9. Kolombino kaj falko

En malvarma vespero de la tago de Sankta Paraskeva1 en la domo de Rodiono Kiriloviĉ kun bruo malfermiĝis la pordo, eniris Menŝikov, tuta kovrita per prujno, diris de sur la sojlo:

— Prepariĝu, li veturas. Kaj ne timu, ĉio okazos bone...

Ili ne sukcesis eksidi — la pordisto komencis malfermi la knarantan pordegon, ĉe la perono henis, interbatinte, ĉevaloj, en la vestiblo oni jam estis deŝutantaj neĝon de la botoj kaj ridegantaj per raŭkaj voĉoj. Rodiono Kiriloviĉ, apogante sin sur lambastono, malalte riverencis al la gastoj.

— Al la fraŭlino svatiĝis tridek kaj tri, sed ŝi edziniĝos al unu — al li! — rapide parolis Petro, mallarĝigante la okulojn al hela flamo de kandeloj. — Ĉu vi bone fartas, Rodiono Kiriloviĉ?

Kaj, ne aŭskultante respondon, ne eksidante, diris:

— Vi havas la varon, ni — aĉetanton bonan, kie estas, Rodiono Kiriloviĉ, via forno?

— Laŭ la rito, Siro, laŭ la rito! — kriis Menŝikov. — Nenio estis rompita, ĉio estas ĝusta!

La kancelariestro, hele ridetante, prenis la manon de Petro — kondukis al la forno. La caro metis la polmon sur la fornan foston, kiel devas fari svatanto, staris ĉe la forno — grandega, la okuloj arde brilis, li parolis senhalte, tirante la kapon:

— Neniu kontraŭ svatanto fanfaronos: nia aĉetanto havas animon bonan, forton grandan, trezorojn havas senkalkule, zibelojn ne transporteble, lian bienon per okulo ne eblas ĉirkaŭrigardi, havaĵon lian ne eblas sur ĉevalo ĉirkaŭveturi...

La ludsoldatoj, Lefort, Gordon, Golicin, Nariŝkin — ridegis, eksidante sur benkojn, en la ĉambro odoris je neĝo, biero, tabako, longaj ombroj ĵetiĝadis sur la muroj, de tempo al tempo frapadis la pordo — eniradis ĉiam novaj kaj novaj homoj.

— Vian varon ni ŝatas, — firme kaj serioze diris Petro. — Ĉu vi ŝatas la nian?

Rodiono Kiriloviĉ ekrigardis en la malfermitan honestan vizaĝon de Ievlev, silentis iom, respondis per malforta, sed klara voĉo:

— Ne al la patro mi donas, sed al la bravulo donas. Mia knabino estas saĝega, ŝia ŝpinaĵo estas maldikega, teksaĵo estas blankega, kaj el nia obeo ŝi neniam eliradis...

Petro kapjesis. Poste, turniĝinte al ĉiuj, demandis:

— Ĉu la falkon vi vidis, fraĉjoj?

— Vidis, vidis! — ekzumis oni en la ĉambro.

— Do, ni rigardu al la kolombino.

Kaj, larĝe paŝante post krablanta kaj lamanta Rodiono Kiriloviĉ, mem ekiris serĉi Maria-n Nikitiĉna-n en la domo. Ekkriante, ŝi foriradis de ili, ŝia voĉo iĝadis ĉiam pli malforta. Poste ĉio eksilentis. Finfine aŭdiĝis pezaj paŝoj de Petro. Rodiono Kiriloviĉ malfermis antaŭ la fianĉino pordon, kaj la caro laŭte diris:

— Jen ŝi — la kolombino! La gefianĉoj junaj estu cent jarojn kunaj!

Kun forto li deŝiris la manojn de Manjo de ŝia vizaĝo, kunpremis per ambaŭ polmoj ŝiajn ruĝiĝintajn vangojn kaj firme kisis en la duonmalfermitajn lipojn. Poste li laŭte kriis:

— Estu vina pokalo ĉe la unua vizito. Verŝu, Rodiono Kiriloviĉ, por ĉiuj ronde...

La maljunulo, levinte botelon, verŝis kalikon. Liaj manoj tremis, la botelon prenis de li Lukov, komencis plenigi pokalon post pokalo.

Manjo ekiris kun pleto inter la gastoj, riverencante al ĉiu malalte kaj al neniu kuraĝante rigardi en la okulojn.

Ĉe la tablo Petro sidigis ŝin laŭ nova, neaŭdita moro apud Ievlev kaj tuj forgesis pri la svatado. Retrokliniĝinte al la muro, metinte la grandajn pugnojn sur la tabloplaton, li estis rakontanta, ke en la angla reĝlando estas establita nova moro: rangoj en armeo estas ne donataj pro meritoj, sed aĉetataj kontraŭ granda mono. Kiu ne avaros — tiu estos eĉ generalo, kaj kiu estas malriĉa — tiu eĉ kapitanon ĝis maljuneco ne atingos.

— Lerte! — diris Ievlev.

— Brave! — subridis Gordon. — Ne estas pli bona, ol li elpensis. Vundoj nenion kostas, mono ĉion kostas...

Kaj li kraĉis en kolero.

— Vidu, — diris Petro, — ne sen utilo tio estas ankaŭ por ni... Nun, eble, tiuj, kiuj estas pli malriĉaj, ankaŭ al nia servo volonte venos...

Ĉiuj silentis. Petro ĵetis atentan rigardon al Ievlev, al Lukov, al Menŝikov, tiris la kapon kaj ordonis doni al si paperon kaj plumon. Snufante per la pipo, li rapide skribis liston — kiu printempe veturu al la urbo Arĥangelsko. Li koleris pri Menŝikov, ke tiu kontraŭas, forstrekis, ree skribis. Poste skribis Ievlev — kiajn necesas preni kun si ŝipajn provizojn, kaj Petro, paŝante en la ĉambro, diktis. Adiaŭante, li diris al la fianĉino:

— Nu, blondulino, belulino, kial vi ne ploras?

Li metis la manon sur ŝian ŝultron, ordonis severe:

— Sen mi la nupton ne festu!

Kaj turniĝis al la maljuna kancelariestro:

— Dum estas vintro, kolektu, Rodiono Kiriloviĉ, ĉiujn foliojn, kiuj la maran metion koncernas, kaj ĉiujn kronikajn kopiojn. Silvestro legu. Li ne stulta naskiĝis.

Kaj, malalte kliniĝinte, por ne batiĝi al la lintelo, eliris el la ĉambro. Post li kun bruo kaj ŝercoj impetis ĉiuj ceteraj. Estis jam multe pli malfrue ol noktomezo. Per grandaj flokoj estis falanta neĝo, sur mallarĝaj stratetoj hurlis komenciĝanta blizardo. Kovritaj per neĝo, senmove dormetis gardistoj kun halebardoj, piediraj patrolantoj iradis kun muskedoj de angulo ĝis angulo, demandadis rajdantojn:

— Kiuj vi estas? Por kia neceso?

Lukov respondadis al ĉiu:

— Militaj homoj por cara afero, malfermu la barilon, alie vi ricevos skurĝon...

La bariloj knaradis, la patrolantoj timeme entiradis siajn kapojn en la ŝultrojn: kiu pasas, tiu batas, tiel eblas ne ĝisvivi maljunecon...

Petro veturis kun Menŝikov, diris pensante:

— Maro, maro... eĉ ĝojo ne estas ĝojo sen ĝi, Daniliĉ. Mi vidis ĝin somere, sed nun ĝi plu viziiĝas. Pro kio tiel? — Kaj, ne atendante respondon, daŭrigis: — Ni ĝisatendos printempon — kaj reen al Arĥangelsko. Ŝipojn konstrui, maristojn serĉi. Malfacile... Kiel tie Teodoro Matejeviĉ sukcesas, ĉu?



1. En Rusio — la 28-a de oktobro laŭ la Julia kalendaro.