Ĉapitro 4

Rivero de tempo


Veda Kong kaj Dar Veter staris sur ronda malgranda placeto de platforma helikoptero, malrapide naĝanta super senfinaj stepoj. Facila venteto pelis vastajn ondojn laŭ florantaj densaj herboj. Malproksime maldekstre videblis grego da nigra-blanka brutaro — posteuloj de animaloj, breditaj per hibridigo de poefagoj, bovoj kaj bubaloj.

Nealtaj montetoj, kvietaj riveroj kun larĝaj valoj — vasto kaj trankvilo sentiĝis en tiu stabila kaj plata tereno de la tera krusto, kiun oni iam nomis la Okcident-Siberia malaltaĵo.

Dar Veter penseme rigardis al la tero, iam kovrita per senfinaj mornaj marĉoj kaj per maldensaj malfortaj arbaroj de la siberia nordo. Li pense vidis pentraĵon de antikva majstro, kiu jam en la infanaĝo por ĉiam impresis lin.

Sur sinuo de grandega rivero, kreinta altan kabon, staris griza pro malnoveco ligna preĝejo, orfe rigardanta al vastaĵo de transriveraj kampoj kaj herbejoj. Maldika kruco sur la kupolo nigris sub vicoj da malaltaj pezaj nuboj. Sur malgranda tombejo malantaŭ la preĝejo kelkaj salikoj kaj betuloj klinis sub vento siajn hirtigitajn pintojn. La malalte mallevitaj branĉoj preskaŭ tuŝis duonputriĝintajn krucojn, faligitajn de la tempo kaj de tempestoj, inter freŝa humida herbo. Malantaŭ la rivero tumultis, kiel griz-violaj rokoj, senteble densaj nuboj. La larĝa rivero rebriladis per senkompata fera brilo. Sama malvarma brilo kuŝis ĉie. La foro kaj la proksima plano estis humidaj pro teda aŭtuna pluvo de la malvarmaj kaj malkomfortaj nordaj latitudoj. Kaj la tuta gamo de blu-griz-verdaj farboj de la pentraĵo rakontis pri vastaĵoj de la nerikoltema tero, kie vivo de la homo estas malfacila, malvarma kaj malsata, kie tiel sentiĝas lia soleco, karaktera por malnovaj tempoj de homa malracieco.

Fenestro en tre malproksiman pasintecon ŝajnis al Dar Veter tiu pentraĵo en muzeo, profunde de diafana defenda blendo, novigita kaj prilumata per nevideblaj radioj.

Dar Veter silente retrorigardis al Veda. La juna virino metis la manon sur manapogilon de rando de la platformo. Klininte la kapon, ŝi koncentriĝinte pensis, observante kliniĝantajn laŭ vento tigojn de altaj herboj. La stiparo arĝentis per vastaj malrapidaj disfluaĵoj, nehaste naĝis super la stepo la ronda placeto de la helikoptero. Etaj varmegaj kirloj subite atakadis la vojaĝantojn, flirtigadis la harojn kaj la robon de Veda, petole blovadis varmegon en la okulojn de Dar Veter. Sed aŭtomata stabiligilo funkciis pli rapide, ol penso, kaj la fluganta placeto nur tremeradis aŭ apenaŭ rimarkeble ŝanceliĝadis.

Dar Veter kliniĝis super kadro de kursregistrilo. Strieto de mapo moviĝis rapide, spegulante ilian propran moviĝon, — ŝajne, ili flugis tro norde. Ili jam antaŭlonge transiris la sesdekan paralelon, trairis super la kunfluiĝo de Irtiŝo kun Obo kaj proksimiĝis al altaĵoj, nomataj la Siberiaj eĝoj.

La stepa vastaĵo iĝis kutima por ambaŭ vojaĝantoj, dum kvar monatoj laborintaj pri elfosado de antikvaj tombomontetoj en varmegaj stepoj de altaja antaŭmontaro. La esploristoj de la pasinteco kvazaŭ enprofundiĝis en tiujn tempojn, kiam nur maloftaj taĉmentoj de armitaj rajdantoj trairadis la sudajn stepojn.

Veda turniĝis kaj silente almontris antaŭen. Tie, en strioj de varmigita aero, naĝis malhela insuleto, ŝajne, deŝirita de la grundo. Post kelkaj minutoj la helikoptero proksimiĝis al la malgranda monteto — probable, rubejo de iama minejo. Nenio restis de la ŝaktaj konstruaĵoj — nur tubero, dense prikreskita de ĉerizaj arbustoj.

La ronda fluganta placeto subite abrupte kliniĝis.

Dar Veter, kiel aŭtomato, kaptis Veda-n ĉe la talio kaj ĵetiĝis al la leviĝinta rando de la platformo. La helikoptero rektiĝis por ono de sekundo nur por plate fali al la piedo de la monteto. Ekfunkciis amortiziloj, kaj la retropuŝo ĵetis Veda-n kaj Dar Veter-on sur deklivon de la monteto, rekte en la densejon de malmolaj arbustoj. Post minuta silento en la stepa kvieto aŭdiĝis malalta brusta rido de Veda. Dar Veter imagis sian propran mirigitan kaj gratvunditan fizionomion kaj sekvis Veda-n en senkonscia ĝojo, ke ŝi restis nedamaĝita kaj la paneo finiĝis bone.

— Ne vane oni malpermesas al platformaj helikopteroj flugi pli alte, ol sur ok metroj, — iomete anhelante, diris Veda Kong. — Nun mi komprenas...

— Okaze de paneo la maŝino tuj falas, kaj restas sola espero al la amortiziloj. Nenio fareblas, jen natura pago por malpezeco kaj malgrandeco. Ŝajne, nin atendas ankoraŭ unu pago por ĉiuj bonaj flugoj, — kun iom afekta indiferenteco diris Dar Veter.

— Kaj nome? — serioziĝis Veda.

— Senriproĉa funkciado de aparatoj de stabileco subkomprenas grandan komplikecon de meĥanismoj. Mi timas, ke por kompreni ilin, mi bezonos multan tempon. Ni devos eliri laŭ la maniero de la plej malriĉaj prauloj...

Veda kun ruzeta lumo en la okuloj etendis la manon, kaj Dar Veter facile levis la junan virinon. Ili mallevis sin al la falinta helikoptero, ŝmiris la gratvundojn per regenera solvaĵo, gluis ŝiritajn vestaĵojn. Dar Veter kuŝigis Veda-n en ombron de arbusto, kaj mem komencis esplori kaŭzojn de la paneo. Kiel li konjektis, io okazis kun la aŭtomata stabiligilo, kies blokilo malŝaltis la motoron. Tuj kiam Dar Veter malfermis la skatolon de la aparato, al li iĝis klare, ke pri riparo li ne sukcesos — tro longe necesos kompreni la komplikegan elektronikaĵon. Kun facila suspiro de ĉagreno li rektigis la lacan dorson kaj ĵetis oblikvan rigardon al la arbusto, sub kiu fideme dormetis Veda Kong. La varmega stepo, kiom povis vidi la okuloj, estis tute senhoma. Du grandaj rabobirdoj estis malrapide rondflugantaj super ŝanceliĝanta blueta nebulo...

La obeema maŝino iĝis senviva disko, senhelpe kuŝanta sur la seka tero. Stranga sento de soleco kaj deŝiriteco disde la tuta mondo ekregis Dar Veter-on.

Kaj samtempe li nenion timis. Venos nokto, tiam la nearmita okulo vidos pli malproksime; ili nepre vidos iajn lumojn kaj iros al ili. Ili flugis malpeze, kunpreninte nek raditelefonon, nek lanternojn, nek manĝon.

«Iam en stepo eblis perei pro malsato, se ne veturigi kun si grandan rezervon da manĝo... Kaj akvo!» — pensis la eksa estro de la eksteraj stacioj, ŝirmante la okulojn kontraŭ hela lumo. Li rimarkis pecon da ombro de la ĉerizarbusto apud Veda kaj senzorge kuŝiĝis sur la teron, pikantan la korpon tra la maldika vesto per sekaj tigetoj de herboj. Mallaŭta susuro de vento kaj varmego mergis la animon en forgeson: malrapide fluis pensoj; nehaste ŝanĝante unu la alian, pasis en la memoro bildoj de delonge pasintaj tempoj — per longa vico iris antikvaj popoloj, triboj, apartaj homoj... Kvazaŭ fluis el tie, el la pasinteco, grandega rivero de ĉiusekunde ŝanĝiĝantaj okazoj, vizaĝoj kaj vestoj.

— Veter! — aŭdis li tra dormeto vokon de la amata voĉo, rekonsciiĝis kaj eksidis.

La suno kiel ruĝa globo jam estis tuŝanta la malheliĝintan linion de la horizonto, eĉ eta blovo ne senteblis en la kvietiĝinta aero.

— Sinjoro mia, Veter, — petole kliniĝis antaŭ li Veda, imitante antikvajn virinojn de Azio, — ĉu vi ne bonvolos vekiĝi kaj rememori pri mi?

Farinte kelkajn gimnastikajn ekzercojn, Dar Veter definitive forskuis de si la dormon. Veda konsentis kun liaj planoj atendi nokton. La mallumo atingis ilin dum vigla pridiskutado de farita laboro. Subite Dar Veter rimarkis, ke Veda tremetas. Ŝiaj manoj iĝis malvarmaj, kaj li komprenis, ke la facila robo de Veda tute ne defendas ŝin kontraŭ nokta malvarmo de tiuj nordaj lokoj.

La somera nokto de la sesdeka paralelo estis hela — ili sukcesis kolekti grandan amason da branĉetaĵo.

Laŭte klakis elektra sparko, kiun Dar Veter eligis el la potenca akumulilo de la helikoptero, kaj baldaŭ hela flamo de bivakfajro densigis la ĉirkaŭantan mallumon, saturante la homojn per sia viviga varmo.

Ĝibetiĝinta Veda ree rektiĝis, kiel floro sub suno, kaj ilin ambaŭ ekregis preskaŭ hipnota meditemo. Ie profunde en la animo de la homo dum tiuj centmiloj da jaroj, en kiuj la fajro estis lia ĉefa azilo kaj savo, restis nevenkebla sento de komforto kaj trankvilo, kreata de fajro dum horoj, kiam malvarmo kaj mallumo ĉirkaŭas la homon...

— Kio premas vin, Veda? — rompis la silenton Dar Veter.

— Mi rememoris tiun, kun la tuko... — mallaŭte respondis Veda, ne deŝirante la okulojn de ore disŝutiĝantaj braĝoj.

Dar Veter tuj komprenis. Antaŭ sia flugo ili finis en la altajaj stepoj malfermon de granda tombomonteto de skitoj. Ene de konserviĝinta ligna trabaĵo troviĝis skeleto de maljuna tribestro, ĉirkaŭigita per ostaroj de ĉevaloj kaj sklavoj, kovritaj per rando de la monteta grundo. La maljuna tribestro kuŝis kun glavo, ŝildo kaj kiraso, kaj ĉe liaj manoj troviĝis kurbigita skeleto de tute juna virino. Al la ostaj trajtoj de ŝia kranio almetiĝis silka tuko, iam strikte volvita ĉirkaŭ la vizaĝo. Konservi la tukon oni ne sukcesis, malgraŭ ĉiuj penoj, sed dum kelkaj minutoj, dum ĝi ne dispolviĝis, oni sukcesis precize restarigi konturojn de la bela vizaĝo, enpremiĝinta sur la teksaĵon antaŭ miloj da jaroj. La tuko transdonis ankoraŭ unu teruran detalon — premspuron de la elorbitiĝintaj okuloj de la virino, sendube sufokita per tiu ĉi tuko kaj ĵetita en la tombon de sia edzo, por akompani lin sur nesciataj vojoj de la postĉerka mondo. Ŝi aĝis ne pli ol dek naŭ jarojn, li — ne malpli ol sepdek, maljuna aĝo por tiuj tempoj.

Dar Veter rememoris disputon, komenciĝintan pri la trovaĵo inter junaj kunlaborantoj de la ekspedicio de Veda. Ĉu propravole aŭ perforte sekvis la virino sian edzon? Por kio? Pro kio? Se pro granda, fidela amo, do kiel eblis mortigi ŝin, sed ne konservi kiel la plej bonan memoron pri si en la forlasita mondo de vivuloj?

En la disputon enmiksiĝis Veda Kong. Ŝi longe fiksrigardis la malhelan bulon de la tombomonteto per la ekfajrintaj okuloj, penante penetri per mensa rigardo en profundon de la pasintaj tempoj.

— Penu kompreni tiujn homojn. Vastaĵoj de antikvaj stepoj estis vere senlimaj por solaj trafikiloj de tiu tempo — ĉevaloj, kameloj, bovoj. Kaj sur la giganta vastaĵo loĝis apartaj grupoj de nomadoj-brutobredantoj, ne nur per nenio ligitaj inter si, sed eĉ nepacigeble malamikaj. Multaj ofendoj kaj kolero akumuliĝadis de generacio al generacio; ĉiu fremdulo estis malamiko, ĉiu tribo estis ĉasaĵo, promesanta brutaron kaj sklavojn, tio estas homojn, laborantajn pro devigo, kiel brutoj, sub knuto. Tia aranĝo de socio kreis, unuflanke, grandan, tute nekonatan al ni liberon de aparta homo en liaj bagatelaj pasioj kaj deziroj kaj, aliflanke, nekredeblan fermitecon en komunikado inter si kaj mallarĝecon de streboj. Se popolo aŭ tribo konsistis el negranda nombro da homoj, kapablaj nutri sin per ĉasado kaj kolektado de fruktoj, do tiuj liberaj nomadoj vivis en konstanta timo de atako kaj sklavigo aŭ ekstermo flanke de batalemaj najbaroj. Sed ĉe izoliĝo de lando kaj ĉe multeco de loĝantaro, povanta krei grandan militan forton, homoj same pagis por sekureco kontraŭ militaj invadoj per sia libero, ĉar en tiaj fortaj ŝtatoj ĉiam evoluadis despoteco kaj tiraneco. Tiel estis en Antikva Egiptujo, Asirio kaj Babilonio.

Virinoj, speciale belaj virinoj, en la antikveco estis predo kaj ludiloj de fortuloj. Ili ne povis ekzisti sen potenco kaj defendo de viro.

Propraj streboj kaj volo de virino signifis tiom malmulte, netolereble malmulte, ke en tia vivo... kiu scias... Eble, la morto ŝajnis pli facila sorto...

Laŭte krakis brulanta branĉo, reveniginte Dar Veter-on al la realo. Respondante al liaj pensoj, Veda alŝoviĝis pli proksime, malrapide kirlis la bivakfajron, observante transkurantajn ĉe la flankoj langetojn de blueta flamo.

— Kiom da pacienca kuraĝo necesis en tiuj tempoj, por resti si mem, ne malleviĝi, sed levi sin en la vivo!.. — mallaŭte diris Veda Kong.

— Al mi ŝajnas, — kontraŭis Dar Veter, — ke ni troigas malfacilecon de la antikva vivo. Krom tio, ke ĝi estis kutima, ĝia nearanĝiteco sekvigis diversecon de hazardaĵoj. Volo kaj forto de homo eligadis ankaŭ el tiu vivo eklumojn de romantikaj ĝojoj, kiel fajrerojn el griza ŝtono.

— Ankaŭ mi embarasiĝas, — diris Veda, — kiom longe ne povis niaj prauloj kompreni la simplan leĝon, ke la sorto de la socio dependas nur de ili mem, ke la socio estas tia, kia estas moral-idea evoluo de ĝiaj anoj, dependa de la ekonomio.

— Ke la perfekta formo de scienca konstruo de la socio estas ne simple kvanta akumulo de produktadaj fortoj, sed kvalita ŝtupo — ja tio estas tiel simpla, — respondis Dar Veter. — Kaj ankoraŭ kompreno de la dialektika interdependo, ke novaj sociaj rilatoj sen novaj homoj estas same nepenseblaj, kiel la novaj homoj sen tiu nova ekonomio. Tiam — la kompreno kondukis al tio, ke la ĉefa tasko de la socio iĝis edukado, korpa kaj spirita evoluigo de la homo. Kiam tio finfine venis?

— En la EDM, fine de la epoko de Disfendiĝo, baldaŭ post la DGR — la Dua Granda Revolucio.

— Estas bone, ke ne pli malfrue! La eksterma milita teĥniko...

Dar Veter eksilentis kaj turniĝis al malhela malplenaĵo maldekstre, inter la bivakfajro kaj la deklivo de la monteto. Peza piedpaŝado kaj forta abrupta spirado aŭdiĝis tute proksime kaj igis ambaŭ vojaĝantojn salte leviĝi.

Grandega nigra virbovo aperis antaŭ la bivakfajro. La flamo flagris per sangaj rebriloj en ĝiaj kolere elmetitaj okuloj. Snufante kaj disĵetante per la hufoj sekan teron, la monstro estis prepariĝanta al atako. En malforta lumo la bovo ŝajnis nekredeble grandega, la mallevita kapo similis al granita roko, kiel monto leviĝis la alta kolo, kovrita per tuberoj de muskoloj. Ankoraŭ neniam Veda, nek Dar Veter staris proksime al mortiga kaj kolera forto de animalo, kies nerezonanta cerbo estis neatingebla por racia admono.

Veda firme kunpremis la manojn sur la brusto kaj staris senmove, kvazaŭ hipnotigita de la vizio, subite aperinta el mallumo. Dar Veter, obeante al la potenca instinkto, ekstaris antaŭ la virbovo, ŝirminte per si Veda-n, kiel milojn da miloj da fojoj faradis liaj prauloj. Sed la manoj de la homo de la nova erao estis nearmitaj.

— Veda, saltu dekstren... — apenaŭ sukcesis eldiri li, kiam la animalo ekatakis ilin.

La bone trejnitaj korpoj de ambaŭ vojaĝantoj povis konkuri pri rapideco kun la praa lerteco de la virbovo. La giganto trakuregis pretere kaj kun krakado trafis en denson de la arbustaro, kaj Veda kaj Dar Veter retiriĝis en mallumon je kelkaj paŝoj de la helikoptero. Fore de la bivakfajro la nokto estis tute ne tiom malhela, kaj la robo de Veda, sendube, estis videbla demalproksime. La virbovo liberiĝis el la arbustaro. Dar Veter lerte ĵetis sian amikinon, kaj ŝi, kapriolinte, trafis sur la placeton de la helikoptero. Dum la animalo estis turniĝanta, fosinte la teron per la hufoj, Dar Veter aperis sur la maŝino apud Veda. Ili interŝanĝis momentajn rigardojn, kaj en la okuloj de sia kunulino li legis nenion, krom malkaŝa admiro. La kovrilo de la motoro estis demetita jam tage, kiam Dar Veter penis penetri en la komplikan aparaton. Nun, streĉinte tutan sian grandegan forton, li deŝiris de la flanka ĉirkaŭbaraĵo de la placeto kablon de stabiliga kampo, ŝovis ĝian nudan finon sub risorton de la ĉefa klemo de la transformatoro kaj averte deŝovis Veda-n. Tiumomente la virbovo kroĉis la parapeton per la korno, kaj la helikoptero ŝanceliĝis pro potenca ŝiro. Dar Veter ŝovis la finon de la kablo en la nazon de la animalo. Flava fulmo, obtuza frapo — kaj la feroca virbovo falegis kiel peza amaso.

— Vi murdis ĝin! — kun indigno ekkriis Veda.

— Mi ne pensas tiel, la tero estas seka! — kontente ridetis la inĝenia heroo.

Kaj konfirme de liaj vortoj la virbovo malforte ekmuĝis, leviĝis kaj, ne retrorigardante, ekkuris for per necerta troto, kvazaŭ sentante sian malhonoron. La vojaĝantoj revenis al la bivakfajro. Nova dozo da branĉetaĵo revivigis la estingiĝintan flamon.

— Al mi ne plu estas malvarme, — diris Veda. — Ni levu nin sur la monteton.

La pinto de la tubero ŝirmis la bivakfajron, palaj steloj de norda somero svagis ĉe la horizonto kiel nebulaj globetoj.

Okcidente videblis nenio, norde, sur deklivoj de montetoj, apenaŭ rimarkeble flagris vicoj de iaj lumoj, sude, same tre malproksime, brilis hela stelo de observa turo de brutobredistoj.

— Malsukcese, necesos iri dum tuta nokto... — balbutis Dar Veter.

— Ne, ne, rigardu! — Kaj Veda almontris orienten, kie subite ekbrilis kvar lumoj, aranĝitaj kvadrate. Ĝis ili estis ne pli ol kelkaj kilometroj. Difininte la direkton laŭ la steloj, ili mallevis sin al la bivakfajro. Veda Kong prokrastis antaŭ la malhela flamo de braĝoj, kvazaŭ penante rememori ion.

— Adiaŭ, nia hejmo... — penseme diris ŝi. — Verŝajne, nomadoj ĉiam havis tiajn loĝejojn — nefirmajn kaj nelongajn. Kaj ankaŭ mi hodiaŭ iĝis virino de tiu epoko.

Ŝi turniĝis al Dar Veter kaj fideme metis la manon sur lian kolon.

— Mi tiel akre eksentis neceson de defendo!.. Mi ne timis, ne! Sed ia deloga obeemo al forto de la sorto, tiel ŝajnas...

Veda metis la manojn malantaŭ la kapon kaj fleksiĝeme tiriĝis antaŭ la fajro. Post sekundo ŝiaj nebuliĝintaj okuloj rericevis sian petolan brilon.

— Do, konduku... heroo! — La tono de la malalta voĉo iĝis nedifinite enigma kaj tenera.

La hela nokto, saturita per odoroj de herboj, vivis per susuroj de bestetoj, per elkrioj de noktaj birdoj. Veda kaj Dar Veter estis singarde paŝantaj, timante fali en nevideblan truon aŭ fendon de seka tero. Paniklaj tigoj de stipoj glitis laŭ la maleoloj. Dar Veter koncentriĝinte ĉirkaŭrigardadis, kiam en la stepo aperadis malhelaj amasoj da arbustoj.

Veda mallaŭte ekridis.

— Ĉu, eble, ni devus preni la akumulilon kaj la kablon?

— Vi estas facilanima, Veda, — bonkore kontraŭdiris Dar Veter, — pli, ol mi atendis!

La juna virino subite serioziĝis.

— Mi tro forte eksentis vian defendon...

Kaj Veda komencis paroli — pli ĝuste, parole pensi — pri posta agado de sia ekspedicio. La unua etapo de laboro sur stepaj tombomontetoj finiĝis, ŝiaj kunlaborantoj estis revenantaj al antaŭaj aŭ venantaj al novaj okupiĝoj. Sed Dar Veter ankoraŭ ne elektis por si alian aferon. Li estis libera kaj povis sekvi la amatinon. Juĝante laŭ atingantaj ilin mesaĝoj, la laboro de Mven Mas estis iranta bone. Eĉ se ĝi irus malbone, la Konsilio ne nomumus Dar Veter-on tiel baldaŭ ree al la sama posteno. En la epoko de la Granda Ringo oni opiniis ne utile teni homojn longe en sama laboro. Estis obtuziĝanta la plej valora — la krea inspiro, kaj nur post longa paŭzo oni povis reveni al la malnova okupiĝo.

— Post ses jaroj da komunikado kun kosmo ĉu ne ŝajnis bagatela kaj monotona nia laboro? — Klara kaj atenta rigardo de Veda serĉis lian rigardon.

— La laboro tute ne estas bagatela nek monotona, — kontraŭdiris Dar Veter, — sed ĝi ne donas al mi tian streĉon, al kia mi kutimiĝis. Mi iĝas bonanima kaj tro trankvila, kvazaŭ oni min kuracas per bluaj sonĝoj!

— Ĉu per bluaj?.. — redemandis Veda, kaj stumblo de ŝia spirado diris al Dar Veter pli, ol nevidebla en la mallumo vanga ruĝo. — Mi komencos la esploron ekde la antikva kaverno, — interrompis ŝi sin mem, — sed ne pli frue, ol kolektiĝos nova grupo de volontuloj-elfosistoj. Ĝis tiam mi veturos al mara elfosado, kamaradoj vokis helpi.

Dar Veter komprenis, kaj la koro ĝoje batis. Sed en sekva sekundo li kaŝis la sentojn en malproksiman angulon de la animo kaj hastis helpi al Veda, trankvile demandinte:

— Ĉu temas pri elfosado de subakva urbo sude de Sicilio? Mi vidis belegajn aĵojn el tie en la Palaco de Atlantido.

— Ne, nun ni faras laborojn sur bordoj de orienta Mediteraneo, de la Ruĝa maro kaj ĉe bordoj de Hindujo. Tio estas serĉoj de konserviĝintaj sub akvo trezoroj de kulturo, ekde Kreto-Hindujo kaj ĝis veno de la Malhelaj jarcentoj.

— Serĉoj de tio, kio estis kaŝata, kaj pli ofte eĉ simple forĵetata en maron dum pereo de insuletoj de civilizo, sub premo de novaj fortoj, barbare freŝaj, malkleraj kaj senzorgaj, — tion mi komprenas, — penseme parolis Dar Veter, plu observante la blanketan ebenaĵon. — Mi komprenas ankaŭ la grandan detruon de la antikva kulturo, kiam antikvaj ŝtatoj, fortaj per sia ligo kun la naturo, ne sukcesis ion ŝanĝi en la mondo, venki ĉiam pli abomenan sklavecon kaj parazitantan eliton de la socio.

— Kaj la homoj ŝanĝis la antikvan sklavecon al feŭdismo kaj religia nokto de la mezepoko, — daŭrigis Veda. — Sed kio do restis al vi nekomprenita?

— Simple mi malbone konas la kreto-hindan kulturon.

— Vi ne konas novajn esplorojn. Ĝiajn spurojn oni nun trovas sur grandega spaco ekde Ameriko tra Kreto, la sudo de Meza Azio kaj Norda Hindujo ĝis Okcidenta Ĉinujo.

— Mi ne suspektis, ke en tiom antikvaj tempoj jam povis ekzisti sekretaj konservejoj por trezoroj de arto, kiel en Kartago, Helenujo aŭ Romio.

— Veturu kun mi, vi vidos, — mallaŭte diris Veda.

Dar Veter silente iris apude. Komenciĝis malkruta leviĝo. Ili atingis eĝon de monteta vico, kiam Dar Veter subite haltis.

— Dankon pro la invito, mi veturos...

Veda iomete nefideme turnis la kapon, sed en la krepusko de la norda nokto la okuloj de ŝia kunulo estis malhelaj kaj nepenetreblaj.

Post transiro de la eĝo la lumoj iĝis tute proksimaj. La lampoj en polarizaj kloŝoj ne difuzis radiojn kaj pro tio ŝajnis pli malproksimaj, ol efektive. Koncentrita prilumo estis signo de nokta laboro. Zumado de alttensia kurento iĝis pli forta. Konturoj de aĵuraj traboj arĝente brilis sub la altaj bluaj lampoj. Averta hurlo devigis ilin halti — ekfunkciis bara roboto.

— Estas danĝere, iru maldekstren, ne alproksimiĝu al la linio de fostoj! — muĝis nevidebla amplifilo.

Ili obeeme turnis sin al grupo da moveblaj blankaj dometoj.

— Ne rigardu al la defenda kampo! — daŭrigis la zorgema aŭtomato.

Pordoj de du dometoj malfermiĝis samtempe, du faskoj de lumo, kruciĝinte, kuŝiĝis sur la malhelan vojon. Grupo da viroj kaj virinoj kore salutis la vojaĝantojn, mirante pri tiom malperfekta maniero de moviĝo, des pli nokte.

Malvasta ĉelo kun kruciĝantaj strioj de gasizita kaj elektrizita aroma akvo kun gaja ludo de punktaj elektraj sparkoj sur la haŭto iĝis loko de kvieta ĝojo.

La freŝigitaj vojaĝantoj renkontiĝis ĉe tablo.

— Veter, kara, ni trafis al kolegoj!

Veda verŝis orkoloran trinkaĵon en mallarĝajn pokalojn, kiujn tuj kovris roso pro malvarmo.

— Ho, «Dek tonusoj» estas ĉi tie! — gaje tiris li sin al sia pokalo.

— Venkinto de la bovo, vi sovaĝiĝas en stepo, — ekprotestis Veda. — Mi sciigas interesajn novaĵojn, kaj vi pensas nur pri manĝo!

— Ĉu ĉi tie estas elfosado? — ekdubis Dar Veter.

— Nur ne arkeologia, sed paleontologia. Oni esploras fosiliajn animalojn de la permia epoko — antaŭ ducent milionoj da jaroj. Mi tremas kun niaj mizeraj miloj...

— Ĉu oni esploras tuj, ne elfosinte? Kiel do?

— Jes, tuj. Sed kiel oni tion faras, mi ankoraŭ ne eksciis.

Unu el sidantoj ĉe la tablo, maldikega flavvizaĝa homo, enmiksiĝis en la konversacion:

— Nun nia grupo anstataŭas la alian. Nur ĵus ni finis la preparon kaj komencas radioskopion.

— Ĉu per malmolaj radioj? — divenis Dar Veter.

— Se vi ne tre laciĝis, mi konsilas rigardi. Morgaŭ ni movos la placeton pluen, kaj tio ne estas interesa.

Veda kaj Dar Veter ĝoje konsentis. La gastamaj mastroj levis sin de la tablo, kondukis ilin al la najbara domo. Tie, en niĉoj kun indika ciferplato super ĉiu el ili, pendis defendaj vestokompletoj.

— Jonizo de niaj potencaj radiiloj estas tre alta, — kun tono de pardonpeto diris alta, iomete ĝibeta virino, helpante al Veda vestiĝi en la densan teksaĵon, la diafanan helmon kaj fiksante sur ŝia dorso sakojn kun baterioj.

En polarizita lumo ĉiu monteto sur la malglata stepa grundo kontrastis nenature klare. Malantaŭ konturo de ĉirkaŭigita per maldikaj latoj kvadrata kampo aŭdiĝis obtuza ĝemo. La tero ŝvelis, disfendiĝis kaj ŝutiĝis, kreinte funelon, en kies centro aperis akranaza brilanta cilindro. Spirala eĝo ĉirkaŭvolvis ĝiajn poluritajn vandojn, sur la antaŭa fino turniĝis komplika elektrofrezilo el blueta metalo. La cilindro elrampis trans la randon de la funelo, turniĝis, montrinte fosiletojn, rapide rotaciantajn malantaŭe, kaj komencis ree enfosiĝi je kelkaj metroj for de la funelo, enpikinte sian poluritan nazon preskaŭ vertikale en la teron.

Dar Veter rimarkis, ke post la cilindro treniĝas duobla kablo — unu izolita, alia brilanta per nuda metalo. Veda tuŝis lian manikon kaj almontris antaŭen, trans la barilon el magniaj latoj. Tie elrampis el sub la tero dua sama cilindro, per sama moviĝo transrampis maldekstren kaj ree malaperis, plonĝinte sub la teron, kiel en akvon.

La flavvizaĝa homo signis hasti.

— Mi rekonis lin, — flustris Veda, kuratingante la foririntan antaŭen grupon. — Tio estas Liao Lang, la paleontologo, solvinta la enigmon de loĝigo de la Azia kontinento en la paleozoiko.

— Ĉu li estas ĉindevena? — demandis Dar Veter, rememorinte malhelan rigardon de la iom oblikvaj mallarĝaj okuloj de la sciencisto. — Mi hontas, sed mi ne konas liajn verkojn.

— Mi vidas, vi malmulte konas paleontologion, — rimarkis Veda. — Probable, paleontologion de aliaj stelaj mondoj vi pli bone konas.

Antaŭ mensa rigardo de Dar Veter traflugis sennombraj formoj de vivo: milionoj da strangaj skeletoj en profundo de ŝtonmasoj sur diversaj planedoj — memoro de pasintaj tempoj, kaŝita en tavoloj de ĉiu loĝata mondo. Memoro, kreita de la naturo mem kaj de ĝi mem registrata ĝis tiam, kiam aperos pensanta estaĵo, kapabla ne nur enmemorigi, sed ankaŭ restarigi la forgesitan.

Ili venis sur malgrandan placeton, alfiksitan al fino de kruta aĵura duonarko. En la centro de la planko estis granda malhela ekrano. Ĉiuj ok homoj eksidis sur malaltajn benkojn ĉirkaŭ la ekrano en silenta atendo.

— Nun la «talpoj» finos, — ekparolis Liao Lang. — Kiel vi jam divenis, ili traigas tavolojn de ŝtonaroj per nuda kablo kaj teksas metalan reton. Skeletoj de elmortintaj animaloj kuŝas en loza sabloŝtono sur profundo je dek kvar metroj sub la supraĵo. Sube, sur la deksepa metro, la tuta areo estas subtavoligita per la metala reto, konektita al fortaj induktiloj. Kreiĝas reflekta kampo, deĵetanta rentgenajn radiojn al la ekrano, sur kiu aperas bildo de ŝtoniĝintaj ostoj.

Du grandaj metalaj globoj turniĝis sur masivaj sokloj. Eklumis lumĵetiloj, hurlo de fajfilego avertis pri danĝero. Kontinua kurento je miliono da voltoj ekblovis per ozona freŝo, igis ĉiujn klemojn, izolilojn kaj pendigilojn eligi bluan lumon.

Liao Lang, ŝajne, neglekte turnadis kaj premadis butonojn de la regŝildo. La granda ekrano lumis pli kaj pli forte, kaj en ĝia profundo malrapide naĝis iaj malklaraj konturoj, disĵetitaj sur la vidkampo. La moviĝo haltis, difuzitaj konturoj de granda makulo okupis preskaŭ la tutan ekranon, iĝis pli klaraj.

Ankoraŭ kelkaj manipuloj sur la regŝildo, kaj antaŭ la observantoj en nebula lumo aperis skeleto de nekonata estaĵo. Larĝaj ungegaj manegoj kurbiĝis sub la korpo, longa vosto fleksiĝis ringe. Ĵetiĝis en la okulojn neordinara dikeco kaj masiveco de la ostoj kun larĝaj torditaj finoj, kun elstaraĵoj por alfiksado de potencaj muskoloj. La kranio kun fermita faŭko montris grandajn antaŭajn dentojn. Ĝi estis vidata desupre kaj ŝajnis peza osta pecego kun malglata, malebena surfaco. Liao Lang ŝanĝis la profundecon de la fokuso kaj amplifon — la tutan ekranon okupis la kapo de la antikva rampulo, kiu trenis sian vivon antaŭ ducent milionoj da jaroj sur bordoj de rivero, kiu iam estis ĉi tie.

La supra parto de la kranio konsistis el mirinde dikaj, ne malpli ol dudek centimetrojn, ostoj. Super la okulkavoj estis ostaj elstaraĵoj, samaj elstaraĵoj kovris supre la tempiajn kavojn kaj konveksaĵojn de la temporaloj. Sur la okcipitalo leviĝis granda konuso kun truo de grandega verta okulo. Liao Lang eligis laŭtan suspiron de admiro.

Dar Veter, ne deŝiriĝante, rigardis al la mallerta, peza ostaro de la antikva kreaĵo. Kresko de muskola forto kaŭzis dikiĝon de ostoj de la skeleto, kiuj spertis grandan streĉon, kaj pligrandiĝinta pezo de la skeleto postulis novan plifortigon de la muskoloj. Tiel rekta dependo en arkaikaj organismoj kondukis vojojn de evoluo de multaj animaloj en senelirejojn, ĝis ia grava perfektigo de la fiziologio permesis forigi malnovajn kontraŭdirojn kaj leviĝi sur novan ŝtupon de evoluo. Ŝajnis nekredebla, ke tiaj estaĵoj povis esti en la vico de antaŭuloj de la homo kun ties bela korpo, permesanta mirindan moveblecon kaj precizon de moviĝoj.

Dar Veter rigardis al la dikaj superbrovaj elstaraĵoj, esprimantaj malspritan ferocon de la permia rampulo, kaj vidis apude fleksiĝeman Veda-n kun ŝiaj klaraj okuloj sur la saĝa vigla vizaĝo... Kia monstra diferenco en organizo de viva materio! Li nevole strabigis la okulojn, penante vidi trajtojn de Veda sub la helmo, kaj, kiam li returniĝis al la ekrano, sur ĝi jam estis alia bildo. Larĝa, parabola, plata, kiel teleroj, kranio de amfibio — antikva salamandro, kondamnita kuŝadi en varma kaj malhela akvo de permia marĉo en atendo, kiam io manĝebla proksimiĝos je atingebla distanco. Tiam — rapida impeto, la larĝa buŝego klakfermiĝadis, kaj... denove senfine pacienca sensenca kuŝado. Io estis incitanta Dar Veter-on, premante lin per pruvoj de senfine longa kaj kruela evoluo de la vivo. Li rektiĝis, kaj Liao Lang, diveninte lian staton, proponis al ili reveni por ripozo en la domon. La nereteneble sciavida Veda kun peno deŝiriĝis de la observado, vidinte, ke la sciencistoj hastis ŝalti maŝinojn por elektronika fotado kaj samtempa sonregistrado, por ne malŝpari vane potencan kurenton.

Baldaŭ Veda ekkuŝis sur larĝa divano en gastoĉambro de la virina dometo. Dar Veter ankoraŭ vagadis dum kelka tempo laŭ rulpremita placeto antaŭ la domo, pripensante la impresojn.

La norda mateno lavis per roso herbojn, kovriĝintajn per polvo dum la tago. La senemocia Liao Lang revenis post la nokta laboro kaj proponis veturigi siajn gastojn al la plej proksima avibazo en «elfo» — eta akumulila aŭto. La bazo de saltantaj reakciavioj troviĝis nur je cent kilometroj sud-oriente, ĉe la enfluejo de rivero Trom-Jugan. Veda petis komunikiĝi kun sia ekspedicio, sed en la elfosado oni ne trovis radisendilon de sufiĉa povumo. Ekde kiam niaj prauloj komprenis malutilon de elektromagnetaj ondoj kaj enkondukis striktan reĝimon, direktitaj radielsendoj komencis postuli multe pli komplikajn aparatojn, speciale por malproksimaj interparoloj. Krome, tre reduktiĝis nombro de stacioj. Liao Lang decidis komunikiĝi kun la plej proksima observa turo de brutobredistoj. Tiaj turoj interparoladis inter si per direktitaj elsendoj kaj povis komuniki ĉion, kio necesis, al la centra stacio de sia regiono. Juna staĝantino, stironta la «elfon», por konduki ĝin reen, konsilis laŭ la vojo alveturi al la turo: tiam la gastoj povos mem interparoli per TVF — televideofono. Dar Veter kaj Veda ekĝojis. Forta vento blovis flanken malmultan polvon, flirtigis densajn, mallonge tonditajn harojn de la stiranta junulino. Ili apenaŭ sukcesis eksidi sur mallarĝan trilokan seĝon — la korpulenta korpo de la eksestro de la eksteraj stacioj ĝenis liajn kunulinojn. En la pura blua ĉielo apenaŭ videblis la maldika silueto de la observa turo. Baldaŭ la «elfo» haltis apud ĝia bazo. Larĝe dismetitaj metalaj piedoj estis subtenantaj plastan markezon, sub kiu staris sama «elfo». En centro tra la markezo estis trairantaj direktantaj stangoj de lifto. La nana kajuteto surtrenis ĉiujn vice preter la loĝa etaĝo al la pinto mem, kie ilin salutis sunbruna, preskaŭ nuda junulo. Laŭ subita ĝeniĝo de ilia sendependema stirantino Veda komprenis, ke la divenemo de la mallonge tondita paleontologino havas pli profundajn radikojn...

La ronda ĉambreto kun vitraj muroj estis rimarkeble ŝanceliĝanta, kaj la malpeza turo unutone zumis, kiel forte streĉita kordo. La plafono kaj la planko de la ĉambro estis farbitaj nigre. Laŭ la fenestroj staris mallarĝaj tabloj: kun binokloj, kalkuliloj, kajeroj de registraĵoj. El la naŭdekmetra alto videblis grandega areo de la stepo, ĝis vidlimoj de la najbaraj turoj. Oni faris konstantan observadon pri brutaroj kaj prikalkuladon de nutraj rezervoj. Kiel verdaj koncentraj ringoj kuŝis en la stepo melkaj labirintoj, tra kiuj dufoje dum diurno oni peladis laktodonajn gregojn. La lakto, ne acidiĝanta, kiel ĉe afrikaj antilopoj, estis defluigata kaj glaciigata tuj, en subteraj fridigiloj, kaj povis konserviĝi tre longe. Transpelado de gregoj estis farata helpe de «elfoj», kiuj estis en ĉiu turo. Observantoj povis dum deĵorado okupiĝi pri lernado, tial plej multaj el ili estis ankoraŭ ne finintaj kurson lernantoj. La junulo kondukis Veda-n kaj Dar Veter-on laŭ spirala ŝtuparo en la loĝan etaĝon, pendantan inter krucigitaj traboj je kelkaj metroj malsupre. Ĉi tiu ejo havis obtuzigajn sonizolantajn murojn, kaj la vojaĝantoj trafis en plenan silenton. Nur senĉesa ŝanceliĝado estis rememoriganta pri tio, ke la ĉambro situas sur alto, pereiga okaze de eĉ eta nesingardemo.

Alia junulo ĝuste nun estis laboranta ĉe la radistacio. Komplika hararanĝo kaj bunta robo de lia kunparolantino sur la ekrano montris, ke la komunikado estas establita kun la centra stacio, — laborantoj en stepo portis malpezajn kaj mallongajn supertutojn. La junulino sur la ekrano konektiĝis kun la zona stacio, kaj baldaŭ en la TVF de la turo aperis malgaja vizaĝo kaj malgranda figureto de Miiko Ejgoro — la ĉefa asistantino de Veda Kong. En ŝiaj malhelaj oblikvaj, kiel ĉe Liao Lang, okuloj aperis ĝoja miro, kaj la malgranda buŝo malfermetiĝis pro neatenditeco. Post sekundo al Veda kaj Dar Veter rigardis la jam senpasia vizaĝo, esprimanta nenion, krom aferema atento. Leviĝinte supren, Dar Veter renkontis la junan paleontologinon en vigla konversacio kun la sunbruna junulo kaj eliris sur ringan placeton, ĉirkaŭantan la vitran ĉambron. Humida freŝeco de mateno jam delonge cedis lokon al varmega tagmezo, forviŝinta helecon de koloroj kaj etajn malglataĵojn de la grundo. La stepo sterniĝis vaste, libere sub la varmega kaj pura ĉielo. Dar Veter denove rememoris sian malklaran sopiron pri la norda kaj humida tero de siaj prauloj. Apogiĝinte je balustrado de la ŝanceliĝema placeto, la eksestro de la eksteraj stacioj nun, kiel neniam antaŭe, eksentis la efektiviĝintajn revojn de antikvaj homoj. La severa naturo estas forŝovita fare de mano de la homo malproksime norden, kaj viviga varmo de la sudo verŝiĝis sur tiujn ebenaĵojn, iam frostintajn sub malvarmaj nuboj.

Veda Kong eniris en la vitran ĉambron kaj deklaris, ke pluen ilin veturigos la radiisto. La juna paleontologino dankis la historiistinon per longa rigardo. Tra la diafana muro estis videbla la larĝa dorso de rigidiĝinta en kontemplado Dar Veter.

— Vi enpensiĝis, — aŭdis li malantaŭe, — ĉu, eble, pri mi?

— Ne, Veda, mi pensis pri unu tezo de la antikva hinda filozofio. Ĝi diras, ke la mondo ne estas kreita por la homo, kaj la homo mem nur tiam iĝas granda, kiam komprenas la tutan valoron kaj belon de alia vivo — vivo de la naturo...

— Vi ne finis, kaj mi ne komprenas.

— Verŝajne, ne finis. Mi aldonus al tio, ke nur al la homo estas donita kapablo kompreni ne nur belon, sed ankaŭ malfacilajn, malhelajn flankojn de la vivo. Kaj nur al li sola estas atingebla revo kaj forto fari la vivon pli bona!

— Mi komprenis, — mallaŭte diris Veda kaj post longa silento aldonis: — Vi ŝanĝiĝis, Veter.

— Certe, ŝanĝiĝis. Se oni dum kvar monatoj fosadas per simpla fosilo pezajn ŝtonojn kaj duonputriĝintajn trabojn en viaj tombomontetoj, do nevole oni komencas pli simple rigardi al la vivo, kaj ties simplaj ĝojoj iĝas pli karaj...

— Ne ŝercu, Veter, — sulkigis la brovojn Veda, — mi parolas serioze. Kiam mi ekkonis vin, komandantan la tutan forton de la Tero, parolantan kun foraj mondoj... Tie, en viaj observatorioj, vi povis esti la supernatura estaĵo de la antikvuloj, kiel ili tion nomis, — dio! Kaj ĉi tie, en nia simpla laboro, egale kun multaj, vi... — Veda eksilentis.

— Do kio mi, — kun sciemo demandis ŝia kunparolanto, — ĉu mi perdis la grandecon? Sed kion vi dirus, vidinte min tia, kia mi estis antaŭ la transiro en la Instituton de astrofiziko, — maŝinisto de la Spirala Vojo? Ĉu ankaŭ en tio estas malpli da grandeco? Aŭ meĥanikisto de fruktokolektaj maŝinoj en tropika zono?

Veda sonore ekridis.

— Mi malkovros al vi sekreton de la juna animo. En la lernejo de la tria ciklo mi estis enamiĝinta en maŝiniston de la Spirala Vojo — neniun pli potencan mi povis imagi... Tamen, jen venas la radiisto. Ni veturu, Veter!

Antaŭ ol enlasi Veda-n kaj Dar Veter-on en la kajuton, la piloto ankoraŭfoje demandis, ĉu permesas la sano de ambaŭ elteni grandan akcelon de saltanta avio. Li strikte obeis la regulojn. Ricevinte duan jesan respondon, la piloto sidigis ambaŭ sur profundajn seĝojn en la diafana pruo de la aparato, simila al ega pluvguto. Veda eksentis sin tre malkomforte: la seĝoj turniĝis malantaŭen en la levita supren korpo de la aparato. Eksonoris signala gongo, potenca risorto ĵetegis la avion preskaŭ vertikale supren, la korpo de Veda malrapide mergiĝis en profundon de la seĝo, kiel en elastan likvaĵon. Dar Veter kun peno turnis la kapon, por viglige rideti al Veda. La piloto ŝaltis motoron. Muĝo, premanta pezo en la tuta korpo — kaj la gutosimila avio ekflugis laŭ arko je alto dudek tri mil metroj. Ŝajnis, pasis nur kelkaj minutoj, kaj la vojaĝantoj kun malfortiĝintaj genuoj jam estis elirantaj antaŭ siaj dometoj en la altajaj stepoj, kaj la piloto estis svinganta al ili la manon, postulante deiri pli malproksime. Dar Veter komprenis, ke la motoron necesos ŝalti ĉe la tero mem. Ĉi tie ne estis katapulto, kiel en la bazo. Li ekkuris, tirante Veda-n, renkonten al facile kuranta Miiko Ejgoro. La virinoj brakumiĝis, kiel post longa disiĝo.




platforma helikoptero — originale estas «» (helicavio) — neologismo, simila, sed ne tute indenta al «» (helikoptero); mi preferis traduki laŭ la kunteksto (rim. de la tradukinto).
TVF — stereotelevideofono — aparato por interparoloj kaj  samtempa transsendo de stereoskopiaj bildoj (sciencfikciaĵo).




Hosted by uCoz