Tiressuen revenis ĉi tien, en la geologian ekspedicion de la kapitano. Kaj jen la sorto mem iras renkonten al li! Estas malinde por batalisto kaŝi la vizaĝon kaj fuĝi de la sorto. Morgaŭ li konsentos gvidi la scienciston al Tanezrufto.

La tutan sekvan tagon malŝparis la kapitano kaj la profesoro, por persvadi la tuaregon rezigni lian deziron. Tiressuen estis senceda, postulante skriban interkonsenton. La kapitano konvinkadis, ke en Alĝerio okazas milito, ke la aŭtoritatoj ne permesos al sahara nomado veturi en la landon de ribeluloj. Kaj ankaŭ la rusoj mem neniun enlasas al si sen speciala neceso — do kian neceson havas Tiressuen? La morna tuarego trankvile diradis, ke la rusoj nepre enlasos lin.

Elĉerpinte tutan sian elokventon, la kapitano kolere kraĉis kaj ordonis al la radiisto komunikiĝi kun Tamanrasset, kaj la tuarego majeste foriris en ombron sub la deklivo, ne rimarkante mokajn rigardojn kaj vigliĝon de la homoj de ambaŭ ekspedicioj. Speciale furiozis Michel, proponante aresti Tiressuen-on, transporti al Tamanrasset kaj teni, ĝis li rakontos pri la vojo al la ruinoj.

Neniu sciis, kia respondo venis de la grandaj estroj, sed la kapitano faris kun la gvidisto skriban kontrakton, laŭ kiu la Komitato de Saharaj esploroj devontigis sin rekompenci la tuaregon per turisma vojaĝo al Sovetunio. Ambaŭ aŭtoj ekveturis al Tamanrasset. La ŝoforoj veturis laŭ konata vojo, kaj la aŭtoj certe plonĝadis en kavojn kaj sekajn fluejojn, zigzagadis inter ŝtonaj pecegoj, plirapidigadis la iron sur talak-oj — glataj placetoj de argiloj, cementitaj de la suno.

Dum horoj ĵetiĝadis radioj de la aŭtaj lumĵetiloj sur senfina gruzo kaj sablo, elŝirante el varma mallumo rokajn, surŝutitajn de sablo montetojn aŭ akrigitajn rokojn el smirgitaj de vento nigraj ŝtonoj. En larĝaj sekaj fluejoj aperis regulaj vicoj de arboj: tamarikoj kaj dornaj akacioj — talhoj. Sur la monteto staris arbustoj — la aŭtoj estis enprofundiĝantaj en la montan landon Ahaggar-on. Malĝoje ekhurlis la transmisiilo sur malfacila leviĝo laŭ larĝa uedo, kunpremita de ĥaoso de nigraj rokoj kaj ŝutaĵoj de disfendiĝinta ŝtono. Malproksime altis konusaj montoj, kiel gigantaj amasoj de karbo. La nigraj krestoj de Hoggar iĝadis ĉiam pli altaj, ĉiam pli multe renkontiĝadis amasoj kaj kampoj da ŝtonpecoj, la vojo sinuis, jen malleviĝante, jen leviĝante. La karbe nigraj montoj kuniĝis kun la nokta obskuro en unu senfinecon de ŝtona abismo, glutinta la aŭtojn.

Subite de sur la lasta pasejo tra vica montodorso centoj da elektraj lumoj ekbrilis antaŭe kaj malsupre en grandega valo, borderita de montoĉenoj, de apartaj montoj, de altebenaĵoj kaj de akraj, kiel pingloj, pintoj, konturiĝantaj malproksime sur brilo de la leviĝanta luno.

Tiressuen frapis la stirejon, donante signalon de halto.

La kapitano malfermis la pordon kaj enrigardis en la kargujon de sur la piedbreto.

— Ĉu ci deziras eliri, Tiressuen?

— Jes! — respondis la tuarego.

— Veturu kun ni en la urbon. Al ci oni donos ĉambron en hotelo, malvarmigitan per glacio, kie en la plej varmega tempo estos malvarmete, kiel nokte. Ci povos trinki glaciajn trinkaĵojn, manĝi multe da viando, rostita tuareg-maniere super braĝo dum tri horoj. Ĉi tie oni kuiras ankaŭ bonegan kuskuson kun freŝaj legomoj kaj grandaj tritikaj grajnoj! Ci ne devos paŝadi en mallumo kelkajn kilometrojn, ĝis ci trovos tendon. La ĉi-tiea tribo daghali estas malriĉa, eble, ĉe ili mankos manĝo... Kial ci timas urbon?

— Mi ne timas, kapitano. Pensu ci mem: se mi kutimiĝos al malvarmigita ĉambro, al abunda manĝo, kiel mi iros el ĉi tie al ardo kaj flamo de Tanezrufto? Mi ne plu povos fari longajn marŝojn, ne eltenos frostajn vintrajn noktojn. Mi ne plu deziros reveni en la dezerton, kaj kio tiam estos mi? Malestiminda vagulo, nenion scipovanta, vivtenanta sin per ŝtelado aŭ almozo en koto de la urbaj muroj. La abstinemo de mia popolo estas ne superstiĉo kaj ne kaprico — tio estas ĝia vivo. Adiaŭ!

— Ĉe sunleviĝo de la tria tago venu en la gastejon! — kriis la kapitano en mallumon, en kiu momente malaperis la tuarego...

Tamanrasset — nova urbo en la centro de Saharo, sur la loko, kie iam staris malgranda fuorto — borĝ kaj kapelo de misiisto. La amaso de ruĝaj kaj oranĝaj konstruaĵoj elkreskis en ringo de senfruktaj montoj, meze de artefarite irigaciita valo. Verdaĵo de ties kampoj ĉiam estas freŝa kaj afekcias vojaĝanton per kontrasto kun la maro da nigraj rokoj de Hoggar. Ĉiu konstruaĵo, planita de militaj arĥitektoj, akordas kun la komuna ensemblo de speciala modernigita stilo de antikvaj urboj de Sudano. La larĝaj stratoj estas pure balaitaj kaj same, kiel la vastaj kortoj, estas borderitaj per altaj ruĝaj dentaj muroj. Freŝaj junaj akacioj, ĉirkaŭmetitaj per ringaj kradaj muroj el grandaj brikoj, kreskas en ĉiu korto, sur ĉiu placo. Sed eĉ pli frapa estas malavara ombro de altaj arboj, elkreskintaj dum kelkaj jaroj sub la arda suno, la ombro, kiu ŝajnas tute nigra sur la placoj, priverŝitaj de la blindiga suno. Tiu ĉi urbeto estas oportuna kaj skrupule prizorgata loĝejo de francaj oficiroj, kies vastaj vilaoj konsistigas la plej grandan parton de la urbaj domoj.

Reveninte renaskitaj el naĝbaseno, la profesoro kaj la kapitano estis ĝuantaj ripozon, manĝon, novaĵojn de la vasta mondo en la bonega hotelo. La arĥeologo, trinketante kafon kaj fumetante, jam en nenombrebla fojo revenadis al la enigma deziro de la gvidisto.

— Tuarego — kaj Soveta Rusio! Nepenseble! De kie povis aperi ĉe nia Tiressuen tia absurda, kaj ĉefe, insista deziro? Mi vetas, ke li aŭdis nek pri Soveta Rusio nek kio estas komunistoj, kaj ruson ne vidis eĉ sur bildo. Ia sensencaĵo, ha-ha-ha!

— Vi vane ridas! — kolere kontraŭdiradis la kapitano. — Tio estas tro absurda kaj tial — serioza. Iu propagandis lin!

— Agentoj de la Kremlo — en Saharo! Kapitano, vi estas klera, saĝa homo, kiel vi povas kredi tiujn fabelojn por rekrutoj kaj faŝismemaj junuloj?

— He, vi iras ne de tiu fino, profesoro! La ideoj de memdecido de popoloj disflugas en la tuta Afriko kiel pesto. Venis la tempo, kaj kun tio nenion eblas fari — tio estas la signo de la epoko. Kaj la lerta politiko de la Sovetoj faras tiel, ke ili ĉiuj rigardas tien... Kaj jen al vi la plej konvinka pruvo — la tuarego! Kvankam mi povus ĵuri per mia kapo, ke la tuaregoj malplej multe el ĉiuj scias pri tio, kio okazas en la mondo. La fama «poŝto de la dezerto» interesiĝas nur pri aferoj de la triboj.

— Do, vi perdus la kapon! Sed kio pri la veturo de Tiressuen? Trompi lin ni ne rajtas.

— Jes, ni ne rajtas. Ion ni poste elpensos... ankoraŭ ne estas sciate, kiajn ruinojn ni tie trovos. Ja, laŭ mi, li veturu, nur por nelonge — nenion povos kompreni sahara nomado en tiom fremda lando. Baldaŭ estos vintro, li tie trafrostiĝu sufiĉe... Eniru! — interrompis li sian parolon.

Danda adjutanto etendiĝis kviete, transpaŝinte la sojlon, kaj, salutante la oficiron, etendis paketon. La kapitano pardonpetis kaj malfermis la skrupule sigelitan mallongan mesaĝon.

— Mi petas transdoni — mi venos en la difinita tempo!

La adjutanto eliris.

— Ĉu io grava? — demandis la arĥeologo.

— Mi ne scias. Post unu horo mi scios, kaj dume ni trinku kafon, kaj al diablo tiun Tiressuen-on. Estas interesaj novaĵoj en «La Tribune des Nations».

La kapitano revenis post horo kaj duono tute alia, malserena kaj maltrankvila, kaj abrupte frapis al la numero de la profesoro.

— Mi antaŭsentis, — per falinta voĉo renkontis lin la profesoro, — io okazis kaj ni ne veturas!

— Vi divenis! Mi devos direkti mian ekspedicion al alia loko. Ni elveturas hodiaŭ nokte, kaj mi devas forlasi vin. Kredu, mi estas ĉagrenita ne malpli ol vi, kaj eĉ pli multe maltrankviligita. Mia radistacio tute paneis, kaj mi ne rajtas ne plenumi la ordonon, sed ankaŭ veturi sen radio ne eblas!

— Eble, vi prenos la mian?

— Diable, tio estas savo por mi, profesoro! Tamen por vi veturi en Tanezrufton sur sola aŭto, sen radio estas riske. Se vi ne havus tian bonan aŭton kaj, ĉefe, Tiressuen-on, mi neniam uzus vian komplezon. Sed kun tia gvidisto eblas riski, se vi deziras...

— Certe, mi deziras! Kaj kio estas tiu subita ordono?.. Pardonu mian sentaktecon, mi ofte forgesas, ke vi estas milita geologo.

— Vidu, nun sen Tiressuen entute ne eblas, eĉ se ni scius la lokon de la ruinoj. Do li veturu eĉ al Japanio, eĉ al Tibeto, tutegale! Ĝis revido, profesoro, mi devas iri. Akceptu ankoraŭfoje miajn tre sincerajn bedaŭrojn kaj la plej varman dankon. Por preni la radistacion, al vi alveturos Jacques.

La kapitano eliris, damnante ĉion en la mondo per plej drastaj vortoj de saharaj serĝentoj. La ordono, ricevita el Parizo, ne nur rompis ĉiujn liajn planojn — ĝi estis abomena por la animo de la ŝatanto de la naturo, tutkore alligiĝinta al la dezerto. Lia malgranda ekspedicio ricevis sekretegan komision, honoran el vidpunkto de fervoraj militistoj: trovi kaj anticipe esplori lokon por nukleaj testoj, planitaj en Saharo de la francia registaro.

En la interparolo kun la generalo jam difiniĝis tiu loko — reg Amadror, grandega senviva ebenaĵo je sep mil kvadrataj kilometroj, norde de Atakor, tie, kie ĝi rompiĝas per kruta ŝtupego je mil metroj. Sed la kapitano proponis pli izolitan, kvankam malpli atingeblan lokon — dezerton Tenere. Tio estas absolute nuda kaj senviva ebenaĵo, etendiĝanta je ducent mil kilometroj inter Ahaggar kaj Air. Eĉ en Tanezrufto en fluejoj de uedoj fojfoje renkonteblas talhoj aŭ tufoj da malforta herbo kaj maloftaj antilopoj, sed sur la miloj da kvadrataj kilometroj de Tenere apenaŭ troviĝos rimarkebla vegetaĵaro aŭ spuroj de animaloj.

Tenere estas pli malproksima de loĝataj lokoj kaj vojoj, ol Amadror, kaj multe pli granda ol ĝi per sia areo — jen kia estis la konsidero de la kapitano, kiam li proponis transporti la testojn en tiun lokon. Tamen forto de eksplodo de modernaj termonukleaj bomboj estas tiom granda, aperanta radiaktiveco estas tiom forta kaj disvastiĝo de venenaj produktoj de nuklea disfalo estas tiom vasta, ke la testoj sendube malutilos la tutan Saharon.

Tio ŝajnis al la kapitano krimo, malinda de la altkultura homo — eŭropano, en kies mision li kredis. Kaj li mem, plenumanta almenaŭ la plej komencan etapon de la abomena afero, sentis sin perfidulo. Jes, ankaŭ li perfidos tiun liberan mondon, vaste etendiĝintan en la arda flamo de la suno kaj en milda kareso de mirinde helaj stelaj noktoj. La mondon, kiun li, same kiel ĉiuj loĝantoj de la dezerto, perceptis simila al la ĉielo, proksima al eterna lumo de la kosmo. La kapitano estis febre pripensanta eblon rezigni aŭ saboti la komision. Kaj, same kiel sennombrajn fojojn antaŭ tio, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj landoj, servema penso sufloris al li, ke li ne povos prokrasti eĉ je unu tago tion, kio estas farata. Se ne li, do alia, tria, deka, dudeka — la militestroj kaj la registaro disponis eĉ tro multajn kuraĝajn kaj sufiĉe inteligentajn homojn, pretajn al ĉio.

Kaj jam longe antaŭ la sunleviĝo la aŭto de la geologia ekspedicio forlasis la purajn stratojn de Tamanrasset kaj direktis sin al la sud-oriento, tien, kie trans la montoj de Hoggar kaj la valoj de Air, vivplenigitaj de vegetaĵoj, etendiĝis la malviva Tenere, kiun kaŝis turniĝantaj kirloj de varmega aero kaj fantomaj muroj de miraĝoj.

Kaj ankoraŭ post unu tago la granda blanka aŭto de la profesoro, obtuze grumblante, estis superanta longan leviĝon al montodorso okcidente for de Tamanrasset. Tiressuen senzorge sidis sur sia ordinara loko en ĉiu ekspedicio — ĉe la antaŭa muro de la kargujo, super la malfermita fenestreto de la ŝoforo, preta ĉiumomente indiki direkton.

La akraj pintoj de Hoggar malrapide foriradis malantaŭen, ilin estis anstataŭantaj pli helaj montoj, rondaj, kiel gigantaj rulŝtonoj. En interkrutejoj ĉesis ŝtonaj fluoj de sur faligitaj krutaj deklivoj. La malmola fundo de sekaj fluejoj iĝis loza. Resonanta eĥo de la forta motoro ektondris en ĉiuj direktoj, atingante malproksimajn montojn, kies dentaj rokoj kaj segilaj dorsoj akre konturiĝis malantaŭe, en la ekbrulinta oriento.

La aŭto balanciĝadis, plonĝadis, ŝanceliĝadis tutkorpe sur ŝutiĝemaj sabloj, despere batiĝadis kaj tremadis sur malgrandaj kavoj. La pasaĝeroj estis svingataj, ĵetataj kaj balancataj, sed ili estis kutimiĝintaj homoj, kun korpoj, akirintaj tiun aŭtomatan kapablon adaptiĝi al ajnaj ĵetiĝoj de la aŭto, kia evoluas ankaŭ ĉe maristoj kun multjara kutimo al balanciĝado de ŝipo.

Per larĝaj ŝtupoj estis malleviĝanta al Tanezrufto la monta lando. Skarlata fajro ekbrulis super la muro da montoj, kaj de ĝi ektiris sin malsupren gigantaj oblikvaj kovraĵoj de rozkolora krepusko. Tavole, unu super la alia, alternis diversaj tonoj de roza lumo, roz-cindraj malsupre, sur fundoj de interkrutejoj kaj ĉe piedoj de ŝtupegoj, kaj ĉiam pli helaj kaj puraj supre. Dum leviĝadis la suno kaj foriradis malsupren la aŭto, la roza lumo, priverŝinta la dezerton, paliĝadis kaj estis kvazaŭ forblovata de la arda spirado de la tago. Tute nigraj altebenaĵoj el lafoj alternis kun rokoj de rozaj granitoj. Malhelaj vulkanaj montopintoj brulis per viola lumo en aŭroraj radioj. Vojaĝo ĉiam iĝas pli facila, se la lando estas diversa. Rokoj de Atakor kun bizaraj efloreskaj figuroj, nekredeblaj krutaĵoj kaj klifoj liberigas fantazion de la menso, ne okupita en la malrapida vojaĝo. Strangaj vizaĝoj, maskoj, malamikaj figuroj rigardas de supre, de krutaj muroj, sur turniĝoj de interkrutejoj subite elkreskas monstraj bestoj; ensorĉitaj turoj kaj ŝutiĝantaj deklivoj ŝajnas ruinoj de nekonataj urboj. Sub la arda suno nigraj ŝtonoj varmegiĝas, kiel krudferaj kaldronoj. Varmega aero naĝas super ili per bluetaj fantomaj lagoj, kaj ĝiaj leviĝantaj fluoj svagigas objektojn al ŝanceliĝemaj, malklaraj konturoj, en kiuj la okuloj, laciĝintaj pro la blindiga lumo, povas vidi nekredeblajn aferojn. Kaj eŭropanoj — tiuj, kiuj venas al nomadoj de Saharo kiel atentaj amikoj, — ne ĉesas miradi pri senlima fantazio de la tuaregoj, ĉerpantaj ĝin el la naturo de sia lando — neelĉerpebla fonto de inspiro. La sabloj iĝadis pli malkompaktaj, pli ofte renkontiĝadis larĝaj konusoj de argiloj, cementitaj de la suna ardo. Malaltiĝadis, deirante posten, montaj ĉenoj; helflavaj manteloj de sablo estis surrampantaj pli alten sur iliajn deklivojn. Ŝajnis, ke ŝtonaj tentakloj de la montaro, etendiĝantaj postsekve de la vojaĝantoj, senforte mergiĝas en maron de lozaj sabloj, eta ŝotro kaj buntaj argiloj kun brilantaj koloraj spuroj de amaraj saloj. La dronantaj en la dezerta sablo montoĉenoj estis disirantaj ĉiam pli larĝe, ĝis dividiĝis al apartaj montetoj kaj solrokoj, kiel ŝtonaj insuloj altantaj sur ebenaĵo. Zonoj de ŝotriĝinta ŝtono estis ĉirkaŭantaj tiujn insulojn kiel atesto de kruela batalo de la malmola formo kontraŭ senforma loza materio.

La varmego plifortiĝadis, la alta suno verŝadis torenton de lumo, brilanta tiel, ke ĝi ŝajnis griza kaj senteble peza, kiel plumbo. Per plumba pezo ĝi sedimentadis sur la kapojn de la vojaĝantoj, la rezistanta al ĝi sango furioze frapadis en la tempioj, premadis la kranion per netolerebla doloro. La okuloj senteble ŝveladis en la okulkavoj, helaj koloraj makuloj turniĝadis sub la nigraj vitroj de la defendaj okulvitroj. La ŝoforo kaj la profesoro, priblovataj en la stirejo de speciala ventolilo, devis kun peno forpeladi tiun koloran deliron de la trovarmigita cerbo, por observi la vojon. Sed la terura potenco de la suno jen ŝirmadis la forojn per kurteno de varmega aero, jen malversimile proksimigadis forajn montetojn, montoĉenojn kaj sablajn dunojn. Ĉiuj etaj kavoj kaj ravinoj ŝajnis monotona griza surfaco, sterniĝante per glata tapiŝo. Tio malfaciligadis elekton de vojo. La aŭto balanciĝadis kaj hurladis eĉ pli forte, kaj la forto de la trovarmigita motoro malkreskadis kun ĉiu horo de la veturo, malgraŭ la radiatoro de duobla kapacito kaj ok-padela ventolilo.

Atentinte plendojn de la ŝoforo, la profesoro turnis sin al Tiressuen, kiu, kvazaŭ okazis nenio eksterordinara, fumetis en sia posteno en la kargujo.

— Ĉu ne estas tempo por halti kaj atendi malkreskon de la varmego?

La tuarego nege balancis la kapon.

— Necesas domaĝi la aŭton! — ekkriis la profesoro. — Kial ni ne povas veturi vespere?

— Vespere ĉi tien venos forta tempesto, — respondis Tiressuen. — La akvo en bareloj sekiĝados... kaj necesos stari sur la loko. Necesas nun veturi pluen!

— Kial ci scias, ke estos tempesto?

— Ĉi tie ĉiam estas tempestoj. Tia loko. La montoj de Ahaggar batalas ĉi tie kontraŭ Tanezrufto.

La profesoro ordonis al la ŝoforo veturi pluen.

Tanezrufto — la lando de pereo, soifo kaj miraĝoj — sterniĝis per senfina ebenaĵo. Iam atingebla por karavanoj ne en ĉiu sezono kaj nur per la sola vojo tra putoj de In Ziz kaj jarg Afarag, la terura Tanezrufto evidentiĝis oportuna vojo por rapidaj aŭtoj. Tamen, aŭtoj al Sudano iradis laŭ la sama malnova karavana vojo, provizante sin per alveturigita akvo en intera stacio Bidon-5. La soleca aŭto de la arĥeologia ekspedicio estis veturiganta en du blankaj bareloj solidan rezervon je tricent litroj da akvo kaj povis ne viziti la stacion. Meze de la tago la benzinpumpilo de la kamiono komencis rifuzi pumpi la elvaporiĝantan benzinon. La plasto de la stirrado komencis bruligi la manojn de la ŝoforo, kaj li ĉirkaŭvolvis la stirilon per ĉifono. Necesis fari halton. Neprofunda seka fluejo donis azilon al la vojaĝantoj, kaj ili etendiĝis sur la sablo sub la aŭto. Tio estas la sola ebla ombro en Tanezrufto — malgranda rektangulo, kiu apenaŭ sufiĉis por kvin homoj. Estis terure deiri eĉ je unu paŝo de ĝi, en la furiozantan flamon de la suno. Kvazaŭ ĉio viva malaperis de sur la vizaĝo de la tero kaj la kvin vojaĝantoj restis la lastaj homoj en la maro da blindiga ardo sur la sablo, supre priŝutita de eta griza ŝotro.

La dezerto spiris fajron en la vizaĝojn de la venintoj, kaj pro ĝia spiro fendiĝadis la lipoj, krevadis la sangovazoj en la okuloj kaj la nazo, iĝadis ĉiam pli malfacile malglui la peziĝintajn palpebrojn unu de la alia. En la buŝo aperis abomena impreso — kvazaŭ la lango, kovrita de vundoj, tuŝas sekan paperon aŭ ŝtofon. Pro akvumado la doloro ĉesadis, sed baldaŭ reaperadis. La homoj estis timigitaj de Tanezrufto, sed tro malspritiĝis kaj elturmentiĝis, por plendi al la sorto, kiel neeviteble faras la eŭropanoj en ĉiuj malfacilaj okazoj de sia vivo.

Nerimarkite la senfina tago transiris en vesperon, kaj la furiozo de la malleviĝinta suno finfine malfortiĝis. La aŭto ĵetis longan ombron, en kiu kaŝiĝus kvindek homoj, sed nun ĝi ne estis necesa. Ĉio ĉirkaŭe ricevis klarecon de konturoj, iĝis videblaj ankaŭ malkrutaj ondosimilaj montetoj de la dezerto, tage estintaj malklaraj en griza nebulo de la arda aero. La apatiaj kaj malfortiĝintaj homoj eksidis sur siajn lokojn, la ŝoforo, malbenante la tagon kaj la horon de sia naskiĝo, startigis la motoron, kaj la blanka kamiono komencis balanciĝadi kaj plonĝadi sur malkrutaj tuberoj. Tranaĝis pretere mallarĝaj uedoj kun unu-du tufoj da sekiĝintaj herboj. La ekspedicio profundiĝis en Tanezrufton — ĉirkaŭe estis nenio, krom sablo, densigita de tempestoj, fojfoje kovrita de strioj kaj kojnoj de malhela gruzo kaj ŝotro. Kiom povis atingi la agla vido de la tuarego kaj eĉ la dekobliga binoklo de la profesoro, ĉie sterniĝis la ebenaĵo, fore, ĉe la horizonto, dronanta en polva nebulo.

Subite la homoj vigliĝis. Tre klaraj, tute rektaj linioj tratranĉis la ebenaĵon de Tanezrufto sur tuta ĝia videbla longo ekde la norda rando de la horizonto ĝis la suda. Pli proksime la linioj diskuris, disiris, kiel trakoj sur fervoja stacio, kaj transformiĝis en larĝajn spurojn de potencaj aŭtoj. La profesoro haltigis la aŭton. La vojaĝantoj nevole rigidiĝis antaŭ la majesta vidaĵo. Kio estas aŭta spuro sur eluzitaj vojoj inter vilaĝoj kaj fabrikoj de la gepatra Francio? Tute ordinara afero, altiranta nenies atenton. Kaj sur asfaltaj aŭ betonaj ŝoseoj spuro de aŭto estas apenaŭ rimarkebla kaj necesas eble nur al specialisto, enketanta akcidenton.

Sed ĉi tie, en la profundo de la terura dezerto, estas tute alia afero! Jen la ĉefa spuro, arabeska, rekta kaj senceda. Du ĝiaj sulkoj iom post iom proksimiĝas inter si kaj finfine kuniĝas en unu mallarĝan rubandon tie, en la malklariĝanta glata limo inter la dezerto kaj la ĉielo. Apude iras aliaj spuroj, pli malnovaj, parte jam forglatigitaj de la vento, fojfoje transirantaj de unu flanko al la alia, kreante belajn malkrutajn kurbojn. Fojfoje la nekonataj ŝoforoj preferadis sian propran vojon — tiam, apartigita de strio da netuŝita sablo disde la ĉefa vojo, apude iris neprofunda, sed stampita en ĉiuj detaloj de randumo spuro, same rekte kuranta tra Tanezrufto al la nevidebla celo. La tuta potenco de nia tempo ŝajne koncentriĝis en tiuj impetaj, tro rektaj linioj, la signoj de venko de la aŭto super la dezerto, super la plej neatingebla kaj danĝera parto de Saharo, kiu sukcesis nek haltigi, nek malrapidigi la kuron de la feraj kameloj de la dudeka jarcento.

La kuraĝaj ŝoforoj rostadis ovaĵon rekte sur la kapotoj de siaj aŭtoj, ardiĝintaj sub la suno de Tanezrufto, kaj persiste trabatiĝadis antaŭen, batalante kontraŭ timigantaj miraĝoj. Se la tuaregoj vidis en la ardo de la terura dezerto Deblis-on — la demonon de Tanezrufto kun malplenaj okulkavoj, vestitan en nigra kovrotuko, sidantan sur skeleto de kamelo kaj rondirantan ĉirkaŭ mortkondamnitaj vojaĝantoj, — do la ŝoforoj rakontadis alion. Ĉe la markŝtono 285, kie en konstruado de vojo pereis multegaj kondamnitaj pro ribelo soldatoj de la Fremdula Legio, post aŭtoj sekvadis iliaj fantomoj — maldikaj serpentumantaj figuroj, turniĝantaj ĉirkaŭ la aŭto, sendepende de ties rapido. Ili vokadis per raŭkaj voĉoj, kaj la sola eblo de saviĝo de ili konsistis en ofero de felsako kun akvo. Ĝin necesis ĵeti al ili, kaj tiam ili postrestadis, kaj la aŭto foriradis per maksimuma rapido.

Multaj aferoj ŝajnadis al homoj, konsumitaj de la ardo — la trovarmigita cerbo kaŭzadis en la okuloj plej terurajn halucinojn. Sed tamen la rektaj linioj de la aŭtaj spuroj striis la dezerton per giganta liniilo!

La aŭto de la arĥeologia ekspedicio, starinte iomete, krucpasis la vojon de la transsaharaj aŭtoj kaj ekiris stampi ĉi tie, sur la glata tereno, la sian, same rektan kaj klaran. La vojaĝantoj renkontis la vojon inter la stacio Bidon-5 kaj la markŝtono 540, malproksime norde de oazo Tessalit — la antaŭaĵo de jam malpli dezertaj stepoj de Sudano kaj Niĝerio. La soleca aŭto longe iradis en roza nebulo de sunsubiro, poste laŭ la mallarĝa vojeto de lumo de la lumĵetiloj en monotona maro de nokta obskuro. Mallonga noktado, kaj denove vojo kun halto longe antaŭ la veno de la varmega tempo de la tago, sub alta krutaĵo ĉe komenco de granda ergo Azemnezi. Ekde tiu ĉi loko la vojo iĝis malfacila — lozaj sabloj kovris la tutan areon de la ergo per onda vico. La aŭto moviĝadis en ĝi sur substernataj «ŝtuparoj» el ĉene ligitaj lignaj latoj, farinte dum la vespero nur kelkajn kilometrojn.

Ĉe la aŭroro la kamiono, kvazaŭ ripozinta dum la nokto, rapide elgrimpis sur ŝutiĝeman leviĝon de la rando de la ergo. Plue okcidente la lando estis prisemita de konusformaj sablaj montetoj, obtuze tranĉitaj sur la pinto kaj kovritaj de mirinda ondetaro — reto da kalikformaj kavetoj. Tiressuen gvidis la aŭton ĉirkaŭire de tiuj montetoj, al la leviĝo al roka vico, subite aperinta meze de la sabla spaco.

— Ĉu malproksimas la ruinoj, Tiressuen? — vokis la gvidiston la profesoro, kun maltrankvilo kalkulanta mense, kiom da litroj da benzino ili malŝparis por la batalo kontraŭ la sabla fundo de la ergo Azemnezi.

— Jam proksimas, tie. — La tuarego almontris sud-okcidenten, kie sur malkruta deklivo de la rokvico videblis multaj rondigitaj de vento nigraj ŝtonoj, de malproksime ŝajnantaj amaso da iaj testud-similaj estaĵoj.

La sciencisto suspiris kun faciliĝo.

— Kial ĉi tie estas tiaj strangaj montetoj? — demandis li, almontrante la sablajn konusojn kun ties skulptaj surfacoj.

— Vento, — lakone diris la tuarego, ĉirkaŭskribante per la mano kelkajn rondojn, kaj ĉiuj komprenis, ke li parolas pri turniĝantaj kirloj, levantaj fostojn da sablo al duonkilometra alto kaj frakasantaj ĉion, kio estas ne ŝtono kaj ne dezerta vegetaĵo, enradikiĝinta en la grundo per dudekmetraj radikoj.

Denove malrapide rampantaj horoj, same kiel la aŭto. Denove la plumbogriza mallumo de peza ardo, sonora frapado de la piŝtaj aksoj de la trovarmigita motoro, akra odoro de brulanta oleo. Sed jen la aŭto leviĝis laŭ la firma deklivo, zigzagante inter ŝtonoj, eroziitaj de la vento. Rondajn rokojn, piramidajn markezojn, akrajn elstaraĵojn anstataŭadis muroj, turoj, pordegoj... Akra, maltrankvila diveno tremigis la profesoron. Malkleraj kaj fantaziantaj idoj de la dezerto fojfoje opinias tiujn bizarajn rokojn ruinoj. Ĉu vere ankaŭ lia ekspedicio iĝos viktimo de simila eraro? Ho, diabla bastardo, ĝuste tiel estas!

La tuarego per potenca gesto haltigis la aŭton en tiu momento, kiam la ŝoforo intencis deklari al la profesoro pri neceso halti kaj traatendi la varmegon.

En furioza kolero, kun sentoj, obtuzigitaj de la varmego kaj malfacila vojo, la arĥeologo elsaltis el la stirejo.

— Kien ni alveturis? Kie estas la ruinoj? — kriegis li.

La klaraj grizaj okuloj de Tiressuen indigne brileris sub la kovro de la kaptuko. Nehaste levinte la maldekstran manon kun larĝa leda braceleto, sub kiun estis enŝovita ponardo kun kruca tenilo, la tuarego almontris malsupren.

La aŭto haltis sur la rando de deklivo de la altebenaĵo, priŝutita de seninterrompaj ŝtonpecetoj. Per nigraj abutmentoj estis malleviĝantaj malsupren krutaĵoj, glatigitaj de la vento, tratranĉitaj de profundaj kaj mallongaj ravinoj, donantaj al la tuta roka muro festonan konturon, kvazaŭ faritan de la homaj manoj laŭ bizara arĥitekta ideo. Sub la krutaĵo sterniĝis negranda serir — ebenaĵo, kovrita de rompaĵoj de silikaj skistoj kun profundaĵo de antikva lago, de kiu restis ronda makulo de akrapintaj dunoj.

Kaj sur la ebenaĵo, klaraj eĉ en nebulo de la varmega aero, videblis falintaj muroj, konstruitaj el pecegoj de ruĝa ŝtono, iaj interkruciĝantaj elstaraĵoj, pasejoj de pordegoj kaj stratoj. Kaj jen sendubaj turoj — nur kreteno povas miksi ilin kun la nemanfaritaj verkoj de la vento! La areo de la ruinoj estis negranda, sed la konstruaĵoj estis tre masivaj kaj havis trajtojn de granda antikveco, distingebla por la sperta rigardo de la arĥeologo.

La francoj ekkriis. Antaŭ sekundo pretaj rigardi al Tiressuen, kiel al idioto kaj krimulo, ili interrompante unu la alian laŭdis la gvidiston.

— Por kio do ni staras ĉi tie? — ekkriis la profesoro. — Restis kelkaj kilometroj. La ruinoj estas tute proksimaj! — Kaj la arĥeologo tradukis sian demandon en la araban por Tiressuen.

La gvidisto klarigis, ke la plua vojo estas tre malbona. Estos pli bone iri al la ruinoj perpiede kaj pririgardi ilin.

— Ni bezonas ne pririgardi, sed esplori ilin, — kontraŭdiris la arĥeologo. — Necesas esti tie dum tri tagoj, kiom sufiĉos akvo.

— Pli bone estas pririgardi, kaj poste alveturi denove. Alveturigi rezervon de akvo, manĝo...

— Unue ni eksciu, ĉu indas. Estas absurde iri perpiede de ĉi tie en la varmego, kvazaŭ ni estas en kuracloko... — La profesoro ekkonsciis, ke la tuarego ne komprenas lin kaj rigardas kun ĝentila, iomete degna intereso. — Necesas alveturi. Kaj tuj. Ni ne perdu tempon por halto, sed definitive instalu nin sur la loko de la esploro! — insistis la arĥeologo.

La tuarego obeeme grimpis al sia loko ĉe la stirejo. La aŭto longe startadis kaj finfine ekveturis. La gvidisto, lerte elektante la vojon, gvidis ĝin dekstren, kie la altebenaĵo estis glate malleviĝanta kaj la festonoj de krutaj deklivoj iĝadis larĝaj kavoj de ravinoj.

Jelpante per la bremsoj, la aŭto malleviĝis laŭ sabloŝtonaj platoj en la profundaĵon, grand-era ŝotro ekkrakis sub la masivaj pneŭmatikoj. La kamiono trairis la ravinon. Akcelante la motoron, la ŝoforo impetis al sturmo de la leviĝo. Tondro de la motoro, hurlo de la plej malalta rapidumo kaj ordinara resonanta eĥo. Subite la indikilo de la olea pumpilo falis maldekstren, al la nulo, malforta krako aŭdiĝis interne de la motoro, kaj la paliĝinta ŝoforo malŝaltis la sparkadon. La aŭto ekiris malsupren, glitante sur grand-era sablo, ruliĝanta, kiel kugletoj, sub la senmovaj radoj. Ĉiuj ĵetiĝis al la muroj de la kargujo en timo, ke la kamiono renversiĝos. Sed la aŭto malrapide glitis al la ravino kaj haltis, tuŝinte elstaraĵojn de ŝtona plato.

— Kio, kio okazis? — elpremis el si la arĥeologo. (La responso de estro, ĝis nun ekzistinta nur koncerne de la esplorado, subite iĝis grandega fronte al la danĝero). — Provu... — komencis li.

La ŝoforo svingis la kapon kaj, startiginte la motoron, tuj malŝaltis ĝin. En premanta silento ĉiuj amasiĝis apud la aŭto, dum la ŝoforo ekrampis sub la kapoton. Tiressuen eksidis sur ŝtonoj kaj transmovadis la rigardon jen al unu vizaĝo, jen al la alia, penante kompreni, kio okazis.

Baldaŭ evidentiĝis tuta seriozeco de la paneo. Malgranda dentorado de la olea pumpilo dispeciĝis, difektinte la duan. Ĉu eraro, ĉu malbona produktado aŭ malbona kvalito de la materialo, kiu tie, en Francio, minacus nur per trenado fare de alia aŭto aŭ per kelkaj horoj da atendo, ĉi tie, en Saharo, por la soleca aŭto iĝis mortkondamno. Nur la profesoro kaj la radiisto sciis, ke ili fordonis la radistacion al la kapitano, esperinte al firmeco de sia aŭto kaj abundo de rezervaj pecoj. Kaj inter ĉiuj tiuj pecoj ne estis la necesa, ĉar paneo de olea pumpilo estas malofta okazo por moderna aŭto.

Dum la anoj de la ekspedicio estis konsciantaj sian staton — kun malbenoj, silenta angoro aŭ en malkuraĝa perplekseco, la profesoro kaj la tuarego, kliniĝinte super la mapo, penis kiel eble plej precize determini la lokon de la paneo. La plej proksima kaj plej fidinda estas la linio de la transsahara vojo, kiun ili krucpasis. Tio estas cent dudek kilometroj orienten. Se iri rekte al Bidon-5 — cent kvardek kvin kilometroj. Tamen tie eblas trovi dentoradojn aŭ voki urĝan helpon. Eŭropano en Tanezrufto apenaŭ pasos eĉ sesdek kilometrojn. Tio signifas: se tion ne penos fari la tuarego, do ili ĉiuj pereis.

La eŭropanoj draste ŝanĝiĝis. Bruemaj kaj malpaciencaj, arogantaj kaj vantaj, ili iĝis malrapidemaj kaj severaj. Plenaj de angoro, ili atente observadis Tiressuen-on.

Tiel malgrandaj rabobestoj sidas ĉirkaŭ leono en atendo, kian decidon faros la potenca besto. Tiel observas akuzatoj la juĝiston, elirintan por deklari la verdikton.

La tuarego fumis, ĵetante preterajn rigardojn al la mapo kaj ree enirante en senmovan kontempladon de io, pasanta antaŭ la mensa rigardo. Ĉiuj ekspedicianoj sciis, ke Tiressuen vokis al helpo tutan sian kolosan memoron kaj sperton, ĉiujn rakontojn de kamaradoj kaj antikvajn legendojn, por decidi, kien li iru. Cent kvardek kvin kilometroj — tio estis tro multe eĉ por tubuo, ne nur por tuarego, sed Tiressuen opiniis sin egala al tiuj elstaraj mastroj de la dezerto. La mastroj, konkerintaj ĝin sen la teĥnika saĝo de la eŭropanoj — sole kun helpo de sia eltenema korpo kaj de sia firma animo!

La tago estis kliniĝanta al vespero. Tiressuen kvazaŭ rekonsciiĝis. Li deĵetis malantaŭen la kaptukon, peze suspiris kaj sinĝeneme ridetis. Kaj la eŭropanoj ekvidis, kiel ankoraŭ juna kaj bonkora estas tiu severa nomado, kiu iĝadis tiom minaca kun envolvita vizaĝo, en siaj malhelbluaj vestoj.

— Mi iros al Bidon-5! — deklaris la tuarego.

Al li oni ĵetiĝis, premadis la manojn, kaĵole frapadis la ŝultron, proponadis ajnajn konservaĵojn, vinon kaj cigaredojn.

La tuaregoj manĝas nek fiŝojn, nek ovojn, nek birdojn, kaj Tiressuen timetis konservaĵojn. Li konsentis kunpreni flaskon kun akvo, iomete da ĉokolado kaj salaj biskvitoj, kaj krome plenŝtopis la sinon per cigaredoj.

— Prenu mian kompason, Tiressuen, — proponis la ŝoforo.

Sed la nomado rifuzis preni kaj la mapon, kaj la kompason.

La steloj kaj la suno — jen la seneraraj vojmontriloj de tuarego, kaj la ĉielo de la dezerto neniam estas ŝirmita.

— Ni tiel dankas cin, Tiressuen! — ekkriis la kortuŝita profesoro. — Ni, se ni saviĝos, neniam forgesos, kion ci faras por ni...

— Mi ankoraŭ nenion faris, — la tuarego ree iĝis severa, — kaj ne por vi — ja mi savas ankaŭ min mem. Se mi atendos feliĉan okazon, do mi pereos kune kun ĉiuj. Da akvo sufiĉos por kvin tagoj... Kio okazos dum tiu tempo?

— Jes, jes, certe, — haste konsentis la arĥeologo.

Dubo ĵetiĝis en liaj okuloj, observantaj Tiressuen-on, la lipoj tremeris. Sur la vizaĝo de la staranta apude ŝoforo reflektiĝis eĉ pli malkaŝa timo. Tiressuen komprenis. Kiel ĉiuj etanimaj homoj, opiniantaj sin sagacaj, ili strebis legi en Tiressuen proprajn pensojn kaj kaŝitajn sentojn. Ili timis, ke la tuarego, savante la propran haŭton, fuĝos ien.

La suspekto de la kunvojaĝantoj kolerigis Tiressuen-on, sed li venkis sin, dirinte:

— Nun necesas dormi — ĝis la veno de la nokto!

Deirinte post ŝtonan elstaraĵon, li komencis sterni la mantelon sur la malgranda makuleto de ombro. Li ankoraŭ ne sukcesis fari tion, kiam servemaj manoj malvolvis drelikon, metis molan matracon. La kunvojaĝantoj paŝadis mallaŭte, paroladis flustre. La tuarego kuŝis kaj pensis, kial la eŭropanoj povas vere bone rilati al la dezertanoj, nur kiam venas malfeliĉo kaj neceso pri helpo. La eŭropano iĝas vere homeca sub premo de kruela neceso — tio ŝajnis al tuarego malnobla.

Tiressuen vekiĝis, kiel li difinis por si — en vespera krepusko. Post preĝo, sattrinkinte kaj iomete manĝinte, li turnis sin al la oriento.

— Barak allah fik! (Dio gardu vin!) — diris la tuarego kaj nehaste ekpaŝis, akompanata de vigligaj krioj de la restintoj.

La profesoro longe rigardis tien, kie solviĝis en travidebla mallumo la alta figuro de la gvidisto. Ronĝata de antaŭtimoj, li centan fojon ĵuris malavare rekompenci la tuaregon, se tiu revenos... Sed ja se li ne revenos, neniu kaj pro nenio povos rekompenci. Ilin oni trovos, certe, sed ĉu jam gravos tio por lia tuta negranda ekspedicio! Kaj ree la arĥeologo malbenadis sin pro tio, ke li cedis al la peto de la kapitano. Nenia sperto povas kontraŭstari al hazardo, kaj tion li, kiel sciencisto, devus scii! Al diablo tiujn sinturmentojn — ja la radistacio tutegale mankas!

La juna asistanto de la profesoro neaŭdeble alproksimiĝis.

— Viaj ordonoj por morgaŭ, chief? — La asistanto estis anglomaniulo.

— Ni vekiĝu antaŭ la sunleviĝo. Ni iros al la ruinoj — ja necesas pririgardi tiun ĉi trioble damnitan lokon! Auguste, la ŝoforo, restos kun la aŭto kaj kuiros tagmanĝon. Iros ni triope — vi, mi kaj Pierre.

La ruinoj distancis pli multe, ol ŝajnis al la profesoro. Ili krome estis absorbe interesaj, kaj, kiam la arĥeologo rekonsciiĝis, ke tempas reveni al la aŭto, la suno leviĝis jam alte. La revena vojo ŝajnis al la profesoro vera torturo. Batalante kontraŭ la deziro eltrinki la tutan rezervon da akvo en la flasko, peze paŝante laŭ kraketanta kruda sablo kaj ruliĝanta sub la piedoj nigra ŝotro, la arĥeologo sentis, ke lia korpo elsekiĝas en bruliganta forno. Pensoj nebuliĝis, insiste revenante jen al glacia gasakvo de la hotelo en Tamanrasset, jen al fabela diverseco de trinkaĵoj sur ajna strato de Parizo, jen simple al malvarmaj rojoj kaj riveroj, kiujn li tiel neglektadis en Eŭropo, ne suspektante, kian vivigan forton kaŝas en si tiuj torentoj da ordinara akvo.

— Akvo! — La profesoro laŭte prononcis la lastan vorton, facile plorsingultinte pro la mensa vido de malvarma kaj pura monta torento, tiel neelteneble mirakle lirlanta sur ŝtonoj.

— Ĉi tien, ĉefo, — vokis lin la juna asistanto, almontrante negrandan sablan monteton kun kruta orienta deklivo. Sterniĝinte sur la tero, post tiu deklivo, eblis kaŝi en la sava ombro la kapon kaj la ŝultrojn.

La asistanto ĵetis rigardon trans la ŝultron al la monta ŝtupego, kie enkaptiĝis la aŭto, pesis en la mano la flaskon kaj kun suspiro remetis ĝin al sia flanko.

— Ŝajnas, ke ni neniam ĝisiros, — balbutis la studento-radiisto Pierre, interkaptinte la rigardon de la asistanto. — La tempo rampas same malrapide, kiel mi rampas mem. Kaj kun ĉiu paŝo mi perdas fortojn. Se mi scius, mi prenus sur la ŝultrojn sitelan termoson...

— Kaj trenus ties pezon eĉ malpli rapide! — kontraŭdiris la asistanto.

— Tamen mi trinkus! Trinkus! Imagu, nun — du litrojn da malvarma akvo...

— Sufiĉas! — interrompis lin kolera ekkrio de la profesoro. La arĥeologo kuŝis sterne, kaj lia voĉo kvazaŭ iris el sub la tero. — Mi malpermesas konversaciojn pri akvo, limonadoj, pri Parizo kun ties kafejoj kaj bierejoj, kie sur ĉiu paŝo eblas trinki kiom ajn. Sufiĉas babili pri riveroj, pri naĝado!

La junuloj interŝanĝis rigardojn. Neniu el ili eĉ intencis paroli ion similan. La asistanto turnis la fingron ĉe sia tempio.

— Kie nun estas Tiressuen? — subite demandis la studento. — Kion li faras? Por ni restis iri ĉirkaŭ ses kilometroj, kaj kiom por li?

La profesoro turniĝis sur la flankon. Li klare imagis al si la altan bluan figuron, senfine solecan meze de la bruliganta oceano de Tanezrufto, tiom malfortan antaŭ la monstra forto de la dezerto.

— Ni iru, amikoj, — firme diris li, ekstarante.

— Kaj kio estas tie, profesoro? — subite demandis la studento, almontrante okcidenten.

— Tre malproksime ĝis helpo! Grandegaj ergoj kaj sebĥroj, antikva karavana vojo al Timbuktuo kaj fama salminejo Taudenni, en kiu loĝas areto da homoj.

— Salminejo en la centro de Saharo! Kiu do fosadis tie?

— Antaŭe sklavoj, kaj poste ankaŭ liberuloj, konsentintaj loĝi tie de unu karavano ĝis la alia.

— Kaj se la karavano malfruadis?

— Ĉiuj pereadis, tio okazadis plurfoje. Pereadis ankaŭ karavanoj sur la vojo el Timbuktuo al Taudenni. Ekzemple, en la mil okcent kvina jaro karavano el mil okcent kameloj kaj du mil homoj pereis pro soifo ĝis la lasta homo. Neniu saviĝis! Malgranda eraro de gvidistoj aŭ putoj, sekiĝintaj pro tempestoj — kaj fino...

— Ora salo estas liverata en la landon de nigruloj!

— Vi pravas, la salo antaŭe valoris same kiel sama pezo de arĝento. La nigruloj ja estas defenditaj kontraŭ la ultraviola radiado de la suno, tamen ricevas pli da varmo pro la infraruĝa kaj pli multe ŝvitas, ol la blankuloj. Ilia bezono pri salo estas pli alta. Multaj vojaĝantoj priskribas teruran salan malsaton, kiu turmentis nigrahaŭtajn terkulturistojn kaj en arbaroj, kaj en savanoj...

La asistanto, avide aŭskultinta la konversacion, haltis.

— Ho, mi komprenis gravan aferon, ĉefo! Jen kial nia Tiressuen kaj ĉiuj tuaregoj estas envolvitaj en siajn malhel-bluajn kovrotukojn. Ili estas blankhaŭtaj, kaj ili devas defendi sin kontraŭ la malutila ultraviola radiado de la sahara suno!

— Tute prave! Kaj mi aldonos: ĉu vi scias, ke ekzistas tiel nomataj blankaj tuaregoj? Tio estas nigrahaŭtuloj, kiuj portas blankajn kovrotukojn, penetreblajn de la ultravilaj radioj, kiu ne malutilas al ili, sed reflektantajn la infraruĝajn termikajn radiojn, kiuj tro varmigas la malhelan haŭton. Antaŭe tiuj nigrahaŭtuloj estis sklavoj. Al ili estis leĝe malpermesite porti bluajn vestojn, kaj ili portadis la blankajn — ĝuste tion, kion ili bezonis. Tion pripensu sinjoroj medicinistoj — ili malmulte pensas pri tiaj aferoj...

La lastaj centoj da metroj laŭ grandaj rulŝtonoj ĉe la piedo de la krutaĵo estis vera turmento. La akvo estis eltrinkita, kaj la soifo ronĝadis la gorĝojn, ŝirmadis per ruĝa nebulo la okulojn. Kaptante per la buŝoj la ardan aeron, la tri esploristoj surgrimpis la krutaĵon sur kvar piedoj, kaj falis en la ombron de la aŭto, dum Auguste estis haste pleniganta grandajn supajn tasojn. Soifo ne estas malsato, kaj sattrinkinta homo rapide reviviĝas. Restas nur dormiganta laco. La ĉasistoj pri antikvaĵoj ekdormetis en la ombro de markezo, kiun Auguste etendis ĉe la flanka muro de la kamiono. Tio estis jam reala defendo kontraŭ la suno de Saharo, kaj la eŭropanoj baldaŭ vigliĝis. Ĉe ambaŭ flankoj de la ravino, en kiu enkaptiĝis la aŭto, estis elstarantaj rondigitaj deklivoj de klifoj el blanka sabloŝtono. La ŝtono estis kovrita de malhel-bruna, preskaŭ nigra krusto, brilanta sub la suno, kiel kiraso. Malvarmiĝado de la rokoj en malvarmaj noktoj kovris la deklivojn per larĝaj fendoj, laŭ kiuj la nigra krusto detavoliĝis kiel giganta ŝelo. La blankaj ŝtonoj blindige brilis tie, kie estis defalinta la nigra kovraĵo. Pro la akra kontrasto inter la krusto, brilanta, kiel nigra spegulo, kaj la blindigaj blankaj makuloj la okuloj vidis flagradon. La senkolora griza lumo super la dezerto same ne donadis ripozon al la vido. Nur glaĉeraj okulvitroj savadis la eŭropanojn. Ili ekkomprenis pli bone, ke la moro de la tuaregaj viroj nigrigi la palpebrojn per farbo aperis tute ne kiel postulo de modo aŭ de siaspeca estetiko.

Ĉiu nokto revivigadis la vojaĝantojn post la taga malviglo. Se tago ŝajnis oceano da varmego kaj blindiga lumo, senlima stela nokto de Saharo iĝadis abismo de senfina ĉielo, forportanta homon en tiajn profundojn kaj forojn de pura travidebla mallumo, ke la malfeliĉoj, danĝeroj kaj eĉ la morto mem komencadis en stranga maniero ŝrumpi, simile al la minaca dezerto, malaperinta en obskuro.

En Eŭropo estis finiĝanta aŭtuno. Ĉi tie tiu sezono esprimiĝadis nur en veno de malvarmaj noktoj, ŝajnantaj glaciaj post la infera taga varmego.

Estis neesprimebla ĝuo kuŝi sur la dorso, envolviĝinte en lanan kovrilon, kaj fordonadi sin al la hipnota potenco de la senfunda ĉielo, mergante sian rigardon en la stelan svarmon de la Lakta Vojo.

Kontraŭvole venadis pensoj pri Tiressuen. La tuarego ne kunprenis kovrilon, kaj se li ne forbrulis en la fajra forno de la tago, do neeviteble devis frostiĝi nokte. Kaj kune kun ĝi frostiĝus la eblo de facila saviĝo por tiuj, kiuj restis ĉe la bareloj kun akvo, sub la markezo, savanta de la mortigaj lancoj de la suno, por tiuj, kiuj kovras sin per varmaj kovriloj en malvarmegaj noktoj.

Nur en la tria tago de la starado la esploristoj kuraĝis al dua ekspedicio al la ruinoj. Dudek kilometrojn da vojo tien kaj reen estus ne timindaj por nokta iro. Sed esplori la ruinojn nokte, kvazaŭ intence senluna, estis neeble. Volnevole la arĥeologoj restus ĝis la varmega tempo de la tago, kaj la irado iĝus por ili turmento. Estis decidite ekiri al la ruinoj antaŭ vespero, sukcesi iomete labori tie, tranokti kaj uzi la tutan tempon ekde la aŭroro ĝis la naŭa horo, kiam ili devis esti ĉe la aŭto.

Neniam poste la esploristoj kuraĝus ripeti tiun noktadon. Al la lumo de la bivakfajro el la ruinoj elrampis miloj da skorpioj kaj venenaj kamelaraneoj. Tuta tiu aro impetis al la homoj, instalintaj sin por noktado. La bivakfajreto el mizeraj tigoj, alportitaj kun si ligneroj kaj papero baldaŭ finbrulis, kaj la homoj restis en mallumo en malegala batalo kontraŭ la rampanta kaj venena abomenaĵo. La sola saviĝo estis hasta fuĝo al la serir, kiel eble plej malproksime de la ruinoj. Dum la tuta nokto en susuroj de la vento al la homoj ŝajnis rampantaj skorpioj. Denove mankis trinkaĵo, kvankam Pierre kaj la asistanto plenumis la promeson kaj trenis en la dorsosakoj grandajn termosojn. En la tria ekspedicio, ree tage, la profesoro ricevis facilan sunfrapon, neglektinte salajn tablojdojn. Liaj junaj helpantoj entreprenis kvaran ekspedicion al la ruinoj, kaj la sciencisto, malfortiĝinta korpe kaj spirite, kuŝis sub la markezo. La silentema Auguste trinkigadis lin per buljono el koncentraĵoj. Kelkfoje la arĥeologo devigadis lin mezuri la akvon en la lasta barelo, kun teruro konvinkiĝante, ke ili konsumis ĝin tro multe en la ekspedicioj tra la bruliganta ardo de Tanezrufto.

La profesoro turnis sian rigardon al la oriento. La nigra aro de tajlitaj de vento piramidaj ŝtonetoj estis malkrute leviĝanta al la griza, morna, tute sennuba ĉielo, reduktante videblon de la konstanta horizonto ĝis kelkaj kilometroj. La tuarego devis aperi neatendita post kelkaj minutoj aŭ tagoj aŭ ne aperi entute. La profesoro rememoris siajn antaŭtimojn, ke Tiressuen povas forlasi ilin al arbitro de la sorto, sed ĉio, kion li sciis pri tiuj idoj de la dezerto, kontraŭis al tia supozo. Sed Tiressuen povis perei, kiel, sendube, pereus ĉiu el ili, se li ekirus mem. Se la tuarego pereis, do tutegale necesos iri, devos iri ĉiuj! Tio estos baldaŭ. Se la gvidisto ne revenos post du tagoj, do necesos forlasi ĉion, ŝarĝi sin per akvo kaj ekpaŝi laŭ la spuro de sia aŭto. La arĥeologo imagis al si tiun senesperan vojon kaj interne tremeris.

La plumba ĉielo estis sufokanta lin, la vento, estinganta post la tagmezo, bruis sur ŝtonoj tede kaj senĝoje. La rando de la markezo egalmezure frapadis la rigidiĝintan aŭton. Rigidiĝintan senespere, kiel tiuj rokoj, eroziitaj de la vento kaj nigrigitaj de la suno, kiel tuta tiu forbruligita kaj malviva mondo, kaptinta lian ekspedicion.

La kvina tago! Neniu jam iradis al la ruinoj, ŝparante la akvon. La homoj kuŝadis, fumadis, sen deziro ludadis kartojn. La profesoro rimarkis, ke en ĉiuj konversacioj estis peneme evitata unu temo — supozoj pri Tiressuen. Evidente, tro serioza estis tiu demando por ĉiu el la vojaĝantoj, por diskuti ĝin en senokupa babilado. La tendaro, la aŭto — ĉiuj objektoj ĉirkaŭe estis kreantaj kutiman ekspedician etoson, per nenio rememorigantan pri la malfeliĉo. Sed la dezerto ĉirkaŭe, malviva, morne susuranta per vento, staris streĉite malamika, kvazaŭ preparante sin al decida atako al la areto da homoj, alligitaj al la aŭto. Ili kvazaŭ transflugis sur alian planedon — tiom ne similis ĉi tie ĉio al la mondo, ekde la infaneco kutima por eŭropanoj. La dezerton oni perceptadis kiel ian malrealaĵon, ŝanĝiĝeme preternaĝantan en rapidaj aŭtaj veturoj. Sed nun, ĉirkaŭante la etan bivakon dum jam kelkaj tagoj, ĝi staris senŝanĝa, kiel eterna minaco al ĉio viva, senfine fora disde la diverseca ekzistado de la homoj, disde iliaj laboroj, amuziĝoj, ĝojoj kaj malfeliĉoj. Neniel eblis kredi, ke en la oriento, nur je cent kvindek kilometroj for de la tendaro, kuras tra la dezerto rapidaj aŭtoj. Ajna el ili transportus ĉiujn vojaĝantojn tien, kie iliaj vivoj ne plu balanciĝos sur ŝanceliĝema pesilo de la malfidela sorto. Tie flugas aeroplanoj... Sufiĉas por ajna el ili iomete flankeniĝi de la ordinara vojo, tiam oni rimarkos ilin de sur la aero kaj la helpo venos post kelkaj horoj!

La sesa tago — la lasta tago de la ebla atendo. Pretiĝante al la perea fino, la junularo ne eltenis. La homoj drinkis vinon, penante trankviligi la streĉitajn nervojn kaj pli facile paciĝi kun la neeviteblaĵo.

La komenciĝinta tago estis speciale varmega, kvazaŭ la dezerto, antaŭsentante venantan periodon de malvarmaj noktoj, estis elverŝanta tage la tutan rezervon de sia fajra furiozo. La profesoro, ankoraŭ ne tute resaniĝinta de la sunfrapo, kuŝis duonkonscie. Malrapide, kvazaŭ dronante en varmega rezino, turniĝadis pensoj en la doloranta kapo. La kunuloj, kuŝantaj ĉirkaŭe, abomene ronkadis, snufadis, peze suspiradis, faradis malkvietajn abruptajn movojn en dormo, elturmentitaj de la ardo kaj de la premanta ilin konscio de kondamniteco. Malserena Auguste malofte ĝemadis, kaj Pierre plende plorsingultadis, elmontrante siajn sentojn en ebria dormo.

La profesoro levetis sian krudfere pezan kapon kaj meĥanike ĉirkaŭrigardis laŭ la kutimo, estiĝinta dum la kvin tagoj, nenion plu atendante de la pejzaĝo, esplorita ĝis abomeno. Subite la arĥeologo faris abruptan movon, frotis per la mano la vizaĝon, forpelante dormon. Malproksime de la aŭto, sur la plata ravina fundo, surŝutita de nigraj ŝtonoj, kreskis negranda talho. Post ĝi vidiĝis io alta, blanka... Ĉu vere? Jes, tio estas meharo! Grandega dromedaro estis proksimiĝanta al la tendaro, portante figuron, envolvitan en ordinaran malhelan veston. Selsakoj el arabeska ledo pendis de sur la arĝente ornamita selo kun la krucforma selarko. Al la maldekstra flanko de la kamelo estis alfiksita fusilo kun paftubo, direktita malsupren.

Spasmo en la gorĝo de la profesoro malhelpis al li krii. La arĥeologo salte ekstaris. La meharo aliris proksime. Neniam pensis la arĥeologo, ke tuarego sur kamelo montriĝos tia giganto! La majesta figuro de la dezerta kavaliro kliniĝis de sur la alto de la meharo. Li, Tiressuen!

Terura krio aŭdiĝis super la orelo de la arĥeologo, ŝancelinte lin: la tuaregon ekvidis la vekiĝinta asistanto. Liaj kamaradoj, ankoraŭ ne leviĝinte, ekkriegis, kvazaŭ hordo da hommanĝuloj. Ĉiuj ekkuris renkonten al la tuarego, kiu mallevis la dromedaron kaj malrapide, verŝajne, pro granda laco, deseliĝis. Responde al la silenta demando de la vojaĝantoj Tiressuen fosis en la sino kaj etendis sur la malfermita polmo du etajn dentoradojn, envolvitajn en oleitan paperon. Auguste kaptis ilin, plorsingultis, skuis la manon de la tuarego kaj ĵetiĝis al la aŭto, ne dirinte eĉ vorton. Lin sekvis lia ĉiama helpanto Pierre. Post minuto ili jam malkovris la kapoton kaj enrampis sub la aŭton.

Tiressuen lace tiris sin, eksidis sub la markezo kaj ekfumis ordinaran cigaredon. Kvazaŭ ne estis la serioza malfeliĉo, ne estis la ses malfacilaj tagoj, plenaj de maltrankvilo kaj danĝero. La tuarego, laŭ sia kutimo, atendis, kiam oni lin demandos.

— Ĉu Bidon-5? — La profesoro almontris orienten.

— Jes.

— Kiel ci ĝisiris, ĉu estis malfacile?

— Jes. Multe da suno. Mi hastis!

— Ĉu laciĝis?

— Jes.

— Kaj de kie la kamelo?

— Ni veturis el la stacio sur aŭto en nomadejon de konato. Mi prunteprenis por ĝisveturi.

La arĥeologo ĉesigis la demandojn kaj proponis al Tiressuen ripozi. Post horo Auguste kaj Pierre estis stamfantaj pro malpacienco plej baldaŭ startigi la aŭton, sed la profesoro per furioza gesto malpermesis ilian provon. Nur kiam la suno kliniĝis al la horizonto, la gvidisto vekiĝis. En la sama momento ekmuĝis la motoro, kvazaŭ same vekiĝinta de longa dormo. Ĉiuj vojaĝantoj, inklude la profesoron, komencis haste volvi la tendojn, kaj Tiressuen longe trinkis varman teon, almanĝante daktilojn, kiujn li derompadis de la bulo, elprenita el la sela sako, kaj ŝovadis, laŭ la kutimo, sub la vizaĝan kovrotukon, por ne montri la buŝon. La francoj venis por karesi la animalon, savintan ilin — kaj forŝanceliĝis: de la meharo iris abomena odoro. Tiressuen rimarkis la miron de la kunvojaĝantoj.

— Se kamelo longe iras en varmego kaj ne trinkas, ĝi odoras tre malbone! Mi devis veturi tage, sciante, kiom da akvo vi havas.

La profesoro, same kiel, verŝajne, ĉiuj aliaj ekspedicianoj, sentis deziron firme brakumi Tiressuen-on, montri al li varmegan dankon pro la savo, pro la malfacila, por eŭropano neplenumebla marŝo. Sed la tuarego sidis kun la antaŭa trankvila digno, kvazaŭ nenio okazis. La arĥeologo sentis antaŭ li sinĝenemon, devigantan lin reteni sin.

— Sed kio pri la dromedaro, Tiressuen? — aliris al la gvidisto la ŝoforo.

— Jes, mi tute forgesis, kio pri la meharo? — rekonsciiĝis la profesoro.

— Trinkigu la dromedaron, donu al mi rezervon da akvo kaj iru, — respondis la tuarego.

Malrapide, ĉirkaŭveturante ĉiun kaveton, la kamiono leviĝis sur la altebenaĵon kaj turnis sin al la oriento laŭ la propraj spuroj. Auguste stiris kun ekstrema singardemo, firme decidinte neniel riski, ĝis ili eliros el tiu ĉi kaptilo kaj plenigos la akvobarelojn. De supre ili ankoraŭfoje ekvidis la blankan kamelon kaj la apenaŭ rimarkeblan figuron de la tuarego, kuŝiĝinta en ombro de la roko en atendo de la nokto. Tiressuen evidente estis ĉe la ekstremo de laco, kaj liaj eŭropaj kunvojaĝantoj denove eksentis konsciencriproĉojn pro sia hastemo. Sed post ĉio travivita ŝajnis neeble resti ĉi tie ankoraŭ horon. Kaj la tuarego... ja por li la dezerto estas hejmo. Iliaj virinoj veturadas gaste al amikinoj je ducent-tricent kilometroj, kaj la viroj opinias bagatelo pasigi kelkajn diurnojn en vojo, por aŭdi novaĵojn. Ĉio estas tiel, sed, se tio okazus en alia loko, sed ne en Tanezrufto, tiam ili forveturus kun trankvila konscienco.

Sed la aŭto transiris la kreston de la altebenaĵo, la damnita loko kaŝiĝis de la vido, kaj la restinta malantaŭe gvidisto ĉesis ĝeni la eŭropanojn. Finfine, ĝis Bidon-5, kie ili devas atendi lin, estas ne tiom malproksime por rapida meharo!