Tiu sama Gubin

Li ne sukcesis tralabori eĉ horon, kiam venis Gubin — laŭ sia kutimo sen telefona averto, kvazaŭ estis tago. Ebrieta, gaja, glata, oportune kaj bone vestita, kiel oni tion nomas — «prizorgita». Ĉiam li venadis ĝuste tia — kaj hejmen, kaj en la malsanulejon, kaj al kunsido de prezidio de la plenumkomitato.

— Necesas via subskribo, — diris li kaj etendis al Ustimenko sian sangokoloran fontoplumon kun ora plumo. — Prenu mian grifelon kaj metu vian markon. Vi povas ne legi — ĉio estas alta, eleganta kaj monumenta. Gubin posedas stilon.

Tio estis tiu sama Boĉjo Gubin, kun kiu li iam, diablo scias kiel antaŭlonge, veturis por fungokolektado, tiu Gubin, kiu enamiĝis al Barbara, kaj poste subite aperis en la moderna gazetaro. «Bor. Gubin» — legadis Ustimenko dum ĉiuj ĉi longaj jaroj kaj ĉiufoje miradis: ĉu vere tio estas tiu sama Boriso?

— Imagu, tiu sama, — kun suspiro konfirmis Gubin, kiam ili renkontiĝis en Unĉansko post la milito. — Iomete kalviĝis, molaĉiĝis, sed tiu sama. Certe, al iu la milito estas duonpatrino, sed al iu propra patrino...

Kaj li kun signifo ĵetis rigardon al la ordena rubando kun ne tiom malmultaj signoj sur la trivita tuniko de Ustimenko.

Pri Barbara li sciis pli, ol Ustimenko. Kaj sciis iel mirinde skrupule. Li memoris eĉ la familinomon de tiu militisto — Kozirev — kaj foje eĉ drinkis kun li vodkon en la restoracio de la gastejo «Moskvo»...

— Por kio do vi tion bezonis? — simplanime miris Ustimenko.

— «Mi deziras ĉion scii»! — per titolo de revuo respondis Boriso Emanueloviĉ. — Mi estas scivolema, kaj krome la profesio devigas.

Vladimiro Atanazijeviĉ ekrigardis rekte en la okulojn de Gubin per sia tranĉanta el sub la vilaj okulharoj, preskaŭ ĉiam severa rigardo. Iam Barbara diris, ke per la okuloj kontraŭ malamikaj al li okuloj li, verŝajne, elbatas fajrerojn. Sed nun fajrero ne aperis: en la juneco bonkoraj, nun la okuloj de Gubin iĝis simple senesprimaj. Io en ili malaperis, sed ankaŭ io nova aperis. Ĉu nedifiniteco?

— Ĉu la profesio de ĵurnalisto devigas fosi en tiaj aferoj? — demandis Ustimenko dum ilia unua renkontiĝo. — Tion mi ne sciis.

— En kiaj do «tiaj»? — same per demando respondis B. Gubin. — Barbara Rodionovna por mi signifas nemezureble pli, ol vi povas supozi...

Ustimenko ŝultrolevis. Li malamis konversaciojn pri tiaspecaj temoj. Kaj kiel povis lin interesi tio, al kio aludis Gubin? «Nebulaj aludoj al nebulaĵoj», — kiel ŝatis diri Bogoslovskij.

Sed tamen Ustimenko havis malagrablan senton, kaj ĝuste tion, verŝajne, celis Gubin.

Poste Boris interesiĝis, ĉu Vlaĉjo renkontis lian nomon en gazetaro.

— Renkontis! — seke respondis Ustimenko.

— Kaj kiel?

— Bele vi skribas, — subridis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ĝis larmoj. Antaŭnelonge mi legis: «Kaj la plejsanktejo de Bogoslovskij estas la operaciejo».

— Vi memorfiksis! — miris Gubin.

— Ni ĉiuj memorfiksis, — daŭrigis Ustimenko. — Kaj ne nur tion. Jen ankoraŭ: «Opiniata antaŭe senespera malsanulo S. revenis al la vivo, al ĝojo de krea laboro, al kantado de birdoj, al gaja bruo de vento, al feliĉo de kreado. La miraklisto en blanka kitelo estis Bogoslovskij». Ĉu tiel?

— Proksimume tiel, — kolere rozkoloriĝante, diris Gubin. — Kaj kio? La stilo de la tempo!

— Tamen Salov neniam estis senespera, — klarigis Ustimenko, — kaj kio koncernas «kreadon», do li estas simple normala provizisto.

Tia estis ilia unua konversacio. Kaj poste Gubin skribaĉis ion ekstreme rozan pri iro de la konstruado de malsanulejaj domoj, elpensis neekzistantan gruistinon Lunjon Ĵirko kaj jam tute malutile mensogis pri la limdatoj, kiam la novaj domoj «gastame malfermegos siajn pordojn renkonte...»

Denove okazis treege malagrabla interparolo.

— Aŭskultu, — diris al Gubin Ustimenko, — mi, certe, ne estas verkisto, sed ĉu al vi ne ŝajnas, ke pri malsanulejo estas stulte skribi «gastame malfermegos siajn pordojn». Kiaj gastoj estas en malsanulejo? Kaj nenia Lunjo ĉe ni estis, ne dirante eĉ pri gruoj...

Tiele, paŝon post paŝo, pli ĝuste linion post linio, Ustimenko «dishakis» la tutan eseon de B. Gubin. Tamen, kvankam sen Lunjo, la eseo aperis. La «Unĉanska laboristo» ĝin presis. La ĉefa heroino nun estis Katinjo Zakadiĉnaja, pri kiu Gubin skribis, ke ŝi havas «petolajn, kun ridetema ruzo okulojn», ke ŝi plenas de «aŭdacaj revoj» kaj eĉ «sonoras, kiel streĉita kordo». Estis ankaŭ vortoj — «varme kaj kompate», «malgajeta sulko», «homa komforto de la blankaj muroj», «ĉiusekundaj bataloj por homaj vivoj»...

Kaj certe, komandadis ĉion V. A. Ustimenko kun «profunde enkaviĝintaj, lacaj kaj pensantaj okuloj», «homeca homo», «modesta kaj nerimarkebla, sed neanstataŭigebla».

— Nu, kiel? — demandis Gubin.

— Malutile vi skribas, — diris Ustimenko. — Ni havas du termometrojn, kaj vi priskribis diablo scias kion!

— Malsaĝulo vi estas pro Kristo, — subridis Gubin. — Mi ja vin levas. Nun, kun tiu ĉi paperaĵo, — li frapis al la eseo per la polmo, — vi povas postuli kion ajn, eĉ de Zolotuĥin mem. Ĉiuj pordoj antaŭ vi malfermiĝos.

Plej mirinda estis tio, ke la sentimentala kuiraĵo de Gubin plaĉis al ĉiuj, speciale al Vera, kiu eĉ ploretis super la eseo, en kiu estis glorigataj la «bonkoraj kaj saĝaj» manoj de Bogoslovskij. Nikolao Eŭgenjeviĉ mem en tiu eseo «dufoje dum tago», kaj iam eĉ «trifoje kaj kvarfoje», kvazaŭ mortadis kaj reviviĝadis kune kun ĉiuj tiuj, kiujn li operaciadis kaj, sekve, «revenigadis en la bruan kaj brilantan vivon».

— Jen kion la fiverkisto skribaĉis! — indignis Ustimenko. — Kio okazus al Nikolao Eŭgenjeviĉ, se li vere kun sia sano ankoraŭ laŭ Gubin kaj mortadus kaj reviviĝadus pro ĉiu hernio aŭ apendicektomio.

— Ĉiu kirurgo mortadas kaj reviviĝadas, — diris Vera Nikolajevna. — Tiu procezo estas subkonscia, mi konsentas, sed se vi operacias...

— Kaj vi same mortadis kaj reviviĝadis? — abrupte turniĝinte al la edzino, demandis Ustimenko. — Ĉu? Kaj Lubov Nikolajevna?

Ŝi ne respondis: estis malfacile respondi al li, kiam li rigardis tiel — rekte kaj postuleme. Luba malgaje ridetis.

— Plej mirinde estas, ke ĝuste kuracistoj de via speco ŝatas tielan mensogaĵon, — diris li penseme. — Kiel tion klarigi?

Vera Nikolajevna demandis:

— Kion do vi de li deziras?

— Li skribu pri termometroj, — grumblis Ustimenko. — Estas interese, kiel li mortadus kaj reviviĝadus sen termometroj. Ĵurnalistiko devas helpi, sed ne ekstazi en admiroj, des pli histeriaj...

— Vi ĉiam ĉion vidas en nigra koloro, Vlaĉjeto, — karese diris ŝi kaj ŝovis la nazon al romano, sed tuj, koleriĝinte, aldonis: — Tio estas elementa — tiuj artikoloj, tio, kion Boriso Emanueloviĉ nomas «eseo», — estas pri vi, pri via ĉiutaga, konstanta heroeco. Vi estas heroo! Estas glorataj viaj penoj, viaj faroj, via energio, kaj vi kapricas...

Gubin estadis ankaŭ en ilia hejmo — lin invitadis Vera Nikolajevna. Ne sen miro aŭskultis Ustimenko, kiel Gubin kantas kantojn, akompanante sin per gitaro, ne sen miro rigardis, kiel vigle li kisas la manojn al la belulinoj kaj evitas kisi la manon al la maljunulino, ne sen timida respekto observis, kiel Boĉjo Gubin per glasoj drinkas vodkon. Li scipovis ankaŭ rakonti ion konvenan por okazo, ridigi, scipovis ankaŭ ion kortuŝan prezenti tiel, ke la aŭskultantoj enpensiĝadis kaj diradis:

— Jes, mirinde...

— La homo laŭ sia naturo estas bona...

— Prave diris Gorjkij: «La homo estas naskita por feliĉo, kiel birdo por flugo...»

Sed Gubin ankaŭ ĉi tie trovadis, kion diri kaj neniun ofendi, sed ankaŭ montri sin:

— Estas mirinde, kiel ĉiuj tiun ĉi frazon atribuas al Gorjkij. Vere, tio estas vortoj tute en la maniero de Gorjkij. Sed verkis ilin Korolenko — strange, ĉu ne?

Okazadis, ke li legadis versaĵojn, plej probable — de sia produktado. Ustimenko notadis mense, ke ĉiuj ili estas tre longaj. Kaj ankoraŭ li rimarkadis, ke tie, inter priskriboj de tio, kiel ĉio ĉirkaŭe estas bonega, kaŝiĝis tute neniu penso. Tiun sian observon li foje kun karaktera por li detrua mallerteco eldiris, pli ĝuste diraĉis. Sed Gubin neniom ofendiĝis.

— Vi, mia amiko, en poezio neniam komprenadis ion ajn, — diris Gubin, — jam en niaj lernejaj jaroj vi pri arto estis absolute surda kaj blinda. Tiele, infano mia...

— Kaj ĉu tiu via aŭtoro, kiu verkas tiajn versojn, — ĉu li komprenas? — demandis Luba per sonora voĉo. — Ĉu vi estas certa?

Vera puŝis la fratinon per la kubuto kaj proponis al la gastoj drinki je poezio, kaj Boriso, danke balancinte la kapon, kvazaŭ li mem estis la poezio, forte ekkantis malnovan romancon:

Aĥ, forlasu vi min,
Ne plu amu vi min,
Vi, esperoj, vi, revoj nebulaj!
Mi ne havas plu vin,
Ne dividas mi vin —
Min ĉirkaŭas nur solaj fremduloj...

Luba rigardis al Gubin atente, mallarĝiginte la okulojn, kaj en profundo de ŝiaj pupiloj tremis koleraj, eĉ furiozaj fajretoj, kaj Ustimenko subite pensis, ke la fratino de lia edzino tute ĉion komprenas kaj, verŝajne, estas lia aliancano en la vivo.

La gitaro eligadis malaltajn, ĝemantajn sonojn, la gastoj fascinite aŭskultis:

Min turmentis vivpik',
Ankaŭ estis amik',
Sed por longe nin oni disigis...

Luba subite rideksplodis, fermis la buŝon per la mano kaj ŝajnigis, ke misglutis.

Adiaŭante, Gubin, mildigita de vodko, de atento de la gastoj kaj de tio, ke li hodiaŭ estis «la unua knabo en la vilaĝo», diris al Ustimenko konfide:

— Jen kio, Voĉjo: en proksimaj tagoj mi elpaŝos en la «Unĉanska laboristo» rilate de malfermo de via malsanulejo. Por eviti miskomprenojn necesos konformigi anticipe nomojn de avanuloj kaj ĉion tian ceteran.

— Vi prefere silentu, — kun enuo en la voĉo petis Ustimenko. — Ni ne laŭdojn nun bezonas, sed aferan artikolon pri ĉiuj embarasoj kaj malfacilaĵoj.

— Ni de sur monto pli bone vidas, ol vi, — respondis Boriso. — Ĉu vi memoras Gorjkij-on — pri vidpunkto kaj sidpunkto. Do ni havas vidpunkton...

Jen ĝuste tiun ĉi «vidpunkton» devis hodiaŭ subskribi Ustimenko per la sangruĝa fontoplumo de k-do Bor. Gubin.

Subskribi ne legante Vladimiro Atanazijeviĉ ne scipovis. Kaj li komencis legi. La artikolo estis ordinara. Li legadis, kaj Gubin eksidis sur la randon de la fornelo kaj malfermis botelon da vodko, kiu, kiel evidentiĝis, estis en lia poŝo. Kaj kolbaso estis.

— Gluton da vodko kaj pecon da kolbaso, — diris li, eltrinkante el la botela gorĝo. — Pro la venanta Nova jaro...

— Kaj kial la malsanulejo estas «donaco al la laborantoj de nia urbo»? — subite demandis Ustimenko. — Kiu al ili donacas?

— Kamarado Stalino! — bonguste maĉante la malmolan kolbason, respondis Gubin. — Tie poste ĉio estas «proporcie», al ĉiu la sian.

— Ĉu Stalino? — miris Ustimenko. — Ĉu li aliajn aferojn ne havas, krom al ni malsanulejon donaci?

— Stultulo vi estas, — suspiris Gubin. — Stultuleto! Ekzistas oficiala stilo: ekzemple, kiam en la Unua de majo estas bona vetero, tiam ni, ĵurnalistoj, skribas: «Ŝajnis, la naturo mem komprenis» kaj tiel plu. Kaj kiam estas malbona vetero, tiam ni nepre skribas: «Malgraŭ tio, ke la vetero... miloj da laboruloj». Ĉu vi komprenis?

— Komprenis. Kaj kiam estas proceso kontraŭ malica spiono, tiam vi skribas — «kurantaj okuloj»?

— A ha. Kaj skribas: «Infanoj donacis vivajn florojn», ĉe tio, ke ni bonege komprenas, ke la artefaritajn neniu stultulo donacos. Kaj papero por tio malŝpariĝas. Multe da papero, se kalkuli.

— Kaj kun papero estas malfacilaĵoj, — diris Ustimenko. — Ĝis tio, ke ni ne havas, sur kio malsanhistoriojn skribi.

Gubin drinkis ankoraŭ kaj rimarkeble ebriiĝis. Nun Ustimenko komprenis, ke li ankaŭ venis ĉi tien jam ebrieta.

— Drinku! — petis Boĉjo kaj per larĝa gesto etendis al Ustimenko la botelon. — Almenaŭ gluton!

Sed Ustimenko ne drinkis kaj la artikolon redonis ne subskribinte.

— Nu, kaj diablo vin prenu! — subite laciĝis Gubin. — Ni ankaŭ sen via subskribo publikigos: ni komprenas — vi modestas. Silentu! — kriis li. — Mi tiajn strangulojn vidis, ne komprenas ili tion, ke modesteco estas ne pozitiva kvalito, sed simple malkuraĝeco. Silentu, silentu, mi scias, mi ĉion, frato, scias.

Kaj proponis:

— Ĉu vi deziras, mi el vi bombonon faros por la tuta mondo? Bakos broŝureton pri via vivo. Kaj pri tio, kiel vi diris, ke «en la milito la ĉefa estas — kuracisto-organizanto, kaj la milito ankoraŭ ne finiĝis, kaj tial mi iros al la plej malfacila — al posteno de ĉefkuracisto»...

Ustimenko kredis kaj ne kredis al siaj oreloj. Tiun pigorovan frazon li diris nur al unu homo — al Vera Nikolajevna.

— Mi skribos, ke vi kaj mi estas lernejaj amikoj, — fumante per cigaredo al la vizaĝo mem de Ustimenko, preskaŭ kuŝante sur la fornelo, parolis Gubin. — Jes, jen tiele, rekte! Kaj donos bildojn de la milito: panoramo, milita juneco, jaroj de matureco en frontoj... Ho panjo, kiel mi tion prezentos! Certe, kun aldonaj bildoj, kun revenoj al la fora pasinteco, tiun okazon apud la stacio. Infana amo estos, eĉ versaĵoj. Kaj tio, kiel vi forveturis al la periferio, sed ŝi — ne. Kiel Barbara vin perfidis. Ja kun tuta nia al ŝi plej bona rilato — ŝi perfidis! Necesas nomi la aferojn per siaj nomoj, necesas meti punktojn super «i». La bedaŭrinda fakto de perfido de la ideo okazis...

— Ŝtopiĝu! — subite furioziĝinte, diris Ustimenko. — Kia povis esti perfido? Mi estas stultulo, idioto, kreteno, ĉu vi komprenas? — kriis li kaj subite eksentis sur si trankvile malvarman, esplorantan rigardon de Gubin. — Mi estas stultulo! — jam aŭtomate ripetis li. — Kaj neniun interesas...

Ĝuste tio ĉi estis malvero. Ĝuste Gubin-on tio interesis. Li simple provokis Ustimenkon al tiu stulta eksplodo. Kontrolis — por siaj interesoj. Kaj Ustimenko kaptiĝis. Sed retreti nun jam ne indis. Se tiel, tiam li sciu la veron. Kaj per obtuza, senesprima voĉo Ustimenko prononcis:

— Pri ĉio kulpas mi. Mi — de tiu tempo.

— Kaj ĉu nun vi estas alia? — akre interesiĝis Gubin.

— Tio, verŝajne, tute neniun koncernas.

— Bone, — konsentis Boriso. — Ne koncernas, do ne koncernas, Barbara-n en nia libreto ni ne tuŝos, se vi ĉion pardonis. Ni okupiĝos pri medicino. Medicino, kiel tuteca, ĉion prenanta pasio. Pasio de mizerikordo...

— Estos nenia «nia» libreto, — sulkiĝante, nelaŭte respondis Ustimenko. — Ne indas, Boĉjo, bredi tiun trivialaĵon. Vi sen tio havas pri kio skribi, en ĉiu numero vi aperas, ja mi ankaŭ viajn pseŭdonimojn konas: Ruriko Udalcov estas vi, kaj Romano Sediĥ — same vi...

Gubin subridis.

— Stulte, — diris li, — stulte, Vlaĉjo, kaj malŝpare — mi tiel formulus. Pli bone, ol mi, via sincera amiko kaj delonga adoranto, neniu pri vi skribos. Ni ja estas provinco. Boriso Galin el Moskvo ne alveturos. Kaj Marietta Ŝaginjan ne faros pri vi libron. Vane vi orgojlas, ĉar mi povas ja maldecidi — ĉe ni herooj abundas, «heroo estas ĉiu» — tiel, ŝajne, oni kantas en kanto? Kaj mi estas postulata — melkistinoj venas vice, inventistoj, lertuloj, multaj...

— Skribu, skribu, — rapide prononcis Ustimenko. — Pri kio vi deziras skribu, nur, laŭeble, lasu nin ĉi tie en kvieto. Vi al ni, Gubin, malhelpas. Pro bonaj, verŝajne, intencoj, sed malhelpas. Al ĉiu afero mensogo malhelpas. Kaj via mensogo por ni estas kiel akra tranĉilo. Mi pensas, tamen, same kiel por ĉiuj, kiuj sur si spertas elprovojn de via grifelo...

— Sed ĉu vi dezirus, ke la tuta ĵurnalo konsistu el negativaj materialoj? — interesiĝis Gubin-Udalcov-Sediĥ. — Ĉu vi dezirus, ke la gazetaro de niaj malamikoj uzu nian gazetaron por sia kontraŭrevolucia propagando?

Pro tiu neatendita atako Ustimenko eĉ konsterniĝis. Dum kelkaj sekundoj li silentis, poste larĝe ridetis kaj povis nur la manojn disetendi:

— Nu, vi diris!

— Kion «vi diris»? Vi respondu!

Sed respondi Vladimiro Atanazijeviĉ ne sukcesis. Super lia faldolito trans la ŝirmilo eksonoris la telefono. Ustimenko prenis la parolilon kaj longe aŭskultis silente, Gubin glutis el la botelo, deŝiris per la dentoj pecon de la kolbaso.

— Mi povas tuj alveturi, Zinovio Simonoviĉ, — diris Ustimenko, — kaj por doktoro Bogoslovskij necesas sendi iun en la malsanulejon, li tie loĝas.

— Ĉu io okazis? — interesiĝis Gubin kun plena buŝo.

Ustimenko ne respondis. Li estis parolanta en la telefonon:

— Bone, la ŝoforo unue veturu al mi, kaj Bogoslovskij dum tiu tempo prepariĝos, li jam dormas, verŝajne...

— Nun vi havos embarasojn, — avertis Gubin. — Mi kun tia persono ne ligiĝus. Ĉu vi imagas, kiel estos, se la knabo ĉi tie kadavriĝos? Ja vi iĝos kulpaj...

Ne respondante al la babilado de ebriiĝinta Gubin, Ustimenko formetis sian valoregan skribmaŝinon, enrigardis al dormanta Natanjo, avertis Nina-n Leopoldovna-n, ke li revenos malfrue, kaj surmetis la flotan palton.

— Prenu de mi monon por palto, — petis Gubin. — Ja mi ilin ne scias kien malŝpari. Je dio, Voĉjo! Ni ja estas malfremdaj homoj...

— Per kio do ni estas «malfremdaj»?

Gubin ŝajnigis, ke ne distingis.

Ili eliris kune. Boriso, certe, bone konis ankaŭ la ŝoforon de Zolotuĥin — tiom bone, ke eĉ eksidis apud li, sur la loko de Zolotuĥin, kaj ĉion momente eksciis pri la filo. Kaj Ustimenko penis ne aŭskulti — tio similis al legado de fremda letero, kiam oni tiele pridemandas ŝoforon.