Kiu estas tiu Ustimenko?

La kamiono definitive ne venis por preni ŝin. Certe, la damnita Jakovec veturigis «nigran varon» — li eĉ ne ĝeniĝis rakontadi pri tio: pri siaj enspezoj, pri tio, kiel li «ŝakras kromlaboraĵojn», — nu, atendu do, efelidhava sentaŭgulo kun hartufo! Bone, ŝi aranĝos por li gajan konversacion, li scios, kiel trompi Barbara-n Rodionovna-n Stepanova-n. Ja ĵuris li per Dio, ke ne pli poste ol je la sesa horo li «nepre» estos apud la Domo de kolĥozano.

Tamen, pro ĉiuj ĉi minacoj al Jakovec al ŝi ja ne iĝis pli facile. Ŝi laciĝis, malsekiĝis, ŝi deziris kuŝiĝi, deziris varmiĝi pro tuta tiu ĉi tiom longa tago. Kaj eble, eĉ plori. Ĉirkaŭ tri fojojn dum tiuj ĉi jaroj ŝin kovradis tiela ondo: ĉio ŝajnis terura, senelira, mizera — kaj la pasinteco, kaj la estonteco, kaj la nuna tago. Ĉio imagiĝadis havanta nenian sencon. Ankaŭ hodiaŭ venis sama ondo.

— La afero estas aĉega! — diris ŝi al si per minaca tono.

Sed ŝiaj lipoj tremis. Se eĉ Jakovec ŝin perfidis — do, ŝi eniris en senelirejon, do, al ĉiu estas klare, kiel ŝi malfortiĝis kaj subfalis dum tiuj ĉi tagoj de atendado. Kaj por kio? Ĉu por vidi lin el la taksio kaj plori, kiel super freŝa tombo? Pereu li, tiu Ustimenko, kial tiu amara doloro alligiĝis al ŝi por la tuta vivo, ja eĉ en libroj ne eblas legi pri tia malfeliĉo! Ĉie oni diras, ke la tempo estas la plej bona kuracisto, sed por ŝi estas ju pli longe, des pli malbone. Kaj jam tute malbone estas hodiaŭ. Jen, ŝi atendas, promenas kun sendependa aspekto, kvazaŭ spiras aeron...

Estis la oka horo, kiam ŝi postulis la «geologian» ĉambron sur la dua etaĝo. Ĝi ĉiam estis pagata de ilia ekspedicio, sendepende de tio, ĉu okupadis ĝin geologoj aŭ ne. Ĉi tie eblis dormi, varmiĝi, ĉi tien oni altrenadis havaĵon, alveturigadis poŝton en tiun ĉi malgrandan ĉambreton kun du litoj, trans turniĝo de la rozkolora koridoro, dua pordo dekstre.

— Ŝlosilon de la dek sepa, — diris ŝi per vigla tono al Anna Paŭlovna, la deĵorantino. — Jakovec nia damnita ne alveturis, mi devos nokti...

Ŝia voĉo estis eĉ pli vigla, ol indis, kun sonoro.

— Ne sukcesos vi, Banjeto, nokti, — respondis la dika kaj rufa Simoĉkina. — Por eksterlandano oni likvidis vian numeron, por profesoro.

— Kion tio signifas — likvidis?

— Tion, ke ne por ĉiam, sed provizore. Alveturis hodiaŭ estro el la regiona sanprotekta departemento kaj alportis paperon persone de kamarado Losoj. Mi sciis, ke malagrablaĵoj estos, jen, bonvolu, la papero. Sinjoro iu Hebeisen, Paul Hebeisen...

— Sed la ĉambro ja estas nia?

— Via, kara, via, sed kamarado Losoj ĝuste ĝin sub numero enskribis. Dek sep. Lia afero, certe, estas virkoka — kokerikis, kaj poste eĉ ne tagiĝu, sed al ni estas donita ordono.

— Kaj mi kien iru?

— Kaj vi, kara, estas lokano. Al amikino vi iros, vesperon pasigos.

Barbara ne respondis. En la vestiblon, odorantan je desinfektaĵo, eniris tri fortikegaj viroj kun kanto, ili kantis obstine, per la voĉoj montrante, ke oni nun neniel kontraŭu al ili.

— Jen akoraŭ malfeliĉo, — diris Simoĉkina, — vendis ili finfine la virporkon.

Kaj la viroj kantis:

Kio estis poste, mi ne scias,
Nur memoras lipojn en silent',
Nur la vortojn, kiujn emocie...

— Ĉu vi freneziĝis, civitanoj? — kriis el trans sia bariero Simoĉkina.

— Fratinjo, vi nin ne ĉikanu, — kriis la plej juna viro. — Memoru, fratinjo, la batalajn tagojn!

Kaj li ekmuĝis, globiginte la okulojn, stultajn kaj bonkorajn, kiel ĉe bovido:

En vespera danco karnavala...1

La viroj trairis apud Barbara, sataj, fortikegaj, tintante per medaloj. La lasta portis kun si vodkon — du duonlitrajn botelojn.

— Ĉu tuj al la polico telefoni aŭ atendi? — demandis sin mem Simoĉkina. — Aĥ, se la deĵoro finiĝus!

Ŝia deĵoro pli aŭ malpli frue finiĝos, sed Barbara? Kion faru ŝi? Ĉu iru en la novan palaceton kaj sidu tie kun mizera rideto en atendo de Vera Nikolajevna Veresova — la Vlaĉja laŭleĝa edzino? Ne, vi ne ĝisatendos!

— Eble, tiu burĝaĉo nefinbuĉita transiros en komunan ĉambron? — demandis Barbara.

— Kaj la papero de kamarado Losoj?

— Fajfis mi pri ĉiuj paperoj. Kie estas dirite, ke burĝo estas homo, kaj mi iru for. Ne ekzistas tia leĝo.

— Ja li estas ne nur burĝo, — rimarkis Simoĉkina. — Li ja ankaŭ estas profesoro.

— Profesoro fiodora! Mi iros persvadi, kaj se ne sukcesos — vi min en la komunan loĝigu, al knabinoj, en la deknaŭan...

Kaj ŝi ekiris al la ŝtuparo. Renkonte al ŝi el la dua etaĝo aŭdiĝis kantado:

Sparko saltis tuj kvazaŭ signalo...

— Eniru! — diris oni trans la pordo, kiam ŝi frapis.

Hebeisen — ŝi aŭdis tiun familinomon de Eŭgeno. «Via freneza Ustimenko trenas kun si ankaŭ iun aŭstron! — diris Eŭgeĉjo hodiaŭ matene. — Ĉu vi imagas? Por mi en Unĉansko kun ĉiuj miaj aferoj mankas nur eksterlanda specialisto, kiu bezonas kakaon kaj ŝinkomleton!»

Sed la eksterlanda specialisto evidentiĝis ne el tiuj, kiujn timis Eŭgeno. Hebeisen, ĝibetiĝinte kaj kovrinte la krurojn per la litkovrilo, sidis sur tiu lito, sur kiu ordinare dormadis Barbara, — apud la fenestro, kaj antaŭ li sur ŝranketo staris soldata aluminia trinkpoto, el kiu li estis trinkanta malfortan teon, almanĝante per soja bombono. Sur la vizaĝo de la aŭstro estis kulpe nekomprena esprimo, kaj dum la tuta tempo, kiam Barbara komprenigadis al li sian peton, li kapjesadis kaj konsentadis.

— Ĉu por vi ĉio estas klara? — demandis ŝi.

— Jes. Tre! — diris li ĝentile. — Mi bone komprenas rusa.

Li estis en diligente flikita ĉemizo kaj en surĵetita sur la ostajn ŝultrojn malnova tuniko — ial marista.

«Vlada kitelo, — pensis Barbara. — Kaj tiu maljunulo estas Vlada. Li lin ĉi tien instalis, kaj mi elpelas! Kaj kial elpelas? Ĉar li ne rezistas?»

— Eble, vi iom zidi? — demandis Hebeisen. — Iomete zidi — dum mi prepariĝas?

Io en li estis kaj fiera, kaj humila, kaj ĝentila, kaj ŝtala, kaj en liaj maljunaj okuloj, duonfermitaj per la malhelaj palpebroj, kaj en turniĝo de la kapo, kaj en la maldikaj, ironie ridetantaj lipoj, kaj eĉ en la voĉo — raŭketa kaj samtempe malmilda, kvazaŭ li longe komandadis kaj nur antaŭnelonge moderigis sin kaj reduktis en si kaj forton, kaj potencemon.

— Ĉu vi ĉi tie estas en oficvojaĝo?

— Iomete, — respondis li, elprenante el la ŝranketo siajn aĵojn — aĵojn de mizerulo. — Mi ne scias, kiel diri? Longa tempo ne estas vivo en trankvilo. Estas oficvojaĝo. Tiel.

— Ĉu vi estas doktoro?

— Tiel. Arzt der Toten. Doktoro de mortintoj.

— Ĉu patologo?

— Tiel.

— Ĉu militkaptito?

— Ne, ne tiel. Estis en hitlera koncentrejo. Kiel tion diri? Arestito. Multe jaroj.

— Dum multaj jaroj.

— Tiel. Multaj. Sed tre antaŭlonge mi estis militkaptito de la rusa armeo. Mi kapitulacis en Galicio — la trarompo de Brusilov2, ĉu vi ne memori?

— Mi legis.

— Certe, memori vi ne povas.

— Ĉu vi estis en Rusio?

— Ĉi tie mi estis, Unĉansko. Hospitalo «Aeroplano». Sinjoro Vojceĥovskij faris por aŭstroj. Ĉi tie mi edziĝis. Mia edzino estis Gala. Rusa. Gala Ponarjova. Nun ŝi ne estas. Nazioj...

Kaj elstariginte antaŭen la montrofingron de la dekstra mano, li montris, kiel nazioj mortpafis lian edzinon. Per la sama fingro li montris, ke li estas sola, sola en la tuta mondo.

— Mi estas tia, — diris li, — ganz allein in der Welt. Tute. Kaj neniu pli.

Barbara silentis. Tion ja ŝi scipovis — silenti kaj aŭskulti, silenti kaj kompreni, silenti kaj kunsenti. Al ŝi ĉiuj ĉiam ĉion rakontadis, kaj ne estis homo, kiu bedaŭrus pri tio, ke li malfermis la animon antaŭ Barbara Stepanova.

— Necezus fari tiel! — diris Hebeisen kaj per la sama longa fingro montris, kiel necesis pafi en sian tempion.

— Kial? — demandis ŝi.

— Vakuo! — diris la aŭstro kaj metis la manon sur sian koron. — Vakuo! — ripetis li, frapinte sin al la frunto. — Ne estas por kio vivi!

— Lasu! — diris Barbara. — Kion signifas «ne estas»? Kaj scienco?

Hebeisen silentis iom. Al li subite iĝis malvarme, li surĵetis sur la ŝultrojn la litkovrilon. Kaj, dum li estis surĵetanta, Barbara subite pensis, ke li similas al birdo, al grandega, iam forta, sentima birdo. «Ĉasfalko», — rememoris ŝi ion legitan, «ekvidinta falko» — tiel oni skribis en la foraj tempoj pri ĉasbirdo, ekvidinta lupon en stepo. «Kiel, verŝajne, li malamas!» — pensis ŝi.

— Ĉu vi scias, kio estis sur Morzinplatz en Wien? — demandis li.

— Ne.

— Sur Morzinplatz en Wien estis «Metropol». En ĝi estis gestapo. En la gestapo estis grupo «Betman», prenis mi...

— Prenis vin?

— Tiel. Min. Kaj mian sciencon labori por ili. Ĉu vi aŭdis ilia scienco?

— Jes, — kapjesis Barbara, — la tuta mondo aŭdis.

— Ankoraŭ ne ĉio. Ankoraŭ tute malmulte. Ankoraŭ estos multe ridinde aferoj. Kiel diri — forta rido?

— Ridego?

— Jes. Ili tie ridego. Sed min ne murdis, mi estas neceza. Oni min malrapide murdis multe jaroj. Kaj mi mortis. Sed ĉio estas tiel, unter anderem. Mi estas viva, sed vakuo. Ĉu eblas eliri el koncentrejo kaj fari vizaĝo, ke nenio estis? Ekzekutisto — ne estis? Gasumaĵo — ne estis? Todbuch — libro de mortoj — ne estis? Ŝmiro el homa graso — ne estis? Selekto — ne estis? Ruĝa kruco sur tegmento kremaciejo — ne estis? Ne, neeble. Ende! Por ĉiam restis la pejzaĝo — la koncentrejo, nur sola pejzaĝo. Kaj sola sonoro, kiel estis tie. Kaj unu penso, kiel estis tie. Kaj nenia scienco!

— Stultaĵo! — ekkriis Barbara, mem ne kredante al si. — Sensencaĵo! Se vi estas sciencisto, tiam vi plu estos tiu. Vi ne rajtas kunmeti la manojn. Eĉ por fini ĉion ĉi, vi devas resti sciencisto. Vi devas koncentri la volon...

— Ili mortigis la volo, — diris Hebeisen. — Ili forhakis la volo. Amputo de volo. Amputo de forto. Amputo! Tiel! Mi diris al mia amiko doktoro Ustimenko ĉio ĉi, sed li, kiel vi, ne kredas!

— Kaj prave! — konsentis Barbara. — Prave!

Ŝi sciis, ke li mencios Ustimenkon. Eble, ŝi eĉ atendis tion. Sed nun ŝi subite perpleksiĝis, kaj Hebeisen ekvidis laŭ ŝiaj okuloj, ke ŝi kvazaŭ ĉesis aŭskulti.

— Mi estas tre babilulo, — diris li, — parolulo, tiel? Parolisto?

— Kaj de kie vi konas doktoron Ustimenko?

La aŭstro jam pakis sian havaĵon de mizerulo en malnovan uniforman ĉemizon kaj nun estis diligente kaj lerte liganta la pakaĵon per ŝnureto.

Laŭ liaj vortoj, okazis, ke post multaj vagadoj li trafis al doktoro Bogoslovskij, kiu legis liajn malnovajn laboraĵojn pri histologio. Ili rememoris la «Aeroplanon». Bogoslovskij informis general-doktoron en Vieno. La general-doktoro venis en la rusan hospitalon, kie estis kuracata Hebeisen, kaj diris al tiu, ke li estas ties disĉiplo. Generalo, ŝajne, Anuĥin.

— Ĉu Aĥutin? — demandis Banjo.

— Tre bela, — diris Hebeisen. — Vizaĝo el miniaturoj dek oka jarcent'. Li subskribis al mi sia libro, klasika libro militkampa kirurgio. Tiu libro estas ĉe doktoro Ustimenko.

— Kaj tiu Ustimenko, ĉu li estas forte fama? — demandis Barbara.

Li ĵetis al ŝi rapidan rigardon.

— Mi ne scias, — kun rideto diris la aŭstro, — ne scias. Sed li estas... kiel tion diri... miro...

— Eble, vi sidiĝos, — ree interrompis lin Barbara. — Kaj entute, vi ne devas transloĝiĝi. Mi aranĝos min. Vi ne koleru pri mi — simple mi pensis: oni loĝigis iun burĝon nefinbuĉitan...

— Nefinbuĉita — tiel, — diris li, kvazaŭ meditante, — sed mi nun unua fojo estis unu en ĉambro dum ĉiuj jaroj post la Anschluss. Unu fojo.

— Mi komprenas, — kapjesis Barbara, — pardonu min.

— Ne, ne gravas, mi rezonis... aŭ kiel tio? Pensis.

Ili sidis unu kontraŭ la alia sur la litoj. Al la vitroj estis batantaj oblikvaj strioj de aŭtuna pluvo, elektra lampo sen kloŝo estis prilumanta iliajn malgajajn, palajn vizaĝojn, proksime sur la sama etaĝo furiozis la samaj viroj:

Malluma nokt', nur la kugloj fajfadas en ŝtorm',
Super stepo nur vagas la vent', brilas steloj en foro...3

— Ĉu ni plu tiel sidos? — demandis Barbara.

— Sed kiel? — ektimis Hebeisen.

— Kial via Ustimenko vin ne invitis, — diris ŝi per intence malagrabla voĉo. — Li mem en riĉa domo festenas, tie estas luksa regalo, kaj vi ĉi tie — teon kun bombono. Kie do estas gastamo! Tio estas ne laŭ la rusa maniero, ĉe ni tiel ne decas! Jen, kielas!

— Ustimenko estas tre bona, — preskaŭ koleriĝis la aŭstro. — Li vokis. Mi mem ne akceptis invito. Mi ne havas aspekto vesto... Eĉ tio... Ustimenko...

Ŝi mem sciis, ke la tuniko estas de Ustimenko. Kaj la mono, probable, estas de Vlado. Kaj la zorgo estas de Vlado, li enjungiĝis, kaj nun li veturigu, trenu!

— Kaj per kio vi vivas? — demandis ŝi rekte. Ŝi ĉiam ĉion demandadis rekte. Kaj nun ŝi devis scii, kia iĝis «sinjoro Ustimenko». — Per kia mono?

— Per lia mono, — kun malforta rideto respondis Hebeisen. — Li estas tia homo, vi ne scii! Tute malriĉa, sed kiel Rockefeller. Mi, certe, jes, redonos, ĉi tie estas sub... kiel tio... por vojo...

— Kaj ĉu la bileton li al vi aĉetis?

— Ĉu vi konas li? — demandis Hebeisen, kvazaŭ diveninte, en kio estas la afero.

— Mia nomo estas Nonna, — diris Barbara. — Ĉe okazo transdonu saluton de Nonna. Ĉu vi memoros? — En sonoj de sia voĉo ŝi ree ekaŭdis larmojn kaj denove pensis per la algluiĝintaj vortoj: la afero estas aĉega! — Ni renkontiĝis iam en la infaneco, en sama infanvartejo...

La viroj tute apude ekmuĝis pri tio, ke «la batalant' malkuraĝon ne havas en kor'», kaj tuj aŭdiĝis bruo de ferumitaj botoj — finfine venis la polico.

— Do, estos tiel, — diris Barbara. — Mi tuj en vendejon iros, aĉetos por vi kaj mi nutraĵeton...

— Nutraŝeton? — kun peno ripetis la aŭstro.

— Kaj ŝnapson, — diris ŝi. — Ni vespermanĝos. Mi estas tre malsata. Tre malzata, — ripetis ŝi kun lia akĉento. — Ĉu vi min kompreni? Poste mi foriros fine por dormi, kaj post tio mi forveturos...

Al la rufa kaj dika Simoĉkina ŝi diris, ke tiu instalu ŝin nokti en la deknaŭan al la knabinoj kaj tuj «faru» por la akademiano-kontraŭfaŝisto meblaron — almenaŭ tablon kaj decajn seĝojn, kaj ankaŭ tapiŝon.

— Kion vi diras? — ekkriis Anna Paŭlovna. — Ĉu mi naskos al li la tapiŝon?

— El la kabineto de la direktoro alportu, — farinte terurajn okulojn, ordonis Barbara, — aŭ de Losoj mem. Se vi ne faros — grandaj malagrablaĵoj povas rezulti. Ĝis enprizonigo. Mi vin amike avertas. Kaj ĉio estu farita flustre, por ke neniaj krioj estu.

— Sed ja ili sendu lin en la hotelon...

— Kaj tio jam estas ne nia afero, — tute mistere diris Barbara, — tion decidas estroj pli altaj ol mi kaj vi. Eble, iu ne devas scii, kia ĉe ni kamarado-sinjoro-sir-mister-monsieur gastas...

Kaj, konservante sur la vizaĝo la misteran esprimon, Barbara transiris la straton kaj komencis kvitancigi pagojn en la komerca nutraĵvendejo, al kiu la loĝantoj de Unĉansko rilatis plie kiel al muzeo, ol kiel al venda punkto, kaj venadis ĉi tien ne tiom por aĉetoj, kiom por ekskursoj, pririgardante la prezojn kaj respekte grakante.

— Kaviaron... ducent... tricent gramojn, — estis diranta Barbara, al kiu pro ŝia skalo oni same rigardis, kiel al eksponaĵo. — Ĉu vi kvitancis? Da fumaĵita kolbaso tambova kilogramon. Ŝinkon...

Malgraŭ tio, ke ŝia atako al la vendejo daŭris ĉirkaŭ dudek minutojn, la ĉambron simple ne eblis rekoni. Eĉ fikuson Simoĉkina altrenis al la «akademiano» por lia persona dispono, kaj germana tapiŝo estis, kaj du foteloj el la loĝejo de la eksa germana militkomandanto de Unĉansko barono zu Stackelberg und Waldeck, kaj karafo kun akvo, kaj glasoj.

— Saluteton! — diris Barbara. — Ni tuj hakmanĝos kaviaron per kulero.

Per la mentono ŝi estis subtenanta bastonpanon.

— Ĉu venos ankoraŭ gastoj? — demandis Hebeisen. — Ĉu tre multe?

— Da gastoj estas du — vi kaj mi, — diris Barbara, demetante sian, kiel esprimadis Eŭgeno, «knaban paltetaĉon». — Sed mi diros paroladon nome kaj komisie. Vi eksidu, mi petas, ne demonstru antaŭ mi vian ĝentlemanecon, vi havas lacan aspekton. Nu jen, ni eksidis, kaj bone...

Ŝi nepre bezonis paroladi, babiladi, ion faradi. Ŝi dismetis la almanĝaĵojn sur paperojn, pli bele, kiel ŝi scipovis, verŝis vodkon en la glasojn — tre multe por la aŭstro kaj nur sur la fundo por si — kaj diris la promesitan toston:

— Jen kio, kamarado Hebeisen, vi nur ne pensu, ke via fama Ustimenko estas unika fenomeno. Da tiaj ni havas amase. Ĉu vi komprenas la esprimon — amase? Rusio estas Ustimenkoj, kaj la cetero — kraĉi kaj disfroti — estas ne tipa. Ĉu klaras la popola esprimo — ne tipa? Ĉe ni ne ekzistas tiaj, ke sur la lipoj estas mielo, kaj en la koro — glacio, kaj se ankoraŭ ekzistas, do tio estas rompopecoj de la frakasita pasinteco, ni kontraŭ tio luktas kaj tiun aferon ni likvidos...

La aŭstro tusis kaj deziris ion diri, sed ŝi frapetis per la glaso al la tablo:

— Ne interrompu, mi dekliniĝos de la temo, mi sen plano ne scipovas paroli. Kaj se pri gastamo estas malpli bone, se iu avaras, tiam la familio estas granda, ses infanoj, infanoj bezonas multajn nutraĵojn, manĝi deziras. Ni, sovetianoj, havas malfermitajn animojn. Jen en la Okcidento estas postkuro al kapitalo, diversaj tiaj Krupp-oj von Bolen, kaj al kio tio kondukas? Sed ni ĉiam venkos, ĉiam, ĉar ni ne por si, kaj ĉe ni, se por si, tiam tio estas tre hontinda...

— Fraŭlino ploras, — diris la aŭstro, — fraŭlino havas malfeliĉo...

— Tio estas tial, ke la afero estas aĉega, — diris responde sian hodiaŭan stultaĵon Barbara, — en tiu senco, ke ne en Ustimenko estas la esenco de la demando. Ni havas tian sencon kaj principon, ni alie neniel povas, kaj tiu tutmonda kulakaro, kiu pro tio pri ni ridas, tutegale estas parazitoj kaj fiuloj. Kaj pri Ustimenko ekzistas ankoraŭ tiaj, kiuj ridas, sed tio ne eblas...

Larmoj subite verŝiĝis el ŝiaj okuloj kaj ekfluis laŭ la vangoj. Ŝi skuis la kapon, kvazaŭ forskuante tiujn larmojn, kaj demandis tute mallaŭte:

— Stulta tosto, ĉu?

— Tre bona, — diris la aŭstro, per malgrandaj glutoj, en ia stranga maniero trinkante vodkon, — mi komprenis vi, fraŭlin'...

Ne eltrinkinte sian vodkon, ŝi demetis la glason flanken, viŝis la vizaĝon kaj enpensiĝis. La aŭstro malgaje rigardis al ŝi, la maljuna, senplumigita sed tamen «ekvidinta falko» — tiel ŝi pri li pensis. Ĉu varmiĝos lia animo aŭ ne? Ĉu laŭfortan ŝarĝon prenis sur sin Ustimenko? Kaj se vere, vakuo? Tiam kiel? Ho, ili prefere silentu nun, nur li komprenu nenion demandi de ŝi kaj ne konsoli ŝin...

Ja silenti li scipovis. Li eĉ okupiĝis pri afero — denove malpakis sian havaĵon de mizerulo, diligente malpakis kaj kaŝis la ŝnureton. Kaj malŝparis por tio tempon pli ol dekoble ol estis necese. Kaj nur ekaŭdinte, ke ŝi komencis mastrumi malantaŭ lia dorso, li turniĝis al la tablo.

— Bitte! — diris Barbara nekonvene. — Ni daŭrigu nian festenon. Do, tiele: kaviaron la rusoj hakmanĝas per kuleroj, — diris ŝi, — sed ĉar kulero mankas, mi ĉi tie pankruston oportunan detranĉis. Bonvolu manĝi!

Finfine li ridetis. Kaj kian saĝan, bonkoran rideton li havis, tiu doktoro de mortintoj.

— Al ni ĉi tie en la butiko oni porciojn eldonas, — mensogis Barbara, por igi la aŭstron manĝi la kaviaron. — Abunde varigas kuponojn, speciale por ni, geologoj. Vi manĝu, ne ĝeniĝu, mi tie en la ekspedicio alian porcion havas, ĉion ĉi mi ne bezonas, kuraĝe manĝu...

Li plu rigardis al ŝi ridetante.

— Mi petas, — diris Barbara. — Vous comprenez, monsieur Hebeisen? Ĉi vi estas Paul? Kaj kia estas via patronomo?

— Gerhard.

— Do, Paŭlo Gerhardoviĉ?

— Ustimenko tiel parolas.

— Ja mi ne demandas, kiel via Ustimenko parolas. Mi mem deziras paroli.

— Parolu Paŭlo Gerhardoviĉ. Kaj vi kiel parolas?

— Kaj mi parolas Barbara Rodionovna, — forgesinte pri sia mensogo, respondis ŝi.

— Ĉu Nonna-Barbara?

— Nonna, — koleriĝis ŝi, — Barbara estas patronomo. Kaj la ŝinkon manĝu. Mi tuj teon infuzos en la karafo, ĉi tie estas boligilo.

La karafo en ŝiaj manoj krevis, ĉiam ŝi forgesadis, kiel necesas trakti frakaseblajn aĵojn. Ŝi devis pagi tridek rublojn. Nun al ŝi restis naŭ ĝis salajro post du semajnoj. Tamen, ŝi ofte faradis ŝuldojn.

— Nu, do, — diris Barbara, reveninte kun lada bolkruĉo, — ni trinku teon, dispelu enuon. Do kiu estas tiu Ustimenko? Kiel vi kun li konatiĝis? Kaj kial vi eĉ vorton sen li ne diras?



1. Populara kanto «Se vi amas — trovu» (1940) en formo de tango, muziko de K. Listov, vortoj de L. Oŝanin.
2. A. A. Brusilov (1853–1926) — rusia, poste sovetia militestro kaj milita pedagogo, kavaleria generalo. La trarompo de Brusilov — ofensiva operaco de la rusa armeo sub lia gvido en 1916 dum la unua mondmilito, en kiu estis kaŭzita granda malvenko al armeoj de Aŭstro-Hungario kaj Germanio kaj okupitaj Bukovino kaj orienta Galicio. En la operaco Brusilov uzis novan taktikon, poste uzitan en la dua mondmilito de la Ruĝa Armeo. Sed la strategia gajno de la operaco estis tute perdita pro kulpo de la ĉefstabo (laŭ posta takso de Brusilov mem).
3. Populara kanto «Malluma nokto» (vortoj de V. Agatov, muziko de N. Bogoslovskij, 1943), same en formo de tango. Traduko de V. Ĉernov.