Ĉapitro 1

Mito pri planedo Tormans


— Konklude permesu rakonti pri deveno de la nomo. En la kvina periodo de la EDM en la okcidenta sfero de la monda kulturo altiĝis malkontento pri la civilizo, kreskinta el la kapitalisma formo de socio. Multaj verkistoj kaj sciencistoj penis rigardi en estontecon. La antaŭsentoj de artistoj eniris en pensojn de progresemaj homoj kiel maltrankvilo antaŭ proksimiĝanta krizo dum tiuj jaroj, kiam maturiĝintaj kontraŭdiroj plej ofte finiĝadis per militaj konfliktoj. Sed post la invento de malproksimaj raketoj kaj nuklea armilo la timo pri estonta sorto de la homaro iĝis universala, kaj, memkompreneble, speguliĝis en la arto. En la Domo de Artoj estas konservata pentraĵo de tiu epoko. Mallonga subskribo sub ĝi estas tute komprenebla por ni: «La lasta minuto». Sur vasta kampo vice staras gigantaj raketoj, similaj al altaj krucoj sur antikva tombejo. Malalte pendas la malhela, sensuna ĉielo, minace trastrekita per akraj pikiloj de raketaj pintoj — teruraj portantoj de termonuklea morto. Homoj, malkuraĝe retrorigardante, kvazaŭ mem timante pri la faritaĵo, vice kuras al nigra kaverno de profunda bunkro. La pentristo sukcesis transdoni senton de terura katastrofo, jam neevitebla, ĉar responde al pereo de milionoj da senkulpaj homoj de tie, kien estas celitaj la krucsimilaj monstroj, alflugos samaj raketoj. Pereos ne tiuj, kiuj kuras en la bunkron, sed pentritaj sur la alia flanko de la diptiko viro kaj virino, junaj kaj plaĉaj, fleksintaj la genuojn sur bordo de granda rivero. La virino alpremas al si etan infanon, kaj pli aĝa knabo forte alkroĉiĝis per la manoj al la patro. La viro brakumas la virinon kaj la infanojn, turninte la kapon malantaŭen, tien, kie el alruliĝanta nubo de atoma eksplodo elŝoviĝis giganta glavo, levita super la mizeraj figuretoj de la homoj. La virino ne retrorigardas — ŝi rigardas al la spektanto, kaj senfina tristo de kondamniteco sur ŝia vizaĝo premas ĉiun, kiu vidas tiun pentraĵon. Ne malpli forte estas esprimita senhelpeco de la viro — li scias, ke ĉio estas finita, kaj nur deziras, ke — pli rapide.

La humoroj, similaj al tiuj spegulitaj en la pentraĵo, inter homoj, kiuj konfesis kristanan religion kaj senrezerve kredis je specialaj, tiam nomataj mistikaj, fortoj, starantaj super la naturo, aperis eĉ pli frue, post la unua monda milito de la EDM. Moralistoj jam delonge vidis neeviteblon de disfalo de la antaŭa moralo, eliranta el religiaj dogmoj, kune kun dekadenco de la religio, sed malsame de dialektikaj filozofoj ili ne vidis eliron en rekonstruo de la socio. Ekzemplo de tia reago al la realo por ni iĝis la konserviĝinta el tiu periodo malgranda libro de Artur Lindsej pri fantastika vojaĝo sur iun planedon en la sistemo de la stelo Arkturo. Certe, la vojaĝo estis spirite-mistika. Tiama teĥniko eĉ ne povis pensi pri stelŝipoj. Sur la imagita planedo okazis repago de pekoj de la homaro. Morna, trista vivo, pripentrita de la aŭtoro, mirigas per riĉeco de fantazio. La planedo nomiĝis Tormans, kio en jam forgesita lingvo signifis «turmento». Tiel naskiĝis la mito pri la planedo de turmento, kiun poste uzadis, kiom ni povas juĝi, kaj pentristoj, kaj verkistoj de pluraj generacioj. Al la mito pri Tormans oni revenadis plurfoje, kaj tio okazadis ĉiam en periodoj de krizoj, malfacila milito, malsato kaj malklara estonteco. Por ni la planedo Tormans estis nur unu el multaj miloj da fabeloj, forgesitaj por ĉiam. Sed ĉiuj scias, ke antaŭ sepdek du jaroj ni ricevis laŭ la Granda Ringo la unuan mesaĝon pri stranga planedo de ruĝa suno en la konstelacio Linko. Historiisto Kin Ruĥ, trovinta en arkivoj la fontaĵon de la mito, nomis la novan planedon Tormans — simbolo de malfacila vivo de homoj en nearanĝita socio.

Profunda voĉo de Faj Rodis eksilentis, kaj en la halo de la Konsilio de Stelnavigado por minuto ekregis silento. Poste ĉe la tribuno aperis maldika viro kun necedeme starantaj rufaj haroj. Lin bone konis la tuta planedo — kaj kiel rektan praidon de Ren Boz, kiu la unua faris eksperimenton pri rekta radio, preskaŭ pereinte dum ĝi, kaj kiel teoriiston de navigado de SRR. Homoj, kiuj vidis monumenton al Ren Boz, opiniis, ke Vel Heg tre similas al la praavo.

— La kalkuloj estas finitaj kaj ne kontraŭdiras al la hipotezo de Faj. Malgraŭ kolosa malproksimeco de Tormans, estas tute eble, ke ĝuste tiuj tri stelŝipoj, kiuj foriris el la Tero en la komenco de la EMU, la Erao de la Monda Unuiĝo, atingis tiun planedon. Ni imagu, ke la ŝipoj trafis en zonon de negativa gravito, falis en nul-spacon kaj de tie, nature, glitis malantaŭen, dum unu momento trafluginte centojn da parsekoj. Ĉe plena malklereco pri astronavigado pereo de la stelŝipanoj estis neevitebla, sed ilin savis pure hazarda koincido de la elirpunkto kun planedo, tre proksima per siaj ecoj al nia Tero. Nun oni scias, ke planedoj de nia tipo estas tute ne malofta fenomeno, kaj ekzistas preskaŭ en ĉiu stela sistemo kun pluraj satelitoj. Tial trovo de tia planedo per si mem ne estas mirinda, sed eliro al ĝi en la malriĉa je steloj regiono de la Galaksio estas escepta okazo. En antikvaj tempoj oni diris, rimarkinte la leĝon de anticipa venko super cirkonstancoj, ke al frenezuloj favoras sukceso. Ankaŭ ĉi tie — la freneza entrepreno de rifuĝintoj el la Tero, fanatikuloj, ne dezirintaj obei al la neevitebla iro de la historio, kroniĝis per sukceso. Ili iris blinde al ĵus malkovrita malhela stelaro apud la Suno, ne suspektante, ke tiu makulo, ĉirkaŭita de zono de malhela substanco, estas tute ne komplika sistemo de nevidebla stelo, sed falejo, loko de disŝiriĝo de la spaca strukturo, ĉirkaŭfluanta ondiĝon de Tamas.

Mi ankoraŭfoje trarigardis la registraĵon de memormaŝinoj pri la mesaĝo 886449, de la cent kvina ŝlosilo, de la dudek unua grupo de la informcentro 26 de la Granda Ringo. Priskriboj de loĝantoj de Tormans estas malmultaj. La ekspedicio el planedo de la konstelacio Cefeo, kies nomo ankoraŭ ne estas tradukita al la lingvo de la Ringo, povis ricevi nur kelkajn fotojn, kaj laŭ ili eblas juĝi, ke la tormansanoj estas tre similaj al tiuj homoj, kiuj faris la desperan entreprenon antaŭ multaj jarcentoj.

Jam estas farita kalkulo de dupolusa probablo — ĝi egalas al 0.4. La maŝino de Komuna Pripensado sumis laŭ ĉiuj regionoj «jes»-on kun granda indico, kaj la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo same voĉdonis por sendo de ekspedicio.

Vel Heg deiris de la tribuno, kaj lian lokon okupis la prezidanto de la Konsilio.

— Post tia argumentaro la Konsilio havas nenion decidendan — ni obeas al la opinio de la planedo!

Senbreĉa brilo de verdaj lumoj en la halo estis respondo al la vortoj de la prezidanto. Tiu daŭrigis:

— La Konsilio tuj komencas laboron pri formado de la ekspedicio. La plej grava, gravega afero estas elekto de astronaŭtoj. «Malhela Flamo» — nia dua SRR — estas malgranda, kaj ni ne povos sendi tiom da homoj, kiom necesas. La stelŝipon regas ok homoj, ĉiuj neŝanĝeblaj, krom navigaciistoj. Kvin homoj super tio, kalkulante la estron, estas maksimumo de tio, kion povas preni «Malhela Flamo» sen neeltenebla ĝeno por homoj. Ni kun amaro konscias, ke niaj SRR-oj ankoraŭ estas ne pli ol eksperimentaj maŝinoj, kaj tiuj, kiuj ilin kondukas, fakte estas elprovantoj de la plej danĝera tipo de moviĝo en la kosmo. Ĉiu flugo, speciale en nekonatan regionon de la mondo, kiel antaŭe, entenas en si riskon de pereo...

En unu el la superaj vicoj de la halo trifoje brilis ruĝa lumo. Levis sin junulo en larĝa blanka mantelo.

— Ĉu necesas substreki la danĝeron? — diris li. — Vi scias, kiomgrade tio kreskigas alfluon de dezirantoj eĉ en teĥnika eksperimento. Sed temas pri Tormans, pri eblo kuniĝi kun niaj homoj, kun ero de la homaro, hazarde perdita en foro de la spaco!

La prezidanto balancis la kapon.

— Vi venis antaŭnelonge el Jupitero kaj preteris detalojn de la diskuto. Ne estas eĉ guto da dubo — ni devas tion fari. Se loĝantoj de Tormans estas homoj de la Tero, do niaj kaj iliaj praavoj spiris la saman aeron, kies molekuloj plenigas niajn pulmojn. Ili kaj ni havas komunan fonduson de genoj, komunan sangon, kiel oni dirus en tiu epoko, kiam ili forflugis el la Tero. Kaj se ilia vivo estas tiel malfacila, kiel opinias Kin Ruĥ kaj liaj kunlaborantoj, do des pli ni devas rapidi. Ni en la Konsilio parolis pri danĝero kiel pri speciala motivo de elekto de homoj. Mi rememorigas ankoraŭfoje: ni ne povas uzi forton, ne povas veni al ili kiel punaj aŭ ĉion pardonantaj heroldoj de supera mondo. Devigi ilin ŝanĝi sian vivon estus frenezo, kaj tial necesas speciala takto kaj aliro en tiu senekzempla ekspedicio.

— Do je kio vi esperas? — zorgeme demandis la homo el Jupitero.

— Se ilia malfeliĉo — kiel plejmulto da ĉiuj malfeliĉoj — estas pro malklero, alivorte blindeco de scio, tiam ili malblindiĝu. Kaj ni estos kuracistoj de iliaj okuloj. Se la malsano estas pro malfacilaj ĝeneralaj kondiĉoj de la planedo, ni proponos al ili kuraci iliajn ekonomion kaj teĥnikon — en ĉiuj okazoj nia devo estas veni kiel kuracistoj, — respondis la prezidanto, kaj ĉiuj anoj de la Konsilio leviĝis, kiel unu homo, por esprimi plenan konsenton.

— Kaj se ili ne deziros? — kontraŭdiris la jupiterano.

La prezidanto sen deziro respondis:

— Turnu vin al la Akademio de Antaŭdirado de Estonteco. Ĝi jam diskutas diversajn variantojn. Kaj ni, antaŭ ol la anoj de la Konsilio disiros al laboraj grupoj, devas kune decidi la demandon pri estro de la ekspedicio!

La nomo de Faj Rodis, disĉiplino de Kin Ruĥ, eksperto pri la historio de la EDM, vokis briladon de zonoj da verdaj lumoj.

— Al mi ŝajnas, — aldonis la prezidanto, deironte de la tribuno, — ke necesas elekti homojn kiel eble plej junajn, inklude specialistojn de la ŝipo. Junularo psike pli proksimas al la EDM kaj la EMU, ol maturaj homoj, kiuj malproksime iris la vojon de perfektiĝo kaj iufoje malbone komprenas subitecon kaj forton de emocioj de juneco.

La prezidanto ridetis rapide kaj ruze, imaginte indignajn deklarojn, kiujn ricevos de junularaj grupoj la informa centro de la Konsilio de Stelnavigado.


La loko de starto de la SRR «Malhela Flamo» estis elektita tiel, ke ĝin povu adiaŭi kiel eble plej multe da homoj. Stepa ebenaĵo en ringo de malaltaj montetoj en la altebenaĵo Revat en Hindio estis tiusence ideala. Same kiel ĉiuj unuaj stelŝipoj de rekta radio, «Malhela Flamo» devis foriri ekster la sunsistemon per ordinaraj anamezonaj motoroj, kaj tie, en la anticipe kalkulita punkto, ekrani sian staton en nia sistemo de la spaco-tempo. Tio permesas meti sin sur la limon de Tamas en la nul-spaco.

La mallerta formo de la stelŝipo malfaciligis ĝian deŝiron de la Tero. Pro tio necesis leviĝi ne per la planedaj, sed tuj per la anamezonaj motoroj. Tial unuaj SRR ne povis starti sur ordinaraj kosmodromoj, sed nur en foraj kaj dezertaj lokoj.

Dukornaj aktivigiloj de magneta kampo elmetiĝis por defendo. Homoj, kolektiĝintaj sur la montetoj, kaŝiĝis malantaŭ metala reto, surmetinte specialajn duonmaskojn, kiuj kovris la orelojn, la nazon kaj la buŝon per tavolo da mola plastaĵo. Sur la «kornoj» de la aktivigiloj ekbrilis signaloj, apenaŭ rimarkeblaj en lumo de tropika mateno. La verda kupolo por tiuj kelkaj sekundoj, dum kiuj la magnetaj amortizaj ŝaktoj interne de la ŝipo ricevadis plenan povon. «Malhela Flamo» ekpendis, malrapide turniĝante ĉirkaŭ la vertikala akso. Pale flagretanta fosto de anamezono disfluadis sub ĝi ĝis la limoj de la defenda muro. Subite la stelŝipo faris duan vertikalan salton en la ĉielon kaj tuj malaperis. Neatenditeco, simpleco, kaj krome abomena strida ŝriko tute ne similis al tondra kaj solena starto de ordinaraj stelŝipoj. Gigantaj kaj kolosaj ŝipoj foriradis el la Tero majeste, kvazaŭ fierante pri sia forto, kaj tiu ĉi malaperis, kvazaŭ forkurante.

La adiaŭintoj disiris iom elrevigitaj. Tute ne ĉiuj imagis danĝerecon de SRR kaj malfacilecon de la ekspedicio. Nur granda imagpovo aŭ profunda scio, aŭ ili ambaŭ, igis parton da homoj resti enpensiĝintaj antaŭ la malpleniĝinta kavo, kovriĝinta per blanka pulvoro de forbruligita grundo.

La homa racio, kvankam riĉiĝinta kaj evoluinta dum la lastaj tri mil jaroj, plu perceptadis kelkajn fenomenojn nur de sola ekstera flanko kaj rezignis kredi, ke tiu mallerta konstruaĵo kapablas preskaŭ momente trapiki la spacon, anstataŭ ol obeeme turniĝi en ĝi, samkiel lumradioj, dum jarmiloj laŭ permesitaj kanaloj de ĝia komplika strukturo.

Uzante siajn magnetajn estingilojn de inercio, «Malhela Flamo» plu akceliĝadis per samaj saltoj, pereigaj por malnovaj stelŝipoj, kaj komunikado kun la ŝipo ĉesis.

Ene de «Malhela Flamo», tuj kiam la indikiloj de RSŜ (rapido de la spaco Ŝakti) stabiliĝis sur nivelo 0.10129, ĉiuj ŝipanoj forlasis la inercian kameron, disirinte al siaj postenoj.

En la platigita sferoido de la stirejo, pendigita en la centro de la kupolo, estis nur la ŝipestro Grif Rift, Faj Rodis kaj Div Simbel. Unu post alia estis forĵetataj variantoj de Ŝakti-orientiĝo de la stelŝipo, momente kalkulataj fare de la elektronika cerbo de la kursa regpanelo. Per lertaj, fulmorapidaj turnoj de stangetoj Div Simbel intence enigadis distordajn perturbojn de gravitaj kurboj kaj erarojn, imitante hazardaĵojn de Finnegan. Finfine per malforta brilo eklumis kvar flavaj steletoj en la rezulta fenestro, kaj vibrado de la stelŝipo kvietiĝis. «Malhela Flamo» ekiris laŭ la kurso. La inĝeniero ŝaltis la pilotan aparataron kaj senmoviĝis super la indikilo de stabileco.

Faj Rodis kaj Grif Rift silente ekstaris sur diskon en la planko de la stirejo, kiu mallevis ilin sur la duan etaĝon de la ŝipo. Ĉi tie ambaŭ astronavigaciistoj kune kun Sol Sain laboris pri kalkuloj de la enira kaj elira punktoj — ambaŭ devis esti pretaj samtempe, ĉar la stelŝipo glitis sur rando de Tamas en la nul-spaco dum nur mallonga tempo, uzata por turnoj post eniro kaj antaŭ eliro. Por moviĝo en la nul-spaco la tempo de Ŝakti ne ekzistis. Necesa precizo de kalkulo por tiaspeca navigado superis ajnan imagpovon kaj ankoraŭ antaŭnelonge oni opiniis ĝin neatingebla. La unua SRR «Noogen» povis eliri nur en proksimume skizitajn zonojn de la spaco. Probablo de eraroj estis granda, kio finfine kaŭzis la pereon de «Noogen».

Post la invento de la kaskada metodo de korelacioj iĝis ebla determino de la elirloko kun precizo ĝis duonmiliardo da kilometroj. Kreitaj preskaŭ samtempe aparatoj por «palpado» de gravitkampoj el la nul-spaco malebligis katastrofojn pro eliro sur stelon aŭ alian danĝeran amasiĝon de materio. Je tiuj aparatoj esperis la freneze kuraĝaj esplorantoj de Tamas.

Kaj nun Vir Norin kaj Menta Kor estis enigantaj en maŝinojn ĉiujn anticipajn kalkulojn, faritajn de gigantaj institutoj de la Tero, por adapti ilin al konkretaj kondiĉoj en la loko de anihilacio de la stelŝipo. Ili laboris ne haste, sed ankaŭ ne distriĝante. Je ilia dispono estis kvardek tri tagoj.

Faj Rodis geste adiaŭis kun Rift kaj malrapide ekiris laŭ mola tapiŝo al sia kajuto, lokita en la vico de la aliaj laŭ la periferio de la dua etaĝo. Ŝia ĉeesto necesis nenie. La dum monatoj trejnitaj ŝipanoj kaj specialistoj de la ekspedicio bezonis neniajn ordonojn por ĉiutaga laboro — tio estas kondiĉoj, kiuj jam dum jarmiloj ekzistas por homoj de la Tero. Dum nenio okazas, tempo de Faj Rodis apartenis al ŝi mem, des pli ke multegaj aferoj estis tute ekster ŝia kompetenteco. La dika pordo el fibra silikolo aŭtomate malfermiĝis kaj fermiĝis, tralasinte Faj-on Rodis. Ŝi fortigis alfluon de aero en la kajuton kaj donis al ĝi sian ŝatatan aromon — freŝan, varman odoron de sunvarmigitaj afrikaj stepoj. Mallaŭte zumis la muroj de la kajuto, kvazaŭ vere ĉirkaŭe kuŝis savano, priblovata de vento.

Faj Rodis eksidis sur malaltan divanon, pensis iomete kaj deglitis sur blankan malmolan tapiŝon antaŭ magneta tableto. Inter aĵoj, algluiĝintaj al ĝia supraĵo, staris malgranda dioramo, kadrita per oreca ovalo. Rodis tuŝis nerimarkeblan stangeton, kaj la eta aĵo transformiĝis al videjo de senlima foro, plena je vivaj kaj fortaj koloroj de la naturo. Super malleviĝanta en nekonatejon blueta ebeno flugis facilrompa ŝveba aparato, aspektanta kiel mallerta platformo kun krude elstarantaj anguloj, kurbaj mastoj kaj polvokovrita supraĵo. Alkroĉiĝinte al iu stango, sur ĝi staris du gejunuloj. La junulo kun akraj vizaĝtrajtoj firme tenis ĉe la talio la junulinon de mongola tipo. Ŝiaj nigraj haroj flirtis en vento, kaj unu mano estis levita supren — ĉu signalo, ĉu adiaŭa gesto. La morna polva ebenaĵo kun malforta kreskaĵaro kliniĝis en kaŝiĝantan antaŭe abismon, kovritan per densaj flavaj nuboj. Tiun strangan aĵon Rodis ricevis de sia instruisto Kin Ruĥ, kiu vidis en ĝi simbolaron, konforman al liaj revoj. Por Kin Ruĥ, kiu definitive priskribis la inferecon de la pasintaj tempoj, tiu dioramo iĝis ligo kun tiuj antaŭlonge malaperintaj homoj, heredanto de kies pensoj kaj sentoj li iĝis, por aprezi kaj kompreni la nemezureblan forton de iliaj heroaĵoj — de tiuj homoj, kiuj ne paciĝis kun senelira rondo de suferoj, timo, malsanoj kaj tristo, kiuj kaptis la Teron ekde malnovegaj geologiaj epokoj kaj ĝis tiu tempo, kiam en la EMU oni sukcesis finfine konstrui vere superan socion — la komunisman.

Tre malfacila estas laboro de historiisto, speciale ekde kiam la sciencistoj komencis okupiĝi pri la ĉefa — pri la historio de spiritaj valoroj, pri procezo de rekonstruo de konscio kaj pri strukturo de la noosfero — la sumo de kreitaj de la homo scioj, arto kaj revo.

Veraj portantoj de kulturo antaŭe konsistigis mizeran malplimulton. Malapero de spiritaj valoroj, krom palacaj artaĵoj, el arkeologia dokumentaro estis tute natura. Nemalofte malaperadis en ruinoj kaj sub polvo de jarmiloj tutaj insuloj de altaj kulturoj, rompante la ĉenon de historia evoluo. Ĉe kresko de la tera loĝantaro kaj evoluo de monokulturo de la eŭropa tipo historiistoj povis transiri de subjektivaj divenoj al vera analizo de historiaj procezoj. Aliflanke, iĝis malfacile kompreni veran signifon de dokumentoj. Misinformado kaj terura mensogo iĝis iloj de politika lukto por potenco. La tuta kvina periodo de la EDM, al kies esploro dediĉis sin Faj Rodis, estis karakterizata per kolosaj amasiĝoj de pseŭdohistoriaj verkoj de ĝuste tia speco. En ilia amaso dronas apartaj dokumentoj kaj libroj, spegulantaj realan kombinon de kaŭzoj kaj konsekvencoj.

Faj Rodis rememoris strangan senton de teruro kaj abomeno, kiu venadis al ŝi, dum ŝi estis enprofundiĝanta en la elektitan epokon. En koncentritaj meditoj ŝi kvazaŭ transformiĝis en iun averaĝan homon de tiu epoko, unuflankece klera, malbone informita, ŝarĝita per antaŭjuĝoj kaj per naiva, devenanta el nescio kredo je miraklo.

Sciencisto de tiu epoko ŝajnis emocie surda; emoci-riĉa artisto — malklera ĝis blindeco. Kaj inter tiuj ekstremaĵoj ordinara homo de la EDM, lasita por si mem, ne disciplinita per edukado, malsanema, perdanta kredon al si kaj al homoj, kaj situanta sur rando de nerva rompiĝo, ĵetiĝadis de unu sensencaĵo al alia en sia mallonga vivo, dependanta de multaj hazardaĵoj.

La plej terura ŝajnis manko de klara celo kaj de strebo al ekkono de la mondo ĉe tre multaj homoj, kiuj sen intereso rigardis en malhelan, promesantan neniujn gravajn ŝanĝojn estontecon kun ties neevitebla fino — morto.

La komencanta dudekkvinjara esploristino venis al la instruisto kun mallevita kapo. Faj Rodis ĉiam opiniis sin kapabla al la malfacila tereno de la antikva monohistorio, sed nun ŝi eksentis sian emocian malfortecon. Faj Rodis deziris malleviĝi en eĉ pli foran antikvecon, kie apartaj ĝermejoj de civilizo ne ebligis la monohistorian sintezon kaj ŝajnis multe pli belaj. Manko de faktoj liberigis revojn, heligitajn per imagoj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj. Konserviĝintaj artaĵoj vestis tion nemultan, kio estis konata, per aŭreolo de granda spirita ekflugo.

Kin Ruĥ, ne kaŝante rideton, proponis al Faj daŭrigi esploradon de la EDM dum ankoraŭ unu jaro. Kiam Rodis komencis vidi, kiel en la nearanĝita vivo de la EDM forĝiĝis spiritaj, moral-etikaj bazoj de la estonta mondo, ŝi estis mirigita kaj plene kaptita de la bildo de granda lukto por scio, vero, justo, por konscia konkero de sano kaj belo. Unuafoje ŝi komprenis ŝajne misteran subitecon de la rompiĝo de la historio ĉe la limo de la EMU, kiam la homaro, turmentita per ekzistado sur sojlo de masakra milito, diserigita per klasa, nacia kaj lingva malamikeco, forkonsuminta naturajn riĉaĵojn de la planedo, faris la mondan socialisman unuiĝon. Nun, el la foro de jarcentoj, tiu giganta paŝo antaŭen impresis kiel neatendita salto. Esplorado de radikoj de la estonteco, de mirinda certeco pri hela kaj bela esenco de la homo iĝis por Faj Rodis la ĉefa afero de la vivo. Kaj nun, post dek kvin jaroj, post kiam ŝi atingis kvardekjaran maturecon, ĝi kondukis ŝin al estrado de la senekzempla ekspedicio en la foregan mondon, similan al la tera periodo de la fino de la EDM, — la oligarkian ŝtatan kapitalismon, iamaniere haltigitan en sia historia socia evoluo, kiun oni opiniis neevitebla. Se tio estas vero, do tie renkontiĝos danĝera, venenita per mensogaj ideoj socio, kie valoro de aparta homo estas mizera kaj lia vivo senhezite estas oferata al io ajn — al ŝtata ordo, al mono, al industrio, fine, al ajna milito pro ajna kaŭzo.

Ŝi devos stari vidalvide kun tiu mondo, kaj ne nur kiel senpasia esploristo, kies rolo estas — rigardi, studi kaj liveri al la gepatra planedo kolektitajn materialojn. Oni ŝin elektis, certe, ne pro ŝiaj senvaloraj sciencaj atingoj, sed kiel ambasadorinon de la Tero, virinon de la EKM, kiu kun tuta profundeco de sentoj, takto kaj mildeco povos transdoni al la idoj de la gepatra planedo ĝojon de la hela vivo de la komunisma mondo.

Faj Rodis per foriga gesto malŝaltis la dioramon. Preni kun si la eron de la revo de la instruisto — tio estas nenio alia, krom eĥo de ŝia antaŭa konfuziĝo pro la ekkono de la EDM! Nun, en la momento, kiam la stelŝipo rapidas renkonten al nekonata sorto, ŝi rigardis al la fluganta junulino, kiel al amikino. Tiu staris plene preta, levinte por signalo la maldikan manon, antaŭ malleviĝo en la abismon. Kaj Rodis same baldaŭ ekstaros antaŭ la mondo de Tormans, morte danĝera por ĉio fremda. Ŝiaj kamaradoj atendos de ŝi decidan signalon.

Faj Rodis movis stangeton sub kuseno de la divano, kaj parto de muro de la kajuto transformiĝis al spegulo. Dum minuto ŝi esploris en ĝi sian vizaĝon, serĉante similecon kun la tragike streĉita vizaĝo de la junulino. Tamen la firma, senmanka vizaĝo de matura virino de la EKM kun ideale modlita strukturo de la forta ostaro, videbla sub la esprimriĉaj muskoloj kaj la senriproĉa haŭto, ege diferencis de la duoninfana esprimo de la junulino de la EDM eĉ en tre similaj emocioj.

La antaŭsento de travivaĵoj kaj maltrankvilo pri sukceso de la ekspedicio profundigis seriozecon de la verdaj okuloj de Faj Rodis, pli akre konturis la persistajn kaj firmajn lipojn.

Faj Rodis pli larĝe malfermis la okulojn kaj levis la manon — per la gesto de la flugantino sur la platformo, sed la spegulo montris ĝin patosa kaj amuza. Mallonge ridinte, Rodis forigis la spegulon, demetis la robon kaj ekkuŝis sur la divanon, malstreĉinte la korpon kaj fiksinte la rigardon sur blueta, apenaŭ lumanta globo super la kapo. Ŝi restis senmova dum tri horoj, ĝis en la sistemo de koncentraj cirkloj sur la plafono ekbrilis flava punkto kaj aŭdiĝis malforta sonoro. Faj Rodis faris kelkajn gimnastikajn ekzercojn. Pasis ankoraŭ kelkaj minutoj — kaj antaŭ la spegulo staris alia virino, ŝajnanta pli severa kaj rigora en mola strikta vesto de astronaŭto kaj kun mallonga, dense aranĝita hararo. Ŝi surmetis pezan signalan braceleton sur la maldekstran brakon kaj eliris el la kajuto.

En ronda ejo, situanta same sur la centra akso de la ŝipo, sub la pilota sferoido kaj la komputiloj, jam kunvenis la ekspedicianoj. Viviĝis ciferplatoj de rezervaj aparatoj, kaj sammomente tra la luko en la plafono en la halon glitis Menta Kor kaj Div Simbel. Mallaŭte ekkantis «si-bemola» kordo de DES, montrante, ke ĉio estas normala en la funkcio de defendo de elektronikaj sistemoj. La stelŝipo jam ne plu postulis atenton kaj iris laŭ la donita kurso en direkto al la galaksia poluso.

Atenda silento devigis Faj-on Rodis tuj okupiĝi pri la plej malfacila — disigi la homojn je elŝipiĝontoj kaj restontoj sur la ŝipo. Ŝi komencis per montrado de fotoj, senditaj de la fremda ekspedicio el Cefeo laŭ la Ringo. Ili atingus la Teron per ordinara vojo nur post du mil kvincent jaroj, se SRR de planedoj el la konstelacio Drako ne irus en nian parton de la Galaksio kaj ne liverus mesaĝojn en la 26-an segmenton de la Granda Ringo.

La ekspedicio de la cefeanoj nur dufoje ĉirkaŭflugis la planedon Tormans kaj, ne ricevinte permeson pri alteriĝo, foriris, farinte ĝeneralajn fotojn de la planedo kaj de ties loĝantoj laŭ kaptitaj televidaj elsendoj.

La ruĝa suno de Tormans — ordinara stelo por tera observanto — troviĝis en la konstelacio Linko — malluma, malriĉa je steloj regiono de altaj latitudoj de la Galaksio.

Neniu povus imagi, ke en tiu spaca profundo povis loĝiĝi teranoj. Sed fotoj, senditaj laŭ la Ringo, ne lasis dubojn — tio estas homoj, absolute similaj al la teranoj.

Estis malfacile juĝi pri koloro de ilia haŭto — ŝajne, ĝi ne diferencis de tiu de pli malhelaj teranoj. Mallarĝaj kaj longaj okuloj ŝajnis nepenetreble nigraj, oblikvaj, levitaj al la nazradiko brovoj donis al la vizaĝoj iom tragikan esprimon. Antropologoj trovis en profiloj de tormansanoj trajtojn de mongoloida plateco, kaj malgranda alto kaj malfortika, precipe malĝusta kompleksio same similis al la homoj de la fino de la EDM kaj de la komenco de la EMU.

La supraĵo de la planedo, fotita en disŝiraĵoj de nuba kovrilo, ne similis al la Tero. Ĝi pli kompareblis kun la planedo de la Verda Suno. Indikoj de radia sondado diris al sperta rigardo de planedografoj pri negranda, kompare kun la oceanoj de la Tero, profundeco de maroj de Tormans.

Ŝajne, dikeco de la atmosfero de Tormans egalis al la tera. La ruĝa suno estis prilumanta la turniĝantan «kuŝe» planedon, kies akso koincidis kun la linio de la orbito, kaj ĝia kurado ĉirkaŭ la stelo estis pli rapida, ol tiu de la Tero.

— Se la vegetaĵaro kaj, sekve, la konsisto de la atmosfero ĉi tie similas al la niaj, se ĉi tie ne estas iaj speciale malsanigaj organismoj, do sur tiu ĉi planedo estas facile vivi, — rompis la silenton Tor Lik. — Ĉi tie devas malesti abruptaj ŝanĝoj de klimato, troo de radiado, tertremoj, uraganoj kaj aliaj katastrofaj fenomenoj, kiujn ni devis tiom longe mildigi.

— Ŝajne vi pravas, — konfirmis Grif Rift. — Sed tiuokaze por kio do «Tormans»? Eble, la stato de la planedo ne tiom malbonas, kaj la instruisto de Faj Rodis nur renaskigis la antikvan miton? Oni diris, ke li tro kuraĝe nomis la planedon, baziĝante nur sur anticipaj informoj. La orbitaj demografiaj profiloj de la cefea ekspedicio montris la nombron de la loĝantaro ĉirkaŭ dek kvin miliardoj da homoj. La cirkulado de la akva maso kaj la karaktero de la reliefo atestas pri neeblo de biologia prospero de tiom granda kvanto da homoj. Eviti malsaton eblas, se sur la planedo oni faris aŭ ricevis laŭ la Ringo sciencajn malkovrojn pri produktado de sinteza nutraĵo, preterante la superajn organismojn. Kun la Granda Ringo ili ne komunikiĝas, kaj la rifuzo akcepti fremdan stelŝipon fare de la tuta planedo diras pri ekzisto de fermita centra potenco, por kiu apero de kosmaj gastoj estas malavantaĝa. Sekve, tiu potenco timas altajn sciojn de venantoj, kio montras ĝian malaltan nivelon, ne garantiantan necesan soci-sciencan organizon de la socio. Neniu alia respondis la vokon de la cefea stelŝipo. Tio signifas, ke la oligarkia ŝtatordo ne permesas uzi fortajn sendilojn al iu ajn, eĉ en ekstremaj okazoj.

— Tiuokaze sur la planedo okazas subpremado de individuaj interesoj, ja stelŝipo estas tia evento, al kiu devus respondi milionoj da homoj, — diris Faj Rodis, — kaj el la historio de planedoj estas sciate, ke tia sistemo ĉiam koincidas kun scienca postresto kaj teĥnika malprogreso.

— Kin Ruĥ pravas! — ekkriis Ĉedi Daan. — Grandega loĝantaro sen akcelita progreso rapide forkonsumos riĉaĵojn de la planedo, malbonigos vivkondiĉojn, pli malfortigos la progreson — unuvorte, la ringo fermiĝis.

— Per similaj vortoj mia instruisto motivis sian nomon de la planedo, ĉar turmentado de homoj laŭ la formulo de infereco en tiaj kondiĉoj estas neevitebla, — konfirmis Faj Rodis.

— Ĉu vi subkomprenas la malnovan formulon aŭ ĝian novan formon, ellaboritan de Kin Ruĥ?

— Ambaŭ. La teorio estis kreita kaj nomita fare de unu filozofo kaj sciencisto de la EDM.

— Mi scias, — respondis Ĉedi Daan, — tio estis Erf Rom, vivinta el la kvina periodo.

— Ni pridiskutos la teorion pli poste. Kiam ni iĝos sputniko de Tormans, ni povos observi ĝian vivon, — diris Faj Rodis. — Kaj nun ni disiĝu je du grupoj. Ĉiu preparados sin al multflanka kleriga agado, atendanta kaj la restontojn por gardado de «Malhela Flamo», kaj tiujn, kiuj deiros sur la malpermesitan grundon de la planedo.

— Sed se ili denove ne deziros? — demandis Div Simbel.

— Mi elpensis trukon, kiu malfermos al ni vojon al la planedo, — respondis Faj Rodis.

— Kiun vi prenos el la ŝipanoj? — diris Sol Sain.

— Krom mi kaj tri specialistoj de la ekspedicio — tio estas Ĉedi, Tivisa kaj Tor — necesas kuracisto, teĥnologo kaj altklasa komputisto, posedanta stokastajn metodojn. Kiel teĥnologo elŝipiĝos Gen Atal, kies devojn pri kirasa defendo de la ŝipo prenos Neja Holli, komputisto estos la unua astronavigaciisto Vir Norin, kaj kuracisto — ŝi estas sola ĉe ni.

— Dankon, Faj, — Eviza sendis aeran kison, kaj Vir Norin ĝoje kapjesis, ne deŝirante rigardon de Faj Rodis, kaj eta ruĝo kolorigis liajn vangojn, palajn pro streĉa laboro dum la lastaj monatoj en malvastaj ejoj de la ŝipo.

Gen Atal dense kunpremis la maldikajn lipojn, kaj profunda vertikala falto kuŝiĝis inter liaj brovoj.

— Kaj kion pri mi? — malkontente ekkriis Olla Dez. — Mi prepariĝis al elŝipiĝo kaj estas en la plej bona fizika stato. Mi pensis, ke ankaŭ mi povos plenumi duoblan rolon de esploristo kaj demonstranto! Montri al Tormans plastikajn dancojn...

— Kaj vi montros, Olla, sendube, — kontraŭdiris Faj Rodis, — per ekrano de nia ŝipo. Vi necesas ĉi tie — por komunikado kun personaj robotoj kaj fora fotado. Tamen, se ĉio estos bonorda, ĉiu el ni estos gasto de Tormans.

— Kaj dume vi kalkulas je la plej malbona, — sulkiĝis Olla Dez.

— Je malbona, sed ne la plej, — diris Faj Rodis.




Artur Lindsej — temas pri David Lindsey (1876–1945), angla fantasta verkisto, kaj lia libro «Vojaĝo al Arkturo» (rim. de la tradukinto).
Silikolo — diafana materialo el fibraj silikorganikaj kombinaĵoj (sciencfikciaĵo).




Hosted by uCoz