Pri knabino Helenjo

— Vi min anstataŭos! — ordonis matene la fisorĉistino al Vlaĉjo. — En malsimplaj okazoj mi ordonas al vi konsiliĝi kun mi. Se mi, certe, havos klaran menson. Kaj ĉesu rigardi al mi kun esprimo de kompato en la okuloj, min eĉ sen tio naŭzas tiu damnita sulfidino.

— Ne parolu multe, Aŝĥen, — alpremante la manojn al la brusto, petis Zinaida Mikaelovna. — Mi vin petegas.

Oganjan silentis iom kaj petis doni spegulon. Dum minuto ŝi rigardis al si, poste suspiris:

— Kaj mi, ĉu vi scias, plibeliĝis. Imagu, subite en ĉerko Aŝĥen Ovanesovna Oganjan iĝos io simila al la dormanta belulino, io tiaspeca tre konsoladis min en la infaneco, ia fabelo, ŝajne... Mi kuŝos tia maldika, blonda, kun bluaj okuletoj. Tamen, la okuletoj en tiaj okazoj ordinare estas fermitaj...

Kaj ŝi fermis la okulojn, ree ekdormante.

Apud la pansejo Vlaĉjon estis atendanta la ekonomino — grandega kaj dika Karolina Janovna. Ŝi sukcesis mem diveni, kiu iĝos anstataŭanto de subkolonelo Oganjan, kaj demandis Vlaĉjon — kiaj de li estos ordonoj. Kun ioma miro li respondis, ke neniajn specialajn ordonojn li intencas fari. Tiam Karolina Janovna, malbone famiĝinta en la 126-a per trodolĉa ĝentileco kun la estraro, same kiel per fenomena malĝentileco kun subuloj, en tre delikata formo demandis, kion fari kun la knabino Helena, kiun Nora neleĝe alveturigis en la batalionon kaj loĝigis kune kun aliaj flegistinoj.

— Sed ĉu la flegistinoj plendas? — demandis Ustimenko.

— La flegistinoj havas, kamarado majoro, rajton pri ripozo.

— Ĉu la knabino al ili malhelpas?

— Ĉia knabino, se ŝi estas nesufiĉe disciplinita...

— Mi vin demandas — ĉu la flegistinoj plendas aŭ ne?

— Por la nuna momento la flegistinoj ne plendas, sed se ili, kamarado majoro, obĵetos...

— Tiam sendu ilin al mi. Ankoraŭ kion?

— Ankoraŭ — kion fari kun nutrado de la knabino? Mi ne rajtas je la konto de la vunditoj kaj malsanuloj, kiuj per sia sango...

Nehaste Vlaĉjo ekrigardis en la malgaje mensogajn kaj ruze sincerajn okulojn de la ekonomino; certe, ŝi ne rajtas, certe, kiu disputos kun ŝi? Nu, kaj se ne levi tiun demandon, sed tutsimple verŝi por Nora en ŝian gamelon iomete pli multe da supo? Kaj meti iomete pli multe da gulaŝo? Kaj da pano, kiu ankaŭ sen tio restas en la bataliono? Ja la knabino same spertis militajn malfeliĉojn, restinte sen la patro, pereinta en batalo, kaj sen la patrino, foririnta volontule al la fronto?

— Mi petas, komprenu min ĝuste, — diris Karolina Janovna. — Mi mem havas infanojn kaj estas por ili bona patrino, sed esti simpatia je la konto de konfiditaj al mi vunditoj kaj malsanuloj...

— Bone, — respondis Ustimenko, — ni pensos pri tiu demando. Kaj dume voku Nora-n, proponu al ŝi subskribi ian formularon kaj eldonu al ŝi mian ekstran porcion...

— Ĉu al Nora? — ekkriis, ne reteninte sin, Karolina Janovna. — Ĉu la tutan porcion?

— Al Nora Jarceva. Escepte de tabako. Ĉu al vi klaras?

— Al mi klaras! — funebre levinte la prirazitajn brovojn, diris Karolina. — Estos plenumite, kamarado majoro. Sed ĉu mi havas rajton senigi vin, la gvidan kirurgon...

— Kaj tio jam estas ne via afero!

Vespere li ekvidis Helena-n en la vestiblo de sia subtera kirurgio — tiel nomiĝis la fako, kiun li estis komandanta: grandega ĉambro estis elhakita en granita roko, estis ankaŭ koridoro, kaj ankoraŭ du ĉambroj, operaciejo, pansejo, boligejo...

— Saluton, — diris Helena.

— Saluton, — respondis Ustimenko kaj iomete ektimis, ke la knabino dankos pro la porcio. — Vi por kio estas ĉi tie?

— Permesu al mi kanti, danci kaj rakonti, — rigardante al Ustimenko demalsupre supren el sub siaj kvazaŭ algluitaj okulharoj, tre solide, digne kaj serioze petis la knabino. — Mi bone scipovas tion. Speciale danci.

— Kiom da jaroj do vi aĝas, Helena?

— Estos dek.

— Kial do vi estas tia malgranda?

— Pro nesufiĉa manĝado. Pri tio min ankaŭ en la trajno ĉiuj demandadis, kaj sur la vaporŝipo. Ni havis tre malfacilan situacion kun provianto.

La gorĝo de Vlaĉjo spasmis. Li tusis.

— Kaj ĉu la panjo scias, ke vi estas ĉi tie?

— La panjo nun deĵoras en la dua kirurgio. Ŝi al mi ordonis demandi de vi permeson kanti, danci kaj rakonti.

— Bone, mi permesas. Sed memoru, estas vunditoj, al kiuj estas tre dolore kaj malfacile. Se al ili ne plaĉos — ne ofendiĝu.

— Mi komprenas.

Ili silentis iom. Helena staris kontraŭ li, iomete levinte la kapon, kaj rigardis al Ustimenko per sia neeble malfermita rigardo.

— Ni iru, — diris Ustimenko, — trovu por vi kitelon.

Sed kitelon trovi ili ne sukcesis, ne estis eĉ proksimume tiaj ampleksoj. Tiam flegistino Kondoŝina, kiun Vlaĉjo renkontis survoje al la vestejo, elpensis vesti Helena-n en viran kalikotan ĉemizon, zoni per pansobendo kaj kuspi la manikojn. Tiutempe al Vlaĉjo venis Mitjaŝin: de la kabo Gada oni alveturigis vunditojn.

— Ni iru, — diris Ustimenko, — kaj vi, Helena, agu sen ni.

Kaj la alta doktoro, kaj la flegistino Aleksandra Timofejevna foriris. Helenjo staris iom, pensis, suspiris. Poste ŝi malfermis pordon kaj trafis en subteran koridoron. Malalta, timeme rigardante al la flankoj, rememorante la vortojn pri tio, ke al la vunditoj estas malfacile kaj dolore, la knabino mallaŭte iris laŭ la longa koridoro. Ĉio estis ĉi tie fremda, nekomprenebla, nekutima, eĉ timiga: kaj akra odoro de medikamentoj, kaj strangaj altaj brankardoj sur radoj, kaj hela lumo en blanka pansejo, kaj longaj egalmezuraj ĝemoj el malfermita pordo al negranda ĉambro.

Subite el alia pordo renkonten al Helenjo eliris vundito kun lambastono, kliniĝis al la knabino kaj demandis per densa baso:

— Kio estas tiu fantomo?

Helena silentis, alpremiĝinte al la muro. La vundito intense odoris je tabako, kaj li estis tia nerazita, ke rememorigis al ŝi Robinsonon Kruzon el la libro, kiun ŝi antaŭnelonge legis, nur papagoj mankis ĉirkaŭ li.

— Raportu, — ordonis Robinsono, — kial vi ĉi tien venis, fantomo? Kaj ankoraŭ raportu: ĉu ekzistas infanaj fantomoj?

— Mi ne scias, — kun karaktera al ŝi seriozeco respondis Helena. — Sed mi ne estas fantomo, mi estas knabino kaj venis al vunditoj — por kanti, danci kaj rakonti. Kaj al mi doktoro Vladimiro Atanazijeviĉ permesis.

— Freneziĝi eblas! — raviĝis Robinsono Kruzo.

Frapante per la lambastono, li venigis Helena-n en grandegan ĉambron kun ŝtonaj muroj kaj ŝtona plafono. Nur la planko estis ĉi tie ligna. Sub grizaj litkovriloj ie estis leviĝantaj altaĵoj — Robinsono Kruzo ne tute klare diris, ke tiuj altaĵoj nomiĝas «kanonoj». Ie en duonkrepusko ŝi vidis ion strangan, blankan, preskaŭ senforman, Robinsono diris, ke tio estas engipsigitaj brakoj kaj kruroj kaj ke en tio estas nenio speciala. Unu vundito kuŝis sterne, liaj kruroj estis kovritaj per kloŝo, en la kloŝo brulis elektra lampo, tiu lampo simple teruris Helena-n, kaj ŝi longe ne povis deŝiri rigardon de la vundito kun la lampo.

— Vi, Helena, ne tremu, — diris al ŝi Robinsono. — Al Paŭĉjo estas brulvunditaj la kruroj, lin Vladimiro Atanazijeviĉ laŭ nova sistemo kuracas, laŭ modernaj sciencaj atingoj. Por ke tie, en tiu kesto, ĉiam estu sama temperaturo. Kaj nun pri la «kanonoj». Tiel ni ilin inter si nomas, sed efektive tio estas osta etendado. Unuavide estas vera teruraĵo — nadlo estas traigita tra la osto. Sed esence, nia heroa ĉefmatroso Panasjuk spertas nenian doloron. Ĉu mi pravas, Arkadio?

— Kaj kio ĝi estas? — demandis Arkadio.

— Mi tuj prezentos, — respondis Robinsono. — Ĝi iomete kutimiĝu al nia zoo...

— Mi jam kutimiĝis, — trankvile diris Helena.

— Nu, se kutimiĝis, do, ni komencu.

Kaj per voĉo de sperta varietea anoncisto Robinsono prononcis:

— Kamaradoj vunditoj! Ĉi tie al ni venis infano, nomata... Kiel vi nomiĝas, knabino?

— Helena. Jarceva Helena.

— Infano Jarceva Helena. Ŝi diras, ke ŝi povas kanti, danci kaj rakonti. Ŝajne ŝi estas komencanta aktoro. Do, ĉu ni petu?

— Ni petas! — aŭdiĝis de la lito de la ĉefmatroso Panasjuk.

Kaj ankaŭ aliaj vunditoj same rilatis al la estonta debuto de Helenjo sufiĉe favore:

— Ŝi faru!

— Ek, knabino, ne timu!

— Nur la unua batalo estas timinda!

— Iru per plena forto!

Ne sciante, kie ŝi staru kaj kiel sin tenu, Helenjo aliris al tiu lito, sur kiu kuŝis Panasjuk, prenis per la manoj la piedparton kaj diris, rigardante en lian bonkoran palan vizaĝon:

— Kanto. Sub titolo «Oraj vesperoj».

— Do, bona verko, — aprobis Arkadio.

Helena tusis kaj ekkantis per sia alta, pura, iomete tremanta voĉo:

Odoras miele,
Odoras je mento
La oraj vesperoj...

Ŝi kantis kaj rigardis per la grizaj, ankoraŭ iomete timigitaj okuloj al la vundito, sub kies kruroj estis brulanta la elektra lampo. Kaj la vundita Paŭĉjo rigardis al Helenjo simple, serioze kaj penseme, kaj kiam ŝi finis sian kanteton, tuj laŭte diris:

— Bis-brave-bis!

— Timu, fricoj, ĉi tie staras la matrosoj, — enigme kaj stimule diris Arkadio kaj surdige ekaplaŭdis per la grandaj manplatoj.

Helenjo kantis ankoraŭ. En la pordo de la ĉambro nun staris flegistinoj kaj brankardistinoj, venis kelkaj irkapablaj vunditoj. Robinsono Kruzo kun severa esprimo de la harkovrita vizaĝo petis teni plenan silenton, sed tion li diris por ajna okazo, ĉar eĉ sen tio estis absolute senbrue.

— Kaj nun mi al vi rakontos versaĵon, — diris Helena, kaj ŝiaj longegaj okulharoj malleviĝis, pro kio la maldika vizaĝeto iĝis subite tia kortuŝe ĉarma, ke Robinsono Kruzo, kiu ie en la Orjola regiono havis du filinojn, momente ekŝvitis kaj sufokiĝis. — Versaĵo, verko de kamarado Marŝak.

Nun Helena tute ne timis, kiel komence, kiam ŝi eniris en la subteran kirurgion. Kaj tiuj vunditoj, kiuj tute antaŭnelonge ŝajnis al ŝi timige danĝeraj, nun aspektis tute ordinaraj homoj, nur kuŝantaj en maloportunaj pozoj. Kaj ĉiuj ili aplaŭdis al ŝi, kaj tiuj, kiuj ne povis aplaŭdi, ĉar estis vunditaj al la brakoj, kriis:

— Donu, Jarceva, la versaĵon!

— Ne malkuraĝu, Henjo!

Plu tenante la piedparton de la lito, Helenjo komencis rakonti pri maljunulino:

Maljuna virin' al bazaro ekiris...1

En la versaĵo estis multe da ridinda pri la maljunulino, kaj ĉar Helena ne laŭtlegis la versaĵon, kiel oni ordinare laŭtlegas versaĵojn, sed rakontis ĝin kvazaŭ de si mem kaj krome kun plej serioza aspekto, do tio estis eĉ pli ridinda, kaj la vunditaj maristoj laŭte ridis, kaj al Paŭĉjo eĉ larmoj aperis sur la okuloj. Li viŝadis la larmojn per la polmo kaj ĝemadis:

— Jen kia maljunulino! Kiele...

— Kaj nun mi por vi dancos! — anoncis Helena, fininte la versaĵon.

— Nun Helena Jarceva elpaŝos kun dancoj, — lerte saltante, apogante sin sur la lambastono, kvazaŭ tradukis Robinsono Kruzo, kiu nun iĝis nepra partoprenanto de la koncerto kaj eĉ ties gvidanto. — Atenton, kamaradoj, dancoj!

La tria parto de la programo — dancoj — iris multe malpli bone, ol la antaŭaj du. Evidentiĝis, ke tabuloj de la planko en la ĉambro sekiĝis, kaj, kiam Helenjo komencis salti, plenumante diversajn komplikitajn turniĝojn kun piedfrapoj, la planko skuiĝis, eksaltis la litoj, kaj unu plej malpacienca vundito eĉ ĝemis, pro kiu lin poste, tamen, skoldis la kamaradoj. Ĉiuokaze la «Kabardan» dancon Helena rompis en la mezo kaj tre konfuziĝis, sed oni tuj komencis laŭdi ŝin, samtempe klariginte, ke dancojn oni prefere faru en la koridoro, ke dancoj, certe, estas bonega afero, sed ĉar ĉi tie estas tia specifeco, eble, Helena ankoraŭ kantos, kaj la dancon prezentos en proksima estonteco, kiam Robinsono Kruzo, profesia ĉarpentisto, firmigos la plankon, por ke ĝi ne tremu, kiel hunda vosto.

Kaj Helena ekkantis.

Ŝia repertuaro evidentiĝis granda: kaj «Katjuŝa», kiu, kiel sciate, iris sola en la primaver'2, kaj gaja kanteto «Nek tien nek ĉi tien», en kiu Helena mokis la frenezan Führer-on, kaj eĉ «Al heroaĵo mi vin akompanis...»

Ĝuste dum la plenumado de Helenjo de tiu ĉi lasta programero eniris en la ĉambron, pli ĝuste, eniĝis en la homamason apud la pordo Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. La vunditoj iomete disiĝis, por tralasi lin antaŭen, kaj li ekvidis Helena-n, kiu, rozkoloriĝinte pro falinta sur ŝin sukceso, estis finkantanta la kanton. En la dorson de Vlaĉjo varmege spiris helpkuracisto Mitjaŝin. Aplaŭdinte kune kun ĉiuj al Helena, Ustimenko ordonis ekde morgaŭ enskribi Jarceva-n en la provizliston, kaj ĉar Mitjaŝin suspiris kaj gratis sin, Ustimenko finis sian ordonon tiel:

— Je mia responso. Poste ni ordigos.

— Se estus ia bazo, — ankoraŭ suspiris Mitjaŝin. — Por burokrateco.

— Bazo: brankardistino, — senpripense diris Vlaĉjo.

— Ja kia ŝi estas brankardistino, kamarado majoro?

Duope, inventante bazon por enskribo en la provizliston, ili eliris el la subtera kirurgio al pura frosta aero. En la Ĝiba golfo signalis foriranta trenŝipo, en direkto al fjordo Kuvenap alte en la ĉielo trairis bombaviadiloj. Ustimenko diris, elektante vortojn:

— Oni ne povas, kamarado Mitjaŝin, rezoni pri la homaro, preteratentante homon. La homaro konsistas el homoj. Helena estas homo.

— Tio estas prava! — konsentis Mitjaŝin. — Mi timas, ke ne estu klaĉoj.

— Kiaj tiaj klaĉoj?

En mallumo la voĉo de Ustimenko sonis malkontente, preskaŭ kolere.

— Tiaj! Nora estas virino interesa, belaspekta. Krome, vidvino. Vi estas viro belaspekta, ĉiuj niaj al vi rigardas, kaj fraŭlo...

— Mi pri tio ne deziras aŭskulti! — diris Ustimenko.

Lavinte sin kaj trinkinte teon, li venis al Aŝĥen. La fisorĉistino fartis tute malbone, Zinaida Mikaelovna, mallaŭte plorsingultante, estis boliganta injektilon. Vlaĉjo rigardis al la temperatura listo, kalkulis la pulson.

— Kio estas tie ĉe ni? — demandis Bakunina.

— Ĉio estas en ordo.

— Ĉu vere en ordo? — ne malfermante la okulojn, dubis Aŝĥen. — Kiam mi leviĝos, ĉion ekscios.

Poste ŝi ekparolis en la armena.

— Ŝi insultas, — ridetinte tra larmoj, klarigis Zinaida Mikaelovna. — Vi, probable, rimarkadis, ŝi neniam plendas. En tiuj okazoj, kiam aliaj plendas, Aŝĥen insultas. Tia mirinda karaktero.

Je la dua horo de nokto al la terkabano de Vlaĉjo oni frapis.

— Al ni venis du kapitanoj, — diris flegistino Kondoŝina. — Novaj nomumitoj...

— Do, Karolina ilin instalu, — respondis Ustimenko. — Mi laciĝis.

— Ili deziras nepre vidi vin, — tremerante en frosto, klarigis Kondoŝina. — Unu, ĉu vi ne memoras, tia bela, Veresova Vera Nikolajevna, estis ĉe ni iam...

— Morgaŭ! — diris Ustimenko. — Morgaŭ matene. Ĉu klaras?

Kondoŝina suspiris:

— Klaras!



1. Versaĵo de S. Marŝak (1887–1964) — elstara sovetia porinfana poeto kaj tradukisto (interalie aŭtoro de la klasika traduko de la sonetoj de Ŝekspiro).
2. Popularega sovetia kanto (1938) de M. Isakovskij kaj M. Blanter. Tiu kanto speciale populariĝis dum la Granda Patruja milito. La frazo estas prenita el la traduko de K. Gusev.