Ĉapitro IV

Potenco de bestodioj


En Memfiso, kiun la egiptoj nomis la Pesilo de Ambaŭ Regnoj, estis multaj helenoj, delonge loĝintaj ĉi tie. Tais ekŝatis tiun urbon — unu el la plej malnovaj urboj de la antikva lando — starintan sur la limo de la Delto kaj Supra Egiptujo, ekster pluva vintro de la Nila malaltejo kaj somera varmego de la suda parto de la lando.

La helenoj de Memfiso, speciale la junularo, estis ekscititaj pro la veno de la du belulinoj el Ateno kaj sieĝadis la hetajrojn per senfinaj proponoj pri almenaŭ mallonga amorligo. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la reĝeca spartanino estas firme ligita kun la estro de la lakonaj dungosoldatoj kaj interesiĝas pri nenio kaj neniu, krom siaj neaŭdite rapidaj ĉevaloj. Unuafoje ĉi tie oni ekvidis virinon, stirantan tetripon. Junaj egiptinoj kultis Egesiĥora-n preskaŭ kiel diinon, vidante en ŝi enkorpiĝon de tiu libero, kiun ili malhavis eĉ en la plej nobelaj familioj.

Junuloj, pentristoj, skulptistoj, muzikistoj kaj poetoj penis konkeri la koron de Tais, dediĉante al ŝi versojn kaj kantojn, petegante iĝi modelo, sed la atenanino aperadis ĉie aŭ pare kun Egesiĥora, aŭ akompanata de la sinĝenema fortegulo, ĉe unusola rigardo al kiu malaperadis deziro konkuri lin. Tais konsentadis elpaŝi en simpozioj kiel dancistino, forlasante ilin, kiam la kompanio iĝadis malkvieta pro dolĉa vino de Abidoso. Multe pli ofte ŝi forlasadis Memfison por vojaĝoj en famajn urbojn kaj templojn, hastante ekkoni la landon, multaj legendoj kaj fabeloj pri kiu ekde infaneco tentadis helenojn. Kun senzorgeco, miriganta Egesiĥora-n kaj Hesiona-n, kiu plu opiniis sin sklavino de Tais, ŝi ne hastis trovi riĉan amoranton kaj malŝparadis monon por vojaĝoj tra la lando.

Mnemo, la patrino de ĉiuj muzoj, al la donacoj de Afrodito aldonis por Tais ankaŭ bonegan memoron. La memoro, enprenanta ĉiujn detalojn de la mondo, neeviteble naskis scivolemon, similan al tiu, kiun havis famaj filozofoj de Helenujo. Kiom ajn da nova kaj neordinara renkontadis Tais en Egiptujo, tiel diferencanta de la helena mondo, sed la unua impreso, aperinta dum la navigado ekde la maro laŭ la delto kaj dum la unuaj tagoj, pasigitaj en Memfiso, ne ŝanĝiĝis. Antaŭ Tais persiste reaperadis unu el fortaj rememoroj de la infanaĝo. La patrino veturigis ŝin en Korinton, por dediĉi al la templo de Afrodito kaj fordoni en la hetajran lernejon.

En la urbo, etendiĝinta ĉe la piedo de grandega monto, estis forta varmego. La eta Tais tre deziris trinki, dum ŝi kun la patrino estis leviĝanta en la supran parton de Korinto. Por ĉiam enmemoriĝis tre longa mallarĝa galerio — portiko, kiu kondukis al la sankta fonto, fama en tuta Helenujo. En la strio de ombro ene de la galerio blovis malforta venteto, kaj ĉe ambaŭ flankoj la alta suno estis faliganta sur la ŝtonajn deklivojn maron da lumo kaj varmego. Antaŭe, sub ronda tegmento, apogata de duoblaj kolonoj, karese lirlis, brilante, pura kaj malvarmeta akvo. Kaj plue, post la basenoj, kie estis komenciĝanta kruta deklivo, estis blindiganta la okulojn reflektita lumo. Varmego kaj odoro de ardigitaj rokoj estis pli fortaj ol la humida spirado de la fonto. Tiu vizio de la fora infanaĝo kuniĝis por Tais kun la ĝenerala impreso de la nova lando — Egiptujo. Galerio da akvo kaj verdaĵo inter du ardaj dezertoj, etendiĝinta je dekmiloj da stadioj, — distanco, kolosa por la negrandaj regnoj de Helenujo.

Ĝardenoj kaj temploj, temploj kaj ĝardenoj, pli proksime al la akvo — kampoj, kaj ĉe la ekstera okcidenta rando de tiu strio da vivo — senfinaj nekropoloj — urboj de mortintoj — kun nenombreblaj tomboj. Ĉi tie ne estis monumentoj, tamen estis domoj de mortintoj, ampleksaj je ordinara homa loĝejo — por riĉaj kaj noblaj, je hundujo — por malriĉuloj kaj sklavoj. Kaj jam tute monstraj kaj premantaj imagpovon estis tri reĝaj tombegoj — piramidoj kun titana sfinkso, je sepdek stadioj for de Memfiso pli malsupre laŭ la rivero. Tais, certe, aŭdis multajn rakontojn pri la maŭzoleoj de faraonoj, sed ŝi ne povis imagi ilian veran grandiozecon. Geometrie regulaj montoj, vestitaj en spegule polurita ŝtonaro, surmetita tiel dense, ke spuroj de juntoj inter apartaj ŝtonpecoj estis apenaŭ rimarkeblaj. En matenaj horoj ĉiu el la grandaj piramidoj ĵetadis en la grizan ĉielon vertikalan kolonon da rozkolora lumo. Dum estis leviĝanta la suno, la spegulaj flankoj de la ŝtonaj gigantoj brulis ĉiam pli hele, ĝis en tagmezaj horoj la piramido iĝadis stelo — centro de kvar blindigaj radiaj torentoj, kruce etendiĝantaj super la ebenaĵo al ĉiuj geografiaj ĉefpunktoj. Kaj dum sunsubiro super la faraonaj tomboj ree ekstaradis larĝaj fostoj da ruĝa sunsubira flamo, enpikiĝantaj en la lilan vesperan ĉielon. Sub ili kiel akraj fajraj klingoj brulis la regulaj eĝoj de la maŭzoleoj de la reĝoj-dioj de la Nigra Tero, kiel nomis la egiptoj sian landon. Tiuj kreaĵoj, kompareblaj kun nenio, ŝajnis faraĵo de titanoj, kvankam sciantaj homoj kredigis Tais-on, ke la piramidoj estis konstruitaj fare de tute ordinaraj sklavoj, sub vipo kaj kun magra nutro.

— Se homon forte batadi, — cinike subridante, rakontis heliopola pastro, scianto de la historio, — li faros ĉion, kio ŝajnos nepensebla al liaj posteuloj.

— Mi komprenis tiel: ju pli da batado estas en lando, des pli majestaj estas ties konstruaĵoj. La plej grandaj konstruaĵoj estas en Egiptujo — do, ĉi tie homojn oni batadis plej forte, — malfavore diris Tais.

La pastro ĵetis akran rigardon kaj kuntiris la lipojn.

— Kaj ĉu vi, helenoj, ne batas viajn sklavojn?

— Batas, certe. Sed tiuj, kiu multe batas, havas malbonan famon kaj fakte estas malnoblaj homoj!

— Ĉu vi intencas diri, virino... — kolere komencis la pastro.

— Mi nenion intencas! — rapide kontraŭdiris Tais. — Ĉiu lando havas siajn morojn, kaj necesas longe loĝi en ĝi, por kompreni.

— Kion do vi ne komprenas?

— Grandan komplikecon de la potenco. Ĉe ni ĉio estas simpla: vi estas aŭ liberulo, aŭ sklavo. Se vi estas liberulo, do estas aŭ riĉa, aŭ malriĉa, aŭ homo, fama pro arto, aŭ pro scioj, pro batalista aŭ atleta virto. Sed ĉe vi ĉiu liberulo estas je ia ŝtupeto pli alta aŭ pli malalta ol la alia. Al unu estas io permesita, al la alia malpli, al la tria tute nenio, kaj ĉiuj plenas je envio, ĉiuj kaŝas ofendiĝon. Ŝajnas, kvazaŭ ĉi tie estas nur sklavoj, enŝlositaj inter du dezertoj, kiel en granda kaĝo. Mi preskaŭ ne renkontis homojn, vizitintajn aliajn landojn de la ekumeno. Tamen, mi estas ĉi tie nelonge.

— Vi estas observema, helenino, eĉ tro, — minaco facile glitis en la vortoj de la pastro, parolanta helene kun ioma klaketado. — Mi prefere foriru...

La temploj de Egiptujo frapis la imagpovon de Tais per akra kontrasto kun Helenujo.

Ĉiu helena templo, krom eble la plej antikvaj, staris altloke, malfermita, malpeza kaj hela, kvazaŭ forfluganta en la spacon de la maro kaj la ĉielo, aŭ kuniĝanta kun la aroma aero kaj bruo de arboj de sanktaj boskoj. Statuoj de diinoj, dioj kaj herooj altiradis al si per sorĉo de belo. La limo, apartiganta la diojn disde la mortemuloj, ŝajnis tute mallarĝa. Ŝajnis, ke la dioj, kliniĝinte al vi, atentas preĝojn kaj tuj deiros de sur siaj piedestaloj, kiel en tiuj legendaj tempoj, kiam ili donacadis atenton al ĉiuj homoj, ekde terkultivistoj ĝis militistoj, sed ne nur interkomunikadis kun la pastroj, kiel nun.

La temploj de Egiptujo! Krepuskaj, kunpremitaj de dikaj muroj, de arbaro da masivaj kolonoj, ĉirkaŭskribitaj kaj ĉirkaŭstrekitaj per multegaj bildoj kaj signoj. La sanktejoj ŝirmadis kontraŭ vastaĵoj de la tero kaj la ĉielo, kontraŭ vento kaj nuboj, kontraŭ lirlado de rojoj kaj plaŭdo de ondoj, kontraŭ homaj kantoj kaj krioj. Senviva kaj minaca silento regadis en la temploj, nerimarkeble transirantaj en subteraĵojn. Kun ĉiu paŝo malheliĝadis mortanta lumo, plidensiĝadis obskuro. Tais sentis sin mergiĝanta en mallumon de pasintaj jarcentoj. Dum en la temploj de Helenujo nur eta limo estis disiganta mortemulon disde la loĝantoj de la lumporta pinto de Olimpo, do ĉi tie ŝajnis, ke estas nur unu paŝo ĝis la regno de Hadeso, kie, perditaj en obskuro, ekde forgesitaj tempoj vagas animoj de mortintoj. Tiu sento de senfina nokto de morto premadis la junan virinon. Protestante per tuta sia esenco, Tais impetadis for, al lumo kaj vivo. Sed la templojn kaj palacojn gardadis vicoj da teruraj en sia ripetiĝado kaj supernatura viveco statuoj de leonoj kun homaj aŭ ŝafaj kapoj. La imago de sfinkso — terura sufokantino el mitoj de Helenujo, ĉi tie, en Egiptujo, akceptinte viran aspekton, iĝis ŝatata simbolo de potenco kaj forto. Ne nur sfinksoj — ĉiuj dioj de Egiptujo, ĝis la plej altaj, portis aspekton de bestoj kaj birdoj, montrataj en mirinda kombino de homaj kaj animalaj trajtoj. Tais ankaŭ pli frue vidis egiptajn amuletojn, statuetojn kaj juvelaĵojn, sed ŝi ĉiam pensis, ke egiptoj strebis esprimi en la animala bildo nur specialan destinon de la talismano aŭ la amuzilo. En la realo evidentiĝis, ke nur en maloftaj okazoj dioj sur freskoj kaj statuoj havis homajn aspektojn. Multe pli ofte kredantoj sin klinadis antaŭ duonhomoj-duonbestoj aŭ duonbirdoj, fojfoje malbelegaj ĝis grotesko, kiel la hipopotam-simila Toeriso. Hipopotamoj kaj krokodiloj elvokadis en Tais abomenon kaj timon, kaj donadi al ili diajn omaĝojn ŝajnis al la atenanino fiaĵo. Malbelaj estis kaj la ŝakal-kapa Anubo, Toto kun longa beko de ibiso, la kolera leonino Saĥmeto, la bovino Hatoro, la ŝafa enkorpiĝo de Ĥnumo. Grandegaj skulptaĵoj de rabobirdoj — la milvo Rao kaj la falko Horuso, kiel oni bildigis ilin en la plej antikvaj tempoj — faris multe pli majestan impreson. La komplika hierarkio de la dioj restis same nekomprenebla al la atenanino, kiel multegaj rangoj kaj titoloj kaj la komplikega ŝtuparo de sociaj rilatoj de la egiptoj. En ĉiu pli-malpli grava urbo ĉefis propra dio, kaj grandaj temploj, posedantaj grandegajn terenojn kaj multegajn sklavojn, same preferadis unu dion el multegaj diaĵoj, kiuj dum jarmiloj da ekzisto de la lando multfoje ŝanĝadis kaj perdadis sian ĉefecon.

Pleje miradis Tais pri la besta aspekto de la dioj ĉe la popolo, kies saĝon kaj sekretajn sciencojn adoris la helenoj. Ŝi sciis, ke en Saiso lernis la grandaj saĝuloj de Helenujo — Solono, Pitagoro kaj Platono, ĉerpis vastajn sciojn Herodoto. Kiel do povis loĝanto de Egiptujo kliniĝi antaŭ monstroj kiel krokodilo — senracia kaj abomena estaĵo, kapabla al nenio, krom vorado? Ĉu ne eblis esprimi karakteron de dio alie, ol surmetinte sur la homan korpon la kapon de ŝakalo aŭ akcipitro? Se la egiptoj ne estus tiom lertaj artistoj, iu povus pensi pri nescipovo per aliaj manieroj esprimi la spiriton de diaĵo.

Sed baldaŭ Tais ekvidis ankaŭ vivan diaĵon — la sanktan virbovon Apison, la enkorpiĝon de Ptaho — la ĉefa dio de Memfiso. Gvidante sin per dudek naŭ distingiloj, la pastroj trovadis Apison inter miloj da virbovoj, pace paŝtiĝantaj sur herbejoj de la lando, kaj faradis al ĝi dian honoron ĝis la morto mem. Poste oni serĉadis novan enkorpiĝon, kaj la mortintan balzamadis, simile al la alia viva dio — faraono. La mumiojn de sanktaj virbovoj oni entombigadis en grandega templo — Serapejo, gardata de centoj da ŝtonaj sfinksoj. Laŭ tabeloj, desegnitaj sur muroj de tombaj ĉeloj, eblis traspuri multegajn generaciojn de bovoj-dioj ekde tiom antikvaj tempoj, ke Serapejo estis jam duone superŝutita de sablo.

La kulto de nigra virbovo kun blanka makulo sur la frunto ankaŭ nun prosperis en Memfiso. Lokaj helenoj penis homigi la kulton de Apiso, kunfandinte ĝin en unu diaĵon kun Oziriso, sub la nomo Serapo, ĉar la religio de la helenoj malproksime foriris de la praa bestodieco. Eĉ sur Kreto, per sia antikveco preskaŭ egala al Egiptujo, gigantaj sanktaj bovoj estis adorataj nur kiel simboloj de Pozidono. Oni ilin mortigadis, oferante sur altaroj aŭ ludaj placetoj. Tamen ĉi tie Apison oni opiniis vera diaĵo, samkiel la abomenan krokodilon aŭ la kanan katon, hurlantan nokte. Por Tais ĉio ĉi ne konformis al la enradikiĝinta kredo pri speciala saĝo de la egiptoj. La elrevigita atenanino kuraĝis eldiri siajn dubojn al la ĉefpastro de Ptaho en aŭdienco de helenaj adorantoj de Serapo. Ŝia juneca ardo igis ŝin fari nesingardan paŝon. Ŝi lerte rebatis kontraŭdirojn de la ĉefpastro, ankoraŭ tute ne maljuna kaj same ekflaminta per disputa ardo. Ŝi esprimis akran abomenon al Sobeko — la dio-krokodilo. Du pastroj de tiu dio, ĉeestintaj dum la disputo, indignis. Tais ekhontis. En Korinto oni edukis ŝin en estimo al religioj de orientaj landoj, sed la posta vivo en Ateno semis en ŝi malestimon al ĉio fremda kaj nekomprenebla por helenoj. Tais eĉ ne konjektis, kiel peze ŝi devos pagi pro tiu nekaraktera por ŝi esprimo de la atena supereco super la tuta cetera ekumeno.

Ŝi penis persvadi Egesiĥora-n veturi en la provincon de Blanka Antilopo, supren laŭ Nilo, por rigardi la duan miraklon de la mondo, priskribitan de Herodoto, — la egiptan Labirinton. La amikino kategorie rifuzis, kaj Tais ekveturis akompane de Hesiona kaj fidela Menedemo, forpermesita de la stratego laŭ peto de Egesiĥora.

Ili navigis nelonge, nur kvarcent stadiojn supren laŭ la rivero kaj ĉirkaŭ cent laŭ kanalo, al la fama lago Merido. En tiu sezono la kuniga kanalo kaj la rivera branĉo pleniĝadis je ŝlimo, kaj la alira vojo iĝadis netrairebla pro malsekeco. Tais kun la akompanantoj devis forlasi la ŝipon kaj traŝiriĝi laŭ malprofundaĵoj en malpeza boato, zigzagante inter kanaj densejoj.

Feliĉe, en tiu ĉi aŭtuna tempo malestis kuloj — la plago de riveraj densejoj kaj lagoj de Egiptujo.

La interpretisto — memfisa heleno, dungita por la vojaĝo, maltrankvile ĉirkaŭrigardadis, kredigante, ke en la ĉirkaŭaĵoj de Krokodilopolo estas grandega multo da zuĥosoj — enkorpiĝoj de la dio Sobeko kaj kelkaj el ili estas monstroj dudek ulnojn longaj. En la lago onidire estas du grizaj krokodiloj je tridek ulnoj, kiuj loĝas tie ekde nememoreblaj tempoj.

Menedemo naive demandis, kial dum tiom da jaroj oni ne mortigis la malutilajn monstrojn. Li eksciis, ke, se dum neatenditaj malkreskoj de akvo krokodiloj, speciale junaj, pereas, implikiĝante en sekiĝanta ŝlimo, iliajn kadavrojn oni balzamas. Tutaj stokoj da krokodilaj mumioj konserviĝas en specialaj ejoj de temploj de Sobeko en Krokodilopolo, en antikva Ĥetep-Senusert kaj eĉ en la Labirinto.

Malgraŭ tio, ke la boatistoj pene hastis transporti la vojaĝantojn al la Labirinto pli frue, por ke tiuj sukcesu pririgardi ĝin antaŭ la sunsubiro, ili venis al la Labirinto nur en la mezo de la tago. Ĉi tie, sur la sankta tero, oni ne permesadis al fremduloj noktumi, sed nur en ksenono — gastejo — je ok stadioj norde, sur la sama terkolo inter la marĉo kaj la rivero, kie staris la Labirinto kaj du piramidoj. Klera pastro el Herakleopolo diris al Tais, ke la Labirinton konstruis kiel postmortan templon por si Amenemhet la Tria. La granda faraono mortis, laŭ kalkulo de la pastro, je kvarcent jaroj antaŭ la detruo de Knoso kaj la reĝiĝo de Tezeo en Ateno, je ses jarcentoj antaŭ la Troja milito kaj je jarmilo kaj duono antaŭ la naskiĝo de Tais mem.

Estas ne mirinde, ke la netimema hetajro kun speciala emocio enpaŝis en senfinajn vicojn de ĉambroj de la Labirinto, kuniĝanta kun la blanka piramido, duoble malpli granda, ol la tri memfisaj. Grandega koridoro dividis la Labirinton en du duonojn. Ĝiaj muroj estis ornamitaj per admirindaj freskoj, kies intensaj farboj neniom paliĝis dum dek kvin jarcentoj. Ĉi tie ne estis ordinaraj kanonaj figuroj de dioj kaj faraonoj, akceptantaj donacojn, batantaj malamikojn, humiligantaj kaptitojn. Scenoj de ĉiutaga vivo estis tute naturaj, pentritaj kun mirinda vigleco kaj samtempe kun fajneco. Ĉasado, fiŝkaptado, banado, kolektado de vinberoj, paŝtado de animaloj, dancoj kaj festaj kunvenoj kun muzikistoj, akrobatoj kaj luktistoj. Tais kvazaŭ trafis en Egiptujon de tiu tempo, fiksitan fare de talentaj pentristoj laŭ ordono de la saĝa reĝo.

Tais, Menedemo kaj Hesiona senlace vagadis el halo en halon inter blankaj kolonoj, kovritaj per reliefaj bildoj en la ordinara egipta stilo, laŭ pripentritaj koridoroj, tra ĉambroj, ornamitaj per frisoj kaj arabeskoj de neordinara beleco: per bluaj zigzagoj, per blanka kaj lila interplektaĵo, simila al krude teksitaj tapiŝoj, per eĉ pli komplikaj multfarbaj freskoj. La lacaj okuloj rezignis kompreni interplektaĵojn de spiraloj, de bukloj de radoj kun dek du spokoj, de fabelaj lotusoj kun ruĝaj kalikoj sur altaj tigoj. Lerte faritaj fendoj sub ŝtonaj platoj de la plafonoj donadis sufiĉan lumon, por ne uzi torĉojn en la supraj ejoj de la Labirinto. Laŭ vortoj de la interpretisto, al la supra parto de la templo respondis sama labirinto de la malsupraj ejoj, kie estis konservataj mumioj de sanktaj krokodiloj kaj kaŝiĝis speciale interesaj antikvaj sanktejoj, pripentritaj per bildoj de nun jam malaperintaj animaloj — gigantaj hienoj-borioj kaj unikornoj. La pastro, kondukinta ilin laŭ la Labirinto, rifuzis malleviĝi kun la helenoj malsupren, klariginte tion per antikva malpermeso, ekzistanta por fremduloj. La tago komencis estingiĝi. En la haloj kaj speciale en la koridoroj iĝis mallume. Venis tempo por eliri el la milĉambra konstruaĵo. La pastro kondukis ilin al la elirejo, kaj la lacaj vojaĝantoj volonte obeis. Nemalproksime de la norda ĉefa ŝtuparo, kie en larĝajn fendojn de la muroj estis libere penetranta vespera ruĝeta lumo, Tais haltis, por pririgardi reliefan bildon de juna virino, elĉizitan en flaveta ŝtono kun arto, neordinara eĉ por Egiptujo. Vestita en maldikega, diafana vesto, ligita node sub la nudaj mamoj, la virino tenis nekonatan muzikilon. Ŝia vizaĝo, kadrita per densa reto de la skemece montritaj haroj, havis etiopajn trajtojn kaj samtempe tian noblecon, kian Tais ne vidis eĉ en plej nobelaj egiptinoj. Dum la hetajro pensis, al kiu popolo ŝi alkalkulu la antikvan muzikistinon, ŝiaj kunuloj pasis antaŭen. Facila tuŝo al la nuda brako tremerigis ŝin. En malhela pasejo aperis virino en ordinara por egiptinoj blanka tola stolo — longa vesto. Malantaŭ ŝi staris pastro en koliero el bluaj fajencaj kaj oraj bidoj. Li skuis la tonditan kapon kaj flustris en kripla lingvaĵo: «Malsupren, tien, eblas, mi gvidos». Tais aliris al la virino, kiu ne eliradis el duonmallumo, konsente balancis la kapon kaj turniĝis, por voki Menedemon kaj Hesiona-n. Tiuj ĝisiris jam la finon de la galerio. Sed tuj kiam Tais malfermis la buŝon, fortaj manoj ĉirkaŭkaptis ŝin de malantaŭe, surĵetis ĉifonon sur la vizaĝon, obtuzigis la krion. Tais rezistis despere, kaj jam elŝiris sin el la manoj de la nekonataj malamikoj, kiam al ili venis helpo. Ankoraŭ kelkaj manoj tordis la serpentumantan hetajron kaj, duonsufokinte, ektrenis ien. En silento Tais aŭdis nur pezan spiradon de la homoj, portantaj ŝin, kaj sonojn de nudaj piedoj sur sablo sur plankaj platoj. Aŭ ŝtupoj? Ŝajne oni portis ŝin malsupren — se estas tiel... Tais ekkalcitris kun duobla forto. La homoj, tenantaj ŝin, mispaŝis. Kun furiozaj ekkrioj la homamaso kun la hetajro en la centro ekruliĝis laŭ krutaj ŝtupoj. Feliĉe, Tais falis sur iun, obtuze kvakintan pro doloro. La atenaninon oni ligis per strioj el ŝia propra ŝirita vesto, kaj ŝi kapitulacis, permesinte treni sin plu sen rezisto. La ĉifono, surĵetita sur la kapon, iomete derampis de sur unu okulo. Tais povus gvati, kien oni ŝin trenis, se ĉirkaŭe ne estus plena mallumo. La rabantoj, evidente, konis la vojon kaj trote hastis en netravideblan mallumon, ne bezonante torĉojn.

Unufoje ili haltis. Mallevinte Tais-on sur la malvarman kaj malsekan ŝtonan plankon, ili konsiliĝis kaj ien foriris. Tais penis liberiĝi disde la ligaĵoj, sed nedubsenca piko de ponardo pacigis la furiozan hetajron. Iu gardis ŝin ĝis reveno de la homoj. Tintante per io, ili levis ŝin kaj ektrenis pluen. Malforta lumo estis dispelanta la mallumon antaŭe, venis odoro de humida herbo kaj akvo. La rabantoj finfine deŝiris de sur ŝi la sufokantan ŝin ĉifonon, kaj plu silentante altrenis al ŝtona muro. Antaŭe, je ne pli ol duonpletro, en lastaj radioj de la subiranta suno brilis senmova malhela akvo. Rericevinte eblon paroli, Tais indigne kaj mire demandadis la rabantojn en la kojneo kaj en la kripla egipta, kion ili deziras de ŝi. Sed la malhelaj figuroj — da ili estis ses, ĉiuj viroj kun vizaĝoj, nedistingeblaj en malabunda lumo, persiste silentis. La virino, enloginta Tais-on, ien malaperis.

La atenaninon oni starigis sur la piedojn ĉe la muro mem, liberigis ŝin disde la ligiloj kaj samtempe deŝiris de ŝi lastajn restaĵojn de la vesto. Tais ankoraŭfoje penis defendi sin kaj ricevis baton en la ventron, kiu senspirigis ŝin. La rabantoj malimplikis tintantajn aĵojn, kiujn ili alportis kun si, — maldikajn, sed firmajn rimenojn kun agrafoj, kiel sur ĉevala rimenaro. La manradikojn de Tais oni alligis al ringoj, enmasonitaj en la muron sur nivelo de la brusto, ĉirkaŭvolvis la talion kaj, traiginte la rimenon inter la kruroj, altiris al krampo post la dorso. Depaŝinte je du paŝoj, ili silente pririgardis sian viktimon. Plena je malkompreno, la hetajro ree komencis demandi, kion ili intencas fari al ŝi.

Tiam unu el la homoj malrapide alproksimiĝis. Laŭ la voĉo Tais rekonis la pastron, kiu estis kun la virino kaj parolis en la kojneo.

— La fratoj ordonis vin, blasfemintan en socio, starigi antaŭ la vizaĝon de la dio. Eksciu vi lian povon kaj kliniĝu antaŭ li en via lasta horo!

— De kiu dio? Pri kio vi parolas, maliculo?

La pastro ne respondis, turniĝis dorse al ŝi kaj diris kelkajn nekompreneblajn vortojn al siaj kamaradoj. Ĉiuj ses iris al la akvo, malleviĝis sur la genuojn kaj levis la manojn kun strangaj serpentumaj gestoj. El laŭtaj vortoj, prononcitaj kante, simile al himno, Tais komprenis nur: «ho Sobeko... venu kaj prenu...», sed eĉ tio sufiĉis. Subita kompreno mutigis ŝin kaj preskaŭ svenigis. Rekonsciiĝinte, ŝi ekkriis, raŭke kaj malforte, poste ĉiam pli forte kaj sonore, vokante por helpo Menedemon, ajnajn homojn, neobeantajn al tiuj malhelaj figuroj, kliniĝintaj ĉe la akvo en majesta kantado. Kvazaŭ obeinte al la voko, la pastroj ekstaris. Tiu, kiu parolis helene, diris:

— Kriu pli laŭte, Sobeko aŭdos. Venos pli baldaŭ. Vi ne turmentiĝos pro atendo.

En la vortoj de la pastro estis nek moko, nek malica jubilo. Plena senespero ekregis Tais-on. Petegi pri kompato, minaci, peni konvinki tiujn homojn estis same senutile, kiel peti la teruran animalon, al kiu ili servis, duonbeston-duonfiŝon, obeantan al neniuj emocioj. La pastro ankoraŭfoje pririgardis la viktimon, faris signon al la kunuloj, kaj ĉiuj ses sensone malaperis. Tais restis sola.

Ŝi ŝiris sin, eksentis nefrakaseblan firmecon de la rimenoj kaj en malespero klinis la kapon. La malnodiĝintaj haroj kovris ŝian korpon, kaj Tais tremeris pro ilia varma tuŝo. Unuafoje morta senelireco penetris en ŝian animon. La proksimeco de neevitebla pereo faris la tutan mondon malgranda buleto da espero. Menedemo! Menedemo estas sperta sentima batalisto kaj arda amanto, li ne povas lasi ŝin al arbitro de la sorto! Jam nun li freneze serĉas ŝin...

La okuloj de la hetajro havis kapablon bone vidi en mallumo. Ŝi komprenis, ke ŝi estas alligita ĉe piedestalo de iu statuo en duonronda larĝiĝo de subtera pasejo, eliranta al lago aŭ branĉo de la rivero. Malproksime, dekstre, distingeblis giganta skulptaĵo. Tio estis unu el du kolosaj sidantaj statuoj, altantaj je tridek ulnoj super la akvo, nemalproksime de la piramido. Tais komprenis, ke la galerio estas turnita al la nord-okcidento kaj estas ne tre malproksima de la norda enirejo. La fajreto de espero, kiu estis varmiganta ŝin, komencis kreski. Premo de terura danĝero obtuzigis ĝin, tuj kiam la atenanino rememoris, ke en la Labirinto estas tri mil ĉambroj. Se ŝi povus trovi vojon, do post multa tempo, post kiam monstroj-zuĥosoj disŝiros ŝin en pecojn kaj, vorinte, malaperos en densejoj.

Tais ekbaraktis, per tuta sia juna korpo protestante kontraŭ la teruraj pensoj. La kruelaj rimenoj sobrigis ŝin per doloro. Plorsingultante, kunpreminte la dentojn, ŝi retenis la ploron kaj denove komencis ĉirkaŭrigardi en instinkta serĉo de saviĝo. La planko de la larĝigita fino de la galerio estis deklive malleviĝanta al strieto de malseka grundo sur la bordo. Du maldikaj fostoj estis apogantaj elstaraĵon de la tegmento, pro kiu ne eblis vidi la ĉielon. Evidente, al la akvo estis eliranta portiko sen ŝtupoj. Sen ŝtupoj... Ree praa teruro trafis la tutan internaĵon de Tais. Ŝi komprenis, ke la klinita planko, aliranta al la akvo...

— Menedem', Menedem'! — sonore, per tuta forto ekkriis Tais. — Menedem'! — Kaj ŝi malvarmiĝis, rememorinte, ke al la krioj venos tiu, al kiu ŝi estas destinita. Ŝi rigidiĝis, ekpendinte sur la rimenoj. La ŝtono frostigis la dorson, la piedoj sensentiĝis.

Kiam estingiĝis lastaj rebriloj de la sunsubiro sur la nigra akvo, Tais perdis kalkulon de la tempo. Ĝi aŭ tiriĝis senfine, aŭ, eble... ho ne, ĝis la tagiĝo estas ankoraŭ malproksime, la nokto ankoraŭ komenciĝis! Tremerinte, la juna virino rektiĝis kun obtuzigita krio. Al ŝi ŝajnis malforta plaŭdo en netravidebla mallumo de kanoj, ie tie, kie estis rompiĝanta malhela flagrado de spegulitaj steloj. Obtuza, basa muĝo traflugis super la marĉo. Malproksima kaj nelaŭta, ĝi estis abomena per speciala, entenata en ĝi minaco, per nesimileco al ĉiuj sonoj, eligataj de animaloj, kutimaj por homo. Tremegante tuta, kunpreminte la pugnojn kaj la makzelojn, Tais luktis, por ne permesi al la timo, malheliganta la racion, ekregi ŝin. Al la teruro, faliganta homon en kavon de mizereco. Senlima estis kuraĝo de ŝiaj prauloj, luktintaj kun virbovoj, de la necedemaj al vundoj amazonoj, de la atenaninoj, persistaj kiel Leajna. Sed ja ĉiuj ili batalis liberaj, en honesta batalo... krom Leajna, ligita, samkiel ŝi, kaj ne kapitulacinta al la homoj, mensoge reprezentantaj la leĝon. Kaj ĉi tie, en soleco kaj malvarma silento de la marĉo, atendante la dentan karapacan monstron, Tais ree komencis ŝiriĝi en siaj ligiloj, ĝis, humiligita, perdante la konscion, alpremiĝis denove al la humida ŝtono. La nokto silentis, ne plu aŭdiĝis plaŭdoj de la marĉo. Tais rekonsciiĝis pro kramfoj en la rigidiĝintaj kruroj. Kiom da tempo pasis ankoraŭ? Se ŝi almenaŭ povus vidi la ĉielon super la kapo, moviĝon de stelfiguroj, deĵeti la neelteneblan senton de rigida atendado de morto.

Stamfante, fleksiĝante, Tais restarigis la sangocirkuladon. Malantaŭ ŝi, en la subtera galerio, sonis apenaŭ aŭdeblaj malrapidaj, kaŝaj paŝoj. La sango alfluis al la kapo de Tais, ĝoja espero brogis ŝin. Ĉu Menedemo? Kaj okazis nova falo en abismon de malespero, kiam la atenanino komprenis, ke Menedemo ne ŝteliros, haltante post ĉiu paŝo, sed alkuros, kiel freneza virbovo, frakasante ĉion sur la vojo. Kaj sonora kriego ree ekflugis super la nokta marĉo, rompante la silenton per pasia voko. Kio estas tio? Kvazaŭ malforta respondo? Tais retenis la spiron. Ne, nenio! Sed la paŝoj malantaŭe? La piedestalo de la statuo ŝirmis la enirejon en la galerion. Aŭskultante la nokton, Tais komprenis, ke en la pasejo estas neniu. La sonoj venadis de la marĉo kaj reflektiĝadis eĥe en la subteraĵo. Ho potenca Afrodito kaj Zeŭso-gardanto! Tio estas paŝado de pezaj piedegoj sur mola ŝlima grundo, tie, trans la fostetoj de la portiko, eliranta al la lago. Malofta kaj neegalmezura ŝmacado kun longaj paŭzoj. Elmergiĝis sub la bordo mem kresta dorso, ekbrilis per ruĝa malhela lumo du okuloj sub ostaj superbrovaj tuberoj. Tre malrapide, tiel, ke en iuj minutoj la monstro ŝajnis senmova, sur la mallarĝan bordon enrampis la senfine longa korpo, serpentumanta dekstren-maldekstren samtakte kun la paŝoj de la larĝe disŝovitaj piedegoj. La grandega vosto ankoraŭ estis en la akvo.

Speciala sibla sono de glitado de peza korpo sur humida grundo aŭ malseka ŝtono. La ruĝaj lumetoj malaperis — malfermiĝis la faŭko, profunda je pli ol tri ulnoj, borderita de malklare blankantaj potencaj dentoj. Malgraŭ la antaŭmorta timo, Tais rimarkis, ke la krokodilo ne mallevis la malsupran makzelon, kiel faras, malfermante la faŭkon, ĉiuj animaloj, sed levis supren la kapon, ferminte por si mem tutan antaŭan vidon. Ĝuste pro tio estingiĝis la ruĝaj lumetoj de la okuloj. Ho, se ŝin ne tenus la rimenoj, ŝi scius, kiel forgliti de la giganta zuĥoso! La krokodilo frapfermis la faŭkon, la ruĝaj okuloj ekbrilis ree. Tais eksentis ilian rigardon sur si — malvarman, indiferentan, kvazaŭ eĉ neinteresitan pri la proksima predo. La krokodilo ne hastis, fiksrigardante en mallumon de la galerio, ĝi kvazaŭ estis esploranta Tais-on. Multegajn fojojn dum sia longa vivo ĉi tie ĝi voradis alligitan, senhelpan viktimon. La zuĥoso leviĝis sur la piedegoj, kun laŭta ŝmaco deŝirinte la ventron disde la ŝlimo. La abomenaj estaĵoj ankaŭ sur la tero kuras rapide, ĝi momente povas trakuri la distancon, nur iomete pli grandan, ol la longo de la propra korpo... Tais ekŝrikis en tia alta noto, ke la monstro denove plaŭdfalis sur la ventron kaj subite turniĝis dekstren. Plaŭdadon de rapidaj piedoj superis minaca, superhoma krio: «Tais, mi estas ĉi tie!»

— Menedemo!

Por momento lia silueto glitis antaŭ la enirejo inter la konsternita monstro kaj ties viktimo. Menedemo rigardis en la subteraĵon. Kvazaŭ en sonĝo, Tais vokis ŝin. En unu momento la lakono trafis al la piedestalo de la statuo, tuj palptrovis la alligitajn rimenojn kaj ŝiregis ilin kun furioza forto. Un' — krevis la rimeno sur la maldekstra brako, du — la dekstra rimeno rezistis, sed elŝiriĝis la antikva bronza ringo. Menedemo ekfuriozis eĉ pli kaj la trian rimenon disŝiris, kiel fadenon. Tais liberiĝis. Ŝi falis sur la genuojn pro subita malforteco, kaj Menedemo turniĝis al la monstra malamiko. Sen ajna armilo, kovrita per koto de la kapo ĝis la piedoj, sen la vesto, kiun li demetis, por kuri pli rapide. La furiozo de la batalisto estis tiel granda, ke li faris du paŝojn al la monstro, dismetinte la senarmajn manojn, kvazaŭ intencante sufoki la krokodilon, kiel hundon. Aŭdiĝis ankoraŭ plaŭdo de piedoj, kurantaj sur koto, skarlata vojeto ekkuris sur la akvo laŭlonge de la bordo. La lumo ekbrilis pli hele, kiam Hesiona, duonmorta pro superforta kurado kaj timo, rigidiĝis ĉe la portiko, levinte la torĉon. Krio de teruro elŝiriĝis el la junulino. La krokodilo ne donis atenton al ŝia apero, koncentrinte la persistan rigardon sur Menedemo. La torĉo en la mano de Hesiona ektremis, kaj ŝi falis sur la genuojn, simile al sia mastrino.

— Lumigu! — kriegis Menedemo. Li strabis flanken, serĉante ion, per kio li povus renkonti atakon de la monstro. En la flagranta lumo de la torĉo Tais vidis la tuberiĝintan per muskoloj larĝan dorson de la spartano, la obstine klinitan kapon, la piedojn, firme starantajn sur la ŝtona planko. Subite Menedemo decidiĝis. Per unu salto li elŝiris la torĉon el la manoj de Hesiona, ŝovis ĝin en la direkto de la zuĥoso, kaj tiu retiriĝis. Menedemo ĵetis la torĉon reen al Hesiona, sed kaptis ĝin jam ekstarinta Tais. La spartano ŝiris lignan foston de la portiko, aŭdiĝis krako. Menedemo premis per tuta forto. La malnova seka ligno cedis. Ĉio sekvinta okazis tiel rapide, ke lasis nur malklaran rememoron al Tais. La krokodilo ekiris al Menedemo, kaj tiu faris baton al ĝia muzelo. La monstro ne retiriĝis, sed, malfermeginte la faŭkon, ĵetis sin al la militisto. Ĝuste tion atendis Menedemo. Per tuta forto, deŝirinte la haŭton de sur la manplatoj, li enpikis la foston en la buŝegon de la giganta reptilio. Li ne povis, certe, haltigi la dudek-kvin-ulnan zuĥoson kaj falis, sukcesinte, tamen, per puŝo de la piedo direkti la liberan finon de la trabo al la muro de la piedestalo. La krokodilo inercie puŝis la foston kontraŭ la nefrakasebla ŝtono, enpikinte la lignaĵon en sian faŭkon eĉ pli profunde. Teruraj batoj de la vosto tremigis la galerion, rompis duan foston de la portiko. La tegmento de la portiko falis, kaj tio savis Hesiona-n de nepra morto, ĉar bato de la vosto de la monstro frakasus ostojn de leono, ne nur de homo. La krokodilo, tordiĝante, falis sur la flankon, ĵetis per la vosto tutan kaskadon de koto kaj impetis en la marĉon. Menedemo kaj Tais staris, skuataj de nerva tremo. Rekonsciiĝinte, Tais ĵetiĝis al Hesiona. La junulino kuŝis sterne ĉe la enirejo mem de la subteraĵo, tuta en glueca koto, ferminte per la manoj la vizaĝon kaj la orelojn. Tuj kiam Tais tuŝis ŝin, Hesiona saltis kun kriego de ektimo, sed, ekvidinte la sendifektan mastrinon, ĵetis sin al ŝi kaj forŝanceliĝis, rimarkinte sur si tavolon da glueca ŝlimo.

— Mi deziris preni vian himation, — diris Tais. Malantaŭ la atenanino aperis la plu batale feroca vizaĝo de Menedemo.

— Ni fuĝu! Tio estas malica loko. Aŭ la zuĥoso revenos, aŭ venos alia, aŭ atakos pastroj...

— Kien?

— Kiel mi venis — laŭlonge de la bordo ĉirkaŭ la templo kaj ĝis la vojo en la gastejon sur la terkolo.

Ĉiuj tri rapide ekiris laŭ koto sub la muro de la Labirinto. Baldaŭ la strieto de la bordo larĝiĝis, la grundo iĝis seka, la irado iĝis pli facila, sed tiam la fortoj forlasis Tais-on. Venis reago post la nerva streĉiĝo de la terura nokto. En ne pli bona stato estis ankaŭ Hesiona, elĉerpinta ĉiujn fortojn en la kurado post la nelacigebla spartano. Menedemo per instinkto de militisto sentis, ke resti ĉi tie, en la regno de krokodiloj kaj malicaj pastroj, estas danĝere. Li prenis ambaŭ virinojn sub la femuroj, lerte ĵetis ilin sur siajn ŝultrojn kaj, estinginte la torĉon, per nehasta troto ekkuris for de la morna granda Labirinto norden, kie malproksime apenaŭ briletis fajreto de la Domo de Pilgrimuloj, kiu antaŭlonge transformiĝis al ksenono — gastejo.

Por ne altiri atenton, Tais, sur kiu el ĉiuj vestoj restis la haroj kaj la sandaloj, kaŝiĝis post palmoj. Menedemo kaj Hesiona, haste forlavinte koton ĉe akvuma puto, alportis al ŝi veston el aĵoj, anticipe liveritaj en la ksenonon fare de gvidistoj. La heleno-interpretisto, timigita de la malapero de Tais kaj de la furiozo de Menedemo, ien malaperis.

Hesiona, frotante vundojn de Tais per kuraca pomado, rakontis al ŝi, ke la spartano post senfrukta serĉado en superaj ĉambroj de la Labirinto kaptis iun pastron kaj, batinte lin kontraŭ kolono, ĵuris per Erebo, ke faros lin kaĉo el ostoj, se tiu ne rakontos, kie li povas serĉi la heleninon kaj kial ŝi povis malaperi. Al la krioj de la pastro alkuris kelkaj homoj. Menedemo liberigis sian koleron kaj desperon. Ĝemantaj homoj, faligitaj per potencaj batoj, kuŝaĉis sur la planko ĉe la bazoj de la kolonoj. Finfine li sukcesis elŝiri duonkonfeson-duonsupozon, ke Tais-on ŝtelis tiuj, kiuj servas al Sobeko. Ili faras oferojn en la subteraĵoj, tie, kie tiuj eliras al la lago, en la okcidenta parto de la sanktejo. Se oni ĉirkaŭiras la Labirinton ĉe ĝia laga flanko, maldekstre de la ĉefa enirejo, do oni povas renkonti elirejojn de galerioj de la malsupra etaĝo. Ne perdante eĉ momenton, Menedemo deŝiris de sur si la veston, por ke estu pli facile kuri sur akvo, kaj ekkuris laŭlonge de la masivaj muroj de la templo. Armilo ne estis trovebla — la sian li lasis al la boatistoj, por ne rompi la leĝojn de la templo, kaj li ne havis tempon por pensi pri lumigilo.

— Lumon, revenigu lin, vesperiĝas! — ekkriis la interpretisto, sed Menedemo jam estis malproksime. Tiam Hesiona kaptis du torĉojn, kiuj staris pretaj en bronzaj postamentoj, tuŝis per unu el ili bruligan flamon de lumigilo en niĉo kaj, antaŭ ol rekonsciiĝis iu el la alkurintoj al la bruo de la batalo, forkuris post Menedemon, malpeza kaj rapida, kiel antilopo. Tiel ŝi kuris en densiĝanta krepusko, gvidante sin laŭ la morna maldekstra muro, sencede turniĝanta de la okcidento suden. La ceteron la sinjorino scias...

Firme kaj plurfoje kisis Tais fidelan Hesiona-n, eĉ pli karesan rekompencon ricevis Menedemo, al kies manplatoj estis alligitaj faskoj da kuraca herbo. Pro tio liaj manoj iĝis similaj al piedegoj de ĝuste tiu zuĥoso, kiu preskaŭ pereigis Tais-on.

La sparta militisto longe pririgardadis la Labirinton, altantan malproksime en unuaj radioj de la sunleviĝo. Diveninte liajn pensojn, Tais diris:

— Nenion faru, kara. Kiu povos trovi la kanajlojn en tri mil ĉambroj, inter pasejoj kaj subteraĵoj?

— Sed se venos la tuta taĉmento de Eositeo? Ni fumpelos ilin el tie, kiel dezertajn vulpojn el iliaj truoj.

— Por kio? Eĉ sen tio ni, fremdlandanoj, manĝantaj bovojn, estas malpuraj en la okuloj de la indiĝenoj de Egiptujo. Ni nur faros grandan ofendegon al ilia sanktaĵo. Tiuj, kiuj kulpas, fuĝos, jam fuĝis, kaj la puno, kiel ĉiam, atingos tiujn, kiuj nenion scias kaj partoprenis en nenio. Antaŭ ĉio kulpas mi mem. Mi ne rajtis disputi kun pastroj, montrante la helenan malestimon al fremduloj kaj ilia religio, kaj krome — necesas pli singarde vojaĝi tra temploj, plenaj je kaptiloj, malicaj homoj, teruraj diaĵoj, al kiuj oni ankoraŭ plu sekrete oferadas homojn.

— Finfine mi aŭdas pravajn vortojn. Delonge tempas, mia amatino! Vi ne ĝojigadis nin per dancoj dum jam pli ol monato, kaj rajdadon vi forgesis ekde la veno mem ĉi tien.

— Vi pravas, Menedemo! Kaj dancoj, kaj rajdado postulas konstantan ekzercadon, alie eblas iĝi mallerta, kiel Toeriso.

Toeriso! Imaginte al si tiun egiptan diinon, sidantan sur la dikaj postaj piedoj, kun la supermezure pendanta ventro kaj la abomena hipopotama kapo, Menedemo longe ridis, viŝante larmojn per la dorsa flanko de la bandaĝita mano.

En Memfiso Tais-on atendis novaĵoj el la oriento. Okazis batalo de Aleksandro kun Dario ĉe rivero Iso en la fenica marbordo. Plena venko de la makedonoj. La granda reĝo de la persoj evidentiĝis malkuraĝulo, kiel plej multaj ferocaj reĝoj. Li fuĝis en profundon de la lando, forlasinte tutan havaĵon, siajn tendojn kaj siajn edzinojn. Aleksandro iras suden laŭ Fenicujo, okupante urbon post urbo. Ĉio kliniĝas antaŭ la venka heroo, la filo de la dioj. Neordinaraj onidiroj antaŭas la makedonojn. En Malsupra Egiptujo aperis riĉaj komercistoj, fuĝintaj el apudmaraj urboj. Ili kreis union kaj aĉetas ŝipojn, por navigi en foran Kartagon. La satrapo de Egiptujo Mazaĥes estas timigita, kaj la neagnoskita faraono Ĥababaŝ ordonis al la spartaj dungosoldatoj esti pretaj. La taĉmento estas sendita en Bubaston, kie komenciĝis malpaco inter siriaj militistoj.

Ŝatantoj de la juna makedona reĝo vidas en li savon el la persa regado. Li per potenca mano subtenos la malfortan, kliniĝintan antaŭ Dario filon de la hereda faraono Nektaneb.

Egesiĥora, ardante pro emocio, sekrete diris al Tais, ke la floton de Aleksandro estras Nearĥo kaj liaj ŝipoj estas apud Tiro. Antikva Bibloso kun sia fama templo de Afrodito Libana, aŭ Anahita, kapitulacis preskaŭ sen prokrasto, same kiel Sidono. Ĉiuj diras, ke Aleksandro nepre venos en Egiptujon. Eositeo estas morna, longe konsiliĝis kun siaj proksimuloj kaj sendis kurieron en Sparton...

Tais sagace rigardis al la amikino. La fiera lakonino mallevis la okulojn.

— Jes, mi amas lin, — respondis Egesiĥora al la nedirita demando, — tio estas speciala homo, la sola inter ĉiuj.

— Kaj Eositeo?

Egesiĥora kunmetis la fingrojn en la gesto, signifanta ĉe la hetajroj indiferentecon al adoranto: «Se ne tiu, do tiu ĉi».

— Kaj ĉu vi atendas lin?

— Atendas! — konfesis Egesiĥora.

Tais enpensiĝis. Kun Aleksandro venos Ptolemeo — laŭ onidiroj, li nun estas en la nombro de la plej bonaj militestroj de la makedona reĝo, preskaŭ la plej proksima al li, eble krom Hefestiono. Ptolemeo... La koro de Tais ekbatis pli forte, profunda suspiro levis la eĉ sen tio altan bruston. La amikino estis ne malpli observema kaj demandis senprokraste:

— Kaj Menedemo?

Tais ne respondis, penante kompreni siajn sentojn — la memoron pri la pasinteco, la konfuzon de la emocioj dum la lasta atena jaro, la novon, kiu venis kun la senrezerva amo de la lakona atleto, fidema, kiel infano, kaj kuraĝa, kiel heroo de mitoj.

— Ĉu vi ne povas decidi? — mokis Egesiĥora.

— Ne povas. Mi scias nur unu aferon: aŭ tiu, aŭ la alia. Mi neniam povos trompi.

— Vi ĉiam estis tia. Tial vi ne havis, nek havos riĉon, malkiel Frina aŭ Tero. Ja vi ĝin ne bezonas — vi simple ne scipovas malŝpari monon. Estas malmulte da kapricoj kaj fantazio.

— Vere, malmulte! Mi nenion povas elpensi, per kio frapi rivalinojn aŭ adorantojn. Tamen estas pli facile, kiam...

— Jes, Menedemo estas ne riĉa, se mi ne diru — simple malriĉa!

La malriĉecon Tais spertis, kiam deziris aĉeti rajdoĉevalon. Estis vendata rara ĉevalino de malhel-cindra koloro el Aziro — el tiu raso de libiaj ĉevaloj, kiujn onidire enkondukis jam hiksosoj. Ĉevaloj el Aziro famis per sia eltenemo de varmego kaj senakveco. Salmaaĥ, kiel nomiĝis la ĉevalino, ne estis tre bela — cindrokolora, kun longaj antaŭaj piedartikoj kaj pendanta postaĵo. Tamen tio signifis paŝadon, mildan por rajdanto, kaj eĉ glitado de la okulblankoj en la okulaj anguloj — signo de kolerema karaktero — ne fortimigis aĉetantojn. Kaj kiam evidentiĝis, ke Salmaaĥ estas triabema, alivorte paŝas per speciala «tripieda» troto, tiam ĝin tuj kontraŭ alta prezo aĉetis tanisa komercisto. Al Tais plaĉis la sovaĝeta libianino, kaj Salmaaĥ, evidente, rekonis en la atenanino tiun trankvilan, obeigan kaj bonan volon, al kiu estas sentemaj ĉiuj animaloj, speciale ĉevaloj. Finfine Tais sukcesis interŝanĝi la ĉevalinon kontraŭ la krizolito — tiu sama, kiu estis destinita al Aristotelo por helpo al la patro de Hesiona kaj reprenita per kosto de la fuĝo el Ateno.

Menedemo akiris panteran felon, por kovri la flankojn de la ĉevalo super malgranda ŝvitkovrilo, uzata por rajdantoj en batalaj krurdefendiloj aŭ en mallarĝaj aziaj pantalonoj. Tais veturadis nudkrure, kiel antikvaj virinoj de Termodonto, kaj neeviteble malutilus al siaj kruroj. Ĉevala ŝvito dum rajdado en varmego, trafante sur la homan haŭton, kaŭzas inflamon kaj ulcerojn.

La mola felo de raba kato, agrabla por tuŝo, tamen malfaciligadis rajdadon. La amazona sidmaniero de Tais kun forte fleksitaj kruroj — tiel, ke la kalkanoj kuŝis preskaŭ sur la renoj de la ĉevalo, apogiĝante al la iliumaj elstaraĵoj — postulis specialan forton en la genuoj. La rajdantino tenis sin, kunpremante per la kruroj la supran parton de la ĉevala korpo. La mola, cedema pantera felo devigis duobligi streĉojn de la kruroj dum galopo. Tamen, Tais estis eĉ kontenta pri tio. Post dusemajnaj suferoj al ŝi revenis la antaŭa fera kroĉforto de la genuoj, pro kiu la instruisto de rajdado, paflagoniano, nomis ŝin vera filino de Termodonto. Kvankam la troto de Salmaaĥ estis ne skua, Tais preferis rajdi galope, konkurante kun la furioza kvaropo de Egesiĥora, kiu prosperis en la benita seka klimato de Egiptujo. Sur ĉefaj vojoj ĉirkaŭ Memfiso ĉiam tumultis malrapidaj azenoj, ŝarĝveturiloj, pilgrimaj procesioj, sklavoj-portistoj, ŝarĝitaj per korboj. La pacienco de la spartanino suferis, ĝis ŝi malkovris sanktan vojon, irantan suden, laŭlonge de Nilo, kiu nur iuloke estis superŝutita de sablo. Sur ĝiaj puraj pecoj, longaj je centoj da stadioj, eblis veturi senobstakle, kaj Egesiĥora kun ĝuo fordonadis sin al freneza veturado. Kiam Tais rajdis sur sia Salmaaĥ, Egesiĥora prenadis sur la ĉaron Hesiona-n kaj tute «malĉastigis» la junulinon, kutimiginte ŝin al la lukso de rapideco.

Estis finiĝanta la kvara jaro de la cent deka olimpiko. En Egiptujo venis la tempo de la kvindek-taga Okcidenta vento — spirado de feroca Seto, sekiganta la teron kaj koleriganta la homojn.

La heleninoj, ne konantaj la venton de Seto, daŭrigis siajn promenveturojn. Foje sur ilin surflugis ruĝa nubo, spiranta per forna varmego. Ekturniĝis, ekdancis sablaj kirloj, la lumo estingiĝis, la timigitaj ĉevaloj de Egesiĥora baŭmis, svingante la hufojn. Kun peno ŝi sukcesis ekregi la virĉevalojn, kaj nur post kiam Hesiona, desaltinte de sur la ĉaro, kuraĝe kaptis la du timonulojn je la bridoj kaj helpis al Egesiĥora turni ilin norden, al la urbo. Salmaaĥ restis tute trankvila, obeeme turniĝis dorse al la tempesto kaj ekkuris per sia milda troto apud la ĉaro, kiu baldaŭ komencis knari pro sablo, enŝutiĝinta en la aksingojn.

La ĉevaloj estis poiomete trankviliĝantaj, ilia kuro iĝis egalmezura. Egesiĥora veturis en bruo kaj fajfo de la vento, antaŭante polvajn nubojn, simile al la batalistino Atena. Ili atingis la lokon, kie la vojo estis ĉirkaŭiranta malhelan montofendon. Ĉi tie staris la duone ruiniĝinta postmorta templo, sur kies ŝtupoj ili fojfoje bivakadis. Tais unua rimarkis sur la blankaj ŝtonoj homon en longa tola egipta vesto. Li kuŝis, enŝovinte la vizaĝon en la fleksitan dekstran brakon, kaj kovris la kapon per la maldekstra. La atenanino deĉevaliĝis kaj kliniĝis super la peze spiranta maljunulo. Iomete da vino, diluita per akvo, kaj li eksidis, fleksiĝinte. Por miro de la amikinoj, en la purega atika lingvo la maljunulo klarigis, ke li ekfartis malbone pro la polva tempesto kaj, ne vidante helpon, decidis atendi.

— Pli probable mian morton, ĉar la vento de Seto blovas kun persisto, inda je tiu dio, — finis la maljunulo.

Tri paroj de fortaj virinaj manoj enigis lin sur la ĉaron, Hesiona eksidis sur Salmaaĥ malantaŭ Tais, kaj ĉiuj kvar bonorde atingis Memfison.

La maljunulo petis veturigi lin al la templo de Nejto, kiu staris apud granda parko sur la bordo de la rivero.

— Ĉu vi estas pastro de tiu templo? — demandis Egesiĥora. — Sed vi ja estas heleno, malgraŭ la egipta vesto.

— Mi estas gasto ĉi tie, — respondis la maljunulo kaj per ordona gesto vokis al si Tais-on. La atenanino obeeme alveturis al la ŝtupoj, laŭ kiuj estis malrapide leviĝanta la maljunulo.

— Ĉu vi estas la atena hetajro, ĵetita al krokodiloj kaj saviĝinta? Kion serĉas vi en temploj de la Nigra Tero?

— Nun — nenion. Mi intencis trovi saĝon, satigantan la animon pli, ol filozofiaj rezonadoj pri politiko, milito kaj ekkono de objektoj. Mi ilin sufiĉe aŭdis en Atiko, sed mi ne bezonas militon aŭ aranĝon de civito.

— Kaj ĉu vi trovis ĉi tie nenion?

Tais malestime ekridis:

— Ĉi tie oni kultas bestojn. Kion mi atendu de la popolo, kies dioj ankoraŭ ne iĝis homoj?

La maljunulo subite rektiĝis, la esprimo de liaj okuloj ŝanĝiĝis. Tais eksentis, kiel la rigardo de la nekonato penetris en kaŝitajn profundojn de ŝia animo, senkompate malkovrante sekretajn pensojn, esperojn kaj revojn, kiuj ŝajne estis fidinde kaŝitaj. La atenanino ne ektimis. En ŝia mallonga vivo, malgraŭ abundo de impresoj kaj renkontoj, okazis nenio hontinda aŭ malinda, ne okazis malnoblaj agoj, ne akumuliĝis malicaj pensoj. Eroso, ĝojo konscii sin ĉiam bela, ĉiam dezirata, senbrida sciemo... Ŝiaj grizaj okuloj sentime malfermiĝis renkonten al la lancosimila rigardo, kaj la maljunulo unuafoje ridetis.

— Laŭ via intelekto vi meritas iom pli da scio, ol kiom donus al vi pastroj de Egiptujo. Danku vian nomon, ke ili degnis konversacii kun vi.

— Ĉu mian nomon? — ekkriis la hetajro. — Kial?

— Ĉu vi ne scias, ke por filino de Helenujo vi portas tre antikvan nomon. Ĝi estas egipta, signifas «la Tero de Iziso», kaj krome venis el antikva Kreto. Ĉu vi aŭdis pri Britomartis, la filino de Zeŭso kaj Karme? Vi rememorigis al mi ŝian bildon.

— Kiel interese parolas vi, patro! Kiu vi estas, el kie?

— Mi estas el Deloso, heleno, filozofo... sed vidu, via amikino apenaŭ retenas la ĉevalojn, kaj ankaŭ Salmaaĥ dancas sur la loko.

— Ĉu vi konas eĉ la nomon de la ĉevalino?

— Ne estu naiva, knabino. Mi ankoraŭ ne perdis aŭdon, kaj vi eble dudek fojojn vokis ĝin.

Ruĝiĝinte, Tais ekridis kaj diris:

— Mi dezirus revidi vin.

— Tio estas nepre necesa. Venu en ajna tago en frua mateno, kiam malfortiĝas la feroco de Seto. Eniru sub la portikon, klakfrapu trifoje per la manplatoj — kaj mi eliros al vi. Ĥajre!

La rufaj kaj blankaj ĉevaloj freneze ekkuris laŭ la senfina palma aleo en la nordan parton de la urbo. Salmaaĥ, liberigita de la duobla ŝarĝo, gaje galopis apude. Tais penseme rigardis al la plumba akvo de la granda rivero, sentante, ke la renkontiĝo kun la maljuna filozofo estos grava en ŝia vivo.

Egesiĥora scivolis, per kio tiel interesis la amikinon la malforta kaj senvalora maljunulo. Aŭdinte pri la intenco de Tais denove «vagadi tra temploj», kiel esprimis la spartanino, ŝi deklaris, ke Tais atingos finfine sian pereon. Ĉu ŝi plendu al Menedemo, por ke li aŭ ne lasu ŝin iri en templojn, aŭ ne savu plu, kiam oni ĵetos ŝin al leono, hipopotamo, giganta hieno aŭ al ankoraŭ iu el la diaj monstroj? Sed eĉ tiu rimedo ne helpos: la atleto, malgraŭ sia minaca aspekto, estas humida argilo en la fingroj de sia belulino!

Egesiĥora pravis. La renkontiĝo kun la filozofo flamigis sciavidon de Tais. Jam en la sekva tago ŝi venis en la templon de Nejto, tuj kiam la plumba ĉielo ekbrulis per ruĝetaj rebriloj.

La filozofo, aŭ la pastro, venis tuj, kiam frapoj de la etaj manplatoj eksonis sub la portiko. La filozofo estis vestita en la sama blanka lina vesto, kia distingigis egiptojn kaj speciale egiptinojn disde ĉiuj ceteraj fremduloj. La veno de Tais ial ĝojigis lin. Ree trapikinte ŝin per sia lancosimila rigardo, li signis, ke ŝi sekvu lin. En profundon de la muro el grandegaj ŝtonpecoj maldekstre iris pasejo, en duonmallumo prilumita nur per tre mallarĝa supra fendo. La tedinta venta fajfo ĉi tie ne estis aŭdebla, kvieto kaj soleco akompanis Tais-on. Lumo antaŭe ŝajnis hela. Ili eniris en kvadratan ĉambron kun mallarĝaj, kiel fendoj, fenestraj embrazuroj. Ĉi tie ne sentiĝis polva kromgusto, malkiel estis nun en la tuta urbo. La alta plafono, pripentrita per malhelaj farboj, kreis impreson de nokta ĉielo. Tais, ĉirkaŭrigardinte, diris:

— Strange konstruadis egiptoj!

— Konstruadis antaŭlonge, — korektis la filozofo, — sen perfekteco, sed ili zorgis pri mistero de soleco, pri enigmo de silento kaj pri sekretoj de neatenditeco.

— Niaj temploj, plene malfermitaj kaj helaj, estas centoble pli belaj, — kontraŭdiris la atenanino.

— Vi eraras. Ankaŭ tie estas mistero, tamen ne foriranta en obskuron de la pasinteco, sed mistero de unuiĝo kun la ĉielo. Kun la suno — tage, kun la steloj kaj la luno — nokte. Ĉu ne sentis vi heliĝon kaj ĝojon inter la kolonoj de Partenono, en la portikoj de Delfo kaj Korinto?

— Jes, jes!

Rulaĵoj de papiruso, de pergameno, pristrekitaj tabuletoj kuŝis sur masivaj kestoj, anstataŭantaj tablojn. Nur unu larĝa tablo kun kvinpintaj steloj kaj spiraloj — helbluaj sur la fono de la griza ŝtona tabloplato — estis okupanta la mezon de la ĉambro. Al ĝi kondukis la atenaninon la delosa filozofo kaj sidigis kontraŭ si sur maloportunan egiptan tabureton. La filozofo longe silentis, persiste rigardante al Tais. Kaj, strange, mirinda trankvilo disverŝiĝis en tuta ŝia korpo, plenigis la animon per ĝojo de diafana meditemo. Tais ekfartis tiel bone, ke ŝi per la tuta koro ektiris sin al la serioza, neridetema, vortavara maljunulo.

— Vi mirigis min per la rimarko pri la bestodioj de Egiptujo, — diris la filozofo. — Kion vi scias pri religio? Ĉu oni inicis vin pri iuj sekretaj ritoj?

— Neniam. Mi nenion scias. — Tais deziris esti modesta antaŭ tiu homo. — Mi estas hetajro ekde la juneco kaj servis en neniu templo, krom tiu de Afrodito Korinta.

— De kie do scias vi, ke la dioj leviĝas kune kun la homo? Ja tio signifas, ke la homo trovas la diojn en si, kaj pro tiaj konvinkoj vi estus en danĝero, kaj tre serioza.

— Vi vane opinias min tiom saĝa, ho saĝulo. Simple mi... — Tais eksilentis, spirante emocie.

— Daŭrigu, mia filino. Mi, ne havanta idojn, ne vane emas nomi vin tiel. Tio atestas pri proksimeco de niaj animoj.

— Mi, studante mitojn, ekvidis, kiel la dioj de Helenujo ekde la antikveco ĝis niaj tagoj iĝadis iom post iom pli bonkoraj kaj bonaj. Artemiso, ĉasistino kaj murdistino, iĝis kuracistino. Apolono, ŝia frato, komencis antikve kiel senkompata punisto, murdisto, avida kaj enviema, kaj nun li estas hela dio-vivdonanto, antaŭ kiu oni kliniĝas ĝoje. Mia diino — Afrodito — en antikvaj temploj staris kun lanco, kiel Atena. Nun estas Urania, portanta al la homoj sanktan ĉielan amon, — la vangoj de Tais ruĝiĝis, kaj la okulojn nebuligis ŝia neplenumebla revo.

La pastro-filozofo rigardis al ŝi eĉ pli tenere, kaj Tais kuraĝiĝis.

— Kaj mi legis Anaksagoron. Lian instruon pri «Nus» — la monda racio, pri eterna lukto de du kontraŭaj fortoj: la malbona kaj la bona, la amika kaj la malamika. Antifonton, kiu instruis, ke la homoj estas egalaj, kaj avertis la helenojn kontraŭ malestimo al fremdaj popoloj... — Tais stumblis, rememorinte la proprajn erarojn, pro kiuj ŝi preskaŭ pagis per la vivo. La filozofo divenis.

— Kaj vi mem ne sukcesis venki tiun malestimon, — diris li, — ĝuste pro kio vi trafis al la krokodiloj.

— Mi ne povis kaj ne povos akcepti sensencan kulton de dioj en besta aspekto: de kriplaj hipopotamoj, abomenaj zuĥosoj, stultaj bovinoj, sencerbaj birdoj. Kiel povas saĝaj homoj, eĉ entute ajnaj homoj kun sobra prudento...

— Vi forgesis, pli verŝajne, ne scias, ke la religio de la egiptoj estas je kelkaj jarmiloj pli aĝa, ol la helena. Ju pli profunde en obskuro de jarcentoj, des pli malhele estis ĉirkaŭ la homo kaj en lia animo. Tiu mallumo reflektiĝis en ĉiuj liaj sentoj kaj pensoj. Sennombraj bestoj minacis al li. Troviĝante en potenco de hazardo, li eĉ ne komprenis la sorton, kiel komprenas ĝin ni, la helenoj. Ĉiu momento povis esti la lasta. Per senfina vico iradis antaŭ li ĉiuhoraj dioj — bestoj, arboj, ŝtonoj, rojoj kaj riveroj. Poste iuj el ili malaperadis, aliaj iĝis potencaj kaj konserviĝis ĝis niaj tagoj. Sed ĉu multa tempo pasis post kiam ni, la helenoj, kultis la riverojn, tiom gravajn en nia malmultakva lando?

— Sed ne bestojn!

— Ankaŭ arbojn kaj animalojn.

Por miro de Tais, la pastro-filozofo rakontis al ŝi pri la kulto de sanktaj cipresoj sur Kreto, ligitaj kun Afrodito. Sed pleje frapis ŝin la antikva kulto de diinoj en aspekto de ĉevalinoj. Demeter mem, aŭ la Kreta Rea, estas montrita kun ĉevala kapo en la sanktejo de Figalio sur rivero Nedo en Arkadio. La sankta ĉevalino havis specialan potencon nokte kaj servis kiel heroldino de pereo. Nek la filozofo, nek Tais povis konjekti, ke pli ol du mil jarojn post ilia renkontiĝo, en unu el la plej disvastiĝintaj lingvoj de la mondo terura nokta vizio, koŝmaro plu nomiĝos «nokta ĉevalino».

La diino-ĉevalino transformiĝadis en trivizaĝan diinon-muzon. Tri ŝiaj vizaĝoj estis respektivaj al Medito, Memoro kaj Kanto. Nur poste, kiam la inaj diaĵoj cedis al la viraj, la trivizaĝa Muzo iĝis Hekato, kaj la Virgulinoj-Muzoj multiĝis ĝis naŭ kaj iĝis obeantaj al Apolono, la gvidanto de la Muzoj.

— Nun mi komprenas, kial la antikvaj nomoj de nimfoj kaj amazonoj sonas kiel Leŭkipa — blanka ĉevalino, Melanipa — nigra, Nikipa — venka, Ajnipa — mizerikorde mortiganta ĉevalino.

— Kaj poste, kiam la animalaj diaĵoj perdis sian valoron, la nomoj ŝanĝiĝis, — konfirmis la filozofo. — Jam en la tempo de Tezeo estis Hipolita, Hipodamia — regantino, dresantino de ĉevaloj, tio estas heroinoj-homoj, sed ne nimfoj, imitantaj animalan aspekton, ĉi tie same okazis leviĝo de la religio, kiel vi ĝuste rimarkis.

— Sed tiuokaze... — Tais stumblis.

— Parolu, al mi vi povas diri ĉion.

— Tiuokaze kial la aspekto de la Diino-Patrino, la Granda Diino, estas tenera kaj karesa, kvankam ĝi estas multe pli antikva, ol la viraj dioj-murdistoj?

— Vi ree eraras, perceptante ŝin nur kiel diinon de amo kaj fekundo. Ĉu ne aŭdis vi pri menadoj — ebriigitaj per sanktaj folioj duonfrenezaj virinoj de Tesalio kaj Frakio, kiuj en sia furiozo disŝiradis en pecojn ŝafidojn, kapridojn, infanojn kaj eĉ virojn, kiel sangan oferon de ilia ekstazo. La virinoj frenezis, svingante per abiaj branĉoj, ĉirkaŭvolvitaj de hedero — la signo de Artemiso aŭ Hekato. Samo estis ankaŭ en Ateno dum Lenajoj — la festo de «sovaĝaj virinoj» en tagoj de vintra solstico de la monato Posideono. La vizaĝo de la diino-detruantino, la diino-morto estis kontraŭmetata al la aspekto de la patrino. Kiel kunligilo inter ili servis la aspekto de la amo — la sola, kiun vi konas.

Tais almetis la fingrojn al la tempioj.

— Tro saĝe por mi. Ĉu vere en la foraj malhelaj tempoj eĉ virinaj diinoj estis same ferocaj, kiel poste la viraj dioj?

— Ferocaj — ne. Senkompataj — jes, kiel la vivo mem, ĉar kio ili estis, se ne reflektiĝo de la vivo, de la superaj fortoj de la sorto, potencanta same kaj super la dioj, kaj super la homoj... senkompataj kaj mizerikordaj samtempe.

Tais sidis, konsternita kaj silenta. La filozofo ekstaris kaj metis la grandan varman manplaton sur buklojn de la necedemaj haroj sur ŝia frunto. Denove neordinara trankviliĝo disverŝiĝis en la korpo de la hetajro, fido kaj sento de plena sekureco plifortigis akrecon de ŝia percepto.

— Aŭskultu atente, Tais-atenanino. Se vi komprenos, kion mi diros al vi, vi iĝos mia spirita filino... Kredi eblas je ĉio ajn, sed kredo iĝas religio nur tiam, kiam ĝi kunplektiĝas kun reguloj de la vivo, kun takso de agoj, kun saĝeco de konduto, kun rigardo en la estontecon. Ni, la helenoj, estas ankoraŭ tre nematuraj — ni ne havas moralon kaj komprenon de homaj sentoj, kiel en la fora Oriento. Neniam maturiĝos ĝis religio la kredo de egiptoj, sed ni tamen havas filozofojn, vi mem nomis du, forgesinte Platonon kaj ankoraŭ kelkajn saĝulojn...

— Platonon mi ne forgesis. Sed la granda saĝulo, kreante sian planon de ideala ŝtato, forgesis pri la virinoj kaj ilia amo. Al mi ŝajnas, ke li agnoskis nur amon inter viroj, kaj tial mi ne opinias lin normala homo, kvankam li estis fama filozofo, olimpika luktisto kaj ŝtata aganto. Sed vi pravas, mi forgesis Aristotelon, kvankam mi konas lin persone, — enigme ridetis Tais.

La delosano sulkiĝis.

— Ne. Tiu scianto de naturaj fenomenoj estas ne malpli sovaĝa en moralaj demandoj, ol la egiptoj. Vi povas ekskludi lin. Pli gravas alio: nur en la komenco de sia apero ajna religio vivas kaj regas la homojn, inklude la plej saĝajn kaj fortajn. Poste anstataŭ kredo okazas interpreto, anstataŭ virta vivo — ritoj, kaj ĉio finiĝas per hipokriteco de pastroj en ilia lukto por sata kaj honora vivo.

— Kion vi diras, patro?!

— Vi aŭdas, Tais. Ĉu ne estas egale — la virina diino aŭ Apolono, Artemiso aŭ Asklepio? La vivo sur la tero sen timo, bela, etendiĝanta longen kaj larĝen, kiel hela, marmorkovrita vojo — jen kio iĝis mia revo kaj zorgo.

— Kaj ĉu vi venis el Deloso en Egiptujon...

— Por ekscii la radikojn de nia kredo, la originon de niaj dioj, por kompreni, kial ĝis nun la helenoj vivas sen kompreno de devoj kaj celoj de homo inter aliaj homoj kaj en la ĉirkaŭanta ekumeno. Vi komprenis jam, ke en Egiptujo oni ne serĉu leĝojn de moralo — ili ne ekzistas en la religio de la antikvaj ĉasistoj, konserviĝinta ĉe la terkultivistoj de Nilo. Sed ekzistas aliaj popoloj... — La filozofo eksilentis, movinte la manon laŭ la frunto.

— Vi laciĝis, patro, — Tais leviĝis, tuŝis kun riverenco al liaj genuoj.

— Vi komprenis! Miaj fortoj malmultiĝas. Mi sentas, ke mi ne revidos mian Deloson kaj ne skribos ĉion, kion mi eksciis en Egiptujo.

— Ne penigu vin, ripozu, manĝu ĉi-tieajn rozkolorajn vinberojn kaj bongustajn fruktojn de dornaj palmoj, — zorgeme diris la hetajro, kaj la maljunulo ridetis.

— Jes, jes, mi alportos al vi en la sekva fojo. Kiam vi permesos al mi viziti vin denove?

Ne ricevinte respondon, Tais solece ekiris laŭ la malhelaj pasejoj, kiuj timige rememorigis al ŝi la travivaĵon en la Labirinto.

La lumo kaj ardo de la tagmezo batis al ŝi per varmega ondo, la morna zumado de la «kvindektaga vento» ŝajnis komence eĉ agrabla. Sed jam vespere en sia trablovata domo, en maltrankvila kurado de ombroj de lucernoj, ŝancelataj de la trablovo, Tais ekdeziris ree veni en mallumon de la templo, al la stranga maljuna heleno, doninta al ŝi unuafoje dum la vivo helan trankvilon de abnegacio. Estinte juna knabino, Tais vidis en sonĝo Afroditon Urania-n. La sonĝo, ripetiĝinta kelkfoje dum la lastaj jaroj, rememoriĝis tiel: Tais, nudpieda kaj tute nuda, leviĝadis laŭ ŝtuparo de senfina larĝo al verda muro el densaj mirtaj arboj, glitadis tra iliaj interplektiĝantaj branĉoj kaj eliradis al lumo — hela, sed ne penetranta, varma, sed ne arda, disverŝita simile al mielo sub la nekredeble blua ĉielo. Ŝi alproksimiĝadis al statuo de Afrodito Urania. La diino el diafana roza rodosa marmoro, penetrita de ĉiela lumo, deiradis de sur la piedestalo kaj ĉirkaŭvolvadis la ŝultrojn de Tais per la brilanta brako de neimagebla belo. Urania rigardadis en la vizaĝon de Tais. Kirlo de sentoj kaj pensoj ringe volviĝadis en ŝi kiel kvietigita serpento. Sento de neordinara ĝojo kaj trankvilo superplenigadis la junan hetajron. Ŝi ne ŝatis tiun sonĝon — kun fluo de jaroj ĉiam pli akra estis kontrasto inter la pura paco de amo, iranta de Urania, kaj la furioza arto kaj laboro de tiu amo, kiu konsistigis la gloron de Tais, la klera hetajro kaj la fama dancistino de la plej scianta popolo en la mondo, kia opiniis sin la atenanoj. Kaj jen la ĝoja trankvilo, spertita antaŭe nur en la duoninfanaj sonĝoj pri Urania, venis al Tais reale dum la renkontiĝo kun la maljuna filozofo. Tamen, samkiel en la sonĝo, post la foriro el la templo malaperis ankaŭ la feliĉo de anima paco...

Kaj en Memfiso estis disvastiĝantaj onidiroj pri la dieca filo de la makedona reĝo Filipo. Aleksandro sieĝas Tiron, ties loĝantoj persistas, sed lertaj inĝenieroj de la makedonoj decidis krei terkolon inter la kontinento kaj la insulo, sur kiu staras la urbo. Pereo de la antikva fenica haveno estas neevitebla. Kiam Tiro falos, tiam, krom Gazao, neniu plu povos rezisti al la venka Aleksandro. Lin oni devas atendi en Egiptujo.

La floto de Aleksandro, fortranĉante Tiron, penetras ĉiam pli malproksime suden, kaj antaŭnelonge helena ŝipo, irinta al Naŭkratiso, renkontis kvin ŝipojn, onidire estratajn de Nearĥo mem.

Egesiĥora fariĝis aroga kaj maltrankvila, kio antaŭe ne okazadis al la lakonino, per fortikeco konkuranta kun Artemiso, la enkorpiĝo de la sano. Eble, la varmega libia vento kun sia ne malkreskanta forto penetradis en la animojn de la homoj, farante ilin malpaciencaj, rapide juĝemaj, sentaktaj kaj malĝentilaj. Tais antaŭlonge rimarkis, ke ŝi eltenas varmegon pli facile, ol Egesiĥora. La vento de Seto malpli influis ŝin, kaj ŝi penis malpli ofte renkontiĝi kun la amikino, por senintence ne kaŭzi kverelon. Duope kun la fidela Hesiona aŭ kun Menedemo Tais venadis sur la bordon de la rivero. Tie ŝi longe sidadis sur flosanta varfo, facile balancata de la fluo. Abundo de fluanta akvo hipnotadis la helenojn, kaj ĉiu mergiĝadis en siajn pensojn, profundajn, kaŝitajn, ofte malklarajn...

Foje Tais ricevis inviton de la delosa pastro, transdonitan buŝe de knabo — akolito de la templo de Nejto. Kun emocio preparis sin Tais dum mateniĝo de la sekva tago, surmetinte modestan veston. Ŝi decide malakceptis Hesiona-n kiel akompanantinon kaj restis necedema, malgraŭ ŝiaj larmoj. La delosa filozofo sidis sur ŝtupoj, malleviĝantaj al Nilo, absorbita de kontemplado de la hodiaŭa mirinde kvieta tagiĝo.

— Ĉu vi estis en Tebo, tiu, kiun ni, helenoj, nomas Diospoliso? — renkontis li la atenaninon per demando kaj post jesa klino de ŝia kapo daŭrigis: — Ĉu vi vidis tie la bazon de la ora rondo, kiun ŝtelis Kambiso antaŭ du jarcentoj dum konkerado de Egiptujo?

— Vidis. Oni klarigis al mi, ke la rondo estis el pura oro, je tridek ulnoj diametre kaj ulnon dika. Ĉu povis esti tielaĵo?

— Jes. La rondo pezis ĉirkaŭ tridek mil talantojn. Kambiso bezonis kvin mil kamelojn, por forveturigi ĝin dishakita en dek mil pecojn en Persujon.

— Por kio oni fandis tiom sensencan mason da oro?

— Stulte, sed ne sensence. La plej granda faraono-konkeranto deziris pruvi al la tuta ekumeno eternecon de Egiptujo, de ties potenco, de ties kredo en la granda rondirado de aĵoj. La surtroniĝo de potenculoj-viroj, dioj kaj herooj, kondukis al despera deziro de eterniĝo. La virinoj scias, kiel frakasebla estas la vivo, kiel proksima estas la morto, dum la viroj revas pri senmorteco kaj murdas senfine pro ajna preteksto. Tia estas la antikva kontraŭdiro, ĝi estas nesolvebla. Kaj la homo kreas por si, por aliaj, se li povas, do por la tuta lando fermitan rondon, kie li estas en la centro, kaj supre estas la ĉiopova kaj minaca dio.

— Kion oni deziras atingi per tio?

— Neŝanĝeblon de la regado kaj prospero por la reĝoj kaj altranguloj, firmecon de la kredo por la pastroj, stabilecon en pensoj de la popolo, senesperan obeemon de la sklavoj.

— Kaj ĉu tial Egiptujo traportis sian kredon tra jarcentoj?

— Ne nur Egiptujo. Ekzistas regnoj, fermiĝintaj en si por konservo de siaj reĝoj, dioj, ritoj kaj vivo por jarmiloj. Mi nomas ilin rondaj. Tia estas Egiptujo, ankoraŭ estas Persujo, Sirio. Okcidente estas Romio, kaj tre malproksime en la Oriento — la Meza regno de flavhaŭtaj mallarĝ-okulaj homoj.

— Kaj ni, Helenujo? Ĉu ni havas la komprenon, ke ĉio fluas?!

— Komencante ekde Kreto, tuta Helenujo, Ionio, kaj kun ni ankaŭ Fenicujo estas malfermitaj regnoj. Por ni ne estas rondo, ŝlosanta la vivon. Anstataŭ ĝi estas spiralo.

— Mi aŭdis pri la arĝenta spiralo...

— Ĉu vi scias? Ankoraŭ ne venis tempo por paroli pri tio. Grandega estas la regiono de heredaĵo de la malaperintaj idoj de Minoo. En Libion okcidenten etendiĝas ĝi kaj multe pli malproksime orienten, kie je dekmiloj da stadioj trans Hirkanio kuŝas antikvaj urboj. Kaj trans Parapamizo, post dezerto Araĥozio, ĝis rivero, nomata Induso. Oni diras, ke de ili restis nur ruinoj, simile al Kreto, sed la malfermita animo de tiuj popoloj vivas en aliaj homoj post jarmiloj.

— Por kio malkovras vi al mi tiun scion, patro? Per kio povas mi, servistino de Afrodito, helpi al vi?

— Vi servas al Eroso, kaj en nia helena mondo ne ekzistas pli pova forto. En via potenco estas renkontiĝoj, konversacioj, sekretaj vortoj. Vi estas saĝa, forta, sciema kaj revas leviĝi spirite — viaj sonĝoj pri Urania...

— De kie vi scias, patro?

— Por mi multo estas malkovrita en la koroj de homoj. Kaj mi pensas, ke vi baldaŭ iros orienten kun Aleksandro, en neatingeblajn forojn de aziaj stepoj. Ĉiu saĝa virino estas poeto en la animo. Vi ne estas filozofo, nek historiisto, nek artisto — ĉiuj ili estas blindigitaj, ĉiu per sia tasko. Kaj ne batalistino, ĉar ĉio, kio estas en vi de amazono, estas nur la rajda arto kaj kuraĝo. Vi laŭ la naturo ne estas murdisto. Tial vi estas pli libera ol ajna homo en la armeo de Aleksandro, kaj mi elektas vin miaj okuloj. Vi vidos tion, kion mi neniam povos. Baldaŭa morto atendas min.

— Kiel do mi rakontos al vi?

— Ne al mi. Al aliaj. Apud vi ĉiam estos saĝaj, gravaj homoj, poetoj, artistoj, ĉar ilin altiras via esenco. Kaj tio estos eĉ pli bona, ol rakontus mi. Tio restos en la homa memoro, eniros en kantojn de poetoj, en verkojn de historiistoj, en legendoj disiros en la ekumeno kaj atingos tiujn, kiuj devas scii.

— Mi timas, ke vi faras eraron, patro. Mi estas ne tiu, kiun vi bezonas. Ne saĝa, malklera, mian kapon turnas Eroso, danco, kanto, adoro de viroj, envio de virinoj, furiozo de rajdado.

— Tio estas nur efemeraj signoj de via forto. Mi inicos vin, instruos pri la interna senco de la aĵoj, liberigos disde timo.

— Kion mi devas fari?

— Morgaŭ vi venos vespere, vestita en nova lina stolo, akompanata de kunulo kaj atendos sur la ŝtupoj, ĝis Nikturo — la Gardisto de la Ĉielo — speguliĝos en la akvo de Nilo. Vi aranĝos viajn aferojn tiel, ke vi povu foresti dum naŭ tagoj.

— Mi plenumos, patro. Sed kiu do estos la akompananto?

— Li aperos en la destinita tempo. Ĉu viaj monataĵoj konformas al la Luno? Estas ĉiam precizaj kaj kvartagaj?

— Jes, — post ioma hezito agnoskis kun stumblo Tais.

— Ne konfuziĝu. Ne estas sekreto kaj malindaĵo en sana korpo de virino, eble nur por stultuloj. Donu al mi la maldekstran manon.

Tais obeis. La delosano metis ŝian manplaton sur la tablon, dismovis la fingrojn kaj dum kelkaj sekundoj fosis en malgranda skatolo el eburo. Li elprenis ringon el elektrono kun ruĝa jacinto de neordinara dens-rozkolora brilo. Sur la plata ŝtono estis elĉizita izocela triangulo kun larĝa bazo, per la pinto malsupren. Surmetante ĝin sur la montrofingron de Tais, la filozofo diris:

— Tio estas la signo de potenco de la granda virina diino. Nun — iru!




kvarcent stadiojn — ĉirkaŭ sepcent kilometrojn.
duonpletro — ĉirkaŭ dek kvin metroj.
kojneo — helena parola lingvo, kiu estis uzata en tuta Mediteraneo.
Leajna — la amoratino de fama en la historio de Ateno tiranomurdinto Aristogejtono.
«nokta ĉevalino» — angle: nightmare (rim. de la tradukinto).