La patro pereis

Plu estis semanta la pluvo.

Duope, mano ĉe mano, ili iris en kinejon. Antaŭ ludfilmo estis demonstrata hispana kroniko. Germanoj el la bataliono «Thälmann» kantis «Karmanjolon», tankoj de la ribelantoj iris al Ĥaramo, kun krakado pafis kanonoj «Oerlikon», en la regionon de la Segovia ponto estis enirantaj volontuloj. Kaj nigraj grandegaj «Junkers»-oj ĵetadis seriojn de bomboj sur la belegan Madridon.

— Ĉesu finfine ploraĉi! — ekkoleris Vlaĉjo.

— Mi ne povas, ne povas, ne povas! — sufokiĝante, respondis Banjo.

La ludfilmon ili ne finspektis: en ĝi ĉio ekde la komenco mem estis tro glata kaj dolĉa. Kaj la muziko iel rememorigadis la «lacan sunon», kaj la ĉefrolulo estis simila al Daĉjo, sama — kun pipo kaj kaveto sur la mentono. Nur oni nomis lin ĉi tie ne Daĉjo, sed kamarado konstruestro.

— Iel ĉio subite iĝis tre malfacila! — plendis Banjo.

— Kial? — miris Vlaĉjo.

Ŝi firme premis lian manon.

Hejme, sur la sofo, ĉe lumo de unu eta lampo sub densa lampŝirmilo sidis tre malkontentaj pri io Eŭgeno kaj Iraida.

— Vi povas nin gratuli, — diris Eŭgeĉjo per ironia tono (li nun en ĉeesto de Iraida ial nepre paroladis per ironia tono), — ni akceptas gratulojn.

— Pri kio do? — demandis Banjo.

— Pri tio, ke ni decidis registri niajn rilatojn kiel laŭleĝan geedzecon.

— Jes, — tintinte per siaj ĉenetoj kaj medaloj, konfirmis Iraida. — La demando estas decidita pozitive, kiel esprimas burokratoj.

Kaj ŝi ekridis ne tro gaje.

— Kion mi ankaŭ al vi deziras, — paŝante en la ĉambro, diris Eŭgeno. — Dum ne estas malfrue. Tio estas iel pli eleganta.

— Pri kio vi diras? — ne komprenis Banjo.

— Ja pri tio, kara mia franjo, ke en geedzeco al mi plaĉas konsciita libero, sed ne vulgara neceso. Ni jen ĝissaltis la neceson.

— Stultulo, — diris Banjo. — Idioto, bruto, banalulo, neniulo!

— Ne insultu, — petis Eŭgeĉjo, — por vi estas simple nun insulti, sed kiele sentas mi kaj Ida? Rakontu prefere, kion faras la Mutter? Ĉu tio estas vero, ke ŝi intencas esti granda tajlorino?

Elaŭskultinte Banjon, li kapjesis:

— Bonaj tajlorinoj ĝenerale perlaboras multan monon. Ni kun ŝi ne loĝas, nia afero estas ekstera, eĉ se ŝin kaptos financa inspektisto. Sed ioman monon mi persone intencas akiri el tiu afero.

— Ho dio! — ekkriis Banjo. — Mi neniam vidis fiulon en tia pura, kristala stato.

— Sed per kio mi estas fiulo? — miregis Eŭgeno. — Ĉu mi manĝas infanojn? Kun ĉiuj mi havas bonegajn rilatojn, mi ne havas malamikojn, sed devas ja mi pensi pri mi mem. Ĉu via Vlado pri mi pensos? Aŭ, eble, vi helpos materie al la familihava frato? Aŭ la patro ĵetados al mi sovaĝajn monsumojn? Nu bone, iom donos la patro de mia estonta edzino, kamarado dekano. Tio same estas ne tiom multe. Mia stipendio, la stipendio de Ida. Bonege! Kaj la infano? Vartistino, liteto, vindoj, tio, alio? Kaj ĉio ĉi ja estos ne por unu jaro, ĉu vi komprenas? Ni, mi kun ŝi, jen tiel sidis, kalkulis. Kion mi ricevados tuj post la fino de la instituto? Kiom, esprimante en rubloj?

Li demetis la jakon, pendigis ĝin sur la dorson de la seĝo, alŝovis pli proksime paperon kun ciferoj, demandis:

— Kiaj estas niaj donitaĵoj?

— Mi iros, Banjo! — leviĝinte, diris Vlaĉjo.

— Iru! — respondis ŝi per laca voĉo.

Kia hodiaŭ estis turmenta, malpura, longa tago! Kaj finfine ŝi divenis malaprobon en la okuloj de Vlaĉjo, nun ankoraŭ ŝi estis kulpa. Li neniam helpadis al ŝi, tiu Vlado, li nur kun abomeno flankeniĝadis — ne mia tio estas afero, lasu min, ne tuŝas min ĉiuj viaj kvereloj.

Ne rigardante al ŝi, li surmetis sian mantelon, prenis la valizon, la ligaĵon de libroj. Li mirinde scipovis ne retrorigardi! Ja deziris li ankoraŭ almenaŭ foje rigardi al ŝi, ja sentis li, kiel al ŝi estas malbone kaj solece, tamen li, eĉ ne kapadiaŭinte, frapfermis la pordon. Ĉiam li restadis aparta, tiu homo! Kaj nun li, certe, longe ne venos...

Ĉe la mateniĝo alveturis Aglaja — en altaj botoj, en drelika mantelo, zonita per rimeneto, en kaptuko. Al Vlaĉjo ŝajnis, ke ŝi, same kiel Banjo, ion scias kaj ion de li kaŝas. Dum tiu ĉi monato kaj duono la onklino maldikiĝis, kvazaŭ amaraj faldoj aperis ĉe ŝiaj ankoraŭ skarlataj lipoj, la okuloj rigardis kun malgajo, kaj aperis nova kutimo — ŝi ĉion remetadis sur la tablo: jen alumetojn, jen kulereton, jen subite salujon; jen ŝi leviĝadis kaj korektadis sur la muro fotaĵojn. Sed ŝia belo iĝis ankoraŭ pli hela. Estis mirinde, ke viroj ne freneziĝadis pro Aglaja.

— Ia vi, onklino, estas maltrankvila! — plendis Vlaĉjo. — Vi eĉ minuton ne sidas. Eble tial, ke vi estas granda estro?

— Nu jen! — distrite respondis ŝi.

— Kaj vi tre beliĝis. Vi estas treege bela!

— Sed kiu ĝin bezonas — mian belon? Rakontu prefere, anstataŭ babili sensencaĵojn. Pri Bogoslovskij, pri la malsanulejo, pri ĉio. Ĉu vi operaciis?

Vlaĉjo komencis rakonti, sed haltis: la onklino ne aŭdis.

— Kial vi? — demandis li.

— Parolu, ne gravas. Simple mi laciĝis iomete.

— Eblas freneziĝi! — ofendiĝis Vlaĉjo. — Barbara havas nervojn, vi — lacon, ĉiuj estas iaj ne similaj al si...

Sed la onklino ankaŭ tion preteraŭdis. Ŝi pensis en ĉeesto de Vlaĉjo siajn pensojn, kvazaŭ li tute ne estis en la ĉambro. Kaj ŝiaj lipoj sensone moviĝis. Tiam li ĉion komprenis, sed longe ne kuraĝis demandi — tiel estis terure. Kaj poste li paliĝis kaj demandis:

— Ĉu la patro pereis?

Aglaj silente kapjesis.

— Ĉu murdita? — kriis, ekstarante, Vlaĉjo.

— Jes, li pereis! — per glata voĉo, mallaŭte diris onklino Aglaja. — Lia aviadilo ekbrulis en aera batalo apud Madrido.

— Kaj li mortis — la paĉjo?

— Jes, Vlaĉjo, via paĉjo mortis.

— Ĉu li mortis pro brulvundo?

— Mi ne scias, Vlaĉjeto, sed Atanazio mortis, kaj estis enterigita.

— Ĉio ĉi jam estas tute preciza, ĉu? Tute preciza? — kliniĝinte al la onklino trans la tablon, flustre demandis Vlaĉjo. — Ĉu ĉio estas vero?

La onklino per solaj lipoj, sensone respondis: «Jes». Larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, ŝi ilin eĉ ne retenadis. Vlaĉjo staris senmove. Ankoraŭ hieraŭ li imagis al si la patron, kiel tiu serĉas banejon kun kariatidoj kaj flugantaj anĝeloj. Kaj la patro jam estis mortinta. Kaj la ĵurnalojn pri Hispanio li legis tiam, kiam la patro estis pereinta.

— Kie do li estis enterigita? Ĉu tie? En Hispanio?

— Li pereis por ilia libero. Kaj ili enterigis lin, — mallaŭte respondis Aglaja. — Li, vidu...

Ŝi ne plu havis fortojn paroli, kvankam ŝi penis. Ŝi ĉiam mordetadis franĝon de la trikita kaptuko, surĵetita sur la ŝultrojn, kaj ofte skuadis la kapon, por ĉesi plori, sed larmoj plu verŝiĝadis sur ŝiajn vangojn. Kaj poste ŝi komencis sufokiĝi. Tiam Vlaĉjo bruligis alkoholbrulilon, boligis injektilon kaj injektis al Aglaja kamforon.

— Nun vi devas... — komencis Aglaja, sed ne findiris. Ŝi deziris diri, ke Vlaĉjo devas esti tia, kia estis Atanazio Petroviĉ, sed komprenis, ke li bezonas neniajn vortojn, ke li estas plenaĝa viro, kiu ĉion komprenas mem. Ŝi nur diris: «Vlaĉjeto», — kaj alpremis la vangon al lia brusto.

Li estis multe pli forta ol ŝi en tiuj horoj. Li glatumadis ŝian nigraharan kapon, silentis kaj rigardis en la griziĝantan fenestron. Ili ne plu interparolis pri io ajn en tiu humida, nebula, terura mateno. Ne indis turmenti unu la alian per superfluaj fortoj.

— Ĉu vi foriras? — demandis la onklino, kiam sonoris streĉita hieraŭ vespere vekhorloĝo, kaj Vlaĉjo komencis vestiĝi.

— Jes, en la instituton! — ne turnante sin, respondis li.

Probable, la onklino estis la sola homo en la mondo, al kiu ne necesis klarigi, kial li iras en la instituton. Ŝi mem ĉion komprenis. Ŝi komprenis, ke ekde la nuna tago la vivo de Vlaĉjo iĝos alia, ne antaŭa, aspekte ĝi ne ŝanĝiĝos, sed esence, ie profunde, ĉio iĝas alia. Li devis preni la stafetbastonon. Aglaja plurfoje dum tiuj ĉi tagoj ial flustre diradis tiun vorton — «stafetbastono». La filo de ĉaristo el Ĥarkova regiono, ukraino, aviadisto Atanazio Ustimenko ne povis perei por libero de la hispana popolo tiel, ke ĉio ĉi ne havu daŭrigon. Kaj, jam ne plorante, per atenta rigardo ŝi observis, kiel vestas sin Vlaĉjo. Tamen, ankaŭ ŝi devis iri. Kaj ili eliris el la hejmo kune, samtempe, portante ŝarĝon de unu sama malfeliĉo, pri kiu ankoraŭ ne eblis rakonti.

«Mia patro mortis!» — devis, se necese, respondi Vlaĉjo.

Mortis. Simple mortis! Ja mortas homoj pro malsanoj. Vivis homo, poste kuŝiĝis en liton kaj forpasis, priplorata de siaj proksimuloj, parencoj, amikoj.