaŭ al si ne malbonon.
Proverbo

Ĉapitro tria

1. En drinkejo

En drinkejo de Magrulo trinkadis vinon kaj fiŝistoj, kaj metiistoj, kaj malklaraj venintaj homoj, kaj negocistoj, kiuj estis komercantaj en la foiro ĝis la Simona tago mem, kaj fremdlandaj ŝipanoj, kaj diversaj ceteraj vagabondoj, riskemuloj, orfa semo. De mateno ĝis vespero, de vespero ĝis mateno, en bona kaj malbona vetero, en fasto kaj malfasto, en festoj kaj labortagoj, kaj vintre, kiam tago en la Arĥanĝela urbo estas mallonga kaj senluma, kaj somere, kiam la suno preskaŭ ne foriras de la ĉielo, — aŭdiĝadis el la etaj ŝtipaj malhelaj fenestroj de la Magrula drinkejo kantoj, malfacilaj krioj de homoj, ebriaj ĝis deliro, rido de malĉastulinoj, frapado de ĵetkuboj, kiujn ludadis fremdlandanoj, ebria bruo de interbatiĝo. Ebriuloj ofte kuŝaĉis apud la drinkejo, frostiĝadis dum ferocaj vintraj noktoj, malsekiĝadis sub aŭtunaj pluvoj, — ili neniun interesis. En malantaŭaĵoj de ligna antikva preĝejeto de la Naskiĝo de la Dipatrino, en la neuzata terpeco, kie vento fajfetadis en salikaro, plurfoje oni trovadis korpojn de tranĉmurditaj ebriuloj, trovadis homojn kun trabatitaj kranioj, malvestitajn ĝisnude, sangstriitajn per tranĉiloj, — kiun ili interesis? Tiu, kiu trovis mortinton, venadis al Magrulo. Magrulo elportadis ĉerpilon da vino, bonan almanĝon — pro silento. La korpon oni kovradis per bastomato, trenadis en la vartenejeton. Tie ĝi kuŝadis ĝis okazo, ĝis pli malhela nokto. En malhela nokto oni veturigadis la korpon ĝis proksima larĝa Dvino. Ŝtonon al la piedoj — kaj faligadis ĝin malsupren; kun obtuza bruo ĝi faladis en la akvon, — serĉu la venton sur la kampo, ĝi ne baldaŭ elakviĝos, kaj se iam eĉ elakviĝos, tiam kiu rekonos — kiu estis tiu homo, kies nutranto, edzo, patro?

Oni diradis, ke Magrulo havas multan monon. Dufoje oni penis prirabi lin. Ambaŭfoje li rebatis, unu rabiston mortigis per hakilo, du aliajn batmortigis per fera fajrostango. Eble, ili estis veraj rabistoj, sed eble, neakurataj ŝuldantoj, kiu scias?

Ĝuste al tiu Magrulo iris Rjabov kun Demĉjo. Ĉi tie iam kun aliaj fiŝistoj, rudristoj, mastroj kaj ĉasistoj, kune kun ĉiuj laboristoj de la Blanka maro, fordrinkadis li ĉiujn siajn malsukcesojn kaj animsuferojn. Ĉi tie kun aliaj pomoroj — maraj kaj riveraj pilotoj, rudristoj kaj ŝarĝistoj, ŝipanoj kaj soldatoj — forgesadis li malfeliĉojn. Ĉi tie li fordrinkadis tutan sian monon, ĉi tie iam li drinkadis dum du tagnoktoj senĉese, ne elirante kaj ne sciante, kio nun estas — ĉu hela tago aŭ nigra nokto.

De tiaj, kiel Rjabov — kaj tiaj estis nemultaj, — Magrulo malofte postuladis monon, drinkigadis kaj manĝigadis kun granda respekto, abunde. Nek Rjabov, nek la similaj al li sciis, kial aperis tia kutimo, sciis nur sola Magrulo: maraj laboristoj lin ne senmonigos, eĉ se iun prenos la maro, sed profito estas granda. Tiuj homoj estas honestaj, dum ili estas vivaj, ili redonos; ili scias: drinkeja ŝuldo estas la unua ŝuldo. Kio estas drinkita, tio estos kompensita, ĉu hodiaŭ, ĉu morgaŭ, ne gravas, sed kompensita estos pli ol sufiĉe, kun profito. Certe, okazadis, ke fiŝista boato dronis en la malvarma Blanka maro. Tiam Magrulo ŝmacadis per la lipoj, balancadis sian longan, similan al kukumo kapon, funebris, — kion fari.

Aliaj fiŝistoj ridadis, mokadis lin — enkaĉiĝis Magrulo, trompis la maro Magrulon, kiel grandas malprofito al Magrulo!

Magrulo silentis, snufadis, sed nenio ŝanĝiĝadis...

Nun Magrulo same ne demandis, per kio la rudristo intencas diboĉi, per kiaj enspezoj; li diris nenion, rigardante, kiel la rudristo eksidas al malpura tablo.

Diklipa ulo alportis pinĉitan gadon en salakvo, ĉerpilon da brando, bovlon da alka viando por Demĉjo.

Propre Arĥangelskaj homoj en tiu ĉi tago, malgraŭ la foiro, estis nemultaj — ne havis la popolo, per kio diboĉi, sed anstataŭe eksterlandaj ŝipanoj diboĉis plenforte — nemalgrandan profiton ili akiris. Ili drinkis rusan vinon, maljunan medon, bieron, almanĝadis rafanon en melaso, rapide ebriiĝadis pro nekutima forteco de rusaj drinkaĵoj, fanfaronadis unu antaŭ la alia; kelkaj tuj faladis sur la plankon, aliaj pene, raŭke kriadis siajn kantojn, triaj komencadis interbatiĝojn, konfuze svingadis spadojn, tuj paciĝadis kaj ree drinkadis, por post mallonga tempo komenci novan batiĝon.

— Pri kio do ili kverelas? — demandis Rjabov Demĉjon.

— Pro kio sian akapariston la «Ora nubo» havis, sed «Matura frukto» ne havis! Nun kvazaŭ ĉiuj iliaj ŝipoj lasos akaparistojn en nia urbo.

Rjabov subridis, diris:

— Gaje ni vivas, bone! Tiom bone, ke eĉ ne scias, sub kiu ni vivas, antaŭ kiu ni la ĉapon demetu.

La fremdlandanoj denove komencis batiĝon, elfalis al la vento por interpikiĝi per spadoj. Unu, tuta en sango, falegis teren. Oni same forportis lin morti al la rivero — tie eblis pli trankvile priŝteli la mortinton.

— Eble, ni iros en malproksiman ĉambron? — demandis Demĉjo, ĝenata de la bruo kaj kun timo rigardanta al la senĉese frapanta pordo de la drinkejo.

— Ni ĉie sufiĉe sidos! — respondis Rjabov. — Mi ĉi tien, infano, ne pretere por malgranda tempo venis. Glore mi hodiaŭ diboĉos!

Liaj helaj okuloj ekbrilis per malbonaj lumoj, tuj estingiĝis, kaj la vizaĝo subite iĝis morna kaj nejuna.

— Ŝajne, suferis vi multe, oĉjo! — mallaŭte diris Demĉjo.

— Sed vi ja de kie scias?

— Rigardante al vi...

— Rigardante... jen vi rigardos, kia mi estos matene...

Ree frapis la pordo — eniris ŝipanoj de la «Ora nubo»: la ferdekestro, kalva, nigra, maldika; kun li du matrosoj, unu sturma — por mara batalo — en kiraso kaj kun tranĉilo transverse de la ventro, alia — ferdeka — tuta trapeĉita, en virina kaptuko sur unu orelo, kun orelringo ĉe la vango. Demĉjo fiksigardis al ili, puŝis Rjabov-on, flustris:

— Oj, oĉjo, ne okazu malbono...

— Ĉu pro ili? — kun subrido demandis Rjabov. — Ni al ili tute ne necesas...

La ŝipanoj sidiĝis kaj postulis al si rusan vinon, kaj la ferdekestro, rimarkinte Rjabov-on, afable ridetis al tiu kaj svingis la manon. La rudristo respondis al li per deca kapklino. Ĉio estis en ordo: en drinkejo renkontiĝis maraj laboristoj, nun ili drinkos kaj, eble, drinkos je sia sano reciproke.