6. Printempe kaj somere

Matene Teodoro Matejeviĉ diris al Ievlev flustre:

— Gardu vin, amiko, de Baĉjo Rĵevskij. Se iu vorto senintence elflugos — li ĉion notas...

— Kia tia vorto? — ne komprenis Ievlev.

Apraksin pigre subridis:

— Ĉiel okazas. En kolero oni kion ajn povas diri: antaŭ nelonge mi en la konstruejo enpikis spliteton en mian manon, insultis sakre niajn ordojn, sakris ankaŭ pri Petro Aleksejeviĉ, ke indus ankaŭ al li nian malfeliĉon gustumi. En Moskvo li tiujn miajn vortojn al mi ripetis...

— Sed kiu ripetis ja?

— La Siro rotestro. Denunci ja estas pli simple, ol labori. Nur iradu kaj notu, kuŝante sur forno, kaj aŭskultu... Kaj ankaŭ pri vi: vi insultis, ke bonajn najlojn oni ne sendas, ke la princo-gardanto kion deziras, tion faras. Ĉu estis tio?

— Nu, estis...

— La rotestro min pro tiuj vortoj riproĉis...

Ievlev kraĉis.

— Kraĉado ne helpos, necesas silenti! — diris Apraksin.

Abunde matenmanĝinte, Timoteo en akompano de Lukov, Ievlev, Apraksin, Timmerman, la nederlandaj maljunuloj kaj Rĵevskij kun mornaspekta Voronin iris rigardi, kio estis konstruita sur la lago. Al la baterio, kies kanonoj staris sur la kabo Gremjaĉij, li ne ĵetis rigardon, al palaco kaj preĝejo same. La varfon li aprobis, sed ne tre...

Dum la tempo, kiam Ievlev kun Voronin veturis al la Nordo, la nederlandanoj sukcesis komenci la ŝipon. Timoteo ĉirkaŭiris ĝin, apogis per la pugno sian flankon, longe esplorrigardis, poste per sia obtuza voĉo ordonis rompi.

— Kion rompi? — ne komprenis Apraksin.

— Ja tion, kion vi konstruis. Ĉu tiaj ŝipoj ekzistas? Nek proporcio, nek harmonio...

Timmerman ofendiĝis, svingis al Koĉnev la manojn en lanugaj pugnogantoj. Tiu suspiris, prenis rompostangon, batis. Katenitoj kun ululado komencis disrompi la nederlandan ŝipon.

Tage Koĉnev sidis kaŭre en la domo, faradis per kreto sur ligna ŝildo desegnaĵon por estonta ŝipo, flustrante per la lipoj, kalkuladis ampleksojn, forviŝadis, skribadis denove. Apraksin kaj Ievlev ne deiradis eĉ por minuto, penadis kompreni, kion li faras. Timmerman ĉe la forno snufadis per la pipo, la nederlandaj maljunuloj komence interridadis, poste aliris pli proksime, same ekkaŭris — por rigardi. Koĉnev desegnadis, la maljunuloj nelaŭte klarigadis al Apraksin kaj Silvestro Petroviĉ nomojn de partoj de la estonta ŝipo:

— Kilo. Kaj tio ĉi — posta steveno, aŭ poba trabo. Ĝi estos pli proksima al la akvo, kaj tie estas antaŭsteveno — prua trabo...

Timmerman batpurigis la pipon, ekdisputis kun Koĉnev, ke tiu malĝuste faras. Koĉnev dufoje respondis bruske, poste eksilentis.

Post du semajnoj sur nova skafaldo estis ekkonstruita la kilo de la estonta ŝipo «Marso». Estis videble, ke por la afero troviĝis vera kapo. Ŝipaj membroj estis eltondataj laŭ ŝablonoj, la laboroj iris rapide, kun rezulto. Franco Teodoroviĉ Timmerman vigliĝis, longe konversaciadis kun Koĉnev, dum konstruado estis respekta kun li. Laboradis kaj la katenitoj, kaj vologdanoj, kaj rjazananoj, kaj jaroslavlaj ĉarpentistoj, laboris ankaŭ la caraj ŝipistoj. Apraksin, Ievlev, Lukov, Voronin frostigis sub vento la vizaĝojn, ŝmiradis la vangojn per ansera graso, de mateno ĝis vespero ne forlasadis ĉarpentistan hakilon, vertikalilon, martelon. Dum longaj vesperoj, kiam trans la muroj hurladis neĝvento, Apraksin kaj Silvestro Petroviĉ eksciadis, kio estas matematika deklinado kaj kiel ĝin fari, kiel mezuri skalon, kiu estis Niccolo Tartaglia kaj kio estas «viva forto». Turmentiĝante, ili penegis lerni Latinon. Maljuna Timmerman kun grava mieno, frapetante per la manrando la tablon, nehaste rerakontadis tion nemultan, kion li estis komprenanta en Koperniko; konfuziĝante mem, rigardante en la libron, li rakontadis pri la linio de intersekco de la ekvatoro kun la ekliptiko, pri globformeco de la tero, pri sfera astronomio. Rerakontadis li ankaŭ Kepleron kun granda peno, mem ektimante tion, kion li estis diranta. La misteroj de la universo estis ekkonataj de la estontaj maristoj en la sufoka kabano sub hurlado de frostaj lagaj ventoj, ĉe lumo de sebaj kandeloj. Pro novaj, nekompreneblaj vortoj, pro nekutimaj nocioj, pro kosmaj konceptoj iam venadis teruro, la vortoj memorfiksiĝadis malfacile: elipso, vektoro, radiuso... kuboj de grandaj duonaksoj de la orbitoj... kvadratoj de tempoj...

En malfrua vespero Franco Teodoroviĉ tradukis epitafon, skribitan de Keplero por si mem: «Antaŭe mi mezuradis la ĉielon, nun mi mezuras subteran obskuron; mia racio estis ĉiela donaco...»

Prjaniŝnikov sur la forno malkontentis:

— Jen kiel... ni sidos ĉi tie ĝis subtera obskuro...

Teodoro Matejeviĉ penseme frotis per la polmo sian mentonon kun kaveto, ĵetis rigardon al la forno, prononcis malgaje:

— Antaŭ la subtera obskuro necesas ankoraŭ fari multajn aferojn...

Foje al li alsidiĝis Koĉnev, komencis kune kun li analizi matematikan formulon. Evidentiĝis, ke, aŭskultante longe Timmerman-on el sia angulo, li memorfiksadis kaj komprenadis ĉion, kion instruis Franco Teodoroviĉ, kaj nun firme decidis lerni kune kun la ŝipistoj. Li havis tiom da demandoj, ke Timmerman eĉ kaptadis sian kapon, sed la ŝipistoj postuladis respondon, kaj Timmerman devis respondi, se ne hodiaŭ — tiam morgaŭ, se ne morgaŭ — tiam post tago.

— Tiele! — diradis Teodoro Matejeviĉ. — Ni, oĉjo, kontraŭ nia mono el vi ĉion elskuos: kaj tion, kion vi memoras, kaj tion, kion vi forgesis. Ni bezonas scii!

Kaj estis nekompreneble, ĉu li ŝercas aŭ parolas serioze.

Foje, sidante kun grifelo ĉe la tablo, Apraksin turnis sin al Voronin kaj demandis:

— Kaj kial vi, Jakimo, dormas tiom multe? Ĉu vi estas la plej saĝa? Aŭ honto vin ne ronĝas, ke Timoteo Koĉnev pli ol ni, caraj ŝipistoj, scias la ŝipan metion?

Jakimo raŭke respondis:

— Al mi, nobelo, sklavo ne estas ekzemplo! Li per tio nutriĝas, kion li scias, kaj min la hereda bieno satigas... Kaj kial mi kun li ĉe la sama tablo sidu?

Koĉnev prenis sian ĉapon, dense fermis la pordon post si.

— Je-es... Timoteo... — nedifinite prononcis Rĵevskij.

Ĉiuj longe silentis, poste Ievlev severe ekparolis:

— Stulta vi estas, Jakimo! Kaj por kio ni ĉi tie lokojn distingu, se inter ni estas kaj tiaj kaj ĉi tiaj, kaj malriĉuloj, kaj ĉevalistoj, kaj ĉasfalkistoj, kaj aliaj diversaj...

— Kaj ĉu al vi, Silvestro Petroviĉ, tiuj ĉevalistoj kaj ĉasfalkistoj ne plaĉas? — interesiĝis per glata voĉo Baĉjo Rĵevskij.

Apraksin palpebrumis al Ievlev, tiu demandis responde:

— Kial do ne plaĉas?

Kaj li forturniĝis, por ne vidi la blondan helokulan Baĉjeton Rĵevskij-on...

Ekde tiu tago Koĉnev ne prenadis grifelon en la manojn kaj nenion demandadis de Timmerman. Dufoje Ievlev vokis la barkan majstron eksidi al la kverka tablo, sur kiu Franco Teodoroviĉ estis dismetanta siajn librojn kaj sciencajn foliojn, kaj dufoje Timoteo morne rifuzis.

Kiam venis somero, Ievlev kaj Apraksin ofte sidadis sur la bordo de la lago kune kun Koĉnev, demandadis lin pri ĉio, kion li sciis pri maro, li sen hasto respondadis. Ĉi tie, sur la ĉeborda laga sablo, per lignero la barka majstro desegnadis ŝipskeleton, detale instruadis la perejaslavlajn ŝipistojn pri sia metio.

En junio al la lago alveturis Petro Aleksejeviĉ kun Romodanovskij, Lefort, Gordon, kun fremdlanda ŝipestro kaj negocisto Jan Urquhart. La caro pliaĝiĝis, sed liaj moviĝoj estis same impetaj, angulecaj, kien en la antaŭa somero, la voĉo ofte rompiĝadis, la truoj de la mallonga nazo pufiĝadis. Iri li kvazaŭ ne scipovis, li kuradis, svingante la longajn brakojn. Ekvidinte la pretan por surakvigo ŝipon, li kisis Timmerman-on, kiu ĉiam scipovis esti ĉe la mano en bona minuto. Apraksin komencis rakonti pri Koĉnev; Petro kapjesis, ne aŭskultante, ordonis al Franco Teodoroviĉ mallevi la ŝipon sur la akvon. Timoteo Koĉnev staris malproksime, rigardis, kiel la konstruitan de li «Marson» je la prua parto oni alligas per ŝnurego al fostoj, kiel oni elbatas el sub la kilo lignoblokojn kaj forigas nenecesajn apogilojn. La nederlanda maljunulo Brandt kun riverenco donis al Timmerman hakilon kun longa tenilo. Ievlev, kolere ekrigardinte en la okulojn de Franco Teodoroviĉ, interkaptis la hakilon kaj vokis Koĉnev-on. Koĉnev sen hasto aliris, sed Franco Lefort kriis, ke surakvigi la ŝipon devas la granda ŝipestro, kaj Petro Aleksejeviĉ aliris al la ŝnurego, kiun necesis dishaki.

— Vi komandu, — ordonis Ievlev al Koĉnev.

Koĉnev per laŭta gaja voĉo kriis al kampuloj, starintaj prete:

— Apogilojn for!

La kampuloj batis per lignaj martelegoj, lastaj apogiloj elsaltis el sub la ŝipkorpo, la ŝipo per tuta sia pezo kuŝiĝis sur la glitilojn, la ŝnurego streĉiĝis kiel kordo, Franco Lefort kun botelo da malvazio aliris la ŝipon per dancantaj paŝoj, frakasis la botelon je la antaŭkilo, diris kun riverenco:

— Nomo via, ŝipo, estos «Marso», navigu feliĉe dum multaj gloraj jaroj...

Koĉnev svingis la manon, kriis al la caro:

— Haku la ŝnuregon!

Petro Aleksejeviĉ batis svinge fojon, duan, trian, la ŝnurego kun krako krevis, «Marso» malrapide ekrampis sur la glitiloj en la akvon, pelante antaŭ si altan ŝaŭmon. Petro, pala pro emocio, ankoraŭfoje kisis Timmerman-on, brakumis Lefort-on, Apraksin-on, Ievlev-on. Sur la ferdeko de «Marso» jam estis saltanta Jakimo Voronin, kriante feliĉe:

— Flosas! Je Dio, ĝi flosas! Ŝipo!

Baldaŭ al la lago venis trajno de carino Natalia. Petro renkontis ŝin kun timida tenero — tiel nekaraktera por tuta lia aspekto. Sed tuj, kvazaŭ forgesinte, li ekkuris sur «Marson» por rigardo, kaj ordonis al Ievlev esti konstante ĉe la patrino.

Silvestro Petroviĉ aliris, riverencis. Natalia Kirilovna rigardis al li silente, severe. Malantaŭ ŝia dorso estis interflustrantaj kortegaj superaj bojarinoj, malaprobante la neptunajn amuzojn, timis malvarmumon sur la lago, humidecon pro la akvo, estontan pluvon. La carino subridis per anguleto de la fortikaj, ankoraŭ junaj lipoj, diris al Ievlev tiel, ke la bojarinoj ne aŭdu:

— Hu, ratinoj tedaj! Kial ili iradas post mi, kial trudiĝas? Pro ili ankaŭ Peĉjo min ne ŝatas...

Ŝi ekridis al Silvestro Petroviĉ mallaŭte, kiel al malfremdulo, kaj komencis demandi, kiel fari, ke Petro Aleksejeviĉ promenveturigu ŝin en la ŝipo sur la lago. Ievlev malrapidis respondi, ŝi atendis, kaj kvieta rideto plu tremis en la anguleto de ŝiaj lipoj, kaj la malhelaj, kvazaŭ kun oro, okuloj rigardis al la ŝipo — serĉis Petron.

Vespere Ievlev diris al Apraksin:

— Kiom simpla en traktado estas carino Natalia Kirilovna kaj kiom ŝi ne similas al niaj orgojlaj bojarinoj...

Teodoro Matejeviĉ subridis:

— Ke ŝi estas simpla — tio estas vero. En Smolensko ŝi en bastoŝuoj iradis, kiam Nariŝkin servis kiel kapitano1.

En tiu ĉi nokto estis drinkite: je la ŝipistoj, je princo Teodoro Jurijeviĉ Romodanovskij, je ferdekestro Silvestro Ievlev, je ekscelenca sinjoro Patriko Gordon, je la cara amiko ĝenevano Franco Lefort, je fremdlanda gasto ŝipestro kaj negocisto Jan Urquhart.

Ili sidis en nova palaco ĉe la nova varfo. Vento de la lago movetadis la malhelajn harojn de Petro Aleksejeviĉ, levadis buntan tablotukon, buklojn de la peruko de Urquhart... Gardante sin de trablovo, surĵetinte sur la grasajn ŝultrojn broditan sur la brusto kaftanon, ŝipestro Urquhart rakontadis amuzajn historiojn: pri navigadoj en foraj maroj, pri profitoj, kiujn donas al ŝtatoj ŝipoj, pri piratoj, pri kuraĝo de konvojoj, pri kruelaj maraj ŝtormoj, pri terura reĝo de balenoj...

— Ne kredu al li, bravuloj! — subite kriis ebria Patriko Gordon. — Li estas mensogo, jes, tiel! Li mem, hundaĉo, vendis sin al piratoj. Li estas — malbone, mi scias, vi ĉion ne scias — stultulo!

Jam mateniĝis, la festeno plu daŭris. Multaj ŝipistoj, elturmentiĝinte, jam dormis ĉi tie sur benkoj. Petro Aleksejeviĉ, sobra, malgaja, iradis sur remparo sur siaj longaj kruroj, dirante al Apraksin:

— Perejaslavlo, Perejaslavo, sed kio estas en ĝi bona — en nia lago? Ĉu sonhorloĝo? Nu, ni konstruis ŝipojn, kaj kie ni navigu? Solaj malprofundaĵoj, indan venton ne eblas ĝisatendi, kiom longe ni ĝin atendos? Floto...

Teodoro Matejeviĉ silentis.

— Eĉ kokino ne dronos, — diris Petro, — eĉ horo ne pasas sen surgrundiĝo. Jen ŝipestro Urquhart rakontas, kiele homoj en maron iradas, sed ni?

Urquhart, kliniĝinte antaŭen, estis avide aŭskultanta.

— Necesas, Siro, al la Blanka maro veturi, en Arĥangelskon! — nelaŭte diris Ievlev. — Mi ĉi-vintre Onegon atingis, rigardis al pomoroj, kiajn ili ŝipojn konstruas, tie estas floto...

Ŝipestro Urquhart ekridis, eksvingis la manojn al Silvestro Petroviĉ. Petro ĵetis maltrankvilan rigardon al la ŝipestro, al Ievlev, kolere grumblis:

— Ĉu vi kaj mi multe scias la ŝipan metion, por juĝi. Onego! Fiŝistoj, verŝajne, fiŝkaptas, jen la tuta afero...

Kaj ordonis al ĉiuj iri dormi — por morgaŭ estis fiksitaj manovroj por la perejaslavla floto. Sed subite li postkriis al Apraksin:

— Haltu, atendu...

Teodoro Matejeviĉ revenis.

— Estas sciate de mi, ke kelkajn vi librojn latinajn legas kaj pri ili diskutas. Pri kio estas tiuj libroj?

Apraksin, paliĝante, rigardante en la okulojn de la Siro, respondis:

— Ĉu vere Baĉjo Rĵevskij tiom mense malriĉas, ke li ne komprenis, kiaj estas tiuj libroj?

Petro, subite ridetinte, klakis la frunton de Apraksin per la fingroj, demandis ankoraŭ:

— Do, kiaj estas tiuj libroj?

— De Koperniko kaj Keplero, Siro.

— Pri kio?

Teodoro Matejeviĉ rakontis, pri kio.

— Por kio sekrete?

— Ni gardas nin de la popoj, Siro. Kaj ankaŭ de iuj aliaj — por ne konfuzi!

— Nu, iru dormi! — abrupte ordonis Petro.

Kaj ree komencis paŝadi en la ĉambro.

Ekde la mateno ĉio ekiris malglate. Baĉjo Rĵevskij, malgraŭ ĉiuj penoj komplezi la rotestron per sia sagaceco, estis dufoje batita, eĉ feroce, kaj iomete pli poste estis degradita al matroso. Jakimo Voronin ricevis nukbaton, Ievlev elaŭskultis insulton, la kuŝemulo Prjaniŝnikov en nekonvena tempo base ekridegis — kaj ricevis piedbaton. Sinjoro Romodanovskij Teodoro Jurijeviĉ, promociita al generalo, ordonis bastonbati Lukov-on pro mokemo en ties rigardo. La fremdlanda ŝipestro Urquhart, ĉirkaŭvolvinte la kapon per ŝalo, por ne bruligu la suno, ridetis al tio, kiel oni bastonbatas Lukov-on. Apraksin, blanka kiel papero, kun angoro diris:

— Prefere morti, ol vidi tion...

Poste estis aranĝita solena tagmanĝo sur la admirala ŝipo. Al Romodanovskij, por nemalgranda plezuro de la ludsoldatoj, tiel ŝvelis la vango pro denta malsano, ke li ne nur manĝi — eĉ trinki povis nur kun grandegaj suferoj. Post la tagmanĝo la tuta perejaslavla floto salutadis al la admirala ŝipo kaj prezentis manovrojn: la flotanoj atakis la Butirkan regimenton, kiu kvazaŭ dormis en la arbaro, kaj la ŝipoj alvenis kaj de sur la bordo frakasis la tutan regimenton. Sed ĉar la butirkanoj ne tre bone komprenis, kio de ili estas postulata, do ili koleriĝis pro venkaj krioj de la flotaj maristoj kaj iun grave kripligis. Plej multe ricevis Teĉjo Prjaniŝnikov, kaj Ievlev-on fortika knabego el butirkanoj dronigadis en la lago, ĝis kiam Silvestron Petroviĉ-on liberigis aliaj flotanoj. Francon Teodoroviĉ-on Timmerman-on, irintan por dormeti en malvarmeto, butirkanoj opiniis gvatanta spiono, kaj en batalo preskaŭ elartikigis lian makzelon, post kio li tiom longe fuĝadis, ke troviĝis nur post tagnokto. Pro malvigleco Jakimĉjo Voronin estis batita de Petro Aleksejeviĉ trian fojon, — jam «nete», kiel esprimis Jakimo mem post la tria draŝo.

La batalon ŝipestro Urquhart laŭdis kun subrido. La subridon Petro Aleksejeviĉ ne rimarkis kaj ĉiujn favore traktis — kaj la butirkanojn kaj la flotanojn. Dum la tuta nokto en kula zumado oni riparadis la ŝipojn, kripligitajn de la butirkanoj, kaj ekde la mateno, sen matenmanĝo, ree aranĝis velajn kaj kanonajn manovrojn. Kiam vento malfortiĝis, la flotanoj parkerigadis registrojn de ŝipa ekipaĵo, balbutadis nekompreneblajn vortojn:

— Steng-zeil.

— Kruis-bram-ra.

— Onder-zeil2.

Ili mallaŭte interridadis. Lukov deziris demandi: ĉu ekzistas rusaj nomoj por ĉiuj ĉi kruisoj kaj onderoj, sed ne kuraĝis. Kiam ili memorfiksis la lecionon, al Apraksin estis ordonite rakonti, kio estas floto, kaj ankaŭ flota admiralo, vicadmiralo, schout-bij-nacht3, flagŝipo, schieman4, Zeugmeister5. Teodoro Matejeviĉ rakontis, lin anstataŭis Ievlev — paroli, pro kia neceso tenas reĝoj-potenculoj ŝipajn flotojn kaj kia estas destino de flotoj en militoj. Petro Aleksejeviĉ aŭskultis lin avide, kapjesadis, laŭdadis, poste ekdisputis pri la hieraŭa batalo, frapis per la pugno barelon, ekparolis abrupte:

— Fortresoj, kiuj sur seka vojo troviĝas, ĉiam anticipe pri malamika alveno scii povas, ĉar granda tempo por piedira kaj surĉevala armeo necesas. Sed se fortreso estas ĉe maro, tiam floto devas alveni nesciate, kaj scii pri ĝi en la fortreso oni ne povas, kiel homo ne povas scii pri sia morto. Ni hieraŭ estis batitaj pro tio, ke la kontraŭulo sciis: ni iras. Kaj tio estas malbona...

Poste ree estis manovroj, kaj nokte ili kalfatris novan ŝipon.

Petro Aleksejeviĉ kalfatris kun Timoteo Koĉnev kaj senĉese konversaciis kun li. Sed Jan Urquhart flankenigis la ŝipmajstron, enŝoviĝis en la konversacion, iradis apud la caro laŭlonge de la ŝipo, babiladis siajn historiojn.

Ievlev pasis pretere, skuis la ŝultron: tro proksime estis alŝoviĝanta al Petro Aleksejeviĉ la fremdlanda ŝipestro.

Tiel en sendormaj noktoj ili eltenis ankoraŭ kelkajn tagnoktojn, poste subite falis dormi meze de tago. Ili dormis longe — kaj la ŝipistoj, kaj la butirkanoj, kaj eĉ la vologdaj kampuloj, kutimiĝintaj al la vivo sur la lago. Estis varmege, sufoke, estis venanta fulmotondro, sed neniel povis veni. Kaj la dormo estis peza, kiel ĉiam en sufokeco antaŭ fulmotondro.

Ili vekiĝadis, trinkadis kvason, kiun estis ordonite elmeti en bareloj; ŝanceliĝante, lacigitaj de sufokeco, vagadis sub arboj, oscedadis kaj denove faladis sur densan herbon, por ankoraŭ forgesiĝi, ĝis vekos la rotestro.

Sed Petro dormis forte.

En sufoka varmega silento, levante polvon, sur arbarkampeton elkuris bruna virĉevalo. Menŝikov deĉevaliĝis, ĉirkaŭrigardis, per piedbato vekis ronkantan kampulon, demandis:

— Kie estas la caro?

— Ki-u?

— La caro, Petro Aleksejeviĉ...

La kampulo gratis la bruston, turniĝis sur la flankon, ree ekronkis. Aleksandro Daniloviĉ viŝis polvon kaj ŝviton de sur sia vizaĝo, trairis laŭ la bordo, balancis la kapon: «Nu, bravuloj, kiom konstruis, la lago ne rekoneblas!»

Sur la bordo sidis blankhara knabo, fiŝkaptadis ekdormetante. Aleksandro Daniloviĉ ankaŭ lin demandis — kie estas la caro.

— Ja li dormas — jen tie! — diris la knabo.

Menŝikov eksidis sur la herbon apud Petro Aleksejeviĉ, skuis ties ŝultron. Tiu dorme ŝmacis per la lipoj, forsvingis, kvazaŭ muŝon. Aleksandro Daniloviĉ skuis ankoraŭ foje.

— Kion? Por kio?

Li malfermis la okulojn, rekonis, frotis la vizaĝon per la peĉkovritaj polmoj, dolĉe oscedis:

— Kia dormo, Aleksaĉjo...

Menŝikov diris kun suspiro:

— Tempas iri al Moskvo, Petro Aleksejeviĉ. Presburgo pretas al batalo. Enuas la homoj en atendo, elturmentiĝis.

Petro Aleksejeviĉ, strabante per la malhela okulo, per grandaj glutoj trinkis malvarman kvason el argila trinkpoto. Surmetis la trinkpoton, tiris sin:

— Bone do, ni ŝanĝu Neptunon al Marsaj amuzoj.

Kaj leviĝis.

Tiris dormantan Ievlev-on je la kaftano; ne atendante, kiam tiu vekiĝos tute, diris:

— Al Moskvo mi veturas, Silvestro. Vi ĉiuj ĉi tie — manovrojn daŭrigu senĉese, kun granda diligenteco. Dormu malmulte, laboru multe. La ŝipon «Jupiteron» sen mi ne surakvigu.

Li ankoraŭfoje tiris la kaftanon kaj, infanece elstariginte la lipojn, kisis al la vango:

— Adiaŭ! En mia ĉambro, kio estas sur la tablo lasita — kaŝu.

La suno jam estis subiranta. Preter dormemaj gardantoj Ievlev eniris en la palacon, en la dormoĉambron de Petro Aleksejeviĉ, kunmetis surpergamenajn desegnaĵojn en stakon, inter la desegnaĵoj trovis folieton, malnetan aŭ nefinitan leteron de Petro al Natalia Kirilovna. La okuloj per si mem kaptis skribaĉon: «...kaj mi pretas esti, sed, vere, estas afero — niajn ŝipoj finkonstrui... via fileto, troviĝanta en laboro...»

Elirante, en krepusko li renkontis Apraksin-on. Tiu kun rideto rakontis pri severa adiaŭo de Petro kun la denuncanto Rĵevskij. Baĉjo falis al la piedoj, plore petegis pri pardono, ke kvazaŭ tro malfacilas la matrosa servo, super liaj fortoj; la rotestro senvorte forturniĝis kaj enseliĝis, kvazaŭ ne aŭdante la lamentojn de la nobelido.

Silvestro Petroviĉ respondis morne:

— Li pardonos post ioma tempo. Pardonos, alproksimigos, favoros. Estos Baĉjo en honoro, rememoru mian vorton, Teodoro Matejeviĉ...



1. Carino Natlia Kirilovna estis filino de etnobelo Kirilo Nariŝkin.
2. En la nederlanda: topvelo, krucbramjardo, subvelo.
3. Malnova nederlanda rango de supera mara oficiro, proksimume egala al subadmiralo (kontradmiralo).
4. Malsupera suboficiro, responsanta pri velaro kaj ŝnuraro (el la nederlanda).
5. Artileriestro (el la germana).