Ĉapitro XIV

Saĝo de Eriduo


Finiĝis la varma babilona vintro. La proksima somero estis minacanta per varmego, plu sen sciigoj de Aleksandro. Lizipo decidis realigi la vojaĝon en Eriduon. Ŝerce la skulptisto diris, ke Eriale kaj Eris ekiris en Eriduon kun Erifilo. La kvar amikoj eknavigis malsupren laŭ Eŭfrato. Hesiona restis hejme por atendi Nearĥon, kvankam ŝi ĵuris, ke tio estos lastfoje, aŭ ŝi forlasos lin por ĉiam. La rivero sude estis disdividiĝanta en kelkajn branĉojn kaj branĉetojn, kreante grandegan marĉon, longan je duonmilo da stadioj — kontinuan maron da kanoj kaj kareksoj. Nur tre spertaj direktilistoj povis trovi en tiu labirinto la ĉefan fluejon, flankiĝantan okcidenten, kie gluecaj argiloj kaj salmarĉoj gardis la orientan randon de la siria dezerta stepo. Ili tranavigis ĉirkaŭ kvindek parasangojn, aŭ mil kvincent stadiojn, dum tri tagoj, ne albordiĝante eĉ por horo. Poste Eŭfrato fluis laŭ larĝa fluejo, direktante sin al la oriento. Post ankoraŭ dudek kvin parasangoj la rivero komencis norde ĉirkaŭiri ŝtonriĉan altan ebenaĵon, kie iam situis la originaj urboj de Mezopotamio. Marĉoj kaj salaĵoj etendiĝis sur la maldekstra bordo nord-orienten kaj norden. La senfina spaco de kvieta akvo, marĉoj kaj kanoj, loĝata de grandegaj aproj, estis atinganta la fluejon de Tigriso kaj etendiĝanta eĉ pluen, proksimume je mil stadioj.

En la kvina tago de la navigado, antaŭ vespero, ili albordiĝis al antikva, duone detruita varfo sur la dekstra bordo de la rivero, kun ŝtuparo el grandegaj rokpecoj. De tie larĝa vojo, droninta en varmega polvo, kondukis ilin komence al ruinoj de urbo de nememorebla antikveco, kaj poste, preterante ilin, pluen al la sud-okcidento al negranda urbeto sur plata monteto. Majestaj ruinoj kun mizeraj novaj loĝejoj kaj granda gastejo estis ĉirkaŭantaj tri belegajn templojn. Du el ili, pli ĝuste, unu, pli bone konserviĝinta, rememorigis Tais-on pri la ĉefa domo de la sanktejo de Kibela kaj pri similaj konstruaĵoj de Babilono kaj Suzo. La tria templo, kun spuroj de plurfoja restarigo, distingiĝis per speciala arĥitekturo. Platformo kun rondigitaj anguloj, tegita per brikoj, estis subtenanta ĝian bazon. En ĝia centro larĝa ŝtuparo kondukis al portiko el tri kolonoj sub peza piramida tegmento de nealta antaŭpordo. Post tiu ejo staris altega ronda turo kun kelkaj oblikvaj ŝtupegoj. Se en la ŝtupa turo Etemenanko oni fermus per oblikvaj tegmentoj ĉiujn ŝtupegojn, mallarĝiginte ilin, rezultus konstruaĵo, simila al tiu ĉi turo.

Avertitaj pri la veno de la gastoj, la pastroj kaj akolitoj renkontis la ekbatananojn sur la platformo, riverencante al ili kun digno kaj humilo. Inter ili plej multaj estis malhelhaŭtaj, kiel la konataj de Tais hindoj, iam vizitintaj Ekbatanon.

Post la saluta ceremonio la kvar gastojn oni kondukis en flankan alon, adaptitan, evidente, por ripozo kaj noktado, surtabligis nuksojn, daktilojn, mielon, hordeajn flanojn kaj lakton. La vojaĝantoj estis satiĝantaj post laviĝo. Eniris alta pastro en blanka vesto kun densa barbo ĝis la okuloj kaj eksidis sur benko, evitante, tamen, tuŝi la fremdulojn. Tais ekvidis, kiel Lizipo desegnis en la aero signon kaj almontris ŝin per la okuloj. La pastro ekstaris, videble emociita, kaj tiam Lizipo duafoje desegnis en la aero ovalon. La pastro faris invitan geston kaj kondukis Tais-on kaj Lizipon tra alta kaj mallarĝa koridoro en ejon interne de la turo. Sur la vojo al ili aliĝis ankoraŭ du pastroj: unu malhelhaŭta kaj larĝŝultra, kun volbe konveksa brusto, malpli alta, sed, evidente, de grandega forto, kaj la alia, vestita en koloran veston de babilonano kun malakre tondita mallarĝa barbo kaj amaso de bukligitaj haroj. Tiu lasta evidentiĝis interpretisto al la kojneo. Post interŝanĝo per iaj informoj (Tais komprenis, ke inicitaj orfeistoj havas atingorajton al sekretoj de la templo) ambaŭ pastroj esprimis pretecon servi al la helenoj per siaj scioj.

Kvazaŭ dezirante pruvi tion, Lizipon kaj Tais-on oni kondukis en longegan koridoron, sur kies muro brilis vertikalaj vicoj de forte streĉitaj arĝentaj diverslongaj kordoj. La alta pastro iris, tuŝante jen unu, jen alian grupon da kordoj, kiuj respondadis per bela longa ĝemo, disfluganta eĥe en la ŝtona pasejo.

— Tio sonas en ĉiu homo, kunigas generaciojn, — klarigis la pastro, — tra jarcentoj kaj penetras en nekonatan foron de la estonteco. Se vi komprenas tiun simbolon, do ne necesas klarigi la alian. — La hindo almontris profundajn kanaletojn transverse de la koridoro, kovritajn per tabuloj kun bildoj de bestoj aŭ fabelaj monstroj. Tais opiniis tion disigo de generacioj per malklereco kaj nescio, kondukantaj la homon al bestiĝo. Ŝi ne ĝeniĝis demandi la hindon. La pastro afable ekridetis.

— Unuaj gutoj de pluvo ne satigas la teron, sed antaŭdiras pluvegon de fekundo, — diris la dua malhelhaŭta pastro. — Ankaŭ vi estas gutoj. Ni foriru por konversacio en lokon de nerompata kvieto.

Tais pensis pri Eris. La nigra pastrino permesis al ŝi foriri, esperante al Lizipo. Certe, al ŝi sufiĉos racio, por ne promeni en fremda templo. Estinte pastrino mem, ŝi konas regulojn...

En ronda nealta halo sur elstaraĵoj de kvadrataj duonkolonoj brulis iaj strangaj torĉoj sen fumo kaj fulgo. Sur matoj estis disĵetitaj grandaj kusenoj el mola, maldika ledo. Samaj kusenoj konsistigis meblaron de la ĉambro, disponigita al la virinoj. Ĉi tie staris ankoraŭ du negrandaj ok-edraj tabloj kaj malmolaj taburetoj el malhela ligno, sur kiujn eksidis ambaŭ pastroj.

Tais rimarkis inter la kolonoj kolorigitajn bildojn de bestoj, konataj de ŝi nur laŭ rakontoj: tigroj, rinoceroj, sovaĝaj bovoj. Plej oftaj estis bildoj de elefantoj, gigantaj animaloj, konataj en Mezopotamio kaj fojfoje venigataj en Babilonon, sed neniam pentrataj en ĉi-tieaj temploj, palacoj aŭ sur pordegoj, similaj al la pordego de Iŝtar. Peza aroma fumo el du bronzaj incensiloj estis kuŝanta en la halo per blueta nebulo.

— Kion deziras vi preni kiel temon de la konversacio? — demandis la malhelhaŭta pastro, evidente pli altranga ol la majesta alta hindo.

— Dum kelkaj jaroj da nia amikeco mia disĉiplino plurfoje faris al mi demandojn, kiujn mi ne sukcesis respondi. Eble, vi, posedantaj miljaran saĝon, bonvolos klerigi nin ambaŭ, — modeste diris la granda artisto.

Lia simpleco kaj sincereco plaĉis al la hindoj.

— Scion, same kiel bonon, — respondis la pli altranga pastro, — oni ne disĵetu kiel ajn. Simile al riĉo aŭ milita forto, scio, trafinte en maltaŭgajn manojn, servas al stulta levo de unu popolo kaj al humiligo de aliaj. Krome, kaj tio estas tre grava, grandaj malkovroj kiel, ekzemple, ke la Suno estas globo, ĉirkaŭ kiu iras la planedoj, kaj la Tero mem same estas globo, sed ne plataĵo, kaj pendas en la spaco, povas detrui kredon je tiuj dioj, kiujn kreis nur la homa fantazio. Por saĝulo ekkono ne detruos kredon je grandeco de la mondo kaj celkonformeco de ties leĝoj, kiujn tiel bone sentas poetoj kaj artistoj. Stultulo perdos entute ajnan kredon kaj falos en nigran kavon de sensenca animala ekzisto. Feliĉe, malspriteco de malkleruloj savas nesingardajn malkovrantojn de vero — ilin oni simple ne kredas aŭ mokas, kiel okazis kun via filozofo Anaksagoro, kiu unuafoje en Helenujo instruis, ke la Suno estas arda globo. Pro tiu «ridinda eraro» eĉ lia granda penso pri «Nus» — la monda racio, koincidanta kun nia filozofio, ne faris al la helenoj rimarkeblan influon. Ankoraŭ pli frue ĉe vi estis giganto de penso Anaksimandro, kiu instruis, ke la homo aperis rezulte de longa ĉeno de generacioj de animaloj ekde primaraj fiŝsimilaj estaĵoj. Li ankaŭ komprenis senlimecon de la kosmo kaj de loĝataj mondoj. Estis Alkmeono, kuracisto, disĉiplo de Pitagoro, kiu malkovris je du jarcentoj antaŭ nia tempo, ke la cerbo estas la organo de la racio kaj de perceptado de la sentaĵoj. Li ankaŭ eksciis, ke la planedoj rondiras laŭ orbitoj, kaj same estis primokita. Sed la orfeisma instruo, hinda laŭ sia spirito, estis prenita aŭ de ni, hindoj, aŭ de niaj komunaj prauloj, kaj vi estas liberaj en ekposedo de la saĝo sen malsprita memlaŭdado.

— Vi diris pri mokado, — necerte komencis Tais, — ĉe ni estas dio Momo, kreaĵo de la Nokto kaj de la abismo de Tartaro, kiu ĉion negas kaj ridas pri ĉio, detruante eĉ trankvilon de la olimpaj dioj. Ĉi tie mi vidis popolojn, ĉe kiuj priridado kaj detruado de ĉio antikva, granda kaj bela konsistigas fundamenton de la estado. Ili priridas ankaŭ Eroson, elpensante malnoblajn grimacojn kaj mallevante la diecan pasion ĝis bruta lascivo. En iliaj okuloj mi, ekzemple, estas simple putino, batenda per ŝtonoj.

— Mi samopinias kun vi pri malutileco de malklera prirido, — respondis la alta hindo, — sed ties kaŭzo, ni pensas, estas ne en tio, ke ekzistas iu dio, okupita pri ĝi. Malgrandaj popoloj, loĝantaj inter potencaj regnoj, inter Egiptujo kaj Mezopotamio, ĉiam estis humiligataj. Homo repagas pro humiligo per prirido de tiu, kiu humiligis lin, se li ne havas forton. En malgrandaj popoloj vivo de homoj estas malstabila kaj pasema, estas nenio konstanta kaj ne sukcesas establiĝi firma kredo kaj filozofio.

— Mi aldonos al tio similecon kun simioj, — diris la pli altranga pastro, — en nia lando ili estas tre multaj, kaj kelkajn oni opinias sanktaj! Simioj estas la plej neniofaraj el ĉiuj animaloj. Loĝante en sekureco sur arboj, en boskoj, abundaj je fruktoj, la simioj ne malŝparas tempon kaj penojn por sinnutrado, kiel aliaj bestoj — tigro, persiste persekutanta ĉasaĵon, elefanto aŭ bovo, kiuj devas longe manĝi herbon, por nutri sian grandegan korpon. Tial ili aprezas la tempon kaj ne malŝparas ĝin por bagateloj. Sed la neniofaraj simioj, rapide satiĝinte, serĉas amuzon en aĉaĵoj. Ĵeti nukson en la okulon de tigro, feki sur la kapon de elefanto kaj poste moki ĝin, skuiĝante pro ridaĉo sur sendanĝera alto! Ili sentas sian sentaŭgecon kaj senutilecon kaj venĝas al ĉiuj aliaj indaj bestoj pro tio.

La helenoj komence ekridis, sed la hindo parolis serioze, kaj, por ne iĝi similaj al la fiaj estaĵoj, Lizipo kaj Tais konfuzite eksilentis.

Jam antaŭlonge venis la vespero, sed la konversacio daŭris, ĝis pasis la noktomezo. Tais komprenis neceson gasti ĉi tie dum kelkaj tagoj. Ŝi antaŭsentis, ke alia eblo ekkoni la antikvan saĝon de la malproksima lando ne okazos.

Eris sidis, submetinte la piedojn, en la ordinara pozo, atendante Tais-on. La atenanino lace falis sur kusenojn kaj forgesiĝis en dormo, sonĝante fantaziajn bildojn de nekonataj dioj.

En sekvaj tagoj Tais eksciis pri dek du Nidanoj, aŭ la Kaŭzoj de la Estado. Ĉiun el ili oni opiniis konsekvenco de la antaŭa kaj kaŭzo de la sekva. La Granda Naturo, alie — la kreanta forto, Ŝaktio, tre malmulte diferencis disde la Granda Patrino de la antaŭhelenaj kredoj, kun ĉefeco de la ina diaĵo. La sesa zodiaka signo — Kanja, aŭ Virgulino, prezentanta Ŝaktion — la Forton de la Naturo, aŭ Mahamajon — la Grandan Iluzion, montras, ke la elementaj fortoj devas konformi al nombro 6 kaj stari en tia ordo:

1. Paraŝakti — la plej alta forto de varmo kaj lumo, kreanta ĉion sur la tero.

2. Ĝnaniŝakti — la forto de racio aŭ de saĝa scio, ĝi estas duflanka: Smriti, aŭ la memoro, — giganta forto, kapabla revivigi pasintajn imagojn kaj estontajn atendojn, kaj la dua flanko — klarvido, penetro tra la kurteno de Maja en la Tempon, kiu estas unueca en ĉiuj tri siaj aspektoj — la pasinta, la nuna kaj la estonta, kaj estas multe pli komplika, ol tiu, kiun sentas la homo laŭ batado de sia koro.

3. Iĉĉhaŝakti — la forto de volo, la streĉo de fluoj ene de la korpo por plenumo de deziro.

4. Krijaŝakti, aŭ la forto de penso, kiu estas materia kaj povas produkti agojn per sia energio.

5. Kundalini Ŝakti — la viva principo de la tuta Naturo. Tiu forto moviĝas, serpentumante, kombinante du grandajn kontraŭaĵojn — altiron kaj forpuŝon, tial ĝi nomiĝas ankoraŭ la serpento. Kundalini ekvilibrigas la internan kaj la eksteran en la vivo. Ĝia antaŭenira moviĝo ene de la homo donas forton de Kama-Eroso kaj kondukas al reenkarniĝo.

6. Mantrikaŝakti, aŭ la forto de parolo kaj muziko, de signoj kaj literoj.

El tuta tiu listo de la patrinaj fortoj al la helenoj pleje plaĉis Kundalini Ŝakti, la nocio, proksima al ili ambaŭ, artistoj kaj poetoj laŭ la spirito, la nocio, parenca al la dialektiko de Heraklito Efesa, Anaksagoro kaj Antifonto. Lizipo rimarkis, ke ĉe saĝaj filozofoj de hebreaj popoloj serpento estas forto de malbono, pereiginta la feliĉan vivon de la unuaj homoj.

Ambaŭ hindoj ridetis, kaj la pli altranga diris:

— Nia sankta libro Ajtareja nomas vian Geon — la Teron — Sarporaĝini, la reĝino de la serpentoj, la patrino de ĉio, kio moviĝas, ĉar serpento estas simbolo de moviĝo en ludo de kontraŭaj fortoj. Laŭ niaj legendoj, estis antaŭe raso de serpentosimilaj homoj, aŭ Nagoj, nombrinta ne pli ol mil. Nun estas nova raso de homoj, la kvina orde, kies simbolo estas Virbovo kaj Bovino. Virbovo estas sankta ĉe vi en la Okcidento, bovino — ĉe ni. De la Nagoj transiris al mia popolo, — diris la hindo, — kapablo regi terurajn venenajn serpentojn de Hindujo. Ĉi tie, en nia templo, estas pastrino de Nago, plenumanta riton de kiso de sankta serpento. Neniu el la mortemuloj, eĉ de la plej alta kasto, povas fari tiun riton kaj resti viva!

Tais, entuziasmiĝinte pro sciemo, ricevis promeson de la pli altranga pastro, ke al ŝi oni montros la teruran riton.

Multaj aferoj en rakontoj de la hindoj restis nekompreneblaj kaj por Tais kaj por Lizipo. Grandega tempodaŭro, kalkulata de ili ekde la kreo de la mondo, radike kontraŭdiris al kalkuloj de egiptaj, fenicaj, hebreaj kaj pitagorismaj saĝuloj. La plej mallonga ĝi estis ĉe hebreoj — ses mil jaroj. Laŭ la hindaj datumoj, unuaj veraj homoj aperis sur la Tero antaŭ dek ok milionoj sescent dek ses mil kvincent dek ses jaroj. Kun sama timiga precizeco la hindoj kalkulis daŭron de la minaca kaj malhela periodo de malfeliĉoj en la historio de la homaro, kiu komenciĝis post granda batalo en Hindujo, kiam pereis elito de la homaro antaŭ du mil sepcent sepdek jaroj. Tiu epoko, aŭ, kiel ili nomis, Kali-Juga, devis daŭri ankoraŭ 429 mil jarojn.

— Aliaj saĝuloj kalkulas ĝin multe pli mallonga, — diris la alta hindo, — nur je iom pli ol kvin mil jaroj.

Lizipo kaj Tais interŝanĝis rigardojn. Tia grandega malkonformo kontraŭdiris al la precizeco de la antaŭaj kolosaj ciferoj. Rimarkinte la nekomprenon de la helenoj, la hindoj daŭrigis rakonton pri precizaj kalkuloj, ellaboritaj de iliaj matematikistoj. En libro de «suna scienco» la tempo estas dividata per speciala, nekonata por la helenoj maniero. Unu horo egalas al 24 minutoj de helenoj, kaj minuto, aŭ vikalo — al 24 sekundoj. Poste la tempo estas diserigata sinsekve je 60 eroj, kaj tiu diserigo atingas kaŝton: neimageblan por homo mallongan momenton je unu tricentmilionono de sekundo. Al demando de Lizipo, por kio oni elpensis nombrojn, kiujn oni povas nek mezuri, nek imagi, la hindo respondis, ke la homa racio havas du ŝtupojn de konscio. Sur la pli alta ŝtupo, nomata buddhi, ĝi kapablas konscii tiom malgrandajn valorojn kaj ekkoni konstruon de la mondo el plej etaj korpuskloj, centraj fortoj, eternaj kaj nefrakaseble firmaj, kvankam ili estas nur punktoj de energio.

La helenoj eksciis pri granda kuracisto Ĝivako, vivinta antaŭ tricent jaroj, posedinta ŝtonon, kiu prilumadis organojn ene de la korpo, pri alia kuracisto, scipovinta preventi ekmalsanon de homoj je variolo, enfrotante al ili en malgrandan vundeton sangon, prenitan de homo, transvivinta la malsanon.

— Kial do nun kuracistoj ĉie ne uzas tiun rimedon, — ekkriis Tais, — kaj vi mem diras pri ili, kiel pri io duonforgesita?

La pli altranga pastro ĵetis al ŝi longan kaj silentan rigardon, kaj la alia ekkriis kun indigno:

— Oni ne rajtas tiel paroli, bela inicitino! Ĉio ĉi kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas sekreto, ŝlosita en antikvaj libroj. Se ĝi estas forgesita, do tiel deziras la dioj kaj la Karmo. Kiam ni, pastroj de la supera kasto, ekscias, ke legadon de sanktaj libroj subaŭskultis homo de malsupera kasto, ni enverŝas en liajn orelojn fanditan plumbon!

— Kiel do vi tiuokaze zorgas pri disvastigo de scioj? — demandis Tais ne sen sarkasmo. — Ĵus mi aŭdis la parolon pri malfeliĉoj de malklereco, ĉu ne?

— Ni zorgas ne pri disvastigo, sed pri konservo de scio inter tiuj, kiuj devas ĝin posedi! — respondis la alta pastro.

— Ĉu inter unu kasto? Kaj kio pri la ceteraj — ĉu ili restu en malklereco?

— Jes. Kaj plenumu la destinitaĵon. Se ili ĝin bone plenumos, do en la sekva vivo ili naskiĝos en alia, pli alta kasto.

— Scio, konservata en mallarĝa rondo, neeviteble malfortiĝos kaj forgesiĝos, — enmiksiĝis Lizipo, — kaj fermitaj rondoj de kastoj estas bonaj por bredado de puraj rasoj de animaloj, sed ne por la homoj. La spartanoj penis krei rason de militistoj, eĉ sukcesis en tio, sed en la vivo ĉio ŝanĝiĝas pli rapide, ol kalkulas homoj. Kaj la milita vivo starigis la lakonojn sur randon de pereo.

— Ni havas ne unu, sed plurajn kastojn por ĉio, kio necesas por la homa vivo, — kontraŭdiris la hindo.

— Tamen al mi la helena rilato al la homoj ŝajnas pli konsekvenca. Vi en viaj sanktaj libroj kaj en verkoj de filozofoj opinias la homojn egalaj al dioj, sed en la realo vi bredas ilin, kiel animalojn, tenante en malklereco, — firme diris Lizipo.

— Ĉu la helenoj ne agnoskas noblecon de deveno? — kuntiris la brovojn la pli altranga pastro.

— Agnoskas. La diferenco estas sola, sed tre grava. Ni opinias, ke nobla homo povas naskiĝi ĉe iu ajn, kaj li meritas ĉion — scion, arton kaj majstrecon, kian li povos alproprigi kaj apliki. Se li trovos por si same bonan parulon, do la nobla linio de posteuloj devenos de tiu homo egale en palaco de Ateno aŭ en domo de terkulturisto en Ĥalkidiko. Tie kaj tie povas naskiĝi kaj bona kaj malbona. Ordinare oni opinias, ke speciale bonaj homoj aperas en la mondo kun partopreno de dioj aŭ diinoj.

— Sed la sklavojn vi ne opinias homoj kaj malaltigas ĝis bruta stato! — ekkriis la hindo.

Tais intencis kontraŭi. Lizipo haltigis ŝin, nerimarkeble kunpreminte la manon. Li leviĝis kaj, lasinte la atenaninon kun la hindoj, eliris laŭ la konata vojo al sia ĉambro kaj revenis kun granda kesto el violkolora amaranta ligno, ĉirkaŭforĝita per oraj anguletoj. Gardeme metinte ĝin sur la okedran tableton, la skulptisto malfermis la klinkon. Aperis stranga meĥanismo — interplektaĵo de dentoradoj kaj stangoj de plej diversaj ampleksoj. Sur arĝentumitaj radringetoj estis literoj kaj signoj.

La interesitaj hindoj kliniĝis super la kesto.

— Disĉiplo de pitagoristoj, Heraklito Ponta, proksima kun Aristotelo, malkovris, ke la globo de Geo turniĝas, kiel turbo, ĉirkaŭ si mem kaj ke la akso de tiu turbo estas klinita rilate de la ebeno, en kiu iras la planedoj kaj la Suno.

Tiu maŝino estas destinita por kalkulo de moviĝo de la planedoj, sen kio povas esti nek antaŭdirado de estonteco, nek fidinda marvojaĝado. Ĉi tie la racio firmigas sin unufoje, kreinte la maŝinon, kaj poste laboras nur la manoj kaj la memortabeloj, desegnitaj sur la kovrilo. Homo estas liberigita de longaj kalkuloj kaj povas okupiĝi pri altaj meditoj.

La konsternitaj pastroj silentis. Lizipo uzis ilian perplekson kaj diris:

— Ni, helenoj, anstataŭ ekzekuti serĉantojn de scioj per fandita plumbo, larĝe malfermas portikojn kaj ĝardenojn de niaj akademioj, filozofiaj skoloj. Kaj atingas nemalmulton, atingas vin, kiuj komencis pensi pri la mondo je pluraj jarmiloj pli frue.

— Tio estas tial, ke vi estas malmultaj kaj vi devas gardi disĉiplojn, por garantii transdonon de la torĉo de scio! Sed ni estas tre multaj! Scion, se ni elkrios ĝin sur placo, tuj misformos malkleruloj kaj turnos ĝin kontraŭ veraj saĝuloj. En Krijaŝakti kaj Kundalini ni trovis sekretojn de persona forto kaj tre skrupule gardas la teĥnikon de ĝia instruado kaj uzado. Estos malfeliĉo, se tiu scio trafos al homo de neperfekta Karmo!

Kaj Tais eksciis pri la leĝo de Karmo, aŭ repago, antaŭ kiu naiva, eta kaj malforta aspektis Nemezo, la filino de Nokto, — la diino de justa revenĝo de la helenoj.

Kolosa kosma meĥanismo, kies laboro kuŝas en la fundamento mem de la mondo! Ĉio en la mondo — kaj dioj, kaj homoj, kaj bestoj obeas al la Karmo. Ili devas repagadi siajn erarojn, malperfektecojn kaj des pli krimojn en vico de estontaj reenkarniĝoj, kies sorto aŭ malpliboniĝas, aŭ pliboniĝas depende de persona kaj socia konduto. Mensogo kaj trompo, speciale tiuj skribitaj en libroj, konsistigas terurajn krimojn, ĉar ili kondukas post si malutilajn konsekvencojn por multaj homoj kaj povas esti repagitaj nur post miloj da jaroj. Detruado de belo same apartenas al la plej malbonaj agoj. Malpermeso de io al iu signifas, ke la malpermesanto prenas sur sin la karmon de la subulo, kia ajn ĝi estu.

— Sekve, malpermesante al la malsupraj kastoj scion, vi prenas malklerecon de ili sur vin? De milionoj da homoj? — subite demandis Tais.

La pli altranga pastro eĉ forŝanceliĝis, kaj la okuloj de la alta esprimis koleron.

— Same, kiel vi, helenoj, ne allasante al lernado la sklavojn, — respondis la pli altranga hindo. — Da vi, liberuloj, estas malmulte, kaj da ili estas tre multe kaj fariĝas ĉiam pli multe. Pro tio via mondo baldaŭ pereos, malgraŭ viaj grandaj konkeroj.

Kaj ree Lizipo haltigis la atenaninon, impetintan kontraŭdiri. Tais trankviliĝis, kompreninte, ke ĉiu kredo havas siajn malfortaĵojn. Bati al ili konvenas nur en publika disputo, sed ne en paca konversacio. Anstataŭ disputo la atenanino decidiĝis finfine fari la demandon, kiu delonge turmentis ŝin.

— Mia instruisto, granda artisto Lizipo, terure riproĉadis min pro unu misago kaj forigis min de si por tuta jaro. Belo estas la sola afero, kiu alligas homojn al la vivo kaj devigas aprezi ĝin, lukti kontraŭ ĝiaj malfeliĉoj, malsanoj kaj danĝeroj. Homoj, detruantaj, misformantaj aŭ priridantaj belon, ne rajtas vivi. Ilin necesas neniigi, kiel rabiajn hundojn — portantojn de nekuracebla veneno. Kaj artistoj — sorĉistoj, realigantaj belon, responsas speciale strikte, pli strikte ol ni, blinduloj, ĉar ili estas vidantaj. Tiel diris al mi Lizipo antaŭ tri jaroj.

— Via instruisto pravas tute, en plena konformo kun la leĝo de la Karmo, — diris la malhelvizaĝulo.

— Sekve, mi, detruinte la belajn palacojn de Persepolo, estos terure punita en tiu ĉi kaj en la estontaj vivoj? — malgaje demandis Tais.

— Ĉu vi estas ĝuste tiu virino? — la hindoj kun scivolemo ekrigardis al sia gastino. Silentinte sufiĉe longe, la pli altranga diris, kaj liaj vortoj, firmaj kaj certaj, donis faciligon al la atenanino:

— Dezirantoj regi faras kaptilojn por fidemaj homoj. Kaj ne nur por fidemaj, ĉar al ni ĉiuj, de junulo ĝis maljunulo, estas karaktera la deziro de mirakloj, kreanta strebon al neordinaraĵoj. Tiuj, kiuj deziras regi la mensojn de homoj, faras kaptilojn per ludo de ciferoj, signoj kaj formuloj, sferoj kaj sonoj, ŝajnigante ilin ŝlosiloj de scio. Dezirantoj regi la sentojn, speciale de homamaso, kiel despotoj kaj politikistoj, konstruas grandegajn palacojn, malaltigantajn homojn, kaptantajn iliajn emociojn. Homo, trafinta en tiun kaptilon, perdas sian personecon kaj dignon. La palacoj de Portiporo, kiel ni nomas Persepolon, estas ĝuste tia kaptilo. Vi ĝuste divenis tion kaj montris vin instrumento de la Karmo, simile al tio kiel malbono en puno fojfoje servas al la bono. Mi demetus de vi la akuzon de Lizipo.

— Mi mem komprenis kaj pardonis ŝin, — konsentis la skulptisto.

— Kaj ne klarigis al mi? — riproĉis Tais.

— Ne per la racio, sed per la sento, per la vortoj klarigis al ni nur ili, la sciantaj la Karmon instruistoj el Hindujo, — Lizipo riverencis, laŭ la azia moro almetinte la manojn al la frunto.

Responde la pastroj kliniĝis eĉ pli malalte.

En tiu ĉi tago Tais, gaja, flirtante kaj moketante Lizipon, revenis al si pli frue ol kutime.

Eris, alŝovinte al ŝi tableton kun manĝo, atendis, ĝis kiam la atenanino satiĝis, kaj, ridetante nur per la okuloj, manvokis ŝin post sin. Ŝi sensone kondukis Tais-on al ŝtupa transirejo el la antaŭa parto de la templo en la ĉefan turon. Sur larĝa altaĵo, kun ŝtuparoj ĉe ambaŭ flankoj, antaŭ mallumo de profunda neprilumita niĉo, staris la Artemiso Aksiopena. Lumaj radioj, falante el flankaj fenestretoj supre, estis kruciĝantaj antaŭ la statuo, plifortigante la mallumon malantaŭe. La bronzo akre brilis, kvazaŭ Artemiso ĵus eliris el obskuro de nokto, laŭ spuroj de iu krimo. Ĉe ŝiaj piedoj sidis Eĥefilo, preĝe levinte rigardon al sia kreaĵo. Enprofundiĝinta en pensojn, li ne moviĝis kaj ne eksentis la aperon de la virinoj. Tais kaj Eris sensone retiriĝis kaj revenis en la ĉambron.

— Vi pereigis lin, ĥalkeokordios (kupra koro)! — akre diris la atenanino, kolere rigardante al la nigra pastrino. — Li ne povas nun daŭrigi skulptadon.

— Li pereigas sin mem, — indiferente diris Eris, — li deziras modli min, kiel statuon, konforme al siaj deziroj.

— Do kial vi permesis al li...

— Danke pro la arto, pro la hela revo pri mi, vi scias mem, kiel tio estas!

— Sed ne povas ja granda artisto treni sin post vi, kiel servisto, des pli virseksa!

— Ne povas! — konsentis Eris.

— Kia do eliro estas por li?

Eris nur levis la ŝultrojn.

— Mi ne petas amon!

— Sed vi mem vokas ĝin, simile al glavo, subhakanta vivojn de viroj.

— Kaj kion vi ordonos al mi fari, sinjorino? — per tono de la antaŭa sklavino demandis Eris. La atenanino legis en ŝiaj okuloj malgajan obstinon.

Tais brakumis la nigran pastrinon kaj flustris kelkajn karesajn vortojn. Eris fideme alpremiĝis al ŝi, kiel al pli aĝa fratino, perdinte por momento la diinecan trankvilon. Tais glatigis ŝian necedeman haramason kaj ekiris al Lizipo.

La granda skulptisto serioze zorgiĝis pri la mizera sorto de la plej bona disĉiplo kaj kondukis Tais-on reen al la pastroj.

— Vi parolis pri scio, — komencis li, kiam la kvaropo ree eksidis en la ronda halo, — kiel pri savo. Laŭ vi, ne estus eĉ eta ono de tiu sufero, kiu estas en la mondo, se la homoj pli pensus pri malfeliĉo, okazanta pro malklereco. Tiu absolute prava aserto kunvivas ĉe vi kun kontraŭhomaj leĝoj de sekreteco de scioj. Tamen krom racio ekzistas emocioj. Kion vi scias pri ili? Kiel regi Eroson? Pereas estonta granda skulptisto, la kreinto de la statuo, aĉetita de via templo.

— Se vi diras pri la diino de nokto Ratri, ĝi estas destinita ne por la templo kaj staras ĉi tie atendante vojaĝon al Hindujo.

— Ĉe ni oni opinias ŝin la diino de la luno, de la sano kaj de junaj virinoj, egala al Afrodito.

— Nia diino de amo kaj belo Lakŝmi estas nur unu, la hela flanko de la diaĵo. La nigra flanko estas la diino de detruo kaj morto, la punantino Kali. Antaŭe, en antikveco, kiam ĉiu diaĵo estis samtempe kaj bondezira kaj malamika, ili ambaŭ kuniĝadis en la aspekto de la diino de nokto Ratri, al kiu kultas mi, — diris la malhelhaŭta pastro.

— Kiel povas vi kulti nur virinan diinon, se viaj dioj sendas ĉielajn belulinojn por frakasi la forton de saĝuloj? — demandis Lizipo. — En tio via religio ŝajnas al mi samtempe kaj alta, ĉar ĝi starigas la homon egale kun la superaj dioj, kaj malalta, ĉar ĝiaj diaĵoj uzas belon kiel armilon de malinda tento.

— Mi vidas nenion malindan en tia tento, — ridetis la pastro, — ja tentas ne simpla jakŝini, demonino de lascivo, sed suna belulino, dotita per artoj kaj alta saĝo, kiel ŝi, — li strabis al Tais.

Petoleco, longe retenata, subite impetis en ŝi, kaj ŝi sendis al la pastro flaman longan rigardon, senkulpe malferminte la lipojn.

— Pri kio parolis mi? — la pastro frotis la frunton en peno rememori.

Tais ricevis piedbaton de Lizipo, kompreninta, en kio estas la afero.

— Estas du vojoj de perfektiĝo kaj leviĝo, ambaŭ sekretaj. Unu estas asketismo, plena rezigno de deziroj, la vojo de profunda penso, kuniganta la malsupran konscion kun la supra. Kaj antaŭ ĉio — detruo de eĉ plej etaj pensoj pri tio, kion vi nomas Eroso. Ĉi tie virino kun sia forto estas malamiko!

— Kiel ĉe hebreoj, kie ŝi estas la kaŭzo de la prapeko, la detruo de la paradizo kaj ceteraj malfeliĉoj.

— Ne, ne tiel. Krome, vi, verŝajne, ne scias tutan profundecon de ilia religio, sekrete sekvanta la babilonan saĝon, ne konas la Kabalon. Kiel ĉe ni sur altaĵoj de filozofio de la sanktaj Upaniŝadoj ne ekzistas persona dio, sed nur Parabramano — la realo de la ĉioma Kosmo, same en la Kabalo ne ekzistas minaca persona Jehovo, sed estas Ejn-Sof — senfina kaj senlima estado. Revelacio de la Vero estas donata en aspekto de nuda virino, kaŝita sub nomo Sefira. Sefira kune kun la saĝo Ĥokma, la vira elemento, kaj la virina racio Bina konsistigas triopon, aŭ la kronon Keter-on, la kapon de la Vero. Malpermeso al virinoj en sanktejoj ne ekzistas. Junulinoj Kadeŝim estas sanktaj en sia nudeco, estas dediĉitaj al la dio, simile al niaj templaj dancistinoj — fenicaj kaj babilonaj virinoj de temploj, ne dirante eĉ pri viaj servistinoj de Afrodito, Rea kaj Demeter. Tre multe da simila estas en ĉiuj antikvaj kredoj, elirantaj el unu kaj direktitaj al unu.

— Tiam kial furiozaj predikantoj de hebreoj krias, nomante nin idolanoj, malamante niajn leĝojn kaj asertojn?

— Ekzistas skriboj Elohimaj, kie altas saĝo, kaj ekzistas kompilitaj kvin jarcentojn poste skriboj pri ĉiopova, sola dio, okupita nur pri la homaj aferoj, kiel supera reganto de la Tero. Tio estas religio, direktita al unu celo — konservado de la antikva kaj malgranda popolo en ĉirkaŭaĵo de malamikoj. Ĝuste en ili trovos vi antaŭ ĉio la nocion de peko, egale nekonata al vi, helenoj, kaj al ni, hindoj. La natura destino de la amo por daŭrigo de la homa gento ĉe ni estas sankta devo de la homo. Ekde la plej antikvaj tempoj la virinoj neniam estis apartigitaj disde la viroj kaj estis same liberaj. Tiel skribas niaj sanktaj Vedoj. Kiel povas ni opinii malpura la pasion, naturan, kiel la vivo mem, en kies flamo naskiĝas estontaj generacioj?

— Tiam kial viaj dioj malhelpas al saĝuloj leviĝi en la supran mondon helpe de la pasio de apsaroj — ĉielaj hetajroj? — Tais almontris supren, vokinte rideton de ambaŭ pastroj.

— La supran mondon ni nomas tiel ne pro tio, ke ĝi situas ie supre, sed signante ĝian kvaliton kompare kun la ĉirkaŭaĵo, — diris la malhelvizaĝulo. — Mi komencis paroli al vi pri du malsamaj vojoj al atingo de perfekteco. La unua vojo, mi ripetas, estas la vojo de klareco de penso — tio estas neniigo de ĉiuj fizikaj deziroj, eĉ de la deziro daŭrigi la vivon. Sed la malhelhaŭtaj antikvaj loĝantoj de Hindujo, al kiuj apartenas mi, ellaboris alian vojon, la filozofion, bazan por la tuta hinda penso kaj speciale taŭgan por la moderna epoko de malklereco, envio kaj kolero, nomata Kali-Juga. En ĝi estas la plej profundaj scioj kaj la plej potenca scipovo regi fortojn de la homa korpo. Ĝi nomiĝas Tantro. Ĝia konciza esenco estas en tio, ke homo devas elprovi ĉiujn ĉefajn dezirojn de la vivo kun plej alta streĉo, por dum mallonga tempo pasi ilin kaj liberiĝi.

— Do ĉu vi estas ano de Tantro? — demandis Tais.

La pastro respondis per jesa gesto.

— Kaj ĉu vi liberiĝis por ĉiam de tentoj kaj deziroj? — ree la petola atena knabino ekparolis en la hetajro. Ŝi ĵetis al la pastro tiom espriman rigardon, ke ĉiuj muskoloj de lia potenca korpo ŝtoniĝis. Li enspiris plenan bruston da aero kaj daŭrigis:

— Tantro ne malakceptas dezirojn, speciale Eroson, agnoskante en ĝi la movantan forton de la vivo kaj eblon de spirita leviĝo. Kaj ni neniam rifuzas helpi al aliulo en tiu leviĝo, memorante la historion de Brahmo.

— Kia estas tiu historio?

La hindo rakontis ĉarman legendon pri amo de ĉiela apsaro al la ĉefa dio de la hinda triopo Brahmo. Okupita pri kontemplado kaj perfektiĝo, li ne respondis al ŝia voko. Tiam la apsaro malbenis lin, profetinte al li respekton de kredantoj malplian, ol por ĉiuj aliaj dioj. Brahmo iris al alia dio de la triopo, Viŝnuo, kaj tiu klarigis al li, ke estis farita peza peko, por kies korekto li devas iĝi amoranto de la apsaro kaj fari ankoraŭ tridek aliajn pentofarojn por puriĝo, ĉar virino estas la plej granda valoro kaj la agantaj manoj de la Naturo-Ŝaktio. Viro, rifuzanta pasion al virino, kiu ajn ŝi estu, faras grandan pekon. Tial la anoj de Tantro adoras Ŝaktion kaj estas tre artifikaj en Eroso.

— Ĉu kaj viroj kaj virinoj? — demandis Tais.

— Certe! — respondis la pastro. — Necesas ago. Sola deziro ne sufiĉas. Por leviĝi ĝis la vera servo al Ratri kaj ĝis granda spirita alto, liberiganta disde malaltaj preterpasaj deziroj, li kaj ŝi, plenumantaj la riton, aŭ almenaŭ unu el ili, devas trairi longan preparon de la korpo kaj de ĉiuj sentoj.

— Ankaŭ ni trairas longan instruadon, — rimarkis Tais.

— Mi ne scias, kia ĝi estas, — diris la malhelvizaĝulo, — se vi vidos la «kison de serpento», do vi mem komprenos la potencon de niaj tantraj vojoj.

— Kiam mi povos vidi? — malpacience demandis Tais.

— Eĉ tuj.

— Ĉu mi povas sendi por mia amikino?

Tais, Lizipo kaj Eris malleviĝis laŭ mallarĝa ŝtuparo en vastan subteraĵon sub la turo. La interpretisto restis supre. La helenoj povis iom kompreni la persan, kaj la hindoj libere posedis tiun lingvon.

En vasta kvadrata ejo, forte prilumita per senfumaj hindaj torĉoj, ilin renkontis du helvizaĝaj kaj unu malhelhaŭta malalta kaj fortika juna virino de ĉirkaŭ tridekjara aĝo, simila al la pli altranga pastro.

— Mia fratino, — diris li, divenante pensojn de la gastoj. — Ĝuste ŝi estas nia Nagini, la regantino de serpentoj.

— Kaj inicita en Tantron? — demandis Tais.

— Sen tio estos morto! — severe respondis la pastro. — Ŝi plenumos ne nur la riton, sed ankaŭ ĉiujn preparon al ĝi. Eksidu.

Ili eksidis ĉe la muro sur malvarmetan ŝtonan benkon. Venis kvara junulino, portante grandan platan tason kun varmeta aroma lakto kaj faskon da odora herbo. La regantino de serpento demetis la veston. La junulino viŝis tutan ŝian bronzan korpon per la herbo, trempita en la lakto, alte kombis la harojn kaj alligis molan ledan antaŭtukon, etendiĝantan de la klavikloj ĝis sub la genuoj. Ne rigardante al la vizitantoj, trankvila kaj serioza, la regantino de serpentoj aliris pezan metalan pordon, tenante en la mano oran tason, ĝisrande plenigitan per lakto. Laŭ ŝia signo malleviĝis densa krado, forbarinta ŝiajn asistantinojn kaj la gastojn. La junulinoj alportis al la lipoj muzikilojn, similajn al flutoj. Unu junulino ekkondukis tiran mallaŭtan melodion, la dua estis disbatanta ĝin per ritmo de fajfaj sonoj. La malgranda malhelhaŭta pastrino ekkantis per alta voĉo, anstataŭ rekantaĵo eligante akran vibrantan fajfon. Ŝi malfermis la pordon per la maldekstra mano kaj disĵetis ambaŭ manojn kruce, plu tenante la tason en la dekstra. Post la pordo oscedis nigra malpleno de kaverno. En ĝia fino mem malklare lumis fendo, evidente, tie ekzistis mallarĝa pasejo al lumo. Dum ioma tempo la pastrino kantadis akompane de la flutoj, tre longe, kiel ŝajnis al Tais en streĉa atendo de io terura. Subite la malhelhaŭta virino fleksiĝis kaj surmetis la tason trans la sojlo de la pordo. La flutistinoj ĉesis ludi. Klare aŭdiĝis susurado de peza korpo, glitanta sur ŝtona planko. El mallumo de la kaverno elŝoviĝis plata kapo kun tre larĝa nuko. Du klaraj, purpure brilantaj okuloj penetreme ĉirkaŭrigardis ĉiujn, kiel ŝajnis al Tais. La kapo kun kvadratoj de skvamoj, similaj al surbrusta kiraso de militisto, pretere mergiĝis en la lakton.

La pastrino vokis per melodia fajfa sono. En la subteraĵon glitis giganta serpento, longa je dudek kvin ulnoj, kun nigra-verda dorso, ie malsupre sur la flankoj de tre densa oliva koloro. La netimema atenanino eksentis malvarmeton sur la dorso, trovis la manon de Eris, kaj tiu respondis al ŝi per emocia kunpremo de la fingroj.

La serpento volviĝis per ringoj, direktinte senkompatan kaj sentiman rigardon al la malalta pastrino, kiu respekte riverencis al ĝi. Daŭrigante sian kantadon, ŝi levis alte super la kapo la manojn kun kunmetitaj polmoj kaj, etendiĝinte sur la piedfingroj, komencis balanci sin per flankaj fleksiĝoj sur la dense kunigitaj kruroj, konservante mirindan ekvilibron. La balanciĝo estis plioftiĝanta. Samtakte kun ĝi la giganta serpento komencis ŝoviĝi sur la planko, sinuante, kaj leviĝis tiel, ke ĝia kapo iĝis sur nivelo de la haroj de la malalta pastrino. Nur nun Tais rimarkis enplektitajn en la harojn de la junulino tri rubandojn, provizitajn per vicoj de brilantaj poluritaj klingoj. La serpento balanciĝadis samtakte kun la pastrino, malrapide alproksimiĝante. Subite ŝi etendis la dekstran manon kaj karesis la kapon de la monstro, nekapteble rapide retiriĝinte de la malfermita faŭko, kiu batis en la lokon, kie antaŭ ono de sekundo estis ŝia vizaĝo.

Ree ripetiĝis la balanciĝado kaj kantado, la pastrino, kun beleco kaj proporcieco de dancistino paŝante per nudaj piedoj, estis alproksimiĝanta al la serpento. Kaptinte momenton, ŝi prenis per ambaŭ manoj ĝian kapon, kisis kaj denove retiriĝis. La rampulo ĵetadis sin kun rapideco, apenaŭ kaptebla per okulo, sed ĉiufoje la regantino de serpentoj precize divenadis ĝian intencon kaj retiriĝadis pli rapide. Trifoje la juna virino kisadis la rampulon al la kapo, kun nekomprenebla facileco evitante ĝian mordon aŭ submetante al la serpento la randon de sia antaŭtuko, kien ĝi enpikadis siajn longajn venenajn dentojn. Finfine la incitita serpento leviĝis spirale, ĵetis sin al la junulino, mistrafis kaj rigidiĝis, balanciĝante kaj celante denove. La pastrino fleksiĝis flanken, plaŭdis per la mallevitaj manoj kaj per fulmorapida impeto antaŭen por unu mallongega momento alpremiĝis per la lipoj al la serpenta faŭko. La serpento batis en la sama sekundo. Ĉi-foje ĝi ne haltis kaj persekutis la pastrinon. Estis nekompreneble, kiel ŝi sukcesis elturniĝi kaj forgliti en la mallarĝan pordon trans la kradon, kiun anticipe malfermis kaj fermis la kvara junulino.

Metala grinco, obtuza bato de la serpenta korpo kaj fajfo de la kolerigita rampulo resonis, kiel elementa natura forto, sur streĉitaj, kiel kordo, sentoj de Tais.

— Kio estos nun?! — laŭte ekkriis ŝi en la atika dialekto, kaj la hindoj mire ekrigardis al ŝi.

Lizipo tradukis, kaj la pli altranga pastro subridis.

— Nenio. Ni foriros, la torĉojn oni estingos, kaj la Nago revenos en sian kavernon. Tie estas aranĝita placeto, kien ĝi elrampadas por varmiĝi sub la suno. Kaj tiutempe oni fermos la pordon.

— Ĉu ĝi estas forte venena? — demandis Tais.

— Aliru al mia fratino, — respondis la pastro.

Kun respekto kaj ne sen ono de timo la atenanino alproksimiĝis al la virino, kiu staris sen emocio kaj pozo, kun intereso rigardante al la helenoj. Eksentinte akran odoron, rememorigantan dispremitan folion de veratro, Tais ekvidis, ke la antaŭtuko de la regantino de serpentoj estas ĉirkaŭverŝita per flav-verda likvaĵo, malrapide defluanta sur la plankon.

— Veneno! — klarigis la pastro. — Kun ĉiu ĵetiĝo la Nago, prepariĝante mordi, ŝprucigas ĝin el siaj dentoj.

— Kaj ĉu la veneno estas forta? — demandis Lizipo.

— Tio estas la plej granda kaj la plej venena serpento de Hindujo. Ĉevalo kaj elefanto mortas post minuto, homo kaj tigro vivas pli longe — du minutojn, laŭ viaj mezuroj. Da tiu ĉi veneno sufiĉos por tridek homoj.

— Ĉu ĝi estas iom dresita? — subite ekparolis Eris, klare elparolante la persajn vortojn. — Ja ĝin oni antaŭlonge veturigis ĉi tien?

— Dresi Nagon ne eblas! La estaĵo ne konas dankemon, alligitecon, timon aŭ maltrankvilon. Ĝi malhavas preskaŭ ĉiujn emociojn, karakterajn al animalo kun varma sango, kaj similas en tio al anoj de plej malaltspeca homamaso. Nur neordinara arto de nia Nagini savas ŝin de morto, insidanta ĉiumomente.

— Tiuokaze por kio ŝi faras tion? — Tais ĵetis rigardon al la pastrino, singarde kunvolvanta la antaŭtukon, priŝprucitan per la veneno, kaj nun tute simila al antikva bronza statueto kun fortaj formoj de virino, kutima al laboro de terkulturisto.

— Ĉiu el ni havas bezonon ree kaj ree elprovi sin en arto, speciale se ĝi estas danĝera kaj neplenumebla de aliaj homoj. Krome, la potenco de tantra prepariĝo donas al ŝi fidindan ŝildon!

— Se Tantro tiom forte influas la sentojn, korojn kaj korpojn de homoj, do ĉu povas vi kuraci la junan artiston de troa kaj senespera amo al mia amikino?

— Artistoj okupas mezan lokon, inter la anoj de asketismo kaj Tantro. Poezia penso ne timas tenton, ĉar la poezio mem radikas en amo, kiu estas deziro, kaj deziro estas espero daŭrigi la vivon. Vera poezio forĵetas ĉion falsan kaj en tio similas al asketeco, sed samtempe brulas en flamo de Eroso al amatino aŭ Muzo. Tiu duflanka kapablo de artisto malfaciligas kuracadon. Tamen ni provu.

— En kio konsistas la kuracado?

— Ĉiu penso riveliĝas ekstere, se atento estas forte koncentrita sur ĝi. Streĉita deziro kaŭzos necesan sekvon.

— Ĉu vi parolas pri setep-sa, hipnoto?

— Ankaŭ pri tio. Tamen por artisto pli gravas akrigi sopiron pri Khado-Lilito, kaŝitan en la koro de ĉiu viro. Same, kiel vi, helenoj, ni havas miton pri kelkaj rasoj de homoj, kiuj ekzistis antaŭ la nunaj. La helenoj kredas je homoj de la ora, la arĝenta kaj la kupra epokoj, kio konformas al la sinsekvo de niaj juga-oj kaj pruvas unuecon de deveno de la mitoj. Estas unu grava diferenco — ni opinias la antaŭajn homojn pli ĉielaj, dum vi — pli teraj, ol la nunaj, kaj, sekve, malpli perfektaj.

— Vi ne pravas, pastro, — enmiksiĝis Lizipo, — ĉu la titanoj kaj titaninoj estis malpli bonaj, ol la nunaj? Prometeo kaj liaj kunuloj oferis sin, por liberigi la homojn de malklereco.

— Kaj nur aldonis al ili suferojn pro konsciita responso, doninte la revon pri libera volo, sed ne levinte el mallumo de la mallibera vivo, — aldonis la alta pastro.

— Laŭ niaj mitoj, Krono detruas, voras siajn infanojn de Rea-Geo. Urano same ekstermas ilin. Alivorte, la Tempo kaj la Ĉielo forviŝas de sur la vizaĝo de la Tero siajn fruktojn. Ĉu la legendo signifas nekapablon de la Tero, de la Naturo aŭ de la Ŝaktio krei verajn di-egalajn homojn?

— Ĝi signifas, ke la homaro devas finfine rekrei sin mem, perfektiĝante en ekkono kaj memaltigo. Niaj sanktaj skriboj diras pri antaŭaj rasoj de homoj-spiritoj. Mi ne parolu pri la tri unuaj, ili estas tre malproksimaj de ni. Senpere antaŭis nin la kvara raso kun belaj virinoj de ĉiela deveno. La hebrea mitaro ne agnoskas alternon de kelkaj rasoj, sed nur unufoje kreitan paron de homoj, samaj kun la modernaj. Tamen ankaŭ ili havas legendon, ke la unua homo, Adamo, havis antaŭ sia homa edzino Evo ankoraŭ unu — Liliton. La legendo faris el ŝi malican demonon, belan, sed ĉiel malutiladintan al Evo, ĝis la dio sendis tri anĝelojn, kiuj elpelis Liliton en dezerton.

La hindaj Lilitoj estas tute aliaj. Ili same kapablas flugi en la aero, sed estas senfine bonkoraj al la homoj. La reĝino de ĉiuj ĉi pravirinoj, kiujn ni nomas Khadoj, nomiĝis Sangie Khado kaj per sia belo superis ajnan imagon. Malsame de la apsaroj, la Khadoj ne posedis racion, sed nur emociojn. Kaj la revo pri bela homa korpo kaj superhoma forto de Eroso vivas en ni kiel memoro pri tiuj Lilitoj.

— Mi aŭdis de orientaj homoj legendojn pri feinoj, ĉielaj belulinoj, kreaĵoj de fajro. Ili same flugas en la aero kaj malleviĝas al mortemaj elektitoj, — diris Tais, rememorinte sian estadon sur la lagoj apud Persepolo.

— Sendube, tio estas same eĥo de la memoro pri Lilitoj, — konsentis la pli altranga pastro, montrante rilate al Tais ĉiam pli grandan atenton. — Nia tasko estas veki tiun memoron en la animo de la artisto, ekregi ĝin kaj lasi al speciale lertaj sanktaj dancistinoj fini la ceteron, elpreminte el la koro de la artisto lian pereigan pasion al la modelo, ne deziranta ligi kun li sian sorton!

— Mi vidis veran Liliton de antikvaj mezopotamianoj sur Eŭfrato.

Kaj Tais rakontis pri la malgranda sanktejo sur la vojo tra la montopasejo kun la bildo de la flugilhava virino en la niĉo de la altaro.

— Mi pensas, ke el ĉiuj plej antikvaj virinaj bildoj tiu ĉi diino havis la plej perfektan korpon, — aldonis la atenanino. — Kaj ĉu mi rajtas spekti tiujn «speciale lertajn»?

— Rajtas! — konsentis la pli altranga pastro, frapante negrandan bronzan diskon kaj samtempe per balanco de la kapo ordonante al la interpretisto forlasi la halon. Glatigante la barbon, la babilonano ekhastis. Evidente, elektitaj dancistinoj de la templo montras sin tute ne al ĉiuj. Eris subite ion rememoris kaj ekhastis en sian ĉambron.

El nerimarkebla pordo, inter elefantoj, aperis du junulinoj en samaj metalaj ornamaĵoj sur malhelaj glathaŭtaj korpoj — oblikve surmetitaj larĝaj zonoj el oro, kolieroj, piedaj braceletoj, grandaj orelringoj kaj brilantaj per grandaj rubenoj surfruntaĵoj sur la mallongaj malmolaj haroj. Iliaj vizaĝoj, senmovaj kiel maskoj, kun tre oblikvaj kaj mallarĝaj okuloj, kun mallongaj nazoj kaj larĝaj diklipaj buŝoj, estis similaj, kiel ĉe ĝemeloj. Similaj estis ankaŭ la korpoj de ambaŭ, de stranga kompleksio. Mallarĝaj knabinecaj ŝultroj, maldikaj brakoj, negrandaj, aŭdace levitaj mamoj, maldika trunko. Tiu preskaŭ knabina gracileco akre kontrastis kun la malsupra duono de la korpo — masiva, kun larĝaj kaj dikaj koksoj, fortikaj kruroj, sur limo de beleco, nur iomete ne transiranta en pezan forton. El klarigoj de la pli altranga pastro la helenoj komprenis, ke tiuj junulinoj estas el stranga tribo el malproksimaj orientaj montoj trans la rivero de Sabloj. En ili plej klare estas esprimita la dueco de la homo: de la ĉiele malpeza supra duono de la korpo kaj de la malsupra, masiva, plena je malhela tera forto.

Tais ekdubis, ĉu povas ili danci.

— Virinoj de negranda alto ĉiam estas multe pli fleksiĝemaj, ol tiuj, kiu similas al kariatidoj kaj majestaj statuoj. Mi tute ne konas tiujn popolojn el foraj orientaj montoj kaj stepoj, kien ne penetris termezuristoj de Aleksandro.

Mallonga ordono — kaj unu el la junulinoj eksidis sur la plankon, kruciginte la krurojn, kaj ritme ekplaŭdis per la polmoj, sonorante per la braceletoj, brilantaj en lumo de torĉoj. La alia komencis la dancon kun tia esprimeco, kian donas nur talento, perfektigita per multjara lernado. Malsame ol la dancoj de la Okcidento la kruroj malmulte partoprenis en la moviĝoj, anstataŭe la brakoj, la kapo, la torso faradis sinuojn kaj gestojn, surprizajn pro fajneco, malfermiĝadis la fingroj, simile al floroj.

La kruroj kruciĝadis per etaj paŝadoj kaj preskaŭ volviĝadis ŝnure, furioze turnante la korpon ĉirkaŭ la vertikala akso.

Tais aprobe ekaplaŭdis. La dancistinoj haltis kaj laŭ signo de la pastro malaperis.

Reaperis la interpretisto.

— Ili estas tre siaspecaj — tiuj junulinoj, — diris Tais, — sed mi ne komprenas ilian ĉarmon. Ne estas harmonio, harito-simileco.

— Sed mi komprenas! — subite diris Lizipo, silentinta dum la tuta tempo.

— Jen vidu. Viro scias, ke en tiuj virinoj estas kombino de du kontraŭaj fortoj de Eroso, kaj tre potenca tial estas la serpento Kundalini.

— Kaj ĉu vi samopinias, instruisto? — ekdubis Tais. — Por kio do vi ĉiam strebas al perfekteco en via arto?

— En la arto de bela aspekto de diino — jes, — respondis Lizipo, — sed la leĝoj de Eroso estas aliaj. Ne mi diru al vi, kiom da obskuro de Kibela estas en ili.

— Ŝajne mi komprenis, — levis la ŝultrojn Tais. — Kaj vi pensas, ke Eĥefilo havas la saman opinion, ĉu?

— Ŝajnas, ke la oblikvokulaj knabinoj elkuracos lin, — ridetis Lizipo.

— Kaj ĉu al Kleofrado ili same plaĉus? Li tiel laboris pri la Anadiomena, elektinte min. Por kio?

— Mi ne povas paroli de la nomo de tiu, kiu transiris la Riveron de Forgeso. Mi mem pensas tiel: vi estas ne Lilito, sed, kiel ili nomas siajn ĉielajn hetajrojn, apsaro. Posedi vin, preninte de vi ĉion, kion vi povas doni, estas destino de nur nemultaj, kapablaj fari tion. Por ĉiuj ceteraj ekzistas senfine cedemaj, frenezaj kaj flamaj Lilitoj. Ĉiu el ni povas esti ilia elektito. Konscio de malavareco de Lilitoj al ĉiuj viroj emocias niajn korojn kaj nerezisteble altiras al ili per la memoro de la pasintaj jarcentoj.

— Kaj Eris, laŭ vi, kiu ŝi estas?

— Nur ne Lilito. Ŝi estas senkompata al malfortaĵoj kaj ne indulgema pri malkapablo. Eĥefilo enamiĝis al la portantino de la aspekto. Por lia malfeliĉo, kaj la aspekto, kaj la modelo evidentiĝis unu kaj la samo.

— Kleofrado parolis pri sia intereso pri mi.

— Por li tio estus eĉ pli malbone, ol por Eĥefilo. Eĥefilo almenaŭ estas juna.

— Do, laŭ vi, min jam ne eblas ami? Dankon, mia amiko!

— Ne penu riproĉi min pro la provo kompreni vian humoron. Vi scias: se vi deziros — al viaj piedoj falos ĉiu. Tiu pastro, ĉion ekkoninta kaj superinta, estas venkita de vi. Kiel tio estas simpla por tia, kia estas vi! Nur kelkaj rigardoj kaj pozoj. Vane, vi ne respondos al li, kiel Lilito. En vi kiel pinto de lanco sidas iu spertita de vi sento, inda je apsaro. Mi opinias, ke vi estis amatino de Aleksandro kaj al li fordonis la tutan forton de Eroso!

Tais ruĝiĝis.

— Kaj Ptolemeo?

— Vi naskis al li filon — sekve, lia Eroso al vi estas pli forta, ol la via al li, alie estus filino.

— Kaj se egale?

— Tiam mi ne scias. Povis esti kaj tiel kaj ĉi tiel... Niaj gastigantoj ĝentile atendas nian foriron.

Ili dankis la pastrojn, ripetis la peton pri Eĥefilo kaj ekiris tra la malhela templo en siajn ĉambrojn. Nombro de torĉoj, brulantaj en la antaŭpordo — kvar — estis markanta la tempon, restantan ĝis la mateniĝo.

— Mi dankas vin, Lizipo. Kiam vi estas kun mi, mi ne timas fari stultaĵojn, — diris Tais por adiaŭo, — via saĝo...

— Saĝo, atenanino, estas malagrabla por ĝia posedanto. Saĝuloj malmultas. Saĝo akumuliĝas iom post iom en tiuj, kiuj ne cedas al laŭdoj kaj forĵetas mensogon. Pasas jaroj, kaj subite vi malkovras en si foreston de la antaŭaj deziroj kaj komprenon de sia loko en la vivo. Venas memlimigo, gardemo en agoj, antaŭvido de sekvoj, kaj vi iĝas saĝa. Tio ne estas feliĉo en via poezia kompreno, tute ne. Homoj elkuraciĝas el angoro kaj kolero per kanto kaj dancoj, nenion sciante pri ilia esenco. Ne indas multe rezonadi pri scio de dioj kaj homoj, ĉar silento estas la vera lingvo de la saĝo. Malfermitaj koroj tion bone komprenas. Des pli ne saĝe estas diri veraĵojn al homoj, preferantaj miraklojn kaj atingojn per mallongaj vojoj, kiuj ne ekzistas, sed ekzistas nur iom-post-ioma leviĝo. Sed jen kion mi diros al vi certe, kiel plej grandan saĝaĵon: adoro por tiu, al kiu ĝi estas direktita, estas la plej rapida malutilo.

— Ĉu vi diras pri adoro al virino?

— Neniuokaze. Tio estas natura donaco al belo kaj Eroso. Mi diras pri mensoga kaj humila adorado al reĝoj, militestroj, en kies manoj troviĝas homaj sortoj, ĉu por longe aŭ por momento, estas egale.

— Kaj vi pensas pri Aleksandro, ĉu?

— Imagu vin por minuto homo, al kiu estas direktita adoro de milionoj da homoj, plej diversaj, veremuloj kaj mensoguloj, noblaj kaj sklavaj animoj, kuraĝuloj kaj malkuraĝuloj. Efektive necesas posedi diecan forton, por ne rompiĝi kaj ne perfidi siajn proprajn revojn.

— Ĉu perfidi sian sorton?

— Perfidinto de sia lando meritas morton ĉe ĉiuj popoloj. Sed kial ne vidas homoj perfidintojn de sia propra animo? Ja tiaj perfiduloj ne havas jam veremon. Al tiu homo ne eblas fidi pri io ajn. Li irados de malbonaĵo al plia malbonaĵo, kaj lia interna malbono nur kreskados. Kiu estas malhonesta eĉ en plej etaj aferoj, baldaŭ tute perdos ajnan dignon. Oni multe parolis pri mia honesteco. Mi vere penas ĉiam esti tia, neniam malkovrante sekretojn kaj ne strebante ekscii tion, kion oni ne deziras diri al mi. Granda krimo aperas el ĉeno de etaj eraroj kaj misagoj, kaj granda digno, egala al dioj, naskiĝas el senfinaj agoj de modereco kaj bridado de si mem.

— Kaj ĉu vi pensas...

— Taksu nur vin mem — eĉ tio estas tre malfacila, kaj en taksado de grandaj, des pli grandegaj homoj konfidu al la tempo kaj la popolo. Ne sufiĉas fari ĝustajn agojn, necesas ankoraŭ rekoni la tempon, en kiu necesas ilin fari. Ni ne povas eksidi en boaton, kiu jam preteriris, aŭ en tiun, kiu ankoraŭ ne venis. Scii, kiel agi, — estas duono de la afero, la alia duono estas — scii la tempon, kiam necesas fari la agon. Por ĉiuj aferoj en la mondo ekzistas konvena tempo, sed plej ofte homoj perdas ĝin.

— Ĉu Aleksandro same perdis?

— Ne, mi suspektas, ke li faris la sian tro frue. Sed vi ree devigas min juĝi pri tiu, kiu okupas vin pli ol ĉio en la mondo. Iru dormi!

Tais obeis. Ŝi rakontis al Eris pri tio, kiel la pastroj de la templo de Eriduo konsentis provi elbati el la koro de Eĥefilo lian frenezan amon al ŝi. La nigra pastrino esprimis nek ĝojon, nek ĉagrenon. Tais metis sin sur ŝian lokon. Ŝin iomete malĝojigus perdo de kvankam neamata, sed tamen elstara kaj fidela adoranto. Sed Eris pensis nur pri Nagini — la regantino de serpentoj. Ŝian senemocian animon malkvietigis la terura rito kun tiom granda kaj venena serpento, pri kiaj ŝi eĉ ne aŭdis. Ankaŭ Tais estis afekciita ne malpli. Tuj kiam ŝi fermadis la okulojn antaŭ dormo, tiam bilde, akre, kvazaŭ per vico de bronzaj skulptaĵoj, ekstaradis antaŭ ŝi la juna hindino kaj la kolosa serpento en la morta rito-danco...

Ŝi petis la pli altrangan pastron konatigi ilin kun la fratino kaj ankoraŭ du fojojn spektis la «adoradon de serpento».

Pasis kelkaj tagoj da ilia estado en la templo de Eriduo, kiam ekblovis varmega okcidenta vento. Tais malbone dormis en la varmega nokto. La vento el la Siria dezerto kun incitanta monotoneco bruadis kaj fajfadis tra sennombraj embrazuroj kaj fenestretoj en la plafonoj de la templo, portante kun si malstreĉon por la korpo kaj premon por la animo. Ĝi blovadis ankaŭ en la sekva diurno, ne plifortiĝante kaj ne ĉesante. La atenaninon atakis melankolio. Komencis ŝajni sencela ŝia ekzisto. La memoro pri la forpasintoj, la profunde kaŝita amo, la longa atendado de Ptolemeo, la rolo de mastrino de la granda domo kaj gardantino de la komunaj riĉaĵoj — esence, parto de la trezoroj, rabitaj per milito. Ŝi povis multigi la trezorojn — por kio? Ŝi povis... multon ŝi povis, kaj ĉiam antaŭ ŝi ekstaradis la demando: por kio? Ĉu ŝi laciĝis pro sia ĉiama entuziasmo, kun kiu ŝi komencadis ajnan aferon, pro eksplodoj de fortaj emocioj? Eble, ŝi nerimarkeble maljuniĝis kaj ne plu povas flamiĝi, kiel antaŭe, rajdi senbride, reteni larmojn de admiro ĉe renkonto de belo, aŭskulti senspire rakontojn kaj kantojn?

Eĉ Eris iĝis simila al la atenanino. Ambaŭ kuŝaĉadis nudaj sur ledaj kusenoj, metinte la kapojn sur la krucigitajn manojn kaj silente rigardante al la blue farbita muro.

Lizipo kaŝiĝis ie en profundo de la templo, kaj Eĥefilon oni forkondukis por «elbatado de la amo», kiel iom malmilde diris la instruisto.

En tia pigra rigidiĝo trovis Tais-on la pli altranga pastro. Eris surĵetis sur Tais-on malpezan kovrilon kaj leviĝis, eksidinte en la pozon, kutiman por la tuta Oriento kaj la hindoj. La malhelhaŭtulo eksidis precize same kaj direktis persistan rigardon al la atenanino. Nuda ĝis la zono, li iomete kliniĝis antaŭen. Grandaj muskoloj buliĝis sub la glata haŭto de la dorso kaj la ŝultroj, akre montriĝis faltoj de la vizaĝo.

— Mi venis por fari al vi tri demandojn, bela virino, — malrapide diris li en la persa, elektante simplajn vortojn, kompreneblajn por Tais.

— Parolu. Mi penos respondi al vi. Al vi ne malhelpu la ĉeesto de mia amikino — ni estas nedisigeblaj.

— Des pli bone. Mi faros ankaŭ al ŝi demandojn, depende de viaj respondoj. Do jen la unua. Vi ĵetis al mi kelkajn rigardojn, similajn al agnijastra — fajra ĵetlanco de Brahmo. Ĉu tio signifas deziron elprovi min aŭ alproksimigi?

— Nur elprovi.

— Ĉu tiun subitan deziron elprovi pastron de la scienco de Tantroj kaŭzis karaktera por vi petolemo aŭ atako de subita sopiro pri amo, estingiĝinta en vi? Mi vidas fajreton en viaj okuloj, sed vi respondu al mi ne kiel virino, sed kiel inicitino.

— Mi restas virino.

— Tiam kiel la unua kaj la dua.

— Tiam kaj la unua kaj la dua, — samtone kun la pastro respondis Tais.

— Ĉu deziras vi forbruligi la pasintecon en fajro de Tantro? Mi promesas al vi ekvilibron de via koro.

— Ĉu elprovi kun vi? Kiel povas mi scii, ke vi...

— Vi povas ne daŭrigi, — interrompis la hindo, — mi rakontos al vi ankoraŭ unu apologon. En antikvaj tempoj ĉe kortego de iu reĝo loĝis granda scianto de la amoro, majstro de la tantraj ritoj, aŭtoro de manlibro por enamiĝintoj kaj artistoj. Dum festo, en ĉeesto de korteganoj kaj militistoj, la reĝo estis elektanta al si konkubinojn, kiam subite antaŭ li aperis jakŝini, demonino, tute nuda kaj pasia, kiel tigrino, serĉanta tigron. Ŝi ekplendis al la reĝo, ke ŝi ne trovis viron en lia reĝlando, kiu donus al ŝi necesan kontentigon, kaj postulis, ke la reĝo mem aŭ iu el la proksimuloj izoliĝu kun ŝi. Konfuziĝis kaj la reĝo kaj liaj kuraĝaj militistoj, kaj la senhonta jakŝini komencis primoki ilin. Tiam el la homamaso eliris la pastro de Tantroj kaj majstro de la amoro, prenis la senhontulinon je la manoj kaj kondukis en ĉambrojn de la palaco. Post ioma tempo li revenigis ŝin, jam dece vestitan, kaj plorantan pro feliĉo. La tuta kortego de la reganto kriis gloron al la scianto de Tantroj.

Aŭskultante la pastron, Tais subite kun mirego, limanta timon, komprenis, ke la hindo nenion parolas, sed en ŝiaj pensoj, simile al vortoj, naskiĝas bildoj de tio, kio okazis en la reĝa kortego. La freneza jakŝini eniris ŝin, fajro de sovaĝa deziro leviĝis laŭ ŝia dorso, nebuligante la kapon, malstreĉante la genuojn. Per volstreĉo forskuinte la halucinon, la atenanino abrupte demandis:

— Mi ne komprenas, kian rilaton al mi havas tiu fabelo?

— La legendo estas nur reflekto de la sekreta vero. Kaj vi estas ne jakŝini, sed pli alta estaĵo. Ĉu vi ektimos elprovon kaj ekkonon de granda forto, kiun, mi ĵuras, vi eĉ ne imagas? Mi opinias, malmultaj estas tiom plene kreitaj por Tantroj, kiel vi kaj, probable, ŝi, — li almontris Eris-on. — Ja mi ne timas vin, kvankam mi metas min en nemalgrandan danĝeron.

— Kian danĝeron?

— Ĝi ĉiam ekzistas sur pintoj de la amo, kien leviĝas inicatoj kaj inicantoj. Glitfalo sur la vojo egalas al falo en abismon. Do ĉu vi decidiĝas?

Tais, tremante tuta, nege balancis la kapon.

La pastro leviĝis. Ordonema subrido ekludis sur la blankegaj dentoj, ĉirkaŭitaj de la densa, nigrega barbo.

— Mi opiniis, ke helenoj estas pli kuraĝaj, kaj ne intencis timigi la faman servantinon de la diino de amo. Vi kutimiĝis al adoro. Fortaj viroj kliniĝas, kiel herbo, sub la piedoj de viaj belegaj kruroj. Sed kiam la potenco de la dio Kama kolizias kun via fiero kaj forto de Eroso, aperas flamo. Vi mem ne estingos ĝin. Ĉu por vi ankoraŭ ne iĝis klara la neeviteblo de kruciĝo de niaj vojoj? Ja ne vane vi venis en Eriduon, ne vane la konsiliĝo de la rondo de inicitoj elektis min por vi kaj mian kamaradon por ŝi, — li almontris Eris-on. — Do iru kun mi, ne kontraŭu al la sorto, ne kolerigu Kali-n kaj Kama-n. Aŭskultu la internan voĉon, kiu diras al vi — iru.

Intermite spirante, Tais ekstaris kiel en dormo, facile stumbletis sur la deglitinta kovrilo. La pastro brakumis ŝin, subkaptinte per la mano, kvazaŭ muldita el bronzo. Per la alia li levis al si ŝian vizaĝon kaj kisis en la lipojn kun tia forto, ke Tais ekĝemis. Eris eksaltis, kiel ĵetita de katapulto, kaj impetis al la hindo. Ne mallevante Tais-on, la pastro ĵetis antaŭen la malfermitan polmon, kaj tiu simpla gesto haltigis la furiozon de la nigra pastrino. Ŝi ŝanceliĝis, alportante la manon al la okuloj. La hindo eligis fajfon, similaj al siblado de la serpento Nago, kaj en la ĉambron eniris la alta pastro. Li sentime brakumis Eris-on je la talio, flustrante en ŝian orelon iajn vortojn, kaj forkondukis sen rezisto.

En nekomprenebla strebo Tais metis la manon sur lian ŝultron kaj rigardis en la potencajn, nigrajn kiel nokto okulojn. Li ridetis, kaj ŝiaj lipoj kunmetiĝis en respondan rideton, kaj en la animo vekiĝis fiera konscio de ŝia virina forto kaj furioza deziro liberigi ĝin.

Por miro de Tais, la pastro kondukis ŝin en la subteraĵon al la pastrino, la regantino de serpentoj. Tiu ĉirkaŭlavis la atenaninon per ia likvaĵo el aromaj herboj, masaĝis kaj ŝmiris per drogo, simila al la ŝmiraĵo de la templo de Kibela. Post tio al Tais oni donis trinki flavan infuzaĵon kaj por longe lasis sen manĝo en plena mallumo de la malvarmeta ejo. Tais kuŝis, meditante. Ŝia impeto kvietiĝis. Ĉiuj ĉi frotaĵoj kaj drogoj tre similis al la elprovitaj en la templo de Kibela-Rea, por elvoki la forton de Eroso, vekante ĝin en la korpo, sen ne en la koro. Se la tantra vojo, kiel nomis ĝin la pastro, konsistas en la delonge konataj al ŝi antikvaj, kiel la Tero, rimedoj de Kibela, tiam por kio estas la ritoj kun mallumo, subtera soleco kaj fasto? Ŝi povus doni al la pastro kaj al si kelkajn gutojn el la flakono kun stelo, la donaco de la ĉefpastrino, kaj fino! Sed tiam por kio estas ankaŭ la pastro mem, la templo de Eriduo kaj ĉiuj misteraj paroladoj pri Tantro? Tais ekdeziris foriri, sed ŝi rememoris pri la kisa rito kun serpento. Se Tantro donas al la malhelhaŭta junulino tian mirindan potencon super la korpo... gravas ekscii la vojon. La atenanino rememoris la dancon kun serpento, viditan jam en Persepolo — sendube, malproksiman eĥon de la terura rito, veninta tra jarcentoj kaj landoj. Tiam ŝi, en la rolo de la reĝino de amazonoj, sidis apud Aleksandro kaj la granda reĝo karese rigardis al ŝia vizaĝo, ludante amanton... Ĉu ludante? Jes, certe jes! Nur ludante! Post tiam pasis multa tempo, kaj ĉiuj ŝiaj amikoj kaj Aleksandro mem foriris al la limoj de la ekumeno. Aleksandro trovis por si reĝinon — Roksana-n. Jes, la saĝuloj — Lizipo kaj tiu ordonema pastro — pravas. La venena lanco estas elŝirenda! Alie kion kostas ŝiaj konvinkoj kaj revoj pri amo, libera kaj facila, ĝoja kaj hela, kiel ĉe la dioj, kiel promesas Afrodito Urania! Tais firme decidis atendi, kliniĝi antaŭ tiu stranga donaco, kiun sendas al ŝi la sorto, sentante, kiel komencas vivi per propra vivo ĉiu vejneto kaj ĉiu muskolo, la brusto spiras profunde kaj malofte, kaj la koro superpleniĝas per sento, simila al ludo kun potencaj ondoj de maro, balancantaj, brilantaj kaj karesantaj. Pleneco de la korpo per energio atingis la limon. Tais ne plu povis resti senmova. Bezono kuri en freneza danco, sinui ĝis limoj de kapabloj igis ŝin salte ekstari, palpserĉante la elirejon. En tiu momento eniris la malhelhaŭta potenca hindo, kvazaŭ li observis la staton de la atenanino. Li prenis ŝin sur la manojn, kiel etan infanon, kaj ekportis tiel facile, kiel povus tion fari nur Menedemo. Li iris en mallumo ne haste, de tempo al tempo kisante Tais-on, kaj tiu nur laŭ la irmaniero povis diveni, ke ili leviĝas supren laŭ senfina ŝtuparo. Subite la hindo haltis, kvazaŭ fiksaŭskultante ion, kaj eligis mallaŭtan fajfon. Kun tondra bruo larĝe malfermiĝis bronza pordo. Tais nevole ekkriis, kovrante la okulojn per la mano. Ili troviĝis sur grandega alto, sur la pinto mem de la turo de la templo. La senfunda blua ĉielo etendiĝis super ili, ornamita de rapide kurantaj blindige blankaj, densaj nuboj. Nur malalta bariero estis apartiganta la placeton disde senfina vasto de ardaj ebenaĵoj, etendiĝintaj ĉiuflanken ĝis la horizonto, kaj samtempe ĝi estis fidinde ŝirmanta de okuloj malsupre, kreante absolutan izolecon. La pastro kuŝigis la afekciitan atenaninon sur divanon de ĉielblua ledo, starantan ĉe la bariero, kaj permesis al ŝi ĝui la sunan alton, ĉiam levantan emociojn de homo...

Pasis kelkaj tagoj. Aŭ tuta monato? Ordinara tempo ĉesis ekzisti por Tais. Perdis signifon multo, ligita kun ĝi el la pasinteco, la nuno kaj la estonteco. Ĉio ĉi egale trankvile, sen malfeliĉo kaj entuziasmo, sen atendo de ĝojo, sen tranĉantaj rememoroj kaj bedaŭro pri nerealiĝinta miksiĝis en la ekvilibrigita koro de Tais.

Poste, kiam ili ree kuniĝis kun Eris kaj ambaŭ komparis la okazintan kun ĉiu el ili, la sentoj evidentiĝis tre similaj, kun unu escepto. La alta hindo, kiu estis inicanta Eris-on, finfine malfortiĝis kaj, probable, ekmalsanis, ĉar lin oni forportis senkonscia, balbutanta nekompreneblajn vortojn. Eris ne havis «venenan lancon» en la koro, kaj ŝi tuj «liberigis sin».

Lizipo aperis, subridante pri io, kaj trovis ilin ambaŭ pigre kuŝantaj apude kaj kun granda apetito neniigantaj flanojn kun kremo. Pririgardante ilin, la skulptisto rimarkis neniajn ŝanĝojn, krom kavetoj sur la vangoj kaj vere olimpa trankvileco de ili ambaŭ.

— Pri kio vi ridas, instruisto? — indiferente demandis Tais.

— Oni elkuracis! — Lizipo ekridis pli malkaŝe.

— Kiun? Ĉu nin?

— De kio oni vin kuracu? Eĥefilon! Li decidis resti en Eriduo!

Tais, interesita, leviĝis sur la kubuto. Eris movis la okulojn en direkto al Lizipo.

— Resti en Eriduo kaj fari ĉi tie statuojn de tiuj, kiel ili nomiĝas, nu, unuvorte — de la oblikvokulaj Lilitoj.

— Vere oni elkuracis lin! — ekridis Tais. — Sed vi tamen perdis vian disĉiplon, Lizipo.

— Por la arto li ne estas perdita, tio estas la plej grava! — respondis la skulptisto. — Cetere, ili deziras aĉeti la kleofradan Anadiomena-n. Donas duoblan pezon de oro. Ĝi nun iĝis pli multekosta, ol arĝento. Kontraŭ statero, antaŭe kostinta du draĥmojn, oni donas kvardraĥman strigon. Multaj komercistoj de Helenujo bankrotas.

— Do vendu! — trankvile diris Tais. Lizipo mire ekrigardis al ŝi.

— Kaj la deziro de Aleksandro?

— Al mi ŝajnas, ke Aleksandro, se li revenos, ne pensos pri la Anadiomena. Rememoru, kia granda kvanto da homoj atendas lin en Babilono. Kaj krom homoj — montoj da paperoj, petoj, raportoj el tuta grandega lia imperio. Se aldoniĝos ankoraŭ Hindujo...

— Ĝi ne aldoniĝos! — certe diris Lizipo, kaj Tais rememoris la ovomancion.

— Mi havas nenian ideon, kiom povas kosti la Anadiomena.

— Multe! Kvankam oni ne donos, probable, tiom, kiom donis kontraŭ Diadumeno de mia instruisto Polikleto. La tuta mondo scias, ke kontraŭ ĝi estis pagitaj cent talantoj en la antaŭaj tempoj, kiam mono kostis pli multe. La Anadiomena estas tiom bela, ke, inklude la koston de arĝento, kontraŭ ĝi oni donos ne malpli ol tridek talantojn.

— Tio estas grandega prezo! Kaj kiom entute prenas skulptistoj? — demandis mirigita Tais.

— Kontraŭ modeloj kaj paradigmoj bona skulptisto prenas du mil draĥmojn, kontraŭ statuoj kaj bareliefoj ĝis dek mil.

— Sed tio estas nur unu talanto kaj duono!

— Ĉu eblas kompari la unikan verkon, kreitan de Kleofrado, kaj laboraĵon bonan, sed ordinaran? — kontraŭis la skulptisto. — Do, ĉu ni tamen atendu pri la Anadiomena?

— Atendu, — konsentis Tais, pensante pri io alia, kaj Lizipo miris pri malesto de ajnaj signoj de emocio, kian kaŭzadis antaŭe mencio pri Aleksandro.

La atenanino prenis arĝentan sonorileton, donitan al ŝi de la pli altranga pastro kaj skuis ĝin. Post kelkaj minutoj en la ĉambron venis li mem kaj haltis sur la sojlo. Tais invitis lin eksidi kaj interesiĝis pri la sano de lia pli malaltranga kamarado.

— Li ekmalsanis serioze. Ne taŭgas por plenumo de la superaj ritoj de Tatro kun ŝi, — kapmontro al Eris.

— Mi havas al vi grandan peton, pastro. Por ni tempas forlasi la templon, sed mi dezirus elprovi min ankoraŭ en unu afero.

— Parolu.

— Ricevi kison de serpento, kiel via regantino de Nagoj.

— Ŝi freneziĝis! Vi faris el ŝi menolis-on, ekstazan menadon! — ekkriegis Lizipo tiel laŭte, ke la pastro ĵetis riproĉan rigardon al li.

— Ĉu vi sentas en vi fortojn plenumi la teruran riton? — serioze demandis la hindo.

— Jes! — certe demandis Tais kun senzorga kuraĝo, delonge konata al Lizipo.

— Vi pereigas ŝin, — diris la skulptisto al la pastro, — vi estos murdisto, se permesos al ŝi.

La pastro balancis la kapon.

— La deziro aperis en ŝi ne senkaŭze. Determini konformon de siaj fortoj necesas antaŭ plenumo de taskoj de la vivo, ĉar la vivo estas arto, sed ne artifiko, por malfermitaj okuloj kaj koroj. Eble, ŝi pereos. Do, tia estas la destino de la Karmo — rompi ŝian vivon en tiu aĝo. Se ŝi ne pereos, la elprovo multigos ŝiajn fortojn. Estu tiel!

— Ankaŭ mi, — Eris ekstaris apud Tais.

— Iru ankaŭ vi, mi ne dubis pri via deziro.

Lizipo, perdinte la parolkapablon pro timo kaj indigno, enkroĉiĝis en sian barbon, kvazaŭ tio estus la barbo de la pastro.

Tais kaj Eris malleviĝis en la subteraĵon. La regantino de la serpentoj demetis de ili ĉiujn vestojn kaj ornamaĵojn, viŝis per lakto kaj artemizio, surmetis antaŭtukojn. Ellerni la simplan melodion por la muzikema atenanino estis afero de kelkaj minutoj. Instruado de Eris postulis plian tempon, sed la ritmojn ili ambaŭ, estante dancistinoj, komprenis tuj.

La regantino de serpentoj vokis sian monstron, kaj Tais unua komencis la danĝeran ludon. Kiam la serpento leviĝis, klinante malsupren la skvaman muzelon, Tais aŭdis flustron en la nekomprenebla lingvo, alpremiĝis per la lipoj al la nazo de la monstro, fulmorapide retiriĝinte. La serpento ĵetis sin, ŝprucante per veneno sur la antaŭtukon, sed Tais, tremegante pro la travivaĵo, estis jam ekster la danĝero. Al la serpento oni donis gustumi lakton, kaj antaŭen elpaŝis Eris. La nigra pastrino ne atendis longe kaj, tuj kiam la serpento leviĝis sur la vosto, sonore kisis ĝin al la nazo kaj retiriĝis, eĉ ne permesinte al ĝi priŝpruci sin per veneno. La regantino de serpentoj ekkriis pro neatenditeco, kaj la furioziĝinta monstro ĵetis sin al ŝi. La hindino deflankiĝis de la mordo, verŝis lakton al la muzelo de la serpento el la dua taso, kiun ŝi tenis en la manoj, forpuŝis Tais-on kaj Eris-on trans la kradon kaj faciligite suspiris. Tais kisis ŝin kaj donacis multekostan braceleton. En la sama vespero la pli altranga pastro surmetis al Eris kolieron de neordinara rareco el venenaj dentoj de la plej gigantaj serpentoj, iam kaptitaj en hindujaj arbaroj. Tais ricevis alian donacon — kolieron el ungegoj de nigraj grifoj, ĉirkaŭforĝitaj per oro kaj vice surmetitaj sur ĉeneton.

— Tio estas ornamaĵo de gardantino de sekretaj padoj, kondukantaj orienten trans montojn, — klarigis la pastro.

— Kaj la mia? — demandis Eris.

— Kiel konvenas, la simbolo de sentimeco, nelacigeblo kaj rekompenco, — respondis la hindo, rigardante al la nigra pastrino kun estimo, multe pli granda, ol antaŭe.

Krome, la pli altranga pastro donacis al Tais kalikon el diafana kalcedono kun elĉizita sur ĝi bildo de la serpenta danco.

Lizipo, kiam la atenanino venis al li por montri la donacon, forturniĝis kun indigno, ĵurante ne plu havi alligitecon al ŝi, ĉar la sentaŭga menolis aldonis al li nenecesan hargrizon. Tais devis longe kaĵoli la grandan skulptiston, ĝis lia koro, sentema, kiel ĉe ĉiu artisto, al virina belo, mildiĝis kaj la facilanima disĉiplino estis pardonita.







Hosted by uCoz