Du tablojdoj — bona dormo, kvindek — kvieta morto

Li jam intencis foriri en la hospitalon, kiam apude peze malleviĝis sur la benkon majoro Maleviĉ — najbaro en la ĉambro, kartludisto kaj drinkemulo.

— Ĉu tio estas vi, subkolonelo?

— Mi.

— Ĉu plu meditas?

— Kaj kion ankoraŭ mi faru?

— Certe, nenio estas farinda.

Vlaĉjo ne respondis.

— Mi jen alkoholon akiris, — plu anhelante, diris la majoro. — Tian frenezan prezon prenas ĉi tie damnitaj drinkejestrinoj pro tiu ĉi pocio, sed kion fari? Ĉu vi deziras iĝi partnero?

— Mi povas.

— Pago per kontantaĵo.

— La mono estas en la ĉambro.

— La transakcio plenumita. Ĉu ni komencu?

Ja kial ne? Kial ne drinki, kiam aperas eblo? Kaj ankaŭ kartojn li nun ludos — tio same estas rimedo por pasigi la tempon, ĉu tiel, ŝajne, esprimas kamaradoj kartludistoj?

— Bulbeto estas, paneto same, — dolĉe basis Maleviĉ. — Kaj glaseton mi havas. Ĉiujn rimedojn por subpremo de angoro.

Lumiginte flamon de fajrilo, li lerte verŝis alkoholon el flakono, alverŝis akvon el duonlitra botelo, derompis panon, etendis al Vlaĉjo bulbeton.

— Jen, manĝu bonvole, subkolonelo...

Teni la glason per du fingroj estis multe pli malfacile, ol cigaredon, kaj majoro preskaŭ verŝis en la Vlaĉjan buŝon la bruligantan, odorantan je keroseno likvaĵon. Poste li eltrinkis ankaŭ mem, poste enverŝis la restaĵojn.

— Ĉu faciliĝis? — demandis Maleviĉ.

— Ŝajne faciliĝis.

— Nia afero estas tia, — kun suspiro diris la majoro. — Al panjo ne eblas plendi.

Ili ankoraŭ iom sidis, fumis, poste la majoro ekhastis «hejmen, manĝi», kiel li esprimis. Kiam silentiĝis liaj pezaj paŝoj, pli aŭdebla iĝis la orkestro el la ĝardeno, kaj sub tiuj malrapidaj kupraj pacaj sonoj de malnova valso Ustimenko subite serioze kaj eĉ afereme unuafoje pensis pri sinmortigo. Tio estis tiom simpla eliro el la situacio, ke eĉ lia spiro haltis.

Se homo estas senigita je sia afero, rezonis li, se li estas senigita je la senco de sia vivo, senigita je la senco de la nocio mem de feliĉo, tiam por kio porti la ŝarĝon, pasigi la tempon per kartludado kaj alkoholo kaj, esence, ĝeni aliulojn per la procezo de sia ĝisvivado, ne de la vivo, sed ĝuste de la ĝisvivado? Por kio?

Kiel simpla, kiel ekstreme simpla kaj klara al li iĝis ĉio post tiu ĉi malkovro...

Kaj denove ektiriĝis tagoj kaj vesperoj, similaj unu al la alia — kun kartludado, ŝakludado, kaŝa drinkado, leteroj de Vera, al kiuj li respondadis per poŝtkartoj. Flegistino aŭ brankardistino skribadis kun suspiro laŭ lia diktado: «Mi kuraciĝas, kisas, la humuro estas normala, saluton al la laboraj kamaradoj».

Alion dikti li ne povis.

Al Aŝĥen kaj Bakunina, al ilia kolektiva letero li respondis vigle: «La farto pliboniĝas, la humuro estas batala, la kondiĉoj estas bonegaj, la prizorgo estas unuaklasa, petoj kaj deziroj ne estas». Kaj al Ĥarlamov li entute ne respondis, same kiel ne respondis ankaŭ al Rodiono Metodjeviĉ, al lia malgaja letero, en kiu tiu sciigis, ke li kuŝas kun korinfarkto. Tiuj du, se al ili skribi ne per propra mano, komencos bredi delikatecon, sed por kio?

Por kio ĝeni la nejunajn kaj malsanajn homojn per la procezo de sia ĝisvivado? Kia senco estas en tio?

Iam, kiam jam komenciĝis longaj pluvoj, en malfrua melankolia vespero li eliris el la ĉambro de sia unua etaĝo kaj eksidis en la vakantan, kun elstarantaj risortoj foteleton de la deĵoranta flegistino. Tiu decido, kiun li faris en la sufoka nokto en la hospitala parko, nun definitive kaj firme enradikiĝis en li, li nur atendis okazon, por «ekzekucii la verdikton». Kaj nun ĉi tie, en la fotelo, kiel ĉiam, restante sola kun si mem, li komencis pensi pri «la fino», obstine rigardante per siaj ĉiam firmaj okuloj al la pordeto de la blanka ŝranketo kun ruĝa kruco. En lia animo estis trankvilo, li tute nenion timis, eĉ Vera-n forlasi estis ne timinde. «Esence, mi nur faciligos ŝian vivon, — pensis li, — ŝi estas tro honesta, por forlasi min nun, kaj gajan estontecon kun mi ŝi, kompreneble, ne ĝisatendos». Tiel rezonante, li plu rigardis al la blanka pordeto de la ŝranketo, ĝis rimarkis elstarantan el la seruro ŝlosilon. Nun deĵoris ĉiam sovaĝe gaja, punce ruĝa kaj nigraokula flegistino Rainjo, — tio, certe, estis ŝi, kiu forgesis ŝlosi sian apotekon.

Ne ekstarante, Vlaĉjo etendis la maldekstran manon — la pordeto malfermiĝis. Ĉi tie, kiel ankaŭ en aliaj hospitaloj, ĉio estis dismetita laŭ la por ĉiam establita, kutima ordo; li sciis kaj memoris tiun ordon, tial longe serĉi li ne devis. Jen maldekstre, sur la dua breto: du tablojdoj — bona dormo, kvindek — kvieta morto. Dormo, transiranta en morton. Kaj por ke Rainjo havu neniajn malagrablaĵojn, li ŝutos la tablojdojn en la poŝon, kaj la flakonon metos reen en la ŝranketon, la tablojdoj ĉi tie ne estas kalkulitaj...

Kun morna ĝojo li plenumis sian planon kaj, peze apogante sin sur la lambastono, foriris en la ĉambron, kie brulvundita Ĥatnjuk kaj flota veselleŭtenanto Karcev, enue interparolante, ludis domenon.

«Almenaŭ iel ellogi ilin en la koridoron!» — incitite pensis Ustimenko, kuŝiĝante sur la liton. Glaso kun akvo staris apude sur la ŝranketo, sed ne povis ja Vlaĉjo komenci la proceduron de glutado antaŭ la okuloj de tiuj homoj: ili nepre demandos, kion li faras? Kaj kial li «prenas» tiom da tablojdoj? «Ĉu prokrasti tiun okupiĝon ĝis la nokto?» — demandis li sin. Kaj malforte subridis, komprenante, ke li serĉas pretekston por kun honoro prokrasti la ekzekucion de la verdikto...

Diligente pendiginte la kitelon sur la kroĉilon, por ne elŝuti la tablojdojn el la poŝo, li malkovris la liton kaj momente ekdormis per tia dormo, kiel en la juneco, kiam li laciĝadis pro laboro, kaj vekiĝis kun veno de mateniĝo — la ĉambro jam griziĝis, kaj ĉe la piedparto de lia lito iu staris, ia maldika blanka sombra figureto...

— Kiu... estas tio? — flustre demandis li.

— Tio estas mi — Maria Paŭlovna, — same per flustro, sed jam per tute mallaŭta, apenaŭ aŭdebla, prononcis la doktorino.

— Maria Paŭlovna?

— Jes. Ĉu vi ne povas eliri... kun mi? — ankoraŭ iomete alproksimiĝinte al li, demandis ŝi. — Por kelkaj minutoj... Se, certe, vi bone fartas.

«Ŝi vidis, kiel mi ŝtelis la tablojdojn, — kun kolero pensis li, — ektimis, ja tio estis dum ŝia deĵorado. Aŭ Rainjo vidis».

— Donu la kitelon! — ordonis Ustimenko.

Li ial ne ŝatis tiun ĉi doktorinon, same kiel, tamen, ne ŝatis ĉi tie multajn. Ili pri nenio estis kulpaj antaŭ li, ĉiuj lokaj doktoroj kaj doktorinoj, sed li, kiel ŝajnis al li, sciis tion, kion neniam ekscios ili, kaj tial opiniis sin rajtohava rigardi al ili moke, malsimpatie kaj eĉ malestime.

«Herooj en blankaj kiteloj! — incitite pensis li, penante ne gliti per la kaŭĉuka pinto de la lambastono sur la kahelaj platoj de la planko. — Savantoj de homoj! Nu kian diablon bezonas de mi tiu sombra virgulino?»

Maldika, malalta, kun senfine laca kaj ia eĉ malforta esprimo de la helaj okuloj, ŝi konfuzite kaj rapide ĵetis rigardon en la mornan vizaĝon de tiu ĉiam kolera subkolonelo kaj ree petis:

— Ĉu por vi ne estos malfacile ĝisiri kun mi ĝis la kuracista ĉambro?

Ne, la afero, ŝajne, estas tute ne en la tablojdoj. Tiam en kio do? Ĉu en lia politik-morala stato? Eble, Aŝĥen plendis pri mallongeco de la leteroj, kaj tiu etulino nun kun li faros animsavan konversacion kaj klarigados al li, kio estas la bazaj karakteraj trajtoj de la sovetia homo?

Ŝi provu!

Ŝi risku!

Ŝi multe pagos pro tio!

Ŝia lito sur la vakstola sofo estis netuŝita — verŝajne, ŝi ne kuŝiĝis. Certe, ŝi estas el tiaj, ŝia tuta vivo estas heroaĵo! Ŝi ne dormos, kvankam tute eblas dormi! Kiel ŝi povas, ja ŝi servas al la suferanta homaro!

— Nu? — demandis li, eksidante kaj almetante apud si la lambastonon. — Mi aŭskultas vin.

— Vidu, doktoro, — komencis ŝi, kaj Ustimenko rimarkis, kiel subite tiu modesta Maria Paŭlovna ruĝiĝis kaj subite iĝis bela per ia knabina, nematura, juna belo. — Mi dezirus, doktoro...

— Mi estas korv', ne muelisto, — morne interrompis li ŝin, — kia mi estas doktoro...

— Ne, vi estas doktoro, — venkinte sian momentan sinĝenemon kaj eĉ kun certa forto en la voĉo prononcis Maria Paŭlovna, — vi estas doktoro, mi scias. Kaj mi bezonas vian konsilon, komprenu, vian konsulton. La afero estas en tio, ke mi aŭdis pri vi de Oganjan, kaj, ĝenerale, mi ankoraŭ ricevis leteron. Kaj ĉi tie estas ĝuste tia kazo...

Per la malgrandaj, mallongfingraj manoj kun zorgeme tranĉitaj ungoj, plu ĝeniĝante, ŝi dismetis antaŭ li radiografaĵojn — multe da radiografaĵoj, lerte kaj klare faritaj: ĉi tie, en la hospitalo, estis bonega radiografisto. Ne hastante, singarde Vlaĉjo fiksrigardis al unu radiografaĵo, al la alia, al la tria, poste li peze restarigis la spiron. Eĉ ŝvito al li aperis — tiel tio estis neatendita kaj timiga...

Ĝuste tiajn radiografaĵojn li rigardadis tiam, en la kabineto de la okulvitra doktoro Ward — tie, en la arkta hospitalo sur la monto. Ĝuste tiel estis vundita la angla aviadisto Lionel Neville, kara knabo, rememoro pri kiu ĝis nun per neeltenebla pezo subite premadis la koron. Nu jes, ĝuste same kuŝas la kuglo, same, ĉe la radiko de la pulmo. Nu jes, ĉio estas sama, kaj kio? Kion deziras de li tiu sufere ruĝiĝanta fraŭlino?

Ŝi estis parolanta, kaj li aŭskultadis kaj foliumadis la fotaĵojn. Estas kompreneble, ke tiun operacion ŝi konas nur el literaturo, pri tio ne indas ĝeniĝi, — se li ne eraras, ŝi estas juna? Antaŭ kvar jaroj ŝi finis la instituton, kaj tuj okazis la milito? Do, milito por kirurgo — tio estas ne kvar jaroj, tio estas tutaj dudek. Per kio, propre, li povas esti utila? Ŝi, verŝajne, komprenas, ke liaj manoj ne taŭgas nun por laboro? Aŭ al ŝi, kiel ankaŭ al multaj aliaj kuracistoj, ŝajnas, ke per jen tiuj ĉi du fingroj li povas fari ion ankoraŭ utilan? Do li certigas ŝin, ke ŝi profunde eraras...

— Ne, mi pro alia kaŭzo vin invitis, — mallaŭte prononcis la doktorino. — Mi, pli ĝuste ne mi, sed ni ĉiuj ĉi tie bezonas vian konsilon, kamarado subkolonelo! La afero estas en tio, ke kolonelo Oganjan diris kaj el la letero, kiun ni ĉi tie ricevis, ni scias, ke vi operaciis pulmojn...

«El kia tia letero, — divenante, ke la leteron skribis Veresova, kaj kompatiga pri kriplulo-kuracisto...»

— Vi sur via floto multe operaciis... — daŭrigis la doktorino.

— Ne «sur floto», sed «en floto»! — tute jam ne saĝe korektis li Maria-n Paŭlovna-n, komprenis tion, sed pro obstineco tamen klarigis: — Oni ne diras «sur floto»! «En»!

— En! — embarase ripetis ŝi. Kaj ekhastis, evidente hontante pri lia per nenio retenata kolero, pri liaj sentaktaj rimarkoj, hontante tion, ke li eĉ ne penas bridi sian incitiĝon: — Ĝenerale, mallonge dirante, doktoro, ĉe ni ĉi tie kuŝas kolonelo Sarancev — jen la fotaĵoj. Ĉio nun estas bona, sed ni pensas, ke tio estas ne vera, ne efektiva, pli ĝuste, pornelonga bonfarto. Kolonelo Sarancev tre suferis, lia kruro estas malbona, ĝenerale komence lian kuracadon fuŝis ne tre spertaj kamaradoj. Kaj jen ni deziris peti vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉar vi sub gvido de Oganjan kaj de Ĥarlamov mem kaj vi mem persone...

— Mi komprenas! — diris Ustimenko, foliumante la malsanhistorion de Sarancev A. D. — Ĉion komprenas!

Li ne tre aŭskultis ŝin — la doktorinon, demandante sin mem: ĉu ĉio ĉi ne estas bonfarado, ĉu ne spektaklo, aranĝita por okupi lin per laboro, ĉu tio ne estas rezultoj de la veno de Aŝĥen kaj de la kompatiga letero de Vera? Sed tiam li rimarkis sian voĉon, ekaŭdis siajn abruptajn demandojn pri Sarancev kaj forgesis pri tiuj duboj, kiuj lin ĵus turmentis. Li rekonis tiun sian eksan voĉon, de kiu li mem dekutimiĝis. Tiel li paroladis, laborante, al kapitano Ŝapiro, se tiu ion detale, sed neprecize klarigadis en la afero, kiun ili estis farantaj kune.

Sed ĉu li nun laboris?

Tamen, ĉio ĉi ne estis grava, ĉiujn siajn dubojn li tuj forgesis. Lian matenmanĝon kaj kakaon oni alportis ĉi tien, en la kuracistan ĉambron, kie li, morne mallevinte la kapon, elaŭskultis la matenan «kvinminutan» konsiliĝon, post kiu Maria Paŭlovna, ree rapide kovriĝinte per ruĝo, deklaris, ke ŝi laŭ komisio de la kolektivo permesis al si inviti doktoron Ustimenko por konsultado al kolonelo Sarancev kaj Vladimiro Atanazijeviĉ donis konsenton...

«Donis konsenton! Stulte!» — pensis Vlaĉjo kaj per atente streĉita rigardo kontrolis ĉiujn — ĉu ne interpalpebrumas ili, ĉu ne estas ĉi tie «komploto de delikateco», ĉu ne spektaklo estas preparita por li?

Ne, nenion suspektindan li rimarkis. La ursaspekta Nikolao Teodoroviĉ estis volvanta memfaritan cigaredon. Doktoro Antonova estis skribanta en notlibreto. La flegistinoj estis ion afereme eksciantaj de Zakoldajev.

— Do, kio? — bonanime interesiĝis Nikolao Teodoroviĉ. — Ĉu ni iru, subkolonelo, al Sarancev? Mi nur avertas, ke li estas forte elturmentita kaj povas subite impertinenti...

— Ni iru! — konsentis Ustimenko.

La damnita kaŭĉuka lambastona pinto dufoje glitis, antaŭ ol li oportune apogis sin per ĝi. Sed kvazaŭ neniu ĉi tie rimarkis tiujn liajn penojn. Poste ili iris laŭ la koridoro — ne vundito kaj kuracisto, sed du kuracistoj, nehaste interparolante pri siaj profesiaj aferoj kaj pri gravaj bezonoj de la hospitalo en la nuna tempo...

— Kio estas tiu ĉiufonfiguro? — mirege interesiĝis la bluokula Sarancev, kiam Vlaĉjo ne sen peno eksidis apud lia lito sur tabureton.

— Subkolonelo Ustimenko estas ne ĉifonfiguro, sed kuracisto, — per sia grumbla ursa baso respondis Nikolao Teodoroviĉ. — Kondutu dece, Sarancev, kaj ne ofendu homojn, kiuj venis al vi, por...

— Mi ne estas tiom facile ofendebla! — interrompis Ustimenko.

Certe, li povis defendi sin! Kaj defendus sen ajna protekto. Aŭ ĉu li estas tiom mizeraspekta, ke vokas deziron protekti?

Post ĉirkaŭ dek minutoj Nikolao Teodoroviĉ foriris, kaj Vlaĉjo restis duope kun la malgranda, maldika kaprazita tankisto. Per helaj, nebonkoraj, akcipitraj okuloj la kolonelo ĉiam fiksrigardadis al sia nova kuracisto, ĉiam kvazaŭ taksadis lin, ĉiam solvadis ian problemon. Kaj Vlaĉjo silentis, fumante en la malfermitan fenestron de la malgranda ĉambro, trans kiu, kiel en tiuj tagoj, en Arkto, kiam zumis en la haveno trenŝipoj, semis eta, longa pluvo.

— Nu? — finfine demandis la kolonelo. — Ĉu longe vi silentos, militkuracisto?

— Ja mi nenien hastas, — respondis Ustimenko. — Mi estas el la kvina ĉambro, ĉi tie en la etaĝo.

— Do, ĉu por pasigo de tempo vi venis?

— Ĉiuj ni ĉi tie estas nervozaj, Sarancev, — diris Vlaĉjo. — Al ĉiuj estas aĉe.

La kolonelo subite ekbolis.

— Sed mi ja pri nenio plendas, — komencis krii li, kolere globigante la okulojn. — Mi postulas kaj insistas pri elhospitaligo. Mi estas sana! Pro kia diablo ili ĉi tie bredas ĉirkaŭ mi delikatan diplomation? Nu, sidas la kuglo, nu kaj ĝi sidu, se ĝi min neniom ĝenas. Eĉ ne kun tiaj pecoj de fero en tripo homoj vivas. Eĉ en ostoj, okazas, sidas — do oni ne nur vivas, militas nemalbone, interalie. Kaj la ĉi-tieaj diras nek jes, nek ne. Inter si ili parolas en sia hunda latino, kaj mi estas kiel peono...

— Necesas operaciiĝi! — seke diris Vlaĉjo.

— Kion operacii?

— La kuglon el vi necesas eligi.

— Ĉu el la tripo?

— El la pulmo.

— Mi ne konsentas! — morne respondis la kolonelo. — La risko estas tro granda. Ankaŭ mi ĉi tie iomete kleriĝis, aŭdis. Kvindek procentoj kontraŭ kvindek, tio ja estas danĝera.

— Nu, kaj se sen operacio, tutaj naŭdek kvin estas por tio, ke trafos vin tia refoja sangelfluo, vidu, el kiu jam neniu eltrenos...

— Ĉu vi ne mensogas?

— Ne mensogas.

— Bone, vi povas esti libera, subkolonelo, ĝis la vespero. Mi pensos.

La stranga kombino — bluaj okuloj kaj akcipitra esprimo de tiuj okuloj de la tankisto — dum la tuta tago maltrankviligadis Ustimenkon. Kaj pri siaj tablojdoj li tutsimple forgesis. Certe, ne indis timigi la kolonelon per refoja sangelfluo, sed Sarancev ne estas timema. Kaj ĉu eblas ne diri la tutan veron en tiaj okazoj? Jen de leŭtenanto Neville oni kaŝis la veron...

En la antaŭvesperaj, krepuskaj, tiaj neelteneble malgajaj hospitalaj horoj li eniris en la kuracistan ĉambron kaj sola ree okupiĝis pri la radiografaĵoj, ree malrapide foliumis la malsanhistorion kaj denove por longe enpensiĝis, kaj poste, elfuminte seninterrompe du cigaredojn, direktis sin en la ĉambron de Sarancev. Liaj okuloj severe briletis, kaj la tuta vizaĝo estis plena de esprimo de energio kaj forto.

— Nu? — demandis li en la pordo.

— La rezolucio: rifuzi! — prononcis la kolonelo. — La demando estas elĉerpita. Iru, subkolonelo, promeni. Vi povas esti definitive libera.

— Kvindek procentoj viaj estas mensogo! — diris Vlaĉjo, eksidante kaj metante pli oportune la lambastonon. — Absurdo! Risko, certe, estas, sed mi deziras al vi rakonti unu historion, kaj vi aŭskultu atente...

— Larman ne rakontu! — ordonis per sia komanda tenoro la kolonelo. — Sed se ridindan, mi aŭskultos.

— Ridinda ne estos! — avertis Ustimenko.

Kaj li rakontis pri Lionel Neville ĉion. Neniam li estis bona rakontanto, la militkuracisto Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉiam li rakontadis iel fragmente, sen glateco kaj transiroj, ne scipovante amortizi, sed ĉi tie, ĝuste en tiu ĉi okazo, verŝajne, alie eĉ ne eblis rakonti...