Vi, Amiraĝibi, ŝatas troigi!

Poste, kiam Vlaĉjo prenis duŝon, razis sin kaj surmetis freŝan kraketantan piĵamon de Rodiono Metodjeviĉ, subite venis gaste la ŝipestro de «Aleksandro Puŝkino».

— Mi deziris kunpreni botelon da brando, — diris li, salutante, — sed mi havas feran asistanton — mian Petrokovskij-on. Inter mi kaj li, vere, estas iomete distribuitaj la devoj: mi estas bonkorulo, grandanimulo, malavarulo, unuvorte. Kaj li estas konservanto! Li estas avara! Mi kaj li tiel decidis, ĉar alie tuta mia ŝipo pereus. Do li — mia George, Jegoro Simonoviĉ — ne permesis. Li deklaris, ke kiam venas gastoj — tiam al ili estu honoro kaj regalo, sed kiam «por elporto» — li ne donos. Li, vidu, ne povas provizi ĉiujn, kiujn mi vizitas gaste, ĉar mi tro ofte faras tiajn vizitojn. Mi sukcesis ŝteli en mia kajuto nur tiun ĉi ĝinon, kaj nur kiam mia George perdis atenton. Li ĉe mi estas tirano, sed iom gapulo, iomete. Ĝuste tio min savas...

— Sed eble, fraĉjoj, ni vodkon drinkos? — demandis Rodiono Metodjeviĉ. — Mi havas — dum la ekspedicio akumulis. Kaj konservaĵojn iajn mi havas. Mi tuj ordonos, estos ĉe ni gvardia ordo...

En la salono estis varme, seke, komforte. Trans la malfermitaj rondaj fenestroj fajfetadis humida vento, akute kriadis mevoj, de la marponto aŭdiĝis egalmezuraj sonoj de valso: tie, malgraŭ malbona vetero, dancis matrosoj.

— Interese ni militas, — pri io ridetante kaj dismetante sur la tablo glasetojn, diris Stepanov. — En la maro vi ĉiajn teruraĵon vidas, kaj ĉi tie jen subite antikva valso...

— Ĉu tio estas «Sur montetoj de Manĉurio»? — demandis Amiraĝibi.

Li facile dirigentis per unu mano, poste, kiam la muziko finiĝis, suspiris kaj diris:

— Bele. Kial ĝuste maristoj, Rodiono, pli ol ceteraj ŝatas valson?

— Eble, tial, ke disiĝo konservas amon, — pensante pri io sia kaj respondante al tio sia, diris Stepanov, sed tuj konfuziĝis kaj invitis la gastojn veni al la tablo.

— Mi petas al la tablo, — diris li per la sama voĉo, per kiu li diradis tiujn vortojn dum multaj jaroj en la salonoj de siaj ŝipoj, kaj pro la invito de Stepanov Vlaĉjo eksentis sin ankoraŭ pli komforte.

Amiraĝibi ridetis.

— Kiam mi faris edziĝproponon al mia edzino, — diris li al Ustimenko, — al mia nuna edzino, tiam inter aliaj argumentoj — ne tro konvinkaj — mi donis unu, decidintan la rezulton de mia arda, temperamenta, sed tute ne lerta parolo. Mi diris: «Anastanjo, kara Anastanjo!» (Ŝi estas rusino — Anastasia Baziljevna). «Anastanjo!» — ekkriis mi kaj enmanigis al ŝi varman, duone dispremitan piron «Duchess» — tiu piro varmiĝis en mia poŝo ĝis temperaturo de fandiĝo de metalo. «Anastanjo, — diris mi, — ni, maristoj, ĉiam sopiras pri niaj edzinoj, ĉar longe ilin ne vidas. Ni freneziĝas pro amo, ĉar ni ne konas ĉiutagan geedzan vivon, ni konas nur festojn». Ĉu vi kaptas mian penson, Rodiono? Ĉu vi komprenas min, doktoro? La edzino por la edzo estas festo, kaj li por ŝi — same. Neniam estas paroloj pri trosalita supo aŭ pri tio, ke vi denove hodiaŭ ne razis vin. «Ne razu vin, — diras ŝi, — ne malŝparu tempon por tiu damnita razado!» — «Mi ŝategas manĝi ĝuste trosalitan supon, — diras li, — por mi ne ekzistas supo, se ĝi ne estas trosalita!»

— Ĉu ĝuste tiel rezultis? — demandis Ustimenko.

— Preskaŭ tiel. Kelkfoje ŝi deziris divorci, sed poste, kiam ni iomete maljuniĝis, Anastanjo komprenis, kia en tio kaŝiĝis romantiko. Kaj ŝi ne plu bedaŭras, ke ŝi prenis tiun ardan piron kaj manĝis ĝin sur la kajo en Odeso, akompanante min.

— Kaj kiam vi estis en la prizono?

— Anastanjo trovis Rodionon kaj poste renkontis min tiel, kvazaŭ mi estis en sufiĉe malfacila vojaĝo. Estis bonega tagmanĝo, kaj sacivo, kiel mi ŝatas, kaj basturmo, kaj aliaj pladoj, kiujn ŝi ellernis kuiri ĉe ni en Kaĥetio1. Tamen, ĉi-foje ŝi ploris pli, ol ordinare. Estas mirinde, ĉu ne, Rodiono, ke maristaj edzinoj, kiam ili renkontas la edzojn, ial ploras...

Per trankvila kaj preciza movo li levis la glaseton kaj proponis drinki je Aglaja Petrovna kaj Anastasia Baziljevna. Poste li ekrigardis al Vlaĉjo.

— Li ankoraŭ estas fraŭlo, — interkaptinte lian rigardon, diris Stepanov. — Li drinki je edzino ne povas. Li drinku je la niaj!

Dum ili manĝis, la konversacio denove revenis al la kvina grafo Neville, kaj de li transiris al la aliancanoj.

— En tio same estas ne tiom simple, — subite kolere ekparolis Rodiono Metodjeviĉ. — Estas ĉe ili bonegaj homoj, sed ekzistas ankaŭ iaj malhelaj fortoj, kiuj kvazaŭ intence penas per ĉiuj eblaj kaj neeblaj rimedoj malhelpi, fiaskigi, fuŝi. Tiajn homojn oni sur mia ŝipo nomas vipuraj ŝafidoj. Kaj estas ankaŭ oficiraĉoj, kiuj sian propran popolon malhonorigas. Antaŭnelonge venis al la estraro tiaj ulaĉoj kaj metas demandon: kiam, diras, finfine solviĝos la problemo de bordeloj por maristoj? Ĉu vi povas imagi tiaspecan konversacion?

Rodiono Metodjeviĉ ekstaris, ekfumis, iris tra la salono. Amiraĝibi ĵetis al li rigardon de malsupre supren, pensis iom kaj diris malgaje:

— Kial boli, Rodiono, kara? Ĉi tie ĉio estas tute konsekvenca — por tiuj malhelaj fortoj, ne por la popolo, certe. Maristoj faras ĉion, kio estas en iliaj fortoj, eĉ pli multe faras, sed ĉu tiuj, kiuj perfidis en Munkeno la interesojn de Britio, estas tute forigitaj el la ŝtata aparato? Ĉu ili estas tute senpotencaj? Ne, certe, kaj ili demonstras al ni siajn penojn, sed tute ne por tio, ke ni ricevu tion, kion ni tiel bezonas. Mi ne estas diplomato, mi ne estas historiisto, mi estas simple, kiel ĉiuj ni ĉi tie, laboranto de milito — kaj mi ne povas rezoni alie, ĉar mi vidas per la propraj okuloj. Mi vidas, kiel ili dronigas transportajn ŝipojn, kiuj tute povus plu resti flosantaj. Kaj mi ne povas pro tio riverenci kaj rideti kaj skribi «kun plena respekto». Ne, mi ne akuzas la maristojn — la brita floto famas pro siaj maristoj. Sed mi iujn iliajn instrukciojn akuzas. Jen, bonvolu, ekzemplo: ni en tiu ĉi konvojo havis damaĝojn nekompareblajn kun tiaj, kiajn ili nomas mortaj, kaj ni iel-tiel, sed venis. Ni, kara Rodiono, eltenis tridek naŭ atakojn de aviadilaro dum tri diurnoj, eltenis kaj rebatis. Kaj kiam bombo trafis en la teŭgon kaj kaŭzis incendion, la faŝistoj rekomencis atakojn, al ili plaĉis la incendio, ili deziris fini nin, kaj ni ne havis tempon nombri tiujn atakojn. Ni havis, kiel oni tion nomas, du frontojn — la aviadilojn kaj la incendion. Kaj tiam la komandanto de la konvojo sciigis nin, ke laŭ la instrukcio li devas dronigi la damaĝitan ŝipon, kaj proponis al la ŝipanaro de «Puŝkino» forlasi la ŝipon kaj transiri al la eskorta ŝipo. Mia Petrokovskij respondis digne, mi ĝis nun ne scias, per kiaj vortoj, eble, mi ankoraŭ devos pardonpeti la estraron pro malĝentila rilato al la aliancanoj. Sed ja por ni la instrukcio, verkita, eble, de unu el la lordoj de la brita militflota departemento, ne validis. Dum ankoraŭ diurno ni estingadis nin mem kaj riparadis niajn damaĝojn. Mi estis surda dum tiu tempo kaj, probable, nur malhelpadis, tial ĉiuj meritoj en tio apartenas ne al mi, mi ne fanfaronas — ja vi komprenas! Kaj kiam ni devancis la konvojon, tiam ni ricevis sekan saluton kaj ne malpli sekan gratulon de la brita marflota departemento...

— Idioteco! — diris Vlaĉjo.

— Kial idioteco? — miris kaj iomete koleriĝis Amiraĝibi. — Estas strange, ke tiaj simplaj aferoj bezonas komentojn. Tio ja estas ridinda. Rodiono, antaŭ viaj okuloj okazis la katastrofo kun krozŝipo «Edinburgo». Rakontu al via nevo, li ne estas babilema kaj ne enbatos kojnon en niajn rilatojn kun la karaj aliancanoj...

— Ja kion rakonti, — subridis Stepanov, — tie ĉio estis simpla. Vi nur, vere, Vladimiro, ne babilu, la afero estas delikata, diplomatia. Fricoj atakis «Edinburgon», difektis al ĝi la pobon. Mallonge dirante, ĝi perdis nur la helicojn kaj la rudron. Ni tute povis ĝin treni al ni kaj eĉ faris tian proponon. Sed ne! La ŝipanaron de «Edinburgo» ili sendis sur la torpedŝipon, kaj ek — ili finbatas la krozŝipon. Dronigis. Kaj kun kargo da oro, per kiu ni al ili pagas pro militaj liveroj. Dek tunojn da oro ili dronigis, sciantaj kamaradoj diras: cent milionojn da rubloj. Kaj certe, nun estas bruo por la tuta mondo: al ili ne eblas trairi, tio estas afero senespera, jen eĉ «Edinburgo» estas dronigita! Sed de kiu? De kiu dronigita? Iru ili ĉiuj, pardonu, al diablo! Kiel ili mem pafas al aviadistoj, kiuj malleviĝas sur paraŝutoj en maron el trafitaj aviadiloj! Mi persone dufoje faris protestojn, kiam ili nin invitis. Kio danĝera estas en aviadisto, kiam li kun paraŝuto trafos al ni, des pli en oceano? Ankaŭ germano taŭgos, ni lin prenos! Hazarde, eble, ili kvar siajn sukcesis mortigi, estas mirinde, kiel tiu via grafo restis viva? Kaj ni nun ankoraŭ malmulte scias, kiam ni la militon finos, tiam ni ĉion ekscios. Kaj eĉ estas demando — kiam...

— Ni dume scias tion, kion ni vidas, — trankvile, verŝante vodkon, diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Ankaŭ tio estas ne tiom malmulta. Eĉ tio, kion ni vidas per la propraj okuloj, pensigas, ĉu ne, juna doktoro, mia savinto? Kaj ĉu vi scias, kio en tio estas ofenda? Ofenda estas tio, ke eĉ post la milito, kiam ĉio iĝos tute klara, kiam eĉ la vipuraj ŝafidoj skribos siajn memoraĵojn, kaj ni, tiuj, kiuj ĉion vidis, diros, ke ili, milde dirante, distordas la realon, tamen — mi substrekas, tamen — troviĝos simpluloj aŭ tro bonaj homoj — tiaj ekzistas, — kiuj kredos al ili. Ili diros al mi: «Vi, Amiraĝibi, estas maljuna stultulo! Vi ŝatas troigi! Ili estas bonegaj knaboj — kaj tiuj ingliŝoj, kaj ĉiaj aliaj ceteraj, ili faris ĉion, kion povis! Do eksilentu, eksa ŝipestro, maljuna Elisbaro, ne enmiksiĝu en fremdajn aferojn!» Jen kion ili diros, kaj tion estos sufiĉe ofende aŭdi. Speciale de tiuj, kiuj ne flaris militon.

— Tiuj ja nepre diros! — konfirmis Stepanov.

— Kaj kial vipuraj ŝafidoj? — kvazaŭ vekiĝinte, demandis Ustimenko. — Tio estas pri kiu?

— Ĉu vi pri minportilo «Adventure» ion aŭdis?

— Nenion aŭdis, — diris Ustimenko. — Kaj kio?

— «Adventure» estis sendita al ni de vipuraj ŝafidoj, — kun mallonga, malbonkora subrido diris Amiraĝibi. — Ĉu prave, Rodiono?

Stepanov kapjesis kaj ree ekfumis. Vlaĉjo notis mense, ke Rodiono Metodjeviĉ, kiu preskaŭ ne fumis en la pasintaj jaroj, nun ne ellasadis el la buŝo cigaredon kaj vodkon por si verŝadis pli ofte, ol por aliaj. «Kiel Bogoslovskij, — pensis li amare, — sed ja nenion eblas diri!»

— La minoj, kiujn liveris tiu «Adventure», — daŭrigis intertempe Elisbaro Ŝabanoviĉ, — la magnetaj minoj taŭgis nur por maraj profundoj ne pli ol dudek, dudek kvin metroj, kaj ĉi tie, en nia teatro, ne povis esti uzitaj. Liverado de tia kargo al ni, mi pensas, estis organizita de vipuraj ŝafidoj — de neniu alia. Kaj la matrosoj de «Adventure» riskis siajn vivojn, liverante al ni tiun rubon, kaj ili estas pri nenio riproĉindaj, tiuj knaboj. Sed estas interese, kiel ili kondutus, se ili scius anticipe, ke ili liveras falsaĵon, postiĉon, imitaĵon al tiuj homoj mem, kiuj prenis sur sin la tutan pezon de la milito...

Li malfermis la «ŝtelitan» en sia kajuto ĝinon, flaris el la botela gorĝo kaj proponis:

— Ni ne plu parolu pri tio. Mi estas trankvila homo kaj nejuna, mi scipovas regi min, sed iam terure malbone estas en la animo. Jen tiele, Vladimiro Atanazijeviĉ. Ĉu al vi estas malgaje?

— Aĉege, — konfesis Vlaĉjo.

— Li estas honesta knabo, — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Li kun peno distingas mezurojn de fieco. Kaj kion diri pri li, junulo, jen mi aĝas kiel lia patro, sed ne povas kutimiĝi...

— Sed mi ja ne alvokas vin kutimiĝi, — kolere respondis Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Mi, male, persvadas vin gajiĝi, ekzemple, ni rakontu anekdotojn, ĉu bone? Gajajn, ridindajn anekdotojn, kaj ridegu tutkore. Ĉu vi konsentas?

Sed anekdotojn ili ne atingis, ĉar super la urbo kaj la haveno aperis germanaj bombaviadiloj kaj ili povis tuj veni ankaŭ ĉi tien. Rodiono Metodjeviĉ direktis sin al la ŝipkomandejo. Elisbaro Ŝabanoviĉ, surmetinte susurantan pluvmantelon, ekkuris al la lasta por hodiaŭ linia motorboato, kaj Vlaĉjo kuŝiĝis sur la sofon kaj submetis la manojn sub la nukon.

En la sama momento lia koro iĝis facila kaj kvieta.

Li miris pri tiu kvieto, poste ŝoviĝis antaŭen kaj longe, feliĉe suspiris: rekte antaŭ li sur la vando de la kajuto pendis granda portreto de Barbara. Per siaj larĝe malfermitaj okuloj fideme kaj pure ŝi rigardis al li kaj per tuta sia aspekto kvazaŭ diris al li: «Nu, kion vi atendas, Vlaĉjo! Kie vi estas? Jen ja mi!»



1. Sacivo — kartvela manĝaĵo el kokaĵo, viando aŭ fiŝaĵo sub specifa saciva saŭco (propre, sacivo estas nomo de tiu saŭco kaj de ĉiuj manĝaĵoj kun ĝi). Basturmo — kartvela manĝaĵo, sunsekigita bovaĵo, tenita sub premo. Kaĥetio — regiono en oriento de Kartvelio.