Granda kuracisto

Vespere de la sesa tago de la vojaĝo al Ustimenko malkovriĝis jurtoj kaj domoj de Khara, la vilaĝo, kie li devis organizi sian ambulatorion kaj hospitalon. Nekomprenebla timideco subite kaptis lin. Kiel li sukcesos ĉi tie? La unua kuracisto! Kun malklara, maltrankvila sento li fiksrigardis la malaltajn konstruaĵojn, malproksime disĵetitajn sub pezaj pro humido nuboj, fiksaŭskultis raŭkan bojadon de akradentaj, gratitaj hundoj, rigardis al loĝantoj de Khara, kiuj, siavice, kun respekta miro rigardis al la longa karavano kaj al la rusa kuracisto, pri kies veno laŭte, ne deĉevaliĝante, sciigadis la kondukistoj.

— Jen vi vidas antaŭ vi la plej lertan resanigiston kaj kuraciston! — diversvoĉe lace, sed vigle kriis ili. — Jen ĝoju!

— Ĝoju kaj rigardu al li!

— Vidu, kiom da utilaj kuraciloj li kunveturigas! Kaj ĉiujn ĉi kuracilojn li donos al suferantoj, neniun trompos kaj neniun ofendos!

— Iru al la granda kuracisto, ĉiuj malsanuloj!

— Kaj lamuloj!

— Kaj surduloj!

— Kaj blinduloj!

— Ne ekzistas tia malsano, kiun ne elkuracus la granda kuracisto!

Ho dio, se scius Vlaĉjo Ustimenko, apenaŭ sidanta en sia alta selo, kion kriis la kondukistoj, se li nur scius! Sed de kie li povus tion scii? Li ja ne komprenis, ke tiuj knaboj, kun kiuj li manĝis, dormis, laboris kaj silentis, jam sukcesis aprezi forton de lia animo, simplecon de la karaktero, la kuraĝan koron, same kiel ne sciis Vlaĉjo pri ordono de Tod-Ĵin, ke la veno de Vlaĉjo en Khara-n estu dece anoncita. Kompreneble, la kondukistoj penis. Tod-Ĵin ne estis tia homo, kies ordonon oni plenumas duonforte. Se anonci, do anonci! Kaj la kondukistoj anoncis Vlaĉjon ne malpli bone, ol ian faman lamaon.

Krepuskis, pluvis...

La karavano, moviĝante en amaso de gapantoj, atingis la placon.

Sur la placo ili haltis. La virĉevalo de Vlaĉjo komencis karese mordeti la postkolon de la ĉevalino de la ĉefkondukisto. Ĉirkaŭe, sub malvarma pluvo, senmove, senparole rigidiĝis homamaso; la homoj estis nekompreneble, takse pririgardantaj Vlaĉjon, lian vatitan jakon, liajn botojn, la fusilon trans la dorso, la selon, la bridon, la virĉevalon...

— Bonan venon, — trapuŝiĝante tra la homamaso, forte premante al la homoj per sia grandega, forta ŝultro, klinsalutante kaj gaje brilante per la okuloj, diris al Vlaĉjo barba, ciganaspekta, krispa viro en longa ĉemizo, kvazaŭ el teatraĵo de Ostrovskij1. — Veturu post mi, doktoro, panon-salon mi petas gustumi, karan gaston ni atendas. Ja ne rigardu kun suspekto, Markelov estas mia familinomo, ni estas de la malnova kredo2, ne de vi ni ĉi tien foriris, de la caro — diablo estas lia patro.

Vlaĉjo tuŝis per la kalkanumoj la flankojn de la vaporanta ĉevalo3, la karavano ekiris sekve. Svelta, bela, gazelokula junulino renkontis Ustimenkon vere per pano kaj salo, malalte riverencis, donis pladon kun ronda pano sur viŝtuko, kun salujo. Ne sciante, kion li faru, palpebrumante per siaj vilaj okulharoj, stulte ridetante, Vlaĉjo diris:

— Nu kial vi! Vere, ne necesas! Por kio!

Kaj Markelov de malantaŭe insistis:

— Akceptu, kiel eblas rifuzi, akceptu kaj la filinon kisu!

Vlaĉjo kisis la firman vangon de Pelagia Markelova, diris al la mastro de la domo, ke «ja la zorgo estas tute superflua», kaj ĉirkaŭrigardis, serĉante siajn kondukistojn. Ili ĉiuj sidis en la seloj, lacaj, ridetis.

— Mi estas ne sola, kamarado Markelov, kun amikoj...

— Ne gravas, ni ilin manĝigos, por ĉiuj sufiĉos, — respondis Jegoro Tomiĉ, — sed, patro mia, ne ofendiĝu, ili estas alikredanoj, paganoj, en la domon mi ilin ne enlasos.

En tumulto de senvestiĝo, riverencoj en la vestiblo de la grandega, sub fera tegmento, ligna domo, en konfuzo antaŭ tio, ke necesis plenumi «riton de eksido» post ses tagnoktoj da veturado sur ĉevalo, sidiĝinte tamen iel-tiel flanke al la tablo, primetita per peklaĵoj kaj maceraĵoj, per fritaĵoj kaj kuiraĵoj, per pirogoj kaj kukoj, per vodkoj kaj brandoj, Ustimenko komence ne komprenis la vortojn de Markelov pri «alikredanoj», kaj kiam eltrinkis la unuan glaseton da bruliganta gorĝon viskio «Blanka ĉevalo» — miris: ĉe la tablo sidis nur Markelov kun siaj dika edzino kaj filino, kaj humilaspekta komizo. Sed, kompreninte la demandan rigardon de Ustimenko, Jegoro Tomiĉ bonanime respondis:

— Ni manĝigas, ne ofendos, ni komprenas, kaj vi, patrino, rigardu, kian bonan najbaron al ni Dio sendis: eĉ pri kondukistoj la koro doloras, kvankam ili estas indiĝenoj...

Sur la tablo inter regalaĵoj hele brulis urba, peterburga («S.-Peterburgo» — legis Vlaĉjo sur la arĝenta piedo) kerosena lampo4. Manĝaĵo estis tro grasa, sed en ĉion oni ankoraŭ aldonadis buteron, priverŝadis per fritita lardo, grivoj, metadis acidkremon. Sur la fenestroj pendis kurtenoj — ĉu silkaj, ĉu brokaĵaj, Vlaĉjo ne sciis, — sur la muroj, sur muraj tapiŝoj estis algluitaj familiaj fotaĵoj, kaj en la centro mem de la plej ĉefa, plej bunta tapiŝo en ora kadro Vlaĉjo rimarkis pentraĵon «Ploso ĉe Volgo»5 — reproduktaĵon, farbitan hejme.

— Ni vivas, ne plendas, — ŝvitante pro abunda manĝo, forte laborante per la fortikaj makzeloj, flarante jen pecon de pirogo, jen frititan fiŝon, jen pufan blinon, diris la mastro. — Kaj niaj avoj ne plendis, kaj la patroj. Pri Rusio, certe, ni iom sopiras, sed ankaŭ ĉi tie kun tiuj sovaĝuloj ni kutimiĝis, ni por ili kiel patroj estas, ili nin, kiel infanoj, respektas, peko estus plendi. Sed ne nur ĉi tie — nin en la ĉefurbo ĉiuj konas, ni por ili estas bonfarantoj, de ni al ili estas granda utilo, de nia stato, de la kapitalo, de tio, ke ni impostojn pagas sen trompo, ĉar kun trompo vivi estas, certe, peko...

Vlaĉjo silente manĝis, atente rigardis. Ĉu li pensis antaŭe, ke tio vere ekzistas — kun tiuj kurtenoj, kun tapiŝoj, kun antikva, ankoraŭ kun funelo, gramofono, kun ŝargostangaj, avaj fusiloj, pendigitaj sur la muroj? Kaj samloke, sur la tablo, sur punta tablotuketo — plej nova fotilo kun optiko de Zeiss; samloke bonega, same nova, fusilo de Sauer, kaj super la sofo — du aŭtomataj fusiloj, super kiuj en riĉa kadro estas ĝiszona portreto de maljunulo, simila per sia vizaĝaĉo al fotaĵoj de Greĉjo Rasputin.

— Do pri kio vi okupiĝas? — demandis finfine Ustimenko.

— Ĉu ni? Ni, kara gasto, pri komerco okupiĝas, pri feloj; nia firmao, iam nomita «Markelov kaj filoj», estas ĉie konata, eĉ trans la oceano en Usono, ankaŭ kun Grandbritio ni komercas, kun sinjoroj japanaj peltistoj, ĉio estas en ordo, grandajn enspezojn ni atingis. Antaŭnelonge venis al ni ĉefkomizo de la firmao de fratoj Guritsu, loĝis ĉi tie, mi ĉasis kun li, ŝvitbanis en mia banejo, li bonan aron da zibeloj forveturigis...

Pelagia, ne deŝirante la rigardon disde Vlaĉjo, pinĉadis per la fingroj franĝon de malnova ŝalo, tute nenion manĝis, nur fojfoje per la dentoj kaptadis trinkokruĉon kun malvarma ŝaŭma kvaso.

Post la vespermanĝo Jegoro Tomiĉ faris mallongan preĝon, viŝis sin per viŝtuko, prenis de sur najlo kaskedon, bruligis lanternon, ekiris kun Vlaĉjo por montri, kie estos nun malsanulejo kaj ambulatorio. Ustimenko, tute nenion komprenante en tiu stranga «eksterlando», obeeme sekvis. En humida mallumo de la Markelov-a korto ilin ambaŭ ĉirkaŭis la kondukistoj, ekpaŝis sur ŝmacanta koto al malfortika, el vergoj, garbejo. La pordego malfermiĝis kun animŝiranta knaro, en angulon — en mallumon kun pepado ĵetiĝis dikaj ratoj. Markelov, alte levinte la lanternon, diris:

— Ĉi tie! Kaj eĉ tio estas tro por tiuj sovaĝuloj. Ne meritas ili zorgon kaj laboron. Por malvarmaj tempoj vi hejtfornon metos, mi havas feran, ne novan, vere, sed por ili pli bona ne necesas. Loĝos vi ĉe mi, en la supra ĉambro, manĝos vi same ĉe mi. Per mia manĝaĵo — ĉu vi vidis? — vi bone dikiĝos. Kaj la manĝaĵo ja estas rusa, malsame de la ĉi tiea popolo.

La kondukistoj subite ion ekparolis rapide kaj neoobeeme. La plej maldika el ili — mense Vlaĉjo nomis lin Juĉjo — tiris la manikon de Markelov, ekparolis, elirante antaŭen, penante ankaŭ al Vlaĉjo ion klarigi, verŝajne ion por ĉiuj ekstreme gravan.

— Ja foriru vi, simio, — ridetante, svingis la manon Jegoro Tomiĉ, sed Vlaĉjo rimarkis, ke la rideto estis ia kvazaŭe timida.

— Pri kio li diras? — demandis Ustimenko.

— Aĥ, nu, babilas tiel, ke mi eĉ kompreni ne povas, — ankoraŭfoje svingis la manon Markelov.

Sed nun la kondukistoj ekparolis ĉiuj kune, laŭte, kolere. Tiu, kiun Vlaĉjo mense nomis Juĉjo, kaptis la baskon de lia vatita jako, tiris al la elirejo el la garbejo, en ŝmacantan noktan mallumon. Vento blovis puŝe, obtuze zumis pluvego. Markelov raŭke kriis al la kondukistoj, ili ne trankviliĝis, ĉiam pli ofte, pli insiste aŭdis Ustimenko la konatan nomon — Tod-Ĵin. Evidente, la afero estis en tio, ke ili sciis ion, ligitan kun Tod-Ĵin, kion tute ne sciis Vlaĉjo kaj kion pro iaj kaŭzoj tute ne deziris scii Markelov.

Lumante por si per elektra lanterno, li obeeme sekvis Juĉjon, ne plu aŭskultante avertajn ekkriojn de Markelov. La kondukistoj per la tuta kompanio atingis ilin; malantaŭe, ne atentante la vojon, rigardante kiel bovo al ruĝa tuko, iris Jegoro Tomiĉ.

Kaj subite Vlaĉjo tuj komprenis ĉion: la kondukistoj kondukis lin al konstruaĵo, vere tute taŭga kaj por ambulatorio, kaj por malgranda hospitalo. La domo estis longa, altkvalite konstruita, kun bonaj fenestroj, kun ĉefa kaj akcesora enirejoj, kun kuirĉambro kaj du ŝedoj.

— Tod-Ĵin! — diris Juĉjo, severe kaj venke rigardante al Markelov kaj Vlaĉjo. — Tod-Ĵin!

— Stultaĵojn ili babilas, Vladimiro Atanazijeviĉ, sovaĝa popolo, vere simioj, — penante reteni sin en sia humileco, respondis Markelov. — Je Dio, estas hontinde aŭskulti — tutan faktorion fordoni por malsanulejo, por kiu?

— Do ĉu tio estas faktorio? — demandis Ustimenko.

— Estis faktorio de unu sama felisto, mi lian gorĝon ŝiris, — rapide, jam sen ajna humileco, terure strabante per siaj ciganaj, sangaj okuloj, ekparolis Markelov. — Li leviĝis el sia stato, ŝovis sian nazon kien maldecas, tiom alte pri si pensis, ke, jen, palacon por si konstruis. Nun revenis al sia vomitaĵo, kiel tiu hundo. En bastan ĉumon6...

— Do, kies nun estas la faktorio? — demandis Vlaĉjo morne.

— Dume nenies, sed estos mia! — kun defio en la voĉo diris Markelov. — Mi al ĝi celiĝis, kaj nia karaktero estas tia — Markelov-a, kion ni celis, tion ni prenis. Mi, povas esti, eĉ parte ĝin antaŭpagis — tion neniu scias.

— Sed ja Tod-Ĵin indikis ĝuste tiun konstruaĵon por malsanulejo?

— Do li prenu, okaze se li juran aĉetkontrakton havas.

— Do kion ni faru?

— Ja laŭ mia konsilo faru, kara gasto, — en la garbejo aranĝu malsanulejon. Mi diris — mi helpos. Sed la faktorion mi neniel, karulo mia, fordoni povas. Ĉe ni ja proprieto, dankon al Dio, ankoraŭ ne estas abolita, ne...

— M-mi ne scias, — kuntirante la brovojn, diris Vlaĉjo, — mi ne scias, Jegoro Tomiĉ. Pri proprieto — ĉio ĉi min ne koncernas, sed mi pensas, ke se vi antaŭpagis, tiam la departemento pri popola sano tiun antaŭpagon al vi redonos. Tamen, vi mem interkonsentu kun kiu necesas, sed mi estas nur kuracisto, ekskluzive kuracisto, kaj por tio mi ĉi tien venis. Tial ni ĉi tie nun malŝarĝiĝos, kaj la cetero estas via afero.

— Do, ne sukcesis vi veni kaj tuj estas kontraŭ mi?

— Mi ne vin bezonas, sed malsanulejon.

— Ĉu malsanulejon? Sed ĉu, juna sinjoro, sen Markelov ĉi tie io povas bone fariĝi? Se vi, eble, riverencus al mi, tiam mi al vi la tutan faktorion por via institucio ĉe mia karaktero donacus. Eble, mi delonge deziras filantropaĵon fari? Kaj eble, de mi al vi ankoraŭ salajro irus, por ke vi mian familion kuracu...

— Ĉu vi scias? — diris Vlaĉjo. — Lasu min, sinjoro Markelov, en kvieto. Mi bezonas nek vian filantropion, nek vian salajron stultan. Iru, mi petas. Pro la regalo mi dankas. Tamen, kiom ĝi kostas?

Kaj, ŝovinte la manon en la poŝon de sia malpura, en sekiĝinta argilo, pantalono, li eltrenis monujon, aĉetitan ankoraŭ en Moskvo.

— Kiom mi al vi ŝuldas?

— Aj, kia vi estas fajro, knabo, — kun mallaŭta subrido diris Markelov. — Fajro! Ek — kaj ekbrulis. Vane! Sed mi tiajn ŝatas. Disponu mian faktorion, uzu. Kaj atendu — eble Markelov mem al vi kuraciĝi venos. Atendu, esperu!

Li forte frapis Vlaĉjon al la ŝultro, tiris la stumpan nazon de Juĉjo per la fingroj, batis ankoraŭ unu kondukiston per la genuo kaj foriris eĉ kvazaŭ amiko, en bona humoro.

En la domo estiĝis silento.

Silento kaj mallumo.

Vlaĉjo denove bruligis sian lanternon, ĉirkaŭrigardis, aŭskultis, kiel tamburas la pluvo sur la tegmento, kaj per gestoj ordonis porti la pakojn ĉi tien, en la faktorion. Kaj post du tagoj lokaj Khara-aj ĉarpentistoj kaj lignaĵistoj jam surŝutadis la subterejon, riparadis la truiĝintan pro tempo subplankon, metadis la plankon, fornisto konstruadis hejtfornojn, lama maljuna metiisto korektadis pordajn serurojn, ĉarnirojn, bakujon en la fornelo. En la ŝedon oni alveturigadis brullignon — multe da brulligno: vintroj ĉi tie estis severaj, frostaj kaj neĝaj. Kaj Vlaĉjo en la vestiblo, tute malpuriĝinta, pentris sur lado mallerte, kiel pentras infanoj, hometojn — malsanaj hometoj estis irantaj en tiun ĉi domon. Unu estis apogiĝanta sur bastono, alia estis portanta la brakon en splinto, la trian oni veturigis sur rangifero. Kaj ankaŭ sin mem Vlaĉjo pentris — en blanka kitelo li staras sur la perono kaj ridetas larĝege. Por pentri la rideton li ne havis modelon, kaj tial Vlaĉjo pentris sian buŝon kiel lunarkon — tra la tuta vizaĝo. Dum li estis pentranta, neniu laboris — ĉiuj rigardis kaj miris. Sed tamen tiun ĉi ŝildon li ne kuraĝis pendigi super la ĉefa pordo de sia hospitalo kaj ambulatorio.

Dufoje ĉi tien venadis Markelov kun grandega longhara hundo. Li haltadis, rigardadis, levadis la kaskedon, se rimarkadis Vlaĉjon, kaj, fajfante, iradis pluen.

Antaŭ la sepa de novembro Vlaĉjo finis ĉiujn laborojn pri riparado kaj ekipado de sia vera malsanulejo kun ambulatorio, operaciejo, propra loĝa ĉambro, kuirejo, tenejo kaj aliaj necesaj ejoj. Nun li havis ankaŭ tradukiston — fleksiĝeman, lertan, ĉiam egale gajan lokan loĝanton Madi-Danzi; havis li ankaŭ kuiristinon — maljunan kaj treege timidan ĉininon, dio scias kiamaniere trafintan ĉi tien jam en la pasinta jarcento, ŝin Danzi tute serioze nomadis «sinjorino kuiristo»; estis ankaŭ flegisto — la sama Danzi.

Vespere, antaŭ la sepa de novembro, Vlacjo kunvenigis tutan sian «personaron» en varme hejtita kuirĉambro, senkorkigis botelon da Masandra7 portovino, ordonis bele primeti la tablon kaj enverŝis la vinon en trinkpotetojn. Egale kaj laŭte tiktakis sur la muro horloĝo, same veninta el Moskvo.

— En tiu ĉi tago antaŭ multaj jaroj, — diris Vlaĉjo, — laboristoj kaj kamparanoj en mia Patrujo sub gvido de Lenino renversis potencon de kapitalistoj kaj bienuloj por ĉiam. Ni drinku je la laborula popolo, kiu tion faris.

Danzi tradukis, «sinjorino kuiristo» subite ekploris per feliĉaj larmoj.

— Kio estas al ŝi? — demandis Vlaĉjo kaj karese prenis la faltan, similan al ansera piedo, manon de la maljunulino. «Sinjorino kuiristo» ekploris eĉ pli forte.

— Kiu scias, kial li ploras, ĉu? — diris Danzi. — Li, eble, rememoris pri io, jes? Li same estis juna, jes, havis infanoj, edzo, jes? Kaj nun li estas sola, kaj se vi, doktoro Vlaĉjo, ne aŭskultus mi kaj ne prenus li, li pereus ĉi tie, ĉu? Li deziras potenco de laboristoj kaj kamparanoj, jen.

— Kaj ĉu vi deziras? — demandis Vlaĉjo kaj tuj ektimis, ke li okupiĝas pri propagando kaj agitado.

La maljunulino plu ploris. «Ĉi tie estas ne timinde, sed komplike», — diris Tod-Ĵin. Jen kion signifas «komplike», — pensis Vlaĉjo, turnante antaŭ si sur la tablo glason kun portovino. Tamen li fajfas pri tio! Li montros al ili ĉiuj, kio estas homo, sendita de la lando de laboristoj kaj kamparanoj. Ili vidos. Kaj vidos la popolo — kuraĝaj kaj silentemaj tajgaj ĉasistoj, nomadoj kun sunbrunaj vizaĝoj, fiŝistoj kun frostvunditaj manoj — ili ĉiuj vidos. Kaj ili komprenos tiam, kio estas ĉiuj Markelov-oj! Komprenos, se ne komprenis ĝis nun.

— Bonan nokton! — diris Ustimenko, ekstarante.

Matene en lian ĉambron eniris Danzi kaj sciigis, ke sur la perono sidas lamao kaj sidos dum la tuta tago por tio, ke en la malsanulejon ne venu iu malsanulo.

— Ĉu vi lin dungis? — demandis Vlaĉjo.

— Ĉu mi? — miris Danzi.

Dum la tuta tago faladis malseka neĝo per grandaj flokoj, kaj la lamao senmove sidadis sur la malsanuleja perono. En la tagmanĝa tempo la kompatema «sinjorino kuiristo» elportis por li varman manĝon. Vlaĉjo furioziĝis kaj kriis al sia «personaro». La lamao manĝis la ŝtatan malsanulejan supon kaj konversaciis kun Markelov, kiu, apogante sin sur peza bastonego, staris malproksime kaj ĵetadis al la eksa domo de la faktorio rigardojn per siaj frenezaj ciganaj okuloj. Tio estis vere diablo scias kio, se pripensi...

Kaj kiam komenciĝis krepusko, Danzi, kvankam sufiĉe timide, diris, ke la lamao deziras eniri por deca konversacio, ke li estas bona homo kaj krome malsana. Vlaĉjo mense kraĉis kaj enlasis la lamaon en la ĉambron, kiu nomiĝis «akceptejo». Danzi tre riverencis al la lamao, kaj la lamao, ne rimarkante la flegiston, riverencis al Ustimenko. Sur la tablo, kovrita per blanka laktolo, en kandelingo brulis kandelo. En krudaj, nefarbitaj ŝranketoj estis kuraciloj — la lamao divenis tion, avide ĵetis rigardojn al la fermitaj pordetoj, flaris vaton en glaso, tuŝis per la fingro lignajn spatelojn, amare, longe suspiris.

— Nu? — demandis Vlaĉjo.

Danzi gratis per la nuda kalkano alian nudan piedon, rapide ekdemandis la lamaon, tiu respondis same rapide, per pepanta voĉo. La afero ĉe la lamao estis nelonga, simpla: se Vlaĉjo pagus al li ĉiumonate salajron, tiam li, lamao, ne deadmonadus malsanulojn veni en la malsanulejon de Vlaĉjo. Nurnure. Salajro estu negranda, sed regula, sen prokrastoj. Kaj plie, la lamao povus eĉ sendi al Ustimenko malsanulojn, kiujn li kaj aliaj lamaoj ne povas kuraci.

Vlaĉjo aŭskultis morne kaj rememoris, kiel Bogoslovskij rakontis al li pri memmortigoj de zemstvaj kuracistoj. Poste li levis la kapon kaj ekrigardis al la virineca, tute serioza, senhara, stulta vizaĝo de la lamao. Ankoraŭ iomete parolis Danzi, kaj Vlaĉjo iĝis ridema.

— Bone, li iru for! — diris Vlaĉjo. Kaj kun forto frapfermis unu pordon, poste alian, poste li ŝlosis sin en sia ĉambro kun mallarĝa lito ĉe la muro, kun varme hejtita forno, kun malgranda tableto ĉe la fenestro, kun fotaĵoj de Banjo, de la patro kaj onklino Aglaja...

Tiel komenciĝis tiu malfacila, stulta, absurda vintro.



1. A. N. Ostrovskij (1823–1886) — elstara rusa dramaturgo, kies verkoj iĝis grava etapo de evoluo de la rusa nacia teatro. En multaj liaj teatraĵoj rolas popolanoj aŭ komercistoj. Longaj (ĝis genuoj) viraj ĉemizoj estis popularaj en simpla popolo en Rusio en la 19-a jarcento.
2. Malnovkredanoj, malnovritanoj, antikvaj ortodoksoj — religiaj grupoj de rusa ortodoksismo, kiuj rifuzis en 1650–1660 religian reformon de patriarko Nikono kaj caro Alekseo Miĥajloviĉ. Malnovkredanoj estis persekutataj dum la cara reĝimo, kaj kelkaj grupoj elmigris eksterlanden.
3. En la originalo: kamelo, sed plej probable tio estas eraro de la aŭtoro.
4. Sankt-Peterburgo en 1914 estis alinomita al Petrogrado, kaj en 1924 — al Leningrado, tial la lampo en la tempo de la eventoj estis ne malpli ol 25-jara.
5. Ploso (Pljos) — urbeto ĉe rivero Volgo.
6. Ĉumo — komuna nomo de tradicia konusa portempa loĝejo de nomadaj popoloj, speco de tendo, konstruita el rektaj branĉoj, kovritaj per betula basto, felto aŭ feloj.
7. Masandro — urbeto en Krimeo, fama pro siaj vinfarejo kaj unika kolekto de vinoj.