Ĉapitro oka

Filoj de vento


En la nepenetrebla mallumo ekhurlis hienoj, plende ekkriegis ŝakaloj. Kidogo nervozis, ofte rigardadis orienten, kie cindre griza interspaco de la ĉielo super pintoj de arboj estis proklamanta leviĝon de la luno.

— Mi ne scias, ĉu estas ĉi tie sovaĝaj hundoj aŭ ne, — balbutis Kidogo. — Se ili venos, estos malfeliĉo. Hundoj atakas kune, per tuta aro, kaj venkas eĉ bubalojn...

La ĉielo estis heliĝanta, finfine la morne nigrintaj klifoj ekarĝentis, arboj sur la stepo konturiĝis per nigraj siluetoj. Leviĝis la luno.

Firme kunpremante la lancojn, retrorigardante kaj atente aŭskultante, la etrusko, la negro kaj la heleno ekiris suden, laŭlonge de la roka ĉeno. Ili hastis forlasi la mornan batalejon, kie post arbustoj kaj arboj kuŝaĉis kadavroj de elefantoj kaj festenis kadavrovorantoj. La hurlo malaperis malantaŭe, la stepo silentis. Ŝajnis, ĉio mortis ĉirkaŭe — nur rapidaj paŝoj de la irantoj estis rompantaj la noktan kvieton.

Kidogo zorgeme evitadis densajn bosketojn kaj veprojn, dise altantajn laŭ la stepo per misteraj nigraj montetoj. La negro elektis vojon meze de malfermitaj kampetoj, kiuj blankis inter densejoj, kiel lagoj en labirinto de nigraj insuloj.

La roka ĉeno fleksiĝis okcidenten, mallarĝa bosko alpremis la irantojn al la klifoj. Kidogo turnis sin dekstren kaj ekiris laŭ longa ŝtoneca placeto, malleviĝanta suden. Subite la negro haltis kaj, abrupte turniĝinte malantaŭen, fiksaŭskultis. Pandiono kaj Kavi streĉis la atenton, sed neniu sono aŭdeblis ĉirkaŭe. Plu regis profunda silento.

Kidogo nedecideme ekiris pluen, rapidigante la paŝojn kaj ne respondante al mallaŭtaj demandoj de la etrusko kaj de la heleno. Ili pasis ankoraŭ mil ulnojn, kaj la negro ree haltis. Liaj okuloj en luna lumo maltrankvile brilis.

— Iu iras sekve post ni, — flustris li kaj almetis la orelon al la tero.

Pandiono sekvis la amikon, la etrusko restis stari, mallarĝiginte la okulojn kaj penante ion vidi tra arĝenta kurteno de la luna lumo, ŝirmanta foron.

Pandiono, alpremante la orelon al la varmega ŝtoneca grundo, komence aŭdis nur propran spiradon. Silenta minaca nedifiniteco maltrankviligis lin. Subite el malproksime eksonis malforta, apenaŭ aŭdebla bruo, transdonita de la malmola grundo. La sonoj, plioftiĝante, egalmezure ripetiĝadis per klaraj klakaj frapoj — klak, klak! Pandiono levis la kapon kaj momente ĉesis spiri. Kidogo dum ankoraŭ ioma tempo almetadis al la tero jen unu, jen la alian orelon, poste salte ekstaris, kvazaŭ subĵetita de risorto:

— Post ni iras granda besto... malbone... mi ne scias, kiu. Ĝi havas ungegojn, elstarantajn eksteren, kiel ĉe hundo aŭ hieno, — do, tio estas ne leono, ne leopardo...

— Bubalo aŭ rinocero, — supozis Kavi.

Kidogo energie kapneis.

— Ne, tio estas rabobesto! — certe deklaris la negro. — Necesas saviĝi. Malbone — apude estas neniu arbo, — maltrankvile ĉirkaŭrigardante, flustris li.

Antaŭ ili etendiĝis preskaŭ glata gruza surfaco. Nur faskoj da maldensa herbo kaj negrandaj arbustetoj elstaris sur ĝia deklivo.

— Antaŭen, rapide! — hastigis Kidogo, kaj la amikoj singarde ekkuris, timante grandajn dornojn kaj fendojn en la sekiĝinta tero.

Kaj malantaŭe, aŭdata nun jam tute klare, sonis frapado de pezaj ungegoj. Ofteco de la egalmezuraj frapoj diris al la amikoj, ke la besto same transiris al rapida kuro kaj atingas ilin. Klak, klak, klak! — la obtuza klakado iĝadis ĉiam pli proksima. Pandiono retrorigardis kaj ekvidis altan balanciĝantan silueton, kiel griza fantomo sekvantan poste.

Kidogo turnadis la kapon, penante distingi arbojn antaŭe, mezuri distancon kaj rapidon de kuro de la nekonata besto. Kompreninte, ke arboj estas ankoraŭ tro malproksime kaj la amikoj ne sukcesos ilin ĝiskuri, la negro haltis.

— La besto nin atingas! Ni ne plu povas resti dorse al ĝi — ni pereos per malestiminda morto!.. — emocie kriis la negro.

— Necesas batali! — morne grumblis Kavi.

La tri amikoj ekstaris apude, turninte la vizaĝojn al la minaca griza fantomo, alproksimiĝanta en nokta silento. La besto estis silentema, kiel la nokto mem, — dum la tuta tempo de la persekutado ĝi ne eligis eĉ unu sonon, kaj tiu trajto, neordinara por stepa rabobesto, pleje timigis la homojn.

La griza malklara silueto estis iĝanta pli malhela, ĝiaj konturoj kontrastiĝis pli akre. Ne pli ol tricent ulnoj restis inter la amikoj kaj la besto, kiam tiu malrapidigis la kuron kaj ekiris per larĝaj paŝoj, certa, ke la celataj viktimoj ne foriros.

La amikoj neniam vidis tian beston. Ĝiaj masivaj antaŭaj kruroj estis pli longaj, ol la malantaŭaj, la antaŭa duono de la korpo forte altis super la sakro, la dorso estis oblikva. Sur la dika kolo rekte sidis la peza kapo kun masivaj makzeloj kaj kruta elstaranta frunto. La mallonga hela hararo estis kovrita de malhelaj makuloj. Sur la kolo kaj la nuko rekte staris longaj malmolaj haroj. La besto malproksime similis al makula hieno, sed de nekredebla, monstra grandeco: ĝia kapo situis sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La larĝa brusto, la ŝultroj kaj la kolo premis per sia masiveco, bule elstaris potencaj muskoloj, kaj grandegaj kurbaj ungegoj malbonpromese frapadis, kaŭzante timon.

La besto estis iranta per strangaj, malglataj moviĝoj, skuante la malaltan postaĵon kaj klinante la pezan kapon. La buŝego estis mallevita tiel, ke la malsupra makzelo estis preskaŭ alpremiĝanta al la gorĝo.

— Kio estas tio? — obtuze demandis Pandiono, ĉirkaŭlekante la sekiĝintajn lipojn.

— Mi ne scias, — perplekse respondis Kidogo. — Mi neniam aŭdis pri tiaj bestoj...

La besto subite turniĝis; la grandaj, direktitaj rekte al la vojaĝantoj okuloj de la animalo ekbrulis per flagranta fajro. La besto ĉirkaŭskribis negrandan arkon dekstren de la starantaj homoj, poste ree turniĝis al ili per la buŝego kaj haltis. La rondaj oreloj elstaris oblikve supren ĉe la flankoj de la kapo.

— La besto estas saĝa: ĝi ekstaris tiel, ke la luno estu kontraŭ ni, — flustris, ofte spirante, Kidogo.

Pandionon skuis nerva tremo, kiu ĉiam aperadis al la juna heleno antaŭ danĝera batalo.

La besto ensuĉis aeron kaj komencis malrapide alproksimiĝi. En la moviĝoj de la animalo, en ĝia malbonpromesa silento, en persista rekta rigardo de grandaj okuloj sub la elstaranta frunto estis io diferenciganta ĝin disde ĉiuj bestoj, konataj al la amikoj. La homoj instinkte komprenis, ke la animalo, kiun ili renkontis, estas restaĵo de alia, antikva mondo, kun aliaj leĝoj de vivo. Ŝultron ĉe ŝultro, elstariginte la lancojn, la homoj ekiris kontraŭ la nokta monstro. Por momento ĝi haltis, konsternita; poste, eliginte ian raŭkon, ĵetis sin al la tri amikoj. Malfermiĝis la grandega faŭko, dikaj dentoj brileris en lunaj radioj, kaj tri longaj klingoj de la potencaj lancoj enpikiĝis en la larĝan bruston kaj la kolon de la monstro. La homoj ne povis teni la premon — la besto posedis gigantan forton. La lancoj, enpikiĝintaj en masivajn ostojn, elŝiriĝis el la manoj: la etrusko, la heleno kaj la negro deflugis malantaŭen. Kidogo kaj Pandiono sukcesis ekstari, sed Kavi estis subpremita de la besto. Ambaŭ amikoj impetis por helpo. La monstro eksidis sur la malantaŭajn krurojn kaj subite rapide svingis la antaŭajn. La malakriĝintaj ungegoj batis Pandionon laŭ la femuro kun tia forto, ke li falis, preskaŭ sveninte. La besto, surpaŝinte per grandega piedo sur la kruron de la heleno, kaŭzis al li nekredeblan doloron: la artikoj krakis, ungegoj de la animalo disŝiris karnon kaj haŭton.

Pandiono, ne ellasante la lancon el la manoj, forpuŝis sin de la tero per ambaŭ manoj, penante ekstari, kaj aŭdis krakadon de la lanco de Kidogo. Leviĝinte sur la genuojn, Pandiono ekvidis, ke la negro estas subpremita de la besto, alproksimiganta al li sian malfermitan faŭkon. Kidogo kun elorbitiĝantaj okuloj premis per la manoj sub la makzelon de la nokta monstro, vane penante forturni de si la dentojn de la besto. Antaŭ la okuloj de Pandiono estis pereanta lia fidela amiko. Abnegacie, jam ne sentante doloron, la juna heleno ekstaris kaj enpikis la lancon en la kolon de la animalo. La besto laŭte klakis per la dentoj kaj turniĝis al Pandiono, faliginte lin per tiu movo. La juna heleno ne ellasis la lancon kaj, apoginte la stangon sur la teron, haltigis la monstron por kelkaj momentoj, kaj Kidogo sukcesis elpreni la tranĉilon. Nek la negro, nek la heleno vidis, ke ĉe la alia flanko de la besto leviĝis Kavi. La etrusko malvarmsange celis kaj per ambaŭ manoj enprofundigis la lancon sub la skapolon de la monstro. La longa klingo eniris je ulna profundo; muĝo elŝiriĝis el la malfermiĝinta faŭko, la besto konvulsie tremeregis, turniĝinte maldekstren al la etrusko. Tiu, entirinte la kapon en la alte levitajn ŝultrojn, ŝanceliĝis, sed plu staris. Kidogo kun strida kriego batis per la tranĉilo la gorĝon de la besto, kaj tiumomente la lanco de la etrusko atingis la koron de la monstro. La peza korpo ektremis en kramfoj, neeltenebla fetoro disiĝis ĉirkaŭe. Pandiono elŝiris la lancon, enpikinte ĝin ree en la nukon, sed tiu ĉi lasta bato jam estis nenecesa. La besto, etendinte la kolon kaj faliginte la buŝegon al la piedoj de la etrusko, ĵetis flanken la malantaŭajn krurojn. Ili estis ankoraŭ moviĝantaj, la ungoj skrapis la grundon, sub haŭto kuntiriĝadis muskoloj, sed la hararo, starinta sur la nuko, jam falis.

Rekonsciiĝinte, la tri amikoj pririgardis siajn vundojn. Ĉe la etrusko estis elŝirita tuta peco da karno el la ŝultro, sulkoj pro longaj ungegoj striis la dorson. La kruro de Pandiono ne estis rompita — li trovis profundan vundon sub la genuo, en la piedo estis, evidente, deformitaj aŭ disŝiritaj ligamentoj tiel, ke paŝi sur la piedon la juna heleno ne povis. Lia flanko ŝvelis kaj malheliĝis pro la bato de la manego, sed la ripoj estis sendifektaj. Pleje suferis Kidogo, kiu ricevis kelkajn grandajn vundojn kaj estis forte premita.

La amikoj vindis unu la alian per vestaĵoj, disŝiritaj je pecoj, kaj ĝoje sentis sian liberiĝon de la terura monstro, kiu senmove sterniĝis antaŭ ili en hela luna lumo. Plej afliktita estis Pandiono: la vundita kruro ne permesis al li iri.

Kidogo trankviligis la amikon, kredigante, ke nun ili estas sekuraj: la kadavro de la monstro defendas ilin de ĉiuj aliaj rabobestoj, kaj la elefantaj regantoj nepre rememoros pri ili kaj ĉe la tagiĝo trovos la restintojn.

Pacience superante la doloron pro brulantaj vundoj, la amikoj ekkuŝis sur la malmola gruzo, sed ne povis ekdormi pro ekscitiĝo.

La tagiĝo ekbrulis neatendite baldaŭ, la suno forpelis misteran kaj mornan ombron de nokto. Pandiono, elturmentita de la doloro en la kruro, malfermis la lacajn okulojn pro laŭta ekkrio de Kidogo. La negro estis pririgardanta la noktan persekutinton kaj klariganta al la etrusko, ke li vidis bildon de simila besto en Ta-Kem, inter desegnaĵoj de diversaj animaloj en tombego apud la urbo de Blankaj Muroj. Kavi malfideme elŝovis la malsupran lipon. Kidogo ĵuris kaj persvadis la amikon, ke loĝantoj de Kemt en antikveco sendube renkontadis saman animalon. La suno estis leviĝanta pli alte. Soifo turmentis la tri amikojn, suferigis febro pro la ricevitaj vundoj. Kidogo kaj Kavi decidis ekiri por trovi akvon kaj tiam ekaŭdis voĉojn. Tri elefantoj kun batalistoj sur la dorsoj estis moviĝantaj tra la stepo, sub la ŝtona deklivo, sur kiu la amikoj renkontiĝis kun la nokta monstro. La elefantaj regantoj, aŭdinte kriojn de la negro, turnis la animalojn kaj igis ilin plirapidigi la paŝojn. La elefantoj estis alirantaj al la fremdlandanoj, sed subite maltrankvile ektrumpetis kaj retropaŝis, levante la rostrojn kaj disŝovante la orelojn. La batalistoj desaltis de sur la plektitaj platformoj kaj alkuris al la kadavro de la monstro kun krioj: «Giŝu! Giŝu

La estro de la hieraŭa ĉaso aprobe rigardis al la amikoj, dirinte per raŭka voĉo:

— Vi estas bravaj batalistoj, se venkis triope la teruron de noktoj, la voranton de dikhaŭtuloj!

La elefantaj regantoj rakontis al la fremdlandanoj pri giŝu — tre rara kaj danĝera besto. Tage ĝi kaŝiĝas nesciate kie, kaj nokte vagas en silento, atakante junajn elefantojn, rinocerojn kaj idojn de aliaj grandaj animaloj. Giŝu estas neordinare forta kaj persista en batalo — ĝiaj teruraj dentoj dum momento disronĝos kruron de elefanto, kaj la potencaj antaŭaj kruroj premas la viktimon, frakasante ties ostojn.

Kavi per gestoj petis la ĉasistojn helpi al li demeti la felon. Kvar batalistoj volonte ekagis, ne atentante la abomenan odoron, irantan de la animalo.

La felo kaj la forhakita kapo estis surmetitaj sur elefanton, samtien la batalistoj levis la vunditajn fremdlandanojn. La elefantoj, obeante al facilaj batoj de hokecaj tranĉiloj, ektrotis, rapide trairante spacon de la stepo.

Ĉe la tagmezo la tri amikoj estis en la vilaĝo. La loĝantoj renkontis ilin per salutoj: la batalistoj, akompanantaj la fremdlandanojn, de sur la alto de elefantaj dorsoj laŭte kriis pri la farita heroaĵo.


Ĝojega Kidogo sidis apud Pandiono sur balanciĝanta larĝa platformo, sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La negro plurfoje komencadis kanti, sed ĉiufoje lin interrompadis elefantaj regantoj, avertante, ke elefantoj ne ŝatas bruon kaj kutimiĝis moviĝi en silento.

Jam kvar tagoj estis apartigantaj la amikojn disde la urbo de la elefantaj regantoj. La promeso de la tribestro plenumiĝis. Al la taĉmento de la ekssklavoj estis permesite iri okcidenten kun la ekspedicio de la tribo. Kavi, Kidogo kaj Pandiono, kies vundoj ankoraŭ ne saniĝis, ricevis lokon sur la dorso de unu el ses elefantoj, la ceteraj dek ses iliaj kamaradoj estis irantaj perpiede laŭ spuroj de la taĉmento. La animaloj estis moviĝantaj dum malpli ol duono da tago, la cetera tempo estis uzata por ilia manĝigo kaj ripozo. La piedirantoj sukcesadis atingi la elefantojn nur antaŭ veno de nokto.

La elefantaj kondukantoj kondukis la animalojn tute ne laŭ tiu vojo, kiun elektus homoj. Ili ĉirkaŭiradis lokojn de alta arbaro, direktante sin tra kampetoj kaj veproj, kie homoj devus trahaki vojon. La grizaj gigantoj trankvile metadis por si la vojon. De tempo al tempo la antaŭa elefanto estis anstataŭigata per la plej malantaŭa kaj estis sendata por ripozo en la finon de la taĉmento. Post la elefantoj en densejoj restadis pado, kaj la kamaradoj de Pandiono iris kaj iris sen eĉ sola bato de tranĉilo, admirantaj pri facileco de venko super netraireblaj arbaroj. Eĉ pli bone fartis la tri amikoj, veturantaj sur la elefanto. La platformo facile balanciĝadis, sencede naĝante super la tero kun ties dornoj, insektoj kaj danĝeraj serpentoj, droniga koto de putrantaj flakoj, akra gruzo de ŝtonecaj deklivoj, tranĉanta herbo kaj profundaj, faŭkantaj fendoj. Nur nun komprenis Pandiono, kiom multe da atento postulis danĝeroj de perpieda irado en profundo de afrikaj arbaroj kaj stepoj. Nur konstanta atento permesis al homo resti sen difektoj, konservi fortojn kaj batalkapablon por plua vojo. Nun, sur la dorso de la elefanto, paŝanta kun nefrakasebla fidindeco de ŝtona roko, la juna heleno avide sorbadis kolorojn, formojn kaj odorojn de la naturo de la fremda lando, kun ties belega povo de animala kaj vegeta vivo. En blindiga lumo de sunaj radioj puraj tonoj de floroj atingadis neordinaran intensecon, malklare maltrankviligantan la nordanon. Sed tuj kiam la ĉielon kovradis pezaj nuboj aŭ la taĉmenton ĉirkaŭadis krepusko de ombra arbaro, la koloroj estingiĝadis. Monotonaj ŝanĝiĝoj de koloroj ŝajnis mornaj kaj malmildaj kompare kun mildaj, meditaj kaj harmoniaj koloroj de la patrolando de Pandiono.

La taĉmento trairis la plej proksiman branĉon de la arbaro kaj denove trafis en montetan stepon kun ruĝa grundo, prikreskita de senfoliaj arboj, eligantaj laktecan sukon. Iliaj blu-verdaj branĉoj estis morne leviĝantaj en la blindigan ĉielon, la glata, kvazaŭ tondita surfaco de la foliaroj similis harojn sur alto je tridek ulnoj for de la tero. En tiuj densejoj, starantaj senmove, ne renkonteblis birdoj, nek bestoj — varmega senviva kvieto regis super la ruĝaj montetoj. Grandegaj trunkoj kaj branĉoj ŝajnis kandelingoj, gisitaj el verda metalo. Grandaj ruĝaj floroj skarlatis sur finoj de branĉoj, kvazaŭ centoj da torĉoj, brulantaj sur morna tombejo. Plue la grundon pritranĉis profundaj akvospuroj — sub la fajre ruĝa tero kuŝis tavoloj de blindige blanka sablo. La taĉmento eniris en reton de mallarĝaj montofendoj. Malkompaktaj purpuraj muroj estis leviĝantaj je centoj da ulnoj ĉe la flankoj. La elefantoj estis singarde trairantaj en ĥaoso de eroziitaj deklivoj, piramidoj, turoj kaj maldikaj fostoj. Iuloke en rondaj, kiel tasoj, profundaj kavoj oni renkontadis longajn debranĉiĝojn, disirantajn radie transverse de la glata fundo. La debranĉiĝoj estis leviĝantaj per akraj krutaj muroj el malkompakta tero; fojfoje ili subite falegadis, kiam la taĉmento iris apude, kaj timigadis la elefantojn, ĵetiĝantajn flanken. Koloro de la eroziita malkompakta grundo estis senĉese ŝanĝiĝanta: post muro de varma ruĝa tono altis hel-bruna, poste iris piramidoj de hela sun-flava koloro, alternantaj kun blindige blankaj strioj kaj elstaraĵoj. Al Pandiono ŝajnis, ke li trafis en sorĉan regnon. En tiuj profundaj, sekaj kaj senvivaj valoj kaŝiĝis tuta mondo da ludo de intensaj koloroj de malviva naturo.

Poste ree ektiriĝis montoĉenoj, prikreskitaj de arbaro, ree verdaj muroj ĉirkaŭis la taĉmenton, kaj la platformo sur la elefanta dorso ŝajnis insulo, malrapide naĝanta laŭ oceano da folioj kaj branĉoj.

Pandiono rimarkis, kiel singarde kondukis la kondukantoj siajn potencajn animalojn. Dum haltoj ili skrupule pririgardadis haŭton de la elefantoj. La juna heleno demandis sian kondukanton, por kio li faras tion. La nigrahaŭtulo metis la manon sur vazon el frukto de iu arbo, alligitan al lia zono.

— Estas malbone, se elefanto ŝiros sian haŭton aŭ vundos sin, — diris la kondukanto. — Tiam ĝia sango putras kaj la animalo pereas. Necesas tuj ŝmiri la vundon per kuraca rezino — tial ni ĉiam tenas la kuracilon preta.

Por la juna heleno estis strange aŭdi pri tia facila vundebleco de la nefrakaseblaj kaj longe vivantaj gigantoj. Al li iĝis komprenebla la singardemo de la saĝaj animaloj.

Prizorgo pri ili postulis amason da klopodoj. Loko por noktumo kaj ripozo estis elektata skrupule, post longaj pririgardoj kaj konsiliĝoj; alligitajn elefantojn ĉirkaŭadis atentaj sentineloj, maldormantaj dum tuta nokto. Specialaj skoltoj estis sendataj malproksime antaŭen, por konvinkiĝi pri foresto proksime de sovaĝaj elefantoj. Renkontitajn animalojn oni forpeladis per laŭtaj krioj.

Dum bivakoj la amikoj konversaciis kun siaj kunvojaĝantoj. La severaj elefantaj regantoj kontentigadis sciemon de la fremdlandanoj.

Foje Pandiono demandis malaltan maljunan homon, kiu estris en la ekspedicio, kial ili volonte iras al kaptado de elefantoj, malgraŭ terura danĝero.

Profundaj faltoj ĉirkaŭ la buŝo de la estro iĝis eĉ pli akraj. Li sendezire respondis:

— Vi parolas, kiel malkuraĝulo, kvankam ne aspektas tia. Elefantoj estas povo de nia popolo. Kun ili ni vivas bone, en prospero. Sed ni pagas por tio per vivoj. Se ni timus, do ni vivus ne pli bone ol la triboj, nutrantaj sin per lacertoj kaj radikoj. Tiuj, kiuj timas morton, vivas en malsato kaj kolero. Se vi scias, ke en via morto estas vivo de viaj parencoj, tiam vi iras kuraĝe al ajna danĝero! Mia filo, kuraĝulo, en kulmino de la vivo pereis en elefanta ĉaso... — La ekspediciestro morne mallarĝigis la okulojn, celitajn al Pandiono. — Aŭ vi, fremduloj, pensas alie? Por kio do vi mem trairis tiom da landoj, batalis kontraŭ homoj kaj bestoj, sed ne restis en sklaveco?

Hontigita Pandiono ĉesis demandi. Subite Kidogo, sidinta proksime ĉe lignofajro, leviĝis kaj ekkrablis al bosketo de arbetoj, kiuj staris je ducent ulnoj for de la bivako. La subiranta suno origis ovalajn grandajn foliojn, maldikaj branĉoj malforte tremetis. Kidogo atente pririgardis tuberan, malglatan ŝelon de maldikaj trunkoj, ĝoje ekkriis kaj elprenis la tranĉilon. Iom poste la negro revenis al la lignofajro kun du grandaj faskoj da ruĝ-griza ŝelo. Unu faskon li donis al la estro de la taĉmento.

— Transdonu ĝin al la tribestro kiel adiaŭan donacon de Kidogo, — diris la negro. — Tio estas kuracilo ne malpli bona ol la sorĉa herbo el la blua stepo. En horo de malsano, laco aŭ malfeliĉo li pistu ĝin kaj trinku dekokton, sed nemulte. Se trinki multe, tiam ĝi estos jam ne kuracilo, sed veneno. Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj, gajigas prematojn, vigligas malfortiĝintojn. Notu tiun ĉi arbon — vi poste dankos min!

La estro ekĝojis, akceptante la donacon, kaj tuj ordonis akiri pli da ŝelo. Kidogo kaŝis la duan faskon en la felon de giŝu, kiun veturigis kun si Kavi.

En la sekva tago la elefantoj leviĝis sur ŝtonecan ebenaĵon, kie densa alta vepro, fleksita de ventoj, kliniĝis al la tero, kreante altajn verdajn ĝibojn, disĵetitajn inter griza seka herbo.

Agrabla freŝeco penetris en la nazotruojn kun blovo de renkonta vento. Pandiono vigliĝis. Io konata, senfine kara kaj forgesita estis en tiu odoro, sed ĝi perdiĝis inter aromoj, venantaj de varmigita foliaro de arbaro, vidiĝantaj malsupre. Malproksimen etendiĝis larĝaj kaj malkrutaj nudaj deklivoj, ilian bluetan surfacon estis trairantaj malhelaj strioj kaj makuloj de arbaraj densejoj. Ĉe la rando de la horizonto bluis alta montoĉeno.

— Jen ĝi, Tengrelo, mia lando! — senbride ekkriegis Kidogo, kaj ĉiuj turniĝis al li.

La negro svingadis la manojn, plorante kaj sulkigante la vizaĝon, liaj potencaj ŝultroj skuiĝis pro la emocio. Pandiono komprenis la sentojn de la amiko, sed malklara envio dolore pikis la junan helenon: Kidogo atingis la patrujon, sed por li ankoraŭ tiel multe restis trairi ĝis tiu granda horo, kiam li, simile al la amiko, povos ekkrii: «Jen mia patrujo!» Malsana kaj laca, Pandiono ĉiam pli ofte perdadis certecon pri siaj fortoj.

Mallevinte la kapon, la junulo nerimarkeble forturnis sin: li ne povis nun ĝoji kune kun la amiko.

La elefantoj estis malleviĝantaj laŭ nigra nuda deklivo de vulkana grundo — sur rigidiĝinta lafo kreskis neniuj arboj. Kun la vojo kruciĝis glata ŝtupego kun malgrandaj lagoj, disĵetitaj sur ĝi. La brilantaj makuloj da akvo, pura, blua kaj profunda, akre kontrastis inter la nigraj bordoj. Pandiono tremeris. Li rememoris subite kun neordinara viveco la bluajn okulojn de Tessa, ŝiajn densajn nigrajn harojn. Kaj ĉi tie la bluaj lagetoj kvazaŭ rigardis al li kun muta riproĉo, tiel, kvazaŭ viva Tessa vidus lin ĉi tie. Pandiono forflugis per la pensoj al Eniado, malklara kaj potenca malpacienco larĝigis lian bruston; li alŝoviĝis al la amiko kaj firme brakumis lin. Sur la nigran manon de Kidogo ekkuŝis la vejneca sunbruna mano de Kavi, kaj la tri amikoj kunkroĉis siajn manojn en firma kaj ĝoja premo.

Kaj la elefantoj estis malleviĝantaj plu — bordoj de larĝa valo ekstaris ĉe ambaŭ flankoj. Ankoraŭ nemulte — kaj dekstre alvenis dua sama valo. Kunfluiĝintaj rojoj kreis rapidan rivereton, ju plu, des pli multakvan. La elefantoj dum ioma tempo iris laŭ la maldekstra bordo, ĉe piedoj de detruitaj klifoj. La rokoj disiris antaŭe, pura akvo de la rivero kun gaja lirlado impetis sub ombron de altaj arboj, kiuj staris, kiel altaj verdaj arkoj, ĉe ambaŭ flankoj de ĝia fluejo, atinganta dek kvin ulnojn da larĝo. Ne atingante la arbojn, la elefantoj haltis.

— Ĉi tie, — diris la estro. — Ni ne iros pluen.

La tri amikoj mallevis sin de sur la elefantoj, adiaŭante al siaj gastigintoj. La taĉmento trairis la riveron. La amikoj longe rigardis post la grizaj gigantoj, kiuj estis trairantaj leviĝon sur la platan altaĵon norde de la rivero. Nevola suspiro de bedaŭro elŝiriĝis ĉe ĉiuj tri, kiam la potencaj animaloj malaperis malproksime. La etrusko, la negro kaj la heleno aranĝis signalan lignofajron por la kamaradoj, irantaj ie malantaŭe.

— Ni iru serĉi kanon kaj arbojn por konstruado de flosoj, — proponis Kidogo al la etrusko. — Ni rapide tranavigos la restaĵon de la vojo. Vi, lamulo, atendu ĉe la lignofajro, gardu la kruron! — kun kruda tenero diris la negro al la juna heleno.


Pandiono kaj Kavi lasis Kidogon sur la bordo de la rivero, inter liaj parencoj.

Odoro de la proksima maro ebriigis la amikojn, kiuj kreskis sur ĝia bordo. Ili depuŝis la floson kaj eknavigis en la maldekstran branĉon de la disbranĉita enfluejo. Baldaŭ la floso haltis — la branĉo estis surŝutita de sablo. La amikoj eliris sur la krutan bordon, implikiĝante en alta herbo. Ili transgrimpis montetan ĉenon; sufokiĝante pro emocio, haste leviĝis sur ĉebordan sablomonteton kaj rigidiĝis, ne kapablaj paroli kaj spiri.

Ilin ebriigis senfineco de la oceana vasto, mallaŭta plaŭdado de ondoj afekciis, kiel tondro. Kavi kaj Pandiono staris ĝis la brusto en herbo. Alte super iliaj kapoj balanciĝis plumecaj pintoj de palmoj. Rando de verda piedo de montetoj ĉe la strio de ĉeborda sablo, brulanta sub sunaj radioj, ŝajnis preskaŭ nigra. La oran sablon kadris moviĝanta arĝenta rubando de ŝaŭmo, post kiu balanciĝis diafanaj verdaj ondoj. Ankoraŭ pli malproksime rekta streko signis la limon de ĉebordaj rifoj. Ĝi ŝajnis blindige blanka sur fono de profunda bluo de la malfermita oceano. Laŭ la ĉielo malrapide naĝis malpezaj lanugaj flokoj de maloftaj nubetoj. Ĉe la bordo super la sablo staris, kliniĝinte, kvin palmoj. Iliaj longaj folioj jen larĝe etendiĝadis en la aero, jen fleksiĝadis sub blovoj de vento, kiel flugiloj de ŝvebantaj super la bordo hirtaj birdoj kun malhel-brunaj kaj orecaj plumoj. La palmaj folioj, kvazaŭ gisitaj el bronzo, estis ŝirmantaj la brilantan vaston de la oceano. Iliaj akraj randoj brileradis per bordero de brilanta fajro — tiel forte trairadis tra ili la potenca suno. Humida vento portis odoron de mara salo. Varmaj strioj de vento disfluadis laŭ la vizaĝo kaj la nuda brusto de Pandiono, kvazaŭ strebante en lian brakumon post longa diseco.

La etrusko kaj la heleno malrapide malleviĝis sur la sablon, malvarmetan, densan kaj glatan, kiel planko de gepatra hejmo.

Ripozinte, ili ĵetis sin en karesan balanciĝon de ondoj. La maro akceptis ilin, salutante per facilaj puŝoj. Pandiono kaj Kavi ĝuis odoron de salaj gutoj, tratranĉante per la manoj brilantajn eĝojn, ĝis iliaj saniĝantaj vundoj komencis bruli pro mara akvo. Tiam la du amikoj eliris sur la sablon, delicante kontemplon de la oceana foro. Ĝi sterniĝis antaŭ ili kiel blua ponto, ie tie, malproksime, kuniĝanta kun akvoj de la hejma maro; samaj ondoj estis ruliĝantaj nun sur la blankajn rokojn de la bordoj de Eniado, sur la flavajn krutaĵojn de la patrujo de Kavi.

La juna heleno sentis, kiel larmoj de ĝoja emocio priverŝas liajn okulojn; li ne pensis nun pri grandega distanco, plu staranta inter li kaj la patrujo. Ĉi tie estis maro, kaj trans la maro atendis lin Tessa, atendis ĉio hejma kaj tenera, forlasita kaj forŝirmita de jaroj da severaj travivaĵoj, de sennombraj suferoj de la malfacila vojo.

Per la vizaĝoj al la maro staris la etrusko kaj la heleno sur la mallarĝa strio de la bordo. Kaj malantaŭ ili altis potencaj montoj sub kovrilo de minacaj arbaroj — la rando de la fremda tero, kiu tiom longe tenis ilin kaptitaj en bruligantaj dezertoj, stepoj, sekaj altebenaĵoj, humidaj kaj malhelaj densejoj, de la tero, kiu prenis de ili jarojn da vivo — ĉion, kio povus esti donita al proksimuloj. Por liberiĝo necesis jaroj da heroa lukto, senekzemplaj penoj. Ĉio ĉi, oferita al la patrujo, donus respekton kaj gloron.

Kavi metis la pezajn manojn sur la ŝultrojn de Pandiono.

— Nia sorto nun estas en niaj propraj manoj, Pandiono! — ekkriis la etrusko. Pasia fajro brulis en liaj ordinare mornaj malhelaj okuloj. — Ni estas duope: ĉu ni ne atingos la Verdan maron, post kiam ni trabatiĝis al la bordo de la Granda Arko? Ne, ni revenos, ni estos apogo por niaj kamaradoj libianoj, ne lertaj en marnavigado...

Pandiono silente kapjesis. Antaŭ la vizaĝo de la maro li sentis neŝanceleblan certecon pri siaj fortoj.

La voĉo de Kidogo aŭdiĝis super la bordo. La maltrankviligita negro kun amaso da siaj ekscititaj parencoj kaj kamaradoj laŭ la vojaĝo estis serĉanta la kaŝiĝintajn amikojn. Pandionon kaj Kavi-n oni kondukis reen al la rivero, transportis sur la alian bordon, kaj tie jam ilin atendis kelkaj bovoj por transportado de vunditoj, de ŝarĝo kaj de armilaro.

Malgranda vojo restis por la vojaĝantoj. La promeso de Kidogo, donita sub arboj sur la bordo de Nilo, apud la mortantaj kamaradoj post la terura batalo kontraŭ rinocero, plenumiĝis. Ĉiuj dek naŭ ekssklavoj trovis afablan azilon kaj ripozon en la grandega vilaĝo proksime de la maro, sur bordo de granda, plenakva rivero, kiu fluis apud tiu, laŭ kiu ili alnavigis, adiaŭinte al la elefantaj regantoj.

Sed speciale ĝoja por Pandiono kaj Kavi estis informo pri tio, ke en la pasinta jaro, post dudekjara paŭzo, ĉi tien alnavigis filoj de vento. Tiel la samgentanoj de Kidogo nomis marajn homojn, delonge venantajn al la bordoj de la Suda Korno el la nordo por akiri eburon, oron, sanigajn vegetaĵojn kaj bestajn felojn. La indiĝenoj diris, ke laŭ ekstera aspekto la filoj de vento similas al la etrusko kaj la heleno, sed nur ilia haŭto estas pli malhela kaj la haroj estas pli krispaj. En la pasinta jaro venis kvar nigraj ŝipoj, ripetintaj vojojn de la patroj. La filoj de vento promesis veni ree, tuj kiam finiĝos la tempo de tempestoj en la Maro de Nebuloj. Laŭ kalkuloj de spertuloj, ĝis la veno de la ŝipoj restis ĉirkaŭ tri monatoj. Konstruado de propra ŝipo postulus plian tempon, ne parolante eĉ pri tio, ke la estonta vojo estis tute nekonata. Pandionon kaj Kavi-n maltrankviligis la penso, ĉu la maraj homoj prenos ilin sur la ŝipojn kune kun la dek kamaradoj, sed Kidogo, palpebrumante kaj mistere subridante, kredigis, ke li aranĝos tion.

Restis nur atendi, suferante pro nescio. La filoj de vento povis denove ne aperi ankoraŭ dum dudek jaroj. La etrusko kaj la heleno trankviligis sin per tio, ke, se la ŝipoj ne venos en la difinita tempo, ili komencos konstrui propran ŝipon.

La reveno de Kidogo estis la evento, kiun oni brue festis. Pandiono laciĝis pro festenoj. Al li tedis laŭdoj de lia heroeco, li laciĝis ripetadi rakontojn pri la gepatra lando, pri la travivitaj aventuroj.

Iel mem okazis, ke Kidogo, ĉiam ĉirkaŭita de parencoj kaj samgentanoj, absorbita de admiro de virinoj, iel malproksimiĝis de Pandiono kaj Kavi. La amikoj komencis intervidiĝi malpli ofte, ol en la ŝene kaj en la longa vojo tra Afriko. Kidogo iris en la vivo jam laŭ sia propra vojo, ne koincidanta kun la vojo de siaj amikoj. Ĉiuj kamaradoj de Kidogo laŭ la vojaĝo el triboj, parencaj al li, rapide disiris diversloken. Restis nur la etrusko, la heleno kaj la dek libianoj, kiuj opiniis, ke de Pandiono kaj Kavi dependas ilia reveno en la patrujon.

Ĉiuj dek du fremdlandanoj ekloĝis en vasta domo el malmola griz-verda argilo, sekigita sub la suno. Kidogo insistis, ke Kavi kaj Pandiono loĝu en bela kupolsimila kabano, kiu staris apud lia domo. Post longaj jaroj da vagado Pandiono povis ree ripozi sur propra kuŝejo. Ĉi tiu popolo ne havis la moron dormi sur la planko, sur feloj aŭ sur amasoj da herbo. La samgentanoj de Kidogo faradis lignajn kadrojn sur piedoj, ĉirkaŭplektitajn per reto el risortaj tigoj, karesantajn la korpon kaj speciale agrablajn por la malsana kruro de Pandiono.

La heleno nun havis multe da libera tempo, kaj li dediĉis ĝin al promenoj al la maro, kie li longe sidadis sola aŭ kun Kavi, aŭskultante egalmezuran murmuradon de ondoj. Pandiono sentis malklaran maltrankvilon. Lia nefrakasebla sano cedis al malfacilaĵoj de la vojo en nekutime varmega klimato.

Pandiono forte ŝanĝiĝis kaj mem konsciis tion. Iam, inspirita de la juneco kaj la amo, li sukcesis forlasi sian amatinon, la hejmon kaj la patrujon, strebante konatiĝi kun antikva arto, ekvidi aliajn landojn, ekkoni la vivon.

Nun li konis amaran sopiron, li ekkonis senĝojan kapton, premon de malespero, stultigantan, pezan laboron de sklavo. Kaj Pandiono kun maltrankvilo demandadis sin, ĉu ne foriris de li la forto de krea inspiro, ĉu kapablas li iĝi artisto. Samtempe Pandiono sentis: li spertis kaj vidis tiel multe, ke tio ne pasis senspure, riĉigis lin per granda vivsperto, per vico da neforgeseblaj impresoj. La severa vero de la vivo plenigis per malgajo lian animon, sed Pandiono ekkonis nun amikecon kaj kamaradecon, forton de frata helpo, unuiĝon kun homoj de fremdaj gentoj. Same firme, kiel tion, ke post tago venas nokto, li sciis, ke diversaj popoloj, disĵetitaj laŭ teraj vastaĵoj, esence, estas unu homa familio, disigita nur de malfacileco de vojoj, de diversaj lingvoj kaj kredoj. La plej bonaj homoj en tuta tiu amaso ĉiam iĝadis similaj kaj kompreneblaj al li laŭ siaj streboj.

Pandiono ŝatis pririgardadi sian lancon — la donacon de la patro de por eterne perdita Iruma, kiun li traportis tra arbaroj kaj stepoj, kiu plurfoje savis lin el morta danĝero. Ĝi ŝajnis al li simbolo de vira heroeco, garantio de homa sentimeco en lukto kun la naturo, totale reganta en la varmegaj vastaĵoj de Afriko. La juna heleno singarde karesadis la longan klingon, antaŭ ol surmeti sur ĝin la tegaĵon, kudritan de la manoj de Iruma. Tiu leda peco kun bunta ornamaĵo el lano estis ĉio, kio restis ĉe li por memoro pri la kara, fora kaj karesa junulino, kiun li renkontis sur la longa vojo al la patrujo. Eble, tiun tegaĵon Iruma faris por li, revante pri li... Sed ne indas pensi pri tio. La sorto senkompate disigis ilin, alie ne povis esti... Sed la koro doloras, ĝi ne obeas al la racio... Pandiono turnadis sin al la malhelaj montoj, ŝirmantaj la pasitajn de li landojn disde la vizaĝo de la oceano. Vico da tagoj de la senfina vojaĝo malrapide pasadis antaŭ li...

Li vidis la junulinon ĉe la trunko de la arbo kun floroj, kiel ruĝaj torĉoj... La koro de Pandiono komencadis ofte bati. Li klare imagadis brilon de ŝia haŭto, malhela kaj delikata, ŝiajn ruzetajn okulojn, plenajn je flagranta fajro... La ronda vizaĝeto de Iruma kun rideto, kun facila kaj varmega spirado alproksimiĝadis al lia vizaĝo; li aŭdis ŝian voĉon...

Iom post iom Pandiono konatiĝis kun vivo de la gaja kaj bonanima popolo de Kidogo. Altaj, kun kupra tono de la nigra haŭto, ĉiuj bonstaturaj, la samgentanoj de Kidogo okupiĝis precipe pri terkultivado. Ili kultivis malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo kaj ankoraŭ grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj. Tiuj vegetaĵoj estis donantaj pezajn grapolojn da longaj flavaj, serpe fleksitaj fruktoj kun delikata kaj aroma dolĉa enhavo. La fruktojn oni kolektadis en grandega kvanto, kaj ili konsistigis la ĉefan manĝaĵon de la popolo de Kidogo. Al Pandiono ili tre plaĉis. La fruktojn oni manĝis krudaj, bolkuiritaj aŭ frititaj. La indiĝenoj okupiĝadis ankaŭ pri ĉasado, akirante eburon kaj felojn, kolektadis la sorĉajn kaŝtansimilajn nuksojn, kiuj iam kuracis Pandionon el lia stranga malsano, bredadis kornohavajn brutojn kaj birdojn.

Inter ili estis lertaj metiistoj — konstruistoj, forĝistoj kaj potistoj. Pandiono admiris verkojn de multaj artistoj, ne cedantaj en majstreco al Kidogo.

Grandaj domoj, konstruitaj el ŝtonoj, adoboj aŭ modlitaj tute el malmola argilo, estis ornamitaj per komplika kaj bela arabesko, klare ĉizita sur la muraj surfacoj. Fojfoje la murojn oni ornamadis per koloraj freskoj, rememorigantaj al Pandiono murajn pentraĵojn de antikvaj ruinoj de Kreto. Sur belformaj argilaj vazoj li vidis fajnajn pentraĵojn, plenumitajn kun delikata gusto. Multaj lignaj farbitaj statuoj renkonteblis en grandaj konstruaĵoj por publikaj kunvenoj kaj en domoj de estroj. Skulptaj bildoj de homoj kaj bestoj ravis Pandionon per ĝusteco de transdonita impreso, per sukcese kaptitaj karakteraj trajtoj.

Sed, laŭ opinio de Pandiono, al la skulptarto de la popolo de Kidogo mankis profunda kompreno de formo. Ĝi malestis ankaŭ ĉe majstroj de Aegyptos. Skulptaĵoj de Ta-Kem estis rigidiĝintaj en senvivaj, senmovaj pozoj, malgraŭ ellaborita dum jarcentoj fajneco de plenumo kaj delikateco de ornamo. La skulptistoj de la popolo de Kidogo, male, kreadis akran impreson de vivo, sed nur en iuj apartaj, intence emfazitaj detaloj. Kaj la juna heleno, pensante pri verkoj de indiĝenoj, komencis malklare senti, ke la vojo al perfekteco de skulptaĵo devas esti ia tute nova — ne en blinda peno transdoni la naturon kaj ne en penoj reflekti apartajn impresojn.

La popolo de Kidogo ŝatis muzikon, ludis sur komplikaj instrumentoj el longaj vicoj de lignaj tabuletoj, kunigitaj kun oblongaj malplenaj kukurboj. Kelkaj malgajaj, vaste kaj milde disverŝiĝantaj kantoj emociis Pandionon, rememorigante al li kantojn de la patrujo...

La etrusko sidis ĉe estingiĝinta fajrujo apud la kabano, maĉis vigligantajn foliojn kaj penseme skuetadis per bastoneto varmegan cindron, en kiu estis bakataj la flavaj fruktoj. Kavi ellernis prepari el la flavaj fruktoj farunon por flanoj.

Pandiono eliris el la kabano, alsidiĝis al la amiko.

Milda vespera lumo kuŝiĝis sur polvajn padojn, estingiĝis en senmovaj branĉoj de ombraj arboj.

— Enigma estas por mi tiu ĉi popolo, — penseme ekparolis la etrusko, kraĉante flanken la pikantan sukon. — Ĉi tie estas granda sekreto, kaj mi ne povas ĝin kompreni.

— Kia sekreto? — distrite demandis Pandiono.

— La sekreto de simileco de tiu ĉi popolo kun la mia. Ĉu vi ne rimarkis?

— Ne rimarkis, — konfesis la heleno. — Tiuj homoj tute ne similas al vi...

— Mi diris ne pri ekstera simileco, vi ne komprenis. Iliaj konstruaĵoj estas preskaŭ samaj, kiel de mia popolo, ilia supera dio estas dio de fulmo, kiel ĉe ni, ja ankaŭ ĉe vi same! Kantoj de la popolo de Kidogo rememorigas al mi tiujn, kiujn mi mem kantis en la juneco... Kiel tio povas esti? Kion ni havas komunan kun la nigrahaŭta popolo, loĝanta tiel malproksime en la varmega sudo? Aŭ iam iliaj kaj miaj prauloj loĝis najbare?

Pandiono intencis respondi, ke lin delonge interesis penso pri parenceco de popoloj de Afriko kun loĝantoj de la Granda Verda maro, sed tiam lian atenton altiris preterpasanta virino. Li rimarkis ŝin jam en la unuaj tagoj de veno en la urbon de Kidogo, sed ekde tiam ial ne renkontis ŝin. Ŝi estis edzino de unu el parencoj de Kidogo, kaj ŝia nomo estis Njora. Njora distingiĝis per sia belo eĉ inter siaj belaj samgentaninoj. Nun ŝi malrapide iris pretere kun digno, kiu distingigas virinojn, konsciantajn sian belon. La juna heleno kun admiro rigardis ŝin... Soifo de kreado subite ekbrulis en li kun antaŭa forto.

Peco de verd-blua ŝtofo strikte ĉirkaŭvolvis la femurojn de Njora. Fadeno da bluaj bidoj, pezaj korsimilaj orelringoj kaj mallarĝa ora drato sur la maldekstra manradiko konsistigis la tutan veston de la juna virino. La grandaj okuloj trankvile rigardis el sub la densaj okulharoj. La mallongaj haroj, kolektitaj sur la verto kaj komplike interplektitaj, estis plilongigantaj la kapon. La vangostoj elstaris sub la okuloj per rondaj montetoj, kiel ĉe sanaj kaj bone manĝantaj helenaj infanoj.

La glata nigra haŭto, tiel elasta, ke la korpo ŝajnis fera, brilis sub sunaj radioj, kaj ĝia kupra tono ricevis oran nuancon. La longa kolo estis iomete klinita antaŭen kaj fiere subtenis la kapon.

La alta, fleksiĝema korpo estis senriproĉa laŭ siaj linioj, laŭ neordinara glateco kaj modereco de moviĝoj.

Al Pandiono ŝajnis, ke en la aspekto de Njora antaŭ li aperis unu el tri Haritoj — diinoj, kiuj, laŭ lia kredo, vivigadis belon kaj donadis al ĝi nevenkeblan altiremon.

La bastoneto de la etrusko subite frapis la kapon de Pandiono.

— Kial vi ne kuris post ŝi? — kun ŝerca domaĝo demandis la etrusko. — Vi, helenoj, pretas admiri ĉiun virinon...

Pandiono rigardis al sia amiko sen kolero, sed tiel, kvazaŭ ekvidis lin unuafoje, kaj impete brakumis la etruskon.

— Aŭskultu, Kavi, vi ne ŝatas paroli pri via vivo... Ĉu vin mem tute ne emocias virinoj? Ĉu vi ne sentas, kiel ili estas belegaj? Ĉu por vi ili ne estas parto de ĉio ĉi, — Pandiono ĉirkaŭskribis per la mano cirklon, — de la maro, la suno, la belega mondo?

— Ne, kiam mi vidas ion belan, mi deziras ĝin manĝi! — ekridis la etrusko. — Mi ŝercas, — daŭrigis li serioze. — Memoru, ke mi estas duoble pli aĝa ol vi kaj malantaŭ la hela flanko de la mondo por mi pli videbla estas la alia — la malhela, abomena. Vi jam forgesis pri Ta-Kem, — Kavi movis la fingrojn laŭ la ruĝa stampo sur la ŝultro de Pandiono, — sed mi nenion forgesas. Sed mi envias al vi: vi kreos belon, dum mi povas nur detrui en lukto kontraŭ malhelaj fortoj. — Kavi silentis iom kaj per tremerinta voĉo finis: — Vi malmulte pensas pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo... Mi tiom da jaroj ne vidis miajn infanojn, mi ne scias eĉ, ĉu ili estas vivaj, ĉu ekzistas tuta mia gento. Kiu scias, kio okazas tie, inter malamikaj triboj...

La sopiro, eksoninta en la tono de la ĉiam diskreta etrusko, plenigis Pandionon per kunsento. Sed kiel li povis konsoli la amikon? La vortoj de la etrusko samtempe dolore pikis lin: «Vi malmulte pensas pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo...» Se Kavi povis diri al li tiel... Ne, ĉu malmulte signifis por li Tessa, la avo, Agenoro? Sed tiam li devus iĝi simila al morna Kavi, tiam li ne ensorbus en sin grandan diversecon de la vivo — kiel lernus li kompreni la belon?.. Pandiono implikiĝis en kontraŭdiroj kaj ne povis kompreni sin mem. Li ekstaris kaj proponis al la etrusko iri por bani sin. Tiu konsentis, kaj ambaŭ amikoj direktis sin trans la montetojn, post kiuj je kvin mil ulnoj for de la vilaĝo plaŭdis la oceano.

Kelkajn tagojn antaŭ tio Kidogo kolektis junajn virojn kaj junulojn de la tribo. La negro diris al siaj samgentanoj, ke, krom lancoj kaj pecoj da ŝtofo sur la femuroj, liaj kamaradoj, atendantaj la ŝipojn, nenion posedas, kaj la filoj de vento ne prenos ilin sur la ŝipojn sen pago.

— Se ĉiu el vi, — diris Kidogo, — konsentos helpi per la plej malgranda, tiam la fremdlandaj amikoj povos reveni hejmen. Ili helpis al mi liberiĝi el sklaveco kaj ree ekvidi vin ĉiujn.

Vigligita per ĉies konsento, Kidogo proponis iri kun li sur la orportan altebenaĵon, kaj por tiuj, kiuj ne povos — oferi eburon aŭ nuksojn, ledon aŭ trunkon de valora arbo.

En la sekva tago Kidogo deklaris al la amikoj, ke li iras al ĉaso, kaj rifuzis preni ilin kun si, persvadante ŝpari fortojn por la estonta vojo.

La vojaĝaj kamaradoj de Kidogo ne eksciis pri la veraj celoj de la entrepreno. Kvankam pensoj pri pago pro veturo plurfoje maltrankviligis ilin, ili esperis, ke la misteraj filoj de vento prenos ilin kiel remistojn. Pandiono ankoraŭ sekrete intencis uzi la ŝtonojn de la sudo — la donacon de la maljuna tribestro. Kavi, same nenion dirante al Kidogo, du tagojn post la foriro de la nigrahaŭta amiko kolektis la libianojn kaj ekiris supren laŭ la rivero, esperante trovi nemalproksime nigran lignon, haki kelkajn trunkojn kaj flosigi ĝis la vilaĝo la pezajn, dronantajn en akvo trabojn sur flosoj el malpeza ligno.

Pandiono plu lamis, kaj Kavi lasis lin en la vilaĝo, malgraŭ protestoj. Pandiono koleris: jam duan fojon la kamaradoj estis lasantaj lin sola, kiel tiam, dum la ĉaso al ĝirafoj. Kavi, orgojle elstariginte la barbon, deklaris, ke tiam li ne perdis la tempon vane kaj nun ree povas ripeti la samon. Mutiĝinta pro furiozo, la juna heleno impetis for kun ofendo en la koro. La etrusko atingis lin kaj, frapante laŭ la dorso, petis pardonon, sed insistis, persvadante la amikon pri neceso tute saniĝi.

Finfine Pandiono konsentis, kun amareco sentante sin kompatinda kriplulo, kaj haste kaŝiĝis en la kabano, por ne ĉeesti la foriron de siaj sanaj kamaradoj.

Restinte sola, Pandiono eĉ pli akre eksentis neceson elprovi siajn fortojn post la sukcesa sperto kun la statuo de la elefanta instruisto. Dum la lastaj jaroj li vidis tiom da mortoj kaj detruoj, ke ne deziris okupiĝi pri malfortika argilo, strebante krei verkon el firma materialo. Tian materialon Pandiono ne havis. Eĉ se ĝi trafus en liajn manojn, tutegale mankis necesaj instrumentoj por prilaboro.

Pandiono ofte kontempladis la ŝtonon de Jaĥmos, kiu finfine venigis lin al la maro, kiel naive kredis Kidogo, ema agnoski potencon de sorĉaj aĵoj.

La diafana klareco de la firma ŝtono pensigis Pandionon elĉizi intajlon. Tamen, la ŝtono estis pli malmola ol tiuj, kiujn oni uzis por tio en Helenujo. Oni tie prilaboradis ilin per smirgo el la insulo Nakso. Subite la heleno rememoris, ke li, se kredi al la maljuna tribestro de la elefantaj regantoj, havis ŝtonojn, per malmoleco superantajn ĉiujn aĵojn de la mondo.

Pandiono elprenis la plej malgrandan el la donacitaj al li ŝtonoj de la sudo kaj singarde movis la akran eĝon laŭ la rando de la blu-verda kristalo. Sur la necedema glata surfaco restis blanka streko. La juna heleno premis pli. La ŝtono tratranĉis profundan kanelon, kvazaŭ ĉizilo el nigra bronzo sur peco de mola marmoro. La neordinara forto de la diafanaj ŝtonoj de la sudo vere superis ĉion, ĝis nun konatan de Pandiono. En liaj manoj estis sorĉaj ĉiziloj, farantaj la taskon facila.

Pandiono dispecetigis la malgrandan ŝtonon, skrupule kolektis ĉiujn akrajn rompopecojn kaj enigis ilin helpe de malmola rezino en lignajn bastonetojn. Nun li havis dekon da ĉiziloj de malsama dikeco — kaj por kruda prilaboro, kaj por la plej maldikaj strekoj. Kion do montros li sur la belega blu-verda kristalo, akirita de Jaĥmos en ruinoj de miljara templo kaj alportita sendifekta al la maro, kies simbolo ĝi tiel longe servis en la sufoka kaptiteco de la tero? Malklaraj bildoj estis flugantaj en la kapo de Pandiono.

La juna heleno foriris el la vilaĝo kaj vagis en soleco, ĝis trafis al la maro. Li longe sidis sur ŝtono, jen celante rigardon malproksimen, jen observante maldikan tavolon de diafana akvo, alkurantan al liaj piedoj. Venis vespero, mallonga krepusko neniigis brilon de la maro, moviĝo de ondoj iĝis nerimarkebla. Ĉiam pli netravidebla iĝadis la velure nigra nokto, sed samtempe en la ĉielo ekbriladis ĉiam pli da helaj steloj, kaj ree la ĉielaj fajretoj, ekbalanciĝinte en ondoj, vigligis la rigidiĝintan maron. Levinte la kapon al la ĉielo, la juna heleno estis kaptanta konturojn de nekonataj stelfiguroj. La arko de la Lakta Vojo estis trairanta per sama, kiel en la patrujo, arĝenta ponto tra la tuta firmamento, sed ĝi estis pli mallarĝa. Unu ĝia fino estis profunde dissplitita kaj disigita je apartaj makuloj inter larĝaj malhelaj strioj. Flanke kaj sube brulis per blu-blanka lumo du nebulaj stelaj nuboj. Apud ili klare distingiĝis granda nepenetreble nigra makulo de pirsimila formo, kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn. Nenion similan vidis Pandiono en la hejma ĉielo de la nordo. La kontrasto inter la nigra makulo kaj la blankaj nuboj subite afekciis lin. La juna heleno ekvidis en ĝi subite la esencon mem de la suda lando. Nigro kaj blanko en tuta rekteco kaj klara krudeco de tiu kombino — jen kio konsistigis la animon de Afriko, ĝian vizaĝon, tian, kia Pandiono nun eksentis ĝin. Nigraj kaj blankaj strioj de la neordinaraj ĉevaloj, la nigra haŭto de la indiĝenoj, kolorigita per blanka farbo kaj kontrastiganta blankajn dentojn kaj okulblankaĵojn, artaĵoj el nigra kaj perle blanka ligno, nigraj kaj blankaj kolonoj de arbaj trunkoj en arbaroj, lumo de stepoj kaj mallumo de arbaraj densejoj, nigraj rokoj kun blankaj strioj de kvarco kaj multe da samo traflugis antaŭ la okuloj de Pandiono.

Tute alia afero estis en la patrujo — sur malriĉaj kaj ŝtonaj bordoj de la Verda maro. La rivero de la vivo tie ne ruliĝis per furioza torento, ne kunpuŝiĝadis tiel malkaŝe la nigraj kaj la blankaj ĝiaj flankoj.

Pandiono ekstaris. La neĉirkaŭprenebla oceano, sur kies transa flanko estis lia Eniado, apartigis la junan helenon disde Afriko. Malantaŭe restis la lando, en la animo jam forlasita de li, morne ŝirmiĝinta per noktaj ombroj de montoj. Antaŭe laŭ ondoj transkuradis reflektoj de stelaj fajroj, kaj la maro estis kuniĝanta tie, norde, kun la gepatra Eniado, kaj Tessa estis sur ĝia bordo. Pro reveno al la patrujo, por Tessa li luktis kaj iris tra sango, sabloj, varmego kaj mallumo, tra senfinaj danĝeroj de bestoj kaj homoj.

Tessa, malproksima, amata kaj neatingebla, iĝis tute kiel tiuj nebulaj steloj super la maro, kie la norda «Ĉerpilo» mergiĝis per la rando trans la horizonton.

Kaj tiam venis la decido: li kreos sur la ŝtono — la firma simbolo de maro — Tessa-n, starantan sur bordo.


Pandiono kun furiozo kunpremis en la fortaj fingroj ĉizilon, kaj la firma bastoneto rompiĝis. Jam dum kelkaj tagoj li kliniĝadis super la ŝtono de Jaĥmos kun batanta koro, bridante per la volo la krean malpaciencon, jen certe desegnante longajn liniojn, jen kun senfina singardemo detranĉante malgrandegajn grajnetojn. La bildo iĝadis ĉiam pli klara. Kun la kapo de Tessa li sukcesis — en ĝia fiera turniĝo li vidis ĝin eĉ nun tute klare, same kiel en la adiaŭa horo sur la bordo de la Aĥeloa kabo. Li entranĉis ĝin en la diafanan profundon de la ŝtono, kaj nun ĝi elstaris per malbrila bluo sur la spegule glata surfaco. Haraj bukloj per facilaj, liberaj strekoj kuŝiĝis sur la rondan ŝultron, skizitan per klara arko, sed plue... plue Pandiono neatendite perdis la tutan vervon de sia inspiro. La juna artisto, kiel neniam certa pri si, tuj desegnis per profunda kanelo la maldikan konturon de la korpo de la junulino, kaj preciza fajneco de la linioj konfirmis sukceson de lia laboro. Pandiono fajlis la ĉirkaŭantan surfacon, por emfazi la figuron. Tiam li subite komprenis, ke li montris tute ne Tessa-n. En linioj de la femuroj, la genuoj kaj la brusto elstaris kaj ekvivis la korpo de Iruma, kaj apartaj strekoj, sendube, apartenis al la lasta impreso de la belo de Njora. La figuro de Tessa ne estis korpo de helena junulino — Pandiono kreis abstraktan bildon, en kiu reflektiĝis belo de afrikaj virinoj. Sed Pandiono deziris fari alion — montri vivan kaj amatan Tessa-n. Streĉante la memoron, li penis deŝiri tavolon da impresoj de la lastaj jaroj, ĝis konvinkiĝis, ke la novaj impresoj iĝis eĉ pli klaraj.

Baldaŭ Pandiono komprenis, ke li ree ne sukcesas pri transdono de vivo. Dum la figureto estis nur skizita, la facilaj linioj vivis. Kiam la artisto penis fari la platan bildon elstaranta, tuj la viva korpo ŝtoniĝis, iĝis malvarma kaj rigida. Jes, li ne komprenis la sekreton de la arto. Kaj tiu ĉi lia verko ne estos viva! Li ne sukcesos plenumi la intencon! Rompinte la ĉizilon pro emocio, Pandiono prenis la ŝtonon kaj komencis pririgardi ĝin el distanco de etendita mano. Jes, li ne povas krei bildon de Tessa, kaj la belega intajlo ne estos finita.

Tra la diafana ŝtono penetris radioj de la suno, plenigante ĝin per oreca tono de la hejma maro. Pandiono lasis netuŝita la glatan kampon de la granda edro de la kristalo kaj ĉizis la figuron de la junulino dekstre, ĉe la rando mem. En la ŝtono, kiel sur bordo de maro, staris junulino kun vizaĝo de Tessa, sed ŝi ne estis Tessa. La inspiro, kun kiu laboris Pandiono pri la ŝtono ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro, kun malpacienco atendante ĉiun sekvan tagon, forlasis lin. Pandiono kaŝis la ŝtonon, kolektis la ĉizilojn kaj malfleksis la dolorantan dorson. La malfeliĉon de malvenko faciligis la konscio, ke li tamen povas krei belon... sed ĝi estis mizera kompare kun la viva!

Absorbita de la laboro, Pandiono ĉesis atendi revenon de la kamaradoj kaj nur nun rememoris pri ili. Kvazaŭ responde al la pensoj de Pandiono al li alkuris knabo.

— La densbarbulo alveturis, li vokas vin al la rivero! — sciigis la sendito de Kavi, fiera pri la komisio.

Tio, ke la etrusko restis sur la rivero kaj vokis lin tien, maltrankviligis Pandionon. Li hastis al la bordo laŭ pado, sinuanta inter dornaj arbustoj. De malproksime li rimarkis sur sabla deklivo grupon de la kamaradoj, kiuj staris ringe ĉirkaŭ ligaĵo de kanaj tigoj. Sur la kano sterniĝis homa korpo. Pandiono mallerte ekkuris, penante ne surpaŝi la ankoraŭ malfortan kruron, kaj eniris en la silentan rondon de la vojaĝaj kamaradoj. Li rekonis en la kuŝanto junan libianon Takel-on, la partopreninton de la fuĝo tra dezerto. La juna heleno ekstaris sur la genuojn super la korpo de la kamarado. Antaŭ la okuloj de Pandiono aperis la sufoka fendo inter deklivoj de sablaj montoj, kie li trenis sin, duonmorta pro soifo. Takel estis inter tiuj, kiuj, gvidataj de mortinta Aĥmi, alportis renkonten al li akvon el la fonto. Nur antaŭ la kadavro de Takel al Pandiono iĝis klare, kiel kara kaj proksima estas ĉiu el la kamaradoj laŭ la ribelo kaj la vojaĝo. Li parenciĝis kun ili kaj ne povis imagi sian ekziston aparte de ili. Pandiono povis dum semajnoj ne komunikiĝi kun la kamaradoj, kiam sciis, ke ili estas proksime en trankvilo kaj sekureco kaj okupiĝas pri siaj aferoj, sed nun la perdo ŝokis lin. Ne leviĝante de sur la genuoj, li ĵetis al la etrusko demandan rigardon.

— Takel-on mordis serpento en densejo, — malgaje diris Kavi, — kie ni vagis, serĉante nigran lignon. Ni ne konis kuracilon... — La etrusko peze suspiris. — Ni lasis ĉion kaj alnavigis ĉi tien. Kiam ni elportis lin sur la bordon, Takel jam estis mortanta. Mi vokis vin por adiaŭi al li... Malfrue... — Kavi ne findiris, kunpremante la manojn, li mallevis la kapon.

Pandiono ekstaris. La morto de Takel ŝajnis tiel maljusta kaj sensenca: ne en glora milito, ne en batalo kontraŭ besto — ĉi tie, en paca vilaĝo, ĉe la maro, promesanta revenon post ĉiuj gloraj heroaĵoj, faritaj de li, post persista kuraĝo en la longa vojo. Tio estis speciale dolora por la juna heleno. Larmoj nebuligis la okulojn, kaj li, por ekregi sin, celis la rigardon al la rivero. Ĉe flankoj de la sabla malprofundaĵo altis densejoj, barantaj la riveran vastaĵon per verdaj muroj. La bulo de hela sablo situis kvazaŭ en larĝa pordego. Sur arbara rando kreskis blankaj arboj, kurbaj kaj nodecaj, kun etaj folioj. Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj de intense ruĝaj floroj, kies plataj lanugecaj amasiĝoj ŝajnis strioj el transversaj mallongaj streketoj, surfadenigitaj sur maldikajn tigojn, jen fleksiĝantajn malsupren, jen starantajn rekte supren, al la ĉielo. La floroj estis skarlataj, kaj la blankaj arboj brulis en la verda pordego, kiel sepultaj torĉoj ĉe la pordego de Hadeso, kien jam direktis sin la animo de mortinta Takel. Malrapide estis ruliĝanta la malklara stana akvo de la rivero, kovrita de malprofundaĵoj de flavaj sabloj. Centoj da krokodiloj kuŝis sur la sablo. Sur la plej proksima al Pandiono terlango kelkaj grandegaj rampuloj en dormo malfermis siajn larĝajn faŭkojn, kiuj ŝajnis sub la suno nigraj makuloj, borderitaj de blankaj kojnoj de teruraj dentoj. La korpoj de la krokodiloj larĝe disŝoviĝadis sur la sablo, kvazaŭ platigitaj per propra pezo. Laŭlongaj faldoj de skvama haŭto de la ventro estis ĉirkaŭfluantaj la platajn dorsojn, kovritajn de vicoj da pikiloj, pli helaj, ol la nigra-verdaj interspacoj inter ili. La kruroj kun mallerte elturnitaj eksteren artikoj estis malbele disĵetitaj flanken. Fojfoje iu el la rampuloj movetadis la eĝecan voston, puŝante la alian, — tiu, maltrankviligita en dormo, klakfermadis sian faŭkon kun frapo, aŭdiĝanta super la rivero.

La kamaradoj levis la mortinton kaj silente ekportis lin en la vilaĝon sub maltrankvilaj rigardoj de alkurintaj loĝantoj. Pandiono iris malantaŭe, aparte de Kavi. La etrusko opiniis sin kulpa pri la pereo de la libiano, ĉar la ideo pri akirado de nigra ligno estis lia. Kavi paŝis flanke de la malgaja procesio, mordadis la lipojn kaj taŭzadis la barbon.

Pandionon turmentis rimorso: li same sentis sin kulpa. Estis malbone, ke li inspiriĝis pri bildo de la amata junulino, kiam li devus krei verkon por memoro de la batala amikeco de la malsamaj homoj, pasintaj ĉiujn elprovojn, fidelajn antaŭ vizaĝo de morto, malsato kaj soifo, en malgajaj tagoj de la malfacila vojaĝo. «Kiel povis tiu penso ne veni en mian kapon antaŭ ĉio?» — demandadis sin la juna heleno. Ne senkaŭze li malsukcesis — la dioj punis lin pro sendankeco... Do la hodiaŭa malfeliĉo instruu lin vidi pli bone...


Malaltaj lil-grizaj nuboj estis peze surrampantaj sur la firmamenton; kiel grego da bubaloj, amasiĝadis en densan mason. Aŭdiĝis obtuza tondro. Estis proksimiĝanta pluvego, homoj haste entiradis en la kabanojn siajn aĵojn, disĵetitajn ĉirkaŭe.

Apenaŭ Kavi kaj Pandiono sukcesis kaŝiĝi en sia loĝejo, en la ĉielo renversiĝis giganta tasego, muĝo de falanta akvo superis bruon de tondro. La pluvego finiĝis rapide, kiel ĉiam; adstringe odoris vegetaĵoj en la freŝiĝinta, humida aero, malforte lirlis sennombraj rojetoj, defluantaj al la rivero kaj al la maro. Malsekaj arboj obtuze bruis sub vento. Ilia bruo estis severa kaj malgaja, ĝi neniel similis al rapida susurado de foliaro en sekaj, serenaj tagoj. Kavi aŭskultis la voĉon de arboj kaj neatendite diris:

— Mi ne pardonas al mi la morton de Takel. Kulpas mi: ni ekiris sen sperta gvidisto, ni estas fremdaj en tiu ĉi lando, kie senzorgeco signifas pereon. Kaj kio? Ni ne havas nigran lignon, kaj unu el la plej bonaj kamaradoj kuŝas sub ŝtonamaso sur la bordo... Granda estas prezo de mia stulteco... Kaj mi ne kuraĝas nun iri ree. Ni ne havas, per kio ni pagu al la filoj de vento...

Pandiono silente elprenis el sia saketo manplenon da brilantaj ŝtonoj kaj metis ilin antaŭ la etrusko. Kavi aprobe kapjesis, poste subita dubo reflektiĝis sur lia vizaĝo:

— Se ili ne konas prezon de tiuj ŝtonoj, la filoj de vento povas rifuzi preni ilin. Kiu aŭdis pri tiaj ŝtonoj en niaj landoj? Kiu aĉetos ilin kiel juvelaĵojn? Kvankam... — La etrusko enpensiĝis.

Pandiono ektimis. La simpla konjekto de Kavi neniam antaŭe venis en lian kapon. Li preteratentis, ke la ŝtonoj por la okuloj de komercistoj povas esti senvaloraj. Konfuzo kaj timo pri la estonteco tremigis lian manon, etenditan al la ŝtonoj. La etrusko, legante laŭ la vizaĝo la maltrankvilon de la amiko, ekparolis ree:

— Kvankam mi aŭdis iam, ke diafanajn ŝtonojn de speciala malmoleco oni fojfoje alveturigadis sur Kipron kaj en Karion el la malproksima oriento, kaj ili havis tre altan prezon. Eble, la filoj de vento konas ilin?..

En la sekva mateno post la konversacio kun Kavi Pandiono ekiris laŭ pado al la piedo de la montoj, kie kreskis la herbecaj vegetaĵoj kun flavaj fruktoj. Estis proksimiĝanta la tempo de reveno de Kidogo. La amikoj malpacience atendis lin. La etrusko kaj la heleno deziris konsiliĝi kun li, kiel ili akiru ion valoran por la filoj de vento. La duboj de la etrusko detruis la certecon de Pandiono pri valoro de la ŝtonoj de la sudo, kaj nun la juna heleno ne povis trankviliĝi. Nevole Pandiono iradis al la montoj en malklara espero renkonti la taĉmenton de la nigrahaŭta amiko. Krom ĉio, li deziris iom resti sola, por pripensi novan verkon, ĉiam pli klare skiziĝantan en lia kapo. Pandiono sensone paŝis laŭ la firma, dense kompaktigita grundo de la pado. Li ne plu lamis, al li revenis la antaŭa facileco de iro. Renkontataj indiĝenoj, ŝarĝitaj per grapoloj de flavaj fruktoj, amike nudigadis siajn blankajn dentojn aŭ afable svingadis plukitajn foliojn. La pado turniĝis maldekstren. Pandiono iris inter du seninterrompaj muroj da sukoplena verdaĵo, plenigita de ora suna lumo. En ties arda brilo estis glate moviĝanta virino. Pandiono rekonis Njora-n. Ŝi estis elektanta el pendantaj grapoloj plej verdajn fruktojn kaj metanta ilin en altan plektitan korbon. Pandiono depaŝis en ombron de grandegaj folioj; la artista sento forŝovis ĉiujn aliajn pensojn. La juna virino transiradis de unu grapolo al la alia, fleksiĝeme kliniĝante al la korbo, kaj ree levadis sin sur la fingropintojn, tiriĝante per la tuta korpo, kun la manoj, etenditaj al alte pendantaj fruktoj. Oraj sunaj makuloj briletadis sur ŝia glata nigra haŭto, kontrastigita de freŝa kaj hela verdaĵo. Njora facile saltetis kaj, fleksiĝinte tuta, etendis la manojn en densaĵon de veluraj folioj. Absorbiĝinta Pandiono kroĉiĝis al seka tigo — en la profunda silento aŭdiĝis laŭta susuro. La juna virino momente turniĝis kaj rigidiĝis. Njora rekonis Pandionon; ŝia korpo, streĉiĝinta kiel kordo, ree iĝis trankvila, ŝi restarigis la spiradon kaj ridetis al la juna heleno. Sed Pandiono ne rimarkis ĉion ĉi. Krio de admiro elŝiriĝis el lia brusto, la larĝe malfermiĝintaj orecaj okuloj rigardis al Njora, ne vidante ŝin; la buŝo duonmalfermiĝis en malforta rideto. La konfuzita virino depaŝis. La fremdulo subite turniĝis kaj impetis for, ekkriante ion en la lingvo, nekomprenebla por ŝi.

Subite Pandiono faris grandan malkovron. La juna heleno dum tuta tempo senkonscie kaj sencede iris al ĝi, ĉiuj obsedaj pensoj, senfinaj meditoj vagis ĉirkaŭ tiu malkovro. Li ne trovus ĝin, se ne vidus tiel multe, se ne komparadus kaj ne serĉadus palpe propran novan vojon. En la vivaĵo ne povas esti senmoveco! En viva kaj bela korpo neniam estas morta senmoveco, estas nur kvieto, tio estas momento de halto de moviĝo, finiĝinta kaj preta ŝanĝiĝi al alia, kontraŭa. Se kapti tiun momenton kaj reflekti ĝin en senmova ŝtono, tiam la mortaĵo ekvivos.

Jen kion ekvidis Pandiono en Njora, haltinta pro timo, kiam ŝi rigidiĝis, kiel statuo el nigra metalo. La juna heleno soliĝis sur negranda kampeto sub arbo. Se iu rigardus tien, do, sendube, konvinkiĝus pri frenezo de Pandiono: li estis faranta abruptajn movojn, fleksante kaj malfleksante jen brakon, jen kruron, kaj atente observis ilin, kurbiginte la kolon kaj turmente strabante. La juna heleno revenis hejmen nur vespere, ekscitita, kun febra brilo de la okuloj. Li devigis Kavi-n, por grandega miro de la etrusko, stari antaŭ si, iri kaj halti laŭ ordono. La etrusko komence pacience toleris la kapricon de la amiko, finfine tio tedis al li, kaj li, frapinte sin laŭ la frunto, decideme eksidis sur la teron. Sed Pandiono eĉ tiam ne lasis Kavi-n trankvila — li observadis lin, aliradis jen dekstre, jen maldekstre, ĝis la etrusko ekblasfemis kaj, deklarinte, ke Pandiono ekmalsanis per febro, minacis ligi la helenon kaj meti sur la liton.

— Iru al korvoj! — gaje ekkriis Pandiono. — Mi volvos vin ŝraŭbe, kiel kornon de blanka antilopo!

Kavi ankoraŭ ne vidis, ke lia amiko tiel petolis. Li ĝojis pri tio, ĉar delonge rimarkis spiritan prematecon de la juna heleno. Grumblante, la etrusko facile batis Pandionon, kaj tiu, subite humiliĝinte, deklaris, ke estas nekredeble malsata. Ambaŭ amikoj eksidis por vespermanĝi, kaj Pandiono penis klarigi al la etrusko sian grandan malkovron. Malgraŭ la atendo Kavi tre ekinteresiĝis kaj longe pridemandadis Pandionon, penante kompreni la esencon de la malfacilaĵoj, starantaj antaŭ skulptisto ĉe penoj rekrei vivan formon.

La etrusko kaj la heleno sidis ĝis malfrue kaj estis finantaj la konversacion en mallumo.

Subite io ŝirmis brileton de stela lumo en la enira aperturo, kaj la voĉo de Kidogo igis ilin ĝoje tremeri. La negro subite revenis kaj tuj decidis viziti la amikojn. Al la demando, ĉu la ĉaso estis sukcesa, Kidogo respondis nedifinite, pretekstante lacon, kaj promesis morgaŭ montri la trofeojn. Kavi kaj Pandiono rakontis al li pri la morto de Takel kaj pri la ekspedicio de Kavi por nigra ligno. Kidogo terure furioziĝis, kriis pri ofendo de lia gastamo, eĉ nomis la etruskon maljuna hieno. Finfine la negro kvietiĝis: malgajo pri la pereinta kamarado superis la koleron. Tiam la etrusko kaj la heleno rakontis al li pri siaj maltrankviloj pri pago al la filoj de vento kaj petis konsilon. Kidogo rilatis al ilia maltrankvilo kun grandega indiferenteco kaj foriris, ne respondinte iliajn demandojn.

La konsternitaj amikoj decidis, ke la strangan konduton de Kidogo kaŭzis la malgajo pro la pereo de la libiano. Ili ambaŭ longe turniĝadis sur siaj litoj en silenta medito.

Kidogo venis al ili malfrue, kun stampo de ruzo sur la bonanima vizaĝo. Li venigis kun si ĉiujn libianojn kaj tutan amason da junaj viroj. La parencoj de Kidogo palpebrumadis al la nenion komprenantaj fremdlandanoj, laŭte ridegadis, interflustradis kaj interkriadis per pecoj de nekompreneblaj frazoj. Ili aludis al sorĉo, kvazaŭe sciata de ilia popolo, kredigante, ke Kidogo scipovas transformi simplajn bastonojn en nigran lignon kaj eburon, kaj riveran sablon — en oron. Tutan tiun sensencaĵon la fremduloj aŭdadis dum la vojo al la hejmo de la nigra amiko. Kidogo kondukis ilin al negranda tenejo. Ĝi diferencis de aliaj simplaj kabanoj per malpli granda amplekso kaj per ekzisto de pordo, subapogita per grandega ŝtono. Kidogo helpe de kelkaj homoj defaligis la ŝtonon, la junularo ekstaris ĉe ambaŭ flankoj de la malfermiĝinta pordo. Kidogo, fleksiĝinte, eniris en la tenejon kaj permane vokis la kamaradojn post si. Kavi, Pandiono kaj la libianoj, ankoraŭ nenion komprenante, silente staris en mallumo, ĝis iliaj okuloj kutimiĝis al malforta lumo el ringa fendo inter la konusa tegmento kaj la supra rando de la argil-verga muro. Tiam ili ekvidis kelkajn dikajn nigrajn trabojn, amason da elefantaj dentegoj kaj kvin altajn malfermitajn korbojn, ĝissupre plenigitajn per kuracaj nuksoj. Kidogo, atente observante la vizaĝojn de la kamaradoj, laŭte diris:

— Ĉio ĉi estas via! Tion kolektis por vi mia popolo por facila kaj feliĉa vojo! La filoj de vento devas preni kun si du dekojn da homoj, sed ne unu kontraŭ tia prezo...

— Via popolo donacas al ni tiom... pro kio?! — ekkriis afekciita Kavi.

— Pro tio, ke vi estas bonaj homoj, kuraĝaj homoj, pro tio, ke vi faris tiom da heroaĵoj, pro tio, ke vi estas miaj amikoj kaj helpis al mi reveni, — penante ŝajni senemocia, nombris Kidogo. — Sed atendu, tio estas ne ĉio!

La negro paŝis flanken, ŝovis la manon inter korbojn kaj eltrenis saketon el firma ledo, grandan je ne malpli ol homa kapo.

— Prenu! — Kidogo etendis la saketon al Kavi.

La etrusko, submetinta la manplatojn, fleksiĝis pro neatendita pezo kaj preskaŭ faligis la sakon. La negro surdige ekridegis kaj ekdancis pro ekstazo. Laŭta, gaja rido de la junularo eĥis al li trans la muroj de la tenejo.

— Kio estas tio? — demandis Kavi, plu alpremante al si la pezan saketon.

— Vi demandas, ho saĝa maljuna batalisto, — gajis Kidogo, — kvazaŭ ne scias, ke en la mondo havas tian pezon nur unu afero!

— Oro! — ekkriis la etrusko en sia lingvo, sed la negro komprenis.

— Jes, oro, — konfirmis li.

— Kie do vi prenis tiom? — enmiksiĝis Pandiono, palpante la dense plenŝtopitan saketon.

— Anstataŭ ĉaso ni iris al la orporta altebenaĵo. Dum ok tagoj ni fosadis tie sablon kaj lavis ĝin en akvo... — La negro silentis iom, poste finis: — La filoj de vento ne ĝisveturigos vin ĝis la patrujoj. Tie, sur via maro, vin ĉiujn atendas malsamaj vojoj, kaj ĉiu povos atingi sian hejmon. Dividu la oron kaj kaŝu bone, tiel, ke ne vidu la filoj de vento dum la vojo.

— Kiu ankoraŭ estis kun vi en tiu «ĉaso»? — rapide demandis la etrusko.

— Jen ili ĉiuj. — La negro almontris la junulojn, amasiĝintajn ĉe la enirejo.

La ĝojaj, ĝislarme kortuŝitaj amikoj ĵetis sin al la negroj kun dankaj vortoj. Kaj tiuj sinĝeneme tretis la lokon kaj iom post iom malaperadis post la domo.

La kamaradoj eliris el la tenejo, fermis la pordon per la ŝtono. Kidogo subite iĝis silentema, lia gajo malaperis. Pandiono altiris al si la nigran amikon, sed tiu liberiĝis el lia brakumo, metis la manojn sur la ŝultrojn de la heleno kaj longe rigardis en liajn orecajn okulojn.

— Kiel mi disiĝu kun vi, Kidogo! — pretervole diris Pandiono.

La fingroj de la negro enpikiĝis en liajn ŝultrojn.

— La dio de fulmo vidas, — kun peno diris Kidogo, — mi fordonus tutan oron de la altebenaĵo, fordonus ĉion, kion mi havas, ĝis lasta lanco, pro tio, ke vi konsentu loĝi kun mi por ĉiam... — La vizaĝo de la negro misformiĝis, li fermis la okulojn per la manoj. — Sed mi eĉ ne petas vin... — La voĉo de Kidogo tremis, rompiĝante. — En la kaptiteco mi eksciis, kio estas la patrujo... Mi komprenas, vi ne povas resti... kaj mi, jen, vidu, mem penas, ke vi forveturu... — La negro subite lasis Pandionon kaj impetis al la domo.

La juna heleno rigardis post la amiko, kaj larmoj nebuligis lian rigardon. La etrusko peze suspiris malantaŭ la dorso de Pandiono.

— Venos tempo — kaj ankaŭ mi kaj vi disiros, — mallaŭte kaj malgaje diris Kavi.

— Mia kaj via hejmoj estas ne tiom malproksimaj, kaj ŝipoj navigas tie ofte, — diris, turninte sin al li, Pandiono. — Sed Kidogo... restos ĉi tie, ĉe la rando de la Ekumeno...


Trankviliĝinte pri la estonteco, Pandiono fordonis sin tutan al kreado. Li hastis — grandeco de la amikeco, ricevita en lukto por libero, inspiris lin kaj urĝis. Li anticipe vidis ĉiujn detalojn de la intajlo.

Tri homoj devis stari brakumiĝinte sur fono de la maro, al kiu ili strebis, de la maro, reveniganta ilin en la patrujon.

Pandiono decidis montri sur la granda plata edro de sia ŝtono la tri amikojn — Kidogon, Kavi-n kaj sin en brilanta, diafana lumo de mara foro, kiun plej bone enkorpigis la blu-verda kristalo.

La juna skulptisto desegnis kelkajn skizojn sur maldikaj platetoj el eburo, kiun uzis virinoj de la tribo por disfrotado de iaj ŝmiraĵoj. La malkovro, farita de li, devigis lin konstante vidi antaŭ la okuloj vivajn korpojn, sed tio ne estis malfacila. La etrusko tutegale ĉiam estis kun li, kaj Kidogo, antaŭsentante proksiman venon de ŝipoj de la filoj de vento, forlasis ĉiujn siajn aferojn kaj estis nedisigebla de la amikoj.

Ofte Pandiono devigadis la etruskon kaj la negron stari antaŭ li brakumiĝinte, kaj tiuj, subridetante, plenumadis la peton.

La amikoj longe konversaciadis, konfidencante ĉiujn siajn kaŝitajn pensojn, maltrankvilojn kaj planojn, kaj en profundo de ĉies animo kiel akra najlo sidis la penso pri neeviteblo de la disiĝo.

Pandiono, konversaciante, ne perdadis la tempon vane kaj persiste ĉizadis la malmolan ŝtonon. Fojfoje la skulptisto eksilentadis, lia rigardo iĝadis penetra — la heleno kaptadis en trajtoj de la amikoj ian gravan por li detalon.

Ĉiam pli elstaraj kaj vivaj iĝadis la tri brakumiĝintaj viraj figuroj. En la centro eblis rekoni la grandegan Kidogon, dekstre de li, iomete turniĝinte al la restinta peceto da glata edro, staris Pandiono, kaj maldekstre — la etrusko, ambaŭ kun lancoj en la manoj. Kavi kaj Kidogo trovis grandan similecon kun si, sed kredigis Pandionon, ke li malbone montris sin. La skulptisto, ridetante, respondis, ke tio ne gravas.

La figuroj de la amikoj, malgraŭ malgrandaj ampleksoj, estis tute vivaj, vera majstreco videblis en ĉiu detalo. Turniĝoj de la korpoj estis fortaj, akraj kaj samtempe fajne moderaj. En la manoj de Kidogo, larĝe disĵetitajn sur la ŝultrojn de la etrusko kaj la heleno, Pandiono sukcesis esprimi moviĝon de defendo kaj frata kareso. Kavi kaj Pandiono staris kun atente, preskaŭ minace klinitaj kapoj, esprimantaj streĉan atenton de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan malamikon. Ĝuste tiun impreson de belega povo kaj certeco faris la tuta grupo, kaj Pandiono penis esprimi en sia verko ĉion plej bonan, kio estis en la homoj, kiuj iĝis karaj por li dum la vojo el la sklaveco al la patrujo. La skulptisto komprenis, ke li finfine sukcesis krei veran artaĵon. Kidogo kaj Kavi ĉesis moketi Pandionon. Retenante la spiron, ili dum horoj observadis movojn de la sorĉa ĉizilo, kaj malklara admiro pri majstreco de la artisto determinis ilian nunan rilaton al Pandiono. Ilia juna amiko, kuraĝa, gaja kaj eĉ petolema, foje amuza pro sia admiro de virinoj, evidentiĝis granda artisto! Tio samtempe ĝojigis kaj mirigis Kidogon kaj Kavi-n.

Kaj Pandiono enmetadis la tutan amon al la kamaradoj en impeton de sia verkado. Nun la komenca ideo ĉizi sur la ŝtono Tessa-n ne plu altiris lin. Tessa, Iruma kaj Njora, apartenantaj al malsamaj popoloj, estis fratinoj laŭ belo, kiu ĉe ĉiuj tri havis saman altiran forton... Sed ĉu estis li fratinoj en ĉio cetera — tion Pandiono ne sciis. Ĉu povus Tessa tiel parenciĝi kun Njora, kiel li kun Kidogo? Sed en la amikeco de Pandiono kun Kidogo kaj Kavi, en kamaradeco kun ĉiuj ceteraj ekssklavoj, da kiuj restis ĉi tie jam tiom malmulte, estis frateco de komunaj pensoj kaj streboj, kunfandita pli firme ol ŝtono per fideleco kaj kuraĝo. Jes, ili estas veraj fratoj, kvankam la unuan portis same nigra, kiel li mem, patrino ĉi tie, sub strangaj arboj de la sudo, la dua kuŝis en lulilo en kabano, skuata de koleraj vintraj tempestoj, kaj la tria tiutempe jam militis kontraŭ ferocaj nomadoj de foraj stepoj sur bordo de malhela maro... Iliaj koroj kunplektiĝis per streĉaj vejnoj, centfoje elprovitaj en komunaj malfeliĉoj, kaj kiel malmulte signifis nun malsameco de iliaj landoj, vizaĝoj, korpoj kaj kredoj!

Tagoj flugis rapide. Pandiono subite rekonsciiĝis: pasis ĉirkaŭ monato kaj duono, kaj la tempo, difinita por veno de la filoj de vento, jam finiĝis. Maltrankvilo kaj faciliĝo miksiĝis en la animo de la juna heleno: maltrankvilo — ĉar la filoj de vento povis tute ne veni, kaj faciliĝo — pro penso, ke la neevitebla disiĝo kun Kidogo malproksimiĝas. En maltrankvila malgajo Pandiono fojfoje forlasadis sian laboron — tamen, ĝi estis preskaŭ finita. La heleno ree komencis ofte venadi al la maro, penante reveni pli baldaŭ, por ne apartiĝi disde la amikoj.

Foje Pandiono intencis iri al ordinara baniĝo. Li ekstaris kaj vokis kun si la amikojn, sed tiuj rifuzis, komencinte ardan disputon pri diversaj manieroj de preparo de maĉaj folioj. Malproksime aŭdiĝis bruo de multaj voĉoj, krioj kaj admiraj kriegoj, per kiuj la pasiaj samgentanoj de Kidogo akompanadis ajnan eventon. Kidogo salte ekstaris, griza cindro de paleco disverŝiĝis sur lia vizaĝo, eĉ la brusto de la negro heliĝis. Iomete ŝanceliĝinte, Kidogo ekkuris al sia hejmo, kriinte trans la ŝultron al la maltrankviligitaj amikoj:

— Verŝajne, la filoj de vento!

Sango impetis en la kapojn de la etrusko kaj la heleno, ili same ekkuris laŭ la konata de Pandiono mallonga pado al la maro. Sur la eĝo de la monteto Pandiono kaj Kavi haltis.

— Ĝuste, la filoj de vento! — ekkriis Kavi.

Malhel-viola ombro de grandega monto ekkuŝis sur la bordon, etendiĝis malproksimen, malheliginte brilon de la maro kaj ĵetinte sur ĝin mornan kolornuancon de arbaraj densejoj. Nigraj ŝipoj, similaj al ŝipoj de helenoj, kun pruoj, konveksaj, kiel cignaj brustoj, jam estis eltrenitaj sur la griziĝintan sablon. Da ili estis kvin. Kun mallevitaj mastoj la ŝipoj similis al grandaj nigraj anasoj, ekdormintaj sur sablo.

Antaŭ la ŝipoj rapide iradis tien kaj reen barbaj batalistoj en krudaj grizaj manteloj, brilante per kupraj alforĝaĵoj de rondaj ŝildoj kaj balancante en la manoj larĝajn hakilojn sur longaj fustoj. Estroj, komercistoj kaj ĉiuj ŝipanoj, liberaj de gardo, verŝajne, jam foriris en la vilaĝon de Kidogo. La etrusko kaj la heleno turnis sin malantaŭen.

Ĉe la kabano ilin malpacience atendis Kidogo.

— La filoj de vento estas ĉe la tribestroj, — sciigis la negro. — Mi petis la onklon, li diros al nia ĉefa tribestro, kaj tiu mem traktos pri vi. Tiel estos pli firme. Por la filoj de vento estas danĝere kvereli kun li, ili transportos vin sekure... — La nergo ridetis kurbe kaj malgaje.


Centoj da homoj kolektiĝis sur la bordo por adiaŭi la forirantajn ŝipojn. La filoj de vento hastis — la suno estis kliniĝanta al subiro, kaj ili ial deziris nepre komenci la navigon hodiaŭ. La ŝipoj, jam ŝarĝitaj, estis malrapide balanciĝantaj ĉe la rando de la rifoj. Inter la ŝarĝo kuŝis la donaco de la popolo de Kidogo — la pago por revenigo de la ekssklavoj en la patrujon. Ĝis la ŝipoj necesis iri ĝisbruste en la akvo tra la borda malprofundaĵo. La estroj de la filoj de vento prokrastis, por adiaŭo petante la tribestrojn prepari pli da varoj por la sekvonta jaro, ĵuris nepre veni en la difinita tempo.

Kavi staris apud Kidogo, tenante per unu mano grandan rulaĵon kun la felo kaj la kranio de la terura giŝu. Por adiaŭo la nigra amiko donacis al Pandiono kaj Kavi du grandajn ĵettranĉilojn. Tiu milita inventaĵo de la popolo de Tengrelo havis aspekton de larĝa bronza plato, profunde dissekcita je kvin ekstremaĵoj: kvar estis serpe fleksitaj kaj akrigitaj, al la kvina, forĝita simile al fingro, estis alfiksita mallonga korna tenilo. La armilo, ĵetita per lerta mano, kun fajfo turniĝadis en la aero kaj tuj mortigadis la viktimon el dudek-ulna distanco.

Kun premata koro Pandiono rigardis ĉirkaŭe, pririgardante siajn novajn kunvojaĝantojn kaj gastigantojn. Iliaj malmolaj, krudiĝintaj pro vento vizaĝoj havis koloron de malhela briko, la netonditaj barboj hirtis ĉirkaŭ la vangoj, en la peza, balanciĝema irmaniero, en severaj faltoj de la lipoj kaj la fruntoj ne estis eĉ guto da facila bonanimeco, karaktera por la samgentanoj de Kidogo. Sed tamen Pandiono ial fidis al tiuj homoj — eble, tial, ke la filoj de vento, same kiel li, estis fidelaj al la maro, vivis en konkordo kun ĝi kaj komprenis ĝin. Aŭ tial, ke en ilia parolo Pandiono kaj Kavi renkontadis konatajn vortojn...

La filoj de vento volonte konsentis preni la ekssklavojn sur la ŝipojn kontraŭ la pago, proponita de la tribestro. La onklo de Kidogo Jorumefu eĉ sukcesis elmarĉandi ses dentegojn kaj du korbojn da kuracaj nuksoj. Tiun restaĵon oni ŝarĝis sur la ŝipon kiel havaĵon de Kavi, la libianoj kaj Pandiono. La filoj de vento dividis la homojn malgraŭ ilia deziro. Sur unu ŝipo veturis ses libianoj, sur la dua — Kavi kun Pandiono kaj tri libianoj.

La haveno de la filoj de vento troviĝis proksime de la Pordego de Nebuloj, en grandega distanco for de la patrujo de Kidogo — ne malpli ol du monatoj da navigado ĉe la plej bona vetero. Eĉ Kavi kaj Pandiono perpleksiĝis — ili ne imagis al si la veran longecon de la vojo kaj komprenis, ke la filoj de vento estas samaj elstaraj luktantoj kun maro, kiaj estis la elefantaj regantoj en lukto kun potenco de afrikaj stepoj. Ekde la haveno de la filoj de vento ĝis la patrujo Pandiono devis ankoraŭ tranavigi preskaŭ la tutan Grandan Verdan maron, sed tiu distanco estis du-kaj-duon-oble malpli granda, ol la vojo ekde la vilaĝo de Kidogo ĝis la haveno de la filoj de vento. La filoj de vento trankviligis Pandionon kaj Kavi-n per kredigo, ke al ili ofte venas ŝipoj de fenicoj el Tiro, el Kreto, Kipro kaj el la granda Libia golfo.

Sed Pandiono nun, starante sur la bordo, ne pensis pri tio. En konsterno li retrorigardadis al la maro, kvazaŭ penis mezuri la atendantan lin grandegan vojon, kaj turniĝadis al Kidogo. La estro de ĉiuj ŝipoj, kun kapringo el forĝita oro en la krispaj haroj, laŭte ekkriis, ordonante iri sur la ŝipojn.

Kidogo kaptis la manojn de Pandiono kaj Kavi, ne kaŝante larmojn.

— Adiaŭ por ĉiam, Pandiono, kaj vi, Kavi! — flustris la negro. — Tie, en via fora patrujo, rememoru pri Kidogo, fidela kaj amanta vin ambaŭ! Rememoru niajn tagojn en sklaveco en Kemt, kiam nur amikeco subtenis nin, la tagojn de la ribelo, de la fuĝo, la tagojn de la granda iro al la maro... Mi estos kun vi en miaj pensoj. Vi foriras por ĉiam for de mi, vi, kiuj iĝis por mi pli karaj, ol la vivo! — La voĉo de la negro fortiĝis. — Mi kredos, ke iam homoj lernos ne timi vastaĵojn de la mondo. Maroj kunigos ilin... Sed mi ne vidos vin plu... Granda estas mia malfeliĉo... — La grandega korpo de Kidogo ekskuiĝis pro ploro.

Lastfoje kuniĝis la manoj de la amikoj. La filoj de la vento ekkriis de sur la ŝipo...

La manoj de Pandiono malpremiĝis, deiris Kavi. La etrusko kaj la heleno eniris en la varman akvon kaj, glitante sur ŝtonoj, ekrapidis al la ŝipoj.

Unuafoje post longaj jaroj Pandiono paŝis sur ferdekon; li rememoris antaŭlonge forpasintajn tagojn de feliĉaj vojaĝoj. Sed la pasinteco nur glitis en la memoro kaj ree malaperis. Ĉiuj pensoj koncentriĝis sur la alta nigra figuro, staranta aparte de la homamaso, ĉe la rando mem de la akvo. La remiloj plaŭdis kaj ekoftis per egalmezuraj batoj, la ŝipo eliris ekster la linion de la rifoj. Tiam la maristoj levis grandan velon, kaj vento subkaptis la ŝipon.

Ĉiam malpli grandaj iĝadis la homoj sur la bordo; baldaŭ nur malgranda nigra punkto signis la perditan por ĉiam Kidogon. Surŝoviĝinta krepusko ŝirmis la bordon, nur la malhela montaro morne altis post la poŭpo. Kavi viŝis jam pluran grandan larmon. Grandega vesperto, alfluginta de sur la bordo, laŭ kiu iris la ŝipoj, facile tuŝis per la flugilo la vizaĝon de Pandiono. Tiu silkeca saluto ŝajnis al la heleno la lasta saluto de la forlasita lando. Profundan konsternon kaŭzis en Pandiono la disiĝo kun la amiko-negro, kun la lando, kie li tiom multe travivis, kie lasis parton de sia koro. Malklare sentis li, ke tie, en la patrujo, en horoj de laco kaj malgajo, Afriko staros antaŭ li ĉiam loga kaj bela ĝuste tial, ke li perdis ĝin por ĉiam... kiel Iruma-n. Deĵetinte ĉion, kio iĝis proksima kaj kutima, turninte al Helenujo la vizaĝon kaj la animon, Pandiono tremeregis pro maltrankvilo. Kio atendas lin tie post tiom longa foresto? Kiel li vivos inter la proksimuloj, kiam revenos? Kiun li trovos? Tessa... Ĉu ŝi estas viva, ĉu amas lin kiel antaŭe, aŭ...

La ŝipoj estis morne plonĝantaj en ondoj, turnitaj per la pruoj al okcidento. Nur post monato da irado ili turniĝis norden — tiel diris la filoj de vento. Potenca spirado de la oceano skuis la harojn de Pandiono. Apud li afereme kaj nehaste navedis silentemaj maristoj. La filoj de vento — posteuloj de antikvaj kretaj marvojaĝantoj — ŝajnis al Pandiono pli fremdaj, ol la nigrahaŭtaj loĝantoj de Afriko. La heleno kunpremis en la mano la pendantan sur lia brusto saketon kun la ŝtono, kiu konservis la bildon de Kidogo, kaj ekiris al la kamaradoj, malgaje kunpremiĝintaj en anguleto de la fremda ŝipo...

El trans montoj leviĝis oranĝa rondo de la luno. En ĝia lumo la oceano — la Granda Arko, brakumanta ĉiujn landojn de la mondo, — montriĝis prifosita per nigraj kavoj, super kiuj glate iris helaj pintoj de ondoj. La malgrandaj ŝipoj kuraĝe iris antaŭen, jen ĵetante la pruojn en la stelan ĉielon kaj disŝutante ĉirkaŭe arĝentajn ŝprucojn, jen falante malsupren, en obtuze bruantan mallumon. Al Pandiono tio ŝajnis simila al lia propra viva vojo. Antaŭe, malproksime, brilantaj pintoj de ondegoj estis kuniĝantaj en unu lumantan vojon, la steloj malleviĝadis malsupren kaj balanciĝadis en ondoj, kiel okazadis antaŭlonge, ĉe la bordoj de la patrujo. La oceano estis akceptanta la kuraĝajn homojn, konsentanta porti ilin sur si en la senliman foron, hejmen...


— Ĉu vi vidis, Eŭpalino, intajlon sur ŝtono de mara koloro — la plej perfektan verkon en Eniado... pli ĝuste dirante — en la tuta Helenujo?

Eŭpalino respondis ne tuj. Li aŭskultis sonoran henon de la amata ĉevalo, kiun tenis alta sklavo, pli dense fermis la mantelon el maldika lano. Printempa vento en ombro de markezo estis penetranta per malvarmo, kvankam grizaj deklivoj de ŝtonaj montoj, altantaj antaŭ la konversaciantoj, jam estis kovritaj de florantaj arboj. Sube per milde rozkoloraj nubetoj etendiĝis bosketoj de migdalo, pli alte malhele rozkoloraj, preskaŭ lilaj makuloj signifis veprojn. La malvarma vento, malleviĝanta de sur la montoj, estis eliganta migdalan aromon kaj flugis super valoj de Eniado kiel heroldo de la nova printempo. Eŭpalino ensuĉis per la nazotruoj la venton, frapis per la fingro lignan kolonon kaj malrapide diris:

— Mi aŭdis, ĝin faris adoptita filo de Agenoro, tiu, kiu tiel longe vagis ie... Oni lin opiniis mortinta, sed li antaŭnelonge revenis el tre malproksima lando.

— Kaj la filino de Agenoro, la bela Tessa... Vi, certe, aŭdis pri ŝi, ĉu?

— Mi aŭdis, ke ŝi dum ses jaroj ne deziris edziniĝi, kredante, ke revenos ŝia amato. Kaj ŝia patro-artisto permesis al ŝi...

— Mi scias, ke ne nur permesis — eĉ mem ĉiam atendis la adoptitan filon.

— Rara okazo, kiam la atendo praviĝis! Li vere ne pereis kaj iĝis edzo de Tessa kaj bonega artisto. Mi bedaŭras, ke vi ne sukcesis vidi la intajlon — vi estas bona spertulo kaj aprezus ĝin!

— Mi sekvos vian konsilon kaj veturos al Agenoro. Ĉe la Aĥeloa kabo loĝas li — nur dudek stadioj estas ĝis tie...

— Ho ne, Eŭpalino, vi malfruis! La majstro, kiu kreis la intajlon, donacis ĝin — nur pensu! — al sia amiko, vagulo-etrusko. Li alveturigis lin, ekmalsanintan en vojo, en la hejmon de Agenoro, kuracis lin kaj, kiam la vagulo estis ironta al sia patrujo, fordonis al li tion, kio povus glorigi la tutan Eniadon. Kaj la etrusko regalis lin per felo de aĉaspekta besto, neniam vidita antaŭe kaj terura...

— Kiel mizerulo li forveturis kaj revenis sama. Ĉu li nenion lernis en vagadoj, se faras valoregajn donacojn al iu ajn?

— Por mi kaj vi estas malfacile kompreni homon, tiom longe estintan en fremdaj landoj. Sed mi bedaŭras, ke la intajlo foriris de ni!



1945–1946 jj.



tuta mondo da ludo de intensaj koloroj de malviva naturo — regiono de fortaj lateritaj tavoloj de Okcidenta Afriko.
Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj, gajigas prematojn, vigligas malfortiĝintojn — ŝelo de arbo johimbo, el familio rubiacoj, al kiuj apartenas ankaŭ kinkono kaj kafarbo.
malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo — oleopalmoj.
grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj — bananujoj.
vigligantajn foliojn — folioj de sterkuliacoj aŭ de tabako kaj aliaj vegetaĵoj, enhavantaj ekscitantajn substancojn.
Haritoj — Haritoj, poste Gracioj — diinoj de virina ĉarmo kaj belo ĉe helenoj. Da Haritoj estis tri.
nigran lignon — nigran lignon donas diversaj specoj de afrikaj arboj, precipe el familio ebonacoj; ankaŭ dalbergio el familio fabacoj.
la insulo Nakso — la plej granda insulo en la grupo de Cikladoj, sude de la Egea maro.
du nebulaj stelaj nuboj — la Magelanaj nuboj, la Granda kaj la Malgranda, — grandaj stelamasoj kaj nebulozoj en la ĉielo de la suda hemisfero.
kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn — Karbosako, nigra amaso da maldiafana substanco en la ĉielo de la suda hemisfero.
Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj de intense ruĝaj floroj — kombreto.
Hadeso — subtera regno en la kredo de helenoj, kien trafas animoj de forpasintoj post la morto.
la granda Libia golfo — golfo Granda Sirto sur la norda bordo de Afriko, okcidente de Egiptujo.




Hosted by uCoz