Ĉapitro 6

La prezo de la paradizo


— Eviza, kie estas Rodis?

— Mi ne scias, Vir.

— Mi ne vidis ŝin dum tri tagoj.

Ĉedi serĉis ŝin ĉie — de la Rondo de Scioj ĝis la restadejo de la supera reganto, sed tien oni ŝin ne enlasis.

— Rodis malaperis post la demonstro de niaj stereofilmoj, tuj kiam Tivisa kaj Tor forflugis en la vostan hemisferon de Tormans, ne ĝisatendinte permeson demeti la skafandrojn, — diris Vir.

— Ve, — konsentis Eviza, — necesos ankoraŭ iomete porti la kirason. Mi kutimiĝis al la metala haŭto, kaj la liberiĝo de la tuboj kaj la vizaĝaj ŝildetoj estis mirakla. La biofiltriloj malhelpas multe malpli... Sed jen Gen Atal! Ĉu vi scias ion pri Rodis?

— Rodis estas en la Halo de Mallumo. Mi estis leviĝanta laŭ la nigra ŝtuparo, kaj ŝi iris apud Ĉojo Ĉagas, akompanata de gardistoj, kiujn tiel ne ŝatas Ĉedi.

— Ne plaĉas al mi ĉio ĉi, — diris Vir Norin.

— Kial vi maltrankvilas? — senemocie demandis Gen Atal. — Faj restas sola kun Ĉagas. Reganto kun reganto, kiel ŝi ŝercas.

— Tiuj regantoj, malbone edukitaj kaj opiniantaj sin super la disciplino, similas al tigroj. Ili danĝeras per neretenataj emocioj, puŝantaj ilin al absurdaj agoj. Kaj la SDP de Rodis staras ĉi tie malŝaltita.

— Ni tuj vidos, — la inĝeniero de kirasa defendo faris en la aero krucan geston per la mano.

Tuj la brun-ora, konforma al la koloro de la skafandro de Gen, SDP alkuris al liaj piedoj. Post kelkaj sekundoj cilindro sur alta tigo, eliĝinta el la kloŝo de la dorso de la roboto, eklumis per lil-roza koloro. Antaŭ la muro de la ĉambro densiĝis, fokusiĝante, bildo de parto de la pilota kajuto de «Malhela Flamo», farita nun la posteno de komunikado kaj observado.

La ĉarma vizaĝo de Neja Holli ŝajnis laca en briloj de verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj sur diversaj regpaneloj.

Neja salutis Gen-on per aera kiso kaj, subite maltrankviliĝinte, demandis:

— Kial ne en la difinita tempo?

— Necesas rigardi al la «tabulo de vivo», — diris Gen.

Neja Holli movis la rigardon al la kremkolora panelo, kie hele kaj konstante brilis sep verdaj lumoj.

— Mi vidas mem! — ekkriis Gen, adiaŭis Neja-n kaj malŝaltis la roboton.

— Ni ĉion eksciis! — diris li al Eviza kaj Vir. — Rodis estas nedamaĝita, kaj la signala braceleto estas sur ŝi, sed, eble, oni tenas ŝin... kiel tio nomiĝas...

— Kaptita! — sufloris Vir Norin.

— Kiu estas kaptita? — sonoris malantaŭe Ĉedi.

— Faj Rodis! Vir vidis ŝin en la Halo de Mallumo kun Ĉojo Ĉagas antaŭ tri tagoj, kaj ni tute ne renkontiĝis kun ŝi.

— Do ni iru en la Halon de Mallumo kaj Gen montru, kien ili foriris, — la rapida Ĉedi ekiris antaŭe.

En la fino de la serpe kurbigita galerio ili malleviĝis sur nigrajn tapiŝojn en la rondo de nigraj kolonoj, niĉoj kaj muroj de la Halo de Mallumo, kiel nomis tiun halon la stelŝipanoj.

Gen Atal deiris al la ŝtuparo kun balustrado, pensis dum kelkaj sekundoj kaj certe direktis sin al la nigra spaco inter du proksimigitaj kolonoj. Malantaŭ ĝi troviĝis fermita pordo. Post kelkaj malsukcesaj provoj malfermi ĝin Gen Atal laŭte frapis.

— Kiu aŭdacas frapi pordon de la reganto de Jan-Jaĥ? — ekbojis de supre elektronike amplifita voĉo de gardisto.

— Ni, la homoj de la Tero, serĉas nian regantinon! — ekkriegis, imitante la amplifilon, Vir Norin.

— Mi nenion scias. Revenu al vi kaj atendu, ĝis la regantoj trovos necese veni al vi!

La teranoj interrigardis. Ĉedi flustris ion al Vir Norin, kaj sur la lipoj de la astronavigaciisto ekludis tute knabeca rideto.

— La reganto de Tormans faras tiel! — kaj li klakis per la fingroj.

Post kelkaj sekundoj aŭdiĝis facila troto de la naŭpiedulo, kaj en la nigra halo aperis la ruĝ-viola SDP.

— Kion vi elpensis, Vir? — kun maltrankvilo demandis Eviza. — Ni nur ne malutilu al Rodis!

— Malutilo ne estos. Venis la tempo por doni etan lecionon al ĉiaspecaj regantoj kaj superaj estaĵoj, kiuj ĉi tie tro abundas.

Eviza deiris flanken kun malaproba, sed tamen interesita aspekto, kaj Ĉedi kaj Gen Atal ravite proksimiĝis al Vir Norin. Laŭ komando de la astronavigaciisto la SDP eligis antaŭen rondan, spegule ekbrilintan skatoleton sur dika ringa kablo.

— Fermu la orelajn filtrilojn, — ordonis Vir.

Neimagebla ŝriko tranĉis la silenton de la palaco. La skatoleto de la SDP ĉirkaŭskribis en la aero paralelogramon, kaj la grandega pordo falegis en la internon de malhela koridoro, de kie aŭdiĝis timaj krioj.

Vir Norin movis la manon, la ultrasona radiilo kaŝiĝis sub la SDP-on, lasinte sian lokon por la ordinara funelo de la sonsendilo.

— Faj Rodis! Ni vokas Faj-on Rodis! — pro la laŭta muĝo de la SDP supre ekŝutiĝis pecoj de vitroj, ekŝanceliĝis kaj estingiĝis la pir-simila lumilo, kiu pendis inter la kolonoj.

— Ni vokas Faj-on Rodis! — ankoraŭ pli laŭte ekkriegis la SDP, kaj subite la teranoj eksentis, ke la planko de la nigra halo foriras el sub la piedoj, kaj ili glitas laŭ klinita galerio. Pro neatenditeco, malgraŭ tuta fulma reago de terano, Vir Norin ne sukcesis malŝalti sian SDP-on. La naŭpiedulo plu vokadis Faj-on Rodis en la senluma nigro de la subteraĵo, kien deruliĝis ĉiuj kvar teranoj.

Vir Norin strekis per la manplato la aeron, kaj la SDP eksilentis. Blindigaj lumĵetiloj krucigis siajn radiojn sur la vizaĝoj de la teranoj. Tiuj apenaŭ povis vidi, ke ili falis en rondan kelon kun muroj el neprilaborita, krude nitita fero. El kvin flankoj faŭkis malaltaj koridoroj, kaj en ĉiu aperis grupo da gardistoj en lila uniformo, direktintaj la nigrajn funelojn de siaj armiloj al la stelŝipanoj.

La naŭpiedulo elstarigis la radiilon de defenda kampo, similan al fungo kun akrigita ĉapelo. La teranoj trankvile ĉirkaŭrigardadis, pensante, kiel eliri el la kaptilo. La kvieta aspekto de la rompintoj de la sankta trankvilo de la palaco furiozigis la gardistojn. Malfermante la nigrajn buŝojn en neaŭdata krio, ili ĵetiĝis al la grupo de la teranoj kaj estis deĵetitaj al la feraj muroj. El la maldekstra koridoro aperis homoj kun galonoj «okulo en triangulo».

— Jen fia kaptilo! — indigne ekkriis Ĉedi.

— Sprita, el ilia vidpunkto, — diris Gen Atal.

— Mi pensas, kiel trabati la plafonon kaj leviĝi en la Flavan Halon, — kun dubo diris Vir Norin. — Sed por tio malŝpariĝos tro multe da energio.

— Ĉu ne estas pli bone atendi la evoluon de la eventoj? — konsilis Eviza.

— Eble! — konsentis la astronavigaciisto.

Longe atendi ne necesis. La lilaj gardistoj faris kelkajn pafojn el siaj armiloj. La stelŝipanoj nenion aŭdis — la defenda kampo ne tralasis eĉ sonojn, ili nur rimarkis ekbrilojn de frambkolora flamo, eliĝanta el la funeloj. La kugloj, reflektitaj de la defenda kampo, batis malantaŭen al tiuj, kiuj sendis ilin. La pafintoj kun torditaj vizaĝoj falis sur la feran plankon.

Vir Norin zorgoplene rigardis al la indikilo, maltrankviliĝante pri malŝarĝo de la baterioj kaj bedaŭrante, ke ankoraŭ kvar potencaj helpantoj senutile staras malŝaltitaj en iliaj ĉambroj supre. Faj Rodis petis malŝaltadi la robotojn, por per ia hazarda signalo ne igi ilin rompi la striktajn regulojn.

Subite — ĉi tie, sur Tormans, ĉio okazadis subite, ĉar pro nescio de la karaktero de la tormansanoj kaj de iliaj sociaj rilatoj por la gastoj de la Tero estis malfacile diveni evoluon de eventoj — la tumulto ĉesis, la lilaj gardistoj malaperis en la koridoroj, forportante la vunditojn, kaj en la monotonan zumadon de la defenda kampo entranĉiĝis signalo de Faj Rodis:

— Malŝaltu la SDP-on, Vir!

Faciligite elspirinte, la astronavigaciisto forigis la «ombrelon» kaj ekaŭdis amplifitan ordonon de Ĉojo Ĉagas: «La miskomprenon ĉesigu, disiru, la “okuloj” konduku la gastojn supren, en iliajn ĉambrojn!»

Post kelkaj minutoj granda lifto transportis la kvar heroojn al tiu sinuo de la koridoro, de kie komenciĝis la balustrado de la Halo de Mallumo. Ĉe fenestro, malfermita en la ĝardenon, klare vidiĝis la silueto de Faj Rodis. Trablovo movetadis ŝiajn mallongajn nigrajn harojn. La unua al ŝi ĵetis sin Ĉedi. Rodis metis la manojn sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝiaj lipoj ridetis, sed la okuloj estis malgajaj, pli malgajaj, ol dum la unuaj tagoj de la restado sur Tormans.

— Kian tumulton vi faris, karaj! — ekkriis Rodis sen riproĉo. — Mi ankoraŭ ne estas kaptita... ankoraŭ!

— Malaperi por tiel longe! — riproĉis Eviza.

— Vere, mi agis malbone. Sed mi vidis tiom multe dum tiuj tagoj, ke forgesis pri via maltrankvilo.

— Tutegale necesis iom sobrigi ilin ĉi tie, — kolere kuntiris la brovojn Gen Atal. — La vivo iĝas malagrabla pro la sensencaj limigoj, stultega memkontento kaj ĉie dissemita timo.

— Sed Faj bezonas ripozon, — interrompis Ĉedi.

Submetiĝante al viviga duŝo de negativaj jonoj, dum la maldikaj kruretoj de la SDP per facilaj tuŝoj de biologie aktivigitaj gantoj masaĝis ŝin, Faj Rodis estis rememoranta la tagojn, pasigitajn en la restadejo de Ĉojo Ĉagas. Tiu travivaĵo ŝancelis ŝian certecon pri la antaŭe skizita plano.

Ĉio komenciĝis de demonstro de stereofilmoj de la Tero. Du SDP-oj establis kanalon, laŭ kiu «Malhela Flamo» komencis transsendi vivajn kaj klarajn bildojn, malnovmaniere nomatajn sur la Tero stereofilmoj. Por loĝantoj de Jan-Jaĥ ili ŝajnis miraklo, transportita ĉi tien vera vivo de la fora planedo.

La anoj de la Kvaropa Konsilio, iliaj edzinoj, kelkaj superaj funkciuloj, inĝeniero Tael, retenante la spiradon, observadis, kiel antaŭ ili disvolviĝas bildoj de naturo kaj homa vivo de la Tero.

Por grandega miro de la tormansanoj, nenio mistera kaj nekomprenebla estis en ĉiuj flankoj de la vivo de tiu belega hejmo de la homaro. Gigantaj maŝinoj, aŭtomataj fabrikoj kaj laboratorioj en subteraj aŭ subakvaj ejoj. Tie, en konstantaj fizikaj kondiĉoj, okazadis senlaca laboro de meĥanismoj, plenigantaj per produktaĵoj diskosimilajn konstruaĵojn de subteraj tenejoj, de kie diskuradis transportaj linioj, same kaŝitaj subtere. Kaj sub la blua ĉielo kuŝis vastaĵoj por homa loĝado. Al la tormansanoj malfermiĝis kolosaj parkoj, vastaj stepoj, puraj lagoj kaj riveroj, senmakule blankaj montaraj neĝoj kaj la glacia ĉapo en la centro de Antarkto. Post longa ekonomia lukto la urboj fine cedis lokon al stelaj kaj spiralaj sistemoj de urbetoj, inter kiuj estis disĵetitaj esploraj kaj informaj centroj, muzeoj kaj artejoj, ligitaj en unu harmonian reton, kovrantan la plej oportunajn por loĝado zonojn de la moderaj subtropikaĵoj de la planedo. Ĝardenoj de lernejoj de diversaj cikloj estis planitaj alie. Ili lokiĝis meridiane, liverante al la kreskantaj generacioj de la komunisma mondo ĉiuspecajn vivkondiĉojn.

La teranoj mem unue ŝajnis al la loĝantoj de Jan-Jaĥ tro seriozaj kaj koncentritaj. Iliaj lakoneco, malŝato de spritaĵoj kaj plena malakcepto de ĉia histrionado, konstanta okupiteco kaj modera esprimado de sentoj en la okuloj de babilemaj, malpaciencaj, psike netrejnitaj tormansanoj ŝajnis tedaj, senigitaj je vere homa esenco.

Nur poste la loĝantoj de Jan-Jaĥ komprenis, ke tiuj homoj plenas je senzorga gajo, kiun kreis ne facilanimeco kaj malklero, sed konscio de la propra forto kaj senĉesa zorgo de la tuta homaro. Simpleco kaj sincereco de la teranoj baziĝis sur profunda konscio de responso pri ĉiu ago kaj sur fajna harmonio de la individueco, kiu per penoj de miloj da generacioj estis konformigita al la socio kaj la naturo.

Ĉi tie ne estis serĉantoj de blinda feliĉo, kaj tial ne estis elreviĝintaj homoj, malkredantaj pri ĉio. Malestis psikologie malfortaj individuoj, akre sentantaj sian malplivalorecon kaj pro tio venenitaj per envio kaj sadisma kolero. Sur la fortaj kaj regulaj vizaĝoj reflektiĝadis nek konfuzo, nek streĉitaj antaŭtimoj, nek maltrankvilo pri la sorto de si kaj de siaj proksimuloj, — sentoj, izolantaj homon disde liaj kunfratoj.

La tormansanoj vidis neniun homon, venkitan de enuo. Oni soliĝadis por meditado, travivado de emocioj, por ripozo post ĵus finita malfacila laboro. Sed provizora malviglo kaj profunda kvieto estis pretaj momente ŝanĝiĝi al potenca agado de la penso kaj la korpo.

La vivaj vidaĵoj de la bela Tero vekis akran, antaŭe nespertitan sopiron en la grupeto de la teranoj, fortranĉitaj disde la patrujo per la neimagebla abismo de spaco. La tormansanoj penis deĵeti la nevenkeblan altiron de la vidita mondo, konvinki sin pri tio, ke oni montris al ili specialajn enscenigaĵojn. Sed la giganta, tutplaneda skalo de la spektaĵo atestis pri aŭtentikeco de la stereofilmoj. Kaj, cedante al la evidento, la loĝantoj de Jan-Jaĥ iĝis kaptitaj de preskaŭ sama vundanta sopiro, kiel ĉe la teranoj. Sed la kaŭzo de tiu sopiro estis alia. La vidaĵo de la fabela vivo aperis ĉi tie, sur la pinto de la monteto, en la citadelo de la minacaj regantoj, en la restadejo de timo kaj reciproka malamo. Kvazaŭ oni alkondukis ilin al larĝe malfermita pordego de ĝardeno, nenio estis kaŝita de iliaj avidaj okuloj kaj samtempe ĉio estis neatingebla. Kaj malsupre kuŝis la densa malvasta multmiliona urbo Saĝejo, kies nomo sonis ironie sur la polva kaj malabunda planedo.

— Eble, sufiĉas por la unua fojo? — demandis Faj Rodis, rimarkinte lacon sur la vizaĝoj de la spektantoj.

Ĉojo Ĉagas oblikve rigardis en diversajn flankojn. Lia edzino Jantre per ĉiuj fortoj alpremis la manojn al la brusto. Inĝeniero Tael levis la kapon kaj penis nerimarkeble forviŝi larmojn, glitintajn en la densan barbon. Samajn larmojn Ĉojo Ĉagas rimarkis ĉe Zet Ug. Eksplodo de neklarigebla kolero igis lin altigi la voĉon:

— Jes, sufiĉas! Entute sufiĉas!

Nekomprene rigardinte al la reganto, Faj Rodis malŝaltis la komunikadon kun la stelŝipo. La SDP-oj estingis kaj formetis sub la kovrilojn siajn radiilojn. La spektintoj ekiris hejmen, kaj Faj Rodis aliris al Ĉojo Ĉagas, kiu per signo petis ŝin resti. Kiam en la malpleniĝinta halo restis nur ili duope, Ĉojo Ĉagas unuafoje prenis la kubuton de Rodis, ete sulkuĝis kaj lasis ŝian brakon. Rodis ekridis.

— Mi kutimiĝis al via vizaĝo sen la ŝildeto kaj forgesis, ke ĉio cetera estas metala. Iufoje al mi ŝajnas, ke la teranoj estas simple robotoj kun kapoj de vivaj homoj, — ŝercis la reganto, enkondukante la gastinon en la konatan ĉambron kun la verdaj drapiraĵoj kaj la kristala globo.

— Kaj eble, ni vere estas nur robotoj? — demandis Rodis, enmetinte en la rigardon kaj en la rideton iom da koketeco kaj da virina defio.

Kaj Ĉojo Ĉagas devis streĉi la tutan volon, por ne cedi al la potenca altiro de la tera virino. Li forturniĝis, malfermis la nigran ŝrankon kaj prenis ion similan al antikva pipo. Eksidinte en fotelo kontraŭ Rodis, li ekfumis. Tra la akre odoranta fumeto la reganto de la planedo atente rigardis al Faj Rodis, kaj liaj mallarĝaj okuloj nebuliĝis. Li silentis tiom longe, ke Rodis ekparolis unua:

— Kion signifis via ekkrio «entute sufiĉas»? Ĉu al vi ne plaĉis la Tero?

— La filmoj estas teĥnike bonegaj. Ni neniam vidis ion similan!

— Ĉu temas pri teĥniko? Mi diras pri nia planedo.

— Mi ne povas juĝi pri fabeloj. Kiel mi povas disigi mensogon disde vero, sciante pri via planedo nenion, krom tiuj bildoj?

Faj Rodis ekstaris, facile apoginte sin sur la rando de la pompa tablo, kaj atente rigardis al Ĉojo Ĉagas.

— Nun vi mensogas, — diris ŝi senpasie, evitante altigon kaj malaltigon de la tono, kutiman ĉe tormansanoj. — Helpu al mi kompreni vin. Vi estas homo de elstara saĝo, kial vi evitas diri rekte, malkaŝe esprimante viajn konvinkojn kaj celojn? Kion vi timas?

Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, malvarma kaj orgojla. Faj Rodis ne ektremis, kiam li haltis antaŭ ŝi, etendinte la kolon kaj apogiĝinte sur la tablo per la kunpremitaj pugnoj. Ilia silenta duelo daŭris, ĝis la reganto deiris, viŝante la frunton per maldikega flava viŝtuko.

— Ni povus neniigi vin, — faŭkis li per malŝata kaj malkonvena rideto, — kaj anstataŭ tio mi ankoraŭ devas raporti al vi!

— Ĉu vere tiu ofero ĝenas vin? — la tono de Rodis sonis kiel nekaŝita moko. — Ĉu vi timas, ke venos la dua stelŝipo kaj ambaŭ ŝipoj frakasos viajn urbojn, palacojn, uzinojn? Mi scias, ke vi kaj viaj helpantoj trankvile akceptos pereon de milionoj da loĝantoj de Jan-Jaĥ, detruon de miljara laboro, malaperon de grandaj verkoj de homa genio, se nur restus vivi vi mem! Ĉu ne tiel?! — subite abrupte ekkriis Rodis.

— Jes, — tremerinte, konfesis Ĉojo Ĉagas. — Kaj kion bedaŭri? Ĉu mizerajn homaĉojn kun trivialaj sentoj? Ĉu malnovan rubon de forpasinta arto, kuŝantan en senutilaj stakoj en polvaj konservejoj? Ĉu malutilajn fantaziistojn «lovojn»?

— Ja ili estas homoj! — ekkriis Rodis.

— Ne, ankoraŭ ne!

— Do ĉu vi helpas al ili iĝi homoj? Mi ne povas kompreni vin. La plej bona en la vivo estas — helpi al homoj, kaj speciale tiam, kiam vi havas por tio potencon, forton, eblojn. Ĉu povas ekzisti ĝojo pli alta ol tiu? Ĉu vi eĉ ne pensis pri tio, malfeliĉulo?

— Ne, ĝuste vi estas malfeliĉulino! — kriis la reganto. — Pravas la malnova proverbo, ke por virino ekzistas nur la nuno kaj la estonteco, sed la pasinteco — ne. Kia vi estas historiisto, se vi ne komprenas, ke maro da malplenaj animoj disverŝiĝis sur la planedo, eltrinkinte, privorinte, pritretinte ĉiujn ĝiajn angulojn!

Faj Rodis jam trankviliĝis.

— Ĉu vi scias, ke la homa cerbo havas mirindan kapablon korekti distordojn de la ekstera mondo, ne nur vidajn, sed ankaŭ pensajn, aperantajn pro distordo de la naturaj leĝoj en malĝuste aranĝita socio? La cerbo luktas kontraŭ distordo, korektante ĝin en la flankon de belo, trankvilo, bono. Mi parolas, kompreneble, pri normalaj homoj, sed ne pri psikopatoj kun komplekso de malplivaloreco. Ĉu vi ne scias, ke homaj vizaĝoj el malproksime ĉiam belas, kaj fremda vivo, vidita el ekstere, ŝajnas interesa kaj valora? Sekve, en ĉiun homon estas metitaj revoj pri belo, formiĝintaj dum miloj da generacioj, kaj la subkonscio kondukas nin pli forte en la flankon de la bono, ol ni mem pensas pri tio. Kiel do eblas paroli pri homoj, kiel pri rubo de la historio?

— Al mi komencas plaĉi via malkaŝemo, — kun kurba rideto diris Ĉojo Ĉagas. — Sed daŭrigu!

— Mi scias, ke vi nun ne dubas pri senmalutileco de niaj intencoj. Kiomfoje viaj homoj penis kapti almenaŭ guton da malamikeco en ĉiu el ni, eĉ post la prova atako kontraŭ la stelŝipo laŭ via ordono! Ja ĉi tie oni nenion faras sen ordono de la Kvaropa Konsilio, ĉu?!

— Jes, — ree cedante al la stranga magnetisma forto de la virino de la Tero, konfirmis la reganto.

— Se estas tiel, do la afero estas en la ŝajna danĝero, kiun ni kvazaŭe prezentas. Mi komprenis, ke vi deziras malpermesi demonstri la vivon de la Tero al la popolo de Jan-Jaĥ. Sed vi devas agi laŭ iaj stimuloj, kaŭzitaj de via mondpercepto, via opinisistemo. Ni, teranoj, ne vidis en via primitiva propagando ajnajn profundajn zorgojn pri perfektigo de via socio kaj homoj. Konservado de la ekzistanta strukturo necesas nur al la manpleno da regantoj. En la historio de la Tero tio pereigis centojn da ŝtatoj kaj milionojn da homoj. Vi ĉi tie ne tre antaŭlonge travivis la katastrofon de troloĝateco...

Faj Rodis rompis la paroladon, kun miro rigardante al la tordiĝintaj trajtoj de la reganto de Tormans. Ĉojo Ĉagas unuafoje perdis sinregon.

— Sufiĉas! Mi ne deziras! Nenion pri la Tero! Mi malamas! Malamas la damnitan Teron, la planedon de senlima suferado de miaj prauloj!

— De viaj prauloj? — ekkriis Faj Rodis, kaj ŝia gorĝo spasmis — ŝia diveno konfirmiĝis.

— Jes, jes, miaj, same kiel viaj! Tio estas sekreto, gardata dum multaj jarcentoj, kaj ĝia diskonigo estas punata per morto!

— Kial?

— Por ke ne aperu revoj pri la pasinteco, pri alia mondo, subfosantaj la fundamentojn de nia vivo. La homo ne devas scii pri la pasinteco, serĉi en ĝi forton, tio donas al li konvinkojn kaj ideojn, malkonformajn kun obeado al la potenco. La historion necesas detranĉi ĉe la radiko kaj komenci ekde la momento, kiam la arbo de la homaro enplantiĝis sur Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas dum minuto staris, pensante, poste eksidis, montrinte al Rodis ŝian fotelon. Li fumis, koncentrite rigardante al la kristala globo, kaj la gastino el la Tero sidis senmova, kiel statuo, en profundega silento de la restadejo de la reganto. Ĉojo Ĉagas glitis per rigardo laŭ ŝia kvieta figuro kaj, decidinte, ekstaris. El sekreta loko li prenis aron de instrumentoj, similaj al antikvaj ŝlosiloj. Per unu, mallonga kaj dika, li malfermis nerimarkeblan pordeton el dika metalo, turnis ion interne kaj ree zorge ŝlosis ĝin.

— Ni iru, — simple diris li, deĵetante verdan kurtenon antaŭ pordo, mallarĝa, kiel fendo.

Faj Rodis senhezite sekvis lin. Ĉojo Ĉagas, mallevinta la kapon, iris, ne retrorigardante, laŭ longa koridoro, apenaŭ prilumata de malhela lumo de eternaj gasaj lampoj. Li turniĝis nur ĉe la pordo de lifto, tralasante Rodis-on en la kajuton. Aŭdiĝis knarado de la malofte funkcianta meĥanismo. La kajuto rapidege ekflugis malsupren. Faj Rodis, ial atendinta levon, por momento senspiriĝis. Ili malleviĝis sur grandan profundon kaj eliris en koridoron, laŭ kies unu flanko iris feraj apogiloj kaj reloj. Ĉojo Ĉagas retrorigardis, enkondukante sian akompanatinon en malgrandan malhelan vagonon kaj sidigante sin ĉe la regstangoj. Li lumigis vojan lumĵetilon, kaj kun bruego, inda je antikvaj maŝinoj de la Tero, la vagono ekkuris en netravideblan mallumon.

Rodis, ridetinte al la emociplena reganto, mallaŭte ekkantis, subiĝante al hipnota alternado de vertikalaj diverskoloraj lumantaj signoj, kaj rimarkis, ke Ĉojo Ĉagas atente aŭskultas, ofte retrorigardante al ŝi en rapidege kurantaj rebriloj de signalaj lumineskaĵoj.

— Kia kanto? — abrupte demandis li, plirapidigante la eĉ sen tio frenezan kuradon de la vagono.

— «Kuraĝe plonĝu al profundo de stagna akvo de laget' kaj trovu, savu el ŝlim' funda ...» — komencis traduki Rodis en la lingvon de Jan-Jaĥ.

— Ĉu nur-nure? — ekkriis Ĉojo Ĉagas.

— Kaj kion vi atendis?

— Ion bataleman. Tre vigla kaj ritma melodio, — diris la reganto, abrupte bremsante antaŭ kvadrato de violkolora lumineskaĵo.

Ili eliris en mallumon de la subteraĵo. Nur streketoj de indikiloj malforte lumis en la planko, kvazaŭ naĝante en la mallumo.

Ĉojo Ĉagas singarde prenis la manon de Rodis. Alirinte kvadratan kolonon, li trovis en ĝi malgrandan lukon, malfermis ĝin kaj fiksaŭskultis.

— Necesas certiĝi, ke la malŝaltilo en mia ĉambro funkciis, — klarigis li al la silenta Rodis, — alie dum peno malfermi la gardoŝrankon kun pordaj relajsoj ĉiu estos mortigita surloke.

Per dua ŝlosilo el la ligaĵo li malŝlosis alian lukon, prenis sagsimilan anson kaj kun peno ektiris al si. Eliĝis arĝenta fusto, kaj sammomente kun ŝriko malfermiĝis peza pordo, preskaŭ pordego, en hele prilumitan vastan halon. Tuj post kiam ili eniris, la reganto trovis butonon, kaj la pordo frapfermiĝis.

Rodis ĉirkaŭrigardis, dum Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte super larĝa ŝtona tablo, ion movadis sur ĝi kaj klakadis per baskulŝaltiloj, similaj al baskuloj de antikvaj elektronikaj maŝinoj, plurfoje viditaj de Rodis en historiaj filmoj kaj muzeoj. La ejo same similis al muzeo. Altis vitritaj kolumnoj de ŝrankoj kaj bretaroj, vicoj de strikte fermitaj tirkestoj estis kovritaj per malheliĝintaj hieroglifoj. Ŝtupoj de moveblaj ŝtuparoj, griziĝintaj pro polvo, iuloke konservis spurojn de piedoj de tiuj, kiuj leviĝadis laŭ ili al la supraj bretoj.

Ĉojo Ĉagas rektiĝis, solena kaj pala. Li ŝajnis al la tera gastino antikva pastro, konservanto de esoteraj scioj, kaj li ja reale estis tiu.

— Ĉu vi scias, kien ni venis? — raŭke demandis la reganto.

— Mi komprenis. Ĉi tie konserviĝas tio, kion vi... viaj prauloj alportis sur la stelŝipoj el la Tero. — Faj Rodis streĉiĝis pro ekscitiĝo. Kia emocio estas por historiisto de la EDM — trafi en la konservejon de scioj pri, eble, la plej malklara periodo de la erao de la grandaj kataklismoj antaŭ la EMU — la Erao de la Monda Unuiĝo! Rodis respekte tuŝis la mallertan regpanelon, evidente, prenitan el la stelŝipo de la foraj tempoj — unu el la unuaj ŝipoj, despere plonĝintaj en la neesploritan kaj senlime komplikan profundon de la universo.

Ĉojo Ĉagas kuraĝige kapjesis al konfuziĝinta Faj Rodis kaj montris al ŝi vicon de malmolaj seĝoj el metalo kaj plastaĵo en la centro de la halo.

— Mi komprenas, ke ĉi tie vin interesas ĉio. Sed ni, ne forgesu tion, daŭrigas la konversacion. Kaj vi spektos filmojn, kiujn alportis la prauloj kiel memoron pri la planedo, de kie ili fuĝis. Fuĝis kun malforta espero pri saviĝo, sed trovis virgan planedon kaj novan vivon, kiu ree iĝis malnova. Kiam dubo aŭ malklareco de la vojo premas la lacajn nervojn, mi venas ĉi tien, por saturiĝi per malamo kaj en ĝi ĉerpi forton.

— Malamo al kio, al kiu?

— Al la Tero kaj al ties homaro! — diris Ĉojo Ĉagas kun konvinkiteco. — Spektu la serion, kiun mi elektis. Mi ne bezonos klarigi al vi la motivojn de la malpermeso de viaj stereofilmoj. Vidinte la historion de via paradizo, — kun gala amaro diris la reganto, — kiu ne dubos pri vereco de la spektaĵoj, montritaj de vi? Kiel povis okazi, ke la prirabita, turmentita planedo iĝis mirinda ĝardeno, kaj la koleraj, je nenio kredantaj homoj iĝis teneraj amikoj? Kiaj instrumentoj, kiaj katenoj de fera timo tenas la popolojn de la Tero en tiu disciplino? Tamen, ĉu vi diros? Vi scipovas tenti. Mi mem spertis tion. Ĉu vi memoras la legendon pri Circo, la sorĉistino, kiu transformadis homojn en porkojn? Iufoje al mi ŝajnas, ke vi estas Circo...

— Circo estas bonega mito de antikvegaj tempoj, aperinta jam de la matriarkaj dioj, pri seksa magio de diino depende de nivelo de erotika strebo: aŭ malsupren — al porkeco, aŭ supren — al diino. Ĝin oni preskaŭ ĉiam interpretas malĝuste. Belo kaj deziro de virinoj kaŭzas porkecon nur en la psiko de tiuj, kiuj ne leviĝis en siaj seksaj sentoj pli alte ol animalo. Virinoj en pasintaj tempoj nur tre malofte komprenis vojojn de lukto kontraŭ seksa sovaĝeco de viro, kaj tiujn, kiuj tion sciis, oni opiniis Circoj. Renkontiĝo kun Circo estis provaĵo por ajna viro, por ekscii, ĉu li restas homo en la Eroso. La seksa magio efikas nur al la malalta nivelo de percepto de la Belo kaj la Eroso. Ĉu vi deziras provi? — proponis Rodis, kaj, nepriskribeble ŝanĝiĝinte, direktis al la reganto rigardon de la larĝe malfermitaj ordonemaj okuloj, fiere fleksinte sian reĝinece rektan staturon.

Malhela forto tordis la volon de Ĉojo Ĉagas, ia potenca risorto komencis disvolviĝi en li, ĝenante la spiradon, premante la makzelojn kaj kramfigante la muskolojn per freneza deziro.

— Ne! — kun kolerego kriis li.

Rodis mallevis la rigardon, kaj la reganto peze sidiĝis sur la randon de la tablo, preminte baskuletojn.

Estingiĝis la lumo, la muro de la subteraĵo malaperis, trabatita de bildo, kiu per profundeco eĉ superis ordinarajn TVF-ojn. Kaj Faj Rodis forgesis ĉion, forflugis en la foran pasintecon de la gepatra planedo.

Komence iris nur enscenigaĵoj. Ĉojo Ĉagas elektis filmojn laŭ la historia ordo de la eventoj. Por la plej antikvaj tempoj ankoraŭ ne ekzistis filma dokumentaro. Oni devis krei rekonstruaĵojn de la plej gravaj eventoj. Tamen tiuj eventoj mem senkompate detruadis belajn fabelojn de la Tero pri bonaj reĝoj, saĝaj reĝinoj, senriproĉaj kavaliroj — defendantoj de subprematoj kaj senhavuloj. La legendoj pri kuraĝaj militestroj kaj luktantoj por la kredo montriĝis vico da sangaj murdoj, kruela fanatikeco kaj senhomeco, detruo de belaj urboj, landoj kaj fruktoriĉaj insuloj.

La tera historio, kiun skribis kaj lernis la malproksimaj prauloj, estis direktita al kaŝo de la vera prezo de konkeroj, de ŝanĝo de regnestroj kaj civilizoj. Sed la filmoj-rekonstruaĵoj de la malfrua EDM metis antaŭ si la taskon montri, ke la penoj de la homoj al kreo de belo, al aranĝo de la Tero, al paca laboro kaj ekkono de la naturo senescepte iĝadis vanaj, finiĝante per malfeliĉoj kaj detruoj. Jen sovaĝiĝintaj hommanĝantoj voris pli civilizitan tribon antaŭ ties zorgeme ornamitaj kaj aranĝitaj kavernoj. Jen sur fono de brulantaj urboj asiriaj konkerantoj mortbatis infanojn kaj maljunulojn, perfortis virinojn antaŭ amaso da kruele ŝnuritaj viroj, alligitaj al ĉaroj per rimenoj, traigitaj tra la malsupraj makzeloj. Per senfina vico pasadis brulantaj vilaĝoj, prirabitaj urboj, eltretitaj kampoj, amasoj da forkonsumitaj homoj, pelataj, kiel grego. Ne, neniu brutobredisto iam ajn tiel traktis sian brutaron. Estis tute evidente, ke homo valoris multe malpli ol bruto. Eĉ pli, homojn oni ĉiam sadisme turmentadis. Oni ilin malrapide dissegadis duone sur placoj de Ĉinujo, palisumadis laŭ vojoj de la Oriento, krucumadis en Mediteraneo, pendigadis sur feraj hokegoj, kiel viandon.

Teĥniko de amasa ekstermado senĉese «perfektiĝadis». Dehakado de kapoj, bruligoj, krucoj kaj palisoj ne povis neniigi amasojn da homoj en konkeritaj urboj. Homojn oni komencis metadi faske sur kampojn, kaj ĉevalaj hordoj rajdadis laŭ ili. Per lancoj kaj sabroj oni peladis freneziĝintajn homamasojn en montojn, faligante ilin de krutaj deklivoj. Oni devigadis masoni el vivaj homoj murojn kaj turojn, intertavoligante vicojn de korpoj per tavoloj de argilo. El tiu fantasmagorio de amasaj ekstermoj, en kiuj la plej ŝoka estis la absoluta obeemo de homaj amasoj, hipnotigitaj de la forto de la venkintoj, Faj Rodis pleje memoris la scenon de la falo de Romo. Fieraj romaninoj kun siaj infanoj penis trovi azilon sur la Forumo. Sengardaj, perdintaj la kutiman apogon de la patroj, edzoj, fratoj, murditaj en la batalo, — knabinoj, junulinoj, virinoj kaj maljunulinoj en rigida senelira malespero rigardis al la proksimiĝanta amaso da hunoj aŭ ĝermanoj, ebriigitaj de la venko, kun sangokovritaj hakiloj kaj glavoj. Tiu neforgesebla sceno, reĝisorita de inĝenia artisto, iĝis por Rodis la personigo de unu el la ŝtupoj de infereco.

Kvazaŭ respondante al la kompato de Rodis, la filmon anstataŭis listo de krimoj de la romianoj, pruvante justecon de la venĝo, kiu, bedaŭrinde, tiel malofte atingadis krimajn ŝtatojn kaj popolojn dum la historia procezo.

El ĉiuj faloj de la homo en malproksima kaj proksima historia pasinteco la degenero de romianoj ne havis egalajn al si, krom eble en Germanio en la epoko de faŝismo. Romianoj, kiuj tiel alte levadis sin super la «barbaroj», mem estis la plej malbonaj sovaĝuloj en traktado de homoj.

Instigante la plej aĉajn instinktojn, la regantoj de Romio faris siajn civitanojn malklera sadisma homamaso, malsate postulanta «panon kaj spektaĵojn». Kruelo kaj plena manko de kompato faris homajn suferojn amuzo, kaj plena manko de imago pri digno de alipopolanoj kaj alikredantoj kreis atrofion de konscienco kaj nobleco.

Jam en la antaŭkristana periodo la romianoj komencis praktiki en la cirkoj, tiel en speciale konstruitaj por tiu celo, kiel en rekonstruitaj helenaj teatroj, spektaĵojn de sangaj bataloj de homoj kontraŭ sovaĝaj bestoj aŭ inter si. Tiu moro, kreskante ĝis monstraj buĉoj, daŭris dum pli ol kvincent jaroj, ĝis la edikto de imperiestro Konstanteno, malpermesinta ludojn kun murdoj de homoj.

Ordinara obtuziĝo de fortaj sentoj igis imperiestrojn kaj konsulojn plimultigi murdojn kaj diversigi murdmanierojn.

Pompeo festis sian venkon, aranĝinte «venacion», aŭ «ĉasadon» en cirko. Dum la kvin tagoj de la ludoj estis murditaj sescent leonoj kaj mil kvarcent homoj.

Imperiestro Tito, la konstruinto de la grandega cirko en Romo — la Koloseo, ekstermis naŭ mil bestojn kaj dek du mil homojn. Dum la unua tago pereis sep mil homoj kaj kvin mil bestoj. Kristanoj, enkudritaj en bestajn felojn aŭ alligitaj al fostoj, estis vorataj vivaj sub instigaj krioj kaj hurloj de kvindek mil spektantoj — tiel nomataj liberaj civitanoj de la granda urbo.

Imperiestro Trajano pereigis dudek kvar mil homojn kaj dek unu mil bestojn. Elefantoj, hipopotamoj, leonoj, leopardoj, ursoj, hienoj, krokodiloj, tigroj, aproj — ĉio pereadis por amuzo de freneziĝintaj homamasoj. Miloj da nudaj virinoj, tute junaj knabinoj kaj infanoj estis disŝiritaj sur la arenoj fare de rabobestoj, distretitaj fare de elefantoj, rinoceroj kaj sovaĝaj bovoj.

Imperiestro Probo plantis arbaron sur la areno de la Koloseo kaj aranĝis «ĉasadon» el cent leonoj, ducent leopardoj kaj tricent ursoj. Homoj-«ĉasistoj» devis mortigi la rabobestojn per mallongaj lancoj. En la sekva tago estis murditaj tri mil aproj, cervoj kaj strutoj.

Imperiestro Gordiano aranĝis feston kun mil ursoj, kaj en la tago de la miljariĝo de Romo du mil gladiatoroj pereis sur la areno. Similaj spektaĵoj, certe, okazadis ne nur en Romo, sed en ĉiuj grandaj urboj.

Ne malplian malhomecon kaj spiritan degeneron montris la romianoj ankaŭ en siaj konkeroj. Anstataŭ estimo de kuraĝo kaj heroa rezistado de siaj malamikoj ili faradis malnoblan buĉadon de la paca loĝantaro, kunpelante la venkitojn kune kun la familioj, infanoj kaj maljunuloj en minejojn, kie ili malrapide mortadis en nehomaj kondiĉoj, ne havante akvon por lavi sin, loĝejojn kaj litojn. Kristanoj kaj hebreoj estis speciale kruele traktataj. Kiam romiaj legioj subpremis la ribelon en Judujo, tiam tutan ĝian loĝantaron oni kunpelis en afrikajn ŝtonminejojn. Viroj estis kastritaj, blindigitaj je unu okulo per arda fero, kaj en ĉenoj, kun brulstampo sur la frunto devis mini faman numidian marmoron por belegaj romiaj konstruaĵoj. Se imagi kolosan kvanton da marmoro, uzatan por forumoj, palacoj, preĝejoj, akveduktoj kaj eĉ vojoj, do la oceano de homaj suferoj ne povas ne kaŭzi en la animo de ajna vera homo abomenon kaj malamon al la nekorektebla pasinteco.

Tia estis la majesta civilizo, lasinta fierajn surskribojn «Gloria Romanorum» (Gloro de la Romianoj), kiun la popoloj de Eŭropo dum multaj jarcentoj opiniis la neatingebla ekzemplo.

La venĝo, kiel ĉiam, venis malfrue kaj falis, kiel ĉiam, sur senkulpulojn. Sed ankaŭ multe pli malfruaj ŝtatoj same konkuris pri kruelaĵoj. Francaj reĝoj, nemalofte portintaj fierajn kromnomojn, kiel la Reĝo-Suno, kun nekredebla sovaĝeco ekstermadis alikredantojn — same francojn.

Katenitajn per unu ĉeno po kelkcent homoj, oni pelis ilin al galeroj de Mediteraneo, kie en teruraj kondiĉoj, absolute nudaj, alforĝitaj al benkoj, ili laboris ĉe remiloj dum la tuta vivo, sen ajna kulpo. Ĉiu galero bezonis 300–400 remantojn, kaj da tiuj ŝipoj estis miloj en Mediteraneo, inklude ankaŭ la arabajn, sur kiuj turmentiĝis kristanaj sklavoj.

La plej sangavida sultano de Maroko Mulaj-Izmail ŝlosis en sia haremo okdek mil kaptitinojn. Ne postrestis de tiuj regnestroj ankaŭ afrikaj reĝetoj kaj reĝinetoj. Por omaĝi morton de la reĝino de la nigra popolo Aŝanti, tri mil kvincent sklavoj estis murditaj per dehako de la manoj kaj la piedoj, parte estis forbruligitaj vivaj. Antaŭ tiuj kruelaĵoj paliĝas la plej antikvaj tomboj de reĝoj, kiel de faraono Ĝer, sur kies tombo estis murditaj 587 homoj, aŭ de skitaj tribestroj en Kubanjo kaj ĉe la Nigra Maro, kun amasaj buĉoj de homoj kaj ĉevaloj sur tombomontoj, abunde priverŝantaj per sango la mizerajn homrestaĵojn.

La perlo de la antikva kulturo de la Okcidento — Helenujo, iĝinta kapra paŝtejo en la komenco de la Malhelaj Jarcentoj; la ruinoj de la eĉ pli antikva civilizo de la maraj popoloj de Kreto; la forviŝita per hufoj de aziaj trupoj kulturo de la Antikva Rusujo; la kolosaj masakroj de aborigenoj de Suda Afriko fare de triboj de konkerantoj, invadintaj de la nordo — ĉio ĉi, jam konata, ne kaŭzis novajn pensasociojn. Sed Rodis neniam vidis fragmentojn de dokumentaj filmoj, enmetitajn en la enscenigitajn filmojn pri la lastaj periodoj de la EDM. La masakroj ricevis eĉ pli teruran karakteron, respektive al pligrandigo de la loĝantaro de la planedo kaj al potenca teĥniko. Gigantaj koncentrejoj — la fabrikoj de morto, kie per malsato, per forkonsuma laboro, per gasejoj, per specialaj aparatoj, eligantaj tutajn pluvegojn da kugloj, homoj estis neniigataj jam po centmiloj kaj po milionoj. Montoj da homa cindro, amasoj da kadavroj kaj ostoj — pri tielaĵo ne sonĝis eĉ la antikvaj hombuĉintoj. Per atomaj bombadoj dum kelkaj sekundoj estis neniigitaj grandegaj urboj. Ĉirkaŭ la plene forbruligita centro, kie centmiloj da homoj, arboj kaj konstruaĵoj pereis momente, restis rondo de detruitaj domoj, inter kiuj rampis blindigitaj, brulvunditaj viktimoj. El sub la ruinoj aŭdiĝis senĉesa krio de infanoj, vokantaj la gepatrojn kaj petegantaj pri akvo. Kaj denove iris scenoj de amasaj persekutoj, alternantaj kun bataloj, kie miloj da avioj, blenditaj kanonoj sur firmaĵo aŭ ŝipoj kun avioj sur maroj kunpuŝiĝadis en netrapenetrebla skualo de hurlanta fero kaj tondranta fajro. Dekmiloj da malbone instruitaj soldatoj persiste, trarompe rampis al sentrua ŝirmo de pafado de rapidpafa armilaro, ĝis monto de kadavroj baris la fortikaĵojn, malebligante al la kontraŭulo pafi, aŭ ĝis ties soldatoj iĝis frenezaj. Bombado de urboj, kie kuraĝuloj de la pasinteco fotadis detruiĝantajn kaj brulantajn domojn. Destinitaj al morto pilotoj-sinmortigantoj flugadis tra obusa ŝirmo kaj frakasiĝadis kontraŭ la ferdekoj de gigantaj ŝipoj, levante fajrajn kirlaĵojn, flugadis supren homoj, kanonoj, rompaĵoj de maŝinoj. Subakvaj ŝipoj subite aperadis el maraj profundoj, por faligi sur malamikojn raketojn kun termonukleaj ŝargoj...

— Vekiĝu, teranino, — aŭdis Faj Rodis Ĉojo-n Ĉagas.

Ŝi tremeris, kaj li malŝaltis la projekciilon.

— Ĉu vi ne sciis ĉion ĉi? — moke demandis Ĉojo Ĉagas.

— Ĉe ni ne konserviĝis tiom plene filmoj de antikvaj tempoj, — respondis, rekonsciiĝante, Faj Rodis. — Post la foriro de viaj stelŝipoj okazis ankoraŭ grandega batalo. Niaj prauloj ne zorgis kaŝi dokumentojn sub teron aŭ en maron. Multo pereis.

Ĉojo Ĉagas ĵetis rigardon al la horloĝo, Rodis ekstaris.

— Mi prenis de vi multan tempon. Pardonu, kaj mi dankas vin.

La prezidanto de la Kvaropa Konsilio haltis, ion pensante.

— Mi vere ne plu povas esti kun vi. Sed se vi deziras...

— Sendube!

— Vi bezonos plurajn tagojn!

— Mi povas longe resti sen manĝo. Necesas nur akvo.

— Akvon vi trovos ĉi tie. — Ĉojo Ĉagas malŝlosis per tria ŝlosilo ankoraŭ unu pordeton. — Ĉu vi vidas la verdan kranon? Tio estas mia linio de akvoprovizado, — subridis li, — trinku sen timo. Vi estos ŝlosita, sed la signalan ŝrankon mi lasos malfermita. Ne provu eliri mem. Ĉi tie estas tro multe da kaptiloj. La materialon pri la lasta jarcento vi ne povos trarigardi pli frue ol post du tagoj. Ĉu vi eltenos?

Faj Rodis silente kapjesis.

— Mi mem venos al vi. Mikrofilmaj rulaĵoj kun kopioj de la originaloj estas en tiuj ĉi kestoj. Sukcesan vivon! — tiel oni diras ĉe ni dum foriro.

Faj Rodis etendis al la reganto la manon per la tera gesto de amikeco. Kaj li iom tenis ĝin, premante kaj rigardante en la profundon de la lumantaj «stelaj» okuloj de sia gastino, tiel mirinde diferencantaj de ĉio, kion li konis kaj sur la hejma planedo, kaj el la antikvaj filmoj de la Tero, kiun rezignis liaj prauloj.

Subite tiu stranga homo lasis, pli ĝuste, depuŝis la manon de Rodis kaj malaperis trans la pordo. La grandega kirasa plato fermiĝis per abrupta frapo, simila al sono de meĥanika martelo.

Rodis okupiĝis pri ekzercoj de spirado kaj koncentriĝo, por ŝargi la korpon per energio por la farota laboro. Ne nur trarigardi, sed ankaŭ konservi en la memoro la viditan. Estas tro malfrue pensi pri registrado per SDP, kaj apenaŭ la ŝanĝiĝema reganto de la planedo konsentus ripeti sian impulson.

Fosinte en la rulaĵoj, Rodis vidis, ke Ĉojo Ĉagas demonstris al ŝi unu grupon, signitan per ideogramoj, kiujn ŝi legis kiel «La homo al la homo». La dua kaj la tria kestoj estis surskribitaj: «La homo al la naturo» kaj «La naturo al la homo».

La filmoj «La homo al la naturo» montris, kiel malaperadis de sur la Tero arbaroj, sekiĝadis riveroj, estis neniigataj fekundaj grundoj, dispolvigitaj aŭ saligitaj, pereadis verŝitaj per rubo kaj nafto lagoj kaj maroj. Grandegaj areoj da tero, trafositaj per minejoj, kripligitaj per amasiĝoj de sterila minaĵo aŭ marĉigitaj per vanaj provoj reteni dolĉan akvon en la rompita akva ekvilibro de la kontinentoj. Tio estis filmoj-akuzoj, faritaj en la samaj lokoj kun intervalo de kelkaj jardekoj. Mizeraj arbustoj surloke de majestaj, kiel preĝejoj, boskoj de cedroj, sekvojoj, araŭkarioj, eŭkaliptoj, gigantoj el densegaj tropikaj arbaroj. Silentaj, nudigitaj, ronĝitaj de insektoj arboj — tie, kie oni ekstermis birdojn. Tutaj kampoj da kadavroj de sovaĝaj bestoj, venenitaj pro malklera uzado de ĥemiaĵoj. Kaj denove — malŝpara forbrulado de miliardoj da tunoj da karbo, nafto kaj gaso, akumulitaj dum miliardoj da jaroj da ekzistado de la Tero, ega kvanto da neniigita ligno. Tutaj montoj da dispecigita vitro, boteloj, rustiĝinta fero, nedetruebla plastaĵo. Eluzitaj piedvestaĵoj akumuliĝadis per trilionoj da paroj, kreante malbelegajn amasojn, pli altajn ol la egiptaj piramidoj.

La kesto «La naturo al la homo» iĝis la plej malagrabla. En la terurantaj filmoj de la lastaj jarcentoj, kie kunpuŝiĝis la frakasa povo de teĥniko kaj kolosaj amasoj da homoj, la homa individueco, malgraŭ grandegeco de la sufero, forviŝiĝis, dissolviĝante en la oceano de komuna teruro kaj malfeliĉo. La homo — la integra unuo en batalo aŭ en homamaso, destinita al neniigo — estis valore egaligita al kuglo aŭ al forigenda rubo. La kontraŭhomeco kaj senelira malgloro de la falo de la civilizo, ĝiaj skaloj tiel premis la psikon, ke ne lasis lokon por individua kompato kaj kompreno de suferoj de homo kiel proksimulo.

La filmoj de la tria kesto montris apartajn personojn per granda plano, montrante suferojn kaj malsanojn, aperantajn pro malracia vivo, pro rompo de ligo kun la naturo, pro nekompreno de bezonoj de la homa organismo kaj pro ĥaosa, sendisciplina naskado. Montriĝis gigantaj urboj, forlasitaj pro manko de akvo, — diseriĝintaj amasoj da rompaĵoj de betono, fero, vezikiĝinta asfalto. Grandegaj akvoelektrejoj, kovritaj de ŝlimo, digoj, disrompitaj de moviĝoj de la tera krusto. Putrantaj golfoj de maroj, kies biologia reĝimo estis rompita, kaj la akvoj estis venenitaj per akumuliĝo de la peza akvo pro rapidigita elvaporiĝo de artefaritaj etaj basenoj sur baritaj riveroj. Gigantaj strioj de senviva ŝaŭmo laŭ malpleniĝintaj bordoj: nigraj — pro nafta koto, blankaj — pro milionoj da tunoj da lavaj ĥemiaĵoj, defluigitaj en marojn kaj lagojn.

Poste per malgaja vico ekiris troplenigitaj malsanulejoj, psikiatriaj klinikoj kaj aziloj por kripluloj kaj idiotoj. Kuracistoj despere luktis kontraŭ senĉese kreskantaj malsanoj. Sanitaraj kaj bakteriologiaj scioj ekstermis epidemiajn malsanojn, atakintajn la homaron de ekstere. Sed manko de racia kompreno de la biologio kune kun likvido de la kruela forselektado de malfortuloj ŝancelis la fortikecon de la organismo, ricevitan per milionoj da jaroj da selektado. Neatenditaj malamikoj ekatakis la homon elinterne. Diversspecaj alergioj, kies plej terura speco estis kancero, difektoj de la heredeco, psikaj deflankiĝoj multobliĝadis kaj iĝis vera plago. La medicino, strange ne opiniata antaŭe la unuaranga scienco, ree rigardis la apartan homon kiel abstraktan unuon kaj montriĝis ne preta al novaj formoj de malsanoj. Ankoraŭ pli da malfeliĉoj aldonis kruda falsado de la manĝaĵo. Kvankam antaŭ la okuloj de la homaro jam estis la malĝoja sperto kun manioko, batato kaj maizo — amelriĉa manĝaĵo de la plej antikvaj socioj de tropikaj regionoj, tamen eĉ en la epoko de la EDM oni ne atentis ĝin. Oni ne deziris kompreni, ke tiu abundo de manĝaĵo estas ŝajna; en la realo ĝi estas neplenvalora. Poste venadis poioma forkonsumiĝo pro manko de proteinoj, kaj sur la sovaĝa stadio aperadis kanibalismo. Malbona nutrado plimultigis malfortajn, malviglajn homojn — pezan ŝarĝon por la socio.

Al Faj Rodis apenaŭ sufiĉis fortoj rigardi al malsanuloj, elturmentitaj de kancero, al kompatindaj difektitaj infanoj, apatiaj plenaĝuloj; al fortoplenaj homoj, kies energio kaj agemo kaŭzis eluzitecon de la koro, neeviteblan en la kondiĉoj de la malfacila vivo de la pasintaj tempoj, kaj tro fruan morton.

La plej minacaj iĝis nerekonitaj psikozoj, nerimarkeble subfosantaj la konscion de la homo kaj kripligantaj lian vivon kaj estontecon de liaj proksimuloj. Alkoholismo, sadisma kolero kaj kruelo, senmoraleco kaj neeblo rezisti al eĉ minutaj deziroj transformadis ŝajne normalan homon en abomenindan bruton. Kaj plej malbone estis, ke tiajn homojn oni rekonadis tro malfrue. Ne estis leĝoj por defendi la socion kontraŭ iliaj agoj, kaj ili sukcesadis morale kripligi multajn homojn ĉirkaŭ si, speciale proprajn infanojn, malgraŭ ega abnegacio de virinoj — iliaj edzinoj, amantinoj kaj patrinoj...

«Kaj pli ĝuste, — pensis Rodis, — danke al tiu abnegacio, al la tolero kaj la bonkoreco ekfloris la pompaj floroj de la malbono el la etaj burĝonoj de la komenca senbrideco kaj senvoleco. Eĉ pli, toleremo kaj kvieteco de virinoj helpadis al viroj toleri tiranion kaj maljustecon de la socia ordo. Humiliĝante kaj lakeante antaŭ superuloj, ili poste venĝis pri sia malhonoro al sia familio. La plej despotaj reĝimoj ekzistis tie, kie virinoj estis plej subpremataj kaj senrespondaj: en la islamaj landoj de la antikva mondo, en Ĉinio kaj Afriko. Ĉie, kie la virinoj estis faritaj labora brutaro, la infanoj, edukitaj de ili, iĝadis malkleraj kaj malprogresantaj sovaĝuloj».

Tiuj pensoj ŝajnis al Faj Rodis interesaj, kaj ŝi diktis ilin al la registra aparato, kaŝita en la spegula flugileto de la dekstra ŝultro.

La viditaĵo afekciis Faj-on Rodis. Ŝi komprenis, ke la filmoj de la antikvaj stelŝipoj estis speciale selektitaj. La homoj, malamintaj sian planedon, perdintaj kredon pri kapablo de la homaro eliri el la infero de la senorda vivo, prenis kun si ĉion malglorantan la civilizon, la historion de popoloj kaj landoj, por ke la dua generacio jam imagu la forlasitan Teron la loko de neeltenebla sufero, kien ne eblas reveni pro ajnaj malfacilaĵoj, eĉ pro tragika fino de la vojo. Probable, la sama sento de disŝiro kun la pasinteco igis la praulojn de la nunaj tormansanoj, kiam ili mirinde feliĉis trovi tute taŭgan por vivo planedon sen racihavaj estaĵoj, deklari sin venintoj el la mitaj Blankaj Steloj, idoj de potenca kaj saĝa civilizo. Nenio malhelpis ankaŭ poste montradi la filmojn pri la teraj teruraĵoj. Sur ilia fono la moderna vivo de Tormans aspektus vera paradizo. Sed iĝis jam danĝere detrui la enradikiĝintan kredon je ia supera saĝo de la Blankaj Steloj kaj de ĝiaj konservantoj — la oligarkoj. Eble, ekzistis ankaŭ aliaj motivoj.

Faj Rodis laciĝis. Demetinte la maldikan ŝtofon de la pseŭdotormansa vesto, ŝi faris komplikan sistemon de ekzercoj kaj finis per improvizita danco. La nervoza saltado de pensoj haltis, kaj Rodis ree iĝis kapabla al trankvila meditado. Eksidinte sur la finon de la grandega tablo en la klasika pozo de antikvaj orientaj saĝuloj, Rodis koncentriĝis tiel, ke ĉio ĉirkaŭanta malaperis kaj antaŭ ŝia interna rigardo restis nur la gepatra planedo.

Eĉ ŝi, fakulo pri la plej kriza kaj danĝera periodo de evoluo de la tera homaro, ne imagis tutan amplekson kaj tutan profundecon de la infereco, kiun trairis la mondo sur la vojo al la racia kaj libera vivo.

La antikvaj homoj vivis en tiuj kondiĉoj dum la tuta vivo, alian vivon ili ne havis. Kaj tra tiu palisaro de malklereco kaj kruelo de generacio al generacio dum jarcentoj tiriĝis oraj fadenoj de pura amo, konscienco, bondonanta kompato, helpo kaj abnegaciaj serĉoj de elirejo el la infero. «Ni kutimiĝis admiri titanojn de arto kaj scienca penso, — pensis Rodis, — sed al ili, vestitaj en kirason de ŝvebanta kreado aŭ ekkonado, estis pli facile trabatiĝi tra malfacilaĵoj de la vivo. Multe pli malfacile estis al ordinaraj homoj — ne pensuloj kaj ne artistoj. La sola, per kio ili povis defendi sin kontraŭ batoj de la vivo, estis banalaj kaj damaĝitaj en travivaĵoj revoj kaj fantazioj. Sed tamen... elkreskadis novaj, similaj al ili, modestaj kaj bonkoraj homoj de nerimarkebla laboro, siamaniere fidelaj al altaj aspiroj. Kaj post la Erao de la Disa Mondo venis la Erao de la Monda Unuiĝo, kaj la Erao de Komuna Laboro, kaj la Erao de Kuniĝintaj Manoj».

Nur nun ne per la racio, sed per la koro komprenis Faj Rodis tutan nemezureblecon de la prezo, kiun pagis la homaro de la Tero por ĝia komunisma nuno, por eliro el la infereco de la naturo. Ŝi komprenis novmaniere la saĝon de la defendaj sistemoj de la socio, akre eksentis, ke neniam, en neniaj kondiĉoj, pro io ajn ne endas allasi eĉ etan deflankiĝon al la pasinteco. Neniun paŝon malsupren laŭ la ŝtuparo, reen en la malvastan abismon de la infereco. Malantaŭ ĉiu ŝtupo de tiu ŝtuparo staris milionoj da homaj okuloj, sopirantaj, revantaj, suferantaj kaj minacaj. Kaj maro de larmoj. Kiel granda kaj kiel prava estis la instruisto Kin Ruĥ, metinta la teorion de infereco en la fundamenton de la studo de la antikva historio! Nur post li definitive klariĝis la plej grava psikologia cirkonstanco de la antikvaj epokoj — la manko de elekto. Pli ĝuste, la elekto, tiom malfaciligita per socia nearanĝiteco, ke ĉia peno superi la cirkonstancojn kreskadis en moral-psikologian krizon aŭ en seriozan fizikan danĝeron.

Post la pensoj pri la instruisto antaŭ Faj Rodis aperis imago de alia homo, same ne timinta la animan pezon de esploristo de la historio de la EDM.

La organizinto de famaj elfosadoj, aktorino kaj kantistino Veda Kong estis por Rodis ekde la infanaj jaroj senŝanĝa idealo. Tre antaŭlonge la korpo de Veda Kong vaporiĝis en blua ekbrilo de alttemperatura sepulta radio. Sed bonegaj stereofilmoj de la Erao de la Granda Ringo plu portas tra jarcentoj ŝian vivan ĉarman aspekton. Nemalmultaj gejunuloj entuziasmiĝis per strebo iri laŭ sama vojo. En la socio, kie la historion oni opinias la plej grava scienco, multaj elektas tiun fakon. Sed historiisto, trasentanta ĉiujn malfeliĉojn kaj penojn de la homoj de la esplorata epoko, submetiĝas al nemalofte neeltenebla psikologia ŝarĝo. Multaj evitas la mornajn Malhelajn Jarcentojn kaj la EDM-on, penetro en kiujn postulas specialan sinregon kaj animan trejnon.

Faj Rodis eksentis la tutan pezon de la pasinteco, kuŝiĝintan sur ŝian animon, la pezon de la jarcentoj, kiam la historio estis ne scienco, sed nur instrumento de politiko kaj subpremado, amasigo de mensogo. Tre multajn penojn la falsistoj faris, por malgravigi la ordinarajn homojn de la antikvaj tempoj kaj per tio kvazaŭ kompensi la neplenvaloran, mizeran vivon de iliaj posteuloj. Por la homoj de la novaj, komunismaj eraoj de la historio de la Tero, sentime kaj abnegacie profundiĝantajn en la pasintecon, giganteco de tie renkontita sufero kuŝiĝis per nigra ombro sur la tutan vivon.

Rodis tiel profundiĝis en siajn pensojn, ke ne aŭdis grincon de la blendita pordo, singarde malfermita de Ĉojo Ĉagas. La supra lumo restis malŝaltita. Nur palaj radioj de violkoloraj gasaj lampoj kruciĝis en la mallumo de la subtera halo. Ĉojo Ĉagas ne tuj komprenis, ke li vidas sian gastinon en la strikta, kiel propra haŭto, skafandro, kaj avide komencis pririgardi ŝin. Faj Rodis revenis al la nuno, facile desaltis de sur la tablo kaj sub atenta rigardo de Ĉojo Ĉagas aliris la seĝon, sur kiu kuŝis ŝia vesto. Ĉojo Ĉagas levis la manon, haltigante Rodis-on. Ŝi nekomprene rigardis al li, korektante la harojn.

— Ĉu vere ĉiuj virinoj de la Tero tiel belas?

— Mi estas tute ordinara, — ridetis Faj Rodis kaj demandis: — Ĉu mia aspekto en la skafandro plezurigas vin?

— Certe. Vi estas tiel neordinare bela.

Faj Rodis rulis la maldikan veston en pufan rulaĵon kaj survolvis ĝin ĉirkaŭ la kapo, simile al vasta turbano. Surmetita iomete oblikve, la turbano donis al la regulaj kaj etaj trajtoj de la tera virino senzorgan kaj ruzetan esprimon.

Ĉojo Ĉagas ŝaltis la supran lumon kaj prokrastis, rigardante al la gastino kun senkaŝa admiro.

— Ĉu en la stelŝipo estas virinoj pli belaj ol vi?

— Jes. Olla Dez, ekzemple, sed ŝi ne aperos ĉi tie.

— Bedaŭrinde.

— Mi petos ŝin danci por vi.

Ili revenis en la verdan ĉambron, kiun Rodis forlasis antaŭ tri tagoj. Ĉojo Ĉagas proponis al ŝi ripozi. Rodis rifuzis.

— Mi hastas. Mi kulpas antaŭ la kunuloj. Miaj amikoj, verŝajne, maltrankvilas. La filmoj de la tera pasinteco forgesigis min pri tio. Sed mi tiel dankas vin pro la malkaŝemo! Estas facile imagi, kiom gravas por historiisto tiu renkontiĝo kun dokumentoj kaj verkoj de antikva arto, perditaj ĉe ni sur la Tero.

— Vi estas unu el tre malmultaj, vidintaj tion, — severe diris Ĉojo Ĉagas.

— Ĉu vi ligas min per promeso nenion diri al la loĝantoj de via planedo?

— Ĝuste!

Faj Rodis etendis la manon, kaj denove Ĉojo Ĉagas penis lasi ĝin en la sia. Aŭdiĝis mallaŭta fajfo de interparolilo. La reganto forturniĝis al la tableto, diris kelkajn malklarajn vortojn. Baldaŭ en la ĉambron eniris maltrankvila inĝeniero Tael. Haltinte ĉe la pordo en respekta pozo, li riverencis al Ĉojo Ĉagas, ne tuj rimarkinte Rodis-on en la profundo de la ĉambro.

— La gastoj de la Tero serĉas sian regantinon. Ili venis en la halon de Juĝo kaj kondukis kun si unu el la naŭpiedaj aparatoj. Kiaj ordonoj sekvos?

— Neniaj. Ilia regantino estas ĉi tie, ŝi tuj aliĝos al ili. Kaj vi restos por konsiliĝo!

Inĝeniero Tael turniĝis kaj rigidiĝis. La metala Rodis, kronita per la gaja nigra turbano, sub kiu lumis ŝiaj neordinaraj verdaj okuloj, ŝajnis al li potenca kreaĵo de nekonata mondo. Ŝi staris sendepende kaj libere, kio estis neimagebla por virino de Jan-Jaĥ, plene malfermita kaj samtempe tia malproksima kaj neatingebla, ke la inĝeniero eksentis doloron, eĉ malesperon.

Faj Rodis afable ridetis al ŝi kaj alparolis al la prezidanto de la Kvaropa Konsilio:

— Ĉu vi permesos baldaŭ intervidiĝi kun vi?

— Certe. Ne forgesu pri via Olla kaj pri la dancoj!

Faj Rodis eliris. Ŝi nun iris sen akompananto tra malplenaj koridoroj kaj senhomaj haloj. En la unua halo kun rozkoloraj muroj, kun kojnoskribo de nigraj sagoj kaj rompitaj linioj staris virino. Rodis rekonis la edzinon de la reganto, kiu donis sian nomon al la tuta planedo. La belaj lipoj de Jantre Jaĥaĥ kurbiĝis en orgojla rideto, pli akra iĝis la malbonkora rompiĝo de la brovoj.

— Mi vidas vian ludon, sed ne atendis de la klera estrino de la alvenintoj tian senhontecon kaj arogantecon!

Faj Rodis silentis, rememorante semantikon de la forgesitaj sur la Tero insultaj vortoj, kun kiuj ŝi devis konatiĝi sur Tormans. Tio eĉ pli kolerigis la tormansaninon.

— Mi ne permesos, ke vi promenu ĉi tie en tia aspekto! — ekkriis ŝi.

— En kia aspekto? — nekomprene ĉirkaŭrigardis sin Faj Rodis. — Ha, ŝajne mi komprenas. Sed via edzo diris, ke tiu aspekto plezurigas lin.

— Diris! — sufokiĝis pro kolerego Jantre Jaĥaĥ. — Vi ne komprenas, ke vi estas maldeca! — Ŝi kun emfaza abomeno ĉirkaŭrigardis Rodis-on.

— La vesto ne taŭgas por strato ĉe viaj moroj, — konsentis Rodis. — Sed ĉu en loĝejoj? Via vesto, ekzemple, ŝajnas al mi kaj pli bela, kaj pli defia.

La tormansanino, vestita en robon kun malalta korsaĵo, nudiganta la bruston, kaj en mallongan, distranĉitan je mallarĝaj rubandoj jupon, ĉe ĉiu moviĝo malfermantan la femurojn, vere ŝajnis pli nuda.

— Krome, — apenaŭ rimarkebla rideto glitis laŭ la lipoj de Rodis, — en tiu ĉi metalo mi estas absolute neatingebla.

— Vi, teranoj, estas aŭ senlime naivaj, aŭ tre ruzaj. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi estas bela, kiel neniu virino de mia planedo? Bela, neordinara kaj danĝera por niaj viroj... Eĉ nur rigardi al vi... — Jantre Jaĥaĥ nervoze kunpremis la manojn. — Kiel mi klarigu al vi? Vi kutimiĝis al perfekteco de la korpo, tio iĝis normo ĉe vi, dum ĉe ni tio estas raraĵo.

Faj Rodis metis la manon sur la nudigitan ŝultron de Jantre Jaĥaĥ, kaj tiu retiriĝis, eksilentinte.

— Pardonu min, — riverencetis Rodis. Ŝi disvolvis la turbanon kaj dum momento vestis sin.

— Sed vi promesis al la edzo iajn dancojn?

— Jes, kaj tion necesos plenumi. Mi ne pensas, ke tio povas esti malagrabla por vi. Tamen rilatoj kun la reganto de la planedo estas speciala afero, koncernanta la kontakton de niaj mondoj.

— Kaj ĝi ne koncernas min? — ree eksplodis la tormansanino.

— Jes! — konfirmis Faj Rodis, kaj Jantre Jaĥah malaperis, muta pro furiozo.

Faj Rodis staris iom en medito kaj malrapide ekiris tra la halo. Forta laco obtuzigis ŝian ĉiaman akrecon de sentoj. Ŝi trairis la duan, flavan kun bruno, halon kaj ĵus eniris en la lastan, malforte prilumitan galerion, kunigantan la restadejon de la reganto kun la parto de la palaco, disponigita al la teranoj, kiam ŝi eksentis ies rigardon. Rodis momente koncentriĝis en psika streĉo, nomata la artifiko de rebato de malbona intenco. Sufoka sono, simila al ekkrio de miro kaj nekompreno, aŭdiĝis el la mallumo. Rodis, streĉante la volon, iris pretere, kaj post ŝi, malalte kliniĝinte, kuris homo, direktante sin en tiun flankon, de kie ŝi venis.

Kaj ĝuste tiam malsupre io peze falegis. La kriego de SDP, vokanta Rodis-on, penetris ĉiujn angulojn de la palaco. Preterkuris gardistoj. Tio estis ĝuste tiu momento, kiam la «sava» kompanio falis tra la planko de la Halo de Mallumo, aŭ de la Halo de Juĝo, kiel ĝi nomiĝis oficiale.

La homoj de la Tero ankoraŭ ne komprenis, ke la gardistaron de la palaco kaj la malsuprajn estrojn ne eblas rigardi kiel homojn normalajn, kvankam nesufiĉe klerajn kaj edukitajn, tamen ja responsantajn pri siaj agoj. Ne, la «liluloj» estis morale difektaj, psikologie rompitaj estaĵoj, nekapablaj rezoni kaj plene liberigintaj sin de responso, senrezerve fidelaj al la volo de la superaj estroj. Ĝuste al tia konkludo venis la stelŝipanoj, diskutinte la okazintaĵon post mallonga raporto de Faj Rodis.

— Ni ĉiuj faris multegajn erarojn. — Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn per la ridantaj okuloj. — Ĉu mi rajtas riproĉi vin, se mi mem deziras iel tumultigi, dispuŝi tiun krudferan obstinon, deziron konservi la teruran ordon?

— Nin tute premis la konservejoj de informo, — diris Ĉedi, — antikvaj preĝejoj kaj aliaj forlasitaj ejoj, plenŝtopitaj per stakoj de libroj, paperoj, mapoj kaj dokumentoj, ŝimintaj, iufoje duonputrintaj. Por trarigardi almenaŭ unu tian konservejon, necesas centoj da diligentaj laborantoj, kaj proksimuma nombro de konservejoj sur la tuta planedo estas ĉirkaŭ tricent mil.

— Ne pli bone statas pri artaĵoj, — rimarkis Gen Atal. — En Domoj de Muziko, Pentroarto kaj Skulptaĵo estas eksponita nur tio, kio plaĉas al la Kvaropa Konsilio kaj al iliaj plejaj proksimuloj. Ĉio cetera, nova kaj malnova, estas faligita en ŝlositaj domoj, kiujn neniu vizitas. Mi rigardis en unu. Tie estas amasoj da kungluiĝintaj kanvasoj kaj senordaj piramidoj de statuoj, kovritaj per dika tavolo de polvo. La koro kunpremiĝas dum rigardo al tiu tombejo de kolosa krea laboro, revoj, esperoj, tiel «realigitaj» de la homaro de Jan-Jaĥ!

— Ĝenerale, ĉio klaras, — diris Eviza Tanet. — Restante ĉi tie, ni nenion vidos, krom tio, kion oni deziros montri al ni. Rezulte ni liveros sur la Teron terure misformitan bildon de la vivo de Tormans, kaj nia ekspedicio alportos tro malgrandan utilon!

— Kion do vi proponas? — demandis Vir Norin.

— Iri en la profundon de la ordinara vivo de la planedo, — konvinkite respondis Eviza. — Post kelkaj tagoj ni povos demeti la skafandrojn, kaj nia metala aspekto ne plu ĝenos ĉirkaŭantojn.

— Ĉu demeti la skafandrojn? Kaj armiloj de murdistoj? — ekkriis Gen Atal.

— Sed tamen necesos, — trankvile diris Rodis, — alie ni restos fremdaj por la homoj de Tormans. Kaj nur de ili ni ricevos la veran bildon pri la ĉi-tiea vivo, pri ĝiaj celoj kaj senco. Estas sensence esperi, ke nia sepopo disfosos grandegajn tavolojn de forgesita informo kaj povos kompreni ĝin. Ni bezonas homojn el diversaj lokoj, diversaj sociaj niveloj kaj profesioj. Profesio ĉi tie tre gravas, ili havas ĝin unusolan por la tuta vivo.

— Kaj malgraŭ tio, ili laboras malbone, — rimarkis Ĉedi. — Tivisa kaj Tor vizitis biologiajn institutojn de la planedo kaj estis afekciitaj de nekredebla neprizorgiteco de rezervejoj kaj parkoj: forkonsumitaj, mortantaj arbaroj kaj tute degenerinta faŭno. Demetu pli baldaŭ la skafandrojn, Eviza!

— Necesos toleri ankoraŭ ĉirkaŭ ses tagojn.

La stelŝipanoj komencis disiri al la ĉambroj, por prepari vican transsendon al «Malhela Flamo».

— Ĉu vi deziris vidi Veda-n Kong? Do ni iru, — subite turnis sin Rodis al Ĉedi.

La longe silentinta nigra SDP ektrotis el la angulo al la divano. Faj Rodis prenis el ĝi «steleton» de memormaŝino kun ankoraŭ netuŝita banderolo kaj disvolvis la stanfolion. La grenate ruĝa koloro diris pri biografio de lirika direkto. Post kelkaj manipuloj de Rodis antaŭ la alta, blue drapirita muro aperis bildo de virino. Stereofilmoj de la EGR estis neniel malpli bonaj, ol la modernaj, kaj Veda Kong, tra la forpasintaj jarcentoj, eniris kaj eksidis antaŭ Rodis kaj Ĉedi en fajne plektitan metalan fotelon de tiu tempo.

— Mi ŝaltis la kvinan radion, — flustre diris emociiĝinta Rodis. — Tion, kion mi neniam vidis mem, — la lastan jardekon de ŝia vivo. Kiam ŝi finis deĉifradon de la milita historio de la kvara periodo de la EDM...

Ĉedi, lokiĝinta en la malproksima angulo de la divano, vidis antaŭ si samtempe Veda-n Kong kaj Faj-on Rodis, kvazaŭ sidantajn unu kontraŭ la alia, la virinon de la Erao de la Granda Ringo kaj la virinon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj... Ĉiu lernejanino de la Tero konis Veda-n Kong, la esploristinon de teruraj subteraĵoj de la EDM, la heroinon de antikvaj fabeloj, la amatinon de du famaj homoj de sia tempo — de Erg Noor kaj de Dar Veter, la amikinon de la legenda Ren Boz. Ĉedi komparis la konatan bildon kun la viva daŭrigantino de ŝia afero. Faj Rodis ne devis trabatiĝi tra denso de ŝtonoj kaj danĝeroj de gardaj aparatoj. En la abismo de kosmo en distanco, neimagebla eĉ por la homoj de la epoko de Veda Kong, ŝi trovis tutan planedon, kvazaŭ restintan post tiuj krizaj tempoj de la tera homaro. Ĉedi kun infana admiro rigardis al la fajna vizaĝo de Veda, milda, kun karesaj grizaj okuloj, kun revema rideto. La kapo ete kliniĝis pro pezo de la grandegaj harligoj. La jaroj ne influis la knabinecan sveltecon de ŝia staturo, sed al Ĉedi, kompare kun la filmoj de la junaj jaroj de Veda, ŝajnis, ke kaŝita malgajo penetras ŝin tutan.

Grandega diverseco de homa aspekto sur la Tero, speciale en la Erao de Komuna Laboro, kiam komencis kuniĝi plej malsamaj rasoj kaj etnoj, superis ajnan fantazion. Ĉiaspecaj koloroj de haroj, okuloj, haŭto kaj specialecoj de kompleksio kombiniĝis en idoj de ĥmero-evenko-hindoj, hispano-ruso-japanoj, anglo-polinezian-zulu-norvegoj, eŭsko-italo-arabo-indonezianoj k.t.p. Listoj de tiuj senfinaj kombinaĵoj okupadis tutajn bobenojn da genealogioj. Vasteco de elekto de genetikaj kombinoj garantiis senfinecon de la vivo sen degenero, tio estas senliman leviĝadon de la homaro. La feliĉo de la Tero estis en tio, ke la homaro aperis el malsamaj malproksimaj grupoj kaj kreis sur la historia vojo multajn apartaĵojn, kulturajn kaj fizikajn. Komence de la Erao de la Granda Ringo la tipo de la homo de la Tero iĝis pli perfekta, anstataŭinte la multaspektajn tipojn de la Erao de Komuna Laboro. Ĝis la fino de tiu Erao la homoj dividiĝis je du ĉefaj kategorioj: la neandertaloida — fortika, kun pezaj krudaj ostoj, kaj kromanjonoida — kun pli maldika skeleto, pli granda alto, pli rompebla psike kaj pli fajna en sentoj. La afero de genetikistoj estis preni de ambaŭ la plej bonan, kuniginte ilin en unu, kio estis farita dum la EGR. Kaj en la EKM la pureco de la aspekto iĝis eĉ pli bone esprimita, kiel tion vidis Ĉedi, komparante la asketan firmecon de la kvazaŭ ĉizita el ŝtono vizaĝo de Faj Rodis kun la milda aspekto de Veda Kong.

Faj Rodis reflektis ankoraŭ unu ŝtupon de altiĝo de la energio kaj universaleco de la homo, konscie ellaborata en la socio, evitanta pereigan specialecon. Faj Rodis en ĉio ŝajnis pli fortika, pli firma ol la virino de la EGR — kaj per la konturoj de la forta korpo kun fortika skeleto, kaj per la lokiĝo de la kapo sur la alta, sed ne maldika kolo, kaj per necedema rigardo de la okuloj, metitaj pli larĝe, ol ĉe Veda, kaj respektive per pliaj larĝoj de la frunto kaj de la mentono.

Krom tiuj ekstere arkaikaj trajtoj de plia psikofizika forto kaj fortikeco de la korpo, Rodis ankaŭ interne diferencis disde Veda Kong. Se al Veda ajnulo tiriĝus senrezerve kaj fideme, do Rodis estus ĉirkaŭbarita per limo, por kies trairo necesus certeco kaj peno. Se Veda kaŭzis amon ekde unua rigardo, do Rodis — admiron kaj ioman timeton.

Veda Kong turnis sin al la nevidebla spektantaro:

«Jen du kantoj de la milita periodo de la EDM, antaŭnelonge tradukitaj de Tir Gvist. La melodioj estas senŝanĝaj».

Ies manoj transdonis al Veda malpezan muzikilon kun larĝa plata sonkesto kaj kordoj, streĉitaj sur la longa kolo. Ŝiaj fingroj eligis longajn sonorajn sonojn de melodio simpla kaj trista, kiel falantaj larmoj.

«Preĝo pri kuglo», — diris Veda, kaj ŝia malalta forta voĉo plenigis la grandan ĉambron de la palaco.

En la kanto estis alparolo al ia dio kun preĝo pri sendo de pereo en batalo, ĉar en la vivo por la homo jam nenio plu restis.

— «Mortigan kuglon sendu al mi, ja via graco estas senfina», — ripetis Ĉedi. — Kiel povis la socio konduki la homon, evidente, trankvilan kaj kuraĝan, al preĝo pri kuglo?

La dua kanto ŝajnis eĉ pli nekredebla:

Feliĉas nur morta! Flugas avioj,
Tondras kanonoj, jen tanka frakas',
Kugloj pluvegas, vivuloj tremegas,
Kaj kreskas kadavra amas'...

Veda Kong kantis, kliniĝante al la triste kaj minace murmuregantaj kordoj. Nekonata amara faldeto kripligis ŝiajn lipojn, kreitajn por malfermita rideto.

«Eliru al maro — kadavroj sur ondoj...»

Tuj kiam malaperis la bildo, Faj Rodis ekstaris kaj diris amare:

— Veda Kong pli bone ol ni sentis la tutan nemezureblon de la suferoj, travivitaj de niaj prauloj.

— Ĉu vere la kontraŭhumanismo estis tiel disvastiĝinta en la EDM, ĉu ĝi determinis la tutan vivon? — demandis Ĉedi.

— Feliĉe, ne. Sed tamen la kontraŭhumanismo penetris ĉion, eĉ la arton. La plej grandaj poetoj de tiuj tempoj permesis al si versojn kiel tiuj. — Rodis deklamis malaltvoĉe kaj laŭte: — «Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj, pafu, maŭzer', al amas' de fuĝuloj!»

— Neeble! — miregis Ĉedi. — Kio estas maŭzer'?

— Speco de portebla pulvopafilo.

— Do ĉu tio estis serioza? Pafi al fuĝantoj, saviĝantaj el danĝero? — Ĉedi morniĝis.

— Tute serioza.

— Sed al kio tio kondukis?

Anstataŭ respondo Rodis malfermis vandon de la SDP kaj elprenis oblongan romban ujon de kristal-onda orgeno. Levinte ĝin sur la dismetitaj fingroj de la maldekstra mano, ŝi kelkfoje movis super ĝi la dekstran manplaton. Eksonis muziko, potenca kaj malbonkora, ruliĝanta per ondego, en kiu dronis kaj sufokiĝis disonancaj akordoj de longigitaj sonoj. Sed tiuj obtuzigitaj plendoj firmiĝis, kuniĝis kaj plektiĝis en kirlaĵon de damno kaj moko.

Ĉedi nevole kunpremiĝis.

La sonoj kun ŝriko, jen malaltiĝante, jen altiĝante, disiĝis en sordina muĝo. En tiun ĥaoson de la rompiĝanta, saltanta melodio eniris la voĉo de Faj Rodis:

Ho Tero, vane ŝerci ĉesu,
Eliru el mizera ŝel',
Kaj iĝu — veras la impreso —
Per fajro penetrita stel'!

Surdiga fajfo kaj hurlo, kvazaŭ eksplodo de atoma fajro, leviĝis poste, kaj la muziko subite ĉesis.

— Kio estis tio? De kie? — sufokiĝante, demandis Ĉedi.

— «Adiaŭo kun la planedo de doloro kaj kolero», la kvina periodo de la EDM. La versoj estas pli antikvaj, kaj mi suspektas, ke la poeto iam enmetis en ilin alian, lirikan sencon. La deziro de plena neniigo de la malsukcesinta vivo sur la planedo, kaptinta liajn posteulojn, realiĝis, speciale, en la fuĝo de la prauloj de la tormansanoj.

— Kaj malgraŭ ĉio ĉi, nia Tero renaskiĝis hela kaj pura.

— Jes, sed ne la tuta homaro. Ĉi tie, sur Tormans, ĉio ripetiĝas.

Ĉedi alpremiĝis al Faj Rodis, kiel filino, serĉanta subtenon de la patrino.




Veda Kong — pri Veda Kong, Erg Noor, Dar Veter kaj Ren Boz legu en «La nebulozo de Andromedo» (rim. de la tradukinto).
«Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj...» — el poemo de granda rusa kaj sovetia poeto Vladimiro Majakovskij (1894–1930) «150 000 000» (1920) (rim. de la tradukinto).
«Ho Tero, vane ŝerci ĉesu...» — el versaĵo de N. Gumiljov «Naturo» (1918) (rim. de la tradukinto).