Maljunulo

Ĝuste en tiu tempo Vlaĉjo speciale kaj kore proksimiĝis kun Maljunulo, aŭ Paĉo, kiel oni nomis en la kurso Paŭlon Ĉirkov-on, trafintan en la instituton aĝa tridek kvar jarojn.

Paĉo estis silentema, seka, mokema. Liaj helbluaj malgrandaj okuloj havis trajton subite fiksrigardi iun longe kaj atente, kvazaŭ du malvarmaj pikiloj. Lerni por Paĉo estis malfacile, pli malfacile, ol por ĉiuj en la instituto, sed tamen li lernis funde kaj sciis multe pli, ol multaj kapablaj studentoj. Ofte Ustimenko helpadis al li. Paĉo neniam dankadis, ne premadis la manon, nur suspiradis:

— Kapabla vi estas, Vladimiro!

Tamen sen ajna envio, sed kun ia severa tenero. Ili ambaŭ kiel vosto sekvadis Ganiĉev-on kaj Polunin-on, kaj ilin ambaŭ en unu sama tago Ganiĉev restigis en la aŭditorio, fermis la pordon kaj severe diris al ili:

— Jen kio, duonestimataj. Ekde certa tempo mi komencis rimarki, ke, eble eĉ ne sen mia partopreno, vi infektiĝis je abomena kaj hontinda malsano, nomata medicina nihilismo. Vortoj «ĉarlataneco», «scienca demagogio», «latina kuirlibro» regule elflugas el viaj, pardonu, bebaj buŝoj. Vi ankoraŭ estas duonsciantoj, kaj ne vi, diabloj, moku pri jarcentoj da tragikaj serĉadoj de la vero. Mi kaj profesoro Polunin ekscitas vian penson, sed ne alvokas vin al mokoj pri la moderna stato de la scienco. Serĉu, sed ne moku! Vi ne rajtas moki! La granda homa racio ankoraŭ sen ajnaj aparatoj ĉe aŭskultumo de la koro precize determinas, kiu ĝuste el ties valvoj funkcias malĝuste kaj en kio estas esenco de tiu malĝusteco — ĉu en insuficienco aŭ en konstriktiĝo de la valvo. Kaj sendolorigiloj! Kaj vakcinoj!

Li koleriĝis, tre laŭte purigis la nazon kaj ordonis:

— Iru! Legu Pirogov-on! Kaj faru konkludojn!

Li etendis al ili libron kun legosignoj, kaj ili foriris.

— Li ĉagreniĝis! — diris Paĉo.

— Mi kulpas, — diris Vlaĉjo. — Ĉu vi memoras, mi komencis hieraŭ paroli pri ĉarlataneco en farmakologio? Li tiam grumblis: kiam la kapo doloras, ĉu vi piramidonon manĝas?

Vespere, kune kun Paĉo, sidante sur lia lito en la komunloĝejo, ili legis Pirogov-on.

— Jen kia cifero, — diris Paĉo, fermante la okulojn, lacigitajn dum la tago. — Tri kvaronoj de operaciatoj mortas pro sepsemio!

— Tio estis en la tempoj de Pirogov, — diris Vlaĉjo.

— Kompreneble.

— «Mi nenion pozitivan scias diri pri tiu terura plago de la kirurgia praktiko. En ĝi ĉio estas mistera: kaj la origino, kaj la maniero de disvolviĝo...»

Vlaĉjo foliumis la libron, elprenis legosignon kaj trovis ankoraŭ unu lokon:

— Jen aŭskultu: «Se mi retrorigardos al la tombejo, kie estas enterigitaj la infektitoj en hospitaloj, tiam mi ne scias, pri kio pli mi miru: ĉu pri stoicismo de kirurgoj, plu inventantaj novajn operaciojn, aŭ pri la fido, kiun ankoraŭ plu havas la hospitaloj ĉe la socio...»

— Kiaj konkludoj? — demandis Paĉo.

— Lister.

— Kontraŭsepso.

— Ĝuste! — diris Vlaĉjo. — Vi estas terure divenema, Maljunulo! Diru ankoraŭ, ke kirurgoj el mizeraj sklavoj de sepsemio iĝis ties mastroj, kaj ĉio estos tute en la stilo de nia Ogurcov. Li ŝatas tiel esprimiĝi.

— Kaj kio? Patoso iam ne malhelpas, — serioze diris Paĉo. — Ni ĉiam klakas per la langoj, sed por esti kuracisto, necesas, certe, pri estonta Lister nepre kredi.

— Per sola kredo vi ne estos sata, — suspiris Vlaĉjo. — Ĉu vi memoras, kiel estis ĉe la helenoj? Kaj poste? Krizipo malpermesadis al febraj malsanuloj manĝi, Dioksipo — trinki, Silvio nepre devigadis ŝviti, altestimata patro Broussais eltiradis al ili sangon ĝis konsciperdo, kaj Kerry sidigadis en malvarmajn kuvojn...1

— Lasu, ni ja legis Veresajev-on, — kolere diris Pacĵo.

— Ja li estis bonega doktoro.

— Aŭskultu, iru hejmen, — ordonis Maljunulo. — Mia kapo eĉ sen tio zumas.

Sed Ustimenko ne foriris. Paĉo komencis demeti siajn malnovajn, trivitajn botojn, revenis aliaj knaboj, kaj Vlaĉjo plu filozofis.

— Fiziologio jam donis tre multe, — parolis li, — kaj kun ĉiu tago donas ĉiam pli kaj pli. Ie mi legis, ke fiziologio esence estas teoria medicino. Jen el ĝi necesas eltiri necesajn aplikojn, tiam estos kreita aplika, praktika medicino. Sed tiu kuirlibro...

— Do, ĉu ni ĝis tiam sidu kaj nenion faru? — demandis Saĉjo Poleŝĉuk. — Ĉu tiel?

Ĉiuj ekkriis en la ĉambro. Paĉo aŭtomate komencis piedvesti sin. Tiu kutimo restis al li jam de la intercivitana milito: kiam en la ĉambro leviĝadis bruo, li, duondormanta, piedvestadis sin.

— Ĉu foriri en superstelajn terenojn de pura scienco? — atakis Vlaĉjon maldensdenta efelida Ogurcov. — Diru, Ustimenko! Kaj entute, kial vi babilas pri tiu ĉi sensencaĵo?

— Kial sensencaĵo? — enmiksiĝis Miĉjo Ŝervud. — Ustimenko pravas. Unu saĝa araba kuracisto skribis, se iu memoras: «Al honesta homo povas doni ĝuon teorio de kuraca arto, sed lia konscienco neniam permesos al li transiri al kuraca praktiko, kiom ajn vastaj estu liaj scioj...»

— Kiele? — tenore demandis Paĉo.

Ŝervud ripetis.

— Jen konkludo! — borante per siaj bluaj okuletoj Vlaĉjon, ekparolis Maljunulo. — Jen saĝaĵo! Ni estas honestaj ĝis tiom, ke ni nur ĝuos teorion de kuraca arto. Ni, vidu, ĝis tiom estas puraj kaj konsciencaj, ke, ĝis la teorio ne estos ĝisfine kompleta, kraĉos al la popolo. Virinoj mortadu pro akuŝoj, beboj mortaĉu centope, nian sovetian popolon falĉadu difterio, tifo, hispana gripo — ni nenien veturos! Ni en laboratorioj science harfendados, ni prefere pri ĉio dubos kaj plene malfidos nian aferon, tio estas pli trankvila...

Li ekstaris, trinkis glason da akvo kaj en silento ekparolis ree, sed kun tia forto kaj pasio, kun tia konvinkiĝo en la voĉo, kian Vlaĉjo ankoraŭ neniam aŭdis:

— Nian regimenton komandis iu Ĵilin, heroa, legenda homo. Kaj en marŝo lin kaptis malsano. Neĝvento blovas, malvarmo, manĝo mankas, kaj la regimentestro deliras, diras sensencaĵojn, ni nenion povas kompreni. Ĉe ni estis helpkuracisto, maljunulo, kun familinomo Tutoĉkin, mobilizita; ni por li lanugan kusenon sur la selon alligadis, ridinda ĉevalisto! Li pririgardis Ĵilin-on, diras: morbilo. Morbileto, diras. Kaj ĉe Ĵilin la koro ne eltenas. Kontraŭ fabela mono ni akiris heliantoleon, en tiu boligita oleo ni solvis kamforon, komencis fari injektojn. Jen tiajn furunkojn havis Ĵilin! Sed tamen li ree eksidis en la selon kaj kondukis la regimenton kontraŭ la blankuloj. Nu? Ĉu tio estas scienco? Ĉu empirio? Oni min ĉi tie kreskigu kaj instruu esti tia, kiel Tutoĉkin, por ke el miaj manoj mortinto revenu en la ordon tia, kiel Ĵilin, — poste legenda komandanto de divizio kaj armeo. Oni faru min tia! Kaj mi diras al vi kiel komunisto: ni devas kompreni tutan komplikecon kaj malfacilecon de nia afero; mi diras, kiel Ganiĉev kaj Polunin nin instruas: ni devas al ĉiu nova malsanulo rilati kun plena konscio de noveco kaj neekkoniteco de la malsano, ni devas serĉi, ne trankviliĝi, tamen ni devas fari la aferon. Kaj tiuj arabaj teorioj de kamarado Ŝervud estas fiaĵo, kaj ilin necesas ataki. Ankaŭ al vi, kamarado Ustimenko, mi rekomendas pensi. Jen, patoso al vi ne plaĉas. Sed al mi patoso plaĉas. Kaj fino. Tempas dormi.

Maljunulo ree komencis senbotiĝi, Vlaĉjo silente eliris el la komunloĝejo, malleviĝis laŭ la ŝtupoj, submetis la brulantan vizaĝon al malvarma, frosta vento. En neĝoblovo blinde flagris flavaj rondaj stratlanternoj. Li hontis, terure hontis. Kaj lin finbatis Ŝervud, kiu ekparolis per diligentaj, glataj frazoj:

— Mi tre petas vin, Ustimenko, subteni min, se Paĉo decidos levi skandalon. Mi havas mian propran, racie ellaboritan opinion pri la aferoj, li havas la sian, sed li deziras, ke ĉiuj opiniu tiel, kiel opinias li, dum mi...

— Mi en ĉio konsentas kun Maljunulo, — diris Vlaĉjo, — kaj pri nenio konsentas kun via arabo. Al tiuj opinioj necesas bati! Kaj bati senkompate!

— Aĥ, ĉu tiele? — demandis Ŝervud.

— Jes, tiele! — konfirmis Vlaĉjo. — Kaj se vi ĝuste tiujn opiniojn metos en la bazon de via estonta kandidata disertaĵo, tiam vi dupe misos!

— En la bazon de mia estonta disertaĵo estos metitaj opinioj, konformantaj al nia mondrigardo, sed ne iaj aliaj, Ustimenko! Kaj la esprimo «dupe» estas el krimula slango, kaj por vi tute ne konvenas!

Ŝervud tiris per la manoj la defalantan palton kaj revenis en la komunloĝejon. Vlaĉjo ekkuris post tramo, ensaltis en ĝin dum iro, diris «kanajlo» kaj ekveturis al Banjo por penti kaj plendi pri si mem. Stepanov-oj loĝis nun sur la Bela strato. La pordon malfermis avo Metodo: Rodiono Metodjeviĉ ordonis al Banjo loĝigi la maljunulon ĉe si kaj ne plu lasi lin forveturi sub ajna preteksto.

— Bona gasto ĉiam al vespermanĝo venas, — diris avo Metodo dubsence kaj direktis sin al la kuirĉambro, de kie venis apetitveka odoro de fritata terpomo.

— Ĉu Vlaĉjo? — demandis Barbara.

— Ja kiu alia povas! — respondis el la kuirĉambro la avo. Kaj kriis: — Barbara, voku la katon, li la acidkremon flaras!

Banjo eliris renkonten, rozkolora, en lanuga ŝalo. Kato Ciro estis frotanta sin je ŝiaj kruroj.

— Kaj tamen, Vladeto, geologino mi ne povas iĝi, — diris Banjo angore. — Nun mi decidis firme — mi iĝos aktorino. Senrevene. Kial vi tiel rigardas?

— Unue finu la faklernejon! — petis Vlaĉjo.

— Por kio?

— Ĉar vi... Mi ja konas vin... Vi ne povos esti aktorino...

— Ĉu mi estas ne talenta?

Li silentis, malgaje rigardante al ŝi el sub siaj longaj okulharoj. Ŝi atendis, volviĝinte en sian ŝalon. Ciro plu estis frotiĝanta je ŝiaj fortikaj, sveltaj kruroj.

— Vidu, Banjeto, — diris Vlaĉjo, — la afero estas en tio, rufulino, ke ni ĵus disputis en la komunloĝejo. Por mi estas malfacile klarigi, sed la ĉefa, kiel mi komprenas, estas en tio, ke la afero, kiun vi faras, estu interesa kaj necesa ne nur por vi sola, sed por ĉiuj — por la socio, la popolo. Tiam ĝi iĝas por ĉiam interesa kaj necesa. Kaj se nur por vi, do ĝi subite sensenciĝas.

— Kial vi en la vestiblo staras, iru en la domon, — ordonis avo Metodo el la kuirĉambro. — La terpomo prepariĝis. Barbara, primetu la tablon. Kaj kukumojn alportu.

Dum la vespermanĝo ili silentis. La avo tre ŝatis partopreni konversaciojn kaj tre kategorie eldiradis sian opinion. Tial kutime paroladis li sola — kaj ĝissate. Sed nun li havis malbonan humoron, nur mallaŭdis Ciron:

— Dorlotita supermezure. Musojn ne kaptas, palpebrumas al ili, hieraŭ rato venis, kaj li fuĝis. Ĉu forhaki al li la voston?

— Por kio do? — maltrankviliĝis Barbara.

— Por tio, ke senvosta kato estas pli lerta, — metante en sian teleron acidan brasikon, diris la avo. — En Siberio kamparanoj al ĉiuj katoj vostojn forhakas. Juĝu vi mem — fortegaj frostoj, la katego eniras en la domon malrapide, la vosto estas longa. Dum vi la katon enlasas — malvarmo penetros. Kaj se la kato estas mallongigita — aritmetike duoble pli rapide ĝi eniras kaj eliras. Kaj pli lertas en mastrumado. Ĉar timas, ke ĝin oni eĉ pli mallongigos.

— Se vi, avo, ĝin mallongigos, mi el la hejmo foriros! — diris Barbara. Kaj plendis al Vlaĉjo: — Vera Maljuta Skuratov2 estas tiu avo.

Poste Banjo en la kuirĉambro lavis la manĝilaron, kaj Vlaĉjo kruele mallaŭdadis sin kaj laŭdadis Paĉon. Venis Eŭgeno, severe riproĉis Vlaĉjon:

— Kial vi ne estis en la klubo? Ĉiam vi neglektas publikajn aranĝojn. Al ni, studentoj, venis kun vizito fama verkisto Leo Gulin. Ni, sovetia studentaro, pridiskutas lian libron, diskutas vigle, kamaradece, sed du trionoj de la geknaboj ne venas. Tio estas ia malĝentilaĵo.

— Sed se mi ne legis Leon Gulin-on? — demandis Vlaĉjo.

— Tio estas bedaŭrinda fakto de via biografio. Leo Gulin vojaĝas tra Sovetunio kaj faras renkontiĝojn kun leganta aktivularo.

— Bone, do enskribu nin en la pasivularon, — koleriĝis Barbara. — Kial vi alkroĉiĝis, vere?

— Por via utilo ja, — ofendite diris Eŭgeno. — Kiel vi ne komprenas, je dio, la vivo estas la vivo, necesas, ke oni vin rimarku, vidu, aŭdu. Ĉu por vespermanĝo estas nur terpomo? — ne ŝanĝante intonacion, demandis li. Kaj, forte laborante per la makzeloj, li komencis rakonti, kiel li elpaŝis en la pridiskuto de Gulin kaj ne rekte, sed tamen esprimis tiun penson, ke en persono de studento Ŝemjakin la verkisto vole aŭ nevole kalumniis la sovetian studentaron, montrinte nian homon karieristo, lerta fripono.

— Ĉu vi mem la libron legis? — demandis Barbara.

— Mi trarigardis antaŭ la pridiskuto. Kaj kritikajn artikolojn mi trarigardis en la legejo, do mi orientiĝis, vi povas ne zorgi pri mi...

— Ho, malproksimen vi iros, nia Eŭgeneto! — suspiris Barbara.

— Ja mi, fratineto, proksime eĉ ne intencas halti. Mi ne povas proksime, tiam ĉiuj distingos, ke Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov estas ne tre talenta homo. Kaj se pli malproksime, kaj eĉ, se dio donos, pli alte...

— Foriru! — kriis Banjo. — Foriru, Eŭgeĉjo, kara!

En la sekva tago Vlaĉjo aliris al Paĉo kaj diris, ke li pri ĉio kun tiu konsentas kaj la stultan nihilismon vere necesas fini. Maljunulo rilatis al la pento de Vlaĉjo treege trankvile, kaj Ustimenko eĉ iomete ofendiĝis. Sed ne por longe. Ili tuj ekparolis pri tiel nomata bona spirado. Ustimenko legis pri tiu bona spirado hodiaŭ matene, dum veturis al la instituto, kaj rakontis al Maljunulo, ke turkaj resanigistoj ordinare longe sorĉas super siaj malsanuloj, ĉirkaŭpendigas ilin per amuletoj, balbutas sorĉparolojn, fumizas, dancas, muĝas, kaj fine forte blovas al la paciento. Sed vere kuraci homojn povas nur haĝulo — resanigisto kun bona spiro. Kaj vere, laŭ kredigo de la aŭtoro de la broŝuro — granda kuracisto, longe esplorinta en Turkio resanigistojn, — la bona spiro ludas tre grandan rolon: malsanuloj resaniĝas.

Paĉo pensis iom, frotis per sia karaktera movo la lacajn okulojn, poste diris:

— Mi persone pensas, ke ĉi tie la afero estas en fido de la malsanulo al la kuracisto. Kion mi kaj vi, Ustimenko, valoros, se ĉe preciza diagnozo de malsano, ĉe normala kuracado ni ne ekposedos, pardonu, la animon de la malsanulo? Malsanulo, kiel soldato en batalo, devas senrezerve kredi al sia komandanto: li ne embarasos, kun li ni kaj la malamikon frakasos, kaj mem restos vivaj kaj sanaj.

— Verŝajne, prave...

Ekde tiu tago Vlaĉjo kaj Maljunulo, pri nenio interkonsentinte anticipe, ĉiam lernadis kune. Paĉo venadis vespere al Ustimenkoj, formanĝadis grandan teleron da barĉo, ekfumadis manfaritan cigaredon el kampara tabako, kaj ili ambaŭ okupiĝadis pri la afero. Maljunulo estis nekredeble persista, Vlaĉjo — talenta. Paĉo fojfoje longe restadis sur unu loko, Ustimenko multe devancadis lin, sed iam nur supraĵe. Paĉo levadis pezajn tavolojn de scio, Vlaĉjo fantaziis. Per voĉoj, raŭkaj pro disputoj, ili longe kvereladis, sed unu sen la alia tute ne povis esti.

— Kiam ni finos la instituton — estus bone, se ni trafus en unu malsanulejon! — diris foje Vlaĉjo.

— Ne indas! — morne respondis Paĉo. — Ni kutimiĝis malĝentili unu al la alia. Sed en malsanulejo ĉu vi scias kiel necesas? «Pardonu, Paŭlo Lukiĉ». — «Ne, tute ne pardonpetinde, Vladimiro Atanazijeviĉ»... Necesas teni sin aŭtoritate.

Tiel venis printempo.



1. Preskaŭ laŭvorta citaĵo el la libro de V. Veresajev «Notoj de kuracisto».
2. Maljuta Skuratov (?–1573) — rusa ŝtata, milita kaj politika aganto, unu el gvidantoj de politika teroro ĉe la caro Ivano la Terura. Lia nomo iĝis komuna por ekzekutisto kaj maliculo.