Kiel vivas kobajo

Zemskov estis dormetanta, kuŝante sur la flanko. Ronĝita de la malsano, lia vizaĝo havis tute saman koloron, kiel la flaveta kusentego, sed la spirado ŝajnis al Ustimenko facila, kaj la pulso estis bone plenigita, eĉ mirinda por tiu stato, en kiu troviĝis Platono senfine longe.

— Ĉu tio estas vi? — per susuranta voĉo demandis Zemskov.

— Mi ja estas mi, sed kiu estas mi?

— Ĉiam vi kontrolas, — serioze kaj malfacile, sed klare prononcis Zemskov. — Vi estas Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ...

Li iomete ripozis.

— Nevo... de Aglaja Petrovna... Ĉu diri plu?

Liaj okuloj brileris per kontento, eĉ feliĉo.

— Ni silentu, — diris Ustimenko.

«La unua miraklo de Sainjan, — preskaŭ kun envio pensis li, fiksrigardante al Zemskov, kiu, laciĝinte, ree fermis la okulojn. — Ĉu estis facile? Ĝibo, monstra senfortiĝo de la nervosistemo, preskaŭ kadavro — kaj jen li parolas, pensas, legas. Kiom da fortoj bezonis Vagarŝako, kiom da leteroj kaj telegramoj li dissendis al ĉiuj finoj de la Sovetunio, kiom da sia neriĉa mono elspezis por senfinaj interparoloj per interurbaj telefonoj, kaj jen Zemskov eĉ iras, skribas, rememoras, memoras. Kaj Vagarŝako, neniam trovanta tempon eĉ por tondi sian hararon, elturniĝas vizitadi Zemskov-on eĉ nokte. De kie tio? Eble, en li vere estas la eterna vivo de Aŝĥen Ovanesovna? Sed tio eĉ ne estas ŝia sango?»

Platono ree moviĝis, tiris sin.

— En la domo de invalidoj, aŭ kiel... ĝi nomiĝis...

Li ĉiam maltrankviliĝis, rememorante nomojn, — li deziris esti preciza, montris sin la kutimo al konspira laboro, ĉiama streĉo de tiuj militaj jaroj.

— Ne gravas...

— Sed mi ŝin memoras. Barbara Rodionovna Stepanova, tion al ni brankardisto diris — oĉjo... oĉjo Saĉjo... Ŝi al ni venadis, geologo, ĉu tiel?

— Tiel, — diris Ustimenko, — tute ĝuste.

Zemskov rigardis al li kun jubilo: li ĉiam tiel rigardis, kiam ne dubis pri si.

— Ankaŭ ĉi tie estadis Barbara Rodionovna. Sed ĉesis. Kial?

— Ŝi ja estas geologo, verŝajne estas en ekspedicio.

— Probable. Sed kial ŝi tie estadis? Por kio tion bezonis ŝi, juna kaj sana? Vi ja komprenas, kio estas ni ĉiuj kune, tiaj, kiel mi?

Li ree treege laciĝis kaj eĉ sufokiĝis.

— Ankaŭ Barbara Rodionovna komprenas, — nelaŭte diris Ustimeno, — ŝi la militon trairis kiel medicinisto.

Platono suspiris, kvazaŭ konsentante. La malsanuloj en la ĉambro dormis, estis dormohoro post tagmanĝo. Kaj Ustimenko kun Zemskov parolis tiel mallaŭte, ke neniu aŭdis ilin.

— Ankaŭ Aglaja Petrovna alveturis, — ree eksusuris Zemskov, — same vizitis min. Jen kiam mi definitive leviĝos, mi skribos en la registaron pri ŝiaj heroaĵoj. Persone al kamarado Stalino skribos. Mi ja scias, ĉion scias. Kie ŝi estas nun?

— Intencas ripozi...

— Kial ĉiam ripozi!.. Kiom da tempo post la milito pasis — sed ŝi plu ripozas. Tia homo devas labori, estri nun, sed ne ripozi. Se ni ĉiuj ripozados, kiu laboros?

— Vi ankoraŭ havos tempon, — kun kaŝita amaro diris Ustimenko. — Kien vi hastu? Vi, bravuloj, sufiĉe laboris, povas nun ankaŭ ripozi en lito...

Ili iom silentis.

Poste Zemskov demandis:

— Kaj kial doktoro Sainjan diras, ke tute ne li min savis? Sed kvazaŭ leningrada profesoro, iu fama... Mi ne komprenas — ĉu alveturis ĉi tien tiu profesoro?

— Ne, Sainjan korespondis kun li pri vi. Radiografaĵojn al li sendadis. Nu, kaj tiu konsiladis...

— Ĉu vere! — miris Platono. — Kiaj elstaraj personoj en nia lando vivas. Kia estas la familinomo de la profesoro?

— Babĉin, — diris Ustimenko. — Isaako Savelijeviĉ.

— Bone. Kaj kun la antaŭnomo kaj la patronomo mi skribos leteron. Kiel necesas alparoli: ĉu «Kamarado profesoro» kaj poste jam la antaŭnomo kaj la patronomo — I. S.?

— Kiel via animo deziros, — diris Ustimenko, — en tio ne eblas konsili. Li jam scias, ke ĉio pasis sukcese kaj bone. Sainjan kun li ĉiam korespondas...

— Ĉu la profesoro mem persone skribas? Aŭ tie li havas personaron — sekretariojn, komisiulojn, adjutanton?

Ustimenko ridetis.

— Kiom da klopodoj pro la aĉa splito, terure! — diris Zemskov. — Mi eĉ ĝeniĝas...

Poste Ustimenko vizitis Puzirjov-on, vizitis, kiel tion farus Bogoslovskij, malgraŭ terura malfacileco de tiaj vizitoj. Vizitis malgraŭ tio, ke li jam preteriris la ĉambron, en kiu estis finanta sian vivon la eksa gvardia kapitano. Vizitis malgraŭ tio, ke li mem apenaŭ tenis sin sur la piedoj.

— Nu, kaj kio, — diris li al Puzirjov, — kio estas neordinara, se doloras? Ne povas ne dolori post tia operacio! Ĉu vi imagas, malklera homo, kiom oni al vi eltranĉis? La ĉefa afero estas, ke malestas prisemado, ĉio estas pura ĉirkaŭe. «Doloras!» — mokimitis li. — Necesas toleri, nenio fareblas. Al vi ankaŭ Bogoslovskij diris, ke tio ne tuj pasos...

Puzirjov senmove rigardis al Ustimenko. Sed en liaj okuloj jam ne estis tiu neelteneble angora esprimo, miksita kun teruro, kiun Vladimiro Atanazijeviĉ rimarkis, malfermante la pordon. Male, Puzirjov ŝajnis nun iomete konfuzita.

— La eksa estrino de la popoleduka departemento min vizitis, — diris li, kvazaŭ direktante la konversacion al alia temo. — Ridinde, vere. Mi estis sovaĝulo en la lernejaj jaroj, terura huligano. Oni forpelis min trifoje el la meza lernejo. Nur kun ŝia helpo mi finis mian malgrandan kleriĝon. Ŝi estas Ustimenko same, kiel vi. Ĉu ŝi ne estas parencino por vi?

— Iugrade.

— Mi ĝuste tiel pensis, — diris Puzirjov, misformante la vizaĝon pro doloro kaj ĝeniĝante pri tio, ke al li doloras. — Ankoraŭ mi memoras, kiel ŝi, tio estas via parencino, mian forpasintan panjon konsoladis, — diris, Valerio Ĉkalov1 ne estis ekzempla knabo en la fora infaneco. Kaj la panjo diris, ke tiaj ekzemploj apenaŭ estas pedagogiaj...

Li por nelonge eksilentis kaj subite demandis:

— Kaj Bogoslovskij kial ne vizitas?

— Malsanas Nikolao Eŭgenjeviĉ, — rapide respondis Ustimenko, respondis tiel, kiel respondus en tia okazo, probable, Bogoslovskij mem, — kun la koro li havas problemojn, laciĝis lia koro, kaj la jaroj estas nejunaj...

— Sed ĉi tie oni diris...

— Por kio do kredi al onidiroj, — suspiris Vladimiro Atanazijeviĉ, leviĝante. — Oni babilas ajnaĵojn. Ĉiuj kutimiĝis, ke Bogoslovskij ĉiam estas en la malsanulejo, eĉ se estas mem malsana. Nu, kaj nun...

— Ĉu nun li pli bone fartas?

— Ĉu nun? Nun pli bone. Sed li ankoraŭ kuŝos. Li bezonas kuŝi...

En la koridoro Ustimenko staris iom: tiel subite ekturniĝis la kapo kaj aŭdiĝis fajfado en la oreloj, ke li ektimis — li falaĉos ĉi tie, ĉe la posteno de la deĵoranta flegistino. Sed li ne falis. Ektrenis sin al malfermita fenestro kaj elŝoviĝis, kvazaŭ ekvidis ion rimarkindan, sed fakte por spiri. «Ĉe rentgenterapio la ĉefa estas estado en freŝa aero».

«Kaj probable — kvieto kaj paco!» — pensis li. «Liber' kaj paco», kiel eldiris foje la neforgesebla Nina Leopoldovna.

Hejme, kiam li venis, ĉiuj, kvazaŭ spite, ĉeestis. Ĉiuj ial opiniis, ke lin necesas de io distradi kaj per io amuzadi. Sed li deziris solecon. Li nepre bezonis resti sola. Ajnkoste, sen ĉiaj distroj kaj amuzoj. Kaj neniu tion komprenadis, eĉ la saĝa onklino. Kaj li ne scipovis reteni sin nun kaj, kiam komenciĝis ordinara en tiuj ĉi tagoj konversacio, ne retenis sin kaj konsilis al ili veturi al la sanatorio senprokraste.

— Nu, kaj vi?

— Ĉu mi estas etulo? Senhelpa? Ne povos min prizorgi? La biletoj ja estas uzendaj, por ili vi monon pagis. Kaj vi, finfine, estas senhejmaj, tio ja ne estas vivo ĉi tie. Dum tie estas naturo, printempo, diversaj odoroj. Filiko, aŭ kiel ĝi nomiĝas?

Ustimenko kompatinde, ne en sia maniero, ridetis. Tiel li neniam ridetadis. «Li estas tute eluzita, — pensis Aglaja Petrovna. — Elturmentita».

— Finfine, ŝi ankaŭ ĉi tie spiras aeron sufiĉe, — per nedifinita voĉo prononcis Rodiono Metodjeviĉ. — Unĉansko ne estas industria centro.

Stepanov estis trinkanta teon el pladeto, kiel ŝatis avo Metodo. Li tenis la pladeton per tri fingroj, iel mirinde lerte, kaj ĝuis. Kaj sur lia bruna vizaĝo estis esprimo de kontento kaj plena trankvilo. Ankaŭ li estis maljuniĝanta. Nur sola onklino ne maljuniĝis per sia esenco, restis, kiel en la juneco.

— Stulte! — diris ŝi, ekfumante.

— Senlime stulte! — konsentis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Ne arogantu, — ordonis ŝi, — mi vin edukis.

— Kaj edukis moralan kriplulon...

Ŝi fiksrigardis al li. Li ree enpensiĝis, kvazaŭ kaŝiĝis de ĉiuj. Lia vizaĝo iĝis nepenetrebla, tia vizaĝo ĉe li okazadis en la juneco, kiam li ne allasadis al si kompatantojn. Ĝuste tia li estis, kiam li eksciis pri la pereo de la patro en la fora hispana ĉielo. Kaj ankoraŭ dum la milito, kiam ili renkontiĝis en la moskva hospitalo.

Kiel strange — li jam grizhariĝas.

Ĉu ŝi povis imagi al si Vlaĉjon — grizhara?

Eble, ŝi vere forveturu?

Okazas tiaj tempoj, kiam homo bezonas esti kun si mem kaj nur kun si mem. Aŭ ankoraŭ kun tiu, kiu al li estas pli bona, ol li mem?

Kun kiu do?

Kiu estas por li pli proksima, ol ŝi, Aglaja Petrovna?

— Vladeto! — vokis ŝi.

— Ĉu? — kun ĝentila preteco respondis li.

— Sed eble, tio estas la radiado? Eble, vi ĉesos?

— Bagateloj, onklino, — ree kaŝiĝis li.

— Sed ne povas ja sola homo...

— Povas, — ne aŭskultante ŝin, lace respondis li. — Povas. Ĝuste en tio estas la afero, ke povas.

Pro tabaka fumo li sentis naŭzon, sed li tamen fumadis: ja tio estis ia amuziĝo — moligi tabakon, blovi en cigaredingon, bruligi alumeton. Kaj eblas rigardi al ringoj, kiujn li ellernis fari el fumo. «Eblas» — stulta vorto. Jen «necesas» — estas vorto bona, difinita, esprima. «Bezonatas», — diradis Nikolao Eŭgenjeviĉ. «Bezonatas transfuzi sangon. Bezonatas sen prokrasto». Ĝenerale, ĉio ĉi ne havis signifon.

Sub interparoloj de la onklino kun Rodiono Metodjeviĉ li skribis sur paperfolio: «Malvigleco de penso. Idiota sento, kvazaŭ nenio havas signifon. Hebeteco. La kapo estas plenŝtopita per segaĵoj. Hebeta obstino, aŭ obstina hebeteco».

— Ĉu ni al vi malhelpas? — demandis Aglaja Petrovna.

— Ĝis larmoj, — respondis li. — Mi ja deziras, ke vi foriraĉu en tiun sanatorion, pro egoismaj konsideroj. Mi ja estas egoisto, rigoristo, turmentanto kaj ĝenerale porko...

— Kaj porkaĵo, inter alie dirante, hodiaŭ en la bazaro ree plikostiĝis, — informis avo Metodo, starante en la pordo. — Sesdek rublojn oni postulas. Mi al li — kaj ĉu baton al la orelo vi deziras?

Li same eksidis trinki teon.

Ustimenko skribis:

«Bonega subpremanta rimedo. Eble, ankaŭ tio estas pozitiva eco aŭ kvalito de surradiado? Supozeble — se mi vere estus malsana, tiam la hebetecon, en kiun min metas la rentgenterapio, probable eblus opinii faktoro pozitiva. Malpli da malgajaj meditoj, malpli da timo pri morto, malpli da tuta tiu mizera galimatio en la senco — aĥ, folioj, mi vidas vin lastfoje, aĥ, blua ĉielo...»

Malantaŭ lia dorso la admiralo subite deklaris:

— Ne povas ja mi veturi en la sanatorion, ne vizitinte la junpioniran domon. Necesas iri, rigardi — kiel tie estas kaj kio.

Informinte, ke li baldaŭ revenos, Stepanov malaperis — ekiris kontroli, kiel enloĝiĝas la junpionira klubo en la eksan palaceton de la Heroo de Sovetunio. Avo Metodo estis kuiranta en la kuirĉambro fritaĵon el porkaĵo — li ellernis per observado la arton de Paŭla. Vladimiro Atanazijeviĉ ŝajnigis, ke li pensas pri siaj skribaĵoj, — paroli li tute ne povis. Onklino Aglaja ekdormis sur la lito. Tio nun ofte al ŝi okazadis — meze de tago ŝi subite treege laciĝadis, paliĝadis kaj kuŝiĝadis.

La admiralo revenis tre kontenta. La pioniroj kaj lernejanoj renkontis lin «varme», kiel li esprimis. Kun ili, laŭ vortoj de Stepanov, «konturiĝis interkonsento pri kreo de junpionira marista klubo». Ĝenerale, li estis tute feliĉa. Kaj ĉe la fritaĵo el porkaĵo, pro kies sola odoro Ustimenko sentis pezan naŭzon, ili ĉiuj paroladis, paroladis, interrompante unu la alian, ĉiuj, krom Vladimiro Atanazijeviĉ.

Vespere li tamen sukcesis elpeli ilin. Tiu venko kostis al li multe, sed li venkis, mensoginte, ke ekde la nuna tago li mem kuŝiĝas en sian malsanulejon. Transdonaĵojn li ne bezonas. Ekstremokaze li telefonos al avo Metodo, tiu ne rifuzos...

— Pri kio vi parolas, — diris la avo, — mi ĉion faros, en la bazaron tuj kuros, kuiros kion necesos — kiselon, kompoton...

Lin estis pleniganta alta sento de propra neceso, kaj li eĉ ĉesis drinki lastatempe, asertante, ke «hodiaŭ eĉ sobrulo ne povas regi la mastrumadon, ne nur ia ebriulo!»

Taksio al la sanatorio «Nikolskoje» elveturis el la korto je la deka horo. Hebeisen, avo Metodo kaj Ustimenko svingis al la forveturantoj de sur la perono. «Pinaro, — rememoriĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ, — al Natanjo tie estos bone». Ĝuste pri tiu ĉi sanatorio iam parolis Vera.

— Nun restis tri juna homo, — diris Hebeisen, kiam ili revenis en la kuirĉambron. — Tri junularo. Eblas iomete diboĉi?

Kaj ekridis per malnatura rido.

Ustimenko eĉ per la dentoj grincis pro malamo al si: ĉio nun ŝajnis al li malnatura, banala, turmentanta... Dum ĉirkaŭ dek minutoj li sidis en la kuirĉambro sen ajnaj pensoj kaj ekiris en la malsanulejon.

Hejmen li en tiu nokto ne revenis — oni sternis por li en la kuracista ĉambro, sur tiu sofo mem, sur kiu dormadis iam Nikolao Eŭgenjeviĉ. Bogoslovskij dormadis atente, kaj tiam en la tuta malsanulejo estis trankvile, trankvile, kiel povas esti trankvile en malsanulejo, aŭ, pli ĝuste dirante, — fidinde. Kaj tiu ĉi lampeto mem sub kloŝo el griza papero lumis al Bogoslovskij. Kaj sian tunikon li pendigadis sur tiun ĉi hokon mem. Tamen, ĉi tie tute ĉio estis ligita kun Bogoslovskij, nur li mem nun ne estis.

Vladimiro Atanazijeviĉ skuis la kapon, por pensi pri nenio, kaj komencis prepariĝi al dormo. Tiu proceduro okupadis nun ĉe li sufiĉe grandan tempon. Kaj ne satdormi li neniel rajtis, ĉar Bogoslovskij-on iugrade devis anstataŭi ankaŭ li. Certe, ĉiuj kirurgoj faradis, kion povis, sed nur post la morto de Nikolao Eŭgenjeviĉ evidentiĝis, kiel multe li laboris.

Kaj nun Ustimenko devis satdormi nepre, ĉar por morgaŭ estis fiksitaj operacioj kaj aboli ilin li ne povis. Sed sendormeco estis alŝoviĝanta, damnita, ĉiutaga, konstanta — eble, tial, ke li atendis ĝuste ĝin, sed ne dormon?

Malvarmiĝadis la piedoj, li plenigadis varmobotelon per bolakvo foje, kaj ankoraŭ foje, kaj ankoraŭ. La piedoj ne varmiĝadis — la damnitaj piedoj, malhelpantaj dormi, piedoj-malamikoj!

Aŭdiĝadis klakado en la orelo, poste la klakado iĝadis proksima mitrala pafado, la mitralon anstataŭadis ritmaj, obtuzaj, pezaj batoj, kun tio li same devis lukti: li jen alpremadis la orelon per kuseno, jen fermadis ĝin per litkovrilo, jen ŝtopadis per vato. La damnitan, idiotan, al neniu necesan orelon, kiu malhelpadis al li satdormi, kiu voradis lian nokton, lian ripozon antaŭ laboro!

Kaj al li naŭzis, «naŭzegis», kiel diradis avo Metodo, tromanĝinte nefinbakitan panon.

Nu, kaj poste — rampanta, malrapida, senfina nokto, damnita damno de lia nuna maniero — ne de vivo, ne, sed de ekzisto!

«Mi deziras dormi! — kvazaŭ eĉ sorĉadis sin Ustimenko. — Dormu do, dormu tuj, senprokraste! Vi devas, bezonas koncentri viajn fortojn kaj devigi vin ekdormi. Vi ja estas sana viro, do dormu, kial vi ne dormas, ŝtipo!»

Kaj petadis nesciate de kiu:

— Se mi dormus!

Luminalo premadis liajn okulkavojn, konfuzadis pensojn, transformadis lin en kretenon kaj degenerulon, kiel ŝajnis al li, sed dormo ne estis. Anstataŭ dormo estis iaj «perturboj», kiel diradis Bogoslovskij, mergiĝo en neekziston, kvazaŭ en abismon. Neekzisto, tranĉita per pecoj, salato el neekzisto, miksaĵo — kaj hieraŭ, kaj antaŭhieraŭ, kaj hodiaŭ...

Al li ŝajnis, ke li dormis longe, sed pasis nur ses minutoj. Li ne kredis al la horloĝo, sed ĝi estis funkcianta. Li ne kredis al siaj okuloj, alportis la ciferplaton al la lampeto mem. Kaj, sakrinte, ree dronis en malklara abismo precize por tri minutoj. Tiam li ekfumis, decidinte forgesi, ke necesas ekdormi, decidinte trompi sian malsanon, sin mem, la timon antaŭ sendormeco.

Se ne estus obtuziĝo pro la dormigilo, li estus tute freŝa. Sed eble, li entute ne bezonas dormon? Eble, li rezignu dormon? Sed kia li estos en la operaciejo?

Je la kvara horo post la noktomezo li sidis ĉe la tablo kaj skribis:

«Mi imagas, kian lavakvon elverŝos sur min miaj supraj kaj kun tio akademiaj kolegoj, se mi sukcesos elsalti kun referaĵo — raporto pri tiu ĉi gaja temo. Mi imagas, se eĉ nun mia Ŝĉukin pri mi incitiĝas kaj asertas, ke tuta afero estas en eluzitaj nervoj. Kaj tion diras saĝulo Ŝĉukin. Eĉ estas interese, kiel oni nomos kontraŭscienca mian raporton, kiel oni atakos min kune pro tio, ke ĉio ĉe mi estas subjektiva. Kaj kiel oni prifajfos, eksiblos, ekhurlos pri tio, ke mi fortimigas malsanulojn de rentgenterapio. Sed kion vi faris, altestimataj majstroj de kuraca radio, por liberigi malsanulojn disde tute nenecesaj flankaj efikoj de tiu skalpelo? Rutino kaj anima impertinenteco: ili ne diserigas kampojn, arogas surradii en ambulatoriaj kondiĉoj, malsanateston ne donas, se kun la sango ĉio estas en ordo».

Tamen, ankaŭ ĉi tie li kalumniis siajn kolegojn pro la abomena karaktero, al kies malhelaj fortoj helpis liberiĝi la sama surradiado. Ne tiom ili estas malbonaj, kiam ili aŭdas ion indan, valoran, utilan en ilia praktika agado. Plurfoje en sia vivo li havis okazon esti atestanto de tio, kiel vigle interflustranta aŭskultantaro subite, kvazaŭ iĝinte unueca organismo, eksilentadis kaj enskribadis: por vunditoj, por malsanuloj, pli rapide, pli ĝuste, nenion ellasante, kiel tio okazis, ekzemple, dum la milito en la floto, kiam oni aŭskultis la simplajn rekomendojn de Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij.

— Ne, insulti ne taŭgas! — diris al si Ustimenko kaj ree komencis metode kaj skrupule enskribi ĉiujn siajn hodiaŭajn analizojn kaj subjektivajn sensaĵojn, ree deviginte la lacan cerbon labori super la tute ne perfekta pri akurateco taglibro, komencita jam en la unua tago de la surradiado.

Taglibro!

Eĉ kajeron akiri por si li ne trovis tempon — «sciencisto», aroganta insulti aliajn.

Enskribinte ĉiujn siajn observojn, Vladimiro Atanazijeviĉ gargaris la buŝon per akvo kun sodo kaj atendis, apoginte la vizaĝon per la polmoj, en espero, ke li subite ekdeziros dormi. Kaj dormi li vere terure ekdeziris, sed tio ankoraŭ nenion signifis, tielaĵoj okazadis. Ĉi-foje same: tuj kiam li, hastante, kuŝiĝis, dormo elvaporiĝis.

La dormo malaperis, ĉar Ustimenko subite komprenis, ke li neniam plu vidos Barbara-n, malgraŭ ĉiuj liaj artifikoj. Li devis forlasi esperon, la senesperan esperon. Sed tamen: ja ŝi alveturis al la patro kaj Aglaja, kvankam, kiam Ustimenko forestis. Li fojfoje venadis hejmen en plej nekutima tempo, kaj ja povis okazi, ke ŝi ĝuste en tiu minuto decidis viziti la siajn.

Sed nun ŝi jam ne vizitos.

Neniam.

Nun, post Nikolskoje, Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ ekloĝos en lia loĝejo, kaj li loĝiĝos en tiun ĉambron, kie loĝis Bogoslovskij. En apartan ĉambron. Tie li vivados per sia fraŭla vivo. Kaj infuzados teon en la tekruĉo de Bogoslovskij, kaj trinkados el lia trinkpoteto. La gemaljunulojn logas la sudo. Stepanov delonge minacas, ke li forveturos al la Nigra maro. Barbara, certe, deziros labori pli proksime al la patro. Kaj ĉiuj ili forveturos, kaj li restos. Kaj, kiel hundo, tute kiel hundo, li ĝisvivados sian malsukcesan vivon.

Ree aŭdiĝis tamburado en la orelo, kaj li eksidis, sakrante, sur sia sofo. Sed la hundo ion rememorigis al li, ion facilan kaj gajan, ion bonan kaj gravan. Hundo — kiel rilatas hundo, kia, al diablo, hundo?

Sed hundo tamen estis.

Malrapide, malrapide, el obskuro de la konscio, obtuzigita de luminalo kaj tabako, de duonsonĝo kaj duonrealo, de sendormeco kaj malfeliĉo, aperis la leciono de anatomio de doktoro Tulpius, la instituto Seĉenov kaj la trikolora hundo Ŝarik.

— Ŝarik, — kvazaŭ kontrolante sin, kun rideto prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ, — tute ĝuste — Ŝarik. Trikolora.

Kaj la voĉo de Postnikov rememoriĝis al li — la glacia voĉo de malkontenta Ivano Demetrijeviĉ:

— Post tio, kion vi faris kun la animalo, vi ĉi tie la hundon ne resanigos. Eble nur en hejmaj kondiĉoj...

Ŝarik apenaŭ povis rampi en tiu vespero. Ĝi ĉiam lekadis la suturojn, forte, sufere tremis kaj, certe, nenion manĝis kaj trinkis. Studento Ustimenko alveturigis la hundon hejmen al onklino Aglaja kaj telefonis al Barbara, por ke tiu tuj venu. Li ja nur ordonadis al ŝi — alie lia moŝto, estonta Pirogov, kun ŝi ne parolis. Li eĉ krietadis al ŝi — rekte en ŝiajn humilajn okulojn.

La hundo estis mortanta.

Kaj ĝemadis per homa voĉo. Vlaĉjo ion varmigis al ĝi, iun bonan manĝaĵon, kaj almiksis tien krudan ovon. Ŝarik flaris kaj abomene retropaŝis.

«Ĉi tie medicino, ŝajne, devas transdoni siajn funkciojn al ĉerkisto, — pensis studento Ustimenko per malnova frazo el iu artikolo. Kaj kun malamo ĵetis oblikvan rigardon al la „Leciono de anatomio“. Kun kolera malamo. — Provu lumi al aliaj, se vi eĉ hundon ne povas kuraci. Bruli mem estas facila afero, sed resanigi hundon...»

...Kiam eniris Barbara, li plu sidis super Ŝarik kaj estis enŝovanta en sian buŝon malvarman terpomon.

— Hundeto, — kriis Barbara, — kia hundeto! Ĉu vi ĝin por mi aĉetis? Donace, Vlaĉjeto?

Li ja al ŝi nenion kaj neniam donacis. Ja li estis okupita pri superaj aferoj, la plej altaj. Kaj kiam Banjo ŝrikis pro feliĉo, li trovis nenion pli bonan, ol riproĉi ŝin, ke ŝi ne kriaĉu.

— Ĉu ĝi estas malsana? — ree ekbabilis Barbara. — Ĉu vi ĝin kuracas? Vlaĉjeto, resanigu ĝin por mi, mi petas, kara...

Kaj tio, ke li tute ne donacis al ŝi la hundon, neniom ĉagrenis ŝin: ŝi komprenis — li ne sukcesos sen ŝi, kaj tio iĝis la ĉefa donaco. Ŝi al li necesas — jen kio ĝojigis ŝin senmezure, senfine. Sed li, idioto, ankaŭ tion ne komprenis. Li estis okupita kaj diris al ŝi seke, el la alto de sia grandeco:

— Mi fortranĉis al ĝi grandan pecon de la intestaro. Kaj ankoraŭ ion mi devis fari al ĝi. Sed ĝi lekas miajn manojn kaj rilatas al mi kamaradece. Plej probable, tio estas la sola viva estaĵo, kiu opinias min kuracisto.

— Sed ĉu mi ne opinias vin kuracisto? — ofendiĝis kaj miris Barbara. — Mi?

Sed li ne aŭskultis. Aŭdis, sed ne aŭskultis. Li neniam aŭskultis — ofendiĝema, orgojla, memkontenta meleagro. Kaj ne aprezis, ne ekstazis pro feliĉo, kiam ĉe tagiĝo aŭ en profunda nokto en la kliniko li aŭdis, kiel krias en telefonan parolilon Banjo per sia iomete raŭka, ravita, knabina voĉo:

— Ĝi manĝas! Manĝas bone, kaj lakton manĝas, kaj ĉion!

— Mi dankas! — nur tion trovis por respondo tiu stulta kaj trotaksanta sin homo, mizerulo, kiu hontis, ke aliuloj aŭdos, kiel ŝi kriaĉas telefone. — Mi tre dankas!

Ĉu tiuj vortoj ne sufiĉas — ŝajnis al li tiam. Ĉu Polunin kaj Postnikov dirus alie? Ja la ĉefa afero estis — ne ŝanceli sian dignon de medicinisto, preskaŭ kuracisto, sciencisto, estonta Meĉnikov, Seĉenov, Pavlov! Kiel li tiam pri si pensis! Kaj ŝi balbutis, kompatinda, pri tio, kiel la hundon necesas promenigi, kian ŝi trovis «truitan» kaserolon kaj kiel ŝi kuiros por la hundo, ŝi eĉ dormi ne kuŝiĝis, ne kuŝiĝis eĉ por minuto, nur por partopreni lian aferon, lian vivon, por esti al li necesa. «Mi tre dankas! — diris li al ŝi tiam. — Tre!»

Ĉio estas justa. Al ĉiu — la sian. Kaj jen restis la trikolora Vlaĉjeto, mondfama sciencisto, restis kiel Ŝarik, kun tia nur diferenco, ke Ŝarik-on resanigis Barbara, kaj li estis resaniganta sin mem. «Ĉu vi al mi hundeton aĉetis? — ree sonis en liaj oreloj tra mitrala krakado. — Aĥ, kia hundeto bonega, kia hundo hunda», — aŭdis li Barbara-n kaj ree skuis sian kompatindan kapon, por liberiĝi de tiu obsedo, de sia juneco, de tio, kion li perdis por ĉiam kaj tamen penis retrovi...

Je la naŭa horo oni vekis lin. Matejevna alportis matenmanĝon kaj akvon por razado. Kun maljunuleca ĝemo li leviĝis kaj ekiris en la duŝejon. Poste li razis sin, penante ne vidi edemajn sakojn sub la okuloj, subpremante en si kompaton al sia propra persono. Superante abomenon, li eltrinkis teon kaj kun peno disronĝis biskoton. Kaj kiam li estis ekfumanta, eniris Volkov — gaja, kun brilantaj okuloj, ruĝiĝinta; verŝajne, li estis malfruanta kaj kuris — kuri li scipovis, tion ĉiuj sciis.

— Mi tuj iras, — diris Ustimenko.

— Ni ankoraŭ havas tempon, — respondis Volkov per sia malalta, bela voĉo, — la malsanulon oni ankoraŭ ne komencis prepari. Ĉu mi povas peti cigaredon?

Vladimiro Atanazijeviĉ kapjesis. Kial Volkov tiel brilas?

— Kaj mi hieraŭ kun Nora registriĝis, — respondis li al la rekte starigita demando. — Tial mi nun estas edzo. Kaj ĉu vi scias, Vladimiro Atanazijeviĉ, mi ĉiam miras: estis mi libera kozako, kaj iĝis tio, kio nomiĝas «edzinulo». Kaj tio estas mi, principa kontraŭulo de jugo...

Li ĝoje, laŭte kaj sufiĉe stulte ekridegis, konfuziĝis kaj transiris al la hernio, kiun ili estis nun «farontaj». Sed Ustimenko interrompis lin kaj diris per ofica voĉo, kvazaŭ temis pri malsanulejaj aferoj:

— Ni tiel interkonsentu, Boriso Borisoviĉ: se vi, principa kontraŭulo de jugo kaj krome nesuperebla spertulo en amoraj aferoj, ofendos Nora-n — mi al vi, kiel esprimas huliganoj, la tutan tripon elbatos. Kaj nenian vivon donos. Kaj mia mordo estas morta, kiel esprimas hundistoj. Kaj tio — ne en senco de ia bigoteco, sed simple mi Nora-n konas laŭ la milito kaj fari al ŝi malfeliĉon ne permesos...

Volkov kuntiris la brovojn. Tia esprimo de lia vizaĝo signifis, ke en sian personan vivon li al neniu permesos enmiksiĝi. Ĝuste tiun penson li esprimis — tamen, en delikata formo.

— Ja mi ne enmiksiĝas, — interrompis Ustimenko, — mi preventas. Por mi Nora estas elprovita kamarado, kaj vi estas fama donĵuano kaj deloganto. Kial vi grimacas? Ĉu mi malbelajn vortojn uzas? Vi estas homo poezia kaj eĉ versaĵojn komprenas. Nu, kaj mi estas fama bruskulo, do ni tiel decidu. Kaj se estos io — mi enmiksiĝos, tial ni interkonsentu anticipe: bonan amon kaj familion al vi, sed ĉiujn viajn malnovajn amintrigojn forgesu por ĉiam, ĉu vi komprenis?

Li prenis la bastonon el angulo, per la ŝultro premis la pordon kaj ekpaŝis al la operaciejo. Volkov, laŭ subordiĝo, ekiris malantaŭ li.

Post la malfacila hernio komenciĝis malfacilaj traŭmatoj el ambulanco, kaj nur je la tria horo posttagmeze Ustimenko ree miris, kiel miradis dum tuta tiu ĉi tempo: en la operaciejo, kaj nur en la operaciejo, kvazaŭ mirakle forflugadis de li la laco kaj malaperadis la kutima obtuziĝo. Ĉi tie li estis antaŭa — koncentrita kaj trankvila, aferema, klare laboranta, ĝenerale, normala homo.

Kaj nur poste, kiel repago, faladis sur lin laco. Laco kaj obtuzeco. Kaj krudfera pezo kuŝiĝadis sur la ŝultrojn.

— Ĉu finite? — demandis li, sidinte iom sur tabureto.

— Teodoro Teodoroviĉ alveturis, — diris brankardistino onjo Anjo kaj demetis la maskon, montrinte sian anasan nazeton. — Vi eĉ ne rimarkis, kiel li ĉi tien eniris...

Ne, Ustimenko ne vidis. Li scipovis nenion vidi dum operacio, krom sia laboro. Tiel instruis lin Bogoslovskij. Kaj Postnikov. Kaj Aŝĥen Ovanesovna. Magia rondo, en kiu estas nur tio, kio necesas por la operaciato. Kaj nenio pli.

— Vi prefere eliru al la aero, — konsilis kirurgia flegistino Eŭgenjo. — Kia bonvetera tago, Vladimiro Atanazijeviĉ...

Li eliris — obeema hundo Ŝarik. Ektrenis sin, ŝajnigante, ke li tenas sin vigle. Kaj sentis, kiel ili ambaŭ — kaj Eŭgenjo kaj onjo Anjo — rigardas post li. Rigardas kaj interrigardas.

Kun la aero, kiun al li rekomendis Eŭgenjo, nenio sukcesis — li devis iri surradiiĝi al Zakadiĉnaja, en ŝian regnon. Katinjo mem foriris, ŝin vokis kamaradino Gorbanjuk, sciigis rentgenteĥnikistino Zoja Tapeŝkina.

— Ial vi ĉiam maldikiĝas kaj maldikiĝas, Vladimiro Atanazijeviĉ, — diris Zoja, kuŝigante Ustimenkon sur la proceduran tablon kaj alĝustigante la tubojn. — Kaj plus tiu ĉi freneza surradiado...

— Zoja, ĉu oni vin ne instruis kovri surradiaton per plumbita kaŭĉuko? — demandis Ustimenko.

— Kiel tio? — miris Tapeŝkina kaj eĉ la buŝon iomete malfermis pro mirego.

Ustimenko klarigis, «kiel tio». Zoja aŭskultis, kaj ŝia vizaĝo dum la klarigado de Vladimiro Atanazijeviĉ fariĝadis ĉiam pli kaj pli enua. Kaj finfine iĝis tute enua — la ronda, dikvanga, stulta vizaĝo.

— Sed por kio ĉiuj ĉi ruzaĵoj, se ni havas direktitan radion? — interesiĝis ŝi. — Kaj kiom da tempo malŝpariĝos por tia kovrado-ŝirmado ĉe tiu fakto, ke por unu malsanulo nur dek kvin minutoj estas donitaj. Antaŭtukoj, orelŝirmiloj, okulŝirmiloj — eblas freneziĝi. Kaj ĉion — tien kaj reen. Eble, laŭ la scienco tio estas ĝusta, sed praktike — vi min, certe, pardonu, sed neniu tiel faros.

Ustimenko suspiris. Peza kolero estis leviĝanta en li. «Ni vidos, — pensis li, — ni vivos — ni vidos, kamaradino Tapeŝkina kaj aliaj ceteraj, alskribitaj al medicino! Laŭ la scienco, pro surradiado oni ne mortas. Kaj mi ne mortos. Sed mi tamen ĉion sur mi plene kontrolos, kaj kontrolinte, ne kaŝos. Kontrolinte, mi tian krion levos, ke ne aŭdi ne povos eĉ tiuj, kiuj opinias elemento de sia profesio scipovon ŝajnigi sin surda. Mi tian skandalon faros, ke ĉiuj miaj kunfratoj en surradiado postulos: „Kovru per plumbita kaŭĉuko, alie — al prokuroro!“»

Tapeŝkina foriris. La peza pordo post ŝi fermiĝis kun mallonga grinco. La tubo estis malvarmiganta la kolon, la vica surradiado (kioma jam laŭ numero — li forgesis) komenciĝis. Trankviligante sin, Ustimenko fermis la okulojn kaj pensis demande: «Ĉu kobajo?»

Kaj respondis iom poste, preskaŭ laŭte:

— Spit' al vi, sed ne kobajo!



1. V. P. Ĉkalov (1904–1938) — fama sovetia testpiloto, Heroo de la Sovetunio.