Ikso kaj ipsilono

Estis tempo, kiam antaŭ operacio li pensadis pri la malsanulo kaj faradis interne diversajn kolerajn kaj patosajn ĵurojn «eltiri lin per ajna kosto!». Estis tempo, kiam al li sufiĉis fortoj je horo antaŭ la komenco de la operacia tago konsoladi parencojn per vortoj, kiujn li ne tro kredis. Jam en la tempo de la milito li scipovis furioze kompati, kaj nemalofte lia buŝo kurbiĝadis sub la gaza masko pro kompato al suferoj de tiuj, disŝiritaj per vundoj, kiujn oni metadis sur lian operacian tablon. Li ankaŭ sakradis kaj insultadis siajn ĉirkaŭantojn nur tial, ke li kompatadis, kaj la flegistinoj komprenadis tion, kaj kiam li lanĉadis siajn «fioriturojn» — ne ofendiĝadis, sed kompatadis lin samgrade kun tiu vundito, kiun li penis «eltiri», laŭ lia ĉiama esprimo. Liaj flegistinoj, viŝante al li la surverŝitan per labora ŝvito vizaĝon, same faradis tion ankaŭ al la vundito, viŝante suferan ŝviton per sama movo. Li komprenadis tion kaj sakradis ankoraŭ pli bizare kaj forte. La malbeno de lia profesio — kompato — maljunigis lin pli frue, ol la perdo de la edzino kaj la filino, ol la propra, preskaŭ senespera malsano, ol ĉiuj plagoj, malfeliĉoj kaj ofendoj, kiuj falis sur lin dum la tuta vivo.

Sed ekde lundo li firme decidis preni sin en la manojn.

Tio okazis subite, spontanee, instinkte. Li eĉ miris pri racieco de la instinkto de memkonservo, kiu subite tiel arde ekbrulis en li.

Por manĝokupono oni donis brasikon — li ne retenis sin kaj manĝis ĝin kun oleo, kiel estis skribite sur la botelo, kun cepo kaj vinagro. Kaj, suferante en la longa nokto pro pirozo, venis al konkludo, ke necesas abrupte ŝanĝi la vivmanieron. Ne eblas venadi hejmen el la malsanulejo tute senforta. Eĉ la dentojn li ne havas tempon ripari. Pro kia diablo!

Tiaj paroksismoj al li okazadis ankaŭ antaŭe, kiam ankoraŭ vivis Ksenia Nikolajevna kaj Sanjo.

— Kaj prave! — respondadis al li Ksenjo post liaj edifaj paroloj. — Certe! Vi ĉe mi estas brava, finfine saĝiĝis...

Li komprenadis, ke ŝi mokas lin, sed tiam li estis juna kaj sana, kaj li havis fortojn por ĉio, sed nun — al porkoj! Ne vane kirurgoj evitas operacii proksimajn al si homojn, kaj absolute prave diris iu el granduloj, ke li povas permesi al si lukson de amikeco kun tiu, kiun li estas operacionta, nur poste, kiam ĉio finiĝos bone.

Ekde lundo li firme decidis, pripensante kaj kalkulante iron de operacio, tute ne imagi al si tiun malsanulon, kiun li operacios. Ikso kaj ipsilono, kaj fino. Marde li tion sukcesis, eĉ kiam en lia fortega mano aperis la malgranda kaj malnova krajoneto — amiko de noktaj serĉadoj kaj decidoj, kaj kiam li kun la amiko-krajoneto (Bogoslovskij, certe, neniam kuraĝus konfesi al si, ke tiun krajoneton li opinias sia amuleto) duope komencis skizi variantojn de tio, kio okazos morgaŭ. Sed en la dissekcejo, en la sekva tago, Nikolao Eŭgenjeviĉ «ŝanceliĝis» en siaj novaj konvinkoj.

Fojfoje li pasigadis ĉi tie multan tempon. Okazadis, ke ĉi tien venadis ankaŭ Ustimenko. Same kiel antaŭ jarcentoj, ĉi tie mortintoj helpadis al vivantoj. Vladimiro Atanazijeviĉ silente staradis malantaŭ la dorso de sia instruisto, la maljuna Paul Hebeisen, la patologo de la malsanuleja kvartalo, suspirante kaj pensante siajn pensojn, rigardadis al la tranĉilo de Bogoslovskij de la alia flanko de la dissekca tablo. Fojfoje inter ili tri eksplodadis disputo, pasia, furioza laŭ interna ardo, sed tiel eleganta, tiel korekta, tiel inda laŭforme! Ĉi tie Ustimenko iĝadis denove kuracisto, sed ne gardisto, kiel li pensadis pri si kolere kaj moke, ĉi tie li plurfoje deziris lasi al diablo ĉiujn siajn I-profilajn trabojn, cementon, dorsajn tabulojn, porciumajn kartojn, preni skalpelon kaj reveni «el gastado hejmen», por neniam plu perfidi tion, kion li tiel fidele kaj senĉese amis. Tio estis, certe, kaj ridinda kaj stulta, sed Barbara kaj la dissekcejo kuniĝadis en lia imago en iun sencon de tiu vivo, kiun li por ĉiam perdis, ŝanĝinte, kiel al li fojfoje ŝajnis, pro sia propra stulteco al vantaĵo kaj bagateloj de efemera administra agado.

Ĵaŭde por Bogoslovskij estis fiksitaj tri operacioj, kaj por unu el ili li vizitis la dissekcejon. Fakte li simple deziris babili kun la maljunulo Hebeisen, iomete «freneza», kiel oni diradis pri li, — la sovetiaj trupoj trovis lin ie en ruinoj de okupita de germanoj Vieno, kie li kaŝiĝis, perdinte ne nur ĉiujn parencojn, sed por longe eĉ la propran nomon. Ustimenko obtenis lian nomumon en Unĉanskon, kaj al Hebeisen iom post iom revenadis trankvilo, senofenda humuro, scipovo diri al kuracistoj tiun lastan veron, kiu ankoraŭ longe estos trovata sur la dissekca tablo.

— Saluton, Genosse Hebeisen, — diris Bogoslovskij.

— Bonjour, monsieur, — respondis Hebeisen. Li lernis ankaŭ en Parizo, multe laboradis tie kaj ofte neatendite transiradis al la franca, kiun ĉi tie neniu estis komprenanta.

— Atentu, atentu, — avertis Bogoslovskij. — Vi ree absorbiĝos...

Tra la larĝe mafermita pordo li rigardis, ĉu por li troviĝos kadavro, sed nenion ekvidis.

— Nu, ĉu ne estas amuze, — ekparolis Hebeisen germane, — junularo al mi ne venas. Kaj tre malofte venadis. Ju malpli da sperto, des malpli ili timas neatenditaĵojn dum operacio. Ne vane la gotingena Johann Frank plendis: «Kiam mi estis juna, malsanuloj timis min, kaj nun, grizhariĝinte, mi mem timas malsanulojn»... Ĉu estas malgaje maljuniĝi, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

— Ĉu mi tiom rimarkeble maljuniĝas?

— Petzold asertis, ke la plej danĝeraj malsanoj estas tiuj, ĉe kiuj la malsanulo ne spertas suferojn. En tiu senco li opiniis la plej terura maljunecon, se ne kalkuli stultecon...

— Iru al diablo! — diris Bogoslovskij. — Ĉiam vi ion ellegas, pro kio iĝas naŭze...

Venis Ustimenko, kaj Hebeisen ŝaltis por ili senombran lampon — tio estis jam rezulto de «cirkulo» de la marmoro, ricevita de Bogoslovskij.

— Ĉu bele? — fanfaronis la profesoro.

— Mi pensis, ke vi al mi diros dankon.

Kaj, vokinte ekdormetintan helpkuraciston, Bogoslovskij prenis skalpelon. Ustimenko, kiel ĉiam, staris malantaŭ lia dorso.

— Necesus fari la klasikan «Billroth-2», — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ, — sed kiel mi iros, se antaŭ lia ventro eksplodis mino? Kaj lin flikis iu kreteno. Rigardu la bildon!

Triope ili rigardis la radiografaĵon, miris pri ŝercoj de la milito kaj rezonis, kion tamen ili faru? Almezurinte sur la kadavro kaj ekzercinte pri tio, kion ĝuste li decidis fari morgaŭ, Bogoslovskij gardeme, kiel ĉiam, kovris la korpon per tuko kaj ekiris lavi la manojn.

— Genosse Ustimenko, — komencis Hebeisen kaj eksilentis, fiksaŭskultante.

Bogoslovskij estis laŭte parolanta kun la helpkuracisto.

— Genosse Ustimenko, — ripetis la maljunulo. Li ekparolis en la angla kaj en la rusa, en la angla bonege, kaj en la rusa tre malbone. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ komprenis tuj. Temis pri Barbara. Nur ŝi povis aranĝi tiun diboĉon en gasteja ĉambro. Nur ŝi povis tiel senespere mensogi pri «kaviaro, kiun oni manĝas per kuleroj». Kaj ke «la afero estas aĉega» — tio estas ŝiaj vortoj. Kaj ke ŝia nomo estas Nonna Barbarovna — ho, Barbeto, Barbeto!

— Kial do vi antaŭe al mi ne rakontis? — levis la okulojn Ustimenko. — Ja ĉio ĉi okazis antaŭlonge?

«Ekvidinta falko», aglo, ekvidinta lupon en stepo, — tiel ŝi klarigadis al li, al kio li similas. Tion ne eblis traduki en la anglan, sed Vladimiro Atanazijeviĉ divenis, kion Barbara deziris diri.

— Tio estas via granda amiko, — prononcis Paŭlo Gerhardoviĉ. — Ŝi tre suferas. Sed hejme mi ne povis pri tio paroli. Verŝajne, tion indas diri al neniu, ĉu ne?

Li havis malgajan vizaĝon, la «ekvidinta falko». Kaj ĉar Ustimenko silentis, Hebeisen ŝanĝis la temon.

— Ĉiuj hodiaŭ estas malgajaj, — diris li. — Ankaŭ Genosse Bogoslovskij. Kial?

— Kiel ĉiam antaŭ malfacila tago, — klarigis Ustimenko, pensante pri Barbara. — Genosse Bogoslovskij firme decidis ne kompati. Tia estas la tasko. Sed tio estas tre malfacile farebla por li, kiel ĉio spekulativa.

— Tiam li kompatu, — konsilis Hebeisen. — Tio ja estas pli facila...

Kaj, lasinte Ustimenkon en kvieto, li ekparolis kun Bogoslovskij en frosto, apud la kadavrejo. Vladimiro Atanazijeviĉ staris, apogante sin sur la bastono, ne aŭskultis, pri kio babilas la maljunuloj. Li staris, kalkuladis, taksadis, kiam okazis la konversacio de Hebeisen kun Barbara. Kaj li kalkulis — antaŭ tiam, kiam ili intervidiĝis apud la aŭtomobilo de Ŝtub, jen kiel antaŭlonge.

Por adiaŭo Hebeisen rakontis pri sia instruisto:

— Li asertadis, ke li bonege konkordas kun mortuloj, ĉar ili estas modestaj knaboj. La morto faras ilin multe pli bonaj kaj cedemaj...

— Iru vi for, — diris Bogoslovskij, — ja kien via cerbo estas turnita?

— Sed ĉu ili kapricas? — demandis Hebeisen. — Ne, kun tiuj estas pli trankvile, ol tiam, kiam ili estis vivaj...

Sed kiam ili duope iris al la kirurgiejo, Bogoslovskij plendis:

— Ne plaĉas al mi tiu lia maniero spriti pri morto...

— Ja tio estis lia peno deturni vin de via nova direkto, — diris Ustimenko. — Vi, decidinte preni vin en la manojn kaj trankvile rilati al la operaciatoj, tute elturmentis vin. Kaj ĉiuj tion vidas. Kaj nenia trankvilo rezultas. Vi ja havas multjaran kutimon labori en via maniero, sed ne alie. Kaj vi ne defendas vin per la nova maniero, sed nur turmentas. Kaj ĝenerale, de kie vi prenis, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ke kirurgo povas rilati al sia malsanulo, kiel al ikso aŭ ipsilono?

— Mi meditis, — malvigle respondis Bogoslovskij. — Hebeisen ion rakontis. Li ja multe vidis...

— Hebeisen, interalie, rakontis en mia ĉeesto. La fama Madison entute ne konas siajn malsanulojn. Li ilin neniam vidis antaŭ la operacio kaj neniam post la operacio vidos. Li havas tutan armeon da flegistoj...

— Sed kial vi incitiĝas?

— Ĉar ekzistas aferoj, kiuj por mi estas abomenaj. Madison estas geniulo, sed rabobesto. Li faras siajn milionojn. Kaj ni iam ne komprenas, kio por ni taŭgas, kaj kio por ni estas kontraŭindikita. Post tridek jaroj ili kuracos, neniam vidante malsanulon, nur per aro de analizoj, kardiogramoj, radiografaĵoj kaj tiel plu. Kuracos, ne rigardante en la okulojn de la malsanulo...

— Ĉu vi ne sentimentalas, Vlaĉjeto?

— Ĉu pri la okuloj? — demandis Ustimenko. Pensis iom kaj respondis: — Ne. Kuracisto devas paroli kun la malsanulo, kion ajn tio kostu al li.

— Ĉu tio estas tial, ke vi intencas forlasi la praktikan kirurgion? — malmilde interesiĝis Bogoslovskij.

— Ne. Tial, ke ĉe ni ĝi devas esti tute alia, ol tie...

Kaj li kapmontris al tiu flanko, kie, kiel al li ŝajnis, por eterne ekdormis en sia familia tombokelo la simbolo de «tiu vivo», la mortigita de «tiu medicino» kara knabo, simila al elturmentiĝinta knabino, siro Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville. Kio estus al li, kuracisto Ustimenko, se li tiam ne malkovrus por si tiun animon, gardante la proprajn nervojn?

— Sliparo estas bona afero, — malmilde diris Ustimenko, — sed por malsanuloj ĝi ne sufiĉas. Malsanulo bezonas eldiri siajn suferojn...

— Instruu min, stultulon, instruu, — petis Bogoslovskij. — Mi, kompatinda, ne scias, kion bezonas malsanuloj...

Ili eksidis trinki teon en la ĉefkuracista kabineto, ĉi tie por ili estis plej oportune disputi kaj eĉ kvereli.

— Mi vin ne instruas, — ekkoleris Ustimenko, — mi al vi obĵetas. Ni jam disputis pri tiu temo. Certe, kaj vi, kaj mi estis nek en Usono, nek en la Okcidento. Sed kaj vi, kaj mi legis vojaĝajn notojn de tia granda kirurgo, kiel Judin. Li priskribas ne malsanulejojn, sed fabrikojn, konzernojn de kirurgio. Li tie estis gasto, kaj li retenas sin, sed ni ja devas fari niajn konkludojn.

Bogoslovskij kuntiris la brovojn kaj longe kolere silentis.

— Mi ne plu povas morti kun ĉiu mia paciento, — diris li obtuze. — Por mi sufiĉas. Dankon.

— Sed ĉu vi serioze pensas, ke, proklaminte tian sloganon, vi vivos trankvile? — subridis Ustimenko. — Lasu, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Mi ja estas certa pri tio, ke ju pli nia frato kuracisto rezonas pri humaneco kaj devo antaŭ la homaro, ju pli li balbutas kaj mensogas pri «bonkoraj kaj saĝaj manoj de kirurgo», des malpli li valoras en sia plej grava afero. Kaj tiuj tiel nomataj «malmildaj» doktoroj subite tiel malkovriĝas, per tia sia flanko, per tia ĝojo pro resaniĝinto... Ĉu vi memoras Ivanon Demetrijeviĉ-on? — demandis li. — Ĉu vi memoras, kiaj glaciaj estis liaj okuloj? Sed kia doktoro!

Tiel nenio rezultis al Nikolao Eŭgenjeviĉ kun la «nova vivo», en kiu li kvazaŭ «ne mortados kun ĉiu el siaj pacientoj»...

Li prenis sin en la manojn nur spekulative. Li opiniis, ke nun jam li prenis sin en la manojn. Kaj tenas sin en tiuj feraj manoj.

Tial li dum semajno estis, kio nomiĝas, senkompata: ordonis al unu «hernio» ĉesi aranĝi «cirkon». Al Salov, tiu mem, kiu liveris al li marmoron kaj tubojn, li promesis entute «por ĉiam rifuzi pri kuracista helpo, se li ne ĉesos manĝaĉi sub la litkovrilo peklitajn fungojn». Kaj malpermesis morfinon al aktoro, kiu tro lamente ĝemis kaj kiun li suspektis pri tio, ke tiu estas komencanta narkomaniulo.

Sed, ĝenerale, la minaco preteriris, kvankam Bogoslovskij plu pensis pri si, ke li nun estas «alia». Tiom «alia», ke ĵaŭde li rifuzis konversacii kun Nadeĵda Lvovna antaŭ kiam Saĉjon Zolotuĥin-on oni ekruligis en la operaciejon.

— Sufiĉas bredi marmeladon, — diris li al flegistino Anjo. — Hieraŭ vespere ni jam konversaciis, mia lango ne estas ŝtata...

Tuta tiu frazo estis prononcita nur tial, ke Bogoslovskij maltrankviliĝis. Se tamen subite jes? Ne, diablo prenu, ne!

— Kial vi grumblas? — demandis Ustimenko, kiu trovadis tempon asisti lin ĉiam, kiam Bogoslovskij tion deziris. Kaj li dezris labori kun Vlaĉjo konstante. Tio estis same maljunulaj, superstiĉaj aferoj, kiel tiu krajoneto. Aŭ, pli ĝuste, la krajoneto estis kutima, oportuna, same kiel Ustimenko. Ilin ambaŭ eblis fidi. Sed tuj Bogoslovskij ekkoleris kontraŭ si pro tio, ke li komparis Vladimiron Atanazijeviĉ-on kun krajono. Tio, vere, estis porkaĵo: ja Ustimenko estas bonega kirurgo.

— Mi ne grumblas, — diris Bogoslovskij. — Mi fojfoje parolas kun mi mem. Kiam oni longe vivas sola en la mondo, tio okazas.

Ambaŭ klapegoj de la pordo larĝe kaj sensone malfermiĝis. Mitjaŝin kaj Katinjo, kiun nun ĉiuj nur laŭdadis, alruligis Saĉjon Zolotuĥin-on sur rulbrankardo. Saĉjo ial havis ne ordinaran en tiaj okazoj timigitan vizaĝon, sed festan, kvazaŭ li atendis, ke oni ĉi tie al li montros ion mirindan. Sur la piedparto de la rulbrankardo kuŝis koverto — tio estis ennovaĵo de Ustimenko: ĉiuj plej lastaj hodiaŭaj analizoj.

— Saluton, — diris Saĉjo. — Kiel ĉe vi ĉi tie estas hele.

Ustimenko prenis lian manradikon: li ne rigardis al horloĝo, pri tiu arto iam instruis lin Aŝĥen — ne gravas, ĉu pli ofte je kvin batoj aŭ malpli ofte. Nun gravas, kiom egale kaj klare batas la pulso.

— Kiel? — demandis Bogoslovskij, turniĝante. La kitelo sur li elstaris, kaj li ŝajnis tre granda en tuta sia blanka ekipaĵo, kiel kamiono aŭ elefanto.

La flegistino Anjo — kun ŝi plej ŝatis labori Bogoslovskij, kaj ŝi neniam timiĝadis pro liaj neatenditaj «fiorituroj» — donis al li la sanganalizon kaj ĉion ceteran, kion oni liveris el la laboratorio. Ustimenko ĵetis rigardon al la griza formularo — pri hemoglobino ĉio estis en ordo. Sed ne pri la urino.

Narkoton estis donanta Eŭgenjo, la edzino de Mitjaŝin, ŝi faradis tion bonege.

— Tempo? — demandis Bogoslovskij.

— La dek dua kaj kvindek, — diris Eŭgenjo per sia ludanta voĉeto.

— Komencu!

— Ĉu mi al vi deziru sukceson? — demandis Saĉjo firme kaj gaje. — Aŭ kiel?

— Via afero estas — dormi! — diris Ustimenko. — Penu ne fuŝi tiun laboron. Kaj ni al vi helpos.

— Nu, ĝis revido. Bonan nokton ĉi tie, verŝajne, ne taŭgas?

Brankardistino onjo Nanjo, kun anasa nazo, kiu elstaris eĉ el la masko, donis al Bogoslovskij kaŭĉukajn gantojn. Li frotis en la polmoj pudron, per abruptaj tiraj movoj surmetis la gantojn kaj, iomete elstariginte antaŭen la mentonon, ekstaris en tiun pozicion, kiu permesus al li kiel eble malpleje apogiĝi sur la malsana kruro, sed samtempe senti sin nek ligita, nek mallerta. Tio okupis al li nemalmulte da tempo. Al li ĉiam en tiaj okazoj ŝajnis, ke la planko estas kurba.

— Se vi simple kudrofermos min reen — ĉu vi diros? — demandis Saĉjo.

Bogoslovskij malsimpatie snufis. Li ne ŝatis, kiam oni diradis al li ion, kio povus malhelpi al li koncentriĝi, kaj ĝenerale koleris, kiam iu ŝercis «en laboro». Kaj la propra vundita kruro incitadis lin — li ne fidis ĝin, ĝi povis lin embarasi, kiam li estos okupita pri afero.

«Lama diablo!» — diris li pri si, insultis, kvazaŭ fremdulon, kiu estis malhelpanta al li.

Ustimenko rigardis al li, iomete klininte la kapon, senkonscie admirante tiun homon, lian laboran manieron, tion, kiel li koncentriĝas kaj adaptiĝas — labora homo, majstro, lertulo, — kiom da vi estas sur la tero, per ĉiuj pensoj, per tuta sia esenco, per la tuta koro koncentritaj sur la ĉefa senco de la homa vivo — sur laboro!

— Ĉu li bone kuŝas? — severe demandis Bogoslovskij. — Dense?

— Bone, bone, — diris Ustimenko. — Eŭgenjo, pulso?

— Skalpelon, — ordonis Bogoslovskij.

— Pulso — okdek, spirado en normo, — kantis Eŭgenjo.

— Mi komencis, — deklaris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Eŭgenjo, tempo?

— La unua kaj kvar minutoj.

Je la unua horo kaj dudek ses minutoj Bogoslovskij faligis en pelvon tumoron grandan je infana kapo kaj diris, kvazaŭ akompanante ĝin per rigardo:

— Kisto, absolute nuntempe benigna, sed prenu por histologio. — Kun bruo kaj fajfo li suspiris kaj ordonis: — Anjo, kudri!

Ustimenko neniam komprenadis, kiel ellernis tiujn plej diligentajn stebojn la grandegaj manegoj de Bogoslovskij. Kaj neniam povis deŝiri rigardon, kiam Bogoslovskij estis kudranta. Io estis ridinda en tiu procezo, kaj kortuŝa, kaj eĉ kontraŭnatura, kvazaŭ en ia bona fabelo. Li kudris kaj fajfetis per la nazo, kudris kaj grumblis, kudris kaj snufis. Klera, saĝa, neordinara elefanto.

— Nu, kiele? — diris li, fininte. — Do, kio pri nia profesoro Ŝilov?

Surverŝita per sango, li turniĝis al la lavaboj por lavi sin, lia granda vizaĝo distordiĝis pro doloro: li ree malĝuste premis la kripligitan kruron. Saĉjon oni forruligis. En la antaŭoperaciejo Ustimenko ŝanĝis la kitelon kaj eliris en la koridoron. Nadeĵda Lvovna kaj Zolotuĥin trotis post la rulbrankardo, sur kiu estis veturigata la dormanta Saĉjo.

— Nu? — demandis Neĉitajlo.

— Ĉu vi por ajna okazo malfruis? — demandis responde Ustimenko.

— Sed vi ja konas mian situacion?

— Kion do mi diru pri via situacio, — kun pensema aspekto prononcis Ustimenko. — Aĉega estas via situacio. Kaj ju pli vi malkuraĝos — des pli malbone al vi estos.

Tiutempe, peze lamante, el la antaŭoperaciejo, dispuŝinte la klapegojn de la pordo per la manego, eliris Bogoslovskij. Zolotuĥin kure impetis al li.

— Nu, do, mi vin gratulas, — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Vi gajnis cent mil per trama bileto. Ĉio estas bona, eĉ bonega, tre bona. Nun bona, jes, tre...

Zolotuĥin skuis la kapon, glatigis per ambaŭ manoj la harojn. Lia aspekto estis tia, ke li tamen ankoraŭ ion ne komprenas. Kaj laŭ la koridoro, hastante kaj alpremante la manojn al la brusto, kuris Nadeĵda Lvovna. Kaj tuj videblis, kiam ŝi kuris, kiel ŝi estas elturmentita, kiel ŝi ankoraŭ maljuniĝis dum tiu ĉi tempo kaj kiel ŝi bezonas scii tion, kion jam sciis la doktoroj kaj ŝia edzo.

— Ĉio estas bona, panjo, — diris li al ŝi, — jen ili diras — mirakle bonege. Ni ŝuldas, panjo, ĉu vi aŭdas? Ni aranĝos bankedon...

— Ĉu vere? — flustre demandis ŝi. — Ĉu vere?

— Vere, — diris Bogoslovskij, — certe, vere. Kaj iru, mi petas, hejmen, ripozu. Iru, iru!

Li kapadiaŭis ilin kaj foriris en la kuracistan ĉambron — vindi sin. Kiel ĉiam, hodiaŭ al li helpis en tiu laboro Mitjaŝin. Kaj dum la silentema, sperta, ĉion komprenanta helpkuracisto laboris, Bogoslovskij pensis pri tio, ke sendube pravas tiuj doktoroj, kiuj edukis sin tiel, ke ilin tuŝas nek venkoj, nek malvenkoj. Ne, li tamen ankoraŭ prenos sin en la manojn, spite al ĉiuj Ustimenkoj, kaj almenaŭ fine de la vivo trankvile laboros. Sen nervoj, sen marmeladoj, sen kompatoj. Sufiĉas!

— Ĉu mi ne trostreĉis? — demandis Mitjaŝin, glatigante la vindon. — Ial al mi ŝajnas, estas iom tro dense hodiaŭ.

— Mi grasiĝis, la ventron kreskigis, — grumblis Bogoslovskij. — Mi devas preni min en la manojn.

— Por kio do en la manojn? Tio signifas, ke la organismo postulas, — diris Mitjaŝin. — Vi ja neniam estis maldika, ĉu?

— Maldika ne estis, sed estis decaspekta homo. Sed nun estas nura korpulento. Kaj ankoraŭ la brasiko kun oleo embarasis. Mi manĝegis, kiel bovino trifolion, kaj nun ĝi montriĝas. — Kaj, snufinte, li interesiĝis: — Kiel tie estas la nia hodiaŭ, mi ne sukcesis viziti?

— Febras iomete. Sed ĝenerale estas vigla.

— Rememorigu al mi pli poste, amiko Mitjaŝin, necesas pri li okupiĝi.

— Ja pri li jam Vladimiro Atanazijeviĉ okupiĝis...

Bogoslovskij mallonge suspiris: kaj kiam Ustimenko ĉiam sukcesas?

Li reĝustigis la ventron sub la freŝa vindo, lavis la ardantan vizaĝon sub akvokrano kaj denove peze ekpaŝis al la operaciejo, kien oni jam alruligis la «ulceron — Bilroth-2», maljunan sapeiston Milovidov-on.

— Nu, saluton, Milovidov, — diris al li Nikolao Eŭgenjeviĉ, — kian humoron vi havas? Ĉu vi dormis normale?

— Sed eble, eĉ ne indas ĝin forigi? — interesiĝis la malkuraĝa kun doktoroj Milovidov. — Ĝi eĉ tute, Nikolao Eŭgenjeviĉ, ĉesis dolori. Plene. Eble, ĝi mem malaperos?

— Ĉu prokrasta bombo povas mem malaperi? — demandis Bogoslovskij. — Nu? Kial vi silentas? Jen, sapeisto! Sed eble, li estas tute ne sapeisto, kiel vi opinias, kamarado ĉefkuracisto? Eble, li en pormilitista vendejo laboris — nia Milovidov? Post milito ĉiuj estas herooj, ĉiuj estas bravuloj... Eŭgenjo, la tempon!

— La dua kaj tridek kvin, — diris Eŭgenjo per defia voĉo.

— Ĉu ni komencu, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Mi estas preta.

Ĉi-foje li sukcesis relative rapide reguligi sian malsanan kruron. Nur vane li manĝis la brasikon. Sed onjo Nanjo ŝutis al li sodon sur la langon, donis trinki el bektaso. Jen kia estas maldika la nazo ĉe Milovidov. Li tute maldikiĝis pro timo operaciiĝi.

— Hemoglobinon mi ne rigardis, — diris Bogoslovskij. — Kia ĝi estas?

— En ordo, — respondis Ustimenko. — Tute taŭge.

Milovidov ekdormis. Trans la fenestro estis malrapide falanta neĝo. Blanka lumo estis egale priverŝanta la ventron de la sapeisto — tutan en cikatroj, kun la umbiliko apud la kokso.

— Kiel do serĉi ĉe li la blankan linion? — diris Bogoslovskij. — Skalpelon, Anjo!