Ĉapitro kvara

Lukto por libero


Ŝtonoj, ardiĝante sub la suno, brulvundadis ŝultrojn kaj manojn de homoj. Facila venteto ne portis malvarmon, sed deblovadis de sur glata surfaco de ŝtonaj pecegoj subtilegan kalkoŝtonan polvon, mordantan la okulojn.

Tridek sklavoj, senfortiĝante, trenis malmolajn ŝnuregojn, levante sur muron pezan platon kun ia komplika bareliefo. Ĝin necesis enmeti en preparitan neston sur ok-ulna alto. Kvar spertaj kaj lertaj sklavoj estis direktantaj la platon de malsupre. Inter ili estis Pandiono, staranta apud sklavo-egipto — la sola el loĝantoj de Aegyptos, troviĝanta en la ŝene inter fremdlandaj kaptitoj. Tiu egipto, kondamnita al eterna sklaveco pro nekonata terura krimo, okupis randan ĉeleton en la sud-orienta, privilegiita angulo de la ŝene. Du lilaj stampoj en aspekto de krucigitaj larĝaj strioj makulis liajn bruston kaj dorson, sur la vango estis montrita ruĝa serpento. Morna, neniam ridetanta, li komunikiĝadis kun neniu, kaj, malgraŭ tuta pezeco de sia stato, malestimis fremdgentajn sklavojn, simile al siaj liberaj samlandanoj.

Kaj nun, atentante neniun, mallevinte la razitan kapon, la egipto premegis per la manoj randon de la dika plato, por ne permesi al la ŝtono balanciĝi.

La malseka pro ŝvito haŭto de Kidogo brilis, akre kontrastante apud la blanka polurita kalkoŝtono.

Subite Pandiono rimarkis, ke sur la ŝnureto komencis krevi fibroj, kaj eligis avertan krion. La du aliaj sklavoj desaltis flanken, sed la egipto, ne atentinte Pandionon kaj ne rimarkinte tion, kio estis okazanta supre, restis sub la plato.

La juna heleno, malproksime elĵetinte la dekstran manon, per momenta puŝo en la bruston forĵetis la egipton malantaŭen. En la sama sekundo la plato falegis, iomete tuŝinte deŝoviĝintan Pandionon kaj forgratinte al li la haŭton de la mano. Flava paleco kovris la vizaĝon de la egipto. La plato frapiĝis je la bazo de la muro, granda angulo de la bareliefo derompiĝis.

Kun indigna krio al Pandiono alkuris la pelisto kaj vipis la helenon. La kvaredra rimeno, dika je du fingroj, farita el hipopotama felo, profunde distranĉis la haŭton sur la lumbo. En la okuloj de Pandiono pro la doloro ekstaris mallumo.

— Sentaŭgulo, por kio vi savis tiun kadavrulon? — ekkriegis la pelisto, levante la manon por dua bato. — La plato, falinta sur molan korpon, restus nerompita! Tiu bildo valoras pli ol cent vivojn de senvaloruloj, kiel vi! — daŭrigis li, batante duan fojon.

Pandiono ĵetis sin al la pelisto, sed estis kaptita de alkurintaj militistoj kaj kruele batita per vipoj.

Nokte Pandiono kuŝis sur la ventro en sia ĉeleto. Li febris, la profundaj sulkoj pro vipoj sur la dorso, la ŝultroj kaj la kruroj inflamis. Alrampinta al li Kidogo trinkigis lin per akvo, de tempo al tempo malsekigante la kapon.

Ĉe la enira pordo aŭdiĝis facila susuro, poste flustro:

— Ekueŝa, ĉu vi estas ĉi tie?

Pandiono respondis kaj eksentis tuŝon de mano.

Tio estis la egipto. Li elprenis el post la zono malgrandan vazeton, longe umis, disfrotante ion sur la manplato, poste komencis singarde movi la manon laŭ la cikatroj de Pandiono, disŝmirante likvan pomadon kun mordanta, malagrabla odoro. La heleno tremeradis pro doloro, sed la certa mano daŭrigis sian laboron. Kiam la egipto komencis masaĝi la krurojn, la doloro sur la dorso jam ĉesis, kaj ankoraŭ post kelkaj minutoj Pandiono kviete ekdormis.

— Kion vi faris al li? — flustris Kidogo, tute nevidebla en sia angulo.

La egipto, silentinte, respondis:

— Tio estas kifi — la plej bona kuracilo, sekreto de niaj pastroj. Al mi ĝin alportis la patrino, bone paginte al militisto.

— Ja vi estas bona homo! Pardonu min, mi pensis, ke vi estas aĉaĵo! — ekkriis la negro.

La egipto grumblis ion tra la dentoj kaj neaŭdeble malaperis en mallumo.

Ekde tiu tago la egipto amikiĝis kun la juna heleno, plu lasante sen atento liajn amikojn. Nun ofte dum noktoj Pandiono aŭdis susuradon apud sia ĉeleto. Se ĉe la heleno estis neniu, la osteca korpo de la egipto rapide glitadis internen. La malmildiĝinta, soleca filo de Ta-Kem estis malkaŝema kaj parolema duope kun la taktoplena heleno. Pandiono baldaŭ eksciis la historion de la egipto.

Jaĥmos — «filo de luno» — devenis el malnova familio de neĝesoj, kiuj estis fidelaj servantoj de antaŭaj faraonoj, sed ĉe ŝanĝiĝo de la dinastio estis forigitaj kaj malriĉiĝis. Jaĥmos estis instruita pri sciencoj kaj iĝis skribisto de estro de la Lepora provinco. Okazis tiel, ke li ekamis filinon de konstruisto, kiu postulis grandan doton. Perdinte la kapon pro la amo kaj malesperiĝinte pri eblo de rapida riĉiĝo, Jaĥmos decidis akiri la necesan monsumon per ajna kosto kaj iĝis ŝtelisto de reĝaj tomboj. Scio de la skribo donis al li grandajn avantaĝojn en tiu terura, kruele punata afero. Baldaŭ en la manoj de Jaĥmos estis multe da oro, sed lia fianĉino iĝis edzinigita al oficisto el la ekstrema sudo.

Jaĥmos penis mildigi la malfeliĉon per gajaj festenoj, per aĉeto de konkubinoj — la mono baldaŭ malaperis. Necesis plia mono. La malhelaj vojoj de riĉo jam estis konataj, kaj Jaĥmos ree ekokupiĝis pri sia terura afero, sed finfine estis kaptita, kruele torturita, liaj kamaradoj estis ekzekutitaj aŭ mortis pro turmentoj. Jaĥmos-on oni kondamnis al sendo en la orajn minejojn. Ĉiu nova grupo estis sendata tien dum inundo, unufoje dum jaro, kaj Jaĥmos dume estis sendita en la ŝene-on, ĉar ne sufiĉis laboristoj por konstruado de nova muro de la templo de Ptaho.

Pandiono kun intereso aŭskultis rakontojn de Jaĥmos, miregante pri senekzempla kuraĝo de la egipto, kiu ŝajnis al li nebatalema homo.

Jaĥmos rakontadis pri sia estado en teruraj subteraĵoj, kie sufera morto embuskis kuraĝulon sur ĉiu paŝo pro ruzaj artifikoj de la konstruintoj.

En plej antikvaj tomboj, kaŝitaj profunde sub grandegaj piramidoj, trezoroj kaj sarkofagoj estis defenditaj per dikaj platoj, fermantaj mallarĝajn klinitajn pasejojn. Poste oni uzis labirintojn de falsaj pasejoj, finiĝantaj per profundaj putoj kun glataj muroj. Pezaj rokpecoj faladis de supre, kiam ŝtelistoj penis deŝovi ŝtonojn, ŝirmantajn pasejon, amasegoj da sablo el putoj, konstruitaj supre, superŝutadis enirejojn de tombaj kameroj. Se la aŭdacaj gastoj daŭrigis penojn penetri pluen, masoj da grundo faladis el la putoj kaj fermadis la rompantojn de kvieto de forpasintaj reĝoj en mallarĝa spaco inter la amasoj de sablo kaj de la ŝutanta grundo. En malpli antikvaj tomboj en mallumo de malaltaj galerioj senbrue kuniĝadis ŝtonaj makzeloj, kradoj kun lancoj faladis de sur kolonoj, tuj kiam piedo de la veninto paŝis sur la fatalan platon de la planko. Jaĥmos sciis, kiel multe da teruraĵoj dum jarmiloj kaŝiĝis en silento kaj mallumo, atendante viktimon. Sperton oni ricevadis per kosto de pereo de multaj kamaradoj laŭ la metio. Plurfoje renkontadis la egipto putriĝintajn restaĵojn de nekonataj homoj, pereintaj en kaptilo en nekonataj tempoj.

Multajn noktojn pasigis Jaĥmos kun kamaradoj ĉe la rando de la okcidenta dezerto, kie longe je centmiloj da ulnoj etendiĝis urboj de mortintoj. Kaŝiĝante en mallumo, ne kuraĝante paroli aŭ bruligi lumon, palpe, sub mornaj krioj de ŝakaloj, hurlo de hienoj aŭ tondra muĝo de leono, la ŝtelistoj fosadis en sufokaj pasejoj aŭ trabatadis tutan rokon, penante diveni la direkton, en kiu troviĝas la profunde kaŝita tombo.

Terura metio, inda je la popolo, zorganta pli pri la morto, ol pri la vivo, penanta konservi en eterno ne vivajn aferojn, sed gloron de mortintoj!

Ŝokita Pandiono kun teruro aŭskultis rakontojn pri aventuroj de tiu maldika, nealtira homo, kiu por minutaj plezuroj tiom ofte riskis per la vivo, kaj ne povis kompreni lin.

— Por kio do vi daŭrigis ĉion ĉi? — foje demandis Pandiono. — Ĉu vi ne povis forveturi?

La egipto ekridis per sensona, malgaja rido.

— La lando Kemt estas speciala lando. Vi, fremdlandano, ne komprenas ĝin. Ni ĉiuj ĉi tie estas kaptitaj, ne nur la sklavoj, sed ankaŭ la liberaj filoj de la Nigra Tero. Iam, en forgesitaj tempoj, la dezertoj defendis nin. Nun Ta-Kem, enpremita inter la dezertoj, estas granda malliberejo por ĉiuj, kiuj ne povas fari longajn ekspediciojn kun multenombra militistaro.

Okcidente estas dezerto, la regno de morto. Oriente estas dezerto, trairebla nur por grandaj karavanoj kun rezervoj de akvo. Sude estas malamikaj al ni sovaĝaj triboj. Kaj la najbaraj popoloj arde koleras kontraŭ nia lando, kiu konstruis sian bonstaton sur malfeliĉo de malfortaj triboj.

Vi ne estas filo de Ta-Kem kaj ne komprenas, kiel terure por ni estas morti en fremda lando. En ĉi tiu ĉie sama valo de Ĥapi, kie dum jarmiloj loĝis niaj prauloj, plugis la tutan teron, sulkigis per kanaloj kaj faris fekunda, devas morti ankaŭ ni. Ta-Kem estas fermita, kaj en tio estas ĝia malbeno. Kiam homoj estas tro multaj, iliaj vivoj valoras neniom, kaj por transloĝiĝi ni ne havas lokon — la popolon, elektitan de la dioj, ne ŝatas homoj de fremdaj landoj...

— Sed ĉu nun por vi ne estas pli bone fuĝi? — plu demandis Pandiono.

— Ĉu fuĝi sola kaj stampita? — miris la egipto. — Mi nun estas malpli bona, ol fremdlandano... Memoru, ekueŝa: fuĝi el ĉi tie oni ne povas! Se nur oni per forto renversus la tutan landon de la Nigra Tero. Sed kiu ja povas tion fari? Kvankam tiaj aferoj okazis en antikvaj tempoj... — Jaĥmos malgaje suspiris.

Interesiĝinta Pandiono komencis pridemandi Jaĥmos-on kaj eksciis pri grandaj ribeloj de sklavoj, kiuj de tempo al tempo skuadis la landon. Li eksciis pri tio, ke al la sklavoj aliĝadis la plej malriĉaj tavoloj de la popolo, kies vivo malmulte diferencis de la sklava.

Li eksciis pri tio, ke por simplaj homoj estas malpermesite komunikiĝi kun sklavoj, ĉar «malriĉa homo furiozigos la amason, senditan en laboristejojn», kiel skribis faraonoj en instruoj por siaj filoj.

Mallarĝa estis mondo de malriĉaj filoj de Kemt — nur unu straton de sia vilaĝo konis kultivisto aŭ metiisto. Li penis havi malpli da konatoj, humiliĝadis antaŭ gardistoj — «heroldoj», alportantaj al li ordonojn de oficistoj. La faraono postuladis obeemon kaj pezan laboron, pro eta kulpo oni senkompate batadis kulpulon. Grandega nombro da oficistoj ŝarĝis la landon, libera elveturado kaj vojaĝoj estis malpermesitaj al ĉiuj, krom pastroj kaj altranguloj.

Laŭ peto de Pandiono Jaĥmos desegnis sur la planko en rebrilo de luna lumo mapon de la lando Kemt, kaj la juna heleno teruriĝis. Li troviĝis en la mezo de la valo de la Granda Rivero, longa je multaj miloj da stadioj. Norde aŭ sude estis akvo kaj estis vivo, sed trairi ĝis la limoj de la ŝtato laŭ la dense loĝata, plenigita per militaj fortikaĵoj lando estis neeble. Kaj ĉe la flankoj, tute proksime, iris senhomaj dezertoj, tie ne estis gardistoj, sed ankaŭ ne estis eblo ekzisti.

Nemultaj vojoj kun putoj por karavanoj estis bone gardataj.

Post foriro de la egipto Pandiono pasigis sendorman nokton, penante elpensi planon de fuĝo. La junulo instinkte komprenis, ke poste esperoj pri sukcesa rezulto de fuĝo estos des malpli grandaj, ju pli multe lin senfortigos la superstreĉa sklava laboro. Nur al escepte eltenemaj kaj fortikaj homoj povas rideti la sorto dum fuĝo.

En la sekva nokto Pandiono rampis al la etrusko Kavi, transdonis al li la informojn, ricevitajn disde la egipto, kaj penis persvadi lin fari penon ribeligi sklavojn. Kavi silentis, plukante la barbon en medito. Pandiono bone sciis, ke preparo al ribelo jam delonge estas farata, ke en grupoj de diversaj triboj aperis siaj gvidantoj.

— Mi ne povas pacienci plu! Por kio? — pasie ekkriis la juna heleno, kaj Kavi haste premfermis lian buŝon. — Estu eĉ morto, — aldonis la heleno, trankviliĝinte. — Kion ni atendu? Kio ŝanĝiĝos? Se ŝanĝiĝos post dek jaroj, do tiam ni jam povos nek batali, nek fuĝi. Ĉu vi timas morton?

— Mi ne timas, kaj vi tion scias, — akre respondis la etrusko, — sed malantaŭ ni estas kvincent vivoj. Aŭ ĉu vi deziras oferi ilin? Tro alta prezo por via morto!

Pandiono abrupte leviĝis kaj batiĝis per la kapo je la malalta plafono.

— Mi pensos, interparolos, — haste diris Kavi, — sed estas domaĝe, ke nur du ŝene estas proksime de ni. Estas malbone, ke ni ne havas informantojn en aliaj ŝene. Morgaŭ nokte ni parolos, mi sciigos vin. Avertu Kidogon...

Pandiono elrampis el la ĉeleto de la etrusko, trarampis laŭlonge de la muro, kaj hastante, por sukcesi antaŭ leviĝo de la luno, direktis sin al Jaĥmos. Jaĥmos ne dormis.

— Mi rampis al vi, — emociite ekflustris la egipto. — Mi deziras diri al vi... — Li stumblis. — Oni diris, ke morgaŭ oni min prenos el ĉi tie — oni sendas tricent homojn al oraj minejoj en dezerto. Do — el tie revenas neniu...

— Kial? — demandis Pandiono.

— Sklavoj, senditaj tien, malofte vivas pli ol jaron. Estas nenio pli terura ol laboro tie — en ardigita koro de monto, sen aero. Kaj akvon oni donas malmulte — ĝi ne sufiĉas. Kaj necesas batadi firmegan ŝtonon, levadi krudaĵon sur si en korboj. Eĉ plej fortikaj falas mortaj fine de laboro, sango fluas el oreloj kaj gorĝo... Adiaŭ, ekueŝa, vi estas hela homo, kaj mi ekamis vin, kvankam vi vane savis min. Sed mi aprezas ne la savon, sed la kompaton... Jam antaŭlonge amara vivo devigis nian antikvan bardon krei laŭdon al la morto. Kaj nun mi ripetas ĝin... «La morto staras antaŭ mi, kiel saniĝo antaŭ malsanulo, kiel eliro post malsano, — recitative ekflustris la egipto, — kiel estado sub velo dum venta vetero, kiel odoro de lotuso, kiel vojo, lavita de pluvo, kiel reveno hejmen post vojaĝo...» — la voĉo de Jaĥmos rompiĝis kun ĝemo.

Kaptita de kompato, la juna heleno alŝoviĝis al la egipto.

— Sed vi povas mem... — Pandiono ne findiris. Jaĥmos forŝanceliĝis:

— Kion vi diras, fremdlandano! Ĉu mi povas devigi mian Ka-on eterne turmenti la Ba-on en senfinaj suferoj...

Pandiono nenion komprenis. Li estis sincere konvinkita, ke kun morto finiĝos ankaŭ turmentoj, sed silentis, indulgante la kredon de la egipto.

Jaĥmos komencis haste fosi la teron en angulo de sia ĉeleto, deŝovinte flanken la pajlon, sur kiu li dormadis nokte.

— Jen, prenu tiun ponardon, se vi iam kuraĝos... kaj tio estu por memoro pri mi, se okazos miraklo kaj vi iĝos libera... — Jaĥmos metis en la manon de Pandiono glatan kaj malvarman aĵon.

— Kio estas tio, por kio? — miris la juna heleno.

— Tio estas ŝtono, kiun mi trovis en subteraĵo de unu malnova templo, kaŝita en rokoj.

Kaj Jaĥmos, ĝojante pri eblo forgesiĝi en rememoroj, rakontis al Pandiono pri mistera antikva templo, kiun li renkontis dum serĉado de riĉaj tomboj, ĉe sinuo de la Granda Rivero, je multaj miloj da ulnoj pli malalte ol la «Urbo» — la ĉefurbo Ŭaset.

Jaĥmos rimarkis spurojn de malnova pado, kiu kondukis al krutaj klifoj for de bordo de negranda golfo, dense prikreskita de kano. La loko estis malproksima de vilaĝoj kaj estis vizitata de neniu, ĉar nenio alloga por kultivisto aŭ paŝtisto estis sur la senfruktaj rokaj deklivoj.

Jaĥmos povis sen timo fari siajn serĉojn kaj, ne perdante tempon, direktis sin en profundon de mallarĝa interkrutejo, fermita de ŝtonaj pecegoj. La ŝtonoj kovris la padon, evidente falinte longe post tiu tempo, kiam ĝi servis por komunikiĝo kun la rivera bordo. Longe Jaĥmos trairadis rokojn, ravinojn, dornajn arbustojn. En la interkrutejo svarmis araneoj — transverse de la pasejo estis etenditaj iliaj retoj, algluiĝantaj al la ŝvita vizaĝo de la ŝtelisto de reĝaj tomboj.

Finfine la muroj de la interkrutejo disiris, malfermante valon, enpremitan inter altaj montetoj. En ĝia centro altis terbulo, borderita per du vicoj de irigaciaj kanaletoj, — verŝajne, antaŭe ĉi tie estis fonto, uzata por ĝardeno. Silento regis en malklara nebulo de la sufoka kaj senventa valo. Nigraj brilantaj rokoj altis ĉirkaŭe, fermante la valon. Nur sur ĝia kontraŭa flanko videblis interkrutejo, simila al tiu, laŭ kiu venis Jaĥmos en tiun ĉi forgesitan lokon.

La ŝtelisto grimpis sur la monteton kaj tuj ekvidis eltranĉitan en roko pasejon, kiu antaŭe estis kaŝita post la pinto de la monteto. La pasejon fermis falaĵo, kaj Jaĥmos devis nemalmulte peni, antaŭ ol li sukcesis penetri internen. Jaĥmos trovis sin en malvarma mallumo. Ripozinte iomete, li bruligis lumigilon, kiu ĉiam estis ĉe li, kaj ekiris laŭ alta koridoro, zorgeme pririgardante statuojn, elstarantajn ĉe ambaŭ flankoj. Jaĥmos timis embuskajn kaptilojn, minacantajn per turmenta morto. Sed liaj timoj evidentiĝis vanaj: la antikvaj konstruistoj aŭ ne preparis embuskojn, esperante al la kaŝita situo de la templo, aŭ la pasintaj jarmiloj senmalutiligis la kaptilojn. Jaĥmos senobstakle penetris en grandan rondan subteraĵon kun statuo de la dio Toto en la centro, klinanta sian longan bekon de sur alto de la piedestalo. En la muroj Jaĥmos rimarkis dek mallarĝajn, kiel fendoj, enirejojn, situantajn je egala distanco unu de la alia. Ili kondukis en ĉambrojn, falplenigitajn per putriĝintaj aĵoj: rulaĵoj, papirusoj, lignaj tabuloj kun desegnoj kaj surskriboj. Unu ejo estis plenigita per ligaĵoj de sekaj herboj, kiuj iĝadis polvo ĉe eĉ eta tuŝo, en alia kuŝis amasoj da ŝtonoj. Ne trovinte ion interesan por si, Jaĥmos ĉirkaŭiris ok ĉambrojn — ĉiuj ili estis kvadrataj. La naŭa enirejo kondukis Jaĥmos-on en oblongan ĉambron, kadrigitan per kolonoj el granito. Inter ili estis fiksitaj tabuloj el nigra diabazo, kovritaj per signoj en la antikva lingvo de Ta-Kem. Meze de la ĉambro staris ankoraŭ unu statuo de la longnaza dio Toto, sur ĝia piedestalo en plata taso el kupro en radioj de la lumigilo ekbrilis valora ŝtono. Jaĥmos avide kaptis ĝin, alportis al la fajro kaj ne retenis ekkrion de elreviĝo. La ŝtono ne apartenis al tiuj, kiujn oni alte taksis en Ta-Kem. La sperta okulo de la ŝtelisto tuj determinis, ke ĝi ne havas valoron por komercistoj. Sed strange, ju pli rigardis al ĝi Jaĥmos, des pli alloga ŝajnis al li la nekonata ŝtono. Tio estis blu-verda rompopeco de kristalo, granda je lanca pinto, plata, polurita kaj neordinare diafana. Interesita Jaĥmos decidis legi la murajn skribaĵojn, esperante trovi ian klarigon de deveno de la ŝtono. Li ankoraŭ ne forgesis la antikvan lingvon de Ta-Kem, pri kiu oni instruis en lernejoj de superaj skribistoj, kaj komencis deĉifri la hieroglifojn, bonege konserviĝintajn sur la surfaco de diabazo.

En la subteraĵo estis malmulte da aero — la truoj por ventolado de la templo antaŭlonge falis, la oleo en la lumigilo estis finbrulanta, sed Jaĥmos persiste legis, kaj iom post iom antaŭ la paria ŝtelisto malfermiĝis rakonto pri heroaĵo, farita en forgesitaj antikvaj tempoj, baldaŭ post konstruo de la granda piramido de Ĥufu. Faraono Ĝedefra sendis sian trezoriston Baŭrĝed-on malproksime suden, al Ta-Nuter — la Lando de Spiritoj, por ekkoni limojn de la tero kaj la Grandan Arkon — la oceanon. Sur sep plej bonaj ŝipoj Baŭrĝed eknavigis suden el la haveno Suu ĉe la Lazuraj Akvoj. Dum sep jaroj vojaĝis la filoj de la Nigra Tero. Ili atingis la Grandan Arkon kaj longe navigis suden, laŭlonge de nekonataj bordoj. Duono de la homoj kaj kvar ŝipoj pereis pro teruraj tempestoj de la Granda Arko, la restintoj atingis la fabelan Punt-on. Sed la ordono de la faraono pelis ilin pluen: ili devis ekscii, kie en la fora sudo troviĝas limoj de la tero. Lasinte la ŝipojn, la filoj de la Nigra Tero ekiris suden laŭ la tero.

Dum pli ol du jaroj vojaĝis ili tra malhelaj arbaroj, trairadis grandegajn stepojn, transiradis minacajn montojn — loĝejojn de fulmoj, — kaj atingis, elĉerpinte ĉiujn fortojn, grandan riveron, ĉe kiu loĝis potenca popolo, kiu scipovis konstrui ŝtonajn templojn. Evidentiĝis, ke la limo de la tero plu estas senfine malproksima — tie, sude, post bluaj stepoj kaj arbaroj kun folioj el arĝento. Kaj tie, post la limoj de la tero, fluas la Granda Arko — la oceano, — kies limojn konas neniu el la mortemuloj. La vojaĝantoj komprenis sian senfortecon ĝisfine plenumi la volon de la faraono kaj, reveninte al Punt, ekipis novajn ŝipojn anstataŭ siaj malnovaj, ronĝitaj de vermoj kaj frakasitaj en lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko. Sed da restintaj homoj apenaŭ sufiĉis por unu ŝipo. Ŝarĝinte ĝin per donacoj de Punt, la kuraĝuloj decidis ripeti sian nekredeble malfacilan vojon. Strebo reveni en la patrujon aldonis al ili fortojn, — ili venkis ventojn kaj ondojn, sablajn tempestojn, embuskajn subakvajn rokojn, malsaton kaj soifon, trabatiĝis en la Lazurajn Akvojn kaj venis en la havenon Suu post sep jaroj da foresto.

Multo ŝanĝiĝis en la Nigra Tero: la nova faraono — senkompata Ĥafra — devigis la landon forgesi pri ĉio, krom konstruado de la dua giganta piramido, kiu devis glori lian nomon por miloj da jarcentoj. La reveno de la vojaĝantoj estis neatendita por ĉiuj, kaj la faraono estis elrevigita, eksciinte, ke la tero kaj la oceano estas neĉirkaŭpreneblaj, kaj popoloj, loĝantaj malproksime sude, estas multenombraj. Al li, opiniinta sin reganto de la tuta mondo, Baŭrĝed pruvis, ke la lando Kemt estas nur malgranda anguleto de giganta tero, riĉa je arbaroj kaj riveroj, je ĉiaj fruktoj kaj bestoj kaj loĝata de diversaj triboj, same lertaj en laboro kaj ĉasado.

Kolero de la faraono falis sur la vojaĝintojn. La kunuloj de Baŭrĝed estis ekzilitaj en forajn regionojn. Sub minaco de morto estis malpermesite rakonti pri la vojaĝo, en registraĵoj de la faraono Ĝedefra estis forviŝitaj la lokoj kun mencio pri sendo de vojaĝantoj suden, en la Landon de Spiritoj. Baŭrĝed mem pereus pro la kolero de Ĥafra kaj lia vojaĝo por ĉiam malaperus el memoro de homoj, se lin ne defendus saĝa maljuna pastro de la dio de sciencoj, arto kaj skribo Toto. Tiu pastro inspiradis la pereintan faraonon al ekkono de limoj de la tero, al serĉo de novaj riĉaĵoj por Kemt, malriĉiĝinta pro konstruado de la granda piramido. Forigita el la kortego de la nova faraono Ĥafra fare de la pastroj de Rao, li helpis al la vojaĝinto kaj kaŝis lin en la sekreta templo de Toto, kie estis kolektitaj diversaj sekretaj libroj, planoj, bildoj de vegetaĵoj kaj ŝtonoj de foraj landoj. La grandan vojaĝon de Baŭrĝed laŭ ordono de la pastro oni registris sur ŝtonaj platoj, por konservi por ĉiam en la neatingebla subteraĵo ĝis tiuj tempoj, kiam la lando bezonos tiun scion. El la plej malproksima lando, atingita de li, post granda suda rivero, Baŭrĝed alportis blu-verdan diafanan ŝtonon, nekonatan al la loĝantoj de Ta-Kem. Tiajn ŝtonojn oni trovadis en la Lando de bluaj stepoj, situinta je tri monatoj da vojo sude de la granda rivero. Baŭrĝed oferis tiun signon de la ekstrema limo de la mondo al la dio Toto, kaj ĝuste tiun ŝtonon prenis Jaĥmos de sur la piedestalo de la statuo.

Jaĥmos ne sukcesis tralegi la tutan rakonton pri la vojaĝo. Tuj kiam li atingis priskribon de iaj sorĉaj subakvaj ĝardenoj, kiujn renkontis la vojaĝintoj dum navigado laŭ la Lazuraj Akvoj, la lumigilo estingiĝis, kaj la ŝtelisto kun peno eliris el la subteraĵoj, preninte kun si nur la neordinaran ŝtonon.

Ĉe taga lumo la kristalo el foraj landoj montriĝis eĉ pli bela, kaj Jaĥmos ne forlasadis ĝin, sed la ŝtono ne alportis al li feliĉon.

Pandionon atendis longa vojo al la patrujo, kaj Jaĥmos esperis, ke la ŝtono, kun kiu Baŭrĝed atingis la hejmon el senekzempla malproksimo, helpos ankaŭ al la heleno.

— Sed ĉu vi nenion sciis antaŭe pri tiu vojaĝo? — demandis Pandiono.

— Ne, ĝi restis kaŝita por la filoj de Kemt, — respondis Jaĥmos. — Punt delonge estas konata de ni, multajn navigojn en diversaj tempoj faris tien ŝipoj de Kemt, sed la landoj de la fora sudo por ni plu estas la mistera Lando de Spiritoj.

— Sed ĉu ne estis aliaj penoj atingi ilin, ĉu neniu sukcesis, simile al vi, legi tiujn antikvajn skribaĵojn kaj rakonti pri ili al ĉiuj? — plu demandis Pandiono.

Jaĥmos ekpensis, ne sciante, kion respondi al la fremdlandano.

— La regantoj de la sudo — estroj de la sudaj provincoj de Ta-Kem — plurfoje iris profunden de sudaj landoj. Sed en registraĵoj oni listigis nur akiraĵon — eburon, oron, sklavojn, liveritajn al faraono. Kaj vojoj restas nekonataj. Kaj laŭ maro pli malproksimen, ol Punt, neniu penis navigi. Tro grandaj estas danĝeroj, kaj nun ne estas tiom kuraĝaj homoj, kiaj estis en antikveco.

— Sed kial neniu legis tiujn ĉi skribaĵojn? — ne trankviliĝis Pandiono.

— Mi ne scias... mi ne povas respondi al vi, — konfesis la egipto.

Jaĥmos vere ne povis scii, ke la pastroj, kiuj en la okuloj de la loĝantoj de la Nigra Tero estis konservantoj de antikvaj sekretoj kaj grandaj sciencistoj, jam delonge ne estis tiaj. La scienco degeneris en religiajn ritojn kaj magiajn formulojn, papirusoj, entenantaj saĝon de pasintaj jarcentoj, putris en tomboj. Temploj staris neprizorgitaj kaj ruiniĝintaj, neniu interesiĝis pri historio de la lando, reflektita en sennombraj skribaĵoj sur persista ŝtono. Jaĥmos ne sciis, ke tia estas neevitebla vojo de ĉiu scienco, kiu deŝiriĝis de vivokreaj fortoj de popolo, fermiĝis en mallarĝa rondo de inicitoj...


Proksimiĝis la tempo de mateniĝo. Kun peza sento Pandiono adiaŭis la malfeliĉan egipton, al kiu restis nenia espero por saviĝo.

La juna heleno deziris preni la ponardon, lasinte la ŝtonon al Jaĥmos.

— Ĉu vi ne komprenis, ke mi jam nenion bezonas? — diris la egipto. — Por kio do vi deziras lasi la belegan ŝtonon ĉi tie, en la aĉa kavo de la ŝene?

Pandiono prenis la ponardon en la dentojn, kaj la ŝtonon premis en la mano kaj haste ekrampis, zorgeme kaŝiĝante en ombron de la luno, al sia ĉeleto.

Ĝis la mateniĝo la juna heleno kuŝis sen dormo. Liaj vangoj brulis, tremo trakuradis laŭ la korpo. Pandiono pensis pri grava ŝanĝo en sia sorto, pri baldaŭa fino de la monotona vico de suferaj tagoj de sopiro kaj malespero.

La enira truo de la ĉeleto montriĝis per griza makulo, el mallumo elstaris la tuta mizera loĝejo de Pandiono. La juna heleno alportis la ponardon al la lumo. La larĝa klingo el nigra bronzo kun elstaranta eĝo en la mezo estis bone akrigita. La masiva tenilo kun intajlo el azemo montris etendiĝintan leoninon — la ferocan diinon Saĥmeton. Pandiono fosis kaveton per la ponardo en angulo sub la muro, kaj metis tien la donacon, por fidinde kaŝi, sed tuj rememoris pri la ŝtono. Palpe trovinte ĝin sur la pajlo, la junulo ree alŝoviĝis al la elirejo, por pli bone pririgardi la kristalon.

La plata rompopeco de ŝtono kun rondigitaj randoj estis granda je pinto de lanco. Ĝi estis malmola, ege pura kaj diafana, ĝia koloro ŝajnis griz-blua en la antaŭmatena malgaja krepusko.

Pandiono elmetis la ŝtonon sur la malfermita manplato en la eniran truon, kaj en tiu momento ekbrilis la leviĝanta suno. La ŝtono transformiĝis — sur la manplato de Pandiono kuŝis ĝi, plena je brilo, ĝia blu-verda koloro estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun varma nuanco de diafana orkolora vino. La spegula surfaco de la ŝtono estis polurita, evidente, per homa mano.

La koloro de la ŝtono rememorigis al Pandiono pri io proksima, ĝia rebrilo varmigis la premitan animon de la junulo. Maro — jes, ĝuste tia estas maro malproksime de bordoj, en horoj, kiam suno alte staras en bluo de la sennuba ĉielo. Nutur ae — dieca ŝtono: tiel nomis ĝin la malfeliĉa Jaĥmos.

La mirakla ekbrilo de la kristalo en la senĝoja mateno ŝajnis al la juna heleno feliĉa aŭguro.

Jes, la adiaŭa donaco de Jaĥmos estis bonega. Ponardo kaj mirakla ŝtono! Pandiono ekkredis, ke la ŝtono servos kiel garantio de lia reveno al la maro. La maro, kiu ne trompos, redonos al li la liberon kaj la patrujon. La juna heleno mergiĝis per rigardo en la diafanan profundon de la ŝtono, el kiu leviĝadis ondoj ĉe la hejmaj bordoj...

Minaca murmurego de granda tamburo traflugis super la ĉeletoj de la ŝene — la signalo de matena vekiĝo.

Pandiono momente decidis — li ne forlasos la neordinaran ŝtonon, ne lasos tiun simbolon de libera maro en la polva tero de la ŝene. La ŝtono ĉiam estu kun li!

Post kelkaj ne tute sukcesaj provoj la juna heleno trovis finfine manieron kaŝi la ŝtonon nerimarkeble en sia zontuko kaj, haste enfosinte la ponardon, preskaŭ malfruis al la matena manĝo.

Dum la vojo kaj dum la laboro en ĝardeno Pandiono observadis Kavi-n kaj rimarkis, ke tiu interŝanĝas per mallongaj frazoj jen kun unu, jen kun alia el la konataj al Pandiono gvidantoj de la ŝene. Tiuj haste deiradis de la etrusko kaj ion diradis al aliaj.

Trovinte momenton, Pandiono alproksimiĝis al Kavi. Tiu, ne levante la kapon, klinitan super tajlata ŝtonpeco, rapide kaj nelaŭte diris, ne rompante la spiradon:

— Nokte, antaŭ la lunleviĝo, en la plej malproksima pasejo ĉe la norda muro...

Pandiono revenis al sia laboro. Dum la vojo en la ŝene-on li transdonis al Kidogo la vortojn de la etrusko.

La tutan vesperon Pandiono pasigis en atendo — jam delonge li ne havis tian entuziasmon kaj pretecon al lukto.

Tuj kiam la laboristejo kvietiĝis kaj la militistoj sur la muroj ekdormetis, en mallumo de la ĉeleto de Pandiono aperis Kidogo.

La du amikoj rapide ekrampis al la muro kaj turnis sin en mallarĝan trairejon inter ĉeletoj. Ili atingis la nordan muron, kie en mallarĝa fendo regis speciale profunda mallumo.

La militistoj malofte iradis laŭ tiu ĉi muro — al ili estis pli oportune observi el la okcidenta kaj la orienta flankoj, laŭlonge de trairejoj inter ĉeletoj. Tial eblis ne timi, ke la gardistaro supre aŭdos la mallaŭtan parolon.

En la pasejo per du vicoj, premiĝante per la piedoj al la muroj kaj per la kapoj al kapoj, kuŝis ne malpli ol sesdek sklavoj. Kavi kaj Remd estis en la mezo. La pli aĝa etrusko flustre vokis al si Pandionon kaj Kidogon.

La juna heleno, palptrovinte la manon de la etrusko, etendis al li la kunprenitan ponardon. Kavi nekomprene eksentis la malvarman metalon, tranĉis la manon je la akra klingo kaj avide kaptis la armilon, flustrante dankon.

La sperta batalisto, sopirinta pri armilo, ekĝojis. Li komprenis, ke, transdonante la valoregan ponardon, la juna heleno per tio agnoskas estrecon de Kavi, sen vortoj elektante lin sia gvidanto.

Ne demandinte Pandionon, de kie li prenis la armilon, Kavi ekparolis, farante longajn paŭzojn, por ke la apudaj kuŝantoj povu transdoni al la malproksimuloj, kiuj nenion povis aŭdi. La konsilio de la gvidantoj komenciĝis — oni estis solvantaj la demandon pri vivo kaj libero de kvincent homoj, ŝlositaj en la ŝene.

Kavi diris pri tio, ke oni ne rajtas prokrasti la ribelon, ĉar antaŭe ili havas neniajn esperojn, la stato povas iĝi nur pli malbona, se la sklavojn oni denove disigos kaj dissendos.

— La fortoj, kiuj solaj garantias sukceson en batalo, foriras en peza laboro por la subpremantoj, ĉiam malpli viglaj kaj sanaj iĝas niaj korpoj post ĉiu monato da vivo en sklaveco. Morto en batalo estas honora kaj gaja — miloble pli facile estas morti batalante, ol morti sub batoj de kruelaj vipoj!

Akorda flustro de aprobo traflugis laŭ la vicoj de nevideblaj aŭskultantoj.

— Jes, la ribelon ne eblas prokrasti, — daŭrigis Kavi, — sed ĉe unu kondiĉo: se ni trovos eliran vojon el la damnita lando. Eĉ se ni malŝlosos ankoraŭ du-tri ŝene-ojn, eĉ se ni trovos armilojn, nia forto estas malgranda, ni ne povos nin teni longe. Post la granda ribelo de sklavoj la regantoj de Kemt penas disigi apartajn ŝene-ojn, ni ne havas komunikiĝon kun ili, ni ne sukcesos ribeligi samtempe multajn homojn. Ni troviĝas en la ĉefurbo mem, kie estas multa militistaro, kaj ne povos iri laŭ la lando kun batalo. Pafarkistoj de Aegyptos estas timindaj — sed ni preskaŭ ne havos pafarkojn, kaj ne ĉiuj kapablas bone uzi ilin. Do ni pensu, ĉu ni povas iri tra dezerto orienten aŭ okcidenten. En dezerton ni povos trafi tre rapide post eliro el la ŝene. Se ne eblos iri tra dezerto, mi pensas, ke necesas rezigni de la ribelo — tio estos vana malŝparo de fortoj kaj sufera pereo. Tiam fuĝu nur tiuj el ni, kiuj deziros peni trairi garantiitan morton en malgranda espero al libero. Mi, ekzemple, tutegale penos.

Emocia flustro leviĝis ĉirkaŭ la eksilentinta etrusko.

Liaj vortoj, transdonitaj de unu fino al la alia, komence ekscitintaj bataleman humoron, nun semis dubon inter kuraĝaj gvidantoj. Ili forprenis esperon pri bona rezulto, eĉ pri fantomo de sukceso, kaj la plej kuraĝaj batalistoj ekhezitis. Diverslingva flustro flugis en karbe nigra mallumo de la pasejo.

Al la centro de la grupo, kie kuŝis la kvar amikoj, alrampis densbarba amu — ŝemido el trans la Lazuraj Akvoj. Liaj samgentanoj konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la laboristejo.

— Mi insistas pri la ribelo. La morto glutu nin, sed ni venĝos al la damnitaj loĝantoj de la damnita lando! Ni montros ekzemplon, kiun sekvos aliaj! Delonge jam Kemt vivas en paco, la feroca arto de subpremado forprenis volon al lukto disde milionoj da sklavoj. Ni flamigos ĝin denove...

— Estas bone, ke vi pensas tiel, vi estas kuraĝulo, — interrompis lin Kavi. — Sed kion vi diros al tiuj, kiujn vi kondukos post vi?

— La samon diros! — verve respondis la ŝemido.

— Kaj ĉu vi estas certa, ke oni iros post vi? — flustris la etrusko. — La vero estas tro peza... kaj mensogo en tia afero estas senutila — homoj bone sentas, kie estas la vero. Ilia vero — tiu, kiu kuŝas en ĉies koro.

La ŝemido nenion respondis. Tiam inter la kuŝantoj traŝoviĝis fleksiĝema korpo de libiano Aĥmi. Pandiono sciis, ke tiu juna sklavo, kaptita en batalo ĉe la Kornoj de la Tero, devenas el nobela familio. La libiano asertis, ke apud la tomboj de la plej antikvaj reĝoj de Kemt, ĉe urboj Tinis kaj Abidos, iras sud-okcidenten vojo al Ŭaĥet-Ŭer — al granda oazo en la dezerto. Necesas eniri en la dezerton tuj post la blanka templo Zeŝer-Zeŝeru kaj direkti sin al la nord-okcidento, kie je cent dudek mil ulnoj for de la rivero transiri la vojon. La libiano promesis gvidi ĝis la pado kaj pluen. En la oazo estas malmulte da militistoj, kaj la ribeluloj sukcesos okupi ĝin. Poste, post la vojo tra la dezerto nur je dudek kvin mil ulnoj kuŝas dua granda oazo — Paŝt, etendiĝinta per strio okcidenten. Ankoraŭ pli malproksime estos oazo Mut, de kiu la pado kun putoj kondukas al montetoj de Mortinta Serpento, kaj de tie estas vojo suden, en la landon de nigruloj, nekonata al la libiano.

— Mi konas tiun vojon, — enmiksiĝis Kidogo, — laŭ ĝi mi iris en la malbenita jaro de mia kapto.

— En la oazoj estas grandaj rezervoj de daktiloj, ni ripozos. Tie tute ne estas fortikaĵoj, kaj ni povos preni kun ni ŝarĝobrutojn. Kun ilia helpo ni facile povos atingi la Mortintan Serpenton, kaj tie, post la Sala lago, jam pli ofte troveblas akvo.

La plano de la libiano kaŭzis ĉies aprobon. Ĝi ŝajnis tute realigebla.

Tamen la singarda Kavi demandis la libianon:

— Ĉu vi estas certa, ke ĝis la putoj de la rivera bordo estas ĝuste cent dudek mil ulnoj? Tio estas granda distanco.

— Eble, eĉ iomete pli, — trankvile respondis la libiano. — Sed forta homo povos transiri tiun distancon sen akvo ĉe unu kondiĉo — komenci la iron neniuokaze pli malfrue ol noktomezo kaj moviĝi sen ripozo. Pli ol unu tagon kaj unu nokton en dezerto sen akvo oni ne vivas, kaj iri post tagmezo same ne eblas.

Unu el azianoj — ĥeriuŝa — proponis rekte ataki la fortikaĵon survoje al la haveno Suu, sed, malgraŭ tuta allogeco de la peno trabatiĝi rekte orienten por la sklavoj, kies plimulton konsistigis azianoj kaj amu-oj, la planon oni agnoskis neplenumebla.

La propono de la libiano estis multe pli fidinda, tamen estiĝis malkonsento inter negroj kaj azianoj: la vojo sud-okcidenten forkondukus la azianojn eĉ pli malproksime for de la patrujo, sed estis avantaĝa por la negroj kaj la libianoj. La loĝantoj de Libio esperis foriri norden de la oazo Mut kaj trafi en tiun parton de sia lando, kiu ne estis obeigita de la militistaro de Kemt. Pandiono kaj la etruskoj intencis iri kun la libianoj.

Ĉiujn pacigis maljuna nubiano, deklarinta, ke li konas vojon suden ĉirkaŭire de la fortikaĵoj de la Nigra Tero tra stepoj de la lando Nub al la Lazuraj Akvoj.

La mallarĝa luna serpo jam leviĝis super ŝtupegoj de dezertaj montetoj, kaj la ribelaj sklavoj plu estis ellaborantaj la planon de fuĝo. Nun ili estis pridiskutantaj detalojn de la ribelo kaj distribuantaj rolojn de ĉiu grupo, estrata de tiu aŭ alia gvidanto.

La tempo de la ribelo estis difinita por la postsekva nokto, tuj post veno de plena mallumo.

La sesdek homoj sensone disrampis al diversaj finoj de la ŝene, kaj supre, sur fono de la ĉielo, prilumita de la malalta luno, klare distingiĝis figuroj de gardistoj, nenion suspektantaj kaj plenaj je malestimo al la dormantoj en la profunda kavo sub iliaj piedoj.

Dum tuta sekva tago kaj nokto kaj ankoraŭ tago okazis preparo al la ribelo, singarda kaj nerimarkebla. Antaŭtimante perfidulojn, la gvidantoj interkonsentadis nur kun homoj, bone konataj al ili, kalkulante, ke la ceteraj, post kiam la gardistaro estos forbuĉita, tutegale aliĝos al la amaso de ribelantoj.

Venis la nokto de la ribelo. En mallumo neaŭdeble kuniĝis amasetoj da homoj, po unu ĉe ĉiu el tri muroj — la norda, la okcidenta kaj la suda. Ĉe la orienta flanko, ĉe la interna muro, kolektiĝis du grupoj.

Translokiĝo de la homoj okazis tiel rapide, ke, kiam Kavi frapis per ŝtono je malplena vazo por akvo, donante la signalon de atako, la sklavoj jam sukcesis kunmeti vivajn piramidojn. La korpoj de la sepdek homoj kreis klinitan ebenon, apogitan je vertikala muro. Da tiaj vivaj pontoj estis kvin, laŭ ili el ĉiuj flankoj grimpis homoj, ebriigitaj per estonta batalo.

Kavi, Pandiono, Remd kaj Kidogo inter la unuaj leviĝis sur la internan muron. La juna heleno, ne pensante eĉ sekundon, saltis malsupren, en la nigran mallumon, kaj post li kuris kaj saltis dekoj da homoj.

Pandiono faligis militiston, elsaltintan el la gardista domo, kaj sursaltis sur lian dorson, fleksante malantaŭen la kapon. La vertebroj de la egipto malforte krakis, la korpo moliĝis en la manoj de Pandiono. Ĉirkaŭe en mallumo la sklavoj kun obtuza murmuro trovadis kaj kaptadis siajn malamatajn malamikojn. En furiozo la homoj ĵetiĝadis kun nudaj manoj al armitaj militistoj. Ne sukcesadis militisto ekbatali kontraŭ unu malamiko, kiam de flanke kaj de malantaŭe al li ĵetadis sin novaj kontraŭuloj; senarmilaj, sed fortaj pro freneza furiozo, ili enpikadis la dentojn en la manojn, tenantajn armilon, enpikadis la fingrojn en la okulojn. Armilon, armilon per ajna kosto — tia estis la sola penso de la atakantoj. Tiuj, kiuj sukcesis elŝiri lancon aŭ tranĉilon, sentante en siaj manoj mortigan forton, eĉ pli furioze ĵetadis sin al la malamikoj. Pandiono pikadis dekstren kaj maldekstren per glavo, forprenita de la mortigita malamiko. Kidogo agis per granda bastono, uzata por portado de akvo.

Kavi, leviĝinta laŭ la viva ŝtuparo, desaltis rekte sur kvar militistojn, deĵorintajn apud la interna pordo. La afekciitaj egiptoj faris nur malfortan reziston, laŭlitere premfrakasitaj de maso de homoj, falegintaj sur ilin en silento kaj mallumo.

Kun jubila krio Kavi deŝovis pezan riglilon, kaj baldaŭ amaso de la liberigitaj sklavoj inundis la spacon inter la muroj, enrompiĝis en la domon de la estro de la ŝene, ekstermante militistojn, ripozantajn post la deĵorŝanĝo.

Supre sur la muroj la batalo estis eĉ pli kruela. Naŭ gardistoj, starintaj sur la muro, baldaŭ rimarkis la atakantojn. Ekfajfis sagoj, la noktan silenton bruigis homaj ĝemoj, obtuzaj batoj je la tero de korpoj, falantaj de sur alto.

Sed la naŭ egiptoj ne povis longe kontraŭstari al cento da furiozaj sklavoj, kiuj kure ĵetadis sin rekte al la lancoj, faladis sur la gardistojn kaj kune kun ili deruliĝadis de sur la muro.

Dum tiu tempo en la spaco inter la muro finiĝis la buĉado de gardistoj kaj oficistoj. Ĉe la murdita estro de la gardistaro oni trovis ŝlosilojn de la ekstera pordo. Knaro de rustiĝintaj ĉarniroj aŭdiĝis en la nokta silento, kiel krio de venko.

Lancoj, ŝildoj, tranĉiloj, pafarkoj — ĉio ĝis la lasta sago estis forprenita de la murditoj. La armitaj sklavoj ekgvidis kolumnon de fuĝantoj, kaj ĉiuj, konservante silenton, per rapidaj paŝoj direktis sin al la rivero. Domoj ĉe la vojo estis plene prirabitaj, estis mortigitaj dekoj da loĝantoj. La ribelantaj sklavoj estis serĉantaj armilojn, manĝon. Nur strikta malpermeso de la gvidantoj retenis la homojn de deziro bruligi ĉiujn domojn. Kavi tre timis tro frue altiri atenton de la militistaro, gardanta la ĉefurbon.

Komenciĝis transiro trans la riveron sur ĉiuj hazarde trovitaj boatoj, barĝoj kaj flosoj. Kelkaj homoj pereis en la akvo pro grandegaj krokodiloj, gardantaj la riveron de Ta-Kem.

Ankoraŭ ne pasis eĉ du horoj ekde la komenco de la ribelo, kaj la kapa taĉmento jam estis aliranta al la pordo de ŝene, situanta sur la transa bordo de la rivero, laŭ vojo al la templo Zeŝer-Zeŝeru.

Kavi, Pandiono kaj du libianoj malkaŝe aliris la pordon kaj frapis, dum ĉirkaŭ cent aliaj sklavoj estis alproksimiĝantaj al la muro apud la pordo.

De sur la muro aŭdiĝis voĉo de militisto, demandanta la venintojn, kion ili deziras. La libiano, bone posedanta la lingvon de Kemt, postulis la estron de la ŝene, pretekstinte leteron de la estro de reĝaj laboroj. Malantaŭ la pordo ekparolis kelkaj voĉoj, ekbrulis torĉo, kaj la malfermita pordo montris al la venintoj precize saman intermuran korton, kia estis ĵus forlasita de la ribelantoj. El grupo da militistoj elpaŝis la gardista estro kaj postulis la leteron.

Kun furioza muĝo Kavi ĵetis sin al li kaj enpikis en lian bruston la ponardon de Jaĥmos, kaj Pandiono kun la libianoj impetis al la militistoj. Post ili, uzante la konfuzon, kun surdigaj krioj enkuris la starintaj prete armitaj sklavoj. La torĉoj estingiĝis, en la mallumo aŭdiĝadis ĝemoj, muĝoj, batalemaj krioj. Pandiono sukcesis rapide venki du kontraŭulojn, kaj li malŝlosis la internan pordon. En la ŝene, vekiĝinta pro la bruo de la batalo, aŭdiĝis voko al ribelo, diversgentaj sklavoj ekkuris laŭ la korto, kunvokante siajn afekciitajn fratojn per krioj en la gepatraj lingvoj. La laboristejo ekzumis, kiel maltrankviligita abelujo; la zumo, ĉiam kreskante, transiris al malalta muĝo. Militistoj supre sur la muroj ĵetiĝadis, timante malleviĝi, kriante minacojn kaj sendante de tempo al tempo sagojn hazarde en la mallumon. Sed la batalo inter la muroj kvietiĝis, de malsupre el la korto ekflugis trafaj sagoj kaj lancoj en la militistojn, klare videblajn sur la muro, kaj la dua ŝene estis liberigita.

La nekomprenanta, ebriigita per libero homamaso elverŝiĝis el la pordo, disvagante diversflanken kaj ne aŭskultante vokojn de siaj liberigintoj. Baldaŭ frenezaj krioj aŭdiĝis el direkto de la vilaĝo, en la nokto ekruĝis makuloj de incendioj. Kavi konsilis al la ceteraj gvidantoj plej rapide kolekti la kamaradojn laŭ la ŝene, jam konantajn disciplinon. La etrusko penseme plukadis sian barbon. En liaj okuloj, celitaj antaŭen, okcidenten, kuradis ruĝaj fajretoj — rebrilo de la incendioj.

Kavi pensis pri tio, ke, verŝajne, la liberigo de sklavoj el la dua ŝene sen ajna preparo inter la sklavoj estis eraro. Aliĝo al la ribelantoj, kiuj komprenis neceson de kuna celkonscia lukto, de la nepreparita, hazarda, ebriigita per eblo de venĝo, libera homamaso nur malutilos, sed ne helpos al la sukceso.

Ĝuste tiel okazis. Grandan parton de sklavoj el la unua ŝene same absorbis rabado kaj detruado. Krome, estis perdita la tempo, kies ĉiu minuto estis grava. La maldensiĝinta kolumno ekiris al la tria ŝene, situanta je ok mil ulnoj for de la dua, tute apude de la templo Zeŝer-Zeŝeru.

Por ŝanĝi la planon de la ribelo, ne estis tempo, kaj Kavi antaŭvidis seriozajn embarasojn. Vere, la etrusko rimarkis dum aliro al la ŝene siluetojn de militistoj, viciĝintaj sur la muroj, aŭdis kriojn «aatu, aatu!» kaj fajfon de sagoj, per kiuj la egiptoj jam elmalproksime estis renkontantaj la alproksimiĝantan kolumnon de la ribelantoj.

La ribelantoj haltis por pridiskuti planon de atako. La ŝene, preparita por defensivo, estis bona fortikaĵo, kaj por preni ĝin, necesis tempo. La ribelantoj ege ekbruis, por ke la dormantaj sklavoj vekiĝu kaj ataku la gardistaron elinterne. Sed tiuj ne rapidis, evidente ne kuraĝante aŭ ne komprenante, kiel ili ataku la gardistaron, lokiĝintan sur la muroj.

Kavi, superstreĉante la raŭkiĝintan gorĝon, kunvokis la gvidantojn, por konvinki ilin rezigni pri la atako de la ŝene. Tiuj ne konsentis: la facila venko entuziasmigis ilin, al ili ŝajnis eble liberigi ĉiujn sklavojn de Kemt kaj ekposedi la landon.

Subite la libiano Aĥmi eligis stridan kriegon, kaj centoj da kapoj turniĝis al li. La libiano svingadis la manojn, almontrante en direkto al la rivero. De sur la alta bordo, oblikve leviĝanta al rokoj, la rivero, prilavanta multegajn kajojn de la ĉefurbo, estis videbla malproksime. Kaj ĉie svarmis sennombraj fajretoj de torĉoj, kuniĝantaj en malhele flagrantan strion; lumantaj punktoj videblis ankaŭ en la mezo de la rivero, kolektiĝante en du lokoj sur la bordo, kie troviĝis la ribeluloj.

Duboj ne estis: taĉmentoj de multenombraj militistoj estis transirantaj trans la riveron, hastante ĉirkaŭi la lokon, kie flamis fajro de incendioj kaj kie estis la ribelantaj sklavoj.

Kaj ĉi tie la ribeluloj plu ĵetiĝadis diversflanken, serĉante manieron de atako; kelkaj penis aliri la malamikojn laŭ fundo de irigacia kanalo, aliaj forpafadis valoregajn sagojn.

Kavi ĉirkaŭrigardis la malklarkonturan malhelan homamason. El lia vidpunkto, la batalkapabla kolumno nombris ne pli ol tricent homojn, el kiuj malpli ol duono havis tranĉilojn kaj lancojn, kaj da pafarkoj oni akiris ne pli ol tridek.

Pasos nemulta tempo, kaj centoj da teruraj pafarkistoj de la Nigra Tero superŝutos ilin el malproksime per nubo da longaj sagoj, miloj da bone instruitaj militistoj enpremos en ringon la homamason, ĵus gustumintan la liberon.

Aĥmi, kolere brilante per la okuloj, kriis, ke venis jam la mezo de la nokto, kaj se ili tuj ne foriros, estos malfrue.

La libiano, Kavi kaj Pandiono devis malŝpari nemalmulte da valoregaj minutoj, por klarigi al la ekscititaj, dezirantaj batalon homoj senutilecon de peno kontraŭstari al militistaro de la ĉefurbo. La gvidantoj insistis pri senprokrasta foriro en la dezerton kaj okaze de neceso estis pretaj fari tion, forlasinte ĉiujn ceterajn, kiujn absorbis serĉado de armilaro, venĝo kaj rabado. Parto de nekonsentaj sklavoj apartiĝis de la kolumno kaj direktis sin malsupren, laŭlonge de la rivero, al riĉa bieno de iu altrangulo, de kie aŭdiĝis bruo kaj flagris fajroj de torĉoj. La ceteraj — da ili estis ne pli ol ducent homoj — obeis.

Baldaŭ la malhela homamaso, sinuanta kiel longa serpento, enŝoviĝis en la mallarĝan pasejon inter krutaĵoj de rokoj, ankoraŭ ardaj pro la taga suno, kaj eliris sur la platan randon de la valo. Senfina, priŝutita de sablo kaj gruzo ebenaĵo etendiĝis antaŭ la fuĝantoj. Pandiono lastfoje retrorigardis al la malforte brilanta malsupre grandega rivero. Kiom da tagoj da sopiro, malespero, espero kaj kolero pasigis li antaŭ ĝia kviete fluanta vizaĝo. Ĝojo, varmega danko al la fidelaj kamaradoj plenigis la koron de la juna heleno. Kun jubilo li turnis sin per la dorso al la lando de sklaveco kaj plirapidigis siajn jam sen tio rapidajn paŝojn.

La taĉmento de ribeluloj deiris jam je dudek mil ulnoj for de la rando de la valo, kiam la libiano haltigis la kolumnon. Malantaŭe, en la oriento, la ĉielo komencis heliĝi.

En griza plumba duonlumo apenaŭ desegniĝis konturoj de rondigitaj sablaj montetoj, atingantaj cent kvindek ulnojn alte kaj malklare etendiĝantaj ĝis la morna strio de la horizonto. En la horo de mateniĝo la dezerto silentis, la aero estis senmova, ŝakaloj kaj hienoj kvietiĝis.

— Kion deziras vi, ĉiam hastiginta nin, kial vi prokrastas? — demandis oni la libianon el malantaŭaj vicoj.

La libiano klarigis, ke komenciĝas la plej malfacila parto de la vojo: senfinaj vicoj de sablaj montetoj. Plue ili iĝas ĉiam pli altaj, atingante tricent ulnojn. Necesas viciĝi ĉene, po du homoj en vico, kaj iri, ne postrestante, ne atentante lacon. Kiu postrestos, tiu ne ĝisiros. La libiano iros antaŭe, elektante vojon inter sablaj montoj.

Evidentiĝis, ke preskaŭ neniu sukcesis sattrinki, kaj jam nun multaj suferis pro soifo post la batala ardo. Ne ĉiuj akiris mantelojn aŭ pecojn de ŝtofo, por ŝirmi de la suno la kapon kaj la ŝultrojn. Sed jam nenio estis farebla.

Per ĉeno longa je ducent ulnoj la homoj ekiris pluen, silente rigardante sub siajn piedojn, dronantajn en malkompakta sablo. La antaŭaj vicoj turniĝadis jen dekstren, jen maldekstren, ĉirkaŭirante ŝutiĝemajn deklivojn, — la vojo iris per krutaj sinuoj.

Oriente ekbrulis larĝa purpura strio.

Serpaj aŭ akredentaj eĝoj de sablaj montetoj koloriĝis ore. La prilumita dezerto ŝajnis al Pandiono maro de rigidiĝintaj altaj ondoj kun glataj deklivoj, brilantaj per oranĝ-flava koloro. La freneza ekscito post la nokto de la ribelo estis malrapide foriranta, en la animojn de la sklavoj estis penetranta nekutima por ili kvieto kaj paco. Silento kaj vasto de la dezerto en oraj foroj de la matena aŭroro estis purigantaj la homojn, elturmentitajn en la sklaveco, disde multjara kolero kaj timo, sopiro kaj malespero.

Pli hela iĝadis la ĉirkaŭanta lumo, pli senfunda la ĉiela lazuro. La suno leviĝadis pli alte; ĝiaj radioj, komence karese varmigantaj, nun ardigis kaj bruligis. La malrapidigita moviĝo en la labirinto de profundaj sufokaj interkrutejoj inter grandegaj sablaj montoj iĝadis pli peza. Ombroj de sablomontoj forte mallongiĝis, laŭ la varmega sablo jam estis dolore paŝi, sed la homoj daŭrigis la iradon, ne haltante, ne retrorigardante. Antaŭe senfine ripetiĝadis tute similaj unu al alia sablaj montetoj, ne permesante vidi ion ajn.

La tempo pasadis; la aero, la suna lumo kaj la sablo ĉesis ekzisti aparte kaj kuniĝis en unuecan maron da flamo, blindiganta, sufokanta kaj brulvundanta kiel disfandita metalo.

Al homoj, devenantaj el nordaj ĉemaraj landoj, inklude Pandionon kaj la du etruskojn, estis speciale malfacile.

En la kapo de la juna heleno, kvazaŭ kunpremita per ringo, freneze frapadis la sango, kaŭzante neelteneblan doloron.

La blindigitaj okuloj preskaŭ ĉesis vidi — en ili naĝis, striiĝis aŭ rapide turniĝis makuloj kaj linioj de mirinde intensaj koloroj, alternantaj en bizaraj kombinoj. La furioza povo de la suno igis la sablon maso da ora polvo, sorbigita de lumo.

Pandiono deliris. En la freneziĝinta cerbo glitadis vizioj. En sangruĝaj eksplodoj de fajro moviĝadis kolosaj statuoj de Aegyptos, dronis en ondoj de violkolora maro. La maro, siavice, disiĝadis, gregoj da duonbestoj, duonbirdoj rapidis ien, falante de sur vertikalaj deklivoj de mirinda alto. Kaj ree viciĝadis batale kaj iradis al Pandiono granitaj faraonoj de la Nigra Tero.

Ŝanceliĝante, la juna heleno frotadis la okulojn, batadis siajn vangojn, penante vidi tion, kio estis en la realo, — ardajn deklivojn de sablo, surirantajn unu sur la alian en blindiga or-griza lumo. Sed ree ekturniĝadis koloraj fajraj kirloj, kaj peza deliro kaptadis Pandionon. Nur la pasia deziro esti libera devigis lin movi la piedojn samtakte kun la nigraj piedoj de Kidogo, kaj miloj da sablaj montetoj foriradis malantaŭen, al Aegyptos. Novaj ĉenoj de altaj sablaj montoj ekstaris antaŭ la fuĝantoj, disigitaj de grandegaj glataj funeloj, en kies profundo estis elstarantaj karbe nigraj pecoj de la grundo.

Petegaj raŭkaj ĝemoj ĉiam pli ofte trakuradis laŭ la longa ĉeno de sklavoj; tie kaj ĉi tie senfortiĝintaj homoj faladis sur la genuojn aŭ rekte per la vizaĝo en la ardigitan sablon, petegante la kamaradojn mortigi ilin.

Morne forturniĝante, la homoj plu iris, kaj la petoj eksilentadis malantaŭe, post molaj laŭ siaj konturoj montoj da sablo. Sablo, sablo, ardigita, terura en sia amaseco, neĉirkaŭvidebla, kvieta kaj malbonpromesa, ŝajne, dronigis la tutan Universon per maro da sufoka, ŝutiĝema flamo.

Antaŭe, en ora fajro de la suno, aperis malproksima arĝenta brilero. La libiano eligis malfortan vigligan krion. Ĉiam pli klare malproksime desegniĝadis makuloj, brilantaj per neelteneble hela blua lumo. Tio estis pecoj de la grundo, kovritaj per kristala salo.

Sablaj montetoj estis malgrandiĝantaj, malaltiĝantaj kaj baldaŭ iĝis negrandaj amasoj da malmoliĝinta, densiĝinta sablo, kaj la piedoj de la irantoj komencis moviĝi facile, liberigitaj disde algluiĝemaj brakumoj de malkompaktaj sabloj. Flava malmola argilo, kovrita de malhelaj fendoj, ŝajnis glata plato de palaca aleo.

La suno ankoraŭ je tuta manplato ne atingis la tagmezon, sed la ribelaj sklavoj jam atingis krutan nealtan ŝtupegon el bruna tavoleca ŝtono kaj turnis rektangule maldekstren, sud-okcidenten. En mallonga fendo, per larĝa angulo entranĉiĝinta en la rokan ŝtupegon kaj de malproksime nigranta kiel aperturo de kaverno, situis antikva puto — fonto kun malvarma kaj pura akvo.

Preventante amasiĝon de homoj, freneziĝintaj pro soifo, Kavi starigis la plej fortajn ĉe la enirejo en la montofendon. Komence oni trinkigis la plej malfortiĝintajn.

La suno jam antaŭlonge transiris la tagmezon, sed la homoj plu trinkis kaj trinkis, derampante en ombron de la deklivo kun pufiĝintaj ventroj, kaj denove revenadis al la akvo. Iom post iom la fuĝantoj vigliĝadis, aŭdiĝis rapida parolo de eltenemaj negroj, abrupta rido, facila kverelo... Sed gajo ne venadis al la vigliĝintaj homoj — multaj fidelaj kamaradoj restis morti en la labirinto de sablaj montoj, la kamaradoj, ĵus ekstarintaj sur la vojon de libero, kuraĝe luktintaj, malestimante la morton, kunigintaj siajn penojn en sinforgesa impeto kun penoj de tiuj, kiuj saviĝis.

Pandiono kun miro rigardis, kiel transformiĝis la sklavoj, kun kiuj li pasigis tiom multe da tempo en la ŝene. Malaperis la malsprita indiferenteco al ĉirkaŭaĵo, kuŝinta per sama stampo sur la lacaj, elturmentitaj vizaĝoj.

La okuloj, antaŭe malhelaj kaj indiferentaj, nun atente kaj vigle rigardis ĉirkaŭen, trajtoj de la severaj vizaĝoj kvazaŭ elstaris pli akre. Tio estis jam homoj, sed ne sklavoj, kaj Pandiono rememoris, kiel pravis la saĝa Kavi, kiam riproĉis lin pri malestimo al siaj kamaradoj. Viva nesperteco de Pandiono malhelpis al li kompreni la homojn. La juna heleno opiniis pezan prematecon pro longa sklaveco natura eco de la kaptitoj.

La homoj amasiĝis ĉe la deklivo de la montofendo en malgrandaj makuloj de sava ombro. Baldaŭ nevekebla dormo ekposedis ĉiujn — persekuton oni povis ne timi en tiu ĉi tago: kiu, krom homoj, decidiĝintaj al morto pro libero, povos tage trairi flamantan inferon de sabla maro?

La fuĝantoj ripozis ĝis la sunsubiro, kaj la lacaj piedoj denove iĝis malpezaj. Negranda kvanto da manĝo, kiun sukcesis traporti tra la sabloj la plej fortaj homoj, estis zorgeme dividita inter ĉiuj.

Antaŭe estis granda transiro ĝis la sekva fonto: la libiano diris, ke necesos iri dum la tuta nokto, tamen ĉe la sunleviĝo, jam antaŭ veno de varmego, ili estos ĉe akvo. Post tiuj putoj ree kuŝas tereno de sablaj montetoj — la lasta antaŭ granda oazo. Feliĉe, ĝi estas ne larĝa — ne pli, ol la trairita, kaj se la ribeluloj ekiros vespere, kiam la suno venos sud-okcidenten, do nokte ili eniros en la grandan oazon, kie ili trovos nutron. Tiamaniere, sen manĝo homoj estos nur dum diurno.

Ĉio ĉi ŝajnis netiminda al la homoj, spertintaj tiom multe. La ĉefa, entuziasmiganta kaj vigliganta, afero estis en tio, ke ili, liberaj, estis forirantaj ĉiam pli kaj pli malproksime de la damnita lando Kemt, ĉiam malplia iĝadis la probablo, ke ilin atingos persekuto.

La vesperruĝo estis estingiĝanta; sur flamon de brulantaj braĝoj ŝutiĝis griza cindro. Lastfoje sattrinkinte, la fuĝantoj ekiris.

La ĝena varmego malaperis, dispelita de nigra flugilo de la nokto. La mallumo karese kaj milde brakumis la homojn, brulvunditajn de flamo de la dezerto.

Ili ekiris laŭ malalta glata altebenaĵo, prisemita de amaso da akrangula gruzo, tranĉanta piedojn de nesingardaj irantoj.

Ĝis la mezo de la nokto la fuĝantoj malleviĝis en larĝan valon, prisemitan de grizaj ŝtonaj globoj. Strangaj ŝtonoj diametre de unu ĝis tri ulnojn kuŝis ĉie, kvazaŭ pilkoj, disŝutitaj de nekonataj dioj. La homoj, kiuj iris jam ne per ĉeno, sed per malorda amaso, trairadis la valon oblikve, direktante sin al la leviĝo, videbla fore antaŭe.

Post la senfortige malfacila tago, kiam kun tia senkompateco montriĝis malforteco de la homo, la trankvila kvieto de la nokto estis profunda kaj meditiga. Al Pandiono ŝajnis, ke la senfina dezerto leviĝis al la ĉiela firmamento, la steloj iĝis tute proksimaj en la diafana aero, penetrita de ia malhela lumo. Kaj la dezerto iĝis parto de la ĉielo, kuniĝis kun ĝi, levante la homon super liaj suferoj, lasante sola kun eterneco de la spaco. Leviĝis la luno, kaj arĝenta kovrilo de lumo kuŝiĝis sur la malhelan grundon.

La taĉmento de sklavoj atingis la leviĝon. La malkruta deklivo estis kovrita de platoj de firma kalkoŝtono. La platoj, poluritaj ĝis brilo de sablaj kirloj, spegule reflektis lunan lumon kaj ŝajnis blua vitra ŝtuparo, kondukanta en la ĉielon.

Pandiono paŝis sur ilian glitan malvarmigan surfacon, kaj al li ŝajnis, ke li leviĝas laŭ brilantaj ĉielaj ŝtupoj. Ankoraŭ nemulte — kaj li atingos la malhel-bluan ĉielan firmamenton, paŝos sur la arĝentan arkon de la Lakta Vojo kaj ekiros laŭ la stela ĝardeno, malproksima de ĉiuj maltrankviloj.

Sed la leviĝo finiĝis, la ŝtuparo estingiĝis, komenciĝis longa malleviĝo en valon, disrampantan malsupre per nigranta ebeno, priŝutita de malsubtila sablo. Ĝi finiĝis per ĉeno da dentaj klifoj, elstarantaj klinite el la sablo, kiel stumpoj de gigantaj traboj. La taĉmento aliris la rokojn jam ĉe la sunleviĝo kaj longe moviĝis laŭ labirinto de mallarĝaj fendosimilaj deklivoj, ĝis la gvidanto-libiano trovis la fonton. De sur la klifoj videblis armeo da novaj sablaj montoj, per malamika ringo ĉirkaŭintaj la rokojn, en kiuj rifuĝis la fuĝantoj. Profundaj violkoloraj ombroj kuŝis inter rozkoloraj sablaj deklivoj. Dume, ĉe la akvo, la sabla maro ne estis timinda.

Kidogo trovis lokon, defenditan kontraŭ la suno, kie giganta ŝtona kubo altis super muroj de sabloŝtonaj tavoloj, detranĉitaj ĉe la norda flanko de profunda akvospuro. Inter la klifoj estis sufiĉe da ombro por la tuta taĉmento, kaj ĝi devis kaŝi la homojn ĝis la sunsubiro.

La lacaj homoj momente ekdormis — nun restis nur atendi, ĝis la alte furiozanta suno, malleviĝante, komencos mildiĝi. La ĉielo, tiel proksima nokte, ree leviĝis en neatingeblan foron kaj de tie estis blindiganta kaj bruliganta la homojn, kvazaŭ venĝe pro la nokta paŭzo. La tempo pasis; la pace dormantajn homojn ĉirkaŭis varmega oceano da suna fajro, neniiganta ĉion vivan.

Sentiva Kavi vekiĝis pro malfortaj plendaj ĝemoj. La etrusko en nekompreno levis la peziĝintan kapon kaj fiksaŭskultis. Ĉirkaŭe malofte aŭdiĝadis forta krakado, alternanta kun longaj, plendaj ĝemoj, plenaj je sopiro. La sonoj plifortiĝis; multaj fuĝantoj vekiĝis, en timo rigardante ĉirkaŭe. Neniu signo de moviĝo estis inter la ardigitaj rokoj, ĉiuj kamaradoj estis sur siaj lokoj, plu dormis aŭ estis fiksaŭskultantaj. Kavi vekis kviete dormintan Aĥmi. La libiano eksidis, larĝe oscedis kaj poste ekridis rekte en la vizaĝon de la mirigita kaj maltrankviligita etrusko.

— Ŝtonoj krias pro la suno, — klarigis la libiano, — tio estas signo, ke varmego malkreskas.

Pro la voĉo de ŝtonoj en la minaca silento de la dezerto, plena je ia malespero, la fuĝantoj konfuziĝis. La libiano surgrimpis la klifon, rigardis ĉirkaŭe tra fendo en la kunigitaj manplatoj kaj deklaris, ke baldaŭ oni povos komenci la lastan transiron ĝis la oazo: necesas sattrinki antaŭ la vojo.

Kvankam la suno jam forte kliniĝis okcidenten, la sablaj montoj plu flamis. Ŝajnis tute neeble forlasi la ombron kaj eliri en tiun maron de fajro kaj lumo. Sed la homoj sen ajna protesto viciĝis popare kaj direktis sin post la libiano — tiel forta estis la voko de libero.

Pandiono iris nun en la tria vico for de la libiano Aĥmi kaj plu apud Kidogo.

La neelĉerpebla eltenemo kaj bonanima gajeco de la negro vigligadis la junan helenon, kiu sentis sin malcerta antaŭ la terura povo de la dezerto.

Ĝia malamika bruliganta spirado denove igis la homojn malalte mallevi la kapojn. Ili pasis jam ne malpli ol dek kvin mil ulnojn, kiam Pandiono rimarkis facilan maltrankvilon de la gvidanto-libiano. Aĥmi dufoje haltigis la kolumnon, grimpadis, dronante ĝis la genuoj en la sablo, sur pintojn de sablaj montetoj, pririgardante la horizonton. Al demandoj la libiano ne respondadis.

Alto de montetoj malgrandiĝis, kaj Pandiono ĝoje demandis Aĥmi-n, ĉu ne finiĝas la sabloj.

— Ankoraŭ estas malproksime, multe da sablo! — morne respondis la gvidanto kaj turnis la kapon al la nord-okcidento.

Rigardinte tien, Pandiono kaj Kidogo ekvidis, ke la brulanta ĉielo tie estas fermita de plumba nebulo. Malhela kurteno, leviĝanta supren, estis venkanta la gigantan povon de la suno kaj la brilon de la ĉielo.

Subite aŭdiĝis sonoraj kaj agrablaj sonoj — altaj, kantaj, de pura metala tono, kvazaŭ arĝentaj trumpetoj komencis post la sablobuloj strangan melodion.

Ili ripetiĝadis, kreskante, ĉiam pli laŭtaj kaj oftaj, kaj la koroj de la homoj ekbatis pli forte sub influo de senkonscia timo, kiun portis tiuj arĝentaj sonoj, al nenio similaj, malproksimaj de ĉio viva.

La libiano haltis kaj kun plenda krio falis sur la genuojn. Levinte la manojn al la ĉielo, li preĝis al dioj, petis defendi de la terura plago. La timigitaj fuĝantoj dense amasiĝis kune en mallarĝa spaco inter tri sablaj montetoj. Pandiono demande rigardis al Kidogo kaj miregis — la nigra haŭto de la negro iĝis griza. La juna heleno unuafoje vidis sian amikon timigita kaj ne sciis, ke tiel paliĝas nigrahaŭtuloj. Kavi kaptis je la ŝultro la gvidanton, kaj sen penoj stariginte lin sur la piedojn, kolere demandis, kio okazis.

Aĥmi turnis al li la vizaĝon, misformitan pro timo, kovriĝintan per grandaj gutoj de ŝvito.

— Sablo de la dezerto kantas, vokas venton, kaj kun ĝi alflugas morto, — raŭke diris la libiano. — Venas sabla tempesto...

Prema silento ekpendis super la taĉmento, rompata nur de sonoj de la kantanta sablo.

Kavi staris en perplekso — li ne sciis, kion fari, kaj tiuj, kiuj sciis, komprenis la forton de la minacanta danĝero kaj same silentis.

Finfine Aĥmi rekonsciiĝis:

— Antaŭen, rapide antaŭen! Mi vidis tie rokan placeton, liberan de sablo: necesas sukcesi atingi ĝin. Ĉi tie la morto estas neevitebla — ĉiuj estos superŝutitaj de sablo, tamen tie... eble, iu saviĝos...

La timigitaj homoj impetis post la kuranta libiano.

La plumba nebulo iĝis ruĝa mallumo, kovrinta la tutan ĉielon. Pintoj de sablaj montetoj sinistre ekfumis, spirado de vento tuŝis la inflamantajn vizaĝojn per svarmo de subtilegaj sableroj. Iĝis malfacile spiri, la aero kvazaŭ iĝis sorbigita per bruliganta veneno. Sed jen disiris la sablaj buloj, kaj la fuĝantoj iĝis sur malgranda peco da ŝtoneca grundo, nigriĝinta kaj glatiĝinta. Ĉirkaŭe kreskis tondro kaj muĝo de la vento, alfluganta el malproksime, la ruĝa nubo rapide malheliĝis malsupre, kvazaŭ nigra kurteno ŝirmis la ĉielon. Supre ĝi restis malhel-ruĝa, la pala disko de la suno malaperis en la terura nubo. Imitante pli spertajn, la homoj haste deŝiradis de si zontukojn, ĉifonojn, kovrantajn la kapojn kaj la ŝultrojn, ĉirkaŭvolvadis la vizaĝojn kaj faladis per la vizaĝoj malsupren sur la neglatan surfacon de la varmega ŝtono, alpremiĝante unu al la alia.

Pandiono iomete prokrastis. La lasta afero, kiun li vidis, plenigis lin per teruro. Ĉio ĉirkaŭe ekmoviĝis. Laŭ la nigra grundo ekruliĝis ŝtonoj, grandaj je pugno, kvazaŭ sekaj folioj, pelataj de aŭtuna vento. La montetoj ĵetis direkte al la fuĝantoj dikajn serpentumantajn tentaklojn, la sablo ekmoviĝis kaj rapide ekkuris, disverŝiĝante ĉirkaŭe, kiel akvo, elĵetita de tempesto sur malkrutan bordon. La fumanta maso ĵetiĝis sur Pandionon — la junulo falis kaj nenion plu vidis. La koro bategis, kaj ĉiu ĝia bato resonis en la kapo. La plioftiĝinta spirado kun peno traŝiriĝadis tra la gorĝo kaj la buŝo, kiuj, ŝajne, kovriĝis per malmola krusto.

Fajfo de la vento sonis per altaj notoj, superita de obtuza bruo de fluganta sablo, la dezerto tondris kaj muĝis ĉirkaŭe. La kapo de Pandiono nebuliĝis, li luktis kontraŭ sveno, kien lin mergis la sufokanta, sekiganta tempesto. Fortege tusante, la juna heleno liberigadis la gorĝon disde sabla polvo kaj ree komencadis ofte spiri. La eksplodoj de rezisto de Pandiono ripetiĝadis ĉiam malpli ofte. Finfine li senkonsciiĝis.

Kaj tondro de la tempesto iĝadis pli certa kaj minaca, ĝiaj eĥoj ruliĝis laŭ la dezerto, kiel gigantaj kupraj radoj. La ŝtoneca grundo tremis per responda murmuro, kiel metala folio, kaj super ĝi flugis nuboj da sablo. Sableroj, saturitaj per elektro, brileradis per helbluaj sparkoj, kaj la tuta maso da moviĝanta sablo ruliĝis, plena je bluetaj briloj. Ŝajnis, tuj ekverŝiĝos pluvo kaj freŝa akvo savos la senkonsciiĝintajn homojn, sekigitajn de la arda aero. Sed pluvo ne estis, kaj la tempesto plu tondris. La malhela amaso da homaj korpoj kovriĝadis per ĉiam pli dika tavolo da sablo, kovranta malfortajn moviĝojn, mallaŭtiganta maloftajn ĝemojn...

Pandiono malfermis la okulojn kaj ekvidis sur fono de steloj silueton de la nigra kapo de Kidogo. Kiel poste eksciis Pandiono, la negro longe klopodis super la senvivaj korpoj de la amikoj — de la juna heleno kaj la etruskoj.

En mallumo baraktis homoj, disfosante la superŝutitajn de sablo kamaradojn, aŭskultante malfortan tremon de vivo en la brustoj de senkonsciuloj, deŝovante flanken pereintojn.

La libiano Aĥmi kun siaj kutimaj al dezerto samgentanoj kaj kelkaj negroj foriris malantaŭen, al la fonto en rokoj. Kidogo restis kun Pandiono, ne povante forlasi la apenaŭ spirantan amikon.

Finfine la duonvivaj, preskaŭ ne distingantaj la vojon kvindek kvin homoj ekiris, tenante unu la alian, gvidataj de Kidogo, laŭ la spuroj de la foririntoj. Neniu pensis pri tio, ke ili devis turniĝi malantaŭen, eble, renkonten al ebla persekuto — en ĉies pensoj estis nur revo pri akvo. La akvo, forpuŝinta la volon al lukto, estinginta ĉiujn strebojn, — la akvo estis lumturo en malklara febro de inflamanta cerbo.

Pandiono perdis ĉian imagon pri la tempo, forgesis pri tio, ke ili deiris de la fonto je ne pli ol dudek mil ulnoj, forgesis pri ĉio, krom tio, ke necesas teni la ŝultrojn de la antaŭiranto kaj malvigle paŝi samtakte kun la kamaradoj. Proksimume en la mezo de la vojo ili ekaŭdis ie antaŭe voĉojn, ŝajnintajn neordinare laŭtaj: Aĥmi kaj la dudek sep homoj, foririntaj kun li, hastis renkonten, gardeme portante ĉifonojn, sorbigitajn per akvo, kaj du malnovajn kukurbajn botelojn, trovitajn ĉe la fonto.

La homoj trovis en si fortojn rezigni pri la akvo, proponinte al Aĥmi atingi la restintojn sur la loko de la katastrofo.

Superhomaj penoj necesis por reveni al la puto, la fortoj malkreskadis ĉe ĉiu deko da paŝoj, tamen la homoj silente preterlasis la grupon de akvoportantoj kaj ektrenis sin pluen.

Ŝanceliĝanta nigra nebulo kovris rigardojn de la stumblantaj homoj, kelkaj faladis, sed vigligataj per persvadoj, subtenataj de pli eltenemaj kamaradoj, daŭrigis la vojon. La kvindek kvin homoj ne povis rememori la lastan horon de la vojo — la homoj iris preskaŭ senkonscie, iliaj piedoj daŭrigis siajn malcertajn, malrapidigitajn moviĝojn. Tamen la irantoj ĝisiris, la akvo revenigis la konscion, nutris iliajn korpojn, permesis al la densiĝinta sango ree moligi la sekiĝintajn muskolojn.

Kaj tuj kiam la vojaĝantoj rekonsciiĝis, ili rememoris pri la kamarada devo. Apenaŭ refortiĝinte, ili ekiris malantaŭen, laŭ la ekzemplo de la unuaj, portante renkonten al vagantoj ie en la sabloj la fonton de vivo — akvon, gutantan el malsekaj pecoj de ŝtofo. Kaj tiu helpo estis valorega, ĉar venis ĝustatempe. La suno jam estis leviĝanta. La lastan grupon da restintaj vivaj subtenis la akvo, alportita de la libianoj. La homoj haltis inter sabloj, ne kapablaj iri pluen, malgraŭ persvadoj, peloj kaj eĉ minacoj. La malsekaj ĉifonoj donis al la homoj ankoraŭ horon da prokrasto — la tempon, kiu iĝis sufiĉa por atingi la puton.

Tiel revenis al la akvo ankoraŭ tridek unu homoj; entute saviĝis cent dek kvar — malpli ol duono da tiuj, kiuj eniris en la dezerton antaŭ du tagoj. La plej malfortaj pereis jam dum la unua transiro tra sabloj, nun la terura katastrofo pereigis tre multajn bonegajn, povajn batalistojn. La estonteco ŝajnis jam multe malpli difinita. La deviga neagado premis, la fortoj por daŭrigo de la planita vojo ankoraŭ ne revenis, la armilaro estis ĵetita tie, kie kaptis la homojn la sabla tempesto. Se la ribeluloj havus nutraĵon, do ili pli rapide restarigus la fortojn, sed la restaĵoj de manĝo estis dividitaj jam en la komenco de la pasinta nokto.

La suno flamis en la pura, sennebula ĉielo, kaj tiuj el la restintoj sur la loko de la katastrofo, en kiuj ankoraŭ restis vivo, nun sendube pereis.

La saviĝintoj kaŝiĝis en la fendo inter rokoj, kie ili kuŝis antaŭ diurno kune kun tiuj, kiuj jam ne estis. Same kiel hieraŭ, la homoj atendis vesperon, sed jam ne nur malkreskon de taga varmego, sed venon de nokto, esperante, ke ĝia malvarmo permesos al la malfortiĝintoj daŭrigi la lukton kontraŭ la dezerto, staranta sur la vojo al la patrujo.

Al tiu ĉi lasta espero la sorto ne permesis efektiviĝi.

Ĉe la veno de la vespero la fuĝantoj eksentis, ke ili povas moviĝi pluen, sed tiam ili subite ekaŭdis malproksime raŭkan muĝon de azeno kaj bojon de hundoj. Dum ioma tempo la ribeluloj esperis, ke tio estas komerca karavano aŭ taĉmento de impostokolektanto, sed baldaŭ sur la krepuska ebenaĵo aperis rajdantoj. Jam konataj krioj «Aatu!» eksonis en la dezerto. Estis neniu loko por fuĝi, nenio per kio batali, kaŝiĝi estis senutile — la koleraj akrorelaj hundoj trovus la fuĝantojn. Kelkaj ribeluloj malleviĝis sur la teron — la lastaj fortoj forlasis ilin, la aliaj perplekse ekĵetiĝis inter la ŝtonoj. Kelkaj en malespero ŝiradis siajn harojn. Unu el la libianoj, tute juna, plende ekĝemis, kaj grandaj larmoj ekruliĝis el la timigitaj okuloj. Amu-oj kaj ĥeriuŝa-j staris, mallevinte la kapojn kaj grincante per la dentoj. Kelkaj homoj senkonscie ekkuris, sed estis tuj haltigitaj de la hundoj.

La pli eltenemaj restis sur la loko, kvazaŭ rigidiĝintaj, streĉante la menson en serĉo de saviĝo. Al la militistoj de la Nigra Tero, sendube, fortunis: ili atingis la fuĝantojn, kiam ili estis tute sen fortoj. Se almenaŭ duono da estinta energio restus en la ribeluloj, plejmulto da ili preferus morton en malegala batalo al duafoja kapto. Sed nun la fortoj de la ribeluloj estis elĉerpitaj — la fuĝantoj ne rezistis al la militistoj, alveturantaj kun pretaj pafarkoj. La lukto por libero finiĝis — nun miloble pli feliĉaj estis tiuj, kiuj dormis poreterne tie, inter la disĵetita armilaro.

La elturmentitaj, perdintaj la esperon sklavoj iĝis obeemaj kaj indiferentaj.

Baldaŭ ĉiuj cent dek kvar homoj kun la manoj, ligitaj malantaŭe, katenitaj je la koloj per ĉenoj po dek, ektrenis sin orienten sub batoj de vipoj. Kelkaj militistoj ekveturis sur la lokon de la katastrofo, por certiĝi pri pereo de la ceteraj.

La persekutantoj kalkulis ricevi rekompencon pro ĉiu revenigita homo. Nur tio savis la fuĝintojn disde kruela morto. Neniu pereis en tiu terura revena iro, kiam ili iris nudaj kaj ligitaj, batitaj de vipoj, ne ricevante manĝon. La karavano malrapide moviĝis, ĉirkaŭirante sablojn sur la vojo.

Pandiono treniĝis, ne kuraĝante rigardi al la kamaradoj, ne perceptante eksterajn impresojn. Eĉ batoj de vipo ne elirigis la junan helenon el la rigidiĝo. La sola rememoro, konserviĝinta al Pandiono de la revena vojo al sklaveco, estis la momento, kiam ili atingis la valon de Nilo, nemalproksime de la urbo Abidos. La karavanestro haltigis la karavanon, serĉante la varfon, kie la kaptitojn devis atendi barko. La kaptitoj amasiĝis ĉe rando de malleviĝo en la valon, kelkaj malleviĝis sur la teron. Matena vento alportis odoron de freŝa akvo.

Pandiono subite ekvidis ĉe la rando de la dezerto gajajn helbluajn florojn. Balanciĝante sur siaj altaj tigetoj, ili eligadis delikatan aromon, kaj en la menso de Pandiono glitis penso, ke la perdita libero sendas al li sian lastan donacon.

La lipoj de la juna heleno, fendiĝintaj kaj sangantaj, ekmoviĝis, malcertaj, malfortaj sonoj elŝiriĝis el la gorĝo. Kidogo, kun maltrankvilo rigardinta al la amiko dum haltoj — la negro trafis en alian ĉenon, — atente aŭskultis.

— Bluaj... — atingis lin la lasta vorto. Pandiono mergiĝis en la antaŭan rigidiĝon.

La fuĝintojn oni liberigis de la katenoj kaj enpelis en la barkon, kiu transportis ilin al rando de la ĉefurbo. Tie ilin, kiel speciale danĝerajn kaj persistajn ribelulojn, oni ĵetis en malliberejon, kie ili devis atendi neeviteblan sendon al oraj minejoj.

La malliberejo estis grandega kavo, elfosita en seka kaj kompakta tero, tegita per brikoj kaj kovrita per kelkaj krutaj volboj. Anstataŭ fenestroj supre estis trabatitaj kvar mallarĝegaj fendoj, anstataŭ pordo — klinita luko en la plafono, tra kiu oni mallevadis akvon kaj ĵetadis manĝon.

Duonmallumo, ĉiam reganta en la kavo, iĝis bono por la fuĝintoj: al multaj el ili pro terura lumo de la dezerto doloris la inflamantaj okuloj, kaj la kaptitoj nepre blindiĝus, se restus sub la suno.

Kiel turmenta estis post kelkaj tagoj da libero estado en la malluma, fetora kavo — pri tio povis rakonti nur la kaptitoj mem.

Sed ilin oni plene izolis disde la mondo, liaj sentoj kaj travivaĵoj neniun interesis.

Sed tamen, malgraŭ senelireco de la stato, tuj kiam la homoj refortiĝis post konsekvencoj de la malfacila iro, ili ree komencis esperi al io.

Ree ekparolis Kavi, kiel ĉiam krude eksplikante pensojn, kompreneblajn por ĉiuj. Ree aŭdiĝis rido de Kidogo, eksonis akraj elkrioj de la libiano Aĥmi. Pandiono, peze travivanta la fiaskon de la esperoj, estis malpli rapide reviviĝanta.

Plurfoje la juna heleno palptrovadis en la zontuko la ŝtonon — la miraklan donacon de Jaĥmos, sed al li ŝajnis sakrilegio elpreni la belan aĵon ĉi tie, en la aĉa, malluma kavo. Krome la ŝtono trompis lin — ĝi ne iĝis magia, ne helpis atingi liberon kaj la maron.

Tamen Pandiono foje kaŝe elprenis la verd-bluan kristalon kaj alportis ĝin al pala radio, malleviĝanta el fendo, sed ne atinganta la plankon de la subteraĵo. Ĉe la unua rigardo, ĵetita al la ĝoja diafaneco de la ŝtono, la deziro vivi kaj lukti ree ekparolis en Pandiono. Li perdis ĉion — li eĉ ne kuraĝas pensi pri Tessa, ne kuraĝas revoki imagojn pri la patrujo. Ĉio, kio al li restis, estis la ŝtono, kiel revo pri la maro, pri la iam estinta, alia, vera vivo.

Kaj Pandiono komencis ofte kontempli la ŝtonon, trovante en ĝia diafana profundo tiun etan eron de ĝojo, sen kiu neniu povas vivi.

Ne pli ol dek tagojn pasigis Pandiono kun la kamaradoj en la subteraĵo. Sen pridemandoj, sen ajna juĝo la sorto de la fuĝintaj sklavoj estis decidita de potenculoj tie, supre. Neatendite malfermiĝis la luko, en la truon falis ligna ŝtuparo. La sklavojn oni elirigis supren, kaj, blindigitajn de la taga lumo, ligis kaj katenis per ĉeno po ses. Poste la ribelulojn oni kondukis al Nilo kaj tuj ŝarĝis sur grandan barkon, kiu baldaŭ eknavigis supren laŭ la rivero. La ribelulojn oni sendis al la suda limo de la Nigra Tero, al la Pordego de la Sudo, de kie ilin atendis la lasta kaj senrevena vojo en terurajn orajn minejojn de la lando Nub.


Du semajnojn post kiam la fuĝintoj ŝanĝis la subteran malliberejon al la surakva, je kvincent mil ulnoj pli alte laŭ la rivero, sude de la ĉefurbo de Kemt, en luksa palaco de la estro de la Pordego de la Sudo sur la insulo Neb okazis jeno.

La estro de la Pordego de la Sudo, estanta ankaŭ la estro de la provinco Neb, kruela kaj potencema Kabuefta, opinianta sin la dua homo post la faraono en la Nigra Tero, vokis la komandanton de sia militistaro, la estron de ĉasoj kaj la ĉefan karavanestron de la Sudo.

Kabuefta akceptis la vokitojn sur la balkono de la palaco ĉe abunda regalo, en ĉeesto de la ĉefa skribisto. Granda kaj muskoleca, Kabuefta orgojle altis super la konversaciantoj, sidante, imite al la faraono, sur alta fotelo el ebono kaj elefantaj dentegoj.

Li kelkfoje interkaptis demandajn rigardojn, kiujn interŝanĝadis la altrangaj oficistoj, vokitaj de li, kaj subridadis interne.

De sur la balkono de la palaco, staranta sur alta parto de la insulo, estis malfermiĝanta vidaĵo al larĝaj branĉoj de la rivero, ĉirkaŭfluantaj grupon da temploj el blanka kalkoŝtono kaj ruĝa granito. Laŭ la bordoj iris densa vico de altaj palmoj, kies foliaro per malhela plumeca strio etendiĝis laŭlonge de la piedo de la kruta roka bordo. De la sudo aliris vertikala muro de granita altebenaĵo, en kies orienta fino situis la unua kaskado de Nilo. Tie la rivera valo estis tuj mallarĝiĝanta, vastaĵo de la kultivita kvieta ebenaĵo estis rompiĝanta ĉe nemezurebla dezerta spaco de la lando de oro Nub. De sur rokaj ŝtupegoj rigardis al la palaco tomboj de famaj prauloj — la estroj de la Pordego de la Sudo, sentimaj esplorintoj de la lando de nigruloj, komencante de la granda Ĥirĥuf mem. Apude, sur zorgeme tajlita roka muro, videblis grandega surskribo. De sur la balkono la vicoj de grandaj hieroglifoj ŝajnis nur regulaj grizaj linioj, sed la estro de la Sudo ne bezonis legi la fieran surskribon de sia praulo Ĥemu. Kabuefta sciis parkere ĉiun vorton kaj ĉiun povis apliki al si.

«En la oka jaro... la konservisto de la sigelo, estranta ĉion, kio estas kaj kio ne estas, la estro de temploj, provizejoj kaj de la blanka ĉambro, la gardanto de la Pordego de la Sudo...»

La foro dronis en grizeta nebulo de varmego, sed sur la insulo estis malvarmete — norda vento luktis kontraŭ la varmego, ofensivanta el la sudo, forpelante ĝin malantaŭen, en la dezertajn, forbruligitajn stepojn.

La estro de la Sudo longe rigardis malproksimen al la tomboj de la prauloj, poste geste ordonis al ĉeestanta sklavo enverŝi lastajn pokalojn da vino. La regalo estis finita, la gastoj leviĝis kaj sekvis la mastron en internajn ĉambrojn de la palaco. Ili trafis en kvadratan, ne tre altan ĉambron, prilaboritan kun fajneco kaj gusto de la grandaj tempoj de Menĥeperra. La glataj blankaj muroj estis ornamitaj ĉe la planko per larĝa helblua bordero kun komplika rektlinia arabesko el blankaj linioj, sub la plafono iris mallarĝa strio el lotusaj floroj kaj simbolaj figuroj, montritaj per blua, verda, nigra kaj blanka farboj sur fono de senbrila oro.

La plafonon, kadritan per mallarĝa strieto de nigraj kaj oraj kvadratoj, trais kvar paralelaj trabetoj el ligno de profunda ĉeriza koloro. En interspacoj inter la trabetoj la tuta surfaco de la plafono estis kovrita per bunta arabesko de oraj spiraloj kaj blankaj finialoj sur ŝakorde alternantaj ruĝaj kaj helbluaj kvadratoj.

Larĝajn pordfostojn el glataj poluritaj tabuloj el cedro borderis mallarĝaj nigraj strietoj, rompitaj per multaj duopaj transversaj helbluaj streketoj.

Tapiŝo, kelkaj kunmeteblaj seĝoj el eburo kun supraĵo el leoparda felo, du foteloj el ebono kun ora inkrustaĵo kaj kelkaj kestoj sur piedoj, servantaj samtempe kiel tabletoj, konsistigis la tutan meblaron de la vasta ĉambro, plenigita de pura aero.

Kabuefta nehaste eksidis en la fotelon, kaj lia akra profilo klare desegniĝis sur la neĝblanka muro. La altrangulo alŝovis la seĝojn pli proksime, la ĉefa skribisto ekstaris ĉe alta ebona tableto, inkrustita per oro kaj eburo.

Sur la tabloplato kuŝis rulaĵo de papiruso kun ruĝ-blanka sigelo. Laŭ signo de la estro de la Sudo la skribisto disvolvis la rulaĵon kaj rigidiĝis en respekta silento.

La komandanto de militistaro, maldikega, kun kalva kapo, sen peruko, palpebrumis al la malalta diketa karavanestro, sciigante, ke tuj komenciĝos la konversacio, por kiu ili estas vokitaj.

Vere, Kabuefta klinis la kapon kaj ekparolis al ĉiuj ĉeestantoj:

— Lia reĝa moŝto, la estro de ambaŭ landoj de la Nigra Tero, vivo, sano, forto, sendis al mi urĝan leteron. En ĝi ordonis lia reĝa moŝto fari senekzemplan — liveri en la urbon vivan nazkornan beston, kiaj loĝas post la lando Vavat, distingiĝantan per monstra forto kaj feroco. Multaj bestoj el malproksimaj landoj de la Sudo estis liverataj vivaj en la Grandan Domon dum pasintaj tempoj. Homoj de la «Urbo» kaj homoj de Ta-meri-ĥeb vidis grandajn simiojn, ĝirafojn, bestojn de Seto kaj terajn porkojn, ferocaj leonoj kaj leopardoj amase akompanis la grandan Usermar-Sotepenra-n kaj eĉ batalis kontraŭ malamikoj de Ta-Kem, sed neniam estis kaptita eĉ unu el rinoceroj... Ekde nememoreblaj tempoj estroj de la Sudo liveradis al la Nigra Tero ĉion bezonatan el la landoj de nigruloj; ŝajnis, por ili ne ekzistis neeblaĵoj. Mi deziras daŭrigi tiun ĉi gloran tradicion: Ta-Kem devas vidi vivan rinoceron. Mi vokis vin, por konsiliĝi, per kia plej facila maniero ni povas liveri en Kemt-on almenaŭ unu el tiuj teruraj bestoj... Kion diros vi, Nezi, vidinta tiom da gloraj ĉasoj? — Li turnis sin al la estro de ĉasoj, morna korpulenta homo, kies krispaj haroj, malhela haŭto kaj ĝiba nazo montris lian devenon de hiksosoj.

— Nepriskribeble terura estas la besto de sudaj stepoj, haŭto ĝia estas nepenetrebla por lancoj, forto similas al forto de elefanto, — ekparolis Nezi gravmiene. — Atakas li unua, frakasante kaj dispremante ĉion, kio ekstaros sur lia vojo. En kavon ĝin ne eblas kapti: la peza besto nepre kripliĝos. Sed se ni aranĝos grandan ĉason kaj trovos patrinon kun ido, do ni povos, mortiginte la patrinon, kapti la idon kaj liveri ĝin en Kemt-on...

Kabuefta kolere frapis la kubutapogilon de la fotelo:

— Sep kaj sep fojojn al la piedoj de la Granda Domo, mia reganto, falas mi! Fi al vi, — la fingro de la reganto de la Sudo almontris la konsternitan ĉasestron, — kiu pekas kontraŭ lia reĝa moŝto! Ni devas liveri al li ne duonvivan etulon, sed beston — nefer-neferu, kun florantaj fortoj, plenmezure timigantan. Kaj ni ne rajtas atendi, ĝis la ido kreskos ĉe ni... La ordonon ni devas plenumi kun rapida preteco, des pli ke tiu besto loĝas malproksime de la Pordego de la Sudo.

La karavanestro Peĥeni konsilis sendi tri centojn da plej kuraĝaj militistoj sen armilaro, kun ŝnuroj kaj retoj, kiuj povos kapti la monstron.

La komandanto de militistaro Senofri malkontente sulkiĝis; sulkigis la brovojn ankaŭ Kabuefta.

Tiam la karavanestro hastis aldoni, ke eblas ne sendi militistojn, sed devigi nubianojn mem kapti la beston.

Kabuefta nege balancis la kapon, kurbiginte la buŝon per malestima subrido:

— La tempoj de Menĥeperra kaj Sotepenra antaŭlonge forpasis — la malestimindaj loĝantoj de la lando Nub jam ne estas fleksitaj en obeo. Senofri scias, kun kiaj penoj kaj ruzaĵoj ni retenas avidon de iliaj malsataj buŝoj... Ne, tio ne taŭgas, ni devas mem plenumi la ordonon.

— Se ni anstataŭ militistoj oferos sklavojn... — singarde enmetis Senofri.

Enpensiĝinta Kabuefta vigliĝis:

— Mi ĵuras je Maat, vi pravas, saĝa militestro! Mi prenos el malliberejoj ribelulojn kaj fuĝulojn, tiujn plej kuraĝajn sklavojn. Ili kaptos la monstron.

La ĉasestro malfide ridetis:

— Vi estas saĝa, estro de la Sudo, sed mi aŭdacas demandi: per kio vi devigos la sklavojn iri al senduba morto pro la terura monstro? Minacoj ne helpos — vi povos starigi kontraŭ morto nur morton. Ĉu por ili ne estos egale?

— Vi konas bestojn pli bone, ol homojn, Nezi, tial lasu al mi la homojn. Mi promesos al ili liberon. Tiuj, kiuj jam iris al morto por ĝi, iros ankoraŭfoje. Jen kial mi deziras preni ribelintajn sklavojn.

— Kaj ĉu vi plenumos la promeson? — ree demandis Nezi.

Kabuefta orgojle elŝovis la malsupran lipon:

— Estroj de la Sudo ne malhonorigas sin per mensogo antaŭ sklavoj. Sed ili ne revenos... Ni lasu tion... Prefere diru al mi, kiom da homoj necesos por kapti la beston, kaj ĉu longa estas vojo ĝis tiuj lokoj, kie ĝi loĝas.

— Necesas du centoj da homoj. La besto distretos duonon, la ceteraj premfaligos lin per amaso kaj ligos. Post du lunoj komenciĝos sezono de inundo, en la lando Nub pluvos, herboj de la stepo reviviĝos. Tiam bestoj ekiros norden por herbo kaj ilin eblos trovi ĉe la rivero mem, en la regiono de la sesa kaskado. La plej grava afero estas kapti la beston nemalproksime de la rivero, alie militistoj ne liveros la monstron, pezan je sep bovoj, viva. Kaj laŭ la rivero ni veturigos ĝin en granda kaĝo ĝis la «Urbo» mem...

La estro de la Sudo cerbumis, ion kalkulis, liaj lipoj movetiĝis.

— Ĥet! — diris li finfine. — Cent kvindek sklavoj sufiĉos, se la homoj bone batalos. Centon da militistoj, dudek ĉasistojn kaj gvidistojn. Vi akceptos estrecon super ĉiuj, Nezi! Komencu senprokraste. Senofri elektos fidindajn militistojn kaj pacajn negrojn.

La ĉasestro riverencis.

La altranguloj forlasis la ĉambron, subridante pri la nova komisio de Nezi.

Kabuefta sidigis la skribiston kaj komencis dikti leteron al la estro de malliberejoj de ambaŭ urboj, situantaj ĉe la Pordego, — Neb kaj Sevene.




Ka — laŭ egipta kredo, la racihava animo.
Ba — la korpa animo, fantomo de la korpo.
nigra bronzo — speciale malmola alojo de kupro kun rara metalo. Antikvaj metalurgoj scipovis per aldono al bronzo de zinko, kadmio kaj aliaj metaloj ricevi alojojn de alta malmoleco.
aatu — ribelantoj.
la Pordego de la Sudo — urboj Neb kaj Sevene (nun Sieno kaj Asuano) sur insuloj Elefantino kaj File.
Ĥirĥuf — estro de la provinco Neb, vojaĝinto en profundon de Afriko dum la VI-a dinastio (2625–2475 jj. a.n.e.).
En la oka jaro... — Aŭtentika surskribo en traduko de Goleniŝĉev.
Menĥeperra — la trona nomo de Tutmos III, faraono-konkeranto, granda ŝtata aganto (1501–1447 jj. a.n.e.).
la lando Vavat — parto de la nuntempa Nubio, peco de la valo de Nilo inter la modernaj Asuano kaj Ĥartumo.
bestoj de Seto — okapio, siaspeca ĝirafsimila animalo el antikva grupo, praa por ĝirafoj. Nun ĝi restis nur en profundaj arbaroj de Kongo; antaŭe ĝi loĝis en tuta Afriko kaj estis multa en la delto de Nilo. Antikvaj egiptoj prenis de ĝi aspekton de sia minaca dio Seto.
terajn porkojn — egipte «ta-riri» (orikteropo), siaspeca fosanta afrika mamulo.
Usermar-Sotepenra — la trona nomo de Ramseso II (1229–1225 jj. a.n.e.), granda konkeranto.
batalis kontraŭ malamikoj de Ta-Kem — hejmigitaj leonoj partoprenis batalojn de Ramseso II kontraŭ ĥetoj.
nefer-neferu — la plej bonan.
Maat — la vidanta diino de Vero.
Ĥet! — Estu!
pacaj negroj — tiel nomiĝis en Egiptujo negroj, servintaj en militistaro kaj polico.




Hosted by uCoz