Mara vortareto
Por tradukado de la rakonto mi bezonis multajn marajn (precipe velajn) terminojn, kiuj mankis en miaj vortaroj. Tial mi entreprenis esploron, el kiu naskiĝis tiu ĉi vortareto, entenanta ĉiujn marajn terminojn, uzitajn en la rakonto, plus kelkajn kromajn. Ĝi, espereble, estos utila ankaŭ por aliaj tradukantoj de beletro pri maraj vojaĝoj, kaj al kompilantoj de la Reta Vortaro.
Per la signo * mi markis miajn novajn proponojn por tiuj nocioj, por kiuj mi ne sukcesis trovi taŭgajn tradukojn en vortaroj. Per la signo [MT] mi markis vortojn, proponitajn en «Provo de Marista Terminaro».
Por plej multaj (sed ne ĉiuj) vortoj estas donitaj difinoj kaj tradukoj en la rusan (ru), la anglan (en), la francan (fr), la germanan (de) kaj iufoje en la nederlandan (nl) lingvojn.