Ĉapitro sesa

La barba Ptuĥa enuiĝis atendi en la bieneto Grandaj Ŝtonoj kaj tre ekĝojis pro tio, ke venis Ivano Jegoroviĉ mem. Je la dua horo de la pluva, malserena kaj venta tago Lokotkov jam estis konversacianta kun iu soldato kun familinomo Ionov, kaj kun du plej humilaspektaj kampuloj. La dokumentojn de la nekonatoj Ivano Jegoroviĉ dismetis antaŭ si sur la grasmakulita de loĝantoj en la antaŭmilita tempo plato de la sola restinta en la tuta konstruaĵo, kvankam bruldifektita, tablo. Ĉi tie estis nek vitroj, nek pordoj, nek vivaj mastroj, kompreneble. Kaj estis penetrema odoro de grasa fulgo — post oktobro de la pasinta jaro, kiam, elbatitaj de la partizanoj, el ĉi tie foriris la fricoj.

— Ĉu vi atendas ankoraŭ iun, sinjoro Ionov? — oscedante, demandis Lokotkov.

— Kiun do ni povas atendi? — morne interesiĝis la soldato.

— Nu, kiu scias...

— Ni al vi venis, por en viaj vicoj...

— Por kio do vi faris lignofajrojn sur la herbejo? En la domo jen eĉ la forno ne estas detruita, vi tute povus manĝaĵon varmigi sur braĝo. Kial vi ne faris tiel, sed faris samtempe plurajn lignofajron?

— Ni varmigadis nin.

— Ĉu ĉiu ĉe sia propra lignofajro? Kaj la nokto ja estis varma.

Kaj la ruĝarmeana karto, kaj la pasportoj, kaj la legitimilo — ĉio estis lerte fabrikita en la tipolitografio de «Zepelino», tion Lokotkov laŭ konataj de li signoj distingis tuj kaj konversaciis nur por ripozi post la laciga paŝado sur marĉoj.

Ĉiuj tri kaptitoj estis sataj uloj, bone nutritaj, evidente, ili ne spertis mankon de lardo, ovoj kaj lakto, ĉe ili la homoj de Lokotkov trovis monon — pli ol sepdek mil, revolveron «Nagant» kaj du Korovin-pistolojn. Probable, estis ankoraŭ io interesa, tamen por trovi ĝin necesus skrupule malkudri la vestaĵojn, la botojn, skui la subvestojn, sed Ivano Jegoroviĉ laciĝis, koleriĝis kaj estis pigre ludanta kun la homo, kiu ŝajnigis sin ruĝarmeano kun familinomo Ionov. La fotaĵo en la ruĝarmeana karto estis presita sur germana imprespapero. Lokotkov delonge sciis, ke la germanoj promesas «orajn montojn» al tiu, kiu liveros al ili rusan fotografan paperon, kaj, krome, Ionov estis fotita kun haroj, sed ne tondita, kio same estis eraro, karaktera por la germanoj. Ankaŭ la pasportoj havis en si konstantan kaj pedantan germanan eraron, la eraron, pro kiu la faŝistoj perdis centojn da siaj altvaloraj agentoj. Pririgardante la dokumentojn, Ivano Jegoroviĉ ridetis, rememorante ial la faman frazon de Tolstoj el «Milito kaj mondo»: «Eine Kolonne marschiert»1.

Kiam ili eliris el la domo, Ionov ekiris la unua. La piedoj tenis lin unue malbone, sed poste li ekpaŝis vigle kaj iris ne retrorigardante, nur la kapon turnadis ĉiuflanken, sed subite, kompreninte, ke li ne havas kion perdi kaj ke lin atendas nur mortpafekzekuto, elturniĝinte, saltis flanken, en densan arbareton, kaj ekzigzagis, kvazaŭ aŭdante malantaŭ la dorso, kiel leviĝas la mano de Lokotkov kun peza trofea pistolo.

La kampuloj rigidiĝis, ekvidinte, kiel tuj enpikis la nazon en flavan muskon ilia ĉefo, sinjoro Ionov. Ivano Jegoroviĉ pafis nur unu fojon, la knaboj ne levis la mitraletojn, ili povis erari kaj mortigi la malamikon, sed Lokotkov pafadis senerare, mortigi malamikon kapablas ĉiu militisto, sed haltigi per pafo — tio estas afero pli komplika, kaj en tio necesas la firma mano de Ivano Jegoroviĉ.

Dum ili iris al Ionov, li ne moviĝis, kaj kiam ili aliris proksime, li turnis la kolon kaj diris preskaŭ trankvile, kvazaŭ marĉandante en bazaro:

— Se vi min ne finmortigos, mi ĉion rakontos. Kaj mi multe scias, vere, tre multe.

Ili devis treni Ionov-on sur si. Ĝis la loko de la brigado ili treniĝis longe, kaj Lokotkov maltrankvilis, kvazaŭ sentis tion malbonan, kio tie estis okazanta tiutempe.

Kaj okazis tie jen kio: kun tuta sia ĝentila delikateco Viktoro Arkadjeviĉ en laboro estis ekstreme severa, speciale en tiuj demandoj, kiujn li kun abomeno difinis por si per enhavoriĉa nocio — profitemo. Prave supozinte por si en la historio kun la «avina nepo» Petuŝkov ĝuste tiujn nociojn — profitemajn, tio estas ne eraron kaj ne troan fervoron, kiu okazas al multaj en juneco, sed nur deziron «ricevi dekoracion sur la bruston», por kio Petuŝkov ne abomenis fabriki juĝaferon, kolonelo Rjaĥiĉev vokis kamaradon Petuŝkov-on kaj faris tian salvon kontraŭ tiu en la brigadestra terkabano, ke li plene rekonsciiĝis nur kiam ekvidis ties nekutime blankan vizaĝon kun tremeganta makzelo. Certe, Viktoro Arkadjeviĉ ne diris eĉ unu maldecan aŭ eĉ malĝentilan vorton, tiajn rimedojn de traktado li malestimis kaj neniam aplikadis ilin, li eĉ la voĉon ne laŭtigis, sed nur, kiel tio nomiĝas, senvualigis antaŭ la subkolonelo la motivojn, kiuj gvidis ties agojn, kaj komprenigis al Petuŝkov, ke li ne abomenos kaj ne pigros pentri la saman bildon tie, kie neniaj avinoj povos helpi al ajnaj nepoj, se Petuŝkov ne forgesos por ĉiam tiujn siajn «artifikojn». Starante antaŭ la kolonelo en atentopozo (kaj tiel li jam delonge ne staradis antaŭ iu ajn), Petuŝkov ĵure certigis la kartavan kaj grizharan ĉefon, ke simila eraro neniam plu ripetiĝos, tamen tuj komprenigis al Rjaĥiĉev, ke, se Lokotkov ne havus kvereleman karakteron, tiam entute estus nenio, kaj ke Lokotkov delonge malŝategas lin, la subkolonelon, kaj tial la simplan eraron li plenblovis preskaŭ ĝis malmorala ago...

— Interalie, kamarado Petuŝkov, — retenante la voĉon, prononcis Rjaĥiĉev, — interalie, mi ne povas ne sciigi vin, ke ĝuste kamarado Lokotkov rakontis al mi pri via brila konduto dum la hieraŭa batalo. Ĝuste li, kaj neniu alia, kun ĝojo, mi ripetas, kun ĝojo, eĉ pli, kun miro, kun ĉiuj detaloj rakontis al mi ankaŭ pri tio, kiel vi de sur arbo majstre pafadis, kiel vi impetis al la batalo. Ĝuste li, ĉu vi komprenas?

Petuŝkov iomete rozkoloriĝis.

— Mi estas tre danka al li, — diris li ironie.

Kaj ĝuste tiu ĉi ironia intonacio subite tute furiozigis Rjaĥiĉev-on.

— Kaj ni ambaŭ, mi sincere diras al vi, — per mallaŭta pro kolero voĉo prononcis la kolonelo, — ni ambaŭ, li kaj mi, miris, por kio vi en la vivo bezonas ĉirkaŭvojojn, kiam vi povas iri rekte. Vi povas! Kapablas! Por kio do tiuj ruzaĵoj, kiuj neniam kondukas al bono? Ĉu al vi klaras? Nu, kaj nun iru, mi iom ripozos...

Petuŝkov foriris.

Kaj malfeliĉe okazis tiel, ke en la terkabanon, kie vespermanĝis en soleco la furiozigita kaj subpremita de ĉiuj lastaj eventoj, kaj, ĉefe, de sia neprudenteco Petuŝkov, subite venis Lazarev. Kaj eĉ ne sola, sed kun Inga, pri kiu Petuŝkov sciis, ke ŝi same laboras en la speciala fako.

En la lasta tempo, speciale dum la lasta tagnokto, Lazarev tute gajiĝis. Evidente, li estis divenanta, ke Lokotkov, ekkredinte al li, sukcesis ankaŭ kontroli lin, se ne laŭ la tuta ĈK-a formo, tamen laŭ la tuta vera ĈK-a esenco kaj laŭ la konscienco. Tion pruvis tiu fakto, ke lia trofea mitraleto (tamen unu, sed ne ambaŭ) restis ĉe li. Kaj tio por Lazarev estis ne fakto, sed tuta evento. Verŝajne, tial lia aroganta rigardo mildiĝis, la profundaj okuloj subite komencis rigardi knabece klare kaj fideme, la lipoj mem ridetadis.

Ne distinginte post lumo en la terkabana krepusko, kia persono vespermanĝas antaŭ li, la eksleŭtenanto demandis pri Ivano Jegoroviĉ kaj jam intencis foriri, sed la subkolonelo haltigis lin kaj incitite mallaŭdis pro malkonveneco de la nomo kaj patronomo anstataŭ milita rango kaj pro tio, ke li ne turnis sin al la subkolonelo kun respektiva saluto.

Lazarev respondis humile:

— Mi petas pardonon, kamarado subkolonelo.

— Mi por vi ne estas kamarado! — bojis kolerigita Petuŝkov.

Li jam, certe, divenis, kiu estis antaŭ li, ĉar li plurfoje aŭdis tiun familinomon dum la hieraŭa tago.

Kaj li decidis instali sian ordon, venĝinte tiel al la neoobeema Lokotkov. Kiel ajn estu, sed ĉi tie li estas la estro, tiun liberalecon li finos tuj kaj por ĉiam. Perfidulo estas perfidulo, kaj li, Petuŝkov, ne estas por ili indulganto!

Ambaŭ interparolantoj paliĝis. Kaj tiu, kiu ordonis tuj meti Lazarev-on sub gardadon, kaj tiu, kiun forkondukis du severaj, al ĉio kutimiĝintaj partizanoj. Tiel, tute nenion kompreninta en la malsimpla anima vivo de Lazarev, surda en homkompreno, la belulo Petuŝkov preskaŭ fiaskigis la tutan bonegan planon de Lokotkov.

Sed Inga ne foriris. Inga restis.

— Kion vi havas? — demandis Petuŝkov, jam kun bedaŭro komprenante, ke li iom troigis. — Pro kia demando?

Ŝanina silentis.

— Ĉu vi venis al mi? — klare konsciante, ke ŝi venis tute ne al li, interesiĝis la subkolonelo.

Kaj tiam ŝi demandis per tute mallaŭta, apenaŭ aŭdebla voĉo:

— Por kio vi faris tion?

— Ja por tio, — komencis li klarigi al ŝi kaj tuj komprenis, ke per tiu interparolo li metas sin en absurdan situacion. — Mallonge, iru for, — diris Petuŝkov, — tio estas ne via afero. Tamen, — malklare divenante rilaton de Inga al Lazarev, li haltigis ŝin, — tamen, se vi, laborante kune kun Lokotkov, permesas al vi fari amintrigojn kun...

Sed findiri li ne sukcesis.

— Ĉu vi scias, — diris Inga Ŝanina dise, nelaŭte kaj klare, — ĉu vi scias, ke?..

Li subite tute konfuziĝis:

— Nu, kion?

— Nenion, — diris ŝi, — simple estas tre hontinde. Hontinde, kaj punkto. Kaj se vi ne hontas, do oni vin forpelos. Se ne morgaŭ, tiam postmorgaŭ. Ĉar tio ne povas esti.

Kaj, forturniĝinte, ŝi foriris.

Sed li ne hontis. Li nur tute ektimis, ke li ree faris stultaĵon, ree ĉion malutilis al si, kvankam povus ja iri laŭ alia vojo — rekta, kiel esprimiĝis tiu maljunulaĉo. Sed ĉu laŭ sola rekta vojo eblas ĝisiri tien, kien necesas? Ĉu tiel okazas?

La partizanoj tiutempe kondukis Lazarev-on en terkabanon-malliberejon kaj fordonis, nature, al knabo-gardisto. Venis vespero, plu senĉese pluvetis. La gardisto paŝadis super la kapo de Lazarev, kantadis kaj fajfadis kanzonetojn.

Lazarev, ne kutimiĝinta malgaji, suspiris unu fojon, duan, pripensis kaj imaginte al si la tutan bildon, kiel tio nomiĝas, subite subfalis. Ekŝajnis al li tuta lia afero tiel, ke la kara por la Saĉja koro Ivano Jegoroviĉ estas elpostenigita pro tiu grizhara kolonelo, kiu nur aspekte ŝajnis bonkora, sed laŭ la vera esenco ĝuste li estas la ĉefa serpento. Li, certe, al Lazarev kredis en nenio, opiniis lin agento, lian rakonton pri la fuĝo kaj ĉio cetera — legendo, kaj pro trofidemo ordonis puni Lokotkov-on. Kaj Saĉjon izoli ĝis transportado en la malfronton, kie oni juĝos lin per tribunalo, kiel oficiron-perfidulon. Jen kiel distordite prezentiĝis al Lazarev ĉiuj okazintaj eventoj.

Kaj plej multe timigis Lazarev-on la silento de Inga. En lia elturmentita cerbo subite maturiĝis opinio, ke al Inga estis ordonite konduki Lazarev-on al la subkolonelo, por ke tiu arestu lin, sidigu en la terkabanan prizonon, ke ŝi sciis ĉion anticipe kaj ĝuste tial pri nenio miris kaj eĉ vorton al li ne diris por adiaŭo...

Pro tiu penso al li iĝis tute malbone kaj terure, kaj, kiam ĉio ĉi kunmetiĝis kaj difiniĝis en li, li decidis tuj per sia morto pruvi al ili ĉiuj tion, kion li jam neniam povos pruvi per heroaĵo, pri kiu li tiel longe kaj tiel arde revis.

Krajoneton li havis, trivitan pecon de notlibreto same. Sciante, ke oni poste priserĉos lian korpon, li kaŭriĝis, lekis per la lango subite elirintan larmon kaj ekskribis en la libreto pri fido, sen kiu neniu, eĉ kulpa, homo vivi ne povas. Skribis li ankaŭ pri Lokotkov, por ke oni tiun subite ne kulpigu pri tio, ke Lazarev per sia morto kaŝas liajn, de Ivano Jegoroviĉ, pekojn, skribis en tiu senco, ke ankaŭ Lokotkov lin ne fidis, neniu kredis al Lazarev, tiel sekvis el lia letereto. Inga-n li ne menciis tute, kaj ne tial, ke li forgesis ŝin, certe, ne forgesis, sed nur tial, ke tro multan koston li pagis pro ŝia hodiaŭa silento, kaj kvereli sur la sojlo de la morto Lazarev ne deziris.

Ripozinte iomete post sia adiaŭado al la vivo, Saĉjo per siaj lertaj, ĉion scipovantaj manoj faris el germana mallarĝa rimeneto maŝon, surprovis ĝin sur la kolo kaj kaŝiĝis de la gardisto, kiu, saviĝante de subita pluvego, eniris en la terkabanon kaj eksidis sur ŝtupon supre tiel, ke estis videblaj nur liaj trivitaj ŝuoj, ligitaj per telegrafa drato.

Tempo iris — Saĉjo atendis.

En la terkabano la gardisto ĝeniĝis kanti, nun li, certe, devis ekdormi. Ĝuste tiel okazis. La piedo de la juna gardisto glitis de sur la ŝtupo, la rumana fusilo ŝoviĝis flanken, la gardisto komencis fajfi per la nazo. Ĝuste sub tiu fajfado kaj snufado, sub egala, senĉesa bruo de pluvego Saĉjo Lazarev pendumis sin.

Sed li faris tion nesufiĉe diligente. Maldika tegmenta trabo, kiu servis iam eĉ al la germanoj, evidentiĝis putra, sub la pezo de la Saĉja korpo ĝi dispolviĝis ĉe la muro, kaj Lazarev falis dorse sur la teron. Falis la benko, kiun Lazarev kaptis per la mano, la gardisto vekiĝis de malpeza dormo kaj ĉe lumo de meĉo ekvidis sian malliberulon, kiu, deskuante la polvon kaj skuante la kapon, estis ree alliganta la maŝon.

— Vi kion faras? — demandis la gardisto, deruliĝante malsupren.

— Iru for! — siblis Lazarev.

— Ne, kion vi? — jam tute maltrankviliĝis la gardisto. — Vi kion ja tian faras? Tio estas malpermesita!

Lazarev forpuŝis la gardiston.

Ili kunkroĉiĝis por lukto.

Lazarev, kiu, certe, estis multe pli forta kaj lerta ol sia gardisto, sen ajnaj penoj elturnus el ties manoj la rumandevenan fusilon, kaj okazus granda malfeliĉo, se Saĉjo ne distingus, ke kiel gardisto al li estis nomumita knabo, aĝa ne pli ol dek kvin jarojn.

— Forprenu vian armilaron kaj ruliĝu for de mi, — ordonis Lazarev. — Ĉu vi aŭdas, foriraĉu!

— Sed se vi ankoraŭfoje pendumiĝos? — disŝmirante sur la vizaĝo larmojn kaj nazmukon, diris la knabo. — Jen mi tuj pafos, faros alarmon por la tuta kampadejo...

— Iru for! — per histeria voĉo kriis Lazarev.

Pendumi sin li ne povis, ĉar la germana rimeneto el surogata ledo post la unua provo komencis ŝiriĝi, kaj ankaŭ la gardisto anstataŭiĝis, nun venis rufa fortikulo, kiu tuj avertis sian malliberulon:

— Mi ĉion scias. Kaj estu ordo.

Poste li konsilis:

— Vi, oĉjo, vane ekscitiĝas. Diversaj okazoj estas. Mia aŭtobiografio same estas terura, se pripensi: mi malfruis al laboro — iĝis kondamnita. Kun la kondamniteco mi veturis al la onklino en Leningradon, la duan kondamnitecon oni al mi aldonis pro la rompo de la pasporta reĝimo. Du kondamnitecoj — socie fremda elemento. Sed la brigadestro ne abomenis, enmanigis la fusilon. Mi militis ne sen sukceso, havas registaran dekoracion — ordenon de Ruĝa Stelo. Kaj estas proponita ankoraŭ al unu. Kiam ni finos la militon, tiam ni parolos, ĉu mi estas socie fremda aŭ socie ne fremda...

Lazarev preskaŭ ne aŭskultis, dormetis, apogiĝinte al la humida muro, ĉio por li nun estis tutegala.

Kaj Inga tiutempe estis atendanta Lokotkov-on. Ŝi tute malsekiĝis, malsekiĝis trae sub tiu pluvego, sed ĝuste ŝi, kaj neniu alia, devis averti Ivanon Jegoroviĉ-on pri ĉio okazinta. Ŝi ĉion vidis kaj ĉion sciis, kaj Lokotkov devis scii la tutan veron ne de la subkolonelo, sed de ŝi. Ja ili iris al Ivano Jegoroviĉ por ke tiu akceptu de Saĉjo lian kaŝejon kun grenadoj, Inga konvinkis Saĉjon, ke li estas kulako kaj en kulaka maniero kaŝis siajn trofeojn. Kaj jen kio rezultis el tio...

Finfine, jam nokte, kiam la pluvo ĉesis kaj la ĉielo steliĝis, aperis Ivano Jegoroviĉ kun siaj kondukatoj kaj kun tiuj, kiujn ili tie kaptis en la bieneto. Unu estis ĝemanta kaj plende oĥanta, verŝajne, vundita, oni ektrenis lin en la hospitalon, al Znamenskij. Du aliaj respekte mansalutis Inga-n.

— Nu, kion vi nokte ekbezonis? — demandis Lokotkov.

Ŝi raportis al li ĉion kun detaloj.

— Ja kion vi diras? — eĉ forŝanceliĝis li de ŝi. — Kiel tiel «metis sub gardadon»?

— Ĉu mi rakontis nekompreneble? — demandis ŝi.

Ŝia buŝo tordiĝis, kvazaŭ ĉe knabineto tuj ekploronta. Kaj la voĉo rompiĝis.

— Haltu! — avertis ŝin Ivano Jegoroviĉ per severa voĉo, kaj samtempe mankaresis ŝian ŝultron. — Iru, knabino, dormu. Ni ĉion solvos. Ĉu vi aŭdas?

Ŝiaj grandegaj, plenaj de koleraj larmoj okulegoj senmove rigardis al li.

— Malbone, — diris ŝi, penante trankviliĝi. — Maljuste. Hontinde estas tiel fari.

— Iru dormi! — ripetis li minace.

En sia terkabano li aŭdis de la nevokita loĝanto Petuŝkov longan kaj tedan mallaŭdon. Estis, certe, kaj vortoj pri putra liberaleco, pri perdo de atento, pro indulgado de malamiko, pri sanatoria reĝimo por perfiduloj de la Patrujo kaj pri tio, ke ĉio estos, kie necesas kaj al kiu necesas, raportita. Tiel Petuŝkov venĝis al sia neobeema subulo, tiel li venĝis al li pro la grizhara Rjaĥiĉev, pro siaj timaj pensoj, ĉar li estis ne tiom stulta, por ne scii, kiel fojfoje avino favoras, favoras, kaj subite ĉesas, se iu atingos la Sovetan potencon mem aŭ, ekzemple, la Centran Komitaton. Kaj, esence, la avinoj eĉ ne tiom favoris sian frizitan nepeton, kiom la nepeto ellernis pri tiu temo singarde aludadi. Kaj pro la timo, kaj pro la kolero, kaj pro tio, ke ĉi tie ja post la forflugo de la grizhara Viktoro Arkadjeviĉ li estas ekster danĝero, ĝuste pro tio Petuŝkov impetis al atako.

Kaj por ke la mallaŭdo sonu pli solide, por tute timigi Lokotkov-on, la subkolonelo ekscitadis sin per pitoreskaj vortoj, kiujn, laŭ lia opinio, senĉese uzadis la partizanoj, tio estas per sakraĵoj. Kaj kial ne sakru en milito milita homo, tia, kiel Petuŝkov? Aŭ li ne montris sin en la afero?

Lokotkov dum la mallaŭdado staris, la subkolonelo sidis. Kiam la furioza elokvento de la nepeto elĉerpiĝis, Ivano Jegoroviĉ, en nenio ekskuzante sin, neniom pardonpetante kaj nenion, evidente, ektiminte, petis permeson fari demandon.

— En kio ankoraŭ estas la afero? — grumblis la plu kolera estro. — Kian tian demandon?

— La sekvan demandon: kiel vi, homo, laŭ viaj propraj vortoj, klera, laŭ via propra aserto, kultura, povas al vi permesi per sakraj vortoj krii al militservanto, malpli altranga, ol vi? Al militservanto, kiu antaŭ vi staras, kiam vi sidas, tio estas — plenumas sian servon, sed ne konversacias kun vi egale? Kiel ĉio ĉi povas esti en la kondiĉoj de nia Ruĝa Armeo? Jen, mi petas, respondu al mi mian demandon.

Elturmentita Ivano Jegoroviĉ estis nun iom timinda. La kruroj ne tenis lin, la nigriĝintaj pro febro lipoj sekiĝis. Kaj la helaj okuloj kvazaŭ flamis per indigna sentimeco.

— Sed vi, ŝajne, estas malsana! — ekkriis «delikata» Petuŝkov. — Mi al vi la doktoron vokos...

Kaj li eĉ levetiĝis, timeme ĵetante oblikvan rigardon al sia malamiko, sed tiu ne permesis al li voki la kuraciston.

— Tiam vi mem tien iru, — transirinte al tute paca kaj eĉ amika tono, konsilis la subkolonelo. — Kaj tie ripozu.

— Ne, mi prefere en mia terkabano ripozos, — malleviĝante sur la lignoliton, prononcis Lokotkov. — Al mi ĉi tie ne blovas. Kaj al vi mi konsilas lokiĝi ĉe la stabestro, ĉar mi estas en malvarmumo kaj laŭte ronkos.

Petuŝkov, kiel tio nomiĝas, ne lasis sin tro persvadi, kaj la sendorma Lokotkov, tuj kiam la malfirma pordo fermiĝis post la estro, sendis al la malliberejo por Lazarev. Kiam la maldikiĝinta en la vizaĝo dum tiu ĉi tago Saĉjo estis alkondukita, ili unuafoje kune ekfumis, Ivano Jegoroviĉ regalis Lazarev-on el sia tabaksaketo. La konversacio de la du viroj facile tuŝis la veteron, la pluvojn kaj la atendatan post la aŭtuno vintron. Pri la maljusteco de la pli alta estro ili ne konversaciis, ĉar ili ambaŭ estis militservantoj kaj sciis, kio kiom kostas, kaj kio estas «etika» kaj «neetika».

— Aŭdis mi, deziris vi hodiaŭ pendumiĝi? — demandis Lokotkov, lekante la sekiĝantajn lipojn.

Lazarev silentis.

— Stulte! — resumis tiun silenton Ivano Jegoroviĉ. — Kia en tio estas senco? Vi viajn pekojn devas ripari per afero, sed pendumiĝi — tio ne estas afero, tio estas sensencaĵo.

— Jesenin2 ja pendumis sin, — rimarkis Saĉjo.

— Tiam estis paca tempo kaj, ĝenerale, alia situacio, — en malalta registro respondis Lokotkov kaj mem pensis pri siaj vortoj, ke tio estas ne riĉa. — Kaj ankaŭ vi, fraĉjo, ne estas Jesenin, sed dume Lazarev.

Ili silentis iom.

— Ĉu vi manĝis? — interesiĝis Lokotkov.

— Ne, ne manĝis, — diris Lazarev.

— Prenu tie la gamelon, manĝu.

— Kaj vi?

— Kaj mi ekmalsanis iomete, mi sen tio kuŝos.

Lazarev formanĝis terpomon kun miksgraso, poste trinkis akvon. Nun li komprenis, ke li estis vokita ĉi tien kaj por manĝi, kaj por «prifumi tiun ĉi aferon», ĉar oni lin fidas. Ne ĉiuj fidas dume, sed Lokotkov, ŝajne, fidas. Kaj, kuraĝiĝinte, Lazarev demandis:

— Ĉu vi nun ĉion pri mi esploris?

— Multon esploris.

— Kaj nun vi min definitive ekfidis?

— Ni supozu, Lazarev, ekfidis.

— Ĉu per kontrolo?

— Ni supozu, tiel.

— Kaj kiel do vi min kontrolis?

— Ja tiel, Lazarev, mi vin kontrolis, ke, se ni tiun ĉi militon postvivos kaj la komunismon atingos, almenaŭ en nia profunda maljuneco, tie mi al vi, en la komunismo, rakontos, kiel mi kontrolis kaj kiamaniere. Sed dume estas ankoraŭ frue nian agadon en ties detaloj malkovri. Fremdulo povas aŭdi...

— Kia fremdulo? — tute knabece ĉirkaŭrigardis Lazarev la terkabanon. — De kie?

Ivano Jegoroviĉ ne respondis, nur ridetis. Kaj forsendis Lazarev-on dormi, ordoninte al li dum la irado informi «kamaradon Ŝanina-n», ke kun li «ĉio estas en ordo».

Saĉjo silente rigardis al Ivano Jegoroviĉ.

— Faru, kiel estas dirite! — kriis Lokotkov. — Vi, se mi ne eraras, troviĝas en la militservo, ĉu, Lazarev?

Saĉjo eliris sub la helajn, forte lavitajn de la pluvego stelojn. Avo Trofimo, kun barbo de malnovritano, kun germana mitraleto sur la kolo, kun grenadoj sur la zono, rekonis Saĉjon kaj interesiĝis, kiam ree estos koncerto. Li ankaŭ akompanis Saĉjon iomete laŭ la strato al la bruldifektita lignodomo, kie loĝis la knabinoj. Ia nokta birdo estis horore ululanta en la densejo ekster Dvoriŝĉi, kvazaŭ antaŭdirante malfeliĉon.

— Da klasikaĵoj vi havas malmulte en la repertuaro, — plendis al Saĉjo por adiaŭo avo Trofimo, — vi povus okupiĝi en libera tempo, ekzemple, prenu arion de Demono el la samnoma opero3...

— Vi de kie tion scias, avo? — eĉ haltis pro miro Saĉjo.

— Ĉu vi pensas, ni ĉi tie al arbostumpo preĝas? Ne, kara amiko, ne estas ni arbaraj loĝantoj. Mi persone estas sceneja laboristo, jen tiel. Kaj la barbon mi kreskigis por partizana aspekto. Kaj estas pli da estimo, ol al vi, razitoj. Neniu ordonos: flugu kiel sago, ek, avo, kuru tuj. Avo estas avo, kaj ke mi aĝas tridek naŭ — tio estas mia terura kaj profunda sekreto...

Inga, certe, ne dormis.

Surĵetinte sur la ŝultrojn sekan uniforman palton de amikino, ŝi elkuris sur la peronon kaj ridigiĝis je duonpaŝo for de Lazarev.

— Ĉio kun mi estas en ordo, — diris li, rigardante rekte en ŝiajn flagrantajn pupilojn. — Lokotkov ordonis diri al vi, kamarado Ŝanina, ke ĉio estas en ordo.



1. Tiel estas ĉe la aŭtoro, pli ĝuste: «Die erste Kolonne marschiert[, die zweite Kolonne marschiert]» (germane: «La unua kolono marŝas, la dua kolono marŝas...») — tiun frazon en la romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco» diras germana generalo de la rusa armeo, prezentante planon de kampanjo kontraŭ Napoleono; ĝi simbolas abstraktan planon, ne konsiderantan la realon.
2. Sergio Jesenin (1895–1925) — elstara rusa poeto, mortigis sin en deprima stato.
3. Opero de A. Rubinŝtejn «Demono» (1872) laŭ samnoma poemo de M. Lermontov.