5. Ni fuĝu, rudristo!

Urquhart revenis baldaŭ. Lia boato, ornamita per tapiŝo, alveturigis ankoraŭ unu fremdlandanon, ĉi-tiean akapariston Chantré. Tiu estis ankoraŭ pli dika, ol la ŝipestro, iradis en karapaco sub la kaftano, ĉe li ĉie estadis servisto kun nomo Francisko — ulo kun klaftolarĝaj ŝultroj, aknohava, senbarba. Se io ne plaĉis al lia sinjoro, Francisko solvadis la disputon per triopa skurĝo. Li batadis kun tiro. Post tria bato ajna disputanto faladis sur la genuojn, petadis kompaton. Pri Chantré oni ankoraŭ diradis, ke unu lia okulo ne estas propra, kvazaŭ ĝi estas elprenata por nokto kaj, por refreŝigo kaj por ke ĝi vidu pli bone, metata en prisorĉitan akvon. La blinda okulo aspektis ne malpli bone, ol la vidanta, kaj sciantaj homoj certe asertadis, ke helpe de la malvera okulo la akaparisto ĉion vidas trae kaj ĉiujn trompas, kiel li deziras.

La ŝipestro nun estis gaja, al la soldatoj donacis po rublo, diris, ke li ne havas koleron al ili, kaj skuis la ordonilon: la gardon forigi kaj la sinjoron estimatan ŝipestron liberigi el la konfuzaĵo.

Tagmanĝa tablo estis primetita por kvar personoj, sed la tagmanĝo tamen ne iris bone. Unue la ŝipestro akompanis la forirantajn doganistojn, poste ion furioze diskutis kun la akaparisto Chantré. Poste unu post la alia venadis de la bordo boatoj: estis vizitantaj forlandaj gastoj-negocistoj — por difini prezojn por varo, por ekscii, kiom kostas nun rusa jufto, kiel vendiĝos gudro, kion oni diras pri birda plumo el Mezenjo, kiaj estas prezoj por potaso el Arzamaso, Alatiro, Kadomo...

Chantré eksidis apud la tablo, ne atendante inviton. Li trempadis malgrandan panpecon en saŭco, altrinkadis vinon. Poste li ŝiris je pecoj tranĉaĵon da salviando, laŭte ekŝmacis. Li peladis la serviston jen por unu, jen por alia manĝaĵo...

Jan Urquhart, starante ĉe la ŝnureskalo, salutadis la gastojn, estante kvazaŭ en ioma distriteco, — ŝajne li estis tre laca, aŭ zorgigita de aferoj, aŭ meditema, aŭ eĉ ĉagrenita.

La negocistaro interŝanĝadis rigardojn, kelkaj krucosignadis sin. La malalta dikventra Urquhart estis timiganta senkompate: la varoj jam estis alveturigitaj, siajn ŝipojn, por iri en fremdajn landojn trans marojn, oni ankoraŭ ne konstruis eĉ unu, la somero estis varmega, kion fari kun kaviaro, kun facile salita salmo, kun bova lardo, kun ŝinko? Certe, Urquhart estas ankoraŭ ne ĉiuj ŝipestroj, sed ili havas reciprokan subtenon, kion donas unu, tion donas ankaŭ la ceteraj. Kaj nun li ankoraŭ havas ĉi tie propran multokulan drakon, jen li en fasta tago manĝaĉas salviandon, eĉ ne rigardas al kristanaj homoj.

Regalante la gastojn per vino el botelo, kun kiu iradis la servisto Ardeo, regalante per ĉipaj almanĝaĵoj, Urquhart subite diris, ke nun prezoj trans la maroj tre falis, tiel falis, ke eĉ ridindas diri, — duoble, trioble, kvaroble kompare kun la pasintjaraj.

La negocistaro ekzumis kaj eksilentis.

Unu negocisto el Jaroslavlo, tuta surkreskita de pikanta hararo, kvazaŭ erinaco, tiris Demĉjon je la basko de lia subsutano, plende petis:

— Vi, junulo, demandu lin, serpenton, iel ruze: ĉu li aĉetos aŭ ne, la hundo diru rekte; eble, li entute nenion bezonas, por kio ni niajn piedojn lacigas...

Rjabov sidis en brakseĝo kontraŭ la akaparisto, manĝis nenion, trinketante malvazion, aŭskultadis. Severa maldika sulko kuŝiĝis inter liaj orkoloraj brovoj. Per la maldekstra mano li taŭzadis la barbon, ĵetante rigardojn al la ĉielo kaj al Dvino, al mevoj, malleviĝantaj — glate, flanke — ĝis la akvo mem.

— La prezoj tiom falis, — estis tradukanta Demĉjo, — ke la ŝipestro ne vidas sencon nomi al vi la nunajn, kiujn li povus difini. Kontraŭ mono la ŝipestro nenion povas aĉeti, sed povas nur kontraŭ varoj, kiujn li havas en sia ŝipo. Tio estas sekprunoj, ŝpinaĵo, damasko, olibano, perloj, vinoj — rejna, kanaria, muskata, kipra, roma...

La negocistoj, puŝante unu la alian, ekbruis, eksvingis la manojn, — por kio ili bezonas vinon kaj olibanon. Tiam prefere donu li, kobolda filo, kudrilojn, aŭ kotonon, aŭ pulvon kaj fusilojn, kaj ferajn tranĉilojn. Nun por kanaria kaj roma vino tute ne estas postulo, nenien tiuj varoj vendeblas...

La ŝipestro, afable ridetante, respondis, ke tranĉilojn li ankaŭ krom Moskvio povas vendi, kontraŭ deca prezo. Sed ĉi tien la vojo estas malproksima kaj danĝera, ili prenu tion, kio estas, kaj se ne prenos — devos ili kargi reen siajn rem- kaj velboatojn. Tia estas la volo de Dio por la nuna foiro. Kaj li proponis eksidi al la tablo, gustumi, kiom bonegaj estas vinoj transmaraj kaj spicoj, kiuj ornamas ajnan, por homo decan nutraĵon.

— Ni en proksima tempo kunpremos viajn negocistojn jen tiele! — ruse diris la akaparisto Chantré al Rjabov kaj montris la pugnon, de kiu estis gutanta graso. — Ili agos laŭ niaj deziroj, sed ne laŭ la siaj. Kun ili ne necesas eĉ entute paroli. Kaj ilin ne endas enlasi sur la ŝipojn. Jen kio!

Lia viva okulo rigardis al Rjabov, kaj la malviva flanken — al la negocistoj.

Rjabov ne respondis, kolero al ĉiuj — kaj al la siaj, malhonorantaj sin antaŭ Urquhart, kaj al tiu ĉi lipharulo, makulita per lardo, — subite kaptis lian gorĝon. Chantré elpremis en sian vinon citronon, trinkis kelkajn grandajn glutojn, demandis:

— Mi en baldaŭa tempo havos propran ŝipon, ĉu vi ne deziros iĝi mia mara servisto?

— Ne deziros! — diris Rjabov.

— Pro kio tiel, homo?

— Pro tio, ke tiel estas.

— Sed kial do ĝuste tiel, sed ne alie?

— Mi estas libera homo, — morne diris Rjabov, — kaj kio ĝi estas — «mara servisto» — mi ne scias kaj scii ne deziras. Mi estas fiŝisto kaj rudristo, laboristo de mia maro, kial mi dungiĝu kiel servisto...

Kaj Demĉjo tiutempe estis tradukanta al la rusaj negocistoj:

— La ŝipestro diras ankoraŭ, ke por vi tio estas granda plezuro, ke li ĉi tien venis, kaj se ne venus — tiam entute por vi estus pereo, la afero estus finita. Ĉar li venis, tiam vi almenaŭ kontraŭ io povas vendi viajn varojn: rusa homo multon ne bezonas, tiel li diras, rusa homo povas modeste vivi kaj prosperi, li pli multe preĝu al sia rusa dio kaj obeu siajn estrojn, en tio estas ankaŭ por li bono...

La negocistoj, malfacile spirante, timigitaj, flaviĝintaj, amase ekiris al la tablo, la longnaza Ardeo alportis ankoraŭ seĝojn kaj benkon, sur la ferdeko malrapide trapaŝis la komandanto de la konvojo Garrit Koost — kun malhela, trahakita de la tempio ĝis la mentono vizaĝo, en leda maŝkiraso, en gantoj kun funeloj, kun pistolo sub la larĝa rimeno. Li eksidaĉis al la tablo, per la kapo almontris la negocistaron al la akaparisto, ekridis.

Apud la «Ora nubo» estis ankriĝantaj aliaj ŝipoj de transmaraj negocistoj: ties ŝipestroj, afable ridetante, reciproke palpebrumadis kun Jan Urquhart. En mistera, nekomprenebla al Demĉjo lingvo li ion rapide rakontis al du ŝipestroj, ili ekflustris al aliaj — kaj Rjabov suspiris: malfacile estos dum la nuna foiro al la urbo Arĥanĝela, ne eblos vendi kontraŭ propra prezo eĉ je unu monero, interkonsentis la transmaraj ŝtelistoj, leviĝos nun ĝemo kaj ploro tie, sur la bordo.

— Sinjoro Garrit Koost — la konvojulo, — diris Demĉjo, — petas al vi transdoni, sinjoroj gastoj: nun en maroj pro maraj piratoj ne eblas libere trairi, kion deziras rabisto, tion li faras, eble, la lastan fojon ĉi tien ili el eksterlande venis, kaj ne plu venos. Sinjoro Garrit Koost diras, ke por unu negocista ŝipo necesas havi du konvojajn, sed tio kostas multan monon, pura ruiniĝo por negocistoj.

Garrit balancis la kapon, plenŝtopis la pipon per nigra tabako, ekfumis.

La negocistoj ekmoviĝis, komencis krucosigni sin pro la satana fumaĵo, Koost eligadis fumon en la barbajn vizaĝojn, alpremadis la tabakon per sia stumpa fingro, movadis la ebriajn okulojn. Li ne plu diris eĉ vorton. Aliaj fremdlandanoj same silentis, ridetante, drinketadis malvazion, glutadis rumon, fumadis sub Dvina venteto. Matrosoj sur la pobferdeko duvoĉe ekkantis kanton, aliaj voĉoj subtenis. Rjabov aŭskultis kaj, forturniĝinte de la kompanio, rigardis al la proksima bordo, kie nigris amaso de simplaj homoj, — ili atendis, kion diros, reveninte, la negocistoj. La varoj estis transportataj el malproksime — ie sur akvo, ie trene, ie per remiloj, ie transŝarĝante sur ĉevalojn. Pro tiu vojo la homoj tute elturmentiĝis, iliaj vizaĝoj sekiĝis, la ostoj eliĝis eksteren, la haŭto forfrotiĝis sur la polmoj ĝis sango, ĉe ĉaristoj falis la ĉevaloj. Kiel nun vivi, kion diri al la edzinoj, per kio nutri etajn infanojn?

Kun agrabla rideto Jan Urquhart kriis al la ferdekestro, ke por ĝuo de la gastoj ludu muziko sur la pobferdeko, kaj la muziko tuj ekludis — malrapide kaj malgaje, kaj sub tiu muziko leviĝis sur la «Oran nubon» la ekonomo patro Agafoniko en festa sutano, en monaĥa ĉapo, kun apogbastono. Novico, ŝvitegante, trenis post li bastan skatolon kun donacoj...

— Via piloto, — diris la ŝipestro al Agafoniko, — estas pura miraklo! Mi ne povas ne estimi veran lerton, sed eĉ pli profunde, mia patro, mi estimas talenton. En ĉia laboro oni povas esti lerta, kaj tio estas tre bone, sed de lerto ĝis talento distanco estas kiel de la tero ĝis la ĉiela lazuro. Via monaĥeja piloto posedas veran lerton. Kaj la ĉiopova Dio donacis al li ankaŭ talenton de maristo. La granda Ivano ne timas la akvan elementon. La venta elemento same ne estas timinda por li, kaj liaj iom krudaj manieroj ne malhavas siaspecan grandecon. En maro, dum ŝtormo, de kio, certe, nin gardu Dio, tia helpanto estas perfekta trovo...

Demĉjo estis tradukanta, feliĉe ridetante...

La ŝipestro elprenis el monujo, pendinta sur la zono, ormoneron, metis ĝin sur la tablon antaŭ Rjabov, facile riverencis, petante akcepti.

— Tiu ĉi rudristo estas ankaŭ diotima, — prononcis la ekonomo, etendante la manon al la ormonero, — tial tutan sian akiritan monon li donas al la monaĥejo.

Kaj Agafoniko kaŝis la moneron en sian vastan, broditan, grasmakulitan monujon.

— Kaj vi, infanoj, iru! — diris li al Demĉjo kaj la rudristo. — Iru, kial sidi ĉi tie...

Malrapide ekiris Rjabov kaj Demĉjo sur la vaksita ferdeko al la ŝnureskalo kaj baldaŭ leviĝis sur la traban glitan kajon de Dvino, kie estis atendanta la negocistojn la plebo.

— Kio estas tie? — demandis unu, kun ruĝaj okuloj, kun seka, kvazaŭ pro febro, buŝo.

— Plej malbone! — eldiris Rjabov.

La popolo tuj amasiĝis ĉirkaŭ ili — premis tiel, ke Demĉjo grakis.

— Atentu, atentu — la infanon vi dispremos! — diris Rjabov.

— Ĉu ne prenas ili la varojn? — demandis alia viraĉo, en truita kaftano, forkonsumita, kun kaviĝintaj vangoj.

Duonnudaj Dvinaj ŝarĝistoj — fortikaj, barbaj, kun kroĉiloj — ekdemandis:

— Kaj ŝarĝistan monon kiam oni donos, rudristo, ĉu vi ne aŭdis?

— Tiom da pudoj ni transportis, kiel do nun?

— Onufrio ŝiris la ventron, jen li kuŝas, kion ni faru?

Tiu, kiun oni nomis Onufrio, kuŝante sur la bordo, sur bastomato, spiris malfacile, rigardis en la ĉielon per malplenaj, malklaraj okuloj.

— Kiel ni lin enterigos? — demandis iu el la homamaso.

Unu vologdano, alia ĥolmogorano — kriis ambaŭ kune:

— Falu ili, la negocistoj, en la inferon, kaj bakiĝu tie en fajro, sed ni ja nian perlaboritan ricevi bezonas...

— Ili luis boatojn, kaj nun kiel? Vi diru, rudristo, kion ni nun faru?

Ankoraŭ unu — malalta, nigra — puŝis Rĵabov-on en la bruston, kun angoro, kun hurlo en la voĉo eklamentis:

— Kiom da tagoj ni nenion manĝis, kiel ni vivu? La ĉevaloj ne estas nutritaj, ni mem per krusto kovriĝis, eĉ por banejo mankas groŝo, kion ni faru, instruu nin?

Mole paŝante per piedoj en bastoŝuoj, desupre laŭ tabuloj malleviĝis barba ŝarĝisto, eksidis kaŭre antaŭ Onufrio, enmetis en ties malvarmiĝantajn manojn vaksan kandelon.

Rjabov suspiris, komencis aŭskulti remiston. Tiu, malproksime de la mortanta Onufrio, estis parolanta per kruda, malespera voĉo:

— Ĉu akaparistoj sur fremdaj ŝipoj? Ni konas ilin, malbenitajn ulojn, ilian nesatigeblan ventron. Ili mem nun aĉetas ĉion, ili mem ankaŭ vendos. Nun al ni, homoj, estas pereo. En arbarojn necesas iri, al pasataj vojoj, per rabo sian vivnutron akiri...

— Kaj ni iros! — diris tiu ŝarĝisto, kiu alportis al Onufrio la mortan kandelon. — Ni iros kaj akiros...

Kancelariano-drinkulo, tuta disŝirita, estis klariganta al la popolo kapravoĉe:

— Vi, homo, juĝu mem: havas fremdulo cent dozenojn da kudriloj, ĉu? Do por kio li tiujn kudrilojn trairigu tra ies manoj, donu profiton al ankoraŭ unu homo, se li ilin mem povas vendi, kaj kun grandega profito, ne kontraŭ altino, sed kontraŭ kvin...

— Kiu aĉetos? — demandis ŝarĝisto, traŝiriĝante al la kancelariano. — Se la prezo estas unu altino...

— Vi aĉetos. Ili havas interkonsenton! Fremduloj unu por la alia kiel muro staras, ĉe ili, malbenitaj tabakuloj, mano manon lavas...

De sur la «Ora nubo» vento fojfoje alportadis sonojn de ĝuiga muziko, el tie kaj tien ofte navedis boatoj — transportadis negocistojn, doganajn tradukistojn, soldatojn, fremdlandajn ebriajn matrosojn, kvason en bareletoj, vodkon en boteletoj.

— Ĉu ili traktas? — oni demandadis de sur la bordo.

— Parolas! — oni respondadis de sur la boatoj.

— Ĉu ne interkonsentis?

— Tion ni ne scias!

La homoj trinkadis la Dvinan akvon, pinĉadis odoraĉan gadon sen pano, suspiradis, kvereletadis. Unu, malsekiginte panajn krustojn en ĉerpilo kun akvo, estis maĉanta la pankaĉon per la sendenta buŝo. Alia ĵetadis al li enviajn rigardojn. Ankoraŭ unu viro estis riparanta truiĝintan bastoŝuon, okulmezuranta, kiel fari pli bone. Ankoraŭ unu ĉiam demandadis, kie li povus vendi sian ĉapon.

— La ĉapo estas bona! — diradis li per mallaŭta voĉo. — Mi vendos la ĉapon, aĉetos panon...

Aliris migra popeto, riverencis humile, demandis, ĉu havas la kristanoj ian bezonon de li.

— Bezonon ni havis, sed nun ĝi estas for, — diris maljuna ŝarĝisto. — Jen, vidu, finiĝis turmentoj de nia Onufrio. Forpasis li sen komunio...

La popeto riproĉe balancis la kapon.

— Eble, mi rakontu ion? — demandis li.

— Ja kion rakonti? Ni mem rakonti povas! — respondis la vologdano. — Eble nur jen: kiam la mondfino venos?

Pendiginte la mallongajn kruretojn super Dvino, la popeto eksidis, rakontis, ke nun restis turmentiĝi nemulte, antaŭe en kalkulado de grandaj tempoj oni eraris, sed nun la lasta juĝo atendendas baldaŭ...

Rjabov silentis, aŭskultis kun subrido.

— He, rudristo! — oni kriis de sur boato.

Li retroturniĝis. Agafoniko kun la apogbastono, alpreninte severan aspekton, estis leviĝanta sur la bordon.

— Jen kiel estos, — diris la ekonomo al Rjabov kaj viŝis per la subsutana basko la vizaĝon. — Ni iru, fiŝisto, konversaciu...

Silente ili ĝisiris la monaĥejan ĉareton, jungitan per grasiĝinta ĉevaleto. Agafoniko ankoraŭfoje viŝis sin, plendis, ke estas varmege.

— Varme! — konsentis Rjabov.

La novico korektis tolon sur la fojno, streĉis jungorimenon, demetis de la ĉevalo sakon kun aveno. La ekonomo plu silentis.

— Jene, infano, — diris li finfine kaj ekrigardis strabe al Rjabov. — Servos vi al la kreinto pro viaj pekoj.

— Pro kiaj tiaj pekoj? — antaŭsentante malbonon, demandis Rjabov.

— Kvazaŭ vi ne scias! — suspiris Agafoniko. — Kvazaŭ vi forgesis! La velboato ja, mi pensas, estis de la monaĥejo? Dronigita estas tiu velboato, prenis ĝin la maro. Kies peko? Ankoraŭ mi rememoris: en la pasinta jaro sekalan farunon de la monaĥejo vi transportis sur Dvino, du sakoj falis en akvon. Ĉu vi forgesis? Kies faruno estis? De la monaĥejo! Kaj nerespektema vi estas, Ivaĉjo, en la dia preĝejo mi vin neniam vidas...

Li parolis longe, nomante ĉiujn pekojn de Rjabov. La rudristo staris morna, gratis ĉe la ĉevala orelo, la ĉevalo tiradis al li la molajn lipojn, serĉis donacon.

— Pro ĉio tio, — diris Agafoniko, — servos vi nun al la monaĥejo, iros sur la «Ora nubo» kiel matroso, pri vi ŝipestro Urquhart estas tre kontenta. Tiel kontenta, ke pro vi antaŭ aliaj aĉetis la varojn de la monaĥejo...

Rjabov levis la kapon, liaj verdaj okuloj nekompreneble ekbrilis — ĉu li tuj ekridos, ĉu batos per la fera pugnego. Patro Agafoniko retroiris je paŝo kaj diris minace:

— He, ne aŭdacu tiel rigardi...

— Ne iros mi kiel matroso, — diris Rjabov neatendite kviete. — Kion mi tie ne vidis?

— Vi estas servanto monaĥeja, — vigligita per la kvieteco de la rudristo, kriis Agafoniko. — Se estas dirite, do faru!

— Ne iros mi! — mallaŭte ripetis Rjabov.

— Iros! Se bonvole ne iros — ni vin ligos!

— Ba!

— Jes, ligos!

— Kaj la orfon mi ne forlasos!

— La orfo al Dio servas, sen vi ne pereos, ĉu komprenis vi?

Rjabov ekspiregis, liaj helaj okuloj ree ekbrilis.

— Mi estas homo kvieta, — diris li malrapide, — sed mian vorton mi neniam perfidas. Mi diris — mi ne iros, kaj mi ne iros! Kion ajn faru, mi ne iros.

— Oj, Ivaĉjo! — averte eldiris la ekonomo.

La rudristo silentis. Ree de Dvino aŭdiĝis muziko. En la preĝejo de Kristnasko oni eksonoris por vespro. Eksterlandaj matrosoj, jam sukcesintaj ebriiĝi en la drinkejo, brakumiĝinte estis irantaj al la albordiĝejo, dancetis, kantis, kriis per fiaj voĉoj.

— Kaj en la monaĥejon mi ne plu revenos! — diris Rjabov. — Mi servis sufiĉe!

— Ni kaptos! — minacis la ekonomo.

— Mi batalos! Viva mi al vi ne cedos!

— Ni al la kolonelo diros. Li ja kaptos. Rajdistoj vin ligos, kaj batos tiel, ke vi longe ne rekonsciiĝos.

Agafoniko ekfrapis per la apogbastono, lia vizaĝo kolere tordiĝis.

— Kontraŭ kiu vi ekiris, rudristo? Pensu per via kapo, havu racion!

Kaj per la bastono, per la tenilo, vipis tutforte la rudriston transverse de la vizaĝo tiel, ke Rjabov, ne vidante lumon, impetis antaŭen kaj kaptis la ekonomon ĉe la barbo. Agafoniko ekŝrikis, de la albordiĝejo ekkuris al la krio kaj batalo viroj, la novico kroĉiĝis al la rudristo per la grasaj manoj. Rjabov skuiĝis, la novico falis, ankoraŭ iu ruliĝis sub la piedojn de la rudristo, li transpaŝis ilin kaj alpremis la ekonomon al la rando de la ĉaro, tirante lian barbon ĉiam pli supren, kaj kun tia forto, ke ties okuloj montris la blankon kaj la spiro rompiĝis.

— Murdis! — kriis variolmarkita viro. — Finis la dikventrulon!

La migra popeto estis alkuranta el malproksime al la batalo, krianta:

— Batu lin, batu, mi lin, malbenitan, konas, batu al mia kapo, ŝiru la barbon...

— Ni fuĝu, rudristo! — per malespera voĉo kriis Demĉjo. — Fuĝu ni, oĉjo!

Nur pro tiu voĉo la rudristo rekonsciiĝis, pensis dum malgranda tempo, rigardis al la blua vizaĝo de la ekonomo kaj rapide, preskaŭ kure ekpaŝis al la Pafista kvartalo. Dum longa tempo li, zigzagante inter domoj, inter vendejoj de la negocista kvartalo, implikadis la spuron, laŭ kiu jam ekiris rajdistoj, serĉante la krimulon, farintan tage raban atakon, kaj al kiu? Al patro ekonomo mem de la Nikola-Korela monaĥejo!

Alpremiĝinte al forbrulinta konstruaĵo, Rjabov kaŝiĝis, tralasis la rajdistojn antaŭen. Insultante, ili ne rimarkis lin, ekiris al Muskoj, — tien fuĝadis ĉiuj rabistoj, el tie oni trenadis ilin en malliberejon, en arestejon trans kradojn. Rjabov morne rigardis post ilin. Ne, ili lin ne prenos, ne tiom stulta naskiĝis la rudristo Rjabov, por perei pro nenio, por mem lasi sin kapti...

Demĉjo, lamante je unu piedo, ĝiskuris al Rjabov, anhelante alpremiĝis al la karbiĝinta muro.

— Ho, kiel mi ekdrinkos hodiaŭ, Demetrio! — nelaŭte, mallarĝiginte la okulojn, plu malfacile spirante pro la kurado, diris Rjabov. — Pro ĉio mia amara, penega, malfacila. Ho, kiel mi ekdrinkos...

— Oĉjo...

— Kaj vi ne kontraŭu. Vi estos ĉe mi... Tagon mi drinkos, kaj ankoraŭ tagon, kaj ankoraŭ unu nokton pluan. Ĉu vi memorfiksis?

— Memorfiksis, oĉjo, — kun angoro kaj doloro flustris Demĉjo.

— Jene! Kaj per malgajaj okuloj al mi ne rigardu! Ne mortinto mi estas ja...