Inna Matejevna komencas laboron

Ŝia personara fako devis aspekti solide kaj eĉ respektinde, — pri speciala premanta respektindeco de tia speco ŝi instriuiĝis jam de sia samarkanda estro, kie ĉio estis «kverkumita», «marmorumita», eĉ «kuprumita». Pro solideco de sia oficejo Inna Matejevna insistis tiel signife, ke Stepanov trifoje «ĵetiĝadis» al sia estraro kun tiu ekstervica antaŭkalkulo kaj finfine deklaris al la vidvino, ke la demando estas «pendigita».

— Kiel? — ne komprenis ŝi.

— Ventoliĝas.

— Mirindan lingvaĵon vi havas!

Eĉ ŝi riproĉadis lin.

— Mi havas mirindan lingvaĵon, kaj vi, Inna Matejevna, havas mirindan postulemon. Al mi kamarado Losoj tiel rimarkis: nova konstruaĵo, ĵus riparita — kaj denove rompi! Nepermesebla disipemo. Kaj mi staris kaj ruĝiĝis.

Apartamenton por sia fako Gorbanjuk elektis sur la dua etaĝo. Kaj jam aŭtune eklaboris rompostangoj, martelegoj kaj pikpioĉoj. La domo, disponigita por la urba departemento pri sanprotektado, estis malnova, kripligita per pripafadoj kaj bombadoj, sed konstruita firme, en negocista maniero.

— Kion ĉi tie oni dispecigas je etaj eroj? — demandis iam Barbara, pretere veninta al Eŭgeno en la laborejon por pruntepreni duoncenton ĝis salajrotago. — Kion vi rompas?

— Jen, Banjeto, la personaran fakon ni kreas, — malgaje palpebrumis sub la okulvitroj Eŭgeĉjo. — Tia, vere, estas energia nia Inna Matejevna...

— Ĉu tiu belulino kun okuloj de pafvundita gazelo? — interesiĝis Barbara. — Juĝi vin necesas pro tia energio, — koleriĝis ŝi. — Kiaj vi estas bonkoraj per la laborist-kamparana mono. Kaj vin, Eŭgeĉjeto, juĝi kun speciala severeco — pro tio, ke vi estas ŝlemilo. Oni ĵus garnis — kaj rompas. Kaj por kio vi tia poltrona naskiĝis, Eŭgeĉjeto?

— Nu-nu, — tute konfuziĝis Eŭgeno, — kion vi diras. Nia afero estas soldata: kion ni devas, ni faras, kaj kion ni ne devas — ne ni juĝu. Kaj mi, cetere, tute ne estas poltrona, mi estas fortika...

— Vi estas fibreca, sed ne fortika, — ne kompatis lin Barbara, — tio, fraĉjo, estas tute alia nocio.

Ŝi subite puŝis lin al la ventro per la pugneto kaj, jam forirante, diris:

— Estas hontinde tiel grasiĝi.

Dum iris la «konstruado», Gorbanjuk laboris en la kabineto de la viculo de Eŭgeno Rodionoviĉ — doktoro Neĉitajlo, tiel timigita de siaj vivaj embarasoj kaj peripetioj, ke li eĉ ne rezistis, kiam oni lin elpelis el la kutima nesto.

— Vi dume tra la regiono veturos, — konsilis al li la energia Inna, kvankam li ĵus revenis, — inspektos kirurgian helpon en la periferio...

— Ne gravas, ne gravas, — ekbalbutis Neĉitajlo, — certe, ne zorgu, mi petas...

La kompatinda Neĉitajlo kaj unuan, kaj duan fojojn, kaj plue vizitis la «periferion», kiel esprimis la severa Gorbanjuk, sed en la kabineton oni lin plu ne enlasis. Preskaŭ ĝis printempo li okupiĝadis en la akceptejo de Eŭgeno Rodionoviĉ, stariginte sian tablon proksime de la hejtforno.

Kaj Inna Matejevna, aeruminte la ĉambron de Aleksandro Samueloviĉ kaj alimetinte tie la meblaron laŭ sia gusto, instalis sekretariinon de la personara fako Vetĉinkina-n en la librotenejon kaj okupiĝis pri kutimiĝo al sia estonta agado.

Ĝuste tien venis al ŝi Katinjo Zakadiĉnaja — venis mem, laŭ propra iniciato, venis tial, ke ŝi ne havis krome kien kaj al kiu veni. Ŝiaj plendoj restadis sen respondo kaj sen ajnaj sekvoj, kaj kiam ŝi skribis «persone al k-do Ŝtub», ŝi estis vokita de iu kapitanaĉo Kolokolcev, kiu tre severe al ŝi deklaris, ke ĉi tie jam estas «koncentritaj» kelkaj ŝiaj deklaroj al plej diversaj instancoj, ke tiuj deklaroj estas «kalumniaj» kaj ke al ŝi ne malhelpus okupiĝi pri socie utila laboro, sed ne venĝi al tiuj, kiuj juste ĉesigis ŝian ŝtelan agadon.

— Pri kia tia laboro? — ploregante, diris Katinjo al kapitano Kolokolcev. — Ili min senigis je la sankta rajto pri laboro, ili kontraŭ nia konstitucio aktive elpaŝas...

— Tio estas malvero, — diris Kolokolcev, — al vi oni ne donis duan salajron, sed sobre juĝu vi mem...

Zakadiĉnaja «juĝi sobre» ne deziris, kaj de Kolokolcev ŝi, larmokovrita kaj kolera, venis al Inna Matejevna, kiu same estis tre kolera, ĉar hodiaŭ — ĵus — renkontis en la koridoro la ĉefkuraciston Ustimenko, kiu kun subrido rifuzis eniri kun ŝi en ŝian kabineton por konversacio «inter kvar okuloj».

— Mi hastas, — diris li, — mi estas okupita. Kaj mian inviton mi ripetas: bonvenu en mian malsanulejon. Certe, estus bone kaj racie, se viajn fakojn alinomi, kaj ne nur en la nomo, sed ankaŭ en la esenco. Ne «fako pri personaro», sed «fako pri vivo de personaro». Aŭ fako pri «loĝado de personaro». Por ke vi ne nur en dosierojn rigardu — pri parencoj, sed ke vi ankaŭ okupiĝu pri tio, en kiaj kondiĉoj niaj medicinistoj vivas. Kiel, ĉu estas tro klopode?

Kaj, svinginte al ŝi sian manon, li foriris, altega, en nigra flota palto, en marista kaskedo, kun lambastono de invalido.

— Kion al vi? — demandis Inna Matejevna, revenante al si kaj ekvidinte ĉe sia pordo la peneme plorantan Katinjon. — Al kiu vi?

Ŝi ne toleris ajnajn larmojn, ŝi vidis ilin sufiĉe, sed Zakadiĉnaja preskaŭ perforte enŝoviĝis en la eksan kabineton de Neĉitajlo kaj, dense ferminte post si la pordon, tuj sciigis la malgajan historion de sia vivo, ne kaŝante la malfeliĉajn detalojn kaj pri la kondensita lakto, kaj pri la prizono, kaj pri posta «vegetado» per unu salajro kaj kun ĵetado sur Zakadiĉnaja-n de «ostracismo».

— Kion do mi faru, ĉu en Unĉo droniĝu? — ekkriis ŝi.

Kamaradino Gorbanjuk silentis.

Zakadiĉnaja, jam sincere, pro tiu malvarma silento ekploregis kaj «deklaris oficiale», ke en la «atmosfero» de suspektoj ŝi vivi ne plu povas. La afero, certe, estas ne en la salajro, sed en tio, ke oni povas ŝin simple ajnmomente maldungi tute, simple elĵeti sur la straton. Kaj ŝi estas klera, kultura kaj scias, «ke en nia lando al neniu kaj neniaj vojoj estas fermitaj», eĉ jen, bonvolu, ŝi scias, ke en la Blankmarkanalo antaŭ la milito la ĈK-anoj per miloj «reforĝadis» per laboraj procezoj perfektajn krimulojn kaj ke la denaskaj makuloj de kapitalismo, kvankam estas alkroĉemaj, tamen iom post iom foriĝas el niaj helaj tagoj. Sed al ŝi oni ne kredas kaj kredi ne intencas, tio estas terura, oni ŝin lasis al ŝi mem, ke ŝi ruliĝu sur deklivo, ŝi estas apartigita de la kolektivo per sia, certe, malbona, sed tamen nur unusola ago — kun tiu damnita lakto, kaj nun ŝi simple atendas de Inna Matejevna konsilon, kiel ŝi pluvivu inter maljunaj kontraŭsovetiuloj, je kiuj abundas la tuta malsanulejo de la riveristoj...

— Inter kiuj pluvivu? — demandis distrite Gorbanjuk.

— Ja ĉu ne vere? — ekkriis Katinjo. — Ĉu ne kontraŭsovetiuloj? Ĉio por ili estas malsato, ĉiam ili diras, kiel ili terpomon plantos — kiajn malbonajn parcelojn oni donis, ĉiam oni al ili kuponojn malĝuste varigas, kaj doktoro Lorje ĉiam komencas pri Germanio siajn kantojn kanti: kaj la vojoj tie estas ŝoseoj, kaj torfan maŝinon li vidis tre oportunan en laboro...

— Ĉu Lorje? — interesiĝis Inna Matejevna. — Sed li ja estas judo, kaj la nazioj, kiel oni scias, judojn neniigadis tute.

— Judo aŭ ne judo, sed la torfan maŝinon li laŭdis, — obstine diris Katinjo. — Kaj ĉe atestantoj. Ĝenerale se mi rakontos, vi eĉ ne kredos...

— Kaj kion ankoraŭ li laŭdis?

— Kamaradon Stepanov-on Eŭgenon Rodionoviĉ-on li mallaŭdis, — silentinte iom, rememoris Zakadiĉnaja. — Tiu ankoraŭ en la pordo staras, kaj li pri tiu — «babilulo»!

Pri Stepanov Inna Matejevna preteraŭdis.

— Kaj ĉu pri la aliancanoj Lorje nenion diras? — demandis ŝi. — Pri angloj kaj usonanoj? Li kun ili, ŝajne, renkontiĝis...

— Pri la ĉefo el la malsanuleja kvartalo li diris, — diris Katinjo. — Mi neniel povas rememori, lige kun kio. Lige kun iaj siaj rememoroj. Ke ĉe tiu nova ĉefo hejme kvazaŭ sur la muro pendas portreto, fotaĵo certe, de iu angla grafo.

— Angla grafo? — miris Gorbanjuk. — Ĉu tiel rekte pendas?

— Li estas aviadisto.

— Kiu estas aviadisto, mi nenion komprenas, — eĉ maltrankviliĝis la vidvino. — Rememoru pli bone...

Sed Katinjo nenion plian sukcesis rememori, malgraŭ ĉiuj penoj. Kaj penis ŝi per ĉiuj fortoj, ĉar Inna Matejevna parolis kun ŝi, kiel kun sia kamarado en laboro. Kaj varmega sento de arda fideleco subite tiel plenigis ŝin, ke ŝi diris laŭte, per tia voĉo, per kiu oni ĵuras:

— Mi nun ĉion scios, kamaradino Gorbanjuk. Mi ilin ĉiujn observos — kaj grafojn tiujn, kaj aŭstrajn profesorojn, nesciate kun kia celo ĉi tien venintajn... Ĉiujn mi alpinglos per krajono...

Inna Matejevna facile rozkoloriĝis — ŝi ne ŝatis ajnan afektadon. Kaj kio estas tiu krajono?

— Nu-nu, — diris ŝi, — por kio tiel pri ĉiuj. Simple vi devas esti informita pri la vivo de la malsanulejo, teni la manon sur la pulso. Ni vivas en streĉita tempo, malamikoj sendas al ni siajn agentojn per plej kovardaj manieroj. Ĝenerale, kamaradino Zakadiĉnaja, vi ne maltrankviliĝu, laboru, mi penos vin subteni, malgraŭ kelkaj malgajaj faktoj de via biografio, de kiuj, bedaŭrinde, ne eblas foriri.

Katinjo amare kapjesis.

— Des pli bone, ke vi mem tion komprenas.

Post la unua, fiaskinta peno de Katinjo iĝi subulo de la severa Ustimenko kamaradino Gorbanjuk tamen ne cedis. Mallaŭdinte ploregantan Zakadiĉnaja-n kaj sendinte ŝin hejmen, Inna Matejevna telefonis al la obstina ĉefkuracisto kaj ekparolis kun li en nova, eĉ koketa maniero:

— Jen kio, mia malamiko, — diris ŝi, — helpu al mi. Nun mi vin simple petas home.

— Tio estas novaĵoj, — respondis Ustimenko. — Se home, parolu.

— Vi ja plu malhavas radiografiston?

— Kiel vi scias, jes.

— Kaj se jes, tiam vi devas tamen preni la malfeliĉan Zakadiĉnaja-n. Ne rajtas ni puŝi homojn al pereo.

— Sed mi ja ne... — komencis Ustimenko, sed Gorbanjuk ne lasis lin findiri:

— Vi «ne», alia «ne», kaj sovetia homo, kvankam mispaŝinta, pereos. Kiu responsos?

Vladimiro Atanazijeviĉ silentis.

— Post unua krimeto vi ŝin elpelos, — diris Inna Matejevna, — sed nun, mi vin konvinke petas, ne rifuzu al mi. La afero temas pri sorto de homo...

Ĉi-foje Ustimenko cedis. Tia vortkombino, kiel «sorto de homo», iun ajn konfuzos. Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ grumblis, ke ŝi venu, kaj tiam ni vidos...

Katinjo venis kaj laboris tiel, ke ŝi iĝu tute neanstataŭigebla, des pli ke radiografia kabineto ankoraŭ ne ekzistis. Kaj Zakadiĉnaja faradis ĉion, eĉ tion, kion devas fari brankardistinoj kaj sanitaristoj.

Tiel ŝin instruis Inna Matejevna.

Kaj la riparado de la estonta kontoro de Gorbanjuk tiutempe estis proksimiĝanta al la fino.

La pordon — la enirejon en la fakon — oni tegis laŭ ĉiuj respektivaj reguloj per dikaj feraj folioj, sed Gorbanjuk ordonis la feron farbi ankoraŭ «fraksene». Oni «fraksenumis», kial ne fari? Poste en la dika, fundamenta muro oni longe truigadis fenestron el la koridoro al la helpantino de Gorbanjuk maljunulino Vetĉinkina — por poŝto. Poste, same el la koridoro, oni enkondukis internen de la «personaro» elektran sonorilon, kaj interne oni jam estis farantaj «fraksenumitan» lignan barieron, bretaron, kestojn por sliparo — ĉion laŭ la respektiva instrukcio, sed iomete, kiel esprimis Inna Matejevna, «moderne» — ja tio al la afero ne malutilos?

Poste oni ĉion lavis, purigis, viŝis la vitrojn, pendigis repsajn kurtenojn, kontrolis la ferajn ŝutrojn, la gardoŝrankon, alŝraŭbis blankan ŝildeton — «Eniro malpermesita», kaj la vidvino kun Vetĉinkina festis «fajrej-inaŭguron» — trinkis teon kun bombonoj, ĉirkaŭrigardante sian «mastrumaĵon», la novajn tablojn, seĝojn, la ĝiszonan portreton de la generalisimo, pentritan per olefarboj, en ora kadro.

Vetĉinkina ekfumis.

— Fumi ĉi tie, kamaradino Vetĉinkina, vi ĉi tie ne rajtas, — diris Inna Matejevna. — Ne ofendiĝu, sed tia estas la regulo de konservado de dokumentoj.

La maljunulino kaŝis la nefinfumitan memfaritan cigaredon kaj suspiris. Ŝi sciis — disputi estas senutile.

Ekde tiu tetrinkado komenciĝis laboraj tagoj. En la fenestreton kunlaborantoj kaj venantaj «periferiuloj» — estis ankaŭ tia termino — demandadis, kiam Inna Matejevna povos akcepti. Neniu kuraĝis demandi, ĉu ŝi povas akcepti tuj. Kaj tuj ŝi ja neniun akceptadis. Vetĉinkina raŭkadis en la malaltan, odorantan je kalkaĵo kaj rustaĵo fenestron — «morgaŭ», aŭ «en vendredo je la dek kvara», aŭ «post la festotagoj, anticipe telefoninte».

Gorbanjuk tiutempe legadis «personajn dosierojn», farante notojn en speciala libreto. Eĉ la scivolema maljunulino Vetĉinkina ne sciis, kion tie la vidvino ĉiam skribas kaj skribas. Forlasante sian kabineton eĉ por minuto, Inna kaŝadis la brunan libreton en tiun faketon de la gardoŝranko, kies ŝlosilon ŝi tenis nur ĉe si...

Da «personaj dosieroj» estis grandega multo — ilin oni alveturigadis, denove forveturigadis, pri ili oni faradis listojn, en ili estis enhavtabeloj, tiuj enhavtabeloj estis korektataj; la maljuna Vetĉinkina sciis sian aferon, sed eĉ ŝi miregadis pri la trankvila energio de Gorbanjuk, kiu vere rapide ordigis la sufiĉe neprizorgitan mastrumaĵon de sia fako.

Laboris la vidvino diligente.

Kiam kiu ajn eniradis en ŝian iom malplenan, helan, tro malvarmetan kabineton, Inna Matejevna ĉiam en tiu momento estis metanta en la gardoŝrankon iun dosieron, aŭ folion, aŭ kelkajn kunvinktitajn paperojn kaj ŝlosanta la gardoŝrankon. La vizitanto pri ĉio ĉi sentis malvarmon en la brusto. Inna Matejevna ŝatis iam ie en konferenco, aŭ en kunsido de aktivularo, aŭ entute antaŭ publiko haltigi la plej gajan kaj vivĝojan doktoron, aŭ doktorinon, aŭ maljunan helpkuraciston kaj diri proksimume jenon:

— Vi, kamarado Ankudinov, estu kompleza, transdonu al mi morgaŭ tra kamaradino Vetĉinkina vian militistan karton. Kaj la pasporton de la edzino. Sed ĝuste morgaŭ.

La vizaĝo de ŝia interparolanto nepre etendiĝadis: estis nekompreneble, por kio ĝuste morgaŭ subite necesas la militista karto, la pasporto de la edzino, iam — de la edzo, subite — dokumentoj de la malaperinta en la militaj tagoj filo. Rigardis ĉe tio Inna Matejevna rekte en la okulojn kun tia speciala esprimo, ke ŝajnis — ŝi scias. Sed kion? Pri kio?

Katinjo Zakadiĉnaja venadis al Inna Matejevna preskaŭ senceremonie. Kun sia scipovo komplezi kaj esti utila ŝi eĉ konatigis pli proksime Gorbanjuk-on kun la edzino de Ustimenko Vera Nikolajevna, kaj Inna Matejevna per siaj okuloj konvinkiĝis, ke sur la muro en la ĉambro de Vladimiro Atanazijeviĉ pendas borderita fotaĵo de aviadisto, pri kiu Veresova diris, ke tio estas siro Lionel Richard Charles Gray, la kvina grafo Neville, kun kiu Vlaĉjo «vojaĝis eksterlanden».

— Terure strange! — rimarkis pri tio Gorbanjuk.

— Kio do, propre, estas stranga? — miris Vera.

— Grafo... kaj nia kamarado Ustimenko. Kio estas komuna inter ili? Mi esperas, ili ne korespondas?

— Tiu grafo jam dum la milito mortis, — diris Vera. — Ĉu ni iru en kinejon?

Samtie Gorbanjuk estis prezentita al la aŭstro Paul Hebeisen. La aŭstro en surĵetita sur la ŝultrojn litkovrilo estis trinkanta teon en ilia komuna kuirĉambro. Al Inna Matejevna li fideme diris, ke li havas revon vidi la faman rusan kolegon sinjoron Davidovskij, kiun li, Hebeisen, opinias unu el la plej grandaj lucernoj de la homa menso.

— Ĉu vi tiel opinias? — nedifinite respondis Gorbanjuk.

Ŝi havis malklaran senton, ke Davidovskij antaŭnelonge ie estis kritikata, kaj ŝi ne sciis, kion respondi al tiu kibica, simila al maljuna birdo aŭstro.

— Ho! — ekkriis Hebeisen, afekciita de la malvarmeco de Gorbanjuk. — Pensoj de profesoro Davidovskij pri kaŭzoj de infektaj malsanoj, ili, tiuj pensoj, estas plej alta... kiel diri... plej bona...

— En tio estas multe da disputebla, — ŝultrolevis Inna Matejevna.

Hebeisen koleriĝis.

— Scienco ĉiam multe disputebla! — falsete prononcis li. — Scienco mem estas disputeblo...

Post la kinejo Vera Nikolajevna trinkis teon kun stri-biskvitoj ĉe Gorbanjuk. Jenjo dormis, Inna Matejevna demonstris al Vera siajn tualetojn.

Ĝenerale, ili amikiĝis, kaj Gorbanjuk de Vera eksciis nemalmulte da ĉiaj detaloj de la karaktero de Ustimenko. Ŝi komprenis, ke li ne estas facile venkebla.

Sed kio pri tiuj, kiujn li al si «memstare» dungas?

Kaj ŝi rekte demandis pri tio Katinjon Zakadiĉnaja-n.

— Ĉe ni popolo estas, certe, diversa, — penante trafi al la tono de Gorbanjuk, nehaste komencis Katinjo. — Tute diversa. Po paro da ĉiuj kreitaĵoj.

— En kia senco?

La voĉo de Gorbanjuk sonis ne tute kiel metalo, sed iom malmilde, ĉiuokaze sufiĉe malsimpatie. Katinjo ŝrumpis sur sia seĝo.

— Ĉu en la politika? — klarigis sian demandon Inna Matejevna.

Zakadiĉnaja kapjesis kun signifa vizaĝesprimo kaj ekrigardis al Gorbanjuk per siaj kvietaj nebulaj okuloj.

— Kiel tie kondutas Bogoslovskij? — demandis Inna Matejevna.

— Kaj kiel? — ne komprenante, kion oni de ŝi deziras, sed pasie dezirante kompreni ĉion kaj esti utila al tiu sia protektantino kaj savintino, demandis Katinjo. — Kie — kondutas?

— Ĉu parolas?

— Ja kiel alie. Certe, parolas.

— Kun kia humoro li alveturis?

— Humoro? — denove ne komprenante kaj dezirante trafi precize per sia respondo, prokrastis Katinjo. — Humoro ĉe li, certe, estas diversa... Sed precipe ne bona...

— Kiel tion kompreni — ne bona? Ĉu kontentas li pri nia sovetia vivo, ĉu laŭdas ĝin, ĉu li estas optimisme agordita aŭ precipe rimarkas mankojn? Vi ja estas klera junulino, sovetia, vi devas kompreni...

— Ne kontentas! — decide kaj rapide, sed jam komprenante, kion ŝi faras kaj kio necesas, ekparolis Zakadiĉnaja. — Ne, ne, kamaradino Gorbanjuk, ne kontentas. Jen vi aŭskultu, nur aŭskultu: li tuj kiam alveturis, jam en la unua vespero ekparolis. Kaj mi ja estas medicinisto, mi ne estas malklera, mi ja la instruon de akademiano Pavlov same trastudis kaj trastudis kun plej bona poento. Jen vi nur min aŭskultu, kiel li al tiu ĉefkuracisto Ustimenko pri eksperimentoj super hundoj rakontis kaj kian ili kontraŭsovetian konkludon faris. Vi nur atente aŭskultu...

Kaj, konfuziĝante, ĝojante pri tio, ke ŝi nun ĉion komprenas kaj povas plenumi ĉiujn dezirojn de Inna Matejevna, Katinjo detale kaj kompreneble rerakontis la rakonton de Nikolao Eŭgenjeviĉ, sed ne tiel, kiel parolis li, sed tiel, kiel dezirus aŭdi tiun rakonton Gorbanjuk, por ke estu kontraŭsovetiaĵo. Kaj rezultis kontraŭsovetiaĵo, ĉar Zakadiĉnaja aldonis de si, iomete, sed aldonis: «Jen kia estas nia vivo, — kvazaŭ diris Bogoslovskij, kaj Ustimenko kapjesis, — super ni ĉiuj oni eksperimentas, kiel super tiuj hundoj!»

Inna aŭskultis, rigardante flanken, neniom montrante, ke ŝi estas kontenta, ŝi devis nenion montri. Kaj finaŭskultinte, ŝi iomete oscedis kaj ordonis al Zakadiĉnaja:

— Jen pri tio ĉi vi al mi ĉion detale, tre detale skribu. Viajn konkludojn mi ne bezonas kaj neniu bezonas. Necesas nur fakto, ĉu vi komprenas? Kion unu diris, kion la alia al li respondis, la tutan interparolon vorton post vorto. Kaj pri la hunda vivo de nia sovetia homo...

Katinjo denove ofte ekbalancis la kapon.

Sian «raporton» ŝi skribadis dum du noktoj, kaj reskribadis dum la tuta dimanĉo. Ŝi ne sentis ĉe tio eĉ etan moralan ĝenon. Ja al ŝi klarigis ŝia protektantino kaj bonfarantino Inna Matejevna pri diversaj malicaj metodoj, kiujn uzas kamuflitaj kaj fiaj malamikoj. Kaj koncerne tion, ke Bogoslovskij preskaŭ perdis la kruron en la milito, en bataloj por la Soveta potenco, ke Ustimenko estis grave vundita en samaj bataloj, — ĉu ŝi pri tio pensis? Ŝi estis konkeranta sian rajton pri sia vivo, laŭ sia maniero trabatiĝante supren. Ŝi skribadis, elturmentita de la procezo de kunmetado de vortoj en frazojn sur papero, kolera pro tio, ke la plumo skrapas kaj la papero estas malbona. La skribmaniero de Zakadiĉnaja estis ne infana, sed lerneja. Lunde ŝi alportis sian «raporton» al Gorbanjuk.

Tiu tralegis, korektis du erarojn kaj kaŝis la kajerajn foliojn en la gardoŝrankon.

— Nu, ĉu mi bone skribis? — interesiĝis Katinjo.

— Normale.

— Sed eble, tie io mankas?

— Ne, tie estas ĉio. Ĉio, kion vi diris.

— Mi tie ankaŭ la daton indikis, — diris Zakadiĉnaja, — kaj la horo tie estas skribita. Nun ili turniĝos.

Ŝi sentis dolĉon kaj ĝojon de venĝo. Al ŝi ŝajnis, ke ĉio okazos tuj, kiel en kinofilmo, kiam oni kaptas spionon. Kaj ŝi estos rekompencita.

— Nun mi pri kio ankoraŭ skribu?

— Simple venadu, — invitis Gorbanjuk, donante al ŝi la maldikan, ĉiam malvarman manon. — Vizitu min. Kaj memoru: ni, vi kaj mi, faras necesan, kvankam nerimarkeblan aferon. Tre necesan.

— Ĉu tio rilate de maldormema atento?

«Tamen vi estas stultulino!» — pensis Gorbanjuk.

Sed tamen Gorbanjuk prononcis ankoraŭ kelkajn edifajn kaj altajn vortojn, kaj Katinjo spertis ekstazan senton de fideleco al tiu bela virino.

— Kaj ĉu ili estas malamikoj? — ekstarante, demandis ŝi.

— Kiuj?

— Ustimenko kun Bogoslovskij?

— Mi ne scias, ne scias, — severe rigardante al Katinjo, respondis Gorbanjuk. — Ĉio ĉi estas tre delikata, tio estas afero malsimpla, veraj malamikoj lerte kamufliĝas kaj scipovas kaŝi siajn verajn intencojn...

— Mimetismo, — rememorinte konvenan vorton, diris Zakadiĉnaja.

«Idiotino!» — forturniĝante al la gardoŝranko, pensis Gorbanjuk.