Al Zatiruĥi!

Nur post kelkaj tagoj da persistaj bataloj Vlaĉjo sukcesis akiri nomumon al vilaĝo Zatiruĥi, je ducent kilometroj for de la fervojo.

— Kaj ankoraŭ sur pramo transriveriĝi necesas! — volupte promesis Ganiĉev.

— Mi transriveriĝos! — respondis Vlaĉjo.

Ĝenerale, al li estis agrable, ke pro li okazas tia tumulto en la instituto. Paĉo same «nomumiĝis» al malproksima vilaĝa malsanulejo, Ogurcov forveturis al Kamenka, sed multaj ankoraŭ restis, iradis al la estraro, veturadis al Moskvo kun leteroj.

Sur la mapo de la regiono Vlaĉjo sian Zatiruĥi-n ne trovis. Elveturi li devis post semajno. Onklino Aglaja aŭskultis Vlaĉjan rakonton pri lia estonteco sen ajna ĝojo.

— Do ĉu vi veturos? — demandis ŝi.

— Veturos.

— Sed tie ja ne estas malsanulejo?

— Estas ambulatorio. Malsanulejon mi konstruos.

— Ĉu vi mem?

— Mi mem.

— Kaj ĉu vin oni instruis konstrui?

— Kaj ĉu vin, eksan lavistinon, oni instruis regi ŝtaton?

— Nu, la ŝtaton mi ne regas.

— Nu, kaj mi mem persone konstrui ne devos. Mi regos la konstruadon kaj donados gvidajn indikojn.

Aglaja suspiris.

Vlaĉjo rigardis al ŝi malmilde — kontraŭdiri al li ne indis.

«Ŝatas mi tiujn parolojn pri tio, ke nia junularo estas malbona!» — pensis Aglaja kaj, ankoraŭfoje suspirinte, iris aĉeti por Vlaĉjo altajn botojn, peltjakon, peltĉapelon, feltbotojn. Kaj Vlaĉjo, kvazaŭ sobriĝinte, teruriĝis. «Kio pri Banjo? Kiel nun estos? Ja tio signifas — tute sen ŝi? Nun, kiam ĉiuminute necesas konsiliĝi kun ŝi, nun, kiam ĉio komenciĝas denove? Kiele do?» — perplekse kaj sopire pensis li, ne trovante por si lokon hejme.

Kaj li kuris al Stepanov-oj.

— Saluteton! — diris al li Eŭgeno, malferminte la pordon. — Eniru, Herr Professor1. Estas kelkaj treege simpatiaj novaĵetoj...

Pro varmega vetero Eŭgeno estis en mallonga pantalono, kiun al ŝi kudris Valentena Andrejevna, la panjo, el speciala ŝtofo. Tiu pantalono nomiĝis ne pantalono, sed ial «ŝorto». Sur liaj haroj estis la reto, kaj fumis li nun pipon, donacitan de Daĉjo, kun kiu Eŭgeno post vico de grandaj kolizioj estigis kvankam iom ironiajn, sed, ĝenerale, kamaradajn rilatojn.

Barbara same estis hejme; duonkuŝante sur la divano, ŝi legis versaĵojn. «Antologio» — estis ore skribite sur la bindaĵo, kaj avo Metodo estis kuiranta kvassupon.

— Ĝuste al tagmanĝo mem, — dubsence diris li. — Kvassupon vi manĝos, knabo...

— Pro kio vi estas ĉagrenita? — demandis Vlaĉjo Barbara-n.

— Kaj vi kiel pensas? — kolere respondis ŝi kaj foriris el la ĉambro.

— Tiele, kara amiko! — frapante sin per la polmoj al la femuroj, diris Eŭgeno. — Se mia kara Iraida ne forlasus min pro la somerdomo kaj la infano, mi, eble, tute freneziĝus.

Li ĵetadis misterajn rigardojn al Vlaĉjo.

— Do, kiajn vi havas novaĵojn? — sombre interesiĝis Ustimenko.

— Kaj mi, Herr Doktor, kaj vi.

Tuta lia aspekto esprimis kontentecon pri si mem, pri sia ŝorto, pri siaj mallongaj fortikaj kruroj, pri siaj kvankam iomete grasetaj, tamen muskoloj, pri la farto, sano, proksima estonteco, pri la kvassupo, kiun li manĝos.

— Do, al Zatiruĥi ni ne veturas.

— Kiele?

— Tiele, Vladimiro Atanazijeviĉ. La urba departemento pri sanprotektado direktis al respektivaj organizaĵoj postulon pri du specialistoj persone: vi laboros kiel asistanto en la unua urba malsanulejo «Pariza Komunumo», kaj mi, estante sanitara kuracisto, iras en la aparaton de la departemento. Kiele?

Vlaĉjo morne silentis.

Knaris la pordo — ĉe la lintelo haltis Barbara en alia, freŝa, blanka robo.

— «Kaj sur vizaĝo lia alta ne reflektiĝis emoci'!»2 — deklamis Eŭgeno. — Vi kvazaŭe eĉ malkontentas, kamarado estonta asistanto? Aŭ vi opinias, ke filo de la homo, heroe oferinta sian vivon por libero de Hispanio, devas veturi al Zatiruĥi, kaj Anjo, Svetlana, Alla kaj nia diligenta Miĉjo aranĝos sin en urboj?

Vlaĉjo sidis, mallevinte la kapon, ne rigardante al Eŭgeno. Kaj tiu tute pasiiĝis, tre bruis, komencis eĉ krieti.

— Por mi en ĉeesto de Barbara estas ĝene disvolvi tiun temon, — estis parolanta Eŭgeno, — esence, tio estas eĉ ne tute dece, tamen ja kun tiaj, kiel vi, oni devas: pensu, vi, sankta simpleco aŭ io pli malbona, sed pensu — en Zatiruĥi ne estas eĉ klubo, ĉu vere?

— Ne estas! — kapjesis Vlaĉjo.

— Kaj Domo de kulturo, kompreneble, ne estas, kaj teatra rondeto, kaj spektakloj. Ĉu estas ĉio ĉi aŭ, krom via ambulatorio, tie oni povas kalkuli pri nenio?

— Sed li, probable, eĉ ne interesiĝis! — kriis Barbara. — Por kio tiu granda homo bezonas tiajn detalojn?

— Rigardu, al kiu ŝi similas! — diris Eŭgeno kaj metis la manon sur la ŝultron de Banjo. — Rigardu atente! Vian feran koron per nenio eblas tuŝi, vi fajfas, vi estas okupita nur pri vi mem, pri via «interna mondo», kiel patose vin senkulpigas Barbara, sed min vi ne trompos. Se vi havas aferon sur la tero kaj alvokiĝon al tiu afero, do ankaŭ ŝi havas kaj aferon, kaj alvokiĝon. Egoismo estas sankta afero, sed nur ĝis tiam, kiam egoisto komencas iri sur kadavroj. Kaj vi, kiom mi komprenas, estas ne tiom simpla. Vi, probable, estas la plej saĝa en nia kurso, vi nur aspektas kiel ŝafo. Kaj via idea veturo al Zatiruĥi — tio estas komenco de kariero, jes, jes, ne okulumu al mi, tio estas komenco de granda vojo de «kampara doktoro». Vi de la malsupro mem deziras komenci, ne perdante tempon al adaptiĝo en la urbo, vi tie du jarojn pasigos, tamen revenos kiel mastro kaj komencos leviĝi. Sed ŝi dum tiuj du jaroj kun vi, ŝi, Barbara, pereos en la sovaĝejo... Ŝia...

— Ĉesu! — petis Barbara.

— Ŝia talento malaperos! — ekkriis Eŭgeĉjo. — Kaj kiu responsos pri ĉio ĉi? Kiu? Ĉu vi ne komprenas, kian krimon vi faras pro viaj egoismaj konsideroj kaj kalkuloj? Ĉu vere...

— Bone, sufiĉas, — diris Ustimenko, leviĝante kaj kun kurba, falsa rideto fiksrigardante al Barbara. — Mi jam delonge asertadis, ke vi ĉiuj estas unu familio — kaj via Valentena Andrejevna, kaj via Daĉjo, kaj vi kun Eŭgeno. Fiulo, Eŭgeĉjo, ankaŭ tial estas fiulo, ke li en tute ĉiuj homoj suspektas kaŝitan fiulon. Jen vi hodiaŭ uzis la vorton «kariero», ĝi restu sur via konscienco, sed vi, vi, Banjo, kial do vi silentis?

Liaj lipoj infanece ektremis, sed li momente ekregis sin kaj ekparolis pli mallaŭte, per neatendite trankvila voĉo:

— Do mi al vi diros, kial vi silentis. Vi tial ne respondis al via fraĉjo, ke vi mem tiel rezonas en profundo de la animo. Kaj se vi tiel rezonas, do por kio vi min bezonas? Por kio min — fiulon kaj konformiston, kalkulintan sian vivon anticipe laŭ karieraj konsideroj? Ĉu vi vivon de fiulo deziras kun mi dividi? Ĉu en suferoj de fiulo vi deziras partopreni? Sed ja mi, Banjo, ne estas tiu. Kaj vi ne povas tion ne kompreni. Vi eĉ komprenas, sed Eŭgeno estas pli forta, via panjo estas pli forta, kaj jen nun vi al mi kredas kaj komprenas min, mi ja vidas, kaj iom poste ili al vi ĉion klarigos el sia vidpunkto, kaj ĉio estos ekstere neordinare simila, tamen tio estos ne pri mi kaj ne pri aliaj tiaj, kiel mi, tio estos pri Eŭgeĉjo. Sed ĉu vi ĉiuj pensas, ke la mondo estas loĝata de Eŭgeĉjoj? Malvero! Kaj ne ploru, Banjo, tio nun jam tute ne konvenas, mi vin neniom ofendas, mi diras tion, kion mi pensas; tiu interparolo, certe, estas la lasta, kaj vi ambaŭ devas ja scii, kion mi pensas. Tamen, eble eĉ ne devas. Kaj plej probable eĉ ne devas. Kaj entute tio estas absurdo — pri si mem paroli, sin pravigi, pruvi. Klaras, mi ripetas, nur unu afero klaras, Banjo, ke se vi kun li konsentis kaj silentis...

— Mi ne konsentis, — diris Banjo. — Mi nur en tio...

— Kaj por mi eĉ en tio — multas! — respondis Ustimenko. — Vian geologion vi forlasis, lernas vi nur formale — do, vi direktis vian vivon flanken, aŭskultas kretenojn, kiuj flustras al vi pri via kvazaŭa talento, sed talenton, Banjo, vi ne havas, vi havas nur kelkajn simiajn kapablojn, sed tio taŭgas por hejma amikvespero, sed ne por afero, ne por laboro, ne por devo...

— Mi ne komprenas, por kio vi aŭskultu tiun galimation? — demandis Eŭgeno, bruligante la pipon, donacitan de Daĉjo. — Tio ja, finfine, estas ofenda!

— Ĉio ĉi estas tre amara, — proksime alirinte al Banjo, preskaŭ flustre diris Vlaĉjo. — Tio estas amara, kaj, verŝajne, mi ne havis pli aĉan tagon en la vivo, sed nenio fareblas. Ĝis revido!

— Ĝis revido! — diris ŝi, levante al li la rigardon. Sed li intence forturnis la okulojn, ĉar estis malfacile vidi tiun malfeliĉon en la ankoraŭ infanaj okuloj de Banjo.

La avo elŝoviĝis el al kuirĉambro, ordonis primeti la tablon «por kvassupo».

— Nu do, saluteton! — kriis Eŭgeno al la dorso de Vlaĉjo.

— Bruto! — tra la dentoj diris al la frato Barbara.

Vlaĉjon ŝi kuratingis, kiam li estis leviĝanta sur traman placeton. Li eĉ kvazaŭ ne miris, aŭdinte ŝian voĉon. La tramo skuiĝadis kaj tremis sur juntoj kaj turnoj. Vlaĉjo, rigardante flanken, super la eta Banja orelo kun orelornamaĵo, diris:

— Vi veturos en Moskvon aŭ en alian grandan urbon, studentiĝos, eble, al teatra altlernejo, ekbrilos lumoj de scenejo, oni alportos florojn, kio tie ankoraŭ okazas? Mi evidentiĝos, por ĉies feliĉo, malprava. Sed tiam des pli, por kio vi bezonas Zatiruĥi-n? La plej ĉefa, pri kio nun temas, — ni malsame rilatas al la vivo, kaj kvankam estis tempo, kiam vi min kvazaŭe komprenis, do tiam vi tute min ne komprenis, sed estis infana ludo pri kompreno. Ĉu tio estas malvero?

— Vlaĉjo, — diris ŝi.

— Adiaŭ, Banjo! — respondis li. — Adiaŭ! Se vi havos liberan tempon — skribu. Mi respondos. Sed plie ni ne daŭrigu tiun ĉi funebraĵon...

Dum veturado li desaltis de sur la tramo, kuris apud la vagono kelkajn metrojn kaj tuj forturnis sin. Tia li estis homo — forturniĝadis eĉ en tiuj okazoj, kiam li estis malprava.

«Probable, en mia stato endas ebriiĝi! — pensis Vlaĉjo, ekvidinte ŝildon kun botelo kaj biera kruĉo. — Aŭ komenci fumi!» Sed li tuj forgesis pri tiuj pensoj, subpremita de obtuza malfeliĉo.



1. Sinjoro profesoro (germane).
2. El poemo de M. Lermontov «Demono» (1838).