Postparolo


La novelo estis verkita kun la celo konatigi la legantojn kun la plej antikva periodo de evoluo de la historia kulturo, pri kiu la scienco havas sufiĉajn informojn — pri la malnova regno de antikva Egiptujo.

En nia literaturo tute mankas verkoj, temantaj pri tiom malproksimaj epokoj de la historio, kaj juna leganto tute ne povas konatiĝi kun ili alie, ol per specialaj verkoj.

Samtempe mi opiniis interese peni rekrei antikvajn konceptojn pri la landoj, ĉirkaŭantaj Egiptujon kaj montri, kiel vastiĝadis la koncepto pri la mondo kaj detruiĝadis la malnova naiva mondkoncepto, fiksita kaj subtenata de la religio.

Tial la novelo rakontas pri la plej antikva ŝipvojaĝo en la oceanon — en la Grandan Arkon, kiu, laŭ la imagoj de egiptoj, ĉirkaŭis la firmaĵon.

La novelo baziĝas sur precizaj historiaj datumoj. La sola «licenco», permesita al si de la aŭtoro, estas transporto de la vojaĝo de Baŭrĝed el la tempo de faraono de la V dinastio Sahur al la tempo de faraono Ĝedefra (IV dinastio), do je 100–120 jaroj pli fruen. Tio estis farita kaj pro beletraj konsideroj, kaj pro tio, ke informoj pri komunikado kun Punt, kvankam fragmentaj kaj nefidindaj, ekzistas ankaŭ por pli fruaj etapoj de la historio de Egiptujo.

Plejmulto de skribaĵoj, diraĵoj, proverboj k.t.p., renkonteblaj en la novelo, estis prenitaj el aŭtentikaj antikv-egiptaj fontoj en tradukoj de niaj plej grandaj egiptologoj kaj precipe de B. A. Turajev. La aŭtoro penis konservi, kiom eblis, ilian sonon kaj samtempe aldoni guston de egipta etimologio al ĉiuj dialogoj kaj priskriboj de la novelo.

La Ruĝa maro kun ĝiaj koralaj rifoj en la ŝipvojaĝo de egiptoj estis priskribita tute ekzakte, pri kio povas konvinkiĝi ĉiu, konanta la maristan gvidlibron de tiu ĉi maro, kaj ankaŭ de la Hinda oceano ĉe la bordoj de Afriko.








Hosted by uCoz