Ĉapitro oka

«En Moskvon, en Moskvon!»1

— Ne, ne kaj ankoraŭ milfoje ne, — el iu melodramo diris Nina Leopoldovna. — La pupdomo devas esti detruita...

— Ho dio, — petegis Luba, — almenaŭ vi silentu.

Natanjo estis laŭte kaj plende ploreganta. Neniu atentis ŝin. La maljuna Hebeisen sen frapo malfermetis la pordon, pardonpetis: «Entschuldigen Sie, bitte!.. Mi pensis... La Mädchen estas sola hejme...»

Vera Nikolajevna ĵetis sekve de li furiozan rigardon.

— Tio min diable tedegis! — diris ŝi. — Tio estas ia trapasejo, sed ne familio. Li aranĝas tion intence, via Vlaĉjeto, por enĉerkigi nin.

— Bone, ni trankviliĝu, — petis Luba. — Mi petas, ni parolu trankvile. Kio atendas vin en Moskvo? Kiaj floroj kaj lumoj? Vi ja estas tri, vi ne estas sola...

Luba sidis en palto, kiel eniris, kaj en varma lanuga kaptuko. Ŝia vizaĝo estis elturmentita. Natanjo ekkriegis ankoraŭ pli laŭte kaj komencis piedfrapi la plankon. Nina Leopoldovna abrupte subkaptis ŝin sur la brakojn kaj ekdancis kun ŝi tra la ĉambro, inter valizoj kaj korboj. Kaj ekkantis el iu muzika komedio. Natanjo ektimis kaj eksilentis.

— Kiel en «Edziĝo» de Gogol, — diris Luba. — Vi subite elsaltis en fenestron. Tio estas simple fiaĵo.

— Juĝu kiel vi deziras. Cetere, ne pli fia ol via ago kun fuĝo el la malsanulejo. Tamen mi vin ne juĝis.

— Hontinda, malpura, fia historio! — rozkoloriĝante pro kolero, ne plu povante reteni sin, kriis Luba. — Ĉu vi ne povas almenaŭ ĝisatendi lin, por interparoli, diri home...

Vera Nikolajevna ĵetis la robon, kiun ŝi estis metanta en valizon, sur la liton kaj eksidis.

— Mia koro krevos, — diris ŝi, — kiel vi ne komprenas? Mi ne eltenos kaj restos pro kompato al li, al lia nescipovo vivi, al lia neprizorgiteco. Kaj ree mi estos nur vartistino, nur mastrumantino, sen intelekta horizonto, sen interesoj, kokino, sed ne homo.

— Ĉu tio estas vi — sen horizonto? — serioze interesiĝis Luba.

Nina Leopoldovna estis plu turniĝanta tra la ĉambro. Verŝajne, ŝi imagis, ke ŝi estas sur scenejo inter multaj paroj. Kaj ke al la hele prilumita scenejo rigardas miloj da admirantaj okuloj, kiel ŝi ŝatis rakonti. Poste ŝi sidigis Natanjon sur la tablon kaj, riverencinte, kantis per maljunulina voĉo:

— Gloron al la daŭfenino!

Natanjo ree intencis ekplori, kaj Nina Leopoldovna komencis kun ŝi valsi, kantetante ial:

Forĝistoj de anima juno,
Feliĉŝlosilojn forĝas ni...2

— Al kiu do vi veturas? — lace demandis Luba.

— Kial do nepre al iu?

— Ĉar vi ne kapablas veturi simple. Vi povas senpere — de Vladimiro Atanazijeviĉ al Ivano Ivanoviĉ, kaj ke ĉio tie estu preta...

Vera Nikolajevna eĉ ŝajne ofendiĝis:

— Sed vi ja scias, ke mi mem nenion bezonas.

— Ĉu vere? Ĝuste vi ja bezonas. Kaj multon bezonas, se vi ne estas en stato de vintra dormo. Tre multon bezonas, Vereto! Ĝuste tial vi decidis forlasi Ustimenkon kun Unĉansko. Estos saloneto, ĉu, Venjo? Aktoroj, poetoj, verkistoj, kaj inter ili tia kirurgino — Veresova. Eseo en revuo: «„Li vivos!“ — diris Vera Nikolajevna, lavante sin post operacio». Sed kiu kreos por vi la saloneton, fratineto? Por tio necesas mono. Kaj kiu vokos ĉiajn Gubin-ojn? Kiu?

— Vi diras vulgaraĵojn, — ree okupiĝinte pri pakado, diris Vera Nikolajevna indiferente. — Estas simple hontinde aŭskulti!

Nina Leopoldovna kun Natanjo sur la brakoj, valsante, direktis sin al la kuirĉambro por manĝigi la knabinon, kaj samokaze manĝeti kune kun ŝi.

— Ĉu la kalva Koft? — demandis Luba. — Aŭ mem Cvetkoft?

— Kial vi interesiĝas?

— Vlaĉjo deziros scii, kien vi fortrenis lian filinon.

— Tio vin ne koncernas.

— Ja koncernas. Respondu, ĉu Koft?

— Profesoro Koft donas al mi decan laboron. Loĝos ni en la Losinij Ostrov, kion mi ne kaŝas.

— Ĉu en eksterurba domo? — interesiĝis Lubov Nikolajevna. — Ĉu de Koft aŭ de Cvetkoft? Aŭ simple en dometo de gejŝo?

— Al fiaj demandoj mi ne respondas.

— Sed tamen? Kaj kia estas la oficiala versio? Ĉu fiulo Ustimenko venenis vian vivon? Senigis vin de la ŝatata afero? Transformis en mastrumantinon? Vi elturmentiĝis? Dronis pro lia kulpo en ĉiutagaĵoj? Kiel esprimiĝas nia panjo — la pupdomo devas esti detruita?

Vera Nikolajevna diligente pakis du jupojn kaj komencis paki negliĝon. Ŝia vizaĝo estis ĝenerale trankvila. Ŝi eĉ ironie ridetis.

— Fiulino! — diris al ŝi Luba nelaŭte. — Ho dio, kia vi estas fiulino! Bela, pigra, ruza, kalkulema fiulino! Mi vin malamas!

— Kaj Ustimenkon vi amas?

— Amas, — pensinte iom, respondis la pli juna fratino. — Alie, ol Vagarŝakon, sed ege amas. Kaj mi ne komprenas, kiel lin eblas perfidi. Ŝtele, malnoble, malpure aranĝi iajn intrigojn malantaŭ lia dorso, mensogi al li, ĉiam ŝajnigi, mi ne komprenas, ne povas kompreni...

— Vin ja neniu petas kompreni...

Ŝi elprenis el la ŝranko stakon da siaj rozkoloraj subvestoj kaj metis en la valizon. Estis videble — ŝi pensas nur pri tio, kion ŝi nun faras, kaj pri nenio krome. Ŝi estis pakanta kaj pensis, kiel kaj kion paki. Kaj Luba-n ŝi aŭskultis, kiel oni aŭskultas ne malŝaltitan radian laŭtparolilon: pri plantado de terpomo — do pri plantado de terpomo, pri manuskriptoj de Lermontov — do pri manuskriptoj de Lermontov.

— Venjo, prudentiĝu! — petis Luba.

— Vi prefere lasu min en kvieto, — per indiferenta voĉo respondis Vera Nikolajevna. — Ne eblas koncentriĝi.

— Kaj ĉu vi fuĝas per mono de Vlaĉjo aŭ per mono de Koft?

— Per mia propra, — diris Vera. — Mi la mian por la malmobilizo tenis en la konto. Ĉu vi kontentas?

— Do, ĉu en tuta ĉi tempo, dum vi ambaŭ malhavis monon, vi la vian retenis?

En la voĉo de Luba aŭdiĝis larmoj.

— Ja li estas malŝparulo, — kun ĉagreno diris Vera Nikolajevna. — Venos en vendejon kaj aĉetos multekostajn bombonojn por Natanjo, aŭ sardinojn, aŭ ŝinkon. Ĉu eblas al li doni monon?

Ŝi ĵetis rigardon al Luba. Tiu estis ploranta.

Ŝi ploris longe kaj eĉ laŭte singultadis. Ploris en vilaĝa maniero, kun hurlado, kaj ne viŝadis larmojn.

— Bone, — diris Luba, leviĝante, — mi ne plu havas fratinon. Ne havas kaj neniam havos. Kaj Natanjon ni de vi deprenos per juĝo, alie mi ne vivos en ĉi mondo, alie Vagarŝako min forlasu, mi ĵuras — ni deprenos! Kaj krome, mi Vlaĉjon edzigos. Edzigos al tiu admirala filino, kion ajn li babilu. Kaj li estos feliĉa! Li, sed ne vi! Ĉar li estas malfeliĉa, sed meritas feliĉon. Same meritas, kiel vi — ĉion plej malbonan. Se diri veron, tiajn, kiel vi, necesas kuiri por sapo. Kaj diablo vin prenu!

La larmoj momente sekiĝis sur ŝiaj okuloj, ŝi aliris al Vera proksime kaj diris kun tia forto, ke Veresova eĉ iomete paliĝis:

— Forveturu! Prave! Liberigu lian vivon! Ankaŭ li spiru libere, ankaŭ por li lumu la suno! Kaj memoru, saĝa stultulino, memoru, ja vi pensas pri vi, ke vi estas saĝa? Memoru, Venjeto, granda vojo atendas Vlaĉjon. Granda, ĉar li tuta estas por la homoj. Kaj la homoj redonos! Vi ne povas kompreni per via mizera cerbo, kion signifas, kiam homo plene servas al la homoj. Tute sin fordonas! Sen kalkuloj, sen aliroj, sen altaj vortoj pri la homaro. Por li en ĉiu homo estas la homaro kaj en la homaro estas ĉiuj homoj. Vi nenion scias — kiel li laboras, kaj kiel li per sia brusto defendas ĉiujn, kiuj faras la aferon, kaj kiel malbonigas rilatojn, kaj kiel nenion kaj neniun timas. Kaj por kio, ekzemple, li ankoraŭ unu loĝejon, la plej bonan — vi tion ankoraŭ ne scias, — fordonis al profesoro Ŝĉukin. Vian loĝejon. Al vi destinitan! Jes, jes, estas tre bone, ke vi tiel koleriĝis, tion vi neniam komprenos, kiel ne komprenos ĉiuj malaltaj homoj, sed jen Zolotuĥin komprenas: mi estis ĉe li en la kabineto, kaj li al mi diris: «Via Ustimenko al profesoro Ŝĉukin deziras restarigi animan ekvilibron! Per sia propra loĝejo. Ŝĉukin estis ĉe mi pro siaj medicinaj bezonoj kaj dankis pro bonegaj loĝaj kondiĉoj, kaj mi, maljuna kreteno, tiam ankoraŭ nenion sciis. Ĉu ĉe vi ĉiuj viaj medicinistoj estas tiaj?» Jen kion al mi diris Zolotuĥin, jen kiel via Vladimiro Atanazijeviĉ per sia vivo igas ĉiujn pensi pri ni. Forveturu, kara, forveturu, franjo, mi komprenas — sen vi en Moskvo la medicino neniel povas sukcesi. Nu, kaj ni sukcesos. Eltenos! Prosperos!

Pro tiu monologo Luba eĉ sufokiĝis, verŝis por si en breĉetitan tason akvon el kruĉo, eltrinkis, viŝis per la mano la lipojn, firme, kamparanin-maniere streĉis la kaptukon kaj, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, foriris. En la kuirĉambro ŝi tenis iom sur la brakoj Natanjon, rigardis en ŝiajn grandajn, kun Vlaĉjaj okulharoj okulojn, diris al la patrino ironian «au revoir» kaj sub krio de Nina Leopoldovna pri tio, ke ŝi devus veturi al la stacidomo, frapfermis la pordon.

Je la naŭa horo venis ĉefserĝento, kun bonaj manieroj, en bona uniforma palto, en ferumitaj botoj, fortika, rozkolora, diketa. Li raportis, ke pri biletoj ĉio estas en plena ordo: li prenis du molajn lokojn kaj unu infanan, kupeon meze de vagono, ne super la risortoj, do ne estos skuado. Vera Nikolajevna kapjesis, ŝi estis skribanta leteron al Vlaĉjo — iomete malgajan, kun esprimoj kiel «vi devas kompreni kaj ne juĝi»; «mi konscie uzis vian forveturon en Kievon, por ne traŭmatizi la psikon de Natanjo»; «mi firme esperas, ke ni restos bonaj amikoj».

— Panjo, trinkigu Zjablikov-on per teo! — kriis ŝi en la kuirĉambron. — Kaj terpomon por li fritu!

— Ne indas zorgi! — levetiĝinte de la seĝo, respondis la ĉefserĝento.

En liaj porcelanaj okuletoj estis saltantaj ruzetaj fajreroj, li iom post iom komencis diveni la karakteron de la komisio de sia virkato-estro kaj mense ridis pri tio, kiel nun la profesoro trafos en liajn manojn. Kaj ĝojis pri tiu libera vivo, kiu lin atendis. Ja se Lidia Aleksandrovna ekscios...

«Serĉi min ne necesas, — skribis Vera Nikolajevna per sia glata, bela skribmaniero, — venos tempo, kara Vlaĉjo, kaj mi sciigos, kien vi devos transkontigi monon por vivtenado de nia knabino. Al ŝi estos dirite, ke vi por longe forveturis eksterlanden, necesas indulgi la nervojn de la infano...»

— Kamarado militisto, — el la kuirĉambro vokis Nina Leopoldovna, — mi petas, venu, manĝetu! Kiel estas dirite ĉe la poeto — «maĉu bonaziojn, burĝo», sed bonazion ni al vi proponi ne povas. Sed ja oni kantas en la kanto — «Ni salutas vin, terpomo»?

— Panjo, fermu la pordon, mi ne povas koncentriĝi, — kriis Vera Nikolajevna. — Ĉu vi aŭdas, panjo?

La ĉefserĝento, reĝustigante sur si la uniforman ĉemizon, eksidis al la tablo en la kuirĉambro. La valizoj staris apud la fornelo — kvar grandaj kaj unu malgranda. Kaj korboj. Zjablikov ankoraŭ devis ĉion ligi.

— Ĉu tio estas forveturo? — demandis Hebeisen, elirinte en la kuirĉambron por sia bolkruĉo.

— Jes, al parencoj, nemalproksime, — mensogis Nina Leopoldovna, evitante la falkan rigardon de la maljunulo. — Ni iom amuziĝos...

— Vladimiro Atanazijeviĉ estos... kiel tio...

— Li tute ne estos, — respondis la maljunulino. — Li ripozos de ni.

Hebeisen kun dubo balancis la kapon.

Kaj Nina Leopoldovna, por ĉesigi la maloportunan konversacion en ĉeesto de la kamarado militisto, ekkantis:

De am' mi estas filo, katenita
De la pasi' momenta malbenita.
Por la moment' mi sangon verŝos el la kor'...

Hebeisen ĵetis sovaĝan rigardon al la eksaktorino kaj foriris, trenante malnovajn pantoflojn. Je la dekunua la rapidmova ĉefserĝento kuris por kapti taksion. Dormantan Natanjon li prenis sur la brakojn, ŝi ne vekiĝis, nur en la vagono, kiam ŝi estis kuŝigata, ŝi balbutis:

— Paĉjo... paĉjo...

— Dormu, dormu, infaneto, — afereme respondis Zjablikov, — en laboro estas via paĉjo.

Nina Leopoldovna estis nombranta la valizojn, kaj Vera Nikolajevna konversaciis kun Inna Matejevna, kiu en la sama kupeo estis veturanta en la ĉefurbon al sia protektanto — generalo. Laŭ ŝia opinio, el la venontaj malagrablaĵoj nur li povis savi la «du orfinojn». Ĉu ŝi kulpas en tio, ke al ŝi venis ŝia lerneja kamarado, kiu estas «senmaskigita kiel malamiko de la popolo?» Certe, ili al ŝi helpos — kaj li kaj lia svelta Larisa Romualdovna — en okazo de komplikaĵoj. Ne povas ne helpi. Tio ja estas ilia afero — defendi en tiaj peripetioj...

Zjablikov, dezirinte al Vera Nikolajevna kaj la maljunulino «bone ripozi», direktis sin en sian malmolan vagonon, laŭ donita al li militista bileto. Nina Leopoldovna, kun lerteco de sorĉistino el fabelo, surflugis sur la duan kuŝbreton. Vera fermis la pordon, ŝlosis la seruron. La vagonservistino promesis al ili neniun plu enlasi. Glasoj kun teo tintadis sur la tablo, Inna demandis — ĉu permesos al ŝi Vera Nikolajevna elfumi unu cigaredon, ĝenerale ŝi opinias, ke fumi, des pli por kuracisto — defendanto de sano, — estas krimo, kaj ŝi neniam fumas, sed jen dum dua tago...

— Nervoj, — kompate konsentis Veresova.

— Jes, tute malordiĝis. Kaj ĉu vi forveturas por longe, Vera Nikolajevna?

Vera malgaje ridetis. Malgaje kaj iomete mistere. La patrino supre, ŝmacante, estis manĝanta pomon, ne ĝisronĝitan de Natanjo. La vagono balanciĝadis, la glasoj tintadis laŭte.

— Ĉu la familio... — kvazaŭ divenante, diris Gorbanjuk. — Ĉu fendo en la kuna vivo?

La cigaredon ŝi tenis bele, per du fingroj de la maldekstra mano. La fingroj estis longaj, la ungoj estis grandaj, rozkoloraj, nefarbitaj.

Veresova respondis ne tuj.

— Detrui la familion! — ekkriis Inna Matejevna. — Infano! Kiel vi kuraĝis? Ja tio estas neriparebla...

Kaj tiam en Vera Nikolajevna ekfunkciis bonega meĥanismo — aŭtomato de memdefendo. Ŝi eĉ ne tro kulpis. Ŝin regis la instinkto. Kaj la frazo, kiun ŝi eldiris, kunmetiĝis per si mem.

— Ho dio, — kun mallaŭta suspiro prononcis ŝi, — ho dio, ĉu vi povas supozi, ke ĉi tie estas mia iniciato? Simple... de tago al tago vidi, kiel la malnova amo tretas la nian — ne nur la amon, sed eĉ nian geedzecon...

— Mi komprenas, — diris Inna Matejevna, — ne turmentu vin, kara. Mi ĉion komprenas. Pri tio oni jam delonge parolas. Kvankam, ke kvazaŭ ĉio estas kaŝita...

Kun kompata suspiro ŝi metis sian polmon sur la manon de Vera, kiu estis etendinta ĝin por preni teon, sed okazis tiel, ke ŝi premis la malvarman manon de Gorbanjuk. Premis amike, kun danko pro la kompreno. Kaj ili tuj komencis babili — sincere, rapide, interrompante unu la alian, kun suspiroj, kun mallongaj larmoj, kun ekkrioj:

— Ho, tio estas malfacila, mi komprenas!

Aŭ:

— Nur virino povas senti tiun staton!

Aŭ ankoraŭ:

— Li, certe, estas bonega homo kaj unuaklasa laboranto, sed...

En tiu ĉi «sed», kiel evidentiĝis, ĝuste estis la tuta afero. En tiu ĉi ne eldirita ĝis la fino «sed». En tiu universala, enhavoriĉa, ĉion ĉirkaŭprenanta «sed».

Kun muĝado, grincado kaj fajfado, tondrante sur juntoj kaj preterkurante malgrandajn dormantajn staciojn, rapidis «en Moskvon, en Moskvon» la eksprestrajno. Kviete dormis Natanjo, scianta nenion pri tio, ke oni forveturigas ŝin disde la patro. Ronkadis kaj ŝmacadis sur la supra kuŝbreto la fajne artisma Nina Leopoldovna, ŝi sonĝis aplaŭdojn, transirantajn en ovaciojn, kaj «milojn da emociitaj okuloj de niaj bonegaj spektantoj», kiel ŝi ŝatis diradi en patosaj minutoj. Kaj Vera Nikolajevna plu rakontadis kaj rakontadis pri, tieldire, «homo en ujo»3, pri senanima dogmulo kaj rigoristo-turmentanto, pri malmilda pedanto, iu Ustimenko, kiu rompis, pereigis, kripligis ŝian vivon, ŝiajn strebojn, ŝiajn revojn. Certe, iugrade ŝi agnoskis ankaŭ virtojn en li, eĉ grandajn kaj gravajn, certe, ĉio ĉi estas ne tiom elementa, ne tiom simpla, sed Inna Matejevna ne povis ne kompreni, ke tio, pro kio Vera ligis sian sorton kun Vladimiro Atanazijeviĉ, ne sukcesis. Ne sukcesis firma sovetia familio, ne sukcesis komuneco de interesoj kaj streboj, ne sukcesis geedzeco.

— Kaj krome, li ja ne kreskas, — lace prononcis Vera Nikolajevna, — tute ne moviĝas antaŭen. Li haltis en sia progreso. Ekstaris ĉe fiksa ankro...

— Sed halti ne eblas, — malgaje konfirmis Gorbanjuk. — Tiu, kiu haltis, tiu ne moviĝas pluen. Tio estas katastrofo...

— Katastrofo, vi pravas! — diris Vera Nikolajevna.

— Kaj eĉ kia katastrofo. Ja en nia vivo ĝuste progresa moviĝo antaŭen determinas ĉion.

— Kaj ĉu vi scias, kial tio al li okazis, — subite vigle kaj penetre prononcis Veresova, — ĉu vi scias?

— Probable, ne!

— Pro lia onklino, kiu troviĝas en mallibero. Li ne opinias ŝin kulpa. El tio sekvas ia disduiĝo de la vivo, li estas morale elĉerpita, el tio sekvas malkredo. Mankas plena sinfordono. Li servas, kaj nure...

Inna Matejevna ĵetis atentan rigardon al Vera. Atentan kaj kompatan. Atentan kaj karesan.

— Kompatinda, — post granda paŭzo diris ŝi. — Mi imagas, kiel al vi estis malfacile. Sed tenu vin firme! Vi ankoraŭ havas ĉion en estonteco! Kaj veran laboron kaj, eble, senton al homo, inda je vi, kaj eĉ perspektivojn en scienco. Okazas, ke oni ĉion devas rekomenci denove. Ĉu ne?



1. Frazo el teatraĵo de A. Ĉeĥov «Tri fratinoj» (1901), kiun kun sopiro ripetadas la fratinoj, sufokiĝantaj en provinca vivo, sed ne povantaj elŝiriĝi el ĝi; la frazo estas ofte uzata kiel karakterizo de senfruktaj revoj.
2. Rusa revolucia kanto «Forĝistoj» (1905) de F. Ŝkuljov, traduko de K. Gusev.
3. Titolo de rakonto de A. Ĉeĥov.