Vaporo kaj velo

Ŝipestro Richard Woodget kun subteno de sia ŝipanaro plu senĉese esploradis «Cutty Sark»-on. En liajn manojn trafis mirakla verko de homaj manoj, helpe de kiu eblis batali por rapida flugo sur duono de la terglobo en ajnaj kondiĉoj de tiu komplika kombino de varmego kaj malvarmego, vento kaj senventeco, pluvoj kaj sekaj tempestoj, kiu por mallongeco estas nomata vetero kaj al kiu sur la maro aldoniĝas ondado, fluoj kaj kontraŭfluoj, flusoj kaj malflusoj. Woodget lernadis preni de la ŝipo tutan riĉon de ties regebleco, nekredeble fleksebla por velŝipo kun rekta velaro, kun boardaj kapabloj kaj kun moviĝo ĉe malfortaj ventoj. La rezultoj de la laboro de la ŝipestro kaj de la ŝipanaro aperis senprokraste: ĉiuj kurantoj de la lana floto estis konstante venkataj. La rapidpieda sorĉistino, elirante samtempe kun aliaj ŝipoj, antaŭadis ilin je tutaj semajnoj.

Ankaŭ «Termopiloj» estis venkitaj: kaj unuan, kaj duan, kaj kvinan fojon... La unuaeco de «Cutty» firmiĝis, kvankam ne tiom firme, kiel dezirus la ŝipestro kaj la ŝipanaro. «Termopiloj» malantaŭadis al «Cutty Sark» en vojaĝoj nur je horoj, plej multe — je diurno. La obstina ŝipo ne ĉesadis konkuri, ŝajne sorbinte la skotan persistemon de siaj konstruintoj.

Dum tutaj semajnoj «Cutty Sark» kuradis laŭ poŭpventoj kun rapido je dek sep nodoj, pasante pli ol tricent sesdek mejlojn dum diurno. En la 1885-a jaro «Cutty Sark» faris vojaĝon el Londono al Sidnejo, pasinte distancon je dudek unu mil tricent kilometroj, inklude trenadon, atendon de pilotoj, kaj viziton al Kab-urbo, dum sesdek sep tagoj. John Willis, kiu aĝis jam pli ol sepdek jarojn, aranĝis bankedon kaj akceptis gratulojn, kiel la mastro de la plej bona ŝipo en la mondo. Sed nova forto eniris en la konkuron sur la maraj vastaĵoj: vaporŝipoj — tiuj mizeraj apudbordaj nuksoŝeletoj — iĝis veraj oceanaj ŝipoj. Uzado de helico faris ilin fidindaj; konstruistoj de vaporaj maŝinoj kaj kaldronoj akumulis necesan sperton. Kaj eĉ sur la malproksimaj kaj malfacilaj aŭstraliaj linioj liverado de poŝto estis komisiita al vaporŝipoj... Rapideco de la lanaj kliperoj kun ĉiu jaro pli kaj pli cedadis al laboro de maŝinoj, pli persista kaj konstanta, malpli dependa de veteraj kapricoj.

«Termopiloj» kaj «Cutty Sark» plej longe tenis la venkan standardon en la konkurado inter la vaporo kaj la velo, vokante nepran admiron de vaporŝipaj pasaĝeroj kaj ŝipanaro, kiam ĉe poŭpa vento unu aŭ alia el la belegaj kliperoj aperadis kiel blankflugila cigno meze de la maro, atingadis la fumantan, obtuze bruantan monstron, kaj glitadis antaŭen, pura, senbrua kaj malpeza.

En la 1889-a jaro la mondo miris pri nova heroaĵo de «Cutty Sark». «Britio» — unu el la plej bonaj poŝtaj vaporŝipoj de la Duoninsula kaj Orienta Kompanio — ekiris en aŭstralian vojaĝon. Ĉe la insulo Garbo la vaporŝipo renkontis «Cutty Sark»-on, irintan same al Sidnejo. Kruta kontraŭvento ne permesis al la klipero fari pli ol dek du nodojn, sed la vaporŝipo senĉese, diurnon post diurno, faradis dek kvar. La persista laboro de la maŝino estis venkanta la veterajn kapricojn.

La pasaĝeroj kaj ŝipanoj de «Britio» estis observantaj la penojn de la klipero boardi pli rapide: laŭ neaŭdebla ordono estis ŝanĝataj halsoj, disvolvataj ekstraj veloj.

Tamen malgraŭ ĉio la blanka nubeto restis malantaŭe, degelis en la lazura brilo de la kvieta maro. Multaj spektantoj, sciantaj, ke ili renkontis la plej rapidan el la malnovaj kliperoj, hastis deklari, ke la veloj estas venkitaj. Sed la ŝipestro, pli bone scianta la aferon, nur balancis la kapon, deklarinte, ke antaŭe estas ankoraŭ kelkmil mejloj da vojo.

Granda estis miro de la pasaĝeroj, kiam post tri diurnoj malantaŭe komencis kreski la konata silueto. «Cutty Sark» nun iris laŭ poŭpvento kaj akceptis en sin ĝian tutan jubilantan forton.

Ŝipestro Woodget ne povis rezigni la ĝuon por si kaj por siaj ŝipanoj pasi tute proksime de la flanko de «Britio». Kun milda siblado de akvo kaj kun la rigilaro, zumanta per alta baso, la klipero trakuris je du kabloj for de la vaporŝipo. La grandegaj mastoj alte ekstaris super la maro. Subtenataj de orgojle ŝvelintaj veloj, ili, ŝajne, portis la kliperon sur la aero, levinte ĝin super la ondoj, en kiuj malfacile balanciĝis la vaporŝipo. Kaj la ŝipanaro kaj la pasaĝeroj de «Britio», elkurintaj sur la ferdekon, laŭte aklamis «Cutty Sark»-on. Salutaj krioj flugis post la klipero, kiam ĝi, farante dek ok nodojn, lasis la vaporŝipon malantaŭe, malgraŭ ordono de la ŝipestro de «Britio» pligrandigi la rapidon ĝis la ekstremo. Nur unu homo sur la ŝipo — unu el la plej bonaj inĝenieroj de la vaporŝipa kompanio — silente staris ĉe la ŝiprando, ne deŝirante la okulojn disde la vela belulo.

— Mi ne scias, kiel estas por vi, sed por mi estas amare vidi tiun belon kaj scii, ke ĝi foriras, ke ĝi estas kondamnita al malapero! — respondadis li al demandoj de kunvojaĝantoj.

Malgraŭ tio, ke la vaporŝipa maŝino en tiu ĉi vojaĝo sen ajna paneo «stampadis» siajn dek kvar nodojn, la veloj venkis la vaporon. «Cutty Sark» venis en Sidnejon je kvar horoj pli frue, ol la vaporŝipo. Ree gazetoj ekparolis pri la triumfo de la klipero. Sed la maljuna Willis jam kuŝis sub ŝtona plato — li ne ĝisatendis la novan venkon de sia amatino super la vaporŝipoj, kiujn li ne komprenis kaj ne ŝatis. La obstina skoto povis esti kontenta: lia revo-sorĉistino multfoje konkuradis kontraŭ vaporŝipoj kaj venkadis ilin. Sed tamen la vaporŝipa inĝeniero iĝis prava...

«Cutty Sark» estas kondamnita

La luna nokto estis per io maltrankviliganta ŝipestron Woodget-on. La Atlantika oceano estis kvieta. Jam dum sesa diurno alizeo peladis la kliperon per glata, rapida iro. Neniu sono, krom murmurado de la akvo kaj zumado de la rigilaro, estis aŭdebla sur la eksilentinta ŝipo. Malofte aŭdiĝadis ekkrio de observisto aŭ batoj de la sonorilo, markantaj duonhorojn, — kaj denove regis silento de varma, hela nokto.

Woodget, demetinte la kaskedon, taŭzis siajn griziĝintajn, mallonge tonditajn harojn. La unua subestro ekvaĉis, sed la ŝipestro ne foriris de sur la ponto. Paŝante antaŭen kaj malantaŭen, Woodget estis pensanta.

Kradoj de la planko el fortika tektona ligno estas elfrotitaj de liaj piedoj. Ne multe restis ĝis la tago, kiam li festos dek kvin jarojn de la estrado de «Cutty Sark». La bonega klipero plu estas fortika, kiel antaŭe: estas nenia liko en la ŝipkorpo, nenia eluziĝo de la ĉefa mastaro. Li, la ŝipestro, ne indulgadis la ŝipon, elpremante el ĝi senekzemplan rapidon, sed samtempe li ankaŭ gardadis la ŝipon, uzante la inklinon de la maljuna Willis. Sed la maljunulo antaŭlonge mortis, kaj la heredantoj... ĉu ilin interesas la ŝipo! «Pli da pundoj, ŝilingoj, pencoj, ŝipestro! Ŝipestro, nia klipero baldaŭ iĝos malprofita!»

Woodget mense kolere mokimitis la pli aĝan filon de John Willis. La maltrankvilo ne lasis la mariston, ĉiam pli ekposedante lin. La konscio de kondamniteco de «Cutty Sark» penetris en la animon, kaj, kvazaŭ rusto, estis mordanta ĝin.

Li fordonis sin tutan al la ŝipo. La elita ŝipanaro estis elektata dum jaroj. Danke al mara trejniteco kaj kunlaboremo de ĉiu vaĉa skipo Woodget sukcesis malpliigi nombron da homoj kompare kun la ordinara normo. Sed tutegale — sesdek homoj! Kaj naŭcent sesdek toneloj. Po dekses por homo, efektive eĉ malpli! Eĉ grandaj usonaj rapidaj kliperoj de la mezo de la jarcento estis pli profitaj. Kun cent ŝipanoj ili posedis averaĝan ŝarĝokapablon je du mil toneloj — ĉirkaŭ dudek toneloj por homo.

Dum ili en malfacilaj maraj kondiĉoj veturigadis urĝajn multekostajn kargojn, la kliperoj de la tea kaj la lana flotoj estis profitaj. Sed kion eblas fari nun, kiam vaporŝipoj, precizaj, kiel horloĝo, transportas po cent toneloj por unu ŝipano, kaj novaj — eĉ po cent kvindek... Al ili ne cedas la novelpensitaj mastbarkoj. Post kiam usonanoj fiaskis kun konstruado de malmultekostaj grandaj skunoj — tiuj joremaj ŝipoj montriĝis tre danĝeraj en la oceano ĉe laŭvoja ondado, — en Eŭropo oni komencis konstrui grandajn ŝtalajn ŝipojn kun rekta velaro, sed kun tre simpla rigilaro. Topvelojn oni distranĉis je du partoj, instalis vinĉojn, kaj kvar homoj facile laboras tie, kie antaŭe apenaŭ sufiĉis dek. Mastbarkon je tri, aŭ eĉ kvar mil toneloj regas nur dudek kvar ŝipanoj. La rapido, certe, estas nekomparebla kun la kliperoj — kun dia helpo ili faras dek nodojn, sed ja estas tiom da malmultekostaj, neurĝaj kargoj: karbo, ligno, salo, sterko, erco!..

Ŝipestro Woodget estis klera maristo kaj ne povis ne kompreni la maturiĝintan tragedion de la malnovaj velŝipoj. Jam pasis du jaroj, post kiam malaperis el la aŭstraliaj linioj la klipero «Termopiloj», la eterna konkuranto de «Cutty Sark». Laŭ onidiroj, ĝi estis vendita ien en Kanadon, sed ankaŭ tie ĝi apenaŭ longe servos. Velŝipojn oni aĉetas nun en Mediteraneo kaj sur la Sundaj insuloj — en landoj, kie laboro estas malmultekosta kaj nombro da ŝipanoj en mallongaj vojaĝoj ne havas grandan valoron.

Woodget kliniĝis kaj singarde tuŝis per la mano la poluritan kaveton en la kupra trabo de la balustrado. Ĉi tie, ĉe tiu fosteto, li kutimis stari en malfacilaj minutoj de la vivo de la ŝipo, kaj, apogiĝante per la genuo sur la trabon, renkontadi vidalvide la furiozon de la freneza maro.

«Certe, ili origos la maldolĉan pilolon, — revenis li al la pensoj pri la ŝipmastroj, — sed necesas rigardi en la okulojn de la vero. La kanto de mia “Cutty” estas finita. Mi timas, ke ili ĝeniĝas nur pro la gloro de la ŝipo, sed ĝi sufiĉos ankoraŭ eble por tri jaroj, ne pli! Nu, mi festos la dekkvinan jaron, kaj poste...»

La ŝipestro iĝis prava. La neprofiteco de la fama ŝipo tedis al la posteuloj de John Willis. Kaj en la 1895-a jaro la britan flagon oni demetis de «Cutty Sark», de tiu fiero de la brita floto, same kiel antaŭ kvin jaroj oni demetis ĝin de «Termopiloj». Ambaŭ fieraj oceanaj cignoj, dum kvarono de jarcento honeste servintaj al siaj mastroj, estis venditaj kaj komencis ŝanĝadi posedantojn. Al neniu el britoj, okupitaj nur pri profito, venis en la kapon, ke tiaj perfektaj verkoj de penso kaj sperto similas al artaĵoj kaj apartenas, esence, al la tuta homaro kiel monumentoj de la evoluo de ĝia kulturo.

La sortoj de ambaŭ ŝipoj iĝis malsamaj.

En la portugala milita floto tiam estis veraj specialistoj. Elspurinte «Termopilojn», ili aĉetis en Kanado tiun kliperon, jam adaptitan al transportado de freŝa fiŝo. «Termopiloj» aliĝis al la portugala milita floto kiel lerna ŝipo. Kun tia ŝipo maristoj povis senti sin sekuraj ĉe la patrujaj bordoj kaj en Biskajo, ĉiam distingiĝanta per minacaj tempestoj kaj juste kromnomita «la tombejo de ŝipoj». La posedantoj de «Cutty Sark» same vendis ĝin al portugaloj — al firmao Ferreira en Lisbono. Se ili decidus liberiĝi de «Cutty» je duonjaro pli frue, do la lerna ŝipo iĝus «Cutty», sed ne «Termopiloj». La tuta historio de nia klipero iĝus alia.

«Termopiloj» eltenadis skualojn de la Biskaja golfo, tempestojn de Mediteraneo kaj furiozajn atakojn de ŝtormoj apud Suda Ameriko dum ankoraŭ dek du jaroj. En la 1907-a jaro, kiam finiĝis la tempo de la servo de la ŝipo, iĝis evidenta ĝia plua netaŭgeco. Juntoj de la ŝipkorpo malfortiĝis jam dum la laboro en la lana floto. Ĉiama konkurado kun maksimuma velaro ĉe granda ondado maljunigis finfine la eminentan ŝipon, kaj necesas nur miri pri ĝia longa vivo. Montris sin la pli malpeza kompare kun «Cutty Sark», parte pina ŝelo. Sed la maristoj de la portugala floto restis fidelaj al si. Ili ne vendis la maljuniĝintan kliperon por brullignaĵo, ne transformis ĝin en karban flostenejon aŭ riveran barĝon. La portugala admiralejo eldonis specialan ordonon: la velŝipon oni elirigis en la maron kaj aranĝis al ĝi maran sepulton antaŭ vico de militaj ŝipoj. Sub sonoj de la Ŝopena funebra marŝo la klipero, ornamita per flagoj, estis torpedita.

La ĉeestintoj poste rakontis, ke la tago estis blindige hela, akvoj de la maro ĉe la golfeto Laguŝ brilis per travidebla bluo. «Termopiloj» sinkis per la poŭpo. Kiam la pruo de la ŝipo sub tondro de kanona salvo malaperis sub la akvo, multaj maljunaj maristoj larmis. Estas bone, ke en la mondo ekzistas homoj kun alta kaj revema animo, kiel tiuj portugalaj maristoj!

Tute aliaj larmoj elstaris sur la okuloj de ŝipestro Richard Woodget, kiam li estis transdonanta sian ŝipon al reprezentantoj de la firmao. Konduki ĝin en Lisbonon li rifuzis kaj forlasis la kliperon sur la patruja bordo. La neesprimeblan amaron de disiĝo kun la ŝipo plifortigis tio, ke la plej bona klipero de la mondo estis vendita malaltpreze en fremdan landon. La matrosoj kaj la oficiroj forlasis la ŝipon kaj en tomba silento atendis sur la bordo sian ŝipestron. Woodget neniel povis forlasi la ponton. Hontante pri la fluantaj larmoj, li turnis la okulojn al la mastoj. Iliaj pintoj, forirantaj alte en la malserenan ĉielon, tiomfoje trairadis densan premon de tempesto, ardiĝadis de la tropika suno, terure lumis per elektraj lumoj de Sankta Elmo en noktoj antaŭ fulmotondroj... Kiel konata estis ĉiu strieto de la modesta ornamaĵo sur la avellignaj paneloj de la antaŭa ferdekdomo, milfoje renkontinta rigardon de la ŝipestro dum miloj da vaĉoj!

Du oficistoj, ne komprenantaj kaj mirigitaj, atendis sur la ferdeko. La ŝipestro tuŝis la poluritajn spokojn de la rudrorado, kaj subite forte kunpremis la balustradon de la ponto, tiel, ke blankiĝis la fingroj de la sunbrunaj manoj. Tio estis kiel lasta manpremo antaŭ disiĝo por ĉiam. Ĝibetiĝinte, mallevinte la kapon, la maristo dekuris sur la ferdekon, transiris sur la bordon kaj ne retrorigardis ĝis tiam, kiam fendoj de mallarĝaj stratoj kaŝis for de li la mastojn de «Cutty Sark».

Woodget ne eliradis el la hejmo dum kelkaj tagoj, ĝis la klipero malaperis el la haveno...

Sub portugala standardo

Post la pereo de «Termopiloj», «Cutty Sark» restis tute soleca, la sola en la mondo, sed ankaŭ ĝi fakte malaperis por tiu. La portugala standardo aldonis nenion novan al la antaŭa gloro de la klipero. Kaj la malnova gloro forgesiĝis, kiel forgesiĝas ĉio en rapida fluo de la vivo, malgraŭ ĉiuj penoj de homoj, speciale, de potenculoj, resti kiel eble plej longe en la memoro de la homaro.

Novaj ŝipestroj nemalbone traktis la ŝipon. La memoro de la pasinta amo kaj la dika monujo de antaŭlonge mortinta John Willis plu ludis sian rolon — la peza fera skeleto kaj la tektona ŝelo de «Cutty Sark» faris ĝian korpon nefrakasebla. Jaroj pasadis, kaj la klipero plu iradis sen eĉ eta liko. Okazis la unua mondmilito. «Cutty Sark», vendita kaj forgesita de sia patrujo, ree komencis servi al Britio, aliĝinte al la komerca floto de la aliancanoj kiel unu el la plej nerimarkeblaj kaj negravaj unuoj. Modestaj transportadoj de brita karbo en la sudon de Francio, en Italion kaj Gibraltaron iĝis la sorto de la malnova velŝipo.

En unu el malvarmaj tagoj de la malfrua aŭtuno de la 1915-a jaro la klipero estis iranta el Lisbono al la okcidentaj bordoj de Britio. Pluvo, falanta el malaltaj nuboj, estis subkaptata de akra vento. La griza, hirtita maro estis kuniĝanta kun la same griza horizonto. La malhela ĉielo estis malleviĝanta ĉiam pli kaj pli malalte sur ondojn, blankiĝintajn pro ŝaŭmaj krestoj. La barometro antaŭdiris fortan tempeston, sed la ŝipestro de la klipero kaj ties kunposedanto, unu el junaj parencoj de la famaj en Lisbono ŝipmastroj Ferreira, estis kuraĝa maristo. Balanciĝante sub la firme refita frontvelo, sub la supraj top- kaj bramveloj, «Cutty Sark», konservinta la antaŭan viglecon de la juna sorĉistino ankaŭ sub nova, pia nomo, iris per dektri-noda rapido. Ĝibetiĝis la vaĉantoj ĉe la transversaj stajoj, bluiĝis pro malvarmo la oficiro sur la ponto; ĉiuj revis pri la fino de la vaĉo kaj pri kruĉo da varmega kafo. Ĝis la zono de flosantaj minoj estis ankoraŭ malproksime, kaj ŝipestro Ferreira pace dormis en la sama kajuto, en kiu pasigis tiom grandan pecon de la vivo ŝipestro Woodget.

Laŭtaj eksplodoj tondris antaŭe maldekstre, tie, kie estis kuniĝanta la mallarĝa fendo inter la nuboj kaj la maro. La prua matroso ekkriis, ke li vidas rebrilojn de lumoj. La vaĉa subestro vekis la ŝipestron. Tiu, oscedante, eliris sur la ferdekon, sed la morna maro silentis. La ŝipestro, starinte sur la ponto dum duonhoro, frostiĝinte kaj malbenante la subestron, direktis sin en la kajuton, sed lin haltigis krio de la vaĉanto:

— Ŝipo maldekstre de la pruo!

Tio, kio aperis post ioma tempo antaŭ liaj okuloj, malmulte similis al ŝipo. El la maro elstaris alta turo, ruste ruĝa, nigra-blanka. Ĝi altis super la akvo senmove, timigante per sia neordinareco. Tio estis dronanta granda vaporŝipo, ekstarinta en la maro preskaŭ vertikale. Multaj rompaĵoj flosis ĉirkaŭe, aperante kaj ree malaperante en ondoj, sur kiuj ĉiam pli vaste disrampadis iriza filmo de oleo.

Ŝanĝinte la kurson, la klipero aliris la pereantan giganton. La antaŭa masto de la vaporŝipo kiel maldika kruco ekpendis sur nivelo de la supraj velstangoj de la velŝipo. En pasejoj inter la pontferdeko kaj la prua ferdeko, sur la antaŭa muro de la salono kaj de la stirejo amasiĝis homoj, ŝajnantaj sur la blanka farbo amaso da nigraj muŝoj. Kelkaj en timo kroĉiĝis al vinĉoj, aperturoj de lukoj, kargomastoj — al ĉiuj elstaraĵoj de la prua ferdeko, kiu staris vertikale. Inter la ondoj flosis kvar renversitaj savboatoj, multaj blankaj tabuloj, remiloj, plankaj filtraj kradoj.

Malvarma vento hurlis super la furioza maro, kaj ondoj peze kaj obtuze plaŭdis al la bazo de la terura turo. Ĉe la antaŭa aperturo de la pavezo aperis maristo kun megafono en la mano: germana submarŝipo torpedis la vaporŝipon, kies poŭpa kanono sukcesis kelkfoje pafi kaj, ŝajne, damaĝis la periskopon. La submarŝipo, kolerigita de la rezisto, leviĝis kaj dispafis ĉiujn savboatojn, kiujn oni sukcesis surakvigi antaŭ ol la kliniĝo de la ŝipo iĝis tiom granda. La situacio de la ŝipo estas senespera, kvankam enprofundiĝo de la ŝipo provizore haltis, — verŝajne, en la prua parto kreiĝis aera kuseno.

Ŝipestro Ferreira staris sur la ponto, levinte supren la kapon, kaj sentis, ke centoj da okuloj avide observas lin. Por ĉiuj pereantoj li venis kiel savonto el la terura sorto, kaj ne estis en la mondo ŝipo pli benita ol lia klipero.

— Kiom da homoj estas sur la ŝipo? — ne perdante tempon, kriis la ŝipestro per megafono kaj kun teruro aŭdis, ke restis ne malpli ol mil.

Ordoninte ekdrivi kaj surakvigi la savboatojn, ŝipestro Ferreira plu pensis pri tio, ke preni ĉiujn estas nepenseble. La malgranda klipero, ne adaptita por transportado de homoj, povis enlokigi en la holdo kaj sur la ferdeko maksimume sepcent homojn. Mankis tempo por elĵeti en la maron la kargon da erco, sed ĝi, feliĉe, ne okupis multan lokon. La afero estas ne en pezo, sed en volumeno de la viva ŝarĝo. Krome, tiun amason da homoj la malgrandaj savboatoj de la klipero transportados ĝis la nokto. Kaj la vento ĉiam plifortiĝas, kaj la vaporŝipo povas droni je ajna minuto, tuj kiam cedos la ĉefa antaŭa vando.

La kuraĝa portugalo, certa pri sia ŝipo, decidiĝis al despera manovro. Turninte la velstangojn laŭ la longa akso de la klipero, stirante per du stajveloj kaj la ĵibo, Ferreira komencis malrapide flankenŝovi la ŝipon laŭ la vento. Retenante la spiradon, la kondamnitaj homoj sur la dronanta vaporŝipo observis la kliperon... Jen ties poŭpo tuŝis la randon de la vaporŝipo — tie jam pendis preparitaj puŝmoligiloj kaj drelikoj. En la sekva sekundo ekplaŭdis la malhisitaj stajveloj. La moviĝo de la klipero malrapidiĝis, kaj la ondoj komencis forŝovi la pruon de la velŝipo for de la vaporŝipo, sed ŝnuregoj jam estis transĵetitaj, kaj la velŝipo ekbalanciĝis sur la ondoj en danĝera proksimeco ĉe la dronanta giganto. Tiu proksimeco iĝis sava por la pereantoj. Laŭ klara komando la ŝipanaro de la vaporŝipo, militistoj kaj volontuloj el viroj-pasaĝeroj kreis fortikan muron en aperturoj de pavezoj, de kie oni komencis transdoni homojn. Virinoj estis nemultaj, multe pli estis da vunditoj: la vaporŝipo estis transportanta saniĝantojn el la turka fronto. Spite al tio, ke ŝajnis kaprompa tiu entrepreno — mallevi preskaŭ senhelpajn homojn el la alto de la vertikale ekstarinta vaporŝipo sur la velŝipon, dancantan en la ondoj malsupre, — sed, plenumata per centoj da manoj, ĝi rapide progresis. Finfine per vunditoj iĝis plenŝtopitaj ĉiuj liberaj lokoj en la holdo, en la ŝipanaj loĝejoj, en la kajutoj, en la ferdekdomo, en la ferdekaj pasejoj kaj en la kuirejo de «Cutty Sark». Ĉiuj vunditoj estis transportitaj ĝis la lasta homo. Restis sanuloj.

— Ŝipestro, kiom ankoraŭ vi povos akcepti? — aŭdiĝis de supre pura, forta voĉo. Sunbruna kolonelo kun grizaj lipharoj, kiel la plej altranga, prenis sur sin komandadon de la evakuado de la vaporŝipo.

— Ankoraŭ sur la ferdekon, — raŭke elpremis Ferreira, — ĉirkaŭ ducent homojn...

La kolonelo ĉirkaŭrigardis la homamason, atendantan savon.

— Unuavice iras junuloj! — kriis li per la voĉo, ne allasanta kontraŭdirojn.

Eĉ vorto de protesto ne aŭdiĝis responde. La homoj viciĝis. Mallongaj disputoj aperadis nur tie, kie junuloj rifuzis iri, penante doni eblon de saviĝo al pliaĝuloj. Sed, obeante al la ordono, kroĉiĝante al ŝnuregoj, la junularo transsaltadis sur transversajn stajojn de la velŝipo kaj silente lokiĝadis sur la ferdeko, penante okupi kiel eble malpli da loko. La klipero rimarkeble enprofundiĝis. Ferreira estis apenaŭ sukcesanta observi ĉion, sed admiro pri la heroeco de la maristoj kaj la soldatoj kreskis en li, sugestante aŭdacan kuraĝon. En la internaĵo de la pereanta vaporŝipo aŭdiĝis obtuza murmurado. La grandega korpo tremeris kaj ŝajne komencis mergiĝi en la abismon.

— Deiru, ŝipestro! Savu vin Dio pro via kuraĝo! — tondris la voĉo de la kolonelo. — Hu ra al la ŝipestro kaj lia ŝipo!..

Luktante kontraŭ plora spasmo, aliranta al la gorĝo, Ferreira ordonis. Mallaŭte, kvazaŭ fantomo, la klipero komencis malproksimiĝi de la vaporŝipo. La savitoj staris ĉe la ŝiprando de «Cutty Sark», ne deŝirante la okulojn disde la herooj-kamaradoj, fordonintaj siajn vivojn por ilia savo. Per volstreĉo Ferreira devigis sin ordoni preni kurson al la bordoj de Britio. Sendezire, kvazaŭ luktante kontraŭ si mem, liaj matrosoj plenumis la ordonon.

La turo, elstarinta el la maro, malaperis malantaŭ la poststrio de la velŝipo, kaj ne eblis determini, ĉu la malfeliĉa vaporŝipo sinkis aŭ ankoraŭ flosante malaperis en la nebula foro... La ondado estis plifortiĝanta, ŝtormo estis venanta rapide kaj neeviteble. Subite nemalproksime de la klipero leviĝis el la ondoj vertikala griz-verda tubo — periskopo de submarŝipo. Neniam Ferreira spertis tian teruron. Pli ol sepcent vivoj dependis nun de lia kuraĝo.

— Ĉiuj supren! — ekkriegis la ŝipestro per ŝanĝiĝinta voĉo. — Hisu velojn!

Eksentinte la danĝeron, la ŝipanaro kure elpafiĝis el la loĝejo, kie la vaĉliberaj ŝipanoj iele dormetis ĉe la muro, fordoninte al la gastoj la tutan ceteran ejon. La submarŝipo rezignis torpedan atakon. Aŭ ĝia periskopo estis vere damaĝita, aŭ, ekvidinte la sendefendan velŝipon, ĝi avaris torpedon, decidinte pripafi ĝin el kanono. El la ondoj leviĝis la ferdekdomo, poste la oblonga ŝipkorpo.

La homoj, dense amasiĝintaj sur la ferdeko de la klipero, estis observantaj la submarŝipon. Verŝajne, tio estis granda submarŝipo de sekreta konstruo, eble, unu el tiuj submaraj krozŝipoj, pri kiuj fanfaronis la germana propagando, minacante al la aliancanoj per eksterma milito. Duan fojon la morto alvenis proksimege, kaj la nervoj de la homoj komencis cedi. La homamaso ekzumis kaj ekŝanceliĝis.

— Silentu, staru surloke!... — ekmuĝis Ferreira angle kaj aldonis pli trankvile: — Se vi deziras savi viajn vivojn...

Per rando de la okulo la ŝipestro estis observanta la ĉielon, rapide malheliĝantan sud-okcidente.

— Jardojn brasu por maldekstra vento! Rudron — malventen, du! — sonis akraj vortoj de komando.

La klipero perdis rapidon, kaj maristoj el la savitoj komencis kun nekompreno retrorigardi. Tiutempe sur la submarŝipo malfermiĝis lukoj. El la antaŭa aperis longa kanono — centkvindek-milimetra malproksim-pafa pafilego; el la ferdekdomo elŝoviĝis la tubo de maŝinpafilo. Tuj senkompataj obusoj komencos ŝiri la lignan korpon de la ŝipo, neniam portinta ajnan armilaron kaj kreita por batalo kontraŭ la naturo, sed ne kontraŭ la homo. Pluvo da kugloj entranĉiĝos en la densan mason da homoj sur la ferdeko, ŝirmita per nenio!

Ondoj ruliĝis sur la submarŝipon. Ferreira kun malica ĝojo rimarkis, kiel la artileriistoj ĉe la kanono glitadis kaj faladis, kroĉiĝante al ŝnuroj de la teniloj, leviĝintaj el la luko.

Mordante la lipojn, Ferreira ne rimarkis, ke li laŭte parolas kun si mem.

— Ankoraŭ minuton, minuton, minuton!.. — ripetadis li, tuta tremante pro maltrankvilo de atendo.

La klipero tremeris, ŝanceliĝis: grandegaj tolaĵoj de la kursaj veloj pleniĝis de vento. La distanco inter la submarŝipo kaj la velŝipo komencis malrapide pligrandiĝi. Verd-flava fulmo ekbrilis en la malheliĝanta maro. Super la kapoj de la maristoj ekzumis obuso, kaj alta fosto da akvo ekstaris dekstre de la klipero, kun obtuza bruego faliginte malsupren sian hirtitan kapon.

— Ŝipestro, ili ordonas halti! — elkriis de sur la ferdeko ies alta, tremanta voĉo.

— Silentu, kviete! — furioze kriegis Ferreira. — Mi havas da savboatoj por kvindek homoj!.. He, kuŝiĝu sur la ferdekon!

La ordono estis ĝustatempa. La klipero estis rapidiĝanta, kaj de la submarŝipo aŭdiĝis krakado de la maŝinpafilo. Kugloj ekfrapis al la ŝelo, enpikiĝante en la flankojn de la ŝipo. Ree ekbrilo, tondro de proksima eksplodo, akvofalo, trafinta sur la ferdekon. Ankoraŭ!..

Ŝajne, venis la lastaj minutoj de «Cutty Sark». Sed tiam... kvazaŭ ĉiuj sorĉistinoj de la maro venis por helpi al sia favoratino. Zumo, fajfo, muĝo — kaj unua skualo de la tempesto falis sur la kliperon. Ĝi kliniĝis sur la flankon sub knarado de mastoj kaj surdiga krakado de ŝirata veltolo.

— Rudron rekte! Rekte rudron!! — kriegis la ŝipestro, penante teni sin sur la ponto, dum la kliniĝo de la ŝipo kaj premo de la vento penis ĵeti lin trans la balustradon.

Nur «Cutty Sark» povis rektiĝi el tia kliniĝo, kaj ĝi faris tion.

Subkaptita de la tempesto, la klipero abrupte saltis antaŭen. Ekbrilo, tondro... Mise!

«Tuj ili ĉesos pafi...» — pensis Ferreira. Al la submarŝipo estis malbone sur la mara supraĵo dum tia tempesto. Sed antaŭ ol foriri en profundon, la bone trejnitaj murdistoj penis kolekti la facilan rikolton.

La klipero kiel fiera senhelpa birdo flugis sur ondoj, disvolvinte ĉiujn siajn blankajn flugilojn kvazaŭ en antaŭmorta impeto. Du ses-colaj obusoj elflugis post ĝi unu post la alia. La eksplodo surdigis la ŝipestron, la ferdeko kliniĝis. Kun blindiga ekbrilo ondego da akvo falis sur la kliperon. Ferreira falis, malklare, kiel tra muro, aŭdante kriegojn de homoj kaj krakadon de ligno. Sed la akvo defluis, kaj la ŝipestro ekvidis, ke la ŝipo estas sen gravaj damaĝoj. Sur la ferdeko kuŝaĉis homoj, rompaĵoj de jardoj, ŝirpecoj de implikitaj ŝnuroj. «Cutty Sark», kliniĝante, plu kuris rekte en la bolantan kaldronon de la uragano. Ferreira intencis ekstari, sed ne povis kaj ekĝemis pro senhelpeco kaj subita doloro. La ankoraŭ klara racio de la ŝipestro komprenis, ke necesas tuj ferli la velojn, ŝanĝi la kurson de la largventa al la poŭpventa. Jam ne povis temi pri ajna persekuto fare de la submarŝipo — la furioza oceano prenis la kliperon sub firman defendon.

Al la ŝipestro ŝajnis, ke li laŭte komandas, donante gravajn ordonojn. Sed la kliniĝintaj super li homoj ne povis distingi tiujn abruptajn, malfortajn sonojn. Kaj la ŝipo tiutempe plu flugis sur la flugiloj de la tempesto. La fortikaj mastoj estis fleksiĝantaj, kaj ŝtalaj stajoj komencis sonori per ĝemo, neelteneble tranĉanta la orelojn.

Antaŭ ol la subestro, perpleksiĝinta pro la eventoj, komencis ordoni, vico da sinsekvaj teruraj ŝiroj tremigis la kliperon. Ŝipestro Fereira, mortante, jam nenion sentis. La brava maristo povis esti trankvila: «Cutty Sark» eltenis la elprovon de la maro, kaj la obusoj de la malamiko indulgis ĝin. Nur, kiel dum la unua konkuro kun «Termopiloj», antaŭ kvardek kvin jaroj, la klipero perdis la rudron kaj denove kun provizora rudro aliris Brition, liverinte nedamaĝita sian kargon da homaj vivoj.

«Cutty Sark» — skunbarko

La pereo de ŝipestro Ferreira turnis la sorton de «Cutty». Ankoraŭfoje vendita, eĉ pli malaltpreze, la klipero trafis en malbonajn manojn.

En la printempo de la 1916-a jaro en la Biskaja golfo okazis ŝtormo, forta eĉ por tiu kaldrono de tempestoj. «Cutty Sark», trian fojon alinomita, iris el Britio kun ordinara kargo da karbo. Ektiminte sovaĝan furiozon de la ŝtormo, la ŝipestro decidis turni poŭpvente kaj forkuri de la uragano. La pigra ŝipanaro, kolektita el hazardaj vaguloj, malamis laboron kun ŝnuraro, kvazaŭ brasoj, kargoŝnuroj kaj ŝkotoj estis personaj malamikoj de ĉiu matroso. Antaŭ la minaca danĝero anstataŭ komunaj kaj abnegaciaj penoj la matrosoj eligadis komplikajn blasfemojn, kaj fojfoje kune kun la ŝipestro vokadis Jesuon Kriston kaj Sanktan Virgulinon. La turno neallaseble prokrastiĝis, kaj la uragano forte klinis la kliperon. La ŝipanaro eĉ pli perpleksiĝis kaj perdis la tempon.

«Cutty Sark» leviĝus el la kliniĝo, sed deŝoviĝis la kargo da karbo, kaj la klipero tute falis sur la flankon. Restis nur forhaki la mastojn — ĝuste tiujn mastojn, kiujn povis fleksi neniu premo de uraganoj en la plej ŝtormaj maroj de la mondo. La mastoj ekflugis ekster la ŝiprandon, forportante kun si la tutan rigilaron. La ŝipo iomete rektiĝis.

Malserenaj, kiel post murdo, preĝante kaj blasfemante, la homoj estis atendantaj sian pereon. Sed la klipero eĉ sen la mastoj, falinte sur la maldekstran flankon, eltenis la rare fortan uraganon kaj atingis Lisbonon kun provizora frontmasto.

Oni ne trovis lignon, taŭgan por restarigi la originalan mastaron de «Cutty Sark», kaj eĉ se oni trovus ĝin, do ĝi estus tro multekosta por la novaj mastroj. Grandega kaj komplika velaro de la ŝipo postulis multhoman ŝipanaron por regado kaj grandan arton de oficiroj. Ĉio ĉi mankis, kaj jen la plej bona klipero de la mondo iĝis skunbarko. Alivorte, la frontmaston oni lasis kun rekta velaro, kaj la ĉef- kaj postmastojn armis per oblikvaj veloj, kiel ĉe skuno. «Cutty Sark», transformita en skunbarkon, alinomita kvarfoje, neprizorgita kaj bunte farbita, perdis sian mirindan viglecon kaj vojaĝadis en hazardaj frajtoj inter etaj havenoj de Mediteraneo, aprezata de ŝanĝiĝantaj mastroj nur pro la ŝipkorpo, kiu plu ne likis.

Finiĝis jam kvindek tria jaro de la servo de la ŝipo, kiam okazis la terura tempesto de la 1922-a jaro. Tiam la tre delonge ne riparita ferdeko de la eksa klipero cedis, rustiĝintaj traboj krevis, kaj la ŝipestro kun la timigita ŝipanaro, pretaj adiaŭi la vivon, apenaŭ atingis Falmouth-on.

La pasintecon ne eblas revenigi

En septembro de la 1922-a jaro «Cutty Sark» revenis en Falmouth-on por resti por ĉiam en Britio. Ŝipestro Dowman elspezis ĉiujn siajn ŝparaĵojn, por elaĉeti kaj restarigi «Cutty Sark»-on. Akiro de mastoj kaj jardoj estis la lasta peno de la maljuna ŝipestro. Sed la afero, komencita de li, ne haltis. Oni komencis kolekti monon por rigilaro; ĉiu el flotaj veteranoj opiniis sia devo ion trovi por la fama ŝipo: almenaŭ bobenon da ŝnuro, almenaŭ kelkajn puliojn. Tiu, kiu ne povis doni materialojn aŭ monon, helpis per laboro. Oni ŝanĝadis forputrintajn trabojn kaj tabulojn de la ŝelo, remetadis la ferdekon, iom post iom kreskadis la grandegaj mastoj.

Tiel simplaj homoj de Britio, konsciantaj, ke konservo de la plej bona ŝipo de la lando, ĉion ŝuldanta al la maro, estas afero de la nacia digno, savis «Cutty Sark»-on. Aristokratoj, tiom fervore gardantaj la tradiciojn de sia patrujo, kiam tiuj tradicioj koncernas iliajn proprajn privilegiojn, forgesis pri la relikvo de la brita floto. Forgesis pri ĝi ankaŭ tiuj riĉuloj, kies riĉoj estis akiritaj per laboroj de miloj da sennomaj maristoj kaj famaj ŝipoj. Sed simplaj maristoj, ne meritintaj rangojn kaj ordenojn, komprenis la valoron de la popola laboro kaj gardeme traktis tiun elstaran enkorpiĝon de la genio kaj la manoj de la brita popolo... Iliaj komunaj penoj renaskigis la ŝipon.

Ŝipestro Dowman finfine ĝisatendis la efektiviĝon de sia duonjarcenta revo. La vasta maro akceptis la renaskitan kliperon. La sepdekjar-aĝa ŝipo restis preskaŭ sama, kreita por vetkurado kun maraj ventoj. Sed obtuza tristo ne forlasadis ŝipestron Dowman ekde tiu momento, kiam la bordoj malaperis trans la mara vastaĵo kaj oceanaj ondetoj komencis kutime balanci «Cutty Sark»-on. Sur la ponto, firme radikiginte la piedojn en la plankon, staris la ŝipestro — la estro kaj mastro de la plej bona klipero de lia lando, eĉ de la tuta mondo. Kial do mankas vera ĝojo de plenumiĝo de la delonga revo? Plie senkaŭza malgajo, ia kompato al si mem regas lin!

Dowman eksentis lacon kaj direktis sin en la ŝipestran kajuton. Li etendiĝis sur la malnova divano kaj fermis la okulojn, aŭskultante zumadon de la vento kaj obtuzajn batojn de ondoj en la ŝipflankojn. Dum sepdek jaroj ondoj de ĉiuj maroj batas en la flankojn de «Cutty Sark»; sur la ŝipo per sennoma vico pasis diversaj homoj. Li, ŝipestro Dowman, same lasos ĉi tie ian eron de si kaj same foriros en la pasintecon...

«La pasinteco! Jen en kio estas la kaŭzo de tiu malgajo», — plu pensis Dowman. Lia revo naskiĝis antaŭlonge kaj tute apartenas al la pasinteco — al la kuraĝa juneco, al la hardita matureco de la vela epoko kaj... de li mem!

Sed vivi per pasinteco ne eblas! Ĉu povas li nun, ĝenata de maljunulaj malsanoj, senŝanĝe kaj senlace batali kontraŭ la maro, konkuri kun rivaloj en trimonata vojaĝo? Eĉ se li povus, do kiu nun bezonas kuron de lia klipero en Aŭstralion, kien ĉiutage iradas dekoj da vaporŝipoj kaj dekmiloj da toneloj! Tiu fiera ŝipeto nun estos nur ridinda, elirinte al konkuro kun la moderneco. La sorĉistino «Cutty Sark» estis kreita por gravaj aferoj, sed ilia valoro jam antaŭlonge mortis, kaj estas absurdaj la penoj renaskigi la pasintecon. Konkuri kun vaporŝipoj en komercaj linioj estas sensence. Sed la klipero ankoraŭ ne mortis — ĝi povas instrui! Li, Dowman, povas fieri pri tio, ke li konservis la ŝipon por tiu celo — instrui novvenantan junularon pri tiu kompreno de la maro, pri tiu proksimeco kun ĝi, kiun povas doni nur vela ŝipirado.

Ŝipestro Dowman eksidis kaj ekfumis la pipon. Doloro en la brusto faris fumadon malofta ĝuo. Finfuminte, Dowman eliris sur la ponton. La malnova planko knaretadis sub liaj piedoj, montrante la aĝon de la ŝipo. La vento, ĉiama akompananto de maristo, priblovis la malpeziĝintan kapon. En la animo de la ŝipestro iĝis facile, malplene kaj senpense. Frotinte la eklarmintajn okulojn, Dowman ordonis turni al la revena kurso.

Societo de konservo de «Cutty Sark»

Danielo Aleksejeviĉ finis legadon de sia manuskripto, viŝis la vizaĝon kaj petis teon, kiel eble plej fortan. Liaj gastoj kaj aŭskultantoj plu sidis, kvazaŭ atendante ankoraŭ ion.

— Mi finis! — grumblis la maljuna ŝipestro kaj, mem emociita, severe kuntiris la brovojn.

Post minuta silento la gastoj ekparolis, interrompante unu la alian:

— Kaj poste, kio do estis poste? Ja vi kondukis la rakonton ĝis la tridek naŭa jaro, kaj nun estas la kvindek naŭa. Kie nun estas «Cutty Sark»? Ja pasis ankoraŭ dudek jaroj!

— Mi estis en Londono en la jaro 1952 kaj vidis ĝin staranta sur Tamizo ĉe Greenhithe, apud malnova «Worcester». Tiu duferdeka militŝipo estis lernoŝipo de maraj kadetoj kaj staĝantoj de la komerca floto, kaj «Cutty Sark», donacita de la vidvino de Dowman, estis ties akcesora ŝipo. Poste kiel lernoŝipo estis aĉetita «Exmouth». Kaj ambaŭ maljunaj veteranoj restis flosantaj monumentoj. Ligno sur «Cutty» erodiĝis, la farbo deŝeliĝis — okdek tri jaroj da servo! Ne estis ankoraŭ ŝipo en la historio de la floto, kiu iradis — kaj kiel iradis! — dum preskaŭ jarcento!

— Danielo Aleksejeviĉ! — preskaŭ malespere ekkriis la juna navigaciisto. — Ĉu ne eblas savi «Cutty Sark»-on kontraŭ detruo? Ĉu estas tiel malfacile konstrui domon? Ja tio...

La maljuna ŝipestro levis la manon, alvokante silenton:

— Atendu iomete!

Li fosis en la tablo, elprenis kelkajn anglajn ĵurnalojn kaj du numerojn de revuo «Ŝipkonstruaj kaj marflotaj mesaĝoj».

— Mi kolektis ĉi tie ĉiujn lastajn informojn. Fine de la 1951-a jaro en Clarence House kolektiĝis grupo da homoj, interesitaj pri la sorto de la klipero, ĉi-foje prezidata de la duko Edinburga. Kreiĝis Societo de konservado de «Cutty Sark». Monsumo, kolektita dum kvin jaroj, superis tricent mil pundojn. La klipero estis metita en specialan sekan dokon, longan je proksimume okcent metroj kaj profundan je ses metroj, apud la reĝa Mara kolegio en Grenviĉo. «Cutty Sark» nun estas plene restaŭrita kaj malfermita por pririgardo al ĉiuj dezirantoj ekde somero de la jaro 1957. Estis trovita prua figuro, sed, malfeliĉe, jam ne la originala, ne tiu sama Nan la Mallonga Ĉemizo. Nun finfine la britoj ne plu esperas al maljunaj stranguloj-ŝipestroj, sed okupiĝis pri la afero serioze, kune.

Estis trovitaj aŭtentikaj pruvoj de la originala aranĝo de la mastaro de «Cutty Sark». La ĉefaj faktoj estis prenitaj el libro de Longridge «La lastaj el la teaj kliperoj». Kelkaj aldonoj estis faritaj de Mongriff Scott el Diss en Norfolk, filo de unu el la mastroj de la firmao, konstruinta la faman kliperon. Konserviĝis olea pentraĵo, farita de pentristo Tudgay en la 1872-a jaro por ŝipestro John Willis — la mastro de «Cutty Sark». Sur la pentraĵo la klipero estis montrita sub ĉiuj veloj, kio estas valorega por restarigo de ĝia originala velaro.

El tri mil metalaj lamenoj de Münz, per kiuj estis tegita la kareno de la ŝipo, ĉirkaŭ sescent postulis ŝanĝon. Al la nove instalataj lamenoj oni faris antikvan aspekton per speciala ĥemia prilaboro, por kio necesis speciala scienca esploro.

La drataj ŝnuregoj de la nemovebla rigilaro estis anstataŭigitaj per ŝtalaj kabloj, kaj por la movebla rigilaro ĥemia instituto proponis terilenan fibron — plastaĵon, — al kiu oni donis koloron de malforte peĉita kanaba ŝnuro. El tiu fibro speciale por «Cutty Sark» estis faritaj ŝnuregoj de eksterordinara firmeco kaj rezisto. La bonegaj mastoj de la klipero altas nun preskaŭ je kvindek metroj super la muroj de la doko, kaj la ŝipkorpo, novigita kaj rekonstruita laŭ la malnovaj desegnoj, iĝis muzeo de la vela floto kaj lernejo por maraj kadetoj... Unu afero al mi ne plaĉas — la doko estas malfermita, kaj en la angla klimato tio estas malbona. Indus fini la aferon kaj konstrui super la ŝipo vitran pavilonon — ne tiom malfacila tio estas nun, ĉe moderna teĥniko. Tiam kaj nur tiam la klipero konserviĝos por eterne...

La maljunulo silentis iom, subridis al io kaj malrapide ekparolis ree:

— Mia lasta impreso pri «Cutty» estis... kiel mi diru... stranga. Eble, mi ne povos ĝin esprimi. Dum la lasta vojaĝo mi devis unue pririgardi novan pasaĝeran ŝipegon «Himalajo», ĵus venintan el Aŭstralio, kaj nur poste veturi en Grenviĉon al «Cutty Sark». Imagu al vi gigantan ŝipon, neĝblankan kun helbluaj strioj. La supraj konstruaĵoj kun bele fleksitaj, ĉirkaŭflueblaj konturoj brilis per spegulaj vitroj. El la alto de la ponto de «Himalajo», granda je preskaŭ la tuta ferdeko de «Cutty Sark», la fama klipero ŝajnus nuksoŝeleto kun maldiketaj mastoj.

En la stira kaj la navigacia ferdekdomoj de la giganto troviĝis multegaj aparatoj. Radaro, aŭtomata stirilo, giroskopaj kompasoj, liberaj de magneta devio, kursregistrilo, desegnanta iron de la ŝipo, eĥosondilo por mezurado de profundo per ultrasono — ĉion ne eblas listigi! La giganto ŝerce venkis la «Muĝantajn kvardekajn» kaj kuris laŭ la vojoj de malnovaj kliperoj kun rapido je dudek kvin nodoj.

Mi admiris la belegan ŝipegon — la idon de nia epoko, la enkorpiĝon de la kolosa teĥnika potenco kaj de la senkondiĉa konkero de la maro.

Sed la kaduka, malgranda klipero ne ŝajnis al mi kompatinda kompare kun «Himalajo». Eĉ pli, rigardo al «Cutty Sark» vekis en la animo ian viglan fieron. Simplaj aferoj — ligno de la ŝipkorpo, veloj, ŝnuregoj, magneta montrilo. Sed kiam malantaŭ ili staris arto de konstruisto, kuraĝo kaj lerto de maristo, tiam... la eta ŝipo iris tra tempestoj de la muĝantaj latitudoj neniom malpli certe, ol ĝia kolosa posteulo — elektroŝipo. Kaj rapido je tridek sep kilometroj dum horo, atingita per la veloj antaŭ cent jaroj, estas tute ne mizera kompare kun kvindek kilometroj, elpremataj per maŝino je multaj dekmiloj da ĉevalpovoj...

Kaj jen sur la kajo de Grenviĉo mi fermis la okulojn, penante imagi al mi ambaŭ tiujn ŝipojn en oceano. Kaj, samkiel antaŭ multaj jaroj John Willis ĉe la vido de la klipero «James Baines», mi eksentis en la ŝipego «Himalajo» saman furiozan tranĉadon de oceano, nun eĉ pli emfazitan pro la alto de la ŝipo kaj pro defendo de la milĉevalaj maŝinoj. Ĉe tuta ĝia povo tio ne estis arto. Anstataŭ unueca ritmo, preskaŭ muzika kuro de ŝipo, kombiniĝanta kun forto de la naturo en akorda kaj facila «danco sur ondoj», al la povo de la oceano estis kontraŭstarigata rekta forto. Potenco super la naturo estis atingata per grandega malŝparo de fortoj kaj materialoj kaj kostis al la homo multon...

Tiam mi komprenis, ke nia kulturo ankoraŭ ne diris la lastan vorton en la ideo de la oceana ŝipo... kaj ke tiu vorto ne estos supergiganta ŝipego!

Mi pensas, ke kompreni leĝojn de la naturfortoj — tio estas scio, sed ekposedi tiujn fortojn, obeigi ilin — estas arto! Ankaŭ en nia jarcento la arto naskos ŝipon, sendependan de la vento, sed same akordan kun la leĝoj de la maro, kia estis siatempe «Cutty Sark»... Jen kial la fama klipero estas ne simple ŝipo kun riĉa historio, kiel oni diras, relikvo. Ne, ne nur... La homa penso, la ekonomio, la teĥniko evoluas — kiel mi diru? — ĉu per ŝtupoj, etapoj.

Kaj en ĉiu el la etapoj estas siaj superaj pintoj, superaj atingoj. Ĝuste ili restas en la historio, sur ilin apogas sin revantoj kaj kuraĝaj kreantoj de la novo. Tiuj superaj atingoj, ne gravas, kiu popolo ilin naskis, esence estas frukto de laboroj kaj pensoj de la tuta homaro, de volo de la homoj al batalo kun la naturo, rezulto de sperto de plej diversaj popoloj. Scipovo vidi tiujn fundamentajn ŝtonojn de la estonteco en la pasinteco — jen en kio estas tasko de ĉiu lando, kiu havas feliĉon posedi ilin!.. Jen kial mi pensas, ke la britoj devas konstrui ankaŭ tegmenton super la seka doko de «Cutty Sark», — finis sian parolon la praktika ŝipestro.

Li abrupte mallevis sin en la fotelon, dum minuto ronĝis la bekon de la pipo kaj ekkriis:

— Kaj se ni, maljunuloj, fojfoje malgajas, do vi ne devas miri!

— Pro kio do vi malgajas? — demandis iu.

— Mi verkis versaĵon kaj respondos per ĝi:

Sed tio estis sonĝo... Gajan ondan ŝaŭmon
Delonge jam ne tranĉas la kliperoj.
Anstataŭ veloj faris nun ornamon
Fum' de milopaj tuboj por la mar-aero!..

Kion fari — en tio estis nia juneco!..






rigilaro — ŝnuraro kaj ĉenaro de ŝipo (rim. de la tradukinto).
kabloj — dekono de mara mejlo — 185,2 m.
kargomastoj — ŝipa ŝarĝolevilo (rim. de la tradukinto).
holdo — interna plej malsupra parto de ŝipo, ŝipkelo (rim. de la tradukinto).
brasuBrasi: turni jardojn horizontale per specialaj ŝnuroj (brasoj) por submeti la velojn al la vento ktp (rim. de la tradukinto).
kargoŝnurojKargoŝnuro: ŝnuro, sur kiu pendas kargomasto (rim. de la tradukinto).
ŝkotojŜkoto: ŝnuro, kiu streĉas kaj tenas malsuprajn randojn de velo (rim. de la tradukinto).
Clarence House — londona rezidejo de la brita reĝa familio (rim. de la tradukinto).
nemovebla rigilaro — rigilaro por tenado de parto de mastaro (rim. de la tradukinto).
movebla rigilaro — rigilaro por regado de veloj, moveblaj partoj de mastoj, levado kaj mallevado de signaloj, boatoj ktp (rim. de la tradukinto).