Ĉapitro 14

Ŝtala pordo


Dum dudek tagoj baraktadis en humida mallumo la aŭtomata borilo-roboto, ĝis ĝi sukcesis dismeti la dekmiltunan obstrukcon kaj firmigi la faligitajn volbojn. La vojo internen de la kaverno iĝis trairebla. Restis nur kontroli ĝian sendanĝerecon. Ĉaroj-robotoj, movataj per raŭpoj kaj per arĥimeda ŝraŭbo, senbrue glitis malsupren. Aparatoj informadis post ĉiuj cent metroj da antaŭiĝo pri konsisto de aero, temperaturo kaj humido. Lerte ĉirkaŭirante obstaklojn, la ĉaroj malleviĝis ĝis kvarcent-metra profundo. Tiam Veda Kong kun grupo da kunlaborantoj penetris en la kaŝitan kavernon. Antaŭ naŭdek jaroj, dum esploro de subteraj akvoj, inter kalkoŝtonoj kaj sabloŝtonoj de tute ne erca karaktero indikiloj subite montris grandan kvanton da metalo. Baldaŭ evidentiĝis, ke la loko koincidas kun la priskribo de situo de la legenda antikva kaverno Den-Of-Kul, kio en la malaperinta lingvo signifis «Kaŝejo de kulturo». Ĉe minaco de terura milito popoloj, opiniintaj sin la plej progresaj en scienco kaj kulturo, kaŝis en la kaverno trezorojn de sia civilizo. En tiuj malproksimaj jarcentoj sekreteco kaj mistereco estis tre disvastiĝintaj...

Veda emociiĝis ne malpli ol ŝia plej juna kunlaborantino, kiam ŝi glitis malsupren laŭ malseka ruĝa argilo, kovranta la plankon de la oblikva trairejo.

La fantazio pentris majestajn halojn kun hermetikaj gardoŝrankoj de filmotekoj, desegnaĵoj, mapoj, ŝrankojn kun bobenoj de magnetofonaj registraĵoj, bretojn kun specimenoj de ĥemiaj kombinaĵoj, alojoj kaj kuraciloj. Remburaĵojn de malaperintaj nun animaloj en nepenetreblaj por humido kaj aero travideblaj vitrinoj, preparaĵojn de vegetaĵoj, skeletojn, muntitajn el ŝtoniĝintaj ostoj de elmortinta loĝantaro de la planedo. Poste imagiĝis platoj el silikolo kun ĉirkaŭverŝitaj en ili bildoj de la plej famaj pentristoj, tutaj galerioj da skulptaĵoj de belaj reprezentantoj de la homaro, de ĝiaj elstaraj agantoj, de majstre montritaj animaloj... Modeloj de famaj domoj, surskriboj pri rimarkindaj eventoj, eternigitaj en ŝtono kaj metalo...

Plu revante, Veda Kong penetris en la gigantan kavernon kun areo ĉirkaŭ tri-kvar mil kvadrataj metroj. La foriranta en mallumon plafono estis fleksiĝanta kiel ronda volbo, de kiu pendis longaj stalaktitoj, brilantaj en elektra lumo. La halo efektive montriĝis majesta. Realigante la pensojn de Veda, en niĉoj de muroj, riĉaj je ripoj kaj elstaraĵoj de kalkaj surfluaĵoj, videblis maŝinoj kaj ŝrankoj. La arkeologoj kun ĝojaj ekkrioj disŝutiĝis laŭ la perimetro de la subtera halo. Multaj el la starantaj en la niĉoj maŝinoj, iuloke ankoraŭ konservantaj brilon de vitro kaj de laka poluro, evidentiĝis veturiloj, kiuj tiel plaĉis al homoj de fora pasinteco kaj dum la erao de la Disa Mondo estis opiniataj la pinto de la teĥnika genio de la homaro. Tiam ial oni konstruadis tre multe da veturiloj, kapablaj transporti sur siaj molaj seĝoj nur kelkajn homojn. Konstruo de la veturiloj atingis fajnecon, meĥanismoj de regado kaj movado estis spritaj, sed en cetero tiuj maŝinoj estis evidenta sensencaĵo. Centmilope ili cirkuladis laŭ stratoj de urboj kaj laŭ vojoj, transportante tien kaj reen homojn, ial laborantajn malproksime de sia loĝejo kaj ĉiutage hastantajn trafi al laborejo kaj reveni hejmen. Tiuj veturiloj estis danĝeraj en stirado, mortigis grandegan nombron da homoj, forbruligis miliardojn da tunoj da valoregaj rezervoj de organikaj substancoj, akumulitaj en la geologia pasinteco de la planedo, veneninte la atmosferon per karbona dioksido. La arkeologoj de la epoko de la Ringo spertis elreviĝon, ekvidinte, ke al tiuj strangaj veturiloj estas disponigita tiom granda loko en la kaverno.

Sed sur malaltaj platformoj altis pli potencaj piŝtaj motoroj, elektraj motoroj, reakciaj, turbinaj, nukleaj. En vitraj ŝrankoj, sub dika tavolo da kalkaj fluaĵoj situis en vertikalaj vicoj aparatoj — eble, televidaj riceviloj, fotokameraoj, kalkuliloj aŭ aliaj aparatoj de simila celo. Tiu muzeo de maŝinoj, parte disŝutiĝinta en rustan polvon, sed parte bone konserviĝinta, estis granda valoro, ĉar verŝis lumon sur la nivelon de teĥniko de la fora tempo, kies plej granda parto de historiaj dokumentoj malaperis en militaj kaj politikaj perturboj.

La fidela asistantino Miiko Ejgoro, ree forlasinta sian amatan maron por humido kaj mallumo de subteraĵoj, rimarkis en la fino de la halo, malantaŭ dika kalkoŝtona fosto, nigran truon de trairejo. La fosto evidentiĝis skeleto de maŝino, kaj ĉe ĝia piedo kuŝis amaso da plasta polvo — restaĵoj de ŝildo, kiu iam estis fermanta la trairejon. Antaŭiĝante paŝon post paŝo laŭ ruĝaj kabloj de la skoltaj rampantaj ĉaroj, la arkeologoj penetris en la duan kavernon, situantan preskaŭ sur la sama nivelo kaj plenigitan per vicoj de hermetikaj ŝrankoj el vitro kaj metalo. Longa surskribo per grandaj literoj en la angla lingvo zonis vertikalajn, iuloke deŝutiĝantajn murojn. Veda ne povis deteni sin de ĝia malneta deĉifrado.

Kun fanfaronado, tipa por antikva individuismo, la konstruintoj de la kaŝejo deklaris al la posteuloj, ke ili atingis pintojn de scio kaj konservas ĉi tie por la estonteco siajn gigantajn atingojn.

Miiko malestime levis la ŝultrojn.

— Laŭ sola tiu surskribo eblas determini, ke la kaverno «Kaŝejo de kulturo» rilatas al la fino de la EDM, al la lastaj jaroj de ekzisto de la malnova formo de la socio. Tiel karaktera por ili estas malracia certeco pri eterna kaj neŝanĝebla ekzisto de sia okcidenta civilizo, de sia lingvo, de moroj, moralo kaj grandeco de la tiel nomata blanka homo. Mi malamas tiun civilizon!

— Vi imagas la pasintecon klare, sed unuflanke, Miiko. Mi vidas tra mornaj trajtoj de la mortinta pasinteco tiujn, kiuj luktis por la estonteco. Ilia estonteco estas nia nuno. Mi vidas multajn virinojn kaj virojn, serĉintajn lumon en mallarĝa, neriĉa vivo, bonkorajn tiomgrade, ke ili helpadis al aliuloj, kaj fortajn tiomgrade, ke ili ne krueliĝis en la sufoka morala atmosfero de la ĉirkaŭanta mondo. Kaj kuraĝajn, freneze kuraĝajn!

— Tiuj, kiuj kaŝis ĉi tie sian kulturon, ne estis tiaj, — kontraŭdiris Miiko. — Rigardu, ĉi tie estas kolektitaj nur solaj teĥnikaĵoj. Ili fieraĉis pri teĥniko, ne atentante kreskantan moralan kaj emocian sovaĝiĝon. Ili malestimis la pasintecon kaj ne vidis la estontecon!

Veda pensis, ke Miiko pravas. La vivo de la kreintoj de la kaŝejo estus pli facila, se ili povus kompari la atingitan kun tio, kio ankoraŭ restis farenda por vera rearanĝo de la mondo kaj la socio. Tiam ilia malpurigita, fulgokovrita planedo kun forhakitaj arbaroj, superĵetita per papero kaj frakasita vitro, per brikoj kaj rusta fero, aperus antaŭ ili klare videbla, kiel sur manplato. Ili, la prauloj, pli bone komprenus, kion ankoraŭ ili faru, kaj ĉesus blindigi sin per memlaŭdo.

En la trian halon kondukis mallarĝa puto, malleviĝanta vertikale je tridek du metroj. Forsendinte Miiko-n kun du helpantoj por preni gama-radian aparaton por travido de la ŝrankoj, Veda komencis pririgardi la trian kavernon, liberan de surfluaĵoj de kalko kaj argilo. Malaltaj rektangulaj vitroŝrankoj el gisita vitro nur kovriĝis per roso pro humido, penetrinta internen. Alpremiĝinte al la vitroj, la arkeologoj sukcesis vidi komplikajn artaĵojn el oro kaj plateno, ornamitajn per juvelŝtonoj.

Juĝante laŭ la artaĵoj, tiuj antikvaj relikvoj estis kolektitaj dum la epoko, kiam la homoj ankoraŭ ne forlasis la praan kutimon, aperintan el adorado de prauloj, opinii malnovaĵojn pli valoraj, ol novaĵojn. Veda, samkiel dum la legado de la surskribo, sentis ĉagrenon pro sensenca memcerteco de homoj, opiniintaj, ke iliaj konceptoj pri valoreco kaj iliaj gustoj pasos senŝanĝaj tra dekoj da jarcentoj kaj estos akceptitaj de foraj posteuloj kiel kanono.

La malproksima ekstremaĵo de la kaverno estis transiranta en altan kaj rektan koridoron, oblikve malleviĝantan sur nekonatan profundon. Nombriloj de la skoltaj rampuloj-robotoj montris en la komenco de la koridoro tricent kvar metrojn for de la supraĵo. Larĝaj fendoj distranĉis pendantajn volbojn je apartaj gigantaj platoj da kalkoŝtono, pezantaj, probable, milojn da tunoj. Veda eksentis maltrankvilon. La sperto de esplorado de multaj subteraĵoj sufloris al la juna virino, ke la ŝtonmaso ĉe la piedo de la montaro estas en nestabila ekvilibro. Eble, ĝi estis ŝovita pro tertremo kaj pro ĝenerala leviĝo de la montoj, kiuj elkreskis dum jarcentoj, pasintaj ekde la tempo de kreo de la kaŝejo, je kvindek metroj. Fiksi tiun monstran mason estis neeble por ordinara arkeologia ekspedicio. Nur celoj, gravaj por la ekonomio de la planedo, pravigus tiom grandajn penojn.

Samtempe la historiaj sekretoj, kaŝitaj en tia profunda kaverno, povis havi ankaŭ teĥnologian valoron, kiel forgesitaj, sed utilaj por la nuno inventaĵoj.

Rezigno de plua esploro estus saĝa singardo. Sed kial sciencisto devas tiom gardeme rilati al sia persono? Kiam milionoj da homoj faras riskajn laborojn kaj eksperimentojn, kiam Dar Veter kun kamaradoj laboras sur alto je kvindek sep mil kilometroj super la Tero, kaj Erg Noor prepariĝas al vojaĝo sen reveno! Ambaŭ tiuj homoj, tiel estimataj de Veda, ne retiriĝus... Do, ne retiriĝos ankaŭ ŝi...

Rezervaj baterioj, elektronika filmaparato, du oksigenaj aparatoj... Ili iros duope kun la sentima Miiko, lasinte la kamaradojn por esploro de la tria halo.

Veda Kong konsilis al siaj kunlaborantoj refortiĝi per manĝo. Oni elprenis platetojn da vojaĝa manĝo, premitajn el rapide digesteblaj proteinoj, sukeroj kaj drogoj, neniigantaj toksinojn de laco, miksitaj kun vitaminoj, hormonoj kaj nervaj stimuliloj. Veda, estante en maltrankvila malpacienco, ne deziris manĝi. Miiko aperis nur post kvardek minutoj. Evidentiĝis, ke ŝi ne povis reteni sin kaj travidis kelkajn ŝrankojn kaj haste esploris ilian entenon.

La idino de japanaj plonĝistinoj dankis sian estrinon per rigardo kaj momente prepariĝis por iro.

Maldikaj ruĝaj kabloj etendiĝis laŭ la centro de la trairejo. Pal-lila lumo de memlumantaj gasaj kronoj sur la kapoj de la virinoj ne povis trabati la miljaran mallumon antaŭe, kie la deklivo iĝadis ĉiam pli kruta. Obtuze kaj egalmezure faladis de la tegmento grandaj malvarmaj gutoj. Ĉe la flankoj kaj de malsupre aŭdiĝadis murmurado de akvo, defluanta laŭ la fendoj. La penetre malseka aero restadis morte senmova en la fermita malhela subteraĵo. Nur en kavernoj ekzistas tia silento — ĝin gardas la sensenta senviva kaj inerta materio mem de la tera krusto. Supre, malgraŭ kiom ajn profunda silento, en la naturo ĉiam estas divenebla kaŝita vivo, moviĝo de akvo, aero aŭ lumo.

Miiko kaj Veda nevole submetiĝis al hipnoto de la profunda kaverno, kaŝinta ilin ambaŭ en la nigra sino, kiel en profundo de mortinta pasinteco, forviŝita de la tempo kaj reviviĝanta nur en fantomoj de fantazio.

La malleviĝo estis okazanta rapide, kvankam dika tavolo da glueca argilo kuŝis sur la planko de la trairejo. Rokpecoj, elfalintaj el la muroj, iuloke devigis grimpi sur ilin, trarampante en fendoj inter la plafono kaj la obstrukco. Dum duonhoro Miiko kaj Veda malleviĝis je cent naŭdek metroj kaj atingis glatan muron, haltigite de kiu pace kuŝis ambaŭ skoltaj robotoj-rampuloj. Sufiĉis unu rebrilo de lumo, por rekoni en la muro masivan kaj hermetike fermitan pordon el rustimuna ŝtalo. Sur ĝi estis du konveksaj rondoj, enmuntitaj en la centron de la pordo, kun iaj signoj, orizitaj montriloj kaj fustoj. La seruro estis malŝlosebla per konvencia signalo. Ambaŭ arkeologoj konis tipojn de tiaj aparatoj, sed rilatajn al iom pli frua epoko. Konsiliĝinte, Veda kaj Miiko esploris la seruron. Ĝi estis tre simila al tiuj agorditaj kun ruza malico konstruaĵoj, per kiuj homoj de pasinteco strebis defendi siajn trezorojn kontraŭ «fremduloj» — dum la erao de la Disa Mondo ekzistis tia divido de homoj al «malfremduloj» kaj «fremduloj». Plurfoje tiaj pordoj dum penoj malfermi ilin eligadis eksplodaĵojn, venenajn gasojn, blindigajn radiojn, kaj nenion suspektantaj esploristoj pereadis.

Meĥanismoj el persistaj metaloj aŭ el specialaj plastoj ne detruiĝis dum jarmiloj kaj forportis multajn vivojn, antaŭ ol arkeologoj ellernis sendanĝerigi tiajn ŝtalajn pordojn.

Iĝis evidente, ke la pordon necesos malfermi per specialaj aparatoj. Necesis reveni de la sojlo mem de la ĉefa sekreto de la kaverno. Kiu povis dubi, ke malantaŭ la firme fermita pordo devas kaŝiĝi la plej grava kaj valora por la homoj de la fora tempo? Estinginte la lanternojn kaj limiginte sin per lumo de la kronoj, Veda kaj Miiko eksidis por ripozi kaj manĝi.

— Kio povas esti tie? — suspiris Miiko, ne deŝirante la okulojn de la pordo, orgojle briletanta per oro de signoj. — Ĝi kvazaŭ ridas pri ni: mi ne enlasos, mi ne diros!..

— Kaj kion vi sukcesis travidi en la ŝrankoj de la dua halo? — demandis Veda, forpelante primitivan kaj vanan domaĝon pri la neatendita obstaklo.

— Desegnaĵojn de maŝinoj, librojn, presitajn ne sur antikva papero el ligno, sed sur metalaj folioj. Ankoraŭ, verŝajne, rulaĵojn de kinofilmoj, iajn listojn, stelajn kaj terajn mapojn.

— En la unua halo — specimenoj de maŝinoj, en la dua — teĥnika dokumentaro por ili, en la tria — kiel mi tion esprimu... valoraĵoj de la epoko, kiam ankoraŭ ekzistis mono. Do, tio konformas al la skemoj.

— Kie do estas valoraĵoj en nia senco? Superaj atingoj de spirita evoluo de la homaro: de scienco, arto, literaturo? — ekkriis Miiko.

— Mi esperas, ke ili estas trans la pordo, — trankvile respondis Veda, — sed mi ne miros, se tie troviĝos armilaro.

— Kio, kio?

— Armiloj, rimedoj de amasa kaj rapida mortigo.

La malalta Miiko ekpensis, malgajiĝis kaj mallaŭte diris:

— Jes, tio estas natura, se ni pensos pri celo de tiu kaŝejo. Ĉi tie estas kaŝitaj kontraŭ ebla neniigo la bazaj teĥnikaj kaj materiaj valoraĵoj de la tiama okcidenta civilizo. Sed kion oni opiniis la baza, se ankoraŭ ne ekzistis publika opinio de la tuta planedo aŭ eĉ de popoloj de tiuj landoj? Neceson kaj gravecon de io por certa momento decidadis la reganta grupo de ofte tute nekompetentaj homoj. Tial ĉi tie estas tute ne tio, kio vere estis la plej granda valoro por la homaro, sed tio, kion tiu aŭ alia grupo de homoj opiniis tia. Ili intencis konservi antaŭ ĉio maŝinojn kaj, probable, armilaron, ne komprenante tion, ke civilizo estas konstruata historie, simile al viva organismo.

— Jes, per kresko kaj adopto de labora sperto, de scioj, de teĥniko, de materialaj rezervoj, de puregaj ĥemiaj substancoj kaj konstruaĵoj. Restarigi detruitan altan civilizon estas neeble pro manko de firmegaj alojoj, raraj metaloj, maŝinoj, kapablaj labori kun granda rendimento kaj malgrandegaj devioj. Se ĉio ĉi estus neniigita, do de kie oni prenus materialojn kaj sperton, scipovon krei ĉiam plikomplikiĝantajn kibernetikajn maŝinojn, kapablajn kontentigi bezonojn de miliardoj da homoj?

— Same neebla estus tiam reveno al la nemaŝina civilizo, kiel la helenisma, pri kiu ili fojfoje revis.

— Certe. Anstataŭ la helenisma kulturo aperus terura malsato. Individuistoj-revuloj ne deziris kompreni, ke la historio ne revenas!

— Mi ne asertas kategorie, ke trans la pordo estas armilaro, — revenis al la ĉefa temo Veda, — sed multo diras por tio. Se la kreintoj de la kaŝejo eraris, kiel estis karaktere por tiu tempo, miksante kulturon kun civilizo, ne komprenante nepran devon de eduko kaj evoluigo de emocioj de la homo, do por ili ne estis vive necesaj verkoj de arto kaj literaturo aŭ scienco, malproksima de postuloj de la nuna momento. Tiutempe eĉ sciencon oni dividis je la utila kaj la senutila, ne pensante pri ĝia unueco. Tian sciencon kaj tian arton oni opiniis nur agrabla, sed eĉ ne ĉiam utila kaj necesa akompano de la vivo de la homo. Sed ĉi tie estas kaŝita la plej grava. Kaj mi pensas pri armilaro, kiel ajn naiva kaj absurda tio ŝajnu por ni, modernaj homoj.

Veda eksilentis, fiksrigardante la pordon.

— Eble, tio estas simpla meĥanismo, kaj ni malfermos ĝin, aŭskultante per mikrofono, — subite diris ŝi, alirante la pordon. — Ĉu ni risku?

Miiko ĵetis sin inter la pordo kaj la amikino.

— Ne, Veda! Por kio tiu absurda risko?

— Al mi ŝajnas, ke la kaverno apenaŭ tenas sin. Ni foriros, sed reveni jam ne sukcesos... Ĉu vi aŭdas?

Malklara malproksima bruo fojfoje penetradis en la kameron antaŭ la pordo. Ĝi iris jen de malsupre, jen de supre.

Sed Miiko restis firma. Ŝi staris kun la dorso al la pordo, larĝe dismetinte la brakojn.

— Se tie estas armilaro, Veda! Kiel do ĝi povas esti nedefendita...

Post du tagoj en la kavernon oni transportis porteblajn aparatojn: reflektan rentgenan ekranon por travido de la meĥanismo, fokusigitan ultrafrekvencan radiilon por detruo de interna ligo de la detaloj. Sed oni ne sukcesis uzi la aparatojn.

Subite el interno de la kaverno aŭdiĝis intermita bruo. Forta tremo de la grundo sub la piedoj devigis la homojn instinkte ĵetiĝi al la elirejo — la esploristoj estis en la tria, la malsupra kaverno.

La bruo estis plifortiĝanta, transirante al obtuza grinco. Verŝajne, la tuta maso de fendita ŝtonaro estis malleviĝanta laŭ deŝova fendo laŭlonge de la piedo de la monto.

— Ĉio pereis! Ni ne sukcesis. Saviĝu, supren! — malfeliĉe ekkriis Veda, kaj la homoj ĵetiĝis al la robotaj ĉaroj.

Alkroĉinte sin al la kabloj de robotoj, ili grimpis supren laŭ la puto. Bruo kaj tremo de ŝtonaj muroj persekutis ilin post la dorsoj kaj finfine atingis. Terura bruego... La interna muro de la dua kaverno falegis en la truon, kreiĝintan sur la loko de la puto — la enirejo en la trian halon. Aera ondo laŭvorte elblovis la homojn kune kun polvo kaj gruzo sub altajn volbojn de la unua halo. La arkeologoj sterniĝis sur la planko en atendo de pereo.

Amasoj da polvo, penetrintaj en la kavernon, estis malrapide malleviĝantaj. Tra la polva nebulo fostoj de stalagmitoj kaj elstaraĵoj ne estis ŝanĝantaj siajn konturojn... La antaŭa morta silento ree ekregis en la subteraĵo...

Rekonsciiĝinta Veda leviĝis. Du kunlaborantoj subtenis ŝin, sed ŝi malpacience liberiĝis.

— Kie estas Miiko?

Ŝia asistantino, apogiĝante al malalta stalagmito, estis zorgeme forviŝanta ŝtonan polvon de sur la kolo, la oreloj kaj la haroj.

— Preskaŭ ĉio pereis, — respondis ŝi al la muta demando. — La neatingebla pordo restos fermita sub kvarcent-metra tavolo da ŝtono. La tria kaverno estas detruita plene, kaj la dua... la dua ankoraŭ povas esti elfosita. En ĝi por ni estas la plej valora, samkiel ĉi tie.

— Estas tiel... — Veda ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. — Sed ni kulpas pri malrapidemo kaj troa singardemo. Ni devis antaŭvidi la falon.

— Tio estus senpruva antaŭsento. Sed malfeliĉi estas sensence. Ĉu ni firmigus la ŝtonmasojn pro dubindaj valoraĵoj trans la pordo? Speciale se tie estas senutila armilaro.

— Sed se tie estas verkoj de arto, de valorega homa kreado? Ne, ni povus agi pli rapide!

Miiko levis la ŝultrojn kaj kondukis la afliktitan Veda-n post la kamaradoj al lukso de suna tago, al ĝojo de pura akvo kaj de trankviliganta doloron elektra duŝo.


Mven Mas, laŭ sia kutimo, estis paŝanta tien kaj reen laŭ la ĉambro, disponigita al li en la supra etaĝo de la Domo de Historio en la Hinda sektoro de la norda loĝa zono. Li transloĝiĝis ĉi tien nur antaŭ du tagoj post laboro en la Domo de Historio de la Amerika sektoro.

La ĉambro — pli ĝuste, verando kun ekstera muro el tuteca polariza vitro — estis turnita al bluaj foroj de monteta altebenaĵo. Mven Mas de tempo al tempo ŝaltadis ŝutrojn de kruca polarizo. En la ĉambro tiam ekregadis griza duonmallumo, kaj sur la duonsfera ekrano pasadis per malrapida vico elektronikaj bildoj de pentraĵoj, anticipe elektitaj de Mven Mas, fragmentoj de malnovaj kinofilmoj, skulptaĵoj kaj domoj. La afrikano trarigardadis ilin, diktante al roboto-sekretario notojn por la estonta libro. La maŝino tajpadis, numeradis la foliojn kaj zorgeme kunmetadis, dismetante ilin laŭ temoj aŭ ĝeneraligoj.

Laciĝinte, Mven Mas malŝaltadis la ŝutrojn kaj aliradis la fenestron, celante rigardon malproksimen kaj longe pripensante la viditaĵon.

Li ne povis ne miri pri tio, kiom multaj aferoj el ankoraŭ antaŭnelonga kulturo de la homaro jam foriris en neekziston. Tute malaperis tiom karakteraj por la erao de la Monda Unuiĝo vortaj nuancoj — parolaj kaj skribaj artifikoj, kiujn oni iam opiniis signo de granda klereco. Tute ĉesis verkado kiel muziko de vortoj, tiom evoluinta ankoraŭ dum la EKL — la erao de Komuna Laboro, malaperis lerta ĵonglado per vortoj, tiel nomata spriteco. Eĉ pli frue malaperis neceso maski siajn pensojn, tiom grava por la EDM. Ĉiuj konversacioj iĝis multe pli simplaj kaj mallongaj. Verŝajne, la erao de la Granda Ringo estos la erao de evoluigo de la tria signala sistemo de la homo, aŭ de kompreno sen vortoj.

De tempo al tempo Mven Mas turnadis sin al la ĉiam vigla meĥanika sekretario kun novaj formuloj de siaj pensoj:

— Ekde la unua jarcento de la erao de la Ringo komenciĝas la fluktua psikologio de arto, fondita de Luda Fir. Ĝuste ŝi sukcesis science pruvi malsamecon de emocia percepto ĉe virinoj kaj ĉe viroj, malferminte tiun regionon, kiu dum multaj jarcentoj ekzistis kiel duonmistika subkonscio. Sed pruvo laŭ la modernaj konceptoj estas la malpli granda parto de la afero. Luda Fir sukcesis pli gravan — ŝi skizis la ĉefajn celojn de sentaj perceptoj, danke al kio iĝis eble strebi al ilia konformo ĉe malsamaj seksoj.

Sonoranta signalo kaj verda eklumo subite vokis la afrikanon al TVF. Voko, sendita dum horoj de okupiĝoj, signifis ion seriozan. La aŭtomata sekretario malŝaltiĝis, kaj Mven Mas dekuris malsupren, en la kameron de malproksimaj interparoloj.

Veda Kong kun kavetoj sur gratvunditaj vangoj kaj kun profundaj ombroj sub la okuloj salutis lin el la ekrano. Ĝojigita Mven Mas etendis al ŝi siajn grandajn manojn, vokinte malfortan rideton sur la zorgoplena vizaĝo de Veda.

— Helpu al mi, Mven. Mi scias, ke vi laboras, sed Dar Veter forestas sur la Tero, Erg Noor estas malproksime, kaj krom ili, mi havas nur vin, al kiu mi povas simple veni kun ajna peto. Mi havas malfeliĉon...

— Kio? Ĉu Dar Veter?...

— Ho ne! Falo sur loko de elfosado de kaverno. — Kaj Veda mallonge rakontis pri la okazintaĵo en la kaverno Den-Of-Kul.

— Vi nun estas la sola el miaj amikoj, kiu havas rajton de libera aliro al la Aŭgura Cerbo.

— Al kiu el la kvar?

— Al tiu de Malsupra Determineco.

— Mi komprenis. Necesas prikalkuli eblojn atingi la ŝtalan pordon kun malplej granda malŝparo de laboro kaj materialoj? Ĉu la datumoj estas kolektitaj?

— Ili estas antaŭ mi.

Mven Mas reskribis kelkajn vicojn da ciferoj.

— Nun necesas atendi, kiam la maŝino akceptos miajn datumojn. Atendu, nun mi komunikiĝos kun deĵoranta inĝeniero de la AC. La Cerbo de Malsupra Determineco situas en la Aŭstralia sektoro de la suda zono.

— Kaj kie estas la Cerbo de Supra Determineco?

— En la Hinda sektoro de la loĝa zono, tie, kie estas mi... Mi komutas min, atendu.

Antaŭ la estingiĝinta ekrano Veda penis imagi al si la Aŭguran Cerbon. En la imago aperis giganta homa cerbo kun ĝiaj sulkoj kaj anfraktoj, pulsanta kaj viva, kvankam la juna virino sciis, ke tiel estis nomataj gigantaj elektronikaj esploraj maŝinoj de la plej alta klaso, kapablaj solvi preskaŭ ajnan taskon, solveblan por ellaboritaj branĉoj de matematiko. Sur la planedo estis nur kvar tiaj maŝinoj, specialigitaj malsame.

Veda atendis nelonge. La ekrano ekbrilis, kaj Mven Mas petis voki lin ree post ses tagoj.

— Mven, via helpo estas netaksebla!

— Ĉu nur tial, ke mi posedas iomajn sciojn en matematiko? Sed via laboro estas netaksebla, ĉar vi scias antikvajn lingvojn kaj kulturojn. Veda, vi tro enprofundiĝis en la EDM-on!

La afrikano ekridis tiel bonkore kaj infekte, ke Veda ekridis same, kaj, adiaŭinte per gesto, malaperis.

En la difinita tempo Mven Mas ree ekvidis la junan virinon en la televideofono.

— Vi povas ne diri — mi vidas, ke la respondo estas negativa...

— Jes. Stabileco estas sub la limo de sekureco...

— En la limoj de niaj ebloj restas nur tunela elfosado de gardoŝrankoj de la dua kaverno, — malgaje diris Veda.

— Ĉu la afero meritas tiom fortan ĉagrenon?

— Pardonu min, Mven, sed ankaŭ vi staris ĉe pordo, trans kiu kaŝiĝis sekreto. Ĉe vi ĝi estas granda kaj universala, kaj ĉe mi malgranda. Sed emocie mia malsukceso egalas al la via.

— Ni ambaŭ estas kamaradoj en malfeliĉo. Mi povas vin certigi, ke ni ankoraŭ plurfoje batiĝos je ŝtalaj pordoj.

— Iu el ili finfine malfermiĝos!

— Jes!

— Sed vi ja ne retiriĝis tute?

— Certe. Ni kolektos novajn faktojn, montrilojn de pli ĝustaj turnoj. La forto de la kosmo estas tiom nekredeble grandega, ke niaflanke estus naive ataki ĝin kun simpla bastono... Tute same, kiel por vi malfermi permane tiun danĝeran pordon.

— Sed se necesos atendi dum la tuta vivo?

— Kio estas mia individua vivo por tiaj paŝoj de la scio!

— Mven, kie estas via pasia malpacienco?

— Ĝi ne malaperis, sed estas bridita. Per la sufero...

— Kaj Ren Boz?

— Al li estas pli facile. Li daŭrigas la vojon en serĉado de precizigo de sia abstraktaĵo.

— Mi komprenas. Minuton, Mven, estas io grava. — La ekrano kun Veda estingiĝis, kaj, kiam ĝi ekbrilis ree, antaŭ Mven Mas kvazaŭ estis alia, juna kaj senzorga virino.

— Dar Veter malleviĝas sur la Teron. La sputniko kvindek sep estas finita antaŭ la limdato.

— Ĉu tiel rapide? Ĉu ĉio estas farita?

— Ne, nur ekstera munto kaj instalo de energi-produktaj maŝinoj. La internaj laboroj estas pli simplaj. Oni lin forvokas por ripozo kaj analizo de raporto de Junio Ant pri nova speco de mesaĝoj laŭ la Ringo.

— Estos ĝoje vidi Dar Veter-on.

— Vi nepre vidos lin... Mi ne findiris. Per penoj de la tuta planedo estas preparita rezervo de anamezono por la nova stelŝipo «Cigno». Ĉu vi estos tie?

— Mi estos. La planedo montros por adiaŭo kun la ŝipanaro de «Cigno» ĉion plej belan kaj amatan. Ili ankaŭ deziris spekti la dancon de Ĉara en la festo de Flamaj Tasegoj. Ŝi mem veturas en la centran kosmohavenon El Homra. Ni renkontiĝos tie!

— Bone, Mven Mas, kara!




fluktua psikologio — esploro de amasaj historiaj ŝanĝoj en psikologio de homoj (sciencfikciaĵo).