Ĉapitro sesa

Divorco

En malfrua aŭtuno, «preterveture», kiel li esprimis, venis Rodiono Metodjeviĉ. Ĉe Valentena Andrejevna estis gastoj — du fumantaj nejunaj damoj, ambaŭ dikaj kaj ŝatantaj paroli pri sia malbona humoro, pri iaj misteraj koraj «intermitoj» kaj pri tio, ke ĉio finrezulte estas «pro nervoj». Estis la filino de la dekano de la Instituto Seĉenov Iraida — alta, fleksiĝema, verdokula, tuta en iaj ĉenetoj, medaloj kaj brelokoj, kvazaŭ premiita en ekspozicio de purrasa hundobredado. Estis la fama en la urbo tajlorino «sinjorino» Lis, kiun oni kaĵolis, kaj du viroj — Danielo Jakovleviĉ Poljanskij, afekte bruliganta la pipon, kaj lia kamarado Makavejenko, diketa blondulo kun ventreto kaj kun gaje impertinentaj, ĉiam elstarantaj okuletoj. Oni atendis ankaŭ profesoron Ĵovtjak, sed li telefonis, ke li ne povos veni kaj estas «en plena malespero». Aŭskultinte kontrabandajn gramofondiskojn de Vertinskij kaj Leŝĉenko1, oni vespermanĝis kaj eksidis al kafo kun benediktino. La konversacio iris pri la hispanaj eventoj. Danielo Jakovleviĉ — Daĉjo — rakontis pri la ĉefministro de Hispanio Giral kiel pri sia bona konato. Kaj ankaŭ pri José Diaz li rakontis ion2. Rodiono Metodjeviĉ pacience aŭskultis kaj la fumantajn damojn, kaj Makavejenkon, kaj la dekanan filinon Iraida-n. Ili ĉiuj eldiris pri Hispanio kaj rilate de tio, ke Mikaelo Kolcov3 skribas interesajn kaj akrajn korespondaĵojn. Tamen, Daĉjo ne samopiniis.

— Vidu, — diris li, — pri Hispanio ĉiu atestanto povas skribi eble eĉ pli pitoreske kaj kolorriĉe, ol kamarado Kolcov. La ĉefa afero estas — esti tie kune kun la popolo...

— Kaj bataloj kun bovoj — ĉu tio, ŝajne, same estas en Hispanio? — per sia kutime laca voĉo demandis Valentena Andrejevna.

— Tutcerte! — konfirmis Makavejenko. — Tio estas ilia nacia afero, same kiel ĉe ni karuseloj aŭ pugnobatalo. En Madrido tio estas la plej estimata afero...

Rodiono Metodjeviĉ metis la taseton kun nefintrinkita kafo sur la pleton kaj eliris. Barbara, certe, ne estis hejme. Eŭgeno en la kuirĉambro estis manĝanta barĉon.

— Nu, kiel? — demandis Rodiono Metodjeviĉ.

— Ĵurnalon ni enpaĝigis, — malvigle diris Eŭgeno. — Elturmentiĝis! Tiparoj mankas, materialo estas neinteresa, supraĵa, anstataŭ ĉiuj mi devas skribi mem, terure. Ja mi, paĉjo, estas redaktoro de la instituta ĵurnalo.

— Kaj vi ne skribu anstataŭ ĉiuj! — konsilis Stepanov. — Tio estas friponaĵo, skribi anstataŭ ĉiuj.

— Idealisto vi estas, patreto! — suspiris Eŭgeno.

Rodiono Metodjeviĉ iom pasumis en la ĉambroj, fumis, poste, dolore sulkiĝante, senintence aŭdis, kiel Alevtina parolis en la antaŭĉambro kun Daĉjo.

— La demandon necesas solvi radikale, — diris ŝi, — kaj en kategoria formo! Mi ne deziras plu toleri venojn de tiu homo, fremda al mi kaj morale, kaj ĝenerale. Ho dio, kiel vi ne komprenas — mi sufokiĝas en tiu atmosfero...

— Bone, bone, mi pretas, — haste promesis Danielo Jakovleviĉ, — sed ne hodiaŭ ja...

— Mi diros hodiaŭ! — promesis Alevtina.

La enira pordo frapis. La virino, kiun Stepanov opiniis sia edzino, eniris en la manĝoĉambron. Firme kunpremante la pugnojn, senmova kaj pala, Rodiono Metodjeviĉ postulis:

— Diru hodiaŭ!

— Vi subaŭskultis! — ŝrikis Alevtina. — Tre bele — tiu homo krom ĉio ankoraŭ subaŭskultas!

— Vi devas diri mem, — ripetis li. — Mi scias ĉion ĉi delonge, necesas esti stultulo, por ne vidi, sed vi devas diri vian lastan vorton. Diru!

— Kion?

— Ĉu vi deziras divorci?

— Mi deziras homan vivon! — kriis ŝi. — Vi devas doni al mi vivon, sed kion mi havas? Por kio mi tiom da jaroj suferis? Aliaj ĉion havas: personajn aŭtojn, somerdomojn, en Gagron4 vojaĝas trifoje dum jaro...

Komenciĝis la malnova historio — larmoj. Nun ŝi postulos valerianon, poste Eŭgeno kalkulos al ŝi pulsobatojn. Ne, li ne plu povis tiel.

— Ni divorcu pace, — ekparolis li per trankvila, kvankam iomete raŭka voĉo. — Vi transloĝiĝos al Daĉjo...

— Tre bele, — diris ŝi. — Mi — en unu ĉambro, kaj vi restos ĉi tie kiel sinjoro. Ne sukcesos vi, kamarado Stepanov!

— Do, la afero estas en la ĉambro?

— Kaj en ĉio cetera. Mi ne deziras resti mizerulino. Kion ni akiris dum la vivo — ĉion dividu duone!

Stepanov kapjesis, paroli li ne plu povis. Kaj Valentena Andrejevna post dek minutoj jam ageme kaj vigle telefonis el la antaŭĉambro, ion rakontadis al siaj amikinoj, po iomete al ĉiu ploris, kaj al iu plendis:

— Aĥ, karulino, vi ja scias: el krudulo ne fareblas noblulo.

Necesis fini senprokraste. Ĝisatendinte Barbara-n, li kunvenigis ĉiujn en la manĝoĉambro, eltrinkis grandan glason da malvarma akvo, diris per abruptaj vortoj:

— Mi kaj Alja decidis divorci. Vi estas plenaĝaj homoj, ĉion komprenas mem. Sed unu demandon devas decidi vi. Kiu deziras resti kun mi, kiu foriros... kun la panjo.

Barbara silentis, firme alkroĉiĝinte al la maniko de lia uniforma tuniko. Ruĝaj makuloj brulis sur ŝiaj vangoj. Eŭgeno, en la reto sur la kapo, en striita piĵamo, estis promenanta apud la bufedo.

— Eŭgeĉjo! — preĝe ekkriis Valentena Andrejevna. — Eŭgeĉjo, kiel vi povas ankoraŭ pensi?

Eŭgeĉjo estingis cigaredstumpon, subridis kaj diris, mallarĝiginte la okulojn:

— Vi estas stranga homo, panjo! Ĉu vi supozas, ke mi ŝanĝos Rodionon Metodjeviĉ-on al tiu... pardonu min... solida, bela, eleganta, sed tamen fripono...

Stepanov rigardis al Eŭgeno, ne deŝirante la rigardon. Kion signifis tiuj vortoj? Kion li pensis en tiuj minutoj?

— Ne enprofundiĝante en superfluajn detalojn, — diris Eŭgeĉjo, — mi dezirus resti filo de la homo, al kiu mi ŝuldas ĉion. Kaj ankaŭ por vi, panjeto, estos multe pli simple: vi estas libera, juna, la vivo rekomenciĝas. Ĉu tiel?

Li brakumis ŝin je la ŝultroj, kisis kaj foriris.

Matene en sia aŭtomobilo alveturis ekstreme incitita pri io Daĉjo, seke salutis Rodionon Metodjeviĉ-on kaj trairis en la ĉambron de Valentena Andrejevna. Poste li frapis al la pordo de Stepanov.

— Ni devas interparoli kiel viro kun viro, — diris li, eksidante kaj alpremante per la fingro tabakon en la pipo. — Necesas precizigi loĝejajn demandojn, ĉion, kio koncernas posedaĵon, kaj ceteron. Valentena Andrejevna nervoziĝas, vi forveturas...

— Jes, mi forveturas, — interrompis Daĉjon Stepanov. — Precizigi vi povas ĉion kun Eŭgeno, li estas knabo kun kapo. Tiele.

Kaj li forturniĝis al la fenestro.

Estis aŭdeble, kiel ili foriris — Alevtina kaj ŝia Daĉjo, kiel frapis la ĉefpordo kaj deveturis de la domo la aŭtomobilo. Kviete eniris Barbara, demandis:

— Paĉjo, ĉu vi deziras teon?

— Ne, — melankolie respondis li.

— Kaj ĉu vi deziras, mi kuiros por vi kafon?

— Kaj kafon mi ne deziras.

— Eble, tiam vi vodkon drinkos?

Stepanov subridis:

— Do, vi tiel decidis min konsoli? Ne necesas, filinjo. Mi estas eltenema viro...

— Eble, vi deziras, ke mi kaj Eŭgeĉjo transloĝiĝu al vi en Kronŝtadton?

Rodiono Metodjeviĉ pripensis iom, poste diris:

— Vidu, mia ora knabino, mi diras al vi konfide: transloĝiĝi por vi dume ne havas sencon, ĉar mi mem ne scias, kie mi estos morgaŭ.

— Kiel do?

— Jen tiel. Oni povas sendi min en longdaŭran afervojaĝon. Atanazio Petroviĉ jam antaŭ du semajnoj forveturis.

Barbara alpremiĝis al la ŝultro de la patro, diris flustre:

— Mi komprenas, mi komprenas, paĉjo. Sed Vlaĉjo ja nenion scias...

— Kaj ni poste al li venos, tiam li ekscios.

Dum Barbara kaj Rodiono Metodjeviĉ ne estis hejme, Eŭgeno gaje kaj furioze marĉandis kun Daĉjo pri aĵoj, libroj, mebloj, ŝanĝo de la loĝejo. Daĉjo finfine plendis:

— Aŭskultu, kial vi faras el mi stultulon? Ja mi ne estas knabo.

— Kaj ankaŭ mi ne estas knabo! — diris Eŭgeno. — Mi dividas nian havaĵon je kvar partoj: tri kvaronoj estas niaj, la cetero estas via. Iru al ajna juristo — alia eliro ne ekzistas. Kaj ĝenerale, tio estas eĉ ridinda, Danielo Jakovleviĉ: vi enamiĝis, vi estas amata, kaj jen ia baraktado kun aĵoj. Tio estas maldeca, se vi deziras. Temo por satiro...

— Kaj la piano?

— Ne piano, sed starpiano. Kaj por kio vi ĝin bezonas? La panjo ja ne ludas...

— Vi estas ia ŝtono, — koleriĝis Danielo Jakovleviĉ.

Stepanov forveturis per vespera trajno.



1. A. N. Vertinskij (1889–1957) — elstara rusa kaj poste sovetia estrada kantisto, komponisto, poeto, kinaktoro. En 1920–1943 (do, en la tempo de la eventoj de la romano) — en elmigrado (en Rumanio, Polio, Germanio, Usono, Ĉinio). P. K. Leŝĉenko (1898–1954) — rusa kaj rumana estrada kantisto.
2. La hispanaj eventoj — la intercivitana milito en Hispanio (1936–1939). José Giral Pereyra (1879–1962) — hispana politika aganto, ĉefministro de Hispanio en 1936 (en komenco de la intercivitana milito). José Díaz Ramos (1895–1942) — hispana sindikata aganto, ĝenerala sekretario de la Komunista partio de Hispanio en 1932–1942.
3. M. E. Kolcov (vera nomo — M. Fridland) (1898–1940) — sovetia publicisto, ĵurnalisto kaj verkisto. Dum la intercivitana milito en Hispanio estis en Hispanio kiel korespondanto de ĵurnalo «Pravda» kaj samtempe kiel sekreta politika reprezentanto de USSR ĉe la respublika registaro. En 1938 li estis arestita, en 1940 mortekzekutita, en 1954 rehabilitita.
4. Gagro — populara kaj pitoreska kuracloko en Abĥazio.