Senvesta kaj senŝua...

— Kopitkin dum tria tago telefonas, — kolere diris kolonelo Svirelnikov, surmetante la parolilon de la speciala altfrekvenca telefono. — Nepre postulas doni al li — al Kopitkin, do, — la familinomon de tiu, kiu en la CK-on la leteron liveris.

Malŝata rideto glitis sur liaj lipoj, li iam estis severe riproĉita de Kopitkin pro senagado, kaj ekde tiam Svirelnikov ekmalamis la generalon. Tamen, iuj asertadis, ke ĉio okazis male: estis onidiroj, ke Kopitkin punis Svirelnikov-on ĝuste pro tro forta agado.

— Mi devis, kvankam al pli alta homo en rango, klarigi, ke tiaj uloj, kiel la suprenomita kondamnitino Ustimenko, neniam donas pretajn depoziciojn. Li eĉ disputi ne bonvolis. Li, jen, kvazaŭ al mi ordonas...

Kiam Svirelnikov koleris, iĝadis kompreneble, ke li estas homo tute malklera, la vorto «jen» iĝadis la ĉefa kaj preskaŭ sola en lia leksikono, kaj cetero estis simple longaj, sensencaj sakraĵoj.

— Inteligenciano, jen! — insultis li. — Ŝlemilo!

Oĵogin silentis. Li almenaŭ proponu eksidi — kiom eblas stari antaŭ la estro.

— Ŝi estis kondamnita de la speciala konsiliĝo1, spionino, jen — la luno ŝin deziras akcepti2, sed li — donu plenan konfeson. Mi al li — vi mem, kamarado Kopitkin, ĉu provis kun tiaj konversacii? Kaj li — mi ne konversaciojn bezonas, sed dokumenton, protokolon de pridemando.

Oĵogin silentis. Al li estis tute klare, ke Svirelnikov tuj atakos lin.

— Kiel ŝi?

— Pasumas en la medicinejo, — nedifinite respondis Oĵogin.

— Kaj pli precize?

— Do, ekmalsanis.

— Vi ĉi tie ne elturniĝu, — diris Svirelnikov. — Mi estas ne el la Internacia Ruĝa Lunarko kaj ne el baptistoj. Respondu laŭ la formo!

Oĵogin respondis laŭ la formo, kun eblaj por tia interparolo detaloj. Lia vizaĝo esprimis nekomprenon kaj penton. Kvazaŭ li vere ne sciis, kiel tio al li fariĝis. Sed, aliflanke...

Kaj li dismovis la manojn:

— La laboro estas tia, en blankaj gantoj la afero ne iros.

Tiel li ripetis la ŝatatajn vortojn de Svirelnikov, kion fari, verŝajne, ne indis, ĉar tiamaniere li kvazaŭ ankaŭ la responson pri sia batado estis falanta sur la kolonelon.

— Vi propran pekon al aliulo ne atribuu, — diris Svirelnikov severe. — Jen saĝulo! Pri blankaj gantoj mi vin kiel instukciis? Pri troa ĝentileco via temis, por fiinteligenciajn ceremoniojn ne aranĝi, liberalismon, ĉiajn tiajn «pardonu, permesu». Malamikon trakti kiel malamikon, jen pri kio temis. Kaj se io okazis, do ĉu ne eblis pli singarde? Jen ŝi kuŝas, kaj al mi Kopitkin premas. Kian vi havas taskon? Trovi la kanajlon, kiu la kalumnian leteron al la CK arogis liveri. Al kiu? Eĉ la nomon ne eblas diri, la sanktan por nia civitano nomon. Nun imagu en via cerbo: trafas la letero persone en la manojn, li legas la kalumnion, malican elpensaĵon, paskvilon, kaj afliktiĝas, distriĝas de ŝtataj aferoj, malŝparas sian valoregan tempon por esploro de detaloj pri tiu Ustimenko. Nu, kaj ni por kio? Sekve, ni eĉ gardi lin ne povas? Liberigi de tio? Kie estas do nia atentemo, pri kiu li persone nin senĉese instruas? Kie do?

Oĵogin silentis. Li ne povus respondi tiun demandon.

— Trovi la fiulon en niaj vicoj, — rigardante preter la majoro rekte antaŭ si, konkludis Svirelnikov. — Eltiri el ombro sub la sunon la malamikon, kiu leterojn de kondamnitoj sen rajto de komunikado transdonas. Trovi tiun kaj materialojn pri li transsendi por respektiva puno. Jen tian taskon antaŭ ni starigis kamarado Kopitkin kaj ni tiun taskon per ajna kosto plenumos. Ĉu vi komprenis?

— Komprenis, — per obeema voĉo diris Oĵogin.

— Do kial vi stultumas?

— Mi kulpas, kamarado kolonelo, mi tro nervozis.

— Do, vi respondos, se kulpas. Se via loko ne estas ĉi tie, ni vin elpelos. Se vi estas tia nervoza — demisiiĝu. Ĉi tie necesas havi ferajn nervojn. Ne infanĝardeno.

Li komencis akrigi krajonojn, per kiuj li skribadis rezoluciojn, pli ĝuste ne rezoluciojn, sed rezolucion, ĉiam unu kaj saman: «Konsentas». Kaj se Svirelnikov ne konsentis, li tiam nenion skribis, sed insultadis. Sub la vorto «konsentas» li subskribadis. La daton li metadis mem. Krajonojn la kolonelo akrigadis mirinde bele, kaj kiam li okupiĝadis pri tiu afero, li tuta kvazaŭ transfiguriĝadis. Li havis specialan tranĉilon por tiu operacio, kaj li akrigadis ĝin en sia kabineto dum horoj. Tio estis la sola malfortaĵo de Svirelnikov. Aliajn li ne havis: li ne drinkis, ne fumis, ne sciis fremdajn lingvojn, eĉ dum la milito ne estis eksterlande, ne havis amikojn. Li nur laboris, kaj tion ĉiuj pri li sciis.

Kaj sciis oni pri li ankoraŭ unu aferon: li estis parenco. Pri tio, kies nome, cirkulis diversaj onidiroj, nur unu afero estis sciata tute precize: Svirelnikov estas ĉu rekta parenco, ĉu boparenco de iu tre kaj tre influhava. Lia edzino Elizabeta Iraklijevna estas por iu onklino, aŭ nevino, aŭ eĉ vicfratino. Svirelnikov mem paroli pri tiuj temoj sin detenadis, sed ĉefintendanto Penkin, foje akompaninta la edzinon de kolonelo Svirelnikov en la ĉefurbon, poste rakontis en sia rondo, kia aŭtomobilo ilin tie renkontis kaj kien veturigis. Certe, Penkin nenion detale priskribis, sed «komprenigis». Kaj tio estis multe pli grava ol ajnaj detaloj.

Sian sekan, nigran kaj vejnozan edzinon la kolonelo timis kaj estimis ĝis tiom, ke paroladis kun ŝi eĉ telefone kun alspirado en la voĉo, kaj liaj okuloj fojfoje humidiĝadis, kiam temis pri la familio ĝenerale kaj pri la familio de Svirelnikov-oj speciale. Ne estante dotita per talento de elokventeco, la kolonelo tamen posedis tutan arsenalon da citaĵoj kaj nemalofte uzadis ilin, se diskutata demando koncernis ies familiajn interrilatojn. Kaj se ĉe iu en tio io iris malglate, kamarado Svirelnikov iĝadis tute senkompata, ruĝiĝadis, piedfrapadis kaj nenion diskutadis.

— Familio estas familio! — kriegadis li. — Kaj al neniu estas permesite, jen, bredi diversajn fiaĵojn tie, kie...

Se kredi tion, ke ĉiu homo havas sian veron, tiam ankaŭ ĉe Svirelnikov, sendube, esprimante per lia ordinara lingvaĵo, «havis lokon tielaĵo». Lia «vero» estis timo. Fariĝinte antaŭ multaj jaroj «parenco» kaj pro tiu parenceco — estro, Svirelnikov terure ektimis, ke li subite ne divenos, subite ne komplezos, subite faros ion malĝuste. Kaj fali tiam li devos de sur granda alto, de tia, ke eĉ ostoj ne restos. Tial li senĉese kaj plej fervore «orientiĝadis», sed, estante pro la naturo homo stulta, kaj ankoraŭ hastema, siajn «orientiĝojn» li ofte ŝanĝadis, komprenigante al la subuloj, ke kvazaŭ ekzistas tia opinio. Kaj ankaŭ nun li same diris al Oĵogin, ke ekzistas tia opinio, necesas plene forgesi la troigojn de la tridek sepa, alie ni punos, kaj severe. Ĉu klaras?

— Klaras, — diris Oĵogin.

— Vi pripensu, — ordonis la kolonelo. — Mi kun vi ne ŝercas. Kaj mi ne havas deziron pro via impertinenteco responsi supre. Ja oni min demandos, ĉu ne? Kiel vi opinias?

La majoro konsentis per sola vizaĝesprimo, per vortoj li ne kuraĝis.

— Kaj de kie en via generacio aperas nervoj? — ree diris Svirelnikov. — Kiam vi ilin akiris? Junularo... — aldonis li, kvankam Oĵogin estis ne multe pli juna ol li.

Suĉante la malsupran lipon, li estis akriganta trian krajonon — duopan, bluan kaj ruĝan. Oĵogin tute senfortiĝis. Kiom eblas tiele stari?

— Vi suferas, — prononcis la kolonelo iom poste. — Tio estas bona. Utila. Iru en vian kabineton, sidu iom, pripensu nian konversacion. Kaj memorfiksu: blankaj gantoj estas unu afero, sed troigoj estas alia. Kaj kolonelo Svirelnikov ne intencas responsi pro vi.

Oĵogin foriris.

Kaj Svirelnikov ree ektimis, kiel timadis ĉion, ĉiam, ĉiuminute. Unuflanke, estas bone, ke Elizabeta Iraklijevna «estas parencino», kaj pro tiu cirkonstanco ankaŭ li estas iugrade... Sed aliflanke, tiu, al kiu la geedzoj Svirelnikov-oj estas parencoj, same, kiel tio nomiĝas, iradas sub Dio. Kaj se li ne divenos? Tiam kiel?

Akriginte ĉiujn krajonojn, li subite elpensis, kion li faru, kaj per sia dika etfingro kunmetis telefonnumeron.

— Oĵogin?

— Jes, kamarado kolonelo.

— Mi ĉi tie cerbumis rilate de Ustimenko. Pripensis la demandon. Traventolis. La decido estos tia — ni donos por ŝi Gnetov-on. La ulo, ŝajne, estas forta. Mi ankoraŭ ne parolis kun li, mi tuj okupiĝos. Al vi eĉ sen ŝi sufiĉas laboro. Gnetov aliros al ŝi, ke vi kvazaŭ troigis. Kaj vi tian aferon ne sukcesos, vi ne eltiros. Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenas.

— Ĉu vi ĉion komprenis?

— Jes. Via decido, kamarado kolonelo, certe, estas ĝusta.

— Sed ĉu malĝustaj iam estis?

Li surmetis la parolilon kaj kunmetis la numeron de la novulo — Gnetov.

— Venu al mi, — diris Svirelnikov. — Tio estas mi, la kolonelo. Ni konatiĝos.

Kaj li surmetis la rozajn, dikajn, virinecajn manojn sur la tablon. Sur la vitron. Dum Gnetov estis iranta, Svirelnikov pensis pri la malliberulino Ustimenko. Li rompis multajn tiajn. Kaj kiom ankoraŭ restis? De kie ili aperas? Je kio ili kredas, mortante? Kaj kiel povas kredi? Kion ili pensas?

— Ĉu vi permesas?

Svirelnikov nehaste kapjesis, plu tenante la manojn sur la tablo. Gnetov haltis je kelkaj paŝoj disde la tablo. La kolonelo ĵetis al li rigardon de malsupre supren. Ulo kiel ulo, ŝajne ia ŝirita.

— Kiu vi estas? — demandis Svirelnikov, kvazaŭ ne divenante, kun kiu li renkontiĝas.

Gnetov prezentis sin laŭforme.

— Jen, — prononcis Svirelnikov. — Ni ja estas en ofico. Ĉu klaras?

— Klaras.

— Eksidu! — ordonis li, kiam sufiĉe pririgardis Gnetov-on.

La ĉefleŭtenanto eksidis.

— Kie vi tiel ornamiĝis? — demandis Svirelnikov.

— En la persona dosiero ĉio estas skribita, — morne respondis Gnetov.

— Sed mi personajn dosierojn legi ne ŝatas, — interrompis la spiteman kamaradon la estro. — Mi devas en la okulojn de la homo rigardi — kia li estas. Ĉu vi komprenis? Raportu la aŭtobiografion.

— Ekde kia aĝo?

Li ne bruskis, tiu brulvundita de la milito junulo. Li simple ne scipovis rakonti pri si. Nu, kiel eblas rakonti «personan dosieron»?

— Raportu ekde la konscia aĝo. Mi aŭdis — vi estas aviadisto?

— Estis aviadisto.

— Faligita?

— En la kvardek unua.

— Kiel do vi tion permesis?

— Kiel ne permesi, kiam «li» havas kirasdorson? Mi pafas, trafas, sed al «li» nenio efikas.

— Ĉu vi ektimis?

— Eĉ ne sukcesis ektimi. Mi ekbrulis.

— Pereigis la maŝinon?

Gnetov ĵetis al la kolonelo rigardon sen ajna respekto — kun enuo.

— Kun mi oni jam tiel parolis, — diris li. — Kaj palpadis kaj rekte demandadis. Kaj kontroladis kaj rekontroladis. Finfine, kiel vi vidas, ekkredis. Ĉu estas senco ĉion rekomenci?

— Bone, ne ofendiĝu, — pace konsilis la kolonelo. — Mi tion pure patrece, devas ja mi koni vian aspekton.

— En la dokumentoj mia aspekto estas plene reflektita.

— Sed mi deziras persone aŭskulti. Ek, rakontu plu.

Gnetov silentis.

— Nu, — instigis la kolonelo. — Aŭ vin necesas peti?

— Ĝis marto de la kvardek dua, — superfortinte sin, daŭrigis Gnetov, — mi kuŝis en hospitalo. Oni min flikadis, riparadis, la haŭton greftadis, novan orelon konstruadis. Poste mi estis direktita servi en «Smerŝ»3.

— Ĉu tie vi akiris la registarajn dekoraciojn? — interesiĝis Svirelnikov, kapmontrinte al la ordenrubandoj de Gnetov.

— La unuajn du ordenojn mi ricevis en la aviado.

— Interese rezultas. Lin oni faligis, sed li estis ordenita. Ĉu eraro okazis?

— Ne, eraro ne okazis.

— Do, oni vin distingis per registaraj dekoracioj pro viaj teruraj suferoj, ĉu? — kun kompata aspekto mokis Svirelnikov. — Aŭ kiel?

Gnetov silentis.

— Aŭ vi ĉe estraro troviĝis, komplezis?

— Mi neniun komplezis, — sekvis respondo. — Mi servis al la Sovetunio, kiel ordonas la militista ĵuro.

«Malmoleta, — pensis Svirelnikov. — Tia per unu dento ne dismordeblas!» Kaj demandis kun bonanimeco en la voĉo:

— Ĉu interesaj aferoj en via «Smerŝ» okazis? Io serioza?

«Interesaj?» — miris Gnetov.

Kaj respondis, pripensinte, ne tuj:

— Nenio elstara estis. Nur ordinaraj fiuloj-spionoj kaj senditaj sabotistoj. Okazadis ankaŭ pli akradentaj ezokoj. Ĝenerale la laboro estis malfacila — la faŝistoj siajn agentojn instruadis serioze, tuj ne estis kompreneble, necesis atento, por ke kaj lupon ne liberigi kaj senkulpulo ne suferu...

— Prefere dekon da senkulpuloj aresti, ol unu kulpulon liberigi, — levinte la fingron supren, eldiris Svirelnikov. — Tian mi havas precepton. Ĉu vi komprenas?

— Oni min instruis alie.

— Sed ĉe mi vi laboros en mia maniero. Sen inteligenciaĵoj!

Gnetov kun miro, silente ekrigardis al la kolonelo: al lia lunsimila, rozkolora vizaĝo, al la glate razitaj vangoj, al la nealta, sub grizhara broso frunto.

— Mi pri tio, Gnetov, diras, ke ekzistas tiaj inteligencianoj — ĝeniĝas malamikon severe puni.

— Kial nome inteligencianoj?

— Sed kiuj? Jen mi, ekzemple, estas el la sentera kamparanaro...

Gnetov denove silentis.

— Inter ni, — konfide prononcis Svirelnikov, — inter ni du, ne publike, mi honeste diros, Gnetov: per mia internaĵo ne fidas mi al tiu tavolo. Kion ajn faru al mi — mi ne povas fidi. Kiam mi rememoras...

Kaj li rakontis iujn legitajn historiojn, en kiuj li kvazaŭ partoprenis. Kaj pri kozaka drinkulo jesaulo, perfidulo, rakontis, kiun li mem — «senvesta kaj senŝua» Svirelnikov — mortpafekzekutis.

— Sed la jesaulo apenaŭ estis inteligenciano? — subridis Gnetov. — Kiel tiuj el la kozakoj, kiuj gloradis la skurĝon...

Pri la skurĝo la kolonelo ne memoris kaj nur diris distrite:

— Nu, kompreneble...

Tiam Gnetov transiris al ofensivo kaj demandis morne:

— Sed ĉu Felikso Edmundoviĉ4 ne estis inteligenciano?

— Kion tio koncernas?

— Ĉion. Kaj ĉefe tion, ke la inteligencio ne tiom malmulte faris por la revolucio kaj per la vorto «inteligenciano» insulti estas malutile. Mi, interalie, mem estas el inteligencia familio kaj vidas nenion malbonan en tio, ke mia patro konstruis Dneproges-on5 kiel inĝeniero, kaj la patrino estis tie lia proksima helpantino.

— He, kion vi arogas, junulo? — ofendiĝis la kolonelo. — Kiel vi kun mi parolas?

— Mi normale parolas, — respondis Gnetov, kaj Svirelnikov subite ekvidis tian sentiman rigardon, ke eĉ la manojn forigis de sur la tablo.

— Mi viajn lecionojn ne bezonas, — grumblis la kolonelo. — Jen, klarigas li al mi! Komparas!

Gnetov iomete ridetis, kaj tiu lia firma, facila kaj neestima rideto subite tute malekvilibrigis la kolonelon. Sed li saĝe retenis sin kaj diris per malgaja tono:

— Ni, Gnetov, ne kulpas, ke ne elkreskis en sovetian inteligencion. Ni deziris, sed mankis tempo. Ni gardadis vian feliĉan infanecon kontraŭ la malamiko, kontraŭ la imperiisto-sabotisto, kontraŭ la subfosanto, kontraŭ la teroristo. Indus kompreni kaj estimi nian generacion.

La brulvundita vango de Gnetov iomete rozkoloriĝis.

— Pardonu, kamarado kolonelo, — diris li, — mi ja diris ne en tiu senco. Sed pensas mi, ke homoj de via vivsperto, — en tio ja afero estas ne en nivelo de klereco, — pensas mi, vi tutegale jam estas inteligencio, kaj ke vi prononcas malĝuste — ĉu tio gravas?

— Nu, bone, rakontu plu, — paceme diris la kolonelo. — Se vi deziras — ekfumu, por la unua konatiĝo mi permesas.

— Dankon! Ĝenerale, en «Smerŝ» mi skizis unu planon kaj raportis ĝin al la estraro...

— Sub kiu vi servis do?

— Kiel — sub kiu? — ne komprenis Gnetov.

— Kiu estis la estro?

— Nia estro estis Ŝtub — ĉu vi ne aŭdis?

— Tio estas unĉanska, ĉu?

— Kia Unĉanskij? — ree ne komprenis Gnetov. — Ne Unĉanskij, sed Ŝtub Aŭgusto Janoviĉ...

La kolonelo eĉ koleriĝis pro tia hebeteco.

— Ja mi ĝuste diras — Ŝtub, — levis li la voĉon, — malalta tia, okulvitrulo, do li super Unĉansko kaj la regiono sidas...

— Mirinde! — rozkoloriĝante pro ĝojo, diris Gnetov. — Mi, vidu, kamarado kolonelo, tute perdis Aŭguston Janoviĉ-on, sed mi kun li...

Svirelnikov interrompis:

— Ĉu firma laboranto?

— Alia tia ne ekzistas! — laŭte, eĉ kun inspiro, knabece prononcis la ĉefleŭtenanto. — Li mian legendon ellaboris, mi ja nur ĝeneralajn konturojn havis.

Kaj, ree ruĝiĝinte pro ekscitiĝo, Gnetov komencis rakonti al la kolonelo, kiel li kun Ŝtub detale ellaboris regulojn de konduto de Gnetov en la malfronto de la malamiko. La afero estis en tio, ke la ĉefleŭtenanto tiam aspektis multe malpli bone, ol nun, kaj estis vera kriplulo. Unu brako ne funkciis, ne malfleksiĝadis kaj ne fleksiĝadis en la kubuto, la piedo treniĝis, kaj la vizaĝo estis tia, ke rigardi estis terure, nur poste, post la milito kirurgoj laboris kaj ion korektis. Ĝuste tiam Ŝtub elpensis «frenezulon». Gnetov ellernis skuiĝi, muĝi, etendi la manon por almozo, sensence rideti, kaj kun tio kaj danke al tio sentime kaj konstante fari skoltan agadon. Li laboris en la grupo de Ŝtub, kaj lin oni ĵetadis al la malamika teritorio dum du jaroj dek unu fojojn.

— Kaj ĉu vi eĉ unu fojon ne kaptiĝis? — demandis Svirelnikov.

Al tielaĵoj li ne tre kredis. Tro li respektis la germanojn, por permesi al si fidi tiujn fabelojn. Verŝajne, li kaptiĝis kaj nun laboras al spiona servo de la aliancanoj.

— Kial ne kaptiĝis? — kun miro respondis Gnetov. — Kaptiĝis unufoje. Germana regimenta kuracisto ekzamenis — ĉu mi vere estas frenezulo aŭ ne. Sed mi bone laboris, kamarado kolonelo, ne eblis subfosi. Ili devis min liberigi!

— Ĉu tio okazadis, ke ili liberigadis?

— Do, ĉu vi al mi ne kredas? — rigardante el sub la frunto, demandis Gnetov. — Ĉu vi pensas, ke Ŝtub estas knabo? Sed tamen se la afero estas tia kaj vi kun mi ne konversacias, sed esprimas malfidon, tiam bonvolu, morgaŭ mi revenos, tio estas — morgaŭ mi veturos al Moskvo kaj raportos...

— Bone, bone, ne polvu, — ree bonanime prononcis la kolonelo. — Ĉu vi ne komprenas, tia estas mia kutimo — eĉ la edzinon mi, okazas, pridemandas. Se vi laborus tiom, kiom mi, kun ĉiaj kontruloj, vi scius...

Li silentis iom, ridetante, kvazaŭ mokante sin mem, sian kutiman malfidon.

— Kaj ĉu vi povas vivi kaj neniun fidi? — subite tute morne demandis Gnetov. — Mi... ne povus...

— Fido okazas plie en filmoj kaj romanoj, — kun la sama rideto diris la kolonelo. — Kia en nia akra epoko povas esti fido? Homo troviĝis sur la okupaciita teritorio, la homon tie, certe, oni penis prilabori, la homo estas malforta, cedis, nun li estas ĵetita al ni...

— Kaj ĉu tiel ĉiuj?

— Homo estas malforta, — ripetis Svirelnikov. — Eĉ se leporon prilabori, oni diras, ĝi ellernos alumetojn ekbruligi, kaj se homo...

Li svingis la manon.

— Kio — homo? — obstine fiksrigardante al Svirelnikov, demandis Gnetov.

— Tio — homo, ke al li kun kredo aliri ne eblas. Kamarado Viŝinskij6 niajn direktivojn kun tuta klareco formulis: «Pruvu, ke vi ne estas kulpa». Ĉu vi komprenas? Jen de kie kredo al homo komenciĝas. Kaj ne vane ni havas nocion «filtrado».

Venis adjutanto, alportis dosierujon kaj, ŝirmante ĝin per si disde la nova ĉefleŭtenanto, atendis, dum la mano de la kolonelo skribis en la dekstra supera angulo sian «konsentas». Tio estis ordonoj pri priserĉoj kaj arestoj kaj aliaj lokaj dokumentoj, kiujn la kolonelo neniam legadis. Li legadis nur tion, kio estis sendota al alta estraro en Moskvon.

— La ĉefintendanton al mi, — ordonis li, kiam la adjutanto fermis la dosierujon.

— Kredo, fraĉjo, estas tia afero, — diris la kolonelo, akompaninte la adjutanton per rigardo, — sur ĝi oni longe ne povas rajdi. Nu, do, vi finis la militon. Poste, laŭ via persona dosiero, vi ankoraŭ ricevis vundon.

— Ricevis.

— Ĉu gravan?

— Jaro kaj duono en hospitalo.

— Pensio al vi estis donita. Vi estis malmobilizita. Vi povus vivi kviete...

— Mi ne povas, — diris Gnetov. — Mi laciĝis vivi kviete.

— Via familia stato?

— Solulo.

— Kaj la gepatroj el Dneproges?

— La patro estis mortpafita de la germanoj, la patrino mortis.

— Ĉu ili troviĝis sur la okupaciita teritorio?

— La patro gvidis konspiran organizaĵon — tio ne nomiĝas...

— Ĉu en la persona dosiero tio estas reflektita? Ĉu dokumentoj ekzistas?

— Verŝajne, ekzistas.

— Ĉu Ŝtub estas informita pri tiu parto de via aŭtobiografio?

— Certe.

— Ĉu la patrino mortis en Moskvo?

— En Kalugo.

— Ĉu post filtrado?

— Ja ŝi neniam troviĝis sur la okupaciita teritorio.

— Kaj vi, Gnetov, ne ekscitiĝu.

— Sed kiel mi povas...

— Tiel vi povas! — interrompis Gnetov-on la kolonelo. — Ni ĉi tie ne ĝardenojn plantas, ni havas alian specialecon. Ni havas propran specifecon, kaj ne flamiĝu, se oni vin kontrolas kaj rekontrolas. Nun ni transiru al la afero. Vi okupiĝos pri unu perfidulino. Konsideru — ŝi estas danĝera serpento, venena. Iu Ustimenko — tiel ŝi sin mem nomas, sed tio ankoraŭ nenion signifas. Vi kontrolos profunde. La inaĉo estas diablino, vipuro kaj kontrulino. Ĵetiĝis kun pugnoj al nia majoro Oĵogin — insultis lin per «malamiko de la popolo» dum plenumado de la ofico, li puŝis, ŝi falis, tuta milito okazis. Nu, vi mem esploros, sed mi avertas — nia kulpo en tio tute malestas. Certe, iomete ne retenis sin la kamarado, sed ankaŭ li nervojn havas...

Al la pordo oni frapis, «laŭ via ordono» venis la ĉefintendanto — viro korpulenta, ĝentila kaj en sia animo muzikisto: kumule li estis dirigento de muzika amatora ensemblo.

— Jen, Penkin, provizu la ĉefleŭtenanton — la homo duan semajnon pasigas en gastejo. Loĝareon, meblaron, kion necesas liveru, energie agu. Pri provianto same.

Gnetov eliris kune kun Penkin.

— Ĉu vi iajn kapablojn havas? — interesiĝis la «muzikisto en la animo».

— Kapablojn? — miris Gnetov.

— Por amatoraj spektakloj...

— Ne, por amatoraj spektakloj mi ne konvenas, — ridetante respondis Gnetov. — Kaj ankaŭ... Ĉu vi ne rimarkis? Unu orelo preskaŭ tute malestas, la vizaĝo estas brulvundita, la brako apenaŭ fleksiĝas... Ne, mi ne konvenas por spektakloj.

Dum tagmanĝo li konatiĝis kun Oĵogin.

— Ĉu vi ŝakojn ludas? — demandis lin la majoro.

— Kun la frato ludis.

— Kaj ĉu la frato estas majstro?

— O ho! — subridis Gnetov. — Por ĉiuj siaj dek unu jaroj.

— Venu iam vespere, ni konversacios. Verŝajne al vi sola en nia «ĉefurbo» estos enue.

Trinkinte po glaso da kompoto, ili venis en la kabineton de Oĵogin, kie la majoro rakontis al Gnetov preskaŭ puran veron pri sia flamiĝemo kaj pri tio, kiel ofendis lin Ustimenko. Rakontante, li estis jam tute sincera kaj eĉ pentis pri sia misfaro, sed Gnetov lin eĉ fojon ne subtenis, eĉ unu vorton neŭtralan ne diris. Li silentis, aŭskultis kaj rigardis en la bonkorajn okulojn de Oĵogin per sia malmilda, nepalpebrumanta, postulema rigardo. Kaj la majoro, maltrankviliĝante pro tiu rigardo kaj timante la brulvunditan, kripligitan ĉefleŭtenanton, ial ne povis fini, ne povis trovi konvenan frazon por fino de sia incidento kun la malliberulino Ustimenko kaj ĉiam aldonadis vortojn, sentante, ke ili estas superfluaj, ĉiam survicigadis ilin, ĉiam hastis klarigi, sed nenion klarigis, konfuziĝis kaj eksilentis meze de vorto. Ĝenerale tiu nova laboranto havis iom timindan fizionomion. «Al tiu sufiĉas nur trafi en la manojn!» — frostotreme pensis la bonkora Oĵogin kaj, ferminte sin per ŝlosilo, komencis aŭskulti radion pri lastaj novaĵoj de literaturo kaj arto, fojfoje farante notojn en kajero por memoro.



1. Speciala konsiliĝo ĉe la NKVD (Popolkomisarejo pri internaj aferoj), poste ĉe la MGB (Ministerio pri ŝtata sekureco) — eksterjuĝa organo, kiu havis plenpovon trakti aferojn pri socie danĝeraj krimoj. Ekzistis ĝis la jaro 1953.
2. «Sendi al la luno» — mortpafekzekuti.
3. «Smerŝ» (rusa mallongigo de «smert' ŝpionam» — «morton al spionoj») — kontraŭspiona servo en la Sovetunio dum la milito.
4. Dzerĵinskij.
5. Dneproges — Dnepra hidroelektra centralo, konstruita en 1927–1932, rekonstruita post detruo dum la milito en 1944–1950.
6. A. J. Viŝinskij (1883–1954) — sovetia ŝtata aganto, juristo, diplomato. En 1930-aj jaroj — prokuroro, kiu estis akuzanto en procezoj dum la granda teroro.