Al T. I. E. — nun kaj ĉiam

Ĉapitro I

Tero kaj steloj


Okcidenta vento estis fortiĝanta. Pezaj ondoj, oleecaj sub la vesperiĝanta ĉielo, tondris, frakasiĝante je la bordo. Nearĥo kun Aleksandro fornaĝis malproksime antaŭen, kaj Ptolemeo, naĝanta malpli bone kaj pli peza, komencis senfortiĝi, speciale kiam la Koliada kabo ĉesis ŝirmi lin disde la vento. Ne kuraĝante malproksimiĝi de la bordo kaj timante alproksimiĝi al blankaj ekflugoj de ŝprucoj ĉe nigriĝintaj rokoj, li koleris kontraŭ la amikoj, kiuj forlasis lin. Kretano Nearĥo, silentema kaj evitema, nevenkebla naĝisto, tute ne timis tempeston kaj povis simple ne kompreni, ke transnaĝi la Faleran golfon de kabo al kabo estas danĝere dum tia vetero por la makedonoj, ne tiom amikaj kun la maro.

Sed Aleksandro kaj lia fidela Hefestiono-atenano, ambaŭ furioze obstinaj, strebante post Nearĥon, forgesis pri la kamarado, perdiĝinta en ondoj.

«Pozidona virbovo» — grandega ondo, levis Ptolemeon sur siajn «kornojn». De sur ĝia alto la makedono rimarkis nanan golfeton, ĉirkaŭbaritan per akraj pecegoj, prironĝitaj de la maro. Ptolemeo ĉesis lukti kaj, mallevinte la peziĝintajn ŝultrojn, kovris la kapon per la manoj. Li glitis sub la ondon, petegante Zeŭson-defendanton direkti lin en trairejon inter la rokoj kaj ne lasi lin frakasiĝi.

La ondego disŝutiĝis kun surdiga bruego, kaj Ptolemeo sterniĝis sur la sablo, blindiĝinta, per ĉiuj fortoj rezistante al retrofluo de la akvo. La pozidona virbovo elĵetis lin sur la sablon pli malproksime, ol ordinara ondo. Ptolemeo, serpentumante, trarampis kelkajn ulnojn, singarde ekstaris sur la genuojn kaj finfine leviĝis, ŝanceliĝante kaj frotante la zumantan kapon. Ondoj, ŝajne, estis plu batantaj lin eĉ sur la tero. La eĝoj de la klifoj, malleviĝantaj al la golfeto, balanciĝis en liaj ekvidantaj okuloj.

Tra la bruo de la surfo li ŝajne aŭdis mallongan subridon. Ptolemeo turniĝis tiel abrupte, ke ne sukcesis resti staranta kaj ree iĝis sur la genuoj. La rido eksonoris tute proksime.

Antaŭ li staris nealta junulino, evidente ĵus elirinta sur la bordon. Akvo ankoraŭ estis defluanta laŭ ŝia glata, sunbruna korpo, striiĝis de sur la maso da malsekaj nigregaj haroj, devigante la naĝintinon klini la kapon flanken, per la mano elpremante akvon el la volviĝantaj bukloj.

Ptolemeo leviĝis je tuta sia grandega alto, firme fiksinte sin sur la tero, la balanciĝo antaŭ la okuloj ĉesis. Li ekrigardis en la vizaĝon de la junulino kaj renkontis gajan kaj kuraĝan rigardon de la grizaj okuloj, ŝajnantaj bluaj pro la maro kaj la ĉielo. La nefarbitaj — ĉar ĉion artefaritan forlavus ŝtormaj ondoj de la Egea maro — nigraj okulharoj ne malleviĝis kaj ne ektremis antaŭ la varmega, ordonema rigardo de la filo de Lago, en sia dudek-kvar-jara aĝo jam fama konkeranto de virinoj de Pelo, la ĉefurbo de Makedonujo.

Ptolemeo ne povis deŝiri la rigardon disde la nekonatulino, kiu havis allogecon, antaŭe ne viditan de li. Ŝi, kiel la diino, aperis el ŝaŭmo kaj bruo de la maro. La kupra vizaĝo, la grizaj okuloj kaj la nigregaj haroj — la aspekto, tute neordinara por atenanino, frapis Ptolemeon. Poste li komprenis, ke la kuprokolora sunbruno de la junulino permesis al ŝi ne timi la sunon, kiu tiom timigadis atenajn modemulinojn. Atenaninoj sunbruniĝadis tro dense, iĝante lil-bronzaj etiopinoj, t. e. «bruligitaj», kaj tial evitadis esti nekovritaj en freŝa aero. Sed tiu ĉi estas kuprokorpa, kvazaŭ Circo aŭ unu el la legendaj filinoj de Minoo kun suna sango, kaj staras antaŭ li kun digno de pastrino. Ne, ne diino, certe, kaj ne pastrino estas tiu ĉi nealta, tute juna knabino. En Atiko, samkiel en tuta Helenujo, pastrinojn oni elektas el plej altaj helharaj belulinoj. Sed de kie aperis ŝia trankvila certeco kaj rafiniteco de moviĝoj, kvazaŭ ŝi estas en templo, sed ne sur malplena bordo, nuda antaŭ li, kvazaŭ ŝi same lasis tutan sian veston sur la malproksima kabo de Foonto? La Haritoj, dotantaj virinojn per magia altiremo, enkorpiĝadis en nealtaj junulinoj, sed ili konsistigis ĉiam nedisigeblan triopon, sed ĉi tie estis unu.

Ne sukcesis Ptolemeo finpensi, kiam el post roko aperis sklavino en ruĝa ĥitono, lerte ĉirkaŭvolvis la junulinon per kruda ŝtofo, komencis sekigi ŝian korpon kaj la harojn.

Ptolemeo froste tremeris. Varmigita per la lukto kontraŭ ondoj, li komencis malvarmiĝi, kaj la vento hodiaŭ estis tro akra eĉ por la makedono, hardita per severa eduko.

La junulino deĵetis la harojn de sur la vizaĝo, subite knabece fajfinte tra la dentoj. La fajfo ŝajnis al Ptolemeo malestima kaj aroga, tute nekonvena al ŝia knabina belo.

Alkuris knabo, timeme okulumante Ptolemeon. La makedono, denaske observema kaj evoluiginta tiun kapablon dum lernado ĉe Aristotelo, rimarkis, kiel la infanaj fingroj alkroĉiĝis al fusto de mallonga ponardo, elstaranta el faldoj de la vesto. La junulino nelaŭte diris ion, superbruigitan de onda plaŭdo, kaj la knabo forkuris. Li revenis momente kaj, jam fideme alirinte Ptolemeon, etendis al li mallongan mantelon. Ptolemeo ĉirkaŭvolvis sin per ĝi kaj, laŭ gesto de la junulino, forturnis sin al la maro. Adiaŭa «ĥajre» aŭdiĝis post lia dorso. Ptolemeo hastis al la nekonatulino, streĉiganta zonon ne sub la brusto, sed laŭ la Kreta maniero — sur la talio, same neimageble maldika, kiel ĉe antikvaj loĝantinoj de la fabela insulo.

La subita rememoro igis lin krii:

— Kiu vi estas?

La gajaj grizaj okuloj mallarĝiĝis pro retenata rido.

— Mi tuj rekonis vin, kvankam vi aspektis kiel malseka... birdo. Vi estas servisto de la filo de la makedona reĝo. Kie do vi perdis lin kaj la akompanantojn?

— Mi estas ne servisto de li, sed amiko, — fiere diris Ptolemeo, — kaj... — la makedono retenis sin, ne malkovrinte danĝeran sekreton. — Sed kiel vi povis vidi nin ĉiujn?

— Vi ĉiuj kvarope staris antaŭ la muro, legante proponojn pri rendevuoj — sur Keramiko. Sed vi min eĉ ne rimarkis. Mi estas Tais.

— Tais? Ĉu vi? — Ptolemeo ne trovis, kion diri.

— Kio mirigis vin?

— Mi legis, ke iu Filopatro proponas al Tais talanton — koston de tuta triremo, kaj ŝi ne subskribis la horon de rendevuo. Mi ekserĉis tiun diinon...

— Ĉu altan, orharan, kun bluaj okuloj de Tritonidino, forprenantan la koron?

— Jes, jes, kiel vi divenis?

— Vi estas jam ne unua, tute ne unua. Sed adiaŭ ankoraŭfoje, miaj ĉevaloj staras tro longe.

— Atendu! — ekkriis Ptolemeo, sentante, ke li ne povas adiaŭi la junulinon. — Kie vi loĝas? Ĉu mi povas veni al vi? Kun amikoj?

Tais takse kaj serioze rigardis al la makedono. Ŝiaj okuloj, perdinte la gajan brilon, malheliĝis.

— Venu, — respondis ŝi post ioma pripenso, — vi diris, ke vi konas Keramikon kaj la Reĝan Portikon? Inter Keramiko kaj la Nimfa monteto, oriente de Hamaksito, estas grandaj ĝardenoj. Ĉe ties rando vi trovos mian domon — du olivarboj kaj du cipresoj! — Kaj, subite rompinte la parolon, Tais kaŝiĝis en la rokoj. Supren estis kondukanta pritretita padeto.

Ptolemeo kliniĝis, elskuis sablon en la sekiĝintaj haroj kaj eliris sur la vojon, trovinte sin tute nemalproksime de la Longaj Muroj de Muniĥio. Al arbaraj deklivoj de montoj, jam kovriĝintaj per antaŭvespera blua krepusko, tiriĝis vosto de polvo post la ĉaro de Tais. La juna hetajro havis bonegajn ĉevalojn — tiel rapide kuris ŝia duĉevala veturilo. Maldelikata krio el malantaŭe devigis Ptolemeon desalti. Preter li trakuris alia ĉaro, kondukata de grandega beoto. Staranta apud li dande vestita junulo kun flirtantaj tufoj de frizitaj bukloj, malbonkore subridante, frapis Ptolemeon per vipo sur longa tenilo. La vipo dolorege bruligis la apenaŭ kovritan korpon de la makedono. La ofendanto ne sciis, ke li renkontis harditan bataliston. Dum momento Ptolemeo kaptis ŝtonon, kiaj kuŝis multege ĉe ambaŭ flankoj de la vojo, kaj, ĵetinte ĝin postsekve, trafis en la kolon de la atenano, sub la nuko. Rapido de la foriranta ĉaro mildigis la baton. Tamen la ofendinto falis kaj elfalus el la ĉaro, se la ĉaristo ne kaptus lin kaj ne retenus la ĉevalojn. Li priŝutis Ptolemeon per malbenoj, kriante, ke tiu murdis riĉan civitanon Filopatron kaj estas ekzekutenda. La furiozigita makedono deĵetis la mantelon kaj, levinte super la kapo ŝtonon, pezan je talanto, ekmoviĝis al la ĉaro. La ĉaristo, taksinte la potencajn muskolojn kaj la ferocajn okulojn de la makedono, perdis la batalemon. Subtenante sian sinjoron, kiu jam estis rekonsciiĝanta, li forveturis, artifikante pri minacoj kaj malbenoj je tuta povo de sia laŭta voĉo.

Ptolemeo, trankviliĝinte, forĵetis la ŝtonon, levis la mantelon kaj rapide ekiris laŭ la ĉeborda pado, kiu estis oblikve malleviĝanta de la ŝtupego kaj rektiganta la larĝan sinuon de la rada vojo. Io estis turniĝanta en lia memoro, devigante rememori: «Filopatro» — tiel kriis la ĉaristo, ĉu tiu sama, kiu skribis sur la muro de Keramiko la proponon por Tais? Ptolemeo kontente subridis kaj pensis, ke li rilatas al sia ofendinto jam kiel al rivalo. Tamen, promesi al la hetajro por mallonga ligo talanton da arĝento, kiel Filopatro, la makedono ne povis. Eble nur kelkajn minojn... sed tro multe li aŭdis pri Tais, kiu malgraŭ siaj dek sep jaroj estis famulino de Ateno. Pro lerteco en dancoj, klero kaj speciala allogeco oni nomis ŝin «la kvara Harito».

La fiera makedono neniam prenus monon de parencoj. Aleksandro, estante filo de la eksedzino de la reĝo Filipo, same ne povus helpi al la amiko. La milita akiro post la batalo ĉe Ĥeroneo estis negranda. Filipo, tre zorganta pri siaj batalistoj, dividis ĝin tiel, ke la amikoj de la reĝido ricevis ne pli, ol la lasta infanteriano. Kaj aldone li ekzilis Ptolemeon kaj Nearĥon, foriginte ilin de la filo. Ili renkontiĝis nur ĉi tie, en Ateno, laŭ voko de Aleksandro, kiam la patro sendis lin kun Hefestiono por pririgardi Atenon kaj montri sin. Kaj kvankam atenaj sprituloj diris, ke «de lupo povas deveni nur lupido», la vera helena belo kaj elstara saĝo de Aleksandro impresis multe vidintajn civitanojn de «la Okulo de Helenujo», de «la Patrino de la artoj kaj elokvento».

Ptolemeo opiniis sin duonfrato de Aleksandro. Lia patrino, fama hetajro Arsinoa, estis iam proksima al Filipo, kaj li edzinigis ŝin al tribestro Lago (Leporo) — homo per nenio fama, kvankam de nobela deveno. Ptolemeo por ĉiam restis en la gento de Lagidoj kaj komence tre enviis Aleksandron, konkurante kun li en infanaj ludoj kaj en milita lernado. Iĝinte plenaĝa, li ne povis ne kompreni elstarajn kapablojn de la reĝido kaj eĉ pli fieris pri la sekreta parenceco, pri kiu rakontis al li la patrino sub terura ĵuro.

Kaj Tais? Nu, Aleksandro por ĉiam cedis al li unuaecon en la aferoj de Eroso. Kvankam tio flatis al Ptolemeo, li ne povis ne agnoski, ke Aleksandro, se dezirus, povus ĉefi ankaŭ en la nenombreblaj vicoj de adorantoj de Afrodito. Sed li tute ne interesiĝis pri virinoj, kaj tio maltrankviligis lian patrinon Olimpia-n, la diece belan pastrinon de Demeter, kiun oni opiniis sorĉistino, delogantino kaj saĝa regantino de sanktaj serpentoj: Filipo, malgraŭ sia kuraĝo, aŭdaco, ĉiama drinkado kun ajnaj virinoj, timetis sian belegan edzinon kaj ŝerce diradis, ke li timas trovi en la lito inter si kaj la edzino teruran serpenton. En la popolo persiste cirkulis onidiroj, sendube subtenataj de Olimpia mem, ke Aleksandro estas tute ne filo de la unuokula Filipo, sed de supera diaĵo, al kiu ŝi fordonis sin nokte en la templo.

Filipo eksentis sin pli firma post la venko ĉe Ĥeroneo. Antaŭ sia elektiĝo kiel la militestro de la unio de la helenaj ŝtatoj en Korinto li eksedziĝis al Olimpia kaj edziĝis al juna Kleopatro, nevino de granda tribestro de Makedonujo. Olimpia, sagaca kaj ruza, tamen faris unu mison kaj nun rikoltis ĝiajn fruktojn.

La unua amo de Aleksandro en deksesjara aĝo, kiam en li vekiĝis viro, estis al neniu konata sklavino el bordoj de Ponto-Eŭkseno. La revema junulo, obsedata de Homeraj aventuroj, de heroaĵoj de la argonaŭtoj kaj de Tezeo, decidis, ke li renkontis unu el la legendaj amazonoj. Fiere portadis siajn korbojn tiu helhara junulino, apenaŭ kovrita de mallonga eksomido. Kvazaŭ ne sklavino, sed princino-militistino iradis laŭ la vastaj ĝardenoj de la reĝa palaco en Pelo.

La rendevuoj de Aleksandro ne restis sekretaj — lin laŭ ordono de Olimpia gvatadis spionoj, denuncantaj pri ĉiu paŝo de la junulo. Potencema kaj revanta pri eĉ plia potenco, la patrino ne povis permesi, ke ŝia sola filo mem elektu amoratinon, kaj des pli el la malobeemaj, ne sciantaj la lingvon barbaraj pontaj popoloj. Ne! Ŝi devis doni al li tian junulinon, kiu povus esti obeema plenumanto de ŝia volo, por ke ankaŭ per amo Olimpia povu influi la filon, tenante lin en la manoj. Ŝi ordonis kapti la junulinon, fortondi ŝiajn longajn, ne sklavinecajn, harligojn kaj forveturigi por vendo al sklava bazaro, en malproksiman urbon Meliboon en Tesalio.

La patrino nesufiĉe konis sian filon. Tiu peza bato detruis en la revema junulo la templon de lia unua amo, multe pli serioza, ol ordinara unua ligo de nobela knabo kun obeema sklavino. Aleksandro sen troaj demandoj komprenis ĉion, kaj la patrino por ĉiam perdis ĝuste tiun eblon, pro kiu ŝi neniigis la amon kaj la junulinon. La filo ne diris al ŝi eĉ vorton, sed ekde tiam neniu — nek belaj sklavinoj, nek hetajroj, nek nobelaj junulinoj altiris la reĝidon. Olimpia sciis pri neniu amafero de la filo.

Ptolemeo, ne timante rivalecon de Aleksandro, decidis, ke li venos al Tais kune kun la amikoj, inklude la petoleman Hefestionon, konatan al ĉiuj hetajroj de Ateno, por kiu monludo kaj bona drinko ĉefis super la amuzoj de Eroso, jam perdintaj por li iaman akrecon de sentaĵoj.

Sed ne por Ptolemeo. Ĉiu renkontiĝo kun nekonata bela virino ĉiam naskadis en li avidon de proksimeco, promesadis antaŭe nekonatajn nuancojn de pasio, sekretojn de korpa belo — tutan mondon da intensaj kaj novaj sentoj. La atendoj ordinare ne realiĝadis, sed la nelacigebla Eroso ree kaj ree tiradis lin en brakumojn de gajaj amikinoj.

Ne la talanto da arĝento, promesita de Filopatro, sed li, Ptolemeo, estos venkinto en la lukto por la koro de la fama hetajro. Kaj Filopatro povas doni eĉ dek talantojn!.. — malforta malkuraĝulo!

La makedono glatigis la cikatron pro la frapo, ŝvelintan transverse de la ŝultro, kaj retrorigardis.

Maldekstre de la bordo en la maltrankvilan kolharan maron estis foriranta la kabo, borderita de malprofundaĵo — la loko, kien estis naĝanta la tuta kvaropo de makedonoj... Ne — triopo: li eliris el la konkuro, sed venis pli frue. Sur la tero bona iristo ĉiam estas pli rapida, ol naĝisto en la maro, speciale se ondoj kaj vento premas tiun, kiu estas sub ĝia potenco.

La sklavoj estis atendantaj la naĝistojn kun vestoj kaj miris, ekvidinte Ptolemeon, dekurantan de sur la deklivo. Li forlavis de si sablon kaj polvon, vestiĝis kaj zorgeme volvis la virinan mantelon, kiun donis al li la knabo, la servisto de Tais.


Du tre maljunaj olivarboj arĝentis sub monteto, ombrante malgrandan domon kun muroj, blindigantaj per blanko. Ĝi ŝajnis tute malalta sub cipresoj de giganta alto. La makedonoj leviĝis laŭ la mallonga ŝtuparo en miniaturan ĝardenon, kie floris nur rozoj, kaj ekvidis sur la helblua superpordaĵo de la enirejo la ordinarajn tri literojn, zorgeme skribitajn per purpura farbo: «omego», «ksi», «epsilono» kaj sube — vorton «koĥlion» (spirala konko). Sed malsame de domoj de aliaj hetajroj la nomo de Tais ne estis super la enirejo, same kiel ne estis ankaŭ ordinara aroma mallumo en la antaŭĉambro. Larĝe malfermitaj fenestrokovriloj montris vidaĵon al maso da blankaj domoj de Keramiko, kaj malproksime trans Akropolo altis, simila al virina mamo, monto Likabeto, kovrita de malhela densa arbaro — antaŭnelonga loĝejo de lupoj. Kiel flava torento en malhela cipresa montofendo, la Pirea vojo estis dekuranta malsupren al la atena haveno, ĉirkaŭante la monteton.

Tais afable renkontis la amikan kvaropon. Nearĥo — tre svelta, de averaĝa alto por heleno kaj kretano, ŝajnis malalta kaj gracila antaŭ la du altaj makedonoj kaj la giganto Hefestiono.

La gastoj singarde eksidis sur rompeblajn fotelojn kun piedoj, prezentantaj longajn kornojn de Kretaj bovoj. Grandega Hefestiono preferis masivan tabureton, kaj silentema Nearĥo — benkon kun kapapogilo.

Tais sidis apud amikino — maldika, sunbruna, kiel egiptino, Nannion. Sian maldikegan ionian ĥitonon Nannion kovris per blua, ore brodita himatio kun ordinara bordero el hokecaj stiligitaj ondoj laŭlonge de la malsupra rando. Laŭ orienta modo la himatio de la hetajro estis surĵetita sur ŝian dekstran ŝultron kaj trans la dorso estis fiksita per buko sur la maldekstra flanko.

Tais estis vestita en rozkolora, diafana, liverita el Persujo aŭ Hindujo ŝtofo de ĥitono, krispigita per molaj faldetoj kaj fiksita sur la ŝultroj per kvin arĝentaj pingloj. Griza himatio kun bordero el bluaj narcisoj ĉirkaŭvolvis ŝin de la zono ĝis la maleoloj de la etaj piedoj, vestitaj en sandaloj kun maldikaj arĝentitaj rimenetoj. Malsame de Nannion nek la buŝo, nek la okuloj de Tais estis ŝminkitaj. La vizaĝo, ne timanta sunbruniĝon, ne portis ankaŭ spurojn de pudro.

Ŝi kun intereso aŭskultis Aleksandron, de tempo al tempo kontraŭdirante aŭ konsentante. Ptolemeo, iomete ĵaluzante, unuafoje vidis sian amikon-reĝidon tiom entuziasma.

Hefestiono lerte ekposedis la maldikajn manojn de Nannion, instruante ŝin pri ĥalkidika ludo de fingroj — tri kaj kvin. Ptolemeo, rigardante al Tais, ne povis koncentriĝi pri la konversacio. Li dufoje malpacience tiris la ŝultrojn. Rimarkinta tion Tais ridetis, celante al li la mallarĝiĝintajn ridemajn okulojn.

— Ŝi tuj venos, ne enuu, mara homo.

— Kiu? — grumblis Ptolemeo.

— La diino, helhara kaj helokula, tia, pri kiu vi revis sur la bordo ĉe Ĥalipedono.

Ptolemeo intencis kontraŭdiri, sed tiam en la ĉambron enkuris alta junulino en ruĝ-ora himatio, alportinte kun si odoron de suna vento kaj magnolio. Ŝi moviĝis kun speciala rapideco, kiun rafinitaj ŝatantoj povus nomi tro forta kompare kun serpentaj moviĝoj de egiptaj kaj aziaj dancistinoj. La viroj akorde salutis ŝin. Por ĉies miro, la senpasia Nearĥo forlasis sian benkon en la ombra angulo de la ĉambro.

— Egesiĥora, spartanino, mia plej bona amikino, — mallonge deklaris Tais, ĵetinte oblikvan rigardon al Ptolemeo.

— Egesiĥora, kanto sur vojo, — penseme diris Aleksandro. — Jen okazo, kiam la lakona prononco estas pli bela ol la atika.

— Tamen ni ne opinias la atikan dialekton tre bela, — diris la spartanino, — ili alspiras komence de vorto, kiel azianoj, dum ni parolas malfermite.

— Kaj vi mem estas malfermitaj kaj belaj, — ekkriis Nearĥo.

Aleksandro, Ptolemeo kaj Hefestiono interŝanĝis rigardojn.

— Mi komprenas la nomon de la amikino kiel «Gvidanta dancon», — diris Tais, — ĝi pli konformas al lakonino.

— Mi pli ŝatas kanton, ol dancon! — diris Aleksandro.

— Tiuokaze vi ne estos feliĉa kun ni, virinoj, — respondis Tais, kaj la makedona reĝido kuntiris la brovojn.

— Estas stranga la amikeco de spartanino kaj atenanino, — diris li. — Spartaninoj opinias atenaninojn sencerbaj pupoj, duonsklavinoj, ŝlositaj en hejmoj, kiel en la Oriento, sen ajna kompreno de aferoj de la edzo. Sed atenaninoj nomas lakoninojn voluptemaj facilanimaj inoj, naskantaj malspritajn militistojn.

— Kaj ambaŭ opinioj estas tute eraraj, — ekridis Tais.

Egesiĥora estis silente ridetanta, vere simila al diino. La larĝa brusto, larĝo de la rektaj ŝultroj kaj tre rekta sido de la firma kapo estis donantaj al ŝi staturon de kariatido de Ereĥtejono, kiam ŝi iĝadis serioza. Sed ŝia vizaĝo, ŝpruciganta gajon kaj junecan viglon, rapide ŝanĝiĝadis.

Por miro de Tais, ne Ptolemeo, sed Nearĥo estis venkita de la lakona belulino.

Neordinare simplan manĝon alportis sklavino. Vazoj por vino kaj akvo, ornamitaj per sinuoj de nigraj kaj blankaj strioj, estis rememorigantaj antikvan manĝilaron de Kreto, kiu valoris pli, ol oro.

— Ĉu atenanoj manĝas kiel tesalianoj? — demandis Nearĥo, iomete elverŝinte el sia kaliko por la dioj kaj alportinte ĝin al Egesiĥora.

— Mi estas atenanino nur duone, — respondis Tais, — mia patrino estis eteokretanino el antikva familio, kiu fuĝis de piratoj sur la insulon Thera-n sub protekton de Sparto. Tie en Emboriono ŝi renkontiĝis kun la patro kaj naskiĝis mi, sed...

— Ne estis epigamio inter la gepatroj, kaj la geedzeco estis nevalida, — finis Nearĥo, — jen kial vi havas tiom antikvan nomon.

— Kaj mi ne iĝis fianĉino, «alportanta virbovojn», sed trafis en la hetajran lernejon de Afrodito de Korinto.

— Kaj iĝis la gloro de Ateno! — ekkriis Ptolemeo, levante sian kalikon.

— Kaj Egesiĥora? — demandis Nearĥo.

— Mi estas pli aĝa, ol Tais. La historio de mia vivo pasis laŭ spuro de serpento, ne por ĉiu scivolanto, — malestime diris la spartanino.

— Nun mi scias, kial vi estas ia speciala, — diris Ptolemeo, — laŭ la aspekto — vera filino de Kreto!

Nearĥo mallonge kaj nebonkore ekridis.

— Kion vi scias pri Kreto, makedono. Kreto estas nesto de piratoj, venintoj el ĉiuj finoj de Helenujo, Ionio, Sicilio kaj Fenicujo. La kanajlaro detruis kaj eltretis la landon, neniigis la antikvan gloron de la idoj de Minoo.

— Parolante pri Kreto, mi havis en la koro ĝuste la belegan popolon — la marajn regantojn, kiu antaŭlonge foriris en la regnon de ombroj.

— Kaj vi pravas, Nearĥo, dirinte, ke antaŭ ni estas tesalia manĝo, — enmiksiĝis Aleksandro, — se estas ĝusta tio, ke la kretanoj estas parencoj de la tesalianoj, kaj tiuj — de la pelasgoj, kiel skribis Herodoto.

— Sed la kretanoj estas maraj regantoj, dum la tesalianoj estas ĉevala popolo, — kontraŭdiris Nearĥo.

— Sed ne nomada, ili estas terkulturistoj, nutrantaj ĉevalojn, — subite diris Tais, — poetoj delonge prikantadis «montan Ftion helenan, gloran pro ina beleco»...

— Kaj pro ebenaĵoj, tondrantaj pro ĉevala kuro, — aldonis Aleksandro.

— Laŭ mi, la posteuloj de la maraj regantoj estas la spartanoj, — Nearĥo ĵetis rigardon al Egesiĥora.

— Nur laŭ la leĝoj, Nearĥo! Rigardu al la oraj haroj de Egesiĥora — kie tie estas Kreto?

— Kio koncernas maron, do mi vidis kretaninon, naĝintan dum tempesto, kiam neniu alia virino kuraĝus, — diris Ptolemeo.

— Kaj kiu vidis Tais-on sur ĉevalo, tiu vidis amazonon, — diris Egesiĥora.

— Poeto Alkmano, spartano, komparis la lakonajn junulinojn kun enetiaj ĉevaloj, — ekridis Hefestiono, jam enverŝinta en sin nemalmulte da bongusta nigra-blua vino.

— Tiu, kiu prikantas ilian belon, kiam ili iras kun dancoj kaj kantoj oferi al la diino, nudaj, kun malligitaj haroj, similaj al densaj kolharoj de or-rufaj paflagoniaj ĉevalinoj, — respondis Egesiĥora.

— Vi ambaŭ multe scias! — ekkriis Aleksandro.

— Tio estas ilia profesio — ili vendas ne nur Eroson, sed ankaŭ sciojn, edukitecon, arton kaj belon de sentoj, — diris Hefestiono kun mieno de kompetentulo. — Ĉu vi scias, — moketis Hefestiono, — kio estas elita hetajro en la plej alta urbo de la artoj kaj poezio en la tuta ekumeno? La plej klera el kleruloj, lertega dancistino, legistino, inspirantino de artistoj kaj poetoj, kun neimitebla ĉarmo de virina logo... jen kio estas Egesiĥora!

— Kaj Tais? — interrompis Ptolemeo.

— En la deksep-jara aĝo ŝi estas famulino. En Ateno tio estas pli alta, ol multaj grandaj militestroj, regantoj kaj filozofoj de najbaraj landoj. Kaj ne eblas iĝi tia, se la dioj ne dotis per aŭgura koro, por kiu ekde la infaneco estas malfermitaj la emocioj kaj la esenco de homoj, fajnaj sentoj kaj scio de la vera belo, multe pli profunda, ol ĉe plejmulto de la homoj...

— Vi parolas pri ŝi kiel pri diino, — diris Nearĥo, malkontenta pri tio, ke Hefestiono taksis la spartaninon malpli alte, ol Tais-on, — vidu, ŝi mem ne sentas sin tia...

— Ja tio estas vera signo de anima alteco, — subite diris Aleksandro kaj enpensiĝis, — ...longaj kolharoj... — La vortoj de la spartanino revekis lian sopiron pri la nigra blankfrunta Bukefalo. — Ĉi tie la atenanoj tranĉas la kolhararojn de siaj ĉevaloj, por ke ili staru brose, kiel sur helmo.

— Por ke la ĉevaloj ne rivalu kun la atenaninoj, inter kiuj malmultas densharaj, — ŝercis Egesiĥora.

— Al vi estas facile diri tiel, — subite enmiksiĝis Nannion, silentinta ĝis nun, — kiam la haroj de la spartaninoj proverbiĝis, same kiel ilia libereco.

— Se kvardek generacioj da viaj prauloj iradus nudfemuraj, en tolaj peploj kaj ĥitonoj dum tuta jaro, tiam ankaŭ viaj haroj estus ne malpli bonaj.

— Kial oni nomas vin «fajnomeris» — montrantaj la femurojn? — miris Ptolemeo.

— Montru al ili, kiel devas esti vestita spartanino laŭ la leĝoj de sia lando, — diris Tais al Egesiĥora, — via malnova peplo pendas en mia opistocelo ekde tiam, kiam ni ludis la sceneton el la Kadmeaj mitoj.

Egesiĥora silente foriris en profundon de la domo.

Nearĥo observis ŝin, ĝis ŝi malaperis post la kurteno, kaj deflankiĝis de la peza mano de Ptolemeo, ekkuŝinta sur lian ŝultron.

— «Multe da strangaj donacoj sendas la sorto», — kantis mokema Hefestiono, palpebrumante al Ptolemeo.

Li brakumis sinĝeneman Nannion-on, ion flustrante al ŝi. La hetajro ruĝiĝis, obeeme submetinte la lipojn por kiso. Ptolemeo penis brakumi Tais-on, alsidiĝinte al ŝi, tuj kiam Aleksandro deiris de ŝi al la tablo.

— Atendu, vi vidos vian diinon, — deŝovis ŝi lin per la mano. Ptolemeo obeis, mirante, kiel tiu juna knabino scipovas samtempe ĉarmi kaj regi.

Egesiĥora ne atendigis sin, aperinte en blanka longa peplo, plene malfermita sur la flankoj kaj tenata nur de mallarĝa plektita ligilo sur la talio. Fortaj muskoloj ludis sub la glata haŭto, per densaj kvadratetoj borderis la mezan sulkon de la ventro, profundigante ĝin. La malligitaj haroj de la lakonino ore striiĝis laŭ la tuta dorso, rondiĝante en pufajn ringojn sub la genuoj, kaj devigis eĉ pli alte kaj fiere levi la kapon, malfermante la fortikajn makzelojn kaj la potencan kolon. Ŝi dancis «la dancon de haroj» — Kometike — kun akompano de propra kantado, alte leviĝante sur la fingropintoj, kaj rememorigis pri belegaj statuoj de Kalimaĥo — spartaj dancistinoj, — ŝanceliĝantaj, kiel flamo, kvazaŭ ili tuj ekflugos en ekstaza impeto por deŝiriĝi de la grundo, kiun ili apenaŭ tuŝis.

Suspiro de ĉies admiro salutis Egesiĥora-n, malrapide turniĝantan en konscio de sia belo.

— La poeto pravis! — Hefestiono deŝiriĝis de Nannion, ricevinte ĵaluzan riproĉan rigardon. — Kiel multe estas da komuna kun belo de bonrasa ĉevalo kaj ties forto!

— Andrapodistoj — ŝtelistoj de liberuloj — deziris foje kapti Egesiĥora-n. Da ili estis du — plenaĝaj viroj... sed spartaninojn oni instruas batali, dum ili pensis, ke renkontis delikatan filinon de Atiko, kies destino estas vivi en la ina duono de la hejmo, — rakontis Tais.

Egesiĥora, eĉ ne ruĝiĝinte pro la danco, alsidiĝis al ŝi, brakuminte la amikinon kaj neniom ĝeniĝante pro Nearĥo, avide rigardanta al ŝiaj kruroj.

Aleksandro sen deziro leviĝis.

— Ĥajre, kretanino. Mi dezirus ami vin, paroli kun vi, vi estas neordinare saĝa, sed mi devas iri en Kinosargon — la templon de Heraklo. Mia patro ordonis veni en Korinton, kie estos granda kunveno. Oni devas elekti lin la ĉefa militestro de Helenujo, de la nova unio de civitoj, certe, sen la obstina Sparto.

— Ree ili apartiĝas! — ekkriis Tais.

— Kion vi volas diri per la vorto «ree»? Tio okazis multfoje...

— Mi pensis pri Ĥeroneo. Se la spartanoj alianciĝus kun Ateno, do via patro...

— Malvenkus la batalon kaj forirus en la Makedonajn montojn. Kaj mi ne renkontus vin, — ekridis Aleksandro.

— Kion do donis al vi la renkonto? — demandis Tais.

— Memoron pri la belo!

— Veturigi strigon en Atenon! Ĉu malmultas virinoj en Pelo?

— Vi ne komprenis. Mi parolas pri tiu belo, kia devas esti! Pri tiu, kiu alportas paciĝon kun la vivo, konsolon kaj klarecon. Vi, helenoj, nomas ĝin astrofaes — stelluma.

Tais momente deglitis de la fotelo kaj malleviĝis sur kusenon apud la piedoj de Aleksandro.

— Vi estas ankoraŭ tute juna, sed diris al mi tion, kio enmemoriĝos por la tuta vivo. — Kaj, levinte la grandan manon de la reĝido, ŝi alpremis ĝin al sia vango.

Aleksandro retroklinis ŝian nigran kapon kaj diris kun malgaja nuanco:

— Mi vokus vin en Pelon, sed por kio vi tion bezonus? Ĉi tie vi estas konata al tuta Atiko, kvankam ne estas en la eojoj — la Listo de Virinoj, dum mi estas nur filo de reĝa eksedzino.

— Vi estos heroo, mi sentas!

— Do, tiam vi estos mia gastino ĉiam, kiam vi deziros...

— Mi dankas kaj ne forgesos. Ne forgesu ankaŭ vi — Ergos kaj Logos (Ago kaj Vorto) estas unu, kiel diras saĝuloj.

Hefestiono kun bedaŭro deŝiriĝis de Nannion, sukcesinte tamen interkonsenti pri vespera rendevuo. Nearĥo kaj Egesiĥora kaŝiĝis. Ptolemeo ne povis kaj ne deziris prokrasti la viziton en Kinosargon. Li levis Tais-on je la mano de sur la kuseno, altirante al si.

— Vi kaj nur vi ekposedis min. Ĉu vi estas libera kaj ĉu vi deziras, ke mi venu al vi denove?

— Pri tio oni ne interkonsentas sur sojlo. Venu ankoraŭ, tiam ni vidos. Aŭ ĉu vi same forveturos en Korinton?

— Mi havas neniajn aferojn tie! Veturas Aleksandro kun Hefestiono.

— Kaj miloj da hetajroj de la templo de Afrodito de Korinto? Ili servas al la diino kaj ne prenas pagon.

— Mi diris kaj povas ripeti — nur vi!

Tais ruze mallarĝigis la okulojn, montrinte la langopinton inter la lipoj de mirinde klara kaj samtempe infana konturo.

La tri makedonoj eliris al seka vento sur la blindige blankajn stratojn.

Tais kaj Nannion, restinte duope, suspiris, ĉiu pri io propra.

— Kiaj homoj, — diris Nannion, — junaj kaj jam tiom maturaj. La potenca Hefestiono aĝas nur dudek unu, kaj la reĝido dek naŭ. Sed kiom da homoj ili ambaŭ jam mortigis!

— Aleksandro estas bela. Klera kaj saĝa, kiel atenano, hardita, kiel spartano, sed... — Tais enpensiĝis.

— Li estas ne kiel ĉiuj, tute alia, kaj mi ne povas esprimi, — subtenis Nannion.

— Mi rigardas al li — kaj sentas lian forton kaj ankoraŭ, ke li estas malproksime de ni, pensas pri tio, kio ne venos en niajn kapojn. Pro tio li estas soleca eĉ inter siaj fidelaj amikoj, kvankam ili same estas ne malgrandaj kaj ne ordinaraj homoj.

— Kaj Ptolemeo? Mi rimarkis, li plaĉas al vi.

— Jes. Li aĝas pli, ol la reĝido, sed estas pli proksima, diafane komprenebla.


Post turniĝo de padeto, ĉirkaŭanta monteton Baratronon, aperis gigantaj cipresoj. Ne spertita antaŭe ĝojo eniris en la koron de Ptolemeo. Jen ŝia domo, nun, post la dektaga estado en Ateno, ŝajnanta malriĉa kaj simplaspekta. Blovo de vento kvazaŭ subkaptis la makedonon — tiel rapide li surflugis sur la kontraŭan deklivon. Ĉe la barilo, kunmetita el krudaj ŝtonpecoj, li haltis, por akiri trankvilon, decan al militisto. La arĝent-verda foliaro de la olivarboj susuris super la kapo. En tiu ĉi horo la urborando kun domoj, disĵetitaj inter ĝardenoj, ŝajnis senhoma. Ĉiuj, ekde infanoj ĝis maljunuloj, foriris al festo, sur la altaĵojn de la Agoro kaj la Akropolo kaj al la templo de Demeter — la diino de kultivata tero, identigita kun Geo Pandora — Tero Ĉiodona.

Kiel ĉiam, la Tesmoforioj devis okazi en la unua nokto de plenluno, kiam venas la tempo de aŭtuna semado.

Hodiaŭ oni festis la finon de plugaj laboroj — unu el la plej antikvaj festoj de kultivistaj prauloj de la atenanoj, kiuj nun plejparte forlasis la plej honoran laboron — kultivadon de la vizaĝo de Geo.

Matene per Egesiĥora kaj Nearĥo Tais sciigis Ptolemeon, ke li devas veni al ŝi ĉe la sunsubiro. Kompreninte, kion signifas la invito, Ptolemeo emociiĝis tiel, ke mirigis Nearĥon, kiu delonge agnoskis superecon de la amiko en amaferoj. Ankaŭ Nearĥo mem ŝanĝiĝis post la renkontiĝo kun la sparta belulino. La morneco, karaktera por li ekde la infaneco, malaperis, kaj sub la masko de certa trankvileco, kiun li, eksa ostaĝo, ekde la infana aĝo trafinta en la fremdan landon, kutimiĝis portadi, komencis videbliĝi ruza petolemo, karaktera por lia popolo. La kretanoj famis kiel trompuloj kaj mensoguloj tial, ke, kultante la Grandan Diinon, ili estis certaj pri la morta sorto de la viraj dioj. Montrante al helenoj la tombon de Zeŭso, ili faradis per tio teruran sakrilegion. Juĝante laŭ Nearĥo, la helenoj mem primensogis la kretanojn — ne ekzistis en tuta Pelo homo pli fidela kaj fidinda, ol Nearĥo. Kaj la transdonita de li voko de Tais, sendube, ne estis ŝerco.

La suno estis subiranta malrapide. Al Ptolemeo ŝajnis stulte stari ĉe la pordego de la ĝardeno de Tais, sed li deziris precize plenumi ŝian deziron. Li malrapide malleviĝis sur la ankoraŭ varman teron, apoginte la dorson al ŝtonoj de la muro, kaj komencis atendi kun neelĉerpebla pacienco de militisto. Lastaj fajroj de la vesperruĝo estingiĝis sur la pinto de Egalejono. La malhelaj trunkoj de la olivarboj svagis en krepusko. Li ĵetis rigardon trans la ŝultron al la fermita pordo, apenaŭ konturiĝanta sub la elstaraĵo de la portiko, kaj decidis, ke la tempo venis. Antaŭsento de senekzemplaj travivaĵoj por li, venkita de Eroso kiel neniam antaŭe, tremigis lin, kiel knabon, ŝtelirantan al la unua rendevuo kun plaĉanta cedema sklavino. Ptolemeo fluge surkuris la ŝtuparon, frapis la pordon kaj, ne ricevante respondon, malfermis ĝin, neŝlositan.

En la niĉo de la trairejo, sub duflama lampiono, pendanta sur bronza ĉeno, staris Tais en malhela eksomido, mallonga, kiel ĉe amazono. Eĉ en malforta lumo de la olea lampo Ptolemeo rimarkis, kiel flamis la vangoj de la juna virino, kaj faldoj de ŝtofo sur la alta brusto leviĝadis pro ofta spirado. La okuloj, preskaŭ nigraj sur la ombrigita vizaĝo, rigardis rekte al Ptolemeo. Rigardinte en ilin, la makedono rigidiĝis. Sed ombro de la longaj, fleksitaj okulharoj ekkuŝis sur bluetajn kavetojn de la malsupraj palpebroj, kovrinte la obeigantan, preskaŭ freneze sreĉitan forton de la rigardo de Tais. Rubando, samkolora kun la ĥitono, estis kuntiranta krutajn harajn buklojn sur la verto. «Kiel ĉe Atena Lemna», — pensis Ptolemeo kaj tuj decidis, ke Tais, serioza kaj koncentriĝinta, kiel militisto antaŭ batalo, kun atenta rigardo kaj preskaŭ minaca klino de la fiera kapo, vere similas la minacan lemnaninon.

— Mi atendas vin, kara, — simple diris ŝi, unuafoje tiel nominte la makedonon kaj enmetinte en tiun vorton tiom da karesa signifo, ke Ptolemeo malpacience suspiris kaj alproksimiĝis, etendinte la manojn.

Tais, deirinte je duonpaŝo, elprenis el ie post la porda elstaraĵo larĝan himation kaj per ĝia svingo estingis la lampon. Ptolemeo embarasite haltis en la mallumo, kaj la juna virino glitis al la elirejo. Ŝia mano trovis la manon de la makedono, firme kunpremis ĝin kaj ektiris post sin.

— Ni iru. — Ŝia ordonema tono devigis Ptolemeon obei. Ili eliris tra flanka pordeto en arbustoj kaj direktis sin laŭ pado malsupren al rivero Iliso, fluanta tra la Ĝardenoj ekde Likeo kaj la templo de Heraklo ĝis la kuniĝo kun Kefiso. La malalta lunarko estis prilumanta la vojon.

Tais iris rapide, preskaŭ kure, ne retrorigardante, kaj al Ptolemeo transdoniĝis ŝia seriozeco. Li sekvis ŝin silente, admirante ŝian irmanieron, rektan, kun libere etenditaj ŝultroj, donantan majestecon al ŝia nealta figureto. La svelta kolo fiere tenis la kapon kun peza nodo de haroj sur la alta nuko. Ŝi dense ĉirkaŭvolvis sin per la malhela himatio, ĉe ĉiu paŝo falanta profunde jen ĉe unu, jen ĉe la alia flanko de ŝia talio, substrekante fleksiĝemon de ŝia korpo. La malgrandaj piedoj paŝadis facile kaj certe, kaj periscelidoj — piedaj braceletoj — arĝente tintadis sur ŝiaj maleoloj. Ombroj de gigantaj platanoj baris la vojon. Trans tiu muro da mallumo malvarme ekbrilis blankmarmora placeto — duonrondo da glataj platoj. Sur alta piedestalo staris bronza statuo de la diino. Malsupre estis apenaŭ aŭdeble lirlanta Iliso.

Apenaŭ klininte la kapon, la diino estis demetanta de sur la ŝultroj maldikan kovrilon, kaj rigardo de ŝiaj okuloj el verdaj lumantaj ŝtonoj estis alforĝanta la atenton. Speciala, rara por bildoj de diaĵo, esprimo de kunsento kaj malkaŝemo konsterne kombiniĝis kun mistera profundeco de la ĉioscia rigardo. Ŝajnis, la diino kliniĝas al la mortemuloj, por en silento kaj senhomeco de stela nokto malkovri al ili sekreton — al ĉiu la propran. Per la maldekstra mano la diino — tio estis la fama por la tuta helena mondo «Afrodito Urania en la Ĝardenoj» — estis etendanta luksan rozon — la simbolon de la virina esenco, la floron de Afrodito kaj de la amo. La forta korpo, ĉirkaŭfluata de faldoj de la peplo, rigidiĝis en kvieta entazo. La vesto, neordinare malfermita sur la ŝultro laŭ antikva azia aŭ Kreta kanono, nudigis la mamojn, altajn, proksimajn kaj larĝajn, kiel vinaj krateroj, akre kontraŭdirantajn per sia volupta forto al la inspira mistero de la vizaĝo kaj al la severa pozo de la Ĉiela Afrodito.

El ĉiuj artistoj de Helenujo Alkameno la unua sukcesis kunigi antikvan forton de volupta belo kun spirita ekflugo, kreinte la religian imagaĵon de nevenkebla altiremo kaj pleniginte ĝin per promeso de flama feliĉo. La Diino-Patrino kaj Urania kune.

Tais pie aliris la diinon kaj, flustrante ion, brakumis la piedojn de la fama verko de Alkameno. Ŝi rigidiĝis ĉe la soklo de la statuo kaj subite retiriĝis malantaŭen al senmove staranta Ptolemeo. Apogiĝinte je lia forta mano, la juna hetajro silente kaj atente rigardis en la vizaĝon de la makedono, penante trovi necesan respondon. Ptolemeo sentis, ke Tais serĉas en li ion, sed plu silente staris, perplekse ridetante pri la konduto de la kunulino. Kaj ŝi same subite, per unu salto, iĝis en la mezo de la marmora placeto. Trifoje klakfrapinte per la manplatoj, Tais ekkantis himnon al Afrodito kun emfazita ritmo, kiel oni kantas en temploj de la diino antaŭ eliro de sanktaj dancistinoj.

«...Ne foriras ridet' de sur ĉarma vizaĝo de ŝi, kaj belegas la flor' de l' diino», — en egalmezura danca moviĝo ŝi ree alproksimiĝis al Ptolemeo. «La kanton akceptu, diin', kaj en Tais flamigu vi ardan pasion!» — subite ektondris Ptolemeo kaj kaptis la junulinon. Ĉi-foje ŝi ne retiriĝis. Ĉirkaŭvolvinte per la brakoj lian kolon, firme alpremiĝis al li. La himatio falis sur la teron, kaj tra la maldika ŝtofo de la ĥitono la varmega, fortika korpo de Tais iĝis tute proksima.

— Ĉu vi, militisto, scias himnojn de Afrodito?! Sed ne indas peti la diinon pri flamo, vi mem ne forbrulu en ĝi, — flustris la junulino.

— Tiam... — Ptolemeo trovis la lipojn de Tais, kaj ambaŭ rigidiĝis. Subite la juna hetajro per tuta forto puŝis la larĝan bruston de Ptolemeo kaj elŝiriĝis.

— Ni iru... pluen, — anhelante, diris ŝi, — mi speciale atendis tiun ĉi tagon. Hodiaŭ oni forkondukis bovojn sur montojn...

— Kaj kio? — ne komprenis Ptolemeo.

Tais, leviĝinte sur la piedpintojn, alpremiĝis al lia orelo.

— Mi deziras esti via. Laŭ la antikva tradicio de atenaj kultivistoj, sur ĵus plugita kampo.

— Sur kampo? Por kio?

— Nokte, sur trifoje plugita kampo. Nudaj, kiel Geo mem... enpreni la fruktodonan forton de Geo, veki ĝin...

Ptolemeo kunpremis la ŝultrojn de la junulino, senvorte konsentante, kaj Tais impetis malsupren laŭ la rivera fluo, poste turniĝis norden al la sankta Eleŭzisa vojo.

En la valo de Iliso ekkuŝis profunda mallumo, la luno kaŝiĝis post la monta kresto, la steloj brilis ĉiam pli hele.

— Kiel vi vidas la vojon? — demandis Ptolemeo. — Ĉu ĝi estas konata de vi?

— Konata. Ni iras sur la kampon de Skirono. Tie en plenluna nokto virinoj festas la feston de Demeter Leĝoporta.

— Ĉu al hetajroj estas permesite partopreni en la Tesmoforioj? Kaj kion oni faras sur la kampo de Skirono? Mi penos trafi tien, se mi restos en Ateno ĝis la plenluno.

— Vi ne trafos! Nur al virinoj, nur al junaj estas permesite veni tien en la nokto de la Tesmoforioj post kurado kun torĉoj. Sed ne al hetajroj!

— Do kiel vi ekkonis la vojon?

— Antaŭ ol mi iĝis hetajro. Post kurado kun torĉoj pastrinoj de Demeter elektis min en dekduon. Kaj kiam la festo finiĝis por la profanuloj, ni, nudaj, kuris nokte tiujn tridek stadiojn, kiuj apartigas la kampon disde la templo.

— Kaj poste?

— Tion oni ne rajtas rakonti. Tio estas virina sekreto, kaj ni ĉiuj estas ligitaj per terura ĵuro. Sed tio enmemoriĝas por la tuta vivo. Kaj la kurado sur la kampo same estas neforgesebla. Vi kuras sub la hela alta luno, en nokta silento, apud rapidaj kaj belaj amikinoj. Ni flugas, apenaŭ tuŝante la teron, la tuta korpo estas kiel kordo, atendanta tuŝon de la diino. Branĉoj pretere tuŝas vin, facila vento priblovas la ardan korpon. Kaj kiam vi preteras la minacajn vojkruciĝojn kun gardistoj de Hekato... — Tais eksilentis.

— Parolu plu, vi tiel bone rakontas, — malpacience diris Ptolemeo.

— Venas sento de liberiĝo disde ĉio. Vi haltas, kaj la koro tiel batas... vi disetendas la manojn kaj suspiras profunde, kaj ŝajnas: ankoraŭ momento — kaj vi forflugos malproksimen, en odoron de herbo, de arbaro, de fora maro. Malaperos en luna lumo, kiel salo, ĵetita en akvon, kiel fumeto de fajrujo en la ĉielo. Estas nenio inter vi kaj la patrino-Tero. Vi estas Ŝi, kaj Ŝi estas vi!

Tais plirapidigis la antaŭe malrapidigitajn paŝojn kaj turnis sin maldekstren. Antaŭe eknigris strio da arboj, limigantaj la kampon norde.

Ĉio silentis ĉirkaŭe, nur apenaŭ susuris vento, disportanta odoron de timiano. Stela lumo, la lumo de izoleco, estis dronanta en nigro de la grasa tero kiel en abismo de silento.

Ptolemeo klare vidis Tais-on, sed nenion vidis malproksime. Ili staris iomete, aŭskultante la nokton, brakumintan ilin per nigra kovrilo, poste deiris de sur la pado en la kampon. La multfoje plugita grundo estis lanuga, la sandaloj profunde dronis en ĝi. Finfine Tais haltis, suspiris kaj ĵetis la himation, per signo montrinte al Ptolemeo, ke li faru la samon. Tais rektiĝis kaj, levinte la manojn al la kapo, demetis la rubandon kaj malligis la harojn. Ptolemeo ĵetiĝis sur la genuojn, brakumante la junan hetajron, por momento alpremiĝis al ŝia ventro, fleksiĝis malantaŭen kaj, ne mallevante la manojn, kun admiro ĵetis rigardon al la vizaĝo de Tais, kiel al diino. Ŝi silentis. La fingroj de ŝiaj manoj jen kunpremiĝadis, jen rektiĝadis, karesante la harojn de Ptolemeo, glitante laŭ liaj nuko kaj kolo.

De la humida, varma, antaŭnelonge plugita grundo estis venanta forta freŝa odoro. Ŝajnis, Geo mem, eterne juna, plena je fruktodonaj sukoj de vivo, kuŝiĝis en potenca langvoro.

Ptolemeo eksentis en si forton de titano. Ĉiu muskolo de lia potenca korpo ricevis malmolecon de bronzo. Preninte Tais-on sur la brakojn, li levis ŝin al la brilantaj steloj, defiante per ŝia belo al la indiferenta eterno. La varmegaj manoj ĉirkaŭprenis lian kolon, la grandegaj, nigriĝintaj okuloj ekrigardis en la profundon mem de la animo, la lipoj kuniĝis kun liaj lipoj, kaj la stela ĉielo malaperis. La tero akceptis ilin ambaŭ sur sian vastan molan kuŝejon. Tais kaj Ptolemeo forgesis pri ĉio, krom sia pasio, neelĉerpebla kiel maro kaj pura kiel fajro.


Pasis nemalmulta tempo, kiam ili denove revenis en la ĉirkaŭantan mondon, sur la Skironan kampon. Tais kuŝis, metinte la manojn sub la kapon, kaj silente rigardante en la ĉielon. Kliniĝante super la vizaĝo de la amatino, Ptolemeo flustris verson el la plej ŝatata poeziaĵo. Li bedaŭris nun, ke malmulte sciis da ili kompare kun Aleksandro.

— «Asteros ejsaŭgazo aster ejmos!» («Vi stelojn rigardas, stelo mia!»).

Tais malrapide turnis la kapon, atente rigardante Ptolemeon.

— Vi havas bonan kleron, karulo. Stultaj estas miaj sampatrujanoj, kiuj opinias makedonojn sovaĝaj montaranoj. Sed mi komprenis — vi estas malproksima de Urania, al vi estas pli bone esti kun Geo. Tenu min forte... — Kaj Tais volviĝis ĉirkaŭ Ptolemeo kun tia forto, ke la spirado de la makedono rompiĝis kaj li vere kvazaŭ eniĝis en nigran kaj densan profundon de la tero... Kiam Ptolemeo rekonsciiĝis kaj ree altiris al si la kapon de Tais, li ekvidis ŝiajn okulharojn, hartufojn sur la frunto kaj malhelajn rondojn ĉirkaŭ la okuloj. Li ĉirkaŭrigardis. La randoj de la kampo, kiu en mallumo ŝajnis senfina, estis tute proksimaj. La longa antaŭaŭtuna nokto finiĝis. Tais leviĝetis kaj mire rigardis al la aŭroro, ekstaranta el trans Himeto. Malsupre, en interspaco de la bosko, aŭdiĝis ŝafa blekado. Tais malrapide ekstaris kaj rektiĝis renkonten al la unuaj sunaj radioj, eĉ pli akre substrekintaj la koloron de ruĝa kupro, karakteran por ŝia sunbruna korpo. La manoj leviĝis al la haroj per la eterna gesto de virino — konservanto kaj portanto de la belo, maltrankviliganta kaj vokanta, malaperanta kaj renaskiĝanta, dum ekzistas la homa gento. Vestiĝinte, Tais kovris sin per la himatio, kvazaŭ ŝi frostiĝis, kaj malrapide ekiris apud fiera Ptolemeo, enpensiĝinte, klininte la kapon.

Elirinte sur la Eleŭzisan vojon, la juna hetajro ekiris al la templo de Afrodito Urania rekte tra Keramiko.

— Vi denove iras al via ĉiela reĝino de amo, — ekridis la makedono, — kvazaŭ vi estas tute ne atenanino. Aristotelo diris, ke kulti Urania-n sub nomo de Anahita komencis antikvaj popoloj — ŝajne, asirianoj.

— Kaj sur Kreto eĉ pli frue, poste sur Kitero, kie Urania staras armita, kaj poste la patro de Tezeo, Egeo, fondis ŝian templon en Ateno, — sendezire diris Tais, — sed vi ne devas iri kun mi. Iru al viaj amikoj... Ne, atendu, ekstaru maldekstre de mi! — Kaj Tais, ne ĝeniĝante preterpasantojn, alpremiĝis al Ptolemeo, kaj per la dekstra mano faris la forpelan signon de Hekato.

La makedono rigardis en tiu direkto kaj ekvidis nur malnovan, forlasitan altaron, kvankam iam ĝi estis konstruita riĉe, kun morna tegaĵo el masiva malhela ŝtono.

— Kio estas tio, kio povas timigi la kuraĝan Tais-on, ne timantan nokton, la stelan ĉielon kaj minacajn vojkruciĝojn, kie regas Hekato?

— Tio estas altaro de Anteroso — de la dio de kontraŭamo, de ties terura kaj kruela malo. Se Afrodito mem timas la potencan Eroson, do des pli ni, ŝiaj servistinoj, timas Anteroson. Sed silentu, ni iru rapide for de ĉi tie.

— Rakontu al mi pri Anteroso, — petis Ptolemeo, kiam ili leviĝis en marmoran brilon de placoj kaj temploj, super Keramiko kaj la Portiko.

— Poste! Geliajne! — Tais levis la manon per adiaŭa gesto, surkurante laŭ la blanka ŝtuparo de la templo de Urania.


Ptolemeo etendis al Tais simplan cedran kesteton, tuŝinte ŝian genuon. La hetajro sidis en la ĝardeno, kontemplante malfruajn palajn rozojn, kaj estis ĉirkaŭvolvinta sin per la himatio kontraŭ penetranta vento. Susuris sekaj folioj, kvazaŭ fantomoj estis ŝtelirantaj per singardaj paŝoj al siaj nesciataj celoj.

Tais ĵetis demandan rigardon al la makedono.

— Mia anakalipteriono, — serioze diris tiu, kaj sonora rido estis por li respondo. — Ĉu ne vane vi ridas? — severe diris Ptolemeo.

— Kial do? Vi alportis al mi donacon, kiun edzo faras post edziĝo, demetante la kovron de la fianĉino. Sed vian anakalipterionon vi donacas en la tago de adiaŭo kaj post kiam multfoje demetis de mi ĉiujn kovrojn. Ĉu ne malfrue?

— Komprenu, atenanino aŭ kretanino, ĝis nun mi ne scias, kiu vi estas reale...

— Ĉu ne estas egale? Aŭ ĉu vi revas pri junulino, kies prauloj estas el la Eojoj — el la Listo de Virinoj?

— Kiel mi komprenas, ajna vera kretanino estas el pli antikva familio, ol ĉiuj atenaj prapatrinoj, — kontraŭis Ptolemeo, — por mi tio tute ne gravas. Sed alio: mi donacis al vi nenion, kaj tio estas hontinda. Sed kion mi havas kompare kun amasoj da arĝento de viaj adorantoj? Kaj ĉi tie... — Ptolemeo malleviĝis sur la plankon kaj malfermis la kesteton sur la genuoj de Tais. La statueto el eburo kaj oro estis, sendube, tre antikva; jarmilo, ne malpli, pasis ekde tiam, kiam neimitebla arto de Kreta skulptisto kreis tiun bildon de partoprenantino de Taŭromaĥio — de sankta kaj morte danĝera ludo kun speciala raso de gigantaj bovoj, kiu estis bredata sur Kreto, kaj nun malaperis.

Tais gardeme prenis ĝin, karesis per la fingroj, admire suspiris kaj subite ekridis, tiom infekte, ke ĉi-foje Ptolemeo same ekridetis.

— Karulo, tiu aĵo kostas ĝuste tiun amason da arĝento, pri kiu vi revas. Kie vi akiris ĝin?

— En milito, — mallonge respondis Ptolemeo.

— Kial do vi ne donis ĝin al via amiko Nearĥo, la sola inter vi ĉiuj vera filo de Kreto?

— Mi deziris. Sed Nearĥo diris, ke tio estas virina aĵo kaj al viro ĝi portas malfeliĉon! Li kredas je antikvaj superstiĉoj de sia lando. Iam tie oni opiniis, ke la virina diino-patrino estas super ĉiuj ĉielanoj.

Tais penseme rigardis al la makedono.

— Ankaŭ ĉi tie nemalmultaj homoj kredas kaj kredis je tio.

— Ĉu, eble, ankaŭ vi?

Ne respondante, Tais fermis la skatolon, ekstaris kaj ekkondukis Ptolemeon en la internan ĉambron, en varmon kaj odoron de psestionoj. Tiuj hordeaj kuketoj kun mielo, frititaj en oleo, estis tre bongustaj ĉe Tais, kiu fojfoje kuiradis mem.

Sidiginte la gaston, Tais ekklopodis ĉirkaŭ la tablo, preparante vinon kaj spican saŭcon por viando. Ŝi jam sciis, ke makedonoj ne aprezas fiŝon, ŝatatan de atenanoj.

Ptolemeo observis ŝiajn sensonajn moviĝojn. En la diafana arĝenteca ĥitono de eolia fasono el maldikega ŝtofo, importata el Persujo, meze de la ĉambro, ombrigita per verdaj kurtenoj, Tais ŝajnis ĉirkaŭverŝita de luna lumo, simile al Artemiso mem. Ŝi malligis la harojn, kiel pirea knabinaĉo, fiksinte ilin al la nuko per simpla ŝnureto, kaj estis enkorpiĝo mem de la gaja juneco, aŭdaca kaj senlaca. Tio mirinde kombiniĝis kun certa saĝeco de virino, konscianta sian belon, scipovanta lukti kontraŭ kaptiloj de la sorto, — kun tio, kio estis en ŝi la trajto de fama hetajro de la plej luksa urbo de Helenujo. La kontrasto estis pereige nerezistebla, kaj Ptolemeo, enpikinte la ungojn en la manplatojn, preskaŭ ĝemis. La disiĝo ne povis esti mallonga. Plej verŝajne li estis perdanta Tais-on por ĉiam, ĉar kiel povis Afrodito ne doni novan virinan servon al tiel belega ŝia helpantino? Obeante al la nevenkebla forto de Eroso, li trovis momenton kaj, kaptinte Tais-on, altiris ŝin al si.

— Mi ne povas ne forveturi. La aferoj de la reĝido estas malbonaj — nova malpaco kun la patro. Li kune kun la patrino fuĝis en Epiron. Mi timas, ke lia vivo estas en danĝero. Aleksandro ne forlasos la patrinon, kiu strebas al potenco — danĝera afero por eksedzino.

— Ĉu mi riproĉas vin?

— Ne, sed ĝuste tio estas malbona, — Ptolemeo ridetis malcerte kaj malgaje. Tais ekkompatis tiun junan kaj harditan militiston. Ŝi alsidiĝis al li, kutime karesante liajn malmolajn krispajn harojn, tonditajn milite mallonge. Ptolemeo etendis la kolon, por kisi Tais-on en la mallarĝan sulkon inter la mamoj, kaj rimarkis novan kolieron. La bizare plektita maldika ĉeneto el malhela oro estis kunigita en la centro per du brilantaj steloj el hel-flava elektrono.

— Ĉu tio estas nova? Ĉu donaco de Filopatro? — ĵaluze demandis la makedono. Mallonga nelaŭta subrido, distinga por Tais, estis al li la plej sincera respondo.

— Filopatro kaj ajna aliulo devas meriti rajton donaci al mi ankoraŭ unu steleton.

— Mi ne komprenis. Kian rajton? Ĉiu donacas, kion deziras aŭ kion povas.

— Ne en tiu ĉi okazo. Rigardu pli atente, — Tais demetis la ĉeneton kaj etendis ĝin al Ptolemeo.

Ĉiu stelo kun diametro je unu daktilo havis po dek mallarĝajn eĝecajn radiojn, kaj meze literon «kapa», same signifantan dekon. Ptolemeo redonis la kolieron, levinte la ŝultrojn en signo de nekompreno.

— Pardonu, mi forgesis, ke vi estas el Makedonujo kaj povas ne koni morojn de la hetajroj, kvankam via patrino Arsinoa...

— Atendu, mi rememoras! Tio estas kiel signo de alta grado, ĉu?

— Jes, en amo. Kaj donacas ĝin tiu, kiu atingis tion kun ŝi, sed nur tiam, kiam li ankaŭ ŝin atingigis egale. La sukceso dependas de ambaŭ...

— Kaj la «kapa»?

— Estas ne nur cifero, sed ankaŭ la nomo de diino Kotito. De tiu, kiun oni kultas en Trakio kaj Korinto kaj sur la sudaj bordoj de Ponto-Eŭkseno.

— Do, du viroj kun vi atingis... al mi ŝajnas, ke mi...

— Vi povas aldoni ĉi tien trian stelon.

— Afrodito Migonitida! Mi ne sciis — kaj ne sukcesos donaci ĝin al vi.

— Mi faros tion mem.

— Ne. Mi sendos el Pelo, se la dioj estos favoraj al Aleksandro kaj al mi — mia kaj lia sortoj kunplektiĝis. Ĉu ni eliros sur vastaĵon de la ekumeno, ĉu foriros sub la teron, sed kune.

— Mi ekkredis je Aleksandro. Lia celo estas nekonata, sed li havas forton, ne donatan al ordinaraj homoj.

— Kaj ĉu mi ne havas?

— Tian ne havas, kaj mi estas kontenta pri tio. Vi estas mia forta, saĝa, kuraĝa militisto kaj povas esti eĉ reĝo, kaj mi — via reĝino.

— Mi ĵuras je la Blanka Hundo de Heraklo, vi estos tiu, kiam...

— Iam. Mi estas preta, — Tais alpremiĝis al Ptolemeo, kaj ili ambaŭ ĉesis rigardi antaŭen en la nekonatan sorton.

El la senmezura foro de la estonteco la tempo fluis al ili per malrapida torento, neeviteble kaj senkompate forirante en la nerevenigeblan pasintecon. Pasis ankaŭ ilia renkontiĝo. Kaj jen Tais jam staris sur la sojlo, kaj Ptolemeo, ne povanta deŝiriĝi disde la amikino, estis stamfanta sur la loko, pelata de la neceso urĝi en Gidafineon, al Nearĥo, kien oni devis venigi ĉevalojn. Li ne sciis, ke la akurata, diligenta kretano mem ankoraŭ estis iranta kun mallevita kapo laŭ stratetoj de Keramiko post adiaŭo al Egesiĥora.

— Vi ne diris al mi, kio estos, se Aleksandro restos viva kaj iĝos reĝo post la patro? — demandis Tais.

— Estos longa vojo, milito kaj ree vojo, helpu al ni Atena Keleŭtia, la diino de la vojoj. Li revas atingi la limojn de la mondo, la loĝejon de la dioj, tie, kie leviĝas la suno. Kaj Stagirano Aristotelo ĉiel flamigas en li strebon al tiu heroaĵo.

— Kaj ĉu vi iros kun li?

— Ĝis la fino. Kaj ĉu vi irus kun mi? Ne kiel kun militisto, sed kiel kun militestro.

— Mi ĉiam revis pri foraj landoj, sed vojoj estas neatingeblaj por ni, virinoj, alie ol en ĉaroj de venkantoj. Estu venkanto, kaj, se mi plu plaĉos al vi... — Tais eksilentis, forte, impete kisis Ptolemeon, flustrinte al li «geliajne» — deziron de sano ĉe adiaŭo.

Ŝi longe rigardadis post lin, kiam Ptolemeo jam antaŭlonge malaperis post malproksima domo, ĝis ŝin rekonsciigis tuŝo de sklavino, preparinta akvon por bano.

Kaj Ptolemeo, superante en si la forton de la amo, iris per rapidaj paŝoj kaj ne permesis al si ĵeti adiaŭan rigardon al Tais, — retrorigardi forirante estis malbona antaŭsigno — aŭ eĉ al ŝia marmora enkorpiĝo — unu el junulinoj sur la balustrado de la templo de Niko Senflugila. Tie unu el la «Nikoj» en maldika antikva peplo, kun la kapo, klinita posten, kvazaŭ intencanta ekflugi aŭ ĵeti sin antaŭen en neretenebla impeto, vigle rememorigadis al li lian amatinon. La makedono, mirante pri si mem, ĉiam aliradis la templon, por ĵeti rigardon al la bareliefo.




entazo — helene: streĉo (rim. de la tradukinto).
elektrono — helene: sukceno (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz