Epilogo


Tiel finiĝis la historio de la mirinda vivo de Tais el Ateno. Obskuro de Hadeso, profundo de pasintaj jarcentoj, glutis ŝin kune kun la unua sur la Tero Urbo de la Amo kaj la Ĉielo.

La kreaĵo de la hela revo ne povis longe ekzisti inter potencaj kaj ferocaj reĝoj, militestroj, pastroj de falsa kredo, komerco, envia trompo.

La malgrandega insuleto de la ĵus ekĝermanta nova moralo en maro da malklero, Uranopolo baldaŭ estis forviŝita de sur la vizaĝo de Geo fare de hordo de invadintoj, spertaj en milito kaj perforto.

Kune kun Uranopolo malaperis ankaŭ la du amikinoj. Ĉu sukcesis ili kaŝiĝi de kapto, fornaviginte sur aliajn, dume pacajn insulojn? Aŭ, persekutataj de militistoj, ĵetis sin en la maron, fordoninte sin al Tetiso? Aŭ Eris per la firma mano de la nigra pastrino unue sendis en la subteran mondon sian Tais-on kaj mem iris post ŝin? Oni povas elpensi ajnan finon, konforme al propra revo. Senduba estas nur unu afero: nek Tais, nek Eris iĝis sklavinoj de tiuj, kiuj neniigis Uranopolon kaj metis finon al ilia bona servo por la homoj.



Moskvo — Novodarjino
Aŭgusto de 1970 — septembro de 1971