Super homaj fortoj...

Helena estis ŝnursaltanta: tio estis tia neordinara spektaĵo, ke Ustimenko eĉ haltis. Nur vintre ŝajnis, ke tiu knabino neniam ridetos. Sed nun ŝi, kvazaŭ nenio okazus, revenis en la naturan por ŝi infanecon kaj, evidente, bonege tie sin sentis.

— Saluton, Helenjo, — diris li el malproksime.

— Aj-aĥ, kamarado majoro, — ridinde ekriis Helena. — Mi ne rimarkis, jen malfeliĉo!

Kaj novajn vortojn ŝi akiris — jen subite ia «aj-aĥ». Kaj ŝi lumas, rigardante en la okulojn, palpebrumante per la grandegaj okulharoj, kvazaŭ ankoraŭ kreskintaj dum tiu ĉi tempo.

— Kiel vi vivas? — demandis li, mallerte metante la manon sur la firman ŝultron de Helenjo. — Ĉu nemalbone?

— Ni ordinare vivas, — ĝojante pri lia neofta kareso kaj movante sub lia mano la ŝultron, respondis la knabino. — Ni havas novan koncerton hodiaŭ, ĉu vi venos?

— Certe.

— Do, estas gvardia ordo. Vi nur nepre venu, ĉu bone?

— Nepre!

— Mi «Bluan tuketon» plenumos, bela kanteto, ĉu vi ne aŭdis?

— Ne aŭdis.

Esence, li la demandojn de Helenjo kaj siajn respondojn estis ne plu komprenanta. Li nur rigardis — nur vidis Kozirev-on, afekte haltigintan sian «Willis»-on apud la enveturejo en la hospitalon. La subkolonelo alveturis sola, ĉirkaŭrigardis, pensis iom, plenigis la pipon per tabako kaj, ekfuminte, al iu salute, kvazaŭ en kinofilmo, svingis la manon.

— Tio estas — al Vera Nikolajevna Kozirev salutas, — klarigis al Vlaĉjo Helena, kvazaŭ penante al li en io helpi. — Ĉu vi vidas nun?

Kaj Ustimenko malgaje pensis: «Jam eĉ tiu knabino, verŝajne, estas informita pri eventoj de mia vivo kaj penas al mi laŭforte helpi. Helpi ne esti ridinda. Ŝi aŭdis en la terkabano, komprenas. Kaj mi, certe, estas tre ridinda. Tamen, kian tio havas signifon — ĉu ridinda, ĉu ne ridinda! Ja ĉio ĉi estas finita, por ĉiam, al diablo, finita!»

Alvenis kapitano Ŝapiro, haste raportis pri tio, ke dum la pasinta tempo nenio nova okazis, kaj eksilentis, iomete konfuziĝinte kaj eĉ rozkoloriĝinte. Ili ĉiuj pri li ĝeniĝis, ĉu tiel?

Kaj subkolonelo Kozirev per balanciĝema mastra irmaniero, ne haste kaj donacante al la flankoj ridetojn, malrapide aperis el trans la rokoj, sed nun jam en kitelo, kaj direktis sin al la subtera kirurgio, kie kuŝis Barbara.

— Nenio fareblas, — kun suspiro diris Veresova, — li ricevis permeson de Mordvinov mem. Kaj Mordvinov, kiel vi scias, nin kaj vin ne tre ŝatas. Ja kia feroca estis la telefona interparolo. Ĉu vi lin vidis?

— Ĉu Mordvinov-on? Vidis.

— Kaj ĉu li al vi nenion diris?

— Nenion.

— Tio estas tial, ke mi la tutan kulpon prenis sur min, — kun jubilo en la voĉo diris Versova. — Kvazaŭ estis mi, kiu ne enlasis. Li kredis...

Kaj, ekridinte, aldonis:

— Estas facile trompi vin, virojn...

De la golfo puŝe impetadis vento, plaŭdigadis pendigitajn sur ŝnuroj tolaĵojn, portadis etan mordantan akvan polvon.

— Ja vi, verŝajne, eĉ nenion manĝis! — ekkriis subite Vera Nikolajevna. — Ĉu vere? Ne manĝis? Iru al vi, mi tuj vin bonege manĝigos. Ni hodiaŭ havas elstaran pilafon! Nu, iru do, kia neeltenebla homo! Forkonduku la majoron, Helenjo, kaj primetu ĉe li la tablon... Ja vi nun ĉion scipovas!

— Ne indas, mi mem! — malvigle diris Ustimenko kaj ekiris al si, sufere antaŭsentante longajn kaj senutilajn kompatojn de Veresova.

Sed ŝi estis ankoraŭ pli saĝa, ol li pri ŝi pensis.

Ŝi diris neniajn «kompatajn» vortojn, male, kondutis facile, simple, nature, kiel bona amiko, kiu decidis nenion dolorigi. Verŝinte por li vodkon, Vera pipris per «sia propra» pipro la pilafon (ŝi ne eltenadis senspicaĵojn) kaj kun karaktera por ŝi scipovo rimarki en homoj ridindan kaj malnoblan rakontis subite, kiel en la ĉefa bazo flirtis kun ŝi iu tre serioza kaj solida generalo, kiel li donacadis al ŝi memoraĵetojn kaj kiel subite, en unu momento ĉio ĉi ĉesis, ĉar al la generalo, maltrankviliĝinte pro onidiroj, venis la edzino, virino severa, histeriema kaj treege kuraĝa. Por esplori detalojn ŝi venis al Veresova en la hospitalon kaj kunvenigis la tutan estraron.

Vera Nikolajevna rakontadis kun karaktera por virinoj de sia tipo kruela observemo, ne kompatante eĉ sin mem, sed tiel vigle kaj pitoreske, ke Vlaĉjo ĉesis pensi siajn malgajajn pensojn, kaj simple aŭskultis kaj ridetis...

— Do, kiu, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, ne havis siajn subkolonelojn, — subite kun tiro konkludis ŝi. — Kaj kion ili ĉiuj valoras kompare kun amo, se ĝi ekzistas?

— Pri kio vi diras? — malsimpatie interesiĝis li.

— Pri via persona vivo! — apoginte sin per la genuo sur la tabureto kaj malalte kliniĝinte al Ustimenko, diris Veresova. — Ĉu estas nekompreneble?

Li silentis, sombre deskrapante de la pato restaĵojn de la pilafo. Kion ŝi de li deziras? Por kio ŝi subite bezonis paroli pri Barbara? Ja li pensis, ke al ŝi sufiĉos anima takto, por ne tuŝi tiun ĉi temon.

— Ĉu estas ne mia afero? — mallaŭte demandis ŝi. — Ĉu vi tiel rezonas?

— Proksimume tiel, — ĵetinte mallongan rigardon en ŝiajn brilantajn okulojn, respondis li.

— Ne, mia, — kolere diris Veresova. — Mia, ĉar mi amas vin. Amas, sciante, ke vi neniom amas min kaj ne amis. Mia, ĉar mi kion ajn kapablas pro vi. Mi amas, malfeliĉa vi egocentristo, amas, kredas je vi senfine, deziras esti kun vi ĉiam, deziras rigardi al vi demalsupre supren, deziras ĝoji pri sorto, kiu donos vin en miajn manojn. Ĉu vi ne komprenas?

— Vi eraras, — ĝentile respondis li. — Vi min, Vera Nikolajevna, elpensis. Vi eĉ pri ia ĉevaleto elpensis, pri kiu vi vetas. Ĉio ĉi estas sensencaĵo, bagateloj, ja mi tutsimple estas sufiĉe teda kuracisto. Kaj nenio el mi elkreskos...

— Rigardu al li, — kun facila subrido diris Veresova. — Kia kuraĝo! Li eĉ sin mem forstrekis, nur mi foriru de lia vojo. Nu, dio estu kun vi. Vere, tiu via teĥnikisto-leŭtenanto estas ĉarmega estaĵo. Mi same povus al ŝi enamiĝi kaj tute dividas kaj viajn sentojn kaj la sentojn de la belulo Kozirev. Kio koncernas, Vladimiro Atanazijeviĉ, vian estontecon, do apenaŭ la subkolonelo poste edziĝos al Stepanova. Mi pridemandis liajn soldatojn, jen al vi donaco de mi: kamarado subkolonelo estas edziĝinta, ricevadas de la edzino regule leterojn kaj fotaĵojn de siaj infanoj, mem skribadas leterojn kaj sendadas sendaĵojn. Sekve, la estonteco apartenas al vi. Tiaj birdoj, kiel Kozirev, — mi tion bone scias, ne vane mi al vi la parabolon rakontis pri mia generaleto — kuraĝas nur en foresto de la leĝaj edzinoj. En la paca tempo ili estas kvietaj kiel ŝafidoj. Sian edzinon Kozirev, sendube, nomas «panjo», li ŝin — «paĉjo», estas sana, normala familio, kiel do eblas subite ĝin detrui. Ne, kamarado majoro, Barbara Rodionovna, sendube, estos via akiraĵo, nur atendi necesas, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, atendi kaj paciĝi...

— Aŭskultu, — subite, ne reteninte sin, preskaŭ kriis li, — mi ne deziras...

— Kaj vi min starigu en atentopozon, — kun gorĝa, malsimpatia subrido vigle respondis ŝi. — Aŭ por kvin tagoj sendu en la punejon! Ĉio estas ĝusta, kamarado majoro, ja mi estas via subulino, vi tute rajtas min revoki al ordo...

Malgraŭ ĉiuj ĉi ŝercoj, ŝiaj fingroj tremis, kiam ŝi volvis por si cigaredeton, kaj Ustimenko ne sen incitita miro pensis, ke, eble, tiu virino vere amas lin.

Tamen, kian tio havis nun signifon?

Gravis nur unu afero — ĉu foriris Kozirev de Barbara aŭ plu sidas tie. Kaj gravis ekscii pri tio.

Eksciis Vlaĉjo simple: la subkolonelo mem venis al li.

— Saluton al scienco! — diris li, eksidante. — Do, baldaŭ mian malsanulinon vi elhospitaligos, ĉu?

— Ne tute tiel, kamarado subkolonelo, — seke respondis Vera. — Ni ŝin evakuas en malfronton. Ŝi devos kuraciĝi ankoraŭ longe kaj funde.

— Nu, el la malfronto vojo al mi por neniu estas fermita.

Veresova subridis:

— Por ŝi — fermita.

— Kiel tiel? Eble, vi klarigos?

— Tre simple: ŝi sian militservon jam finis.

— Ĉu vere? — simplanime kaj arogante miris Kozirev. — Ĉu vi ĉi tie ĉion mem decidas?

— Al mi ne plaĉas via tono, subkolonelo, — akre enmiksiĝis Ustimenko. — Ni faras tion, kion opinias necesa, vi kun viaj ligoj povas plendi pri ni al kiu vi deziras. Kaj bonvolu lasi nin en kvieto...

Sed tio estis ne taŭgaj vortoj: ili al Kozirev neniel efikis. Efikis al li subite Veresova, li eĉ ĉesis insulti, kiam ŝi ekparolis. Kaj iomete flaviĝis.

— Mia afero estas flanka, — subite milde ekparolis ŝi kaj eĉ tuŝis per la fingroj la kubuton de Kozirev. — Sed mi sincere konsilas al vi, subkolonelo, ĉesigi la muzikon, kiun vi levis. La komandantaro aludis al mi, ke via peto pri tralaso al Stepanova ĉi tie estas la lasta, kiu povas esti plenumita. Tiu historio faris multan bruon, tro multan...

Kozirev profunde suspiris, poste rapide demandis:

— Ĉu estos mallaŭdo?

— Mi ne scias, — nehaste respondis Vera. — Estos, se ekzistas signaloj...

— Signaloj, certe, ekzistas, sen signaloj eĉ birdeto ne vivas, — kolere diris Kozirevv. — Nu, dankon, konsolis vi min.

— Ja mi vin ne intencis konsoli, subkolonelo. Kaj mi avertis vin nur tial, ke, nature, mi ne deziras ajnajn senmeritajn malagrablaĵojn por nia hospitalo.

— Ĉu vi vin sekurigas?

— Eĉ se tiel. La pekoj estas viaj, vi mem elembarasiĝu...

— Ja mi ne petos helpon...

Bruliginte la pipon, li foriris, kvazaŭ vere estis venkinto. Kaj Vera Nikolajevna mallaŭte kaj fideme demandis:

— Ne pereos vi kun mi, ĉu, kamarado majoro?

— Pereos! — akre kaj furioze respondis li. — Ĝuste pereos, kaj pereos kiel fiulo.

— Ho, kiel bele! — subridis Veresova. — Tion mi, vidu, jam ie legis aŭ en kino vidis — kiel ŝi lin, anĝeleton, transformis en fiulon. Tamen ĉio ĉi estas absurdo, Vladimiro Atanazijeviĉ. Se li estas bona, lin ne eblas fari fiulo. Kaj se li interne de si estas fia kaj nur tiun ĉi kvaliton eksteren ne manifestis, tiam ja eĉ peko en tio ne estas. Kaj vi min en tiu ĉi okazo kun Kozirev ne haltigis, kvankam sciis, ke mi mensogas, ĉar vi deziris, ke tiu dandaĉo pli rapide foriru. Ĉu ne tiel?

— Ĉion vi mensogas! — malcerte diris li. — Kaj pri viaj sentoj mensogas. Nenio estis, ne estas kaj ne estos.

— Kaj kion vi nomas — sentoj? — kun sia mallaŭta subrido demandis ŝi. — Kion vi subkomprenas sub tiu nocio?

Ustimenko ekrigardis al Veresova el sub la frunto kaj petis:

— Ĉu povus vi lasi min en kvieto, ĉu, Vera Nikolajevna? Vi estu per si mem, mi — per si mem. Ni estas malsamaj homoj, kaj por ni estas malfacile kompreni unu la alian...

— Ĉu vi min forpelas?

Li ne respondis kaj ne returniĝis al la frapo de la fermata pordo, poste suspiris kaj, eltrinkinte poteton da akvo, ekiris al Barbara.

— Ĉu vi kiel kuracisto al mi venis, — demandis ŝi, kiam li eksidis, — aŭ hodiaŭ kiel homo?

— Ĉe mi tiuj nocioj koincidas, — sufiĉe stulte respondis li, kaj, certe, ŝi tion rimarkis, ŝi ja ĉiam rimarkadis tiajn aferojn.

— Do, vi estas homama kuracisto-humanisto? Laŭforte lumante por aliaj, forbrulas mem?

Ŝi koleris, ŝiaj lipoj tremeradis.

— Komenciĝas la spektaklo! — laŭte en la profundo de la subtera kirurgio ekparolis Helena. — La unua parto — cirko de politika satiro!

Vunditoj ekaplaŭdis kaj kriis «brave, bis!». Nelaŭte ekludis akordiono, Vlaĉjo per la mano facile detiris la littukon, fermantan por Banjo la komenciĝintan spektaklon, kaj ili ambaŭ ekvidis Helenjon en longa kalikota ĉemizo, zonita per pansobendo, kun grandega banto en la haroj kaj kun imitaĵo de cirka vipo en la dekstra mano. En la maldekstra mano la knabino tenis kondukŝnuron.

— Tie ŝi havas nian hundon, — diris Vlaĉjo, komprenante, ke Banjo ne povas vidi ĉion. — Bob tuj bojos — kaj tio signifos Hitleron en la komenco de la invado en la USSR-on. Kaj poste li turniĝos sur la dorson — kaj tio estos Stalingrado. Interalie, nia Helenjo ĉiam havas frenezan sukceson...

— Ho dio, — mallaŭte diris Banjo. — Kial ĉio ĉi devas min interesi nun! Vi ree foriros kaj malaperos por kelkaj tagoj, kaj mi ĉi tie kuŝados kaj pensados...

Li rapide ekrigardis en liajn okulojn, rimarkis en ili larmojn kaj petis:

— Ne indas, Banjo! Vi ne devas nervoziĝi...

— Ĉu al mi endas konservi plenan kvieton?

Ŝi memorfiksis tiun lian tiaman vorton: «endas».

— Jes, endas!

La vunditoj ekaplaŭdis kaj ekkriis sian «bis, brave, bis!», poste denove ekludis la akordiono — Helena dancis solistan dancon «valso-neĝero». Kiomfoje Vlaĉjo ĉion ĉi vidis kaj aŭdis!

— Al mi endas konservi plenan kvieton, ĉar mi preskaŭ mortis?

— Jes, ne bone al vi estis.

— Kaj ĉu vi min savis?

— Savis — tion oni skribas en libroj, — diris Vlaĉjo. — Ankoraŭ tie oni skribas: «Li estos viva» — li aŭ ŝi. Oni skribas ankaŭ: «Bonkoraj kaj saĝaj manoj de la kirurgo...»

— Kial vi koleras? — nelaŭte kaj karese demandis ŝi.

— Min tedis banalaĵoj, — sentante, ke lia voĉo ŝiriĝas, diris Ustimenko. — Vi ne povas imagi al vi, kiel ĉio ĉi tedis min! Por mi abomeniĝis kirurgoj, ludantaj violonojn, kaj kirurgoj, prenantaj akordojn sur piano. Tio tre similas al... fajrobirdo!

Tion ne indis diri, tio estis kruela kaj malnobla, sed tiel elŝiriĝis. Por momento Barbara fermis la okulojn kvazaŭ prepariĝante al io ankoraŭ pli terura, ekzemple al tio, ke li batos ŝin. Tamen, tio ne estus terura. Tio, verŝajne, estus la plej bona. Prefere li ŝin murdus, kaj fino!

Sed li silentis.

Kaj Helena tie, en la granda subtera kirurgio, estis plenumanta novan programeron — la kernon de la programo — «Bluan tuketon». Kaj la vunditoj aŭskultis reteninte la spiradon, ne moviĝante, ĝuante la voĉon de Helenjo kaj la senartifikan melodion kun tiaj kompreneblaj kaj simplaj vortoj:

Blua modesta tuketo
Falis de l' ŝultroj ĉe vi,
Diris vi tiam, ke ne forgesos
Pri la karesa juni'...

En nokt'-malfru'
Feliĉis ni dum rendevu'.
Nokte somere,
Amo-espere,
Blua tuket' flirtis plu...1

— Nenio speciala okazis, — koncentrinte fortojn, preskaŭ trankvile diris Vlaĉjo. — Mi vin, Banjo, operaciis.

— Ĉu vi nur plenumis vian devon? — malgaje rigardante al li, demandis ŝi. — Ĉu vi nur faris tion, kion sur via loko farus ĉiu? Kaj ĉu al vi ne ŝajnas, ke tio similas al la kirurgo, prenanta akordojn sur piano? Tiu modesteco!

Ne, ŝi tute ne deziris, ke la «fajrobirdo» preteru nerimarkite. Ŝi revenis al la damnita «fajrobirdo», ŝi deziris tuj pri ĉio paroli, ĉion klarigi, ĉion decidi ĝis fino.

Sed li ne povis, ne rajtis.

— Mi alportis al vi viajn splitojn! — diris li, penante rideti. — Konservu por memoro, post la milito vi montrados ilin al konatoj... Prenu!

Ŝi submetis la polmojn — kave, kaj li elŝutis tien la mallaŭte tintintajn splitojn — ĉiujn sep.

Helena estis kantanta bise:

Kaj plu reven'
De l' sonĝo en frua maten':
Buklas la haroj,
Okuloj klaraj
Lumas sub blua saten'...2

— Ĉu ĉion ĉi vi elprenis el mia kapo? — preskaŭ flustre demandis Banjo.

— A ha!

— Kaj ĉu mia kranio estas same abomeneta, kiel ĉe tiu skeleto, kiun oni rifuzis al ni vendi kontraŭ kontanta mono?

— Ĉu vi memoras, vi tiam skribis en la plendolibro, ke «Rifuzon de vendo de skeletoj per kontanta mono eblas nomi fuŝado», — ridetante, diris Ustimenko. — Kaj postulis, ke mi permesu al vi konduki vian plendon ĝis la «logika fino».

— Ĉu vi ĉion tiel memoras?

— Mi havas bonegan memoron.

— Sed vi memoras parkere.

En la subtera kirurgio oni ree ekaplaŭdis, estis aŭdeble, kiel Helena diris:

— Kamaradoj malgrave kaj grave vunditoj, nia koncerto estas finita!

— Vi demandis, ĉu ne abomeneta estas via kranio? — ne rigardante al Barbara, interesiĝis Vlaĉjo. — Ne, ne abomeneta!

— Ĉu flava, kiel melono?

— Ne, blanka...

Kun tremanta rideto sur la lipoj ŝi ludis kun li tiun ludon — nur li ne foriru. Kion ajn — nur li sidu ĉi tie.

— Kaj ĉu tio ne estas maldeca, ke vi fosis en mia cerbo?

— Ne, ne maldeca. Ĉiuokaze, mi penis fosi kiel eble malpli!

— Sed tamen iomete palpis per viaj manegoj?

Nur ŝi sola en la tuta mondo scipovis tiel konversacii.

— Kial vi silentas? — subite demandis Barbara. — Ni ne povas plu simple babili. Mi devas al vi respondi pri ĉio. Kaj pro ĉio...

— Vi ne povas nun! — rapide diris li. — Vi ankoraŭ esta malsana, Banjo! Vi nervoziĝos, kaj ploros, kaj...

— Kaj ĉu vi pensas, ke mi estas ŝtona! — subite raŭkiĝinte, ekkriis ŝi. — Ĉu vi pensas, mi ne ofendiĝas? Kiel vi arogas pri nenio min demandi? Vi elsaltis tiam el la tramo, elsaltis por ĉiam, forstrekis min, ĉu? Ja mi... ja vi... ja tio estas turmenta... Ne arogu foriri, aŭskultu, mi devas ĉion tuj al vi rakonti!

Sed li ne povis aŭskulti, li ne rajtis aŭskulti. Ja li estis kuracisto. Kaj per fera voĉo de komandanto, ne laŭte, sed tiel, ke ŝi komprenis — alie li tuj foriros, — Ustimenko ordonis al ŝi eksilenti.

— Ja por vi estas malpermesite, Banjo, — kliniĝinte al ŝia pansita kapo, diris li, — vi ne povas, ne rajtas emocii. Poste, kiam vi resaniĝos, — ni parolos. Kaj nun ne eblas, tio estas krimo — tio, kion mi al vi permesas.

— Ĉu mi mortos pro parolado? — subite interesiĝis ŝi, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis. — Ĉu tiel? Kaj nun diru: «Idiotino!» Ĉu vi memoras, kiel vi parolis, kiam mi ne estis komprenanta, kion deziras de ni ĉiuj via granda Seĉenov?

— Idiotino! — per ĝoja flustro diris li.

— Kaj kion ankoraŭ vi diradis?

— Obskurantoj!

— Tio estas super homaj fortoj! — diris ŝi, paliĝante. — Super la fortoj, Vlado! Atendu!

Dum kelkaj momentoj ŝi silentis. Kaj li sidis, kliniĝinte al ŝi, — atendis. Li jam ne kuraĝis haltigi ŝin.

— Tio, kio okazas, estas krimo, — rapide kaj klare ekflustris ŝi. — Min nenio interesas. Nek viaj artifikoj, nek tiu... fajrobirdo. Mi kaj vi estas solaj en la mondo, ni solaj! Mi ne komprenas, ne scias, ne plu deziras pensi. Tio, kio okazis, — okazis, tio estas sensencaĵo! Sed tio, ke ni perdas unu la alian, estas terura, tio estas nerevenigebla, Vlaĉjo. Komprenu, mi petas, komprenu! Mi scias, vi same scias — ni kondamnas nin al senedzeco, ĉar, kiel ajn iru niaj vivoj, ni estos solecaj, terure solecaj, ja ĉio ĉi ne eblas sen amo, tio estas ne efektiva. Sed jaroj, Vladeto, jaroj foriros, la vivo estos stulta, malsaĝa, kiel ĝi jam estis, kiel estas, vivo duona, kvarona, ne vera. Vi ne komprenas, vi nenion komprenas, vi ankoraŭ ne ellernis kompreni, vi ja ĝis nun estas ne ĝisfine plenaĝa. Pensu, rememoru, imagu al vi, stultulo, kiel vi povus preni min tien, en vian eksterlandon. Ja vi povis! Ĉu povis?

Li leviĝis.

— Ĉu vi foriras? — flustre demandis ŝi.

— Jes, — respondis li. — Mi morgaŭ venos. Ni ne plu povas paroli nun.

— Viŝu al mi, bonvole, la nazon, — petis ŝi, — mi min tutan ĉirkaŭploris. Tie, sur la ŝranketo, estas naztuko...

Li viŝis al ŝi la nazon kaj foriris, ĝibetiĝante, kaj Barbara pensis: «Ne, tio estas ne la tria fojo — la tria fojo estos tute aparte, ne morgaŭ, ne ĉi tie, eble post multaj jaroj, kiam ni maljuniĝos. Tamen, apenaŭ! La tria fojo povos entute ne esti...»

Kaj ŝi komencis atendi la morgaŭon.

Sed la morgaŭon Banjo same ne ĝisatendis, ĉar nokte majoron Ustimenko oni vokis telefone al granda estro, pri kio al Stepanova sciigis militkuracisto Veresova.

— Kaj en proksimaj tagoj ni vin evakuos en malfronton, — gaje aldonis ŝi. — Subkolonelo Kozirev estas informita kaj, sendube, akompanos vin...

Banjo nenion respondis.



1. Traduko de Valentin Melnikov.
2. Traduko de Valentin Melnikov.