2. Vi ne edziniĝos al la leŭtenanto!

La rudristo silente rigardis al Taisja.

Ŝi kuris al li anhelante, nudpieda, nudkapa. Li iris al ŝi malrapide, peze metante la piedojn en sekiĝintaj vadbotoj. Nokta vento taŭzis lian mallongan molan barbon, la helajn krispajn harojn.

— Ĉu viva? — demandis Taisja, haltante kaj alpremante la manojn al la brusto. — La patro pro via morto dum dua tago drinkas, sed vi estas viva?

— Viva! — severe respondis li. — Kio al mi povas fariĝi...

— Ĉu estis terure, Ivaĉjo?

— Malmulte da gajo.

— Kaj ĉi tie, en la monaĥejo?

— Ili juĝis per pia juĝo...

Li subridis malmilde, eksidis sur la peronon, petis manĝi. Taisja elportis al li panon, sunsekigitan fiŝon kaj vinon en duonstofa botelo. La rudristo suspiris:

— Evidente, mi tiel bone aspektas, se vi per la propraj manoj vodkon al mi alportis...

Li renversis la trinkpoteton en la buŝon, komencis avide maĉi la panon. Dormeme kriis virkokoj en la tenejo, la ĉaristo dufoje knaris per la barilpordeto — urĝis veturi. Taisja sidis apud Rjabov sur la perono, fingrumadis liajn harojn, ploris...

— Nun, mi pensas, ili entute min finos, — promesis li. — Ĝis morto kondukos, damnitaj. Vi, Tainjo, elpelu min prefere, ne taŭgas mi por vi. Ne edzinigos Antipo vin je mi, vi mem diras — dum dua tago pro mia morto li drinkas...

— Drinkas! — malgaje konsentis Taisja.

— Ĉu ĝojas?

— Li vin ne tre ŝatas.

— Mi scias...

Tenante lian manon, ŝi proksime ekrigardis en liajn okulojn kaj petis:

— Se vi, Ivaĉjo, vivus pli kviete!

— Malobeulo mi estas, knabino, ne povas vivi alie...

Li leviĝis sur la piedojn, brakumis ŝin per unu brako je la ŝultroj kaj, forte alpremante al si, ordonis:

— Pri la leŭtenanto eĉ pensi forgesu, ĉu vi aŭdas! Por ĉiam. Vi ne edziniĝos al li!

— Oĥ, Ivaĉjo! — elturnante de li sian fleksiĝeman trunkon, diris ŝi. — Oĥ, saĝas vi pli ol aliaj. Ne bezonas mi vian leŭtenanton...

Li forte kisis ŝin en la malfermitajn, malvarmetajn lipojn, liaj varmaj polmoj kunpremis ŝiajn ŝultrojn, ŝi longe, profunde suspiris:

— Vi, mia malfeliĉo!

— Ĉu malfeliĉo aŭ ĝojo, sed ne edziniĝos vi al la leŭtenanto. Aŭ al mi, aŭ restos fraŭlino...

— Jen kia vi estas!

— Jen tia, kia estas!

— Vere, elturmentiĝis mi kun vi...

— Tio, birdeto, ĝis la nupto estas nur malgajo, — ŝercis li. — Kaj kiam popo geedzigos, tiam vi malfeliĉon ekkonos...

— Ĉu vin min batados?

— Kiam vi ĝisvivos — vi ekscios...

Ŝi firme alpremiĝis al li kaj, tremerante pro mateniĝa freŝeco, ekiris akompani lin ĝis la ĉareto. Rjabov eksidis flanke, pendiginte la piedon trans la baran stangon, reĝustigis la kapon de Demĉjo, por ke tiu ne havu malbonan sonĝon, kaj ordonis al la ĉaristo ekveturi. La suno jam estis leviĝanta, nebuloj estis malrapide rampantaj super marĉoj, kaj Taisja plu staris, viŝante kurantajn larmojn, rigardis postsekve al sia rudristo...