Diversaj ioj

Artikolo de Sergio Pokrovskij

(aperonta en La Ondo de Esperanto)

La problemo

En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.
Tiu bela deklaro de Zamenhof [1] trovas simpatian reeĥon en en la koro de la skemistoj (kia estas mi mem) kaj kuraĝigas la lernantojn, lacajn de kapricaj absurdaĵoj de la naciaj lingvoj. Kaj la unuaj impresoj de la lernanto ŝajnas konfirmi la deklaron; ekz-e, kiom precize kompleta aspektas la paradigmo de Esperanto kompare kun la difektaj paradigmoj rusa-germanaj:
eokiukiunkiokion
ruктокогочточто
dewerwen waswas

Facile kaj rapide oni lernas ke kiu posedas ankaŭ multenombron, malkiel en la lingvoj Eŭropaj; malmultaj demandas pri la formoj kioj, kiojn, postulatajn de la simetrio. Iuj tamen demandas, precipe en la situacioj nature invitantaj al tiaj formoj:

— Ĉu vi rimarkis la diferencon?

— Diferencon inter kioj?

Kaj laŭ atesto de John Wells,

Anglaj komencantoj, lerninte “Kio estas tio?” kaj la pluralon -j, foje miras, ke oni ne povas demandi “Kioj estas tioj?”, kiam temas pri pluraj objektoj.

La respondo de Zamenhof

Pri “ioj”, “tioj”, “kioj” k.t.p.

Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj.

Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple: «Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton» [2].

Evidente, Zamenhof malaprobas la multenombrajn io-vortojn, kvankam ne tute kategorie. Li ne malpermesas ilin sed opinias ke la multenombro por tiuj vortoj estas sensenca.

La logikon de lia respondo iuj multenombro-oponantoj klarigas tiel:

Esperanto havas la iu-serion por la individuaj, distingeblaj, nombreblaj konkretaĵoj; tiaj konkretaĵoj kompreneble povas havi multenombron kaj fakte ĝin havas (iuj, kiuj, tiuj). Male, la io-vortoj referencas abstraktan situacion, tial ili ĉiam estas ununombraj; se oni komencas analizi tian situacion, ĝiaj eroj ĉesas esti abstrakta io, kaj iĝas distingeblaj iuj.

Tiun rezonadon mi opinias logike erara; por montri tion mi unue konsideru etnajn lingvojn posedantajn plurnombrajn io-vortojn, kaj analizu la rilaton inter la io/iu-serioj.

Etnaj lingvoj

Logikan kaj klaran sistemon de demandaj pronomoj prezentas la lingvo uzbeka. Tie ni trovas la demandovortojn substantivajn
nima? nimalar?
t.e. kio? kioj? (что? what? was?) — por demandi pri aĵoj;
kim? kimlar?
t.e. kiu? kiuj? (кто? who? wer?) — por demandi pri uloj;
kaj la adjektivajn
qanday?
t.e. kia? (какой? what? welcher?) — por demandi pri eco;
qaysi?
t.e. kiu? (который? which one? welcher?) — por demandi pri elekto, pri ekzemplero.

Por ke la komparo kun la uzbeka sencu, unue ni konstatu, ke ankaŭ Esperanto ofte kontrastigas la demandovortojn kio/kiu laŭ la principo “aĵeco/uleco”.

Tion ja agnoskas ĉiuj vortaroj (ankaŭ PV, PIV) kaj gramatikoj (PAG, §59):

Kio kuŝas sur la sofo? — Kuseno.

Kiu kuŝas sur la sofo? — La patro.

Jes, la elekta senco de “kiu” (la uzbeka qaysi, la franca lequel?) nepre aplikiĝas al aĵoj se implice aŭ malimplice estas indikite ke temas pri serio da objektoj:

Jen du libroj; kiu pli plaĉas al vi?
— tamen se la objektoj ne formas serion, oni uzas pure aĵan “kio”n eĉ kiam klare temas pri elekto:
— Do, kion li elektis, ĉu la vivon aŭ la honoron?
kaj pure ulan “kiu”n eĉ se la aro de la uloj neniel estas difinita:
— Kiu telefonas?

Nu, la konkretaj aĵoj, samkiel uloj, povas aperi sole aŭ plure, tial la uzbeka lingvo laŭbezone uzas multenombron de la koncernaj demandovortoj:

Kiojn mi aĉetu en la bazaro? (Evidente, oni iras por aĉeti dekojn da ioj, kaj klare konscias ke temas pri disaj ioj, el kiuj oni neniun forgesu.)

Kiojn mi precipe atentu aĉetante komputilon? (Mi petas indiki plurajn plej gravajn atentindaĵojn, sen iel ajn limigi ilian specon; “kion mi precipe atentu?” eble pensigus pri unu sola plej grava atentindaĵo; “kiujn parametrojn mi precipe atentu?” jam anticipe limigus la demandon al la teĥnikaĵoj, dum unu el la atentindaĵoj povus esti komerca aŭ funkcitena kondiĉo de la vendo, la disponeblo de riparservoj aŭ alia aspekto de la afero kiun la demandanto ne antaŭvidas).

En iuj situacioj la logiko klare postulas multenombran “kioj”n:

— Diferencon inter kioj?
La rusa lingvo ĉi-okaze duobligas la demandovorton: Разницу между чем и чем? (Diferencojn inter kio kaj kio?). La vortoj, posedantaj multenombron, aperas en tia situacio multenombre: “Jes, mi rimarkis la diferencon inter ili”.

Feriante en Turkio mi plurfoje aŭdis uzojn de neler — la turkaj ne, neler respondas al la uzbekaj nima, nimalar (=kio, kioj).

Nekonkreta kio

La obĵeto, ke “kio” estas tiom abstrakta kaj elasta vorto, ke ĝi povas aplikiĝi al tuta situacio aŭ grupo, fakte estas argumento favora al multenombra kioj, ĉar tio ebligas distingi inter demandoj poaj kaj opaj:
— Kioj estas Petro, Maria kaj Paŭlo?

— Ili estas patro, patrino kaj filo.

— Kio estas Petro, Maria kaj Paŭlo?

— Ili estas familio.

Tioj

La pronomo “tio” ofte aperas kontraste al “tiu”:
Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tio (= la kombino, rozo + vazo) ŝajnis al ŝi malbela.

Ŝi vidis la rozon en vazo, kaj tiu (= la vazo) ŝajnis al ŝi malbela.

En la ekzemplo “tio” rilatas al la tuta situacio, dum “tiu” — al ties elemento; kaj la kutima obĵeto estas ke ĉar la tuton oni ne povas diserigi sen perdi la tutecon, tial “tioj” estas sensencaĵo.

Tamen tiu rezonado estas erara, ĉar oni samtempe povas paroli pri pluraj tutoj, pri pluraj situacioj, sen diserigi iun el ili. Ekzemple:

Vidu, sinjoro:
  1. Oni ŝtelis la monon
    (ĝi estis destinita por elpagoj; tio malfaciligas la aferojn).
  2. La kasisto malaperis
    (li devis elpagi; ankaŭ tio malfaciligas la aferojn).
Tioj malebligas tuj solvi vian problemon.
(En la tradicia stilo oni devas elpensi iun ŝtopvorton anstataŭ “tioj”: “tiuj du cirkonstancoj” aŭ simile; uzante ununombran “tio malfaciligis”, oni riskas ke la aŭskultanto aplikos ĝin nur al la ĵusa tio, t.e. nur al n-ro 2.)

Jen frazo el mia propra afiŝo en soc.culture.esperanto:

Sed konsiderante tian semantikan genron oni povas konstati ke la franca vorto por gardosoldato ial estas ingenra, la germana vorto por ino estas neŭtra — kaj tiojn oni perceptas kiel malregulaĵojn kaj esceptojn.

Ioj

El la tuta serio, “ioj” ŝajnas esti plej facile akceptata — eble ĉar Zamenhof mem donis ekzemplon pri ĝia uzo. Kaj ŝajnas ke “io” plej klare el la tuta serio estas perceptata ununombre: la frazon
li tenis ion subbrake
mi komprenas tiel, ke subbrake li tenis unu objekton.

Cetere, la eksterduba esprimo “io ajn” implicas konscion pri “diversaj ioj”, el kiuj oni povas konsideri ajnan.

Logika uzo de “ioj” troveblas en la lingvo bulgara:

нещо
io, afero (kp la respondan rusan “нечто”):
кажи нещо! = diru ion!
това е друго нещо = tio estas alia afero / io alia.
неща
(multenombro de нещо):
в чекмеджето има много неща = en la tirkesto estas multe da aĵoj/ioj.

Kaj Eugenio Fabian rimarkigis:

En la hungara lingvo, kiel en Esperanto, ne estas maleble diri “ioj” (valamik) kvankam oni uzas ĉi tiun formon nur se ĝi estas nepre necesa. En la hungara estas observebla samtempe la tjurkaj-orientaj influoj, kaj la influoj de la okcidentaj lingvoj. Ĉi tiu miljara okcidenta influo tamen ne sukcesis detrui la bazajn strukturojn de la lingvo.

Ĉioj

Simetrie al “ĉiuj”, “ĉioj” devus signifi “ĉiuj ioj”. Ekz-e
— Panjo, montru al mi ĉiojn, kiojn vi aĉetis!

Vd ankaŭ la Latinan ekzemplon ĉi-sube (Omnia meum...).

La reala uzo

Diris Bertilo Wennergren:
Cetere mi povas rimarkigi, ke mi centon da fojoj legis kaj aŭdis pri la ideo, ke oni povu diri “kioj”, sed neniam mi rimarkis, ke iu tion vere ekpraktikis. Ŝajnas, ke la tabuo estas tiel forta, ke ankaŭ tiuj, kiuj racie opinias, ke ĝi estas foriginda, tamen en la praktiko submetas sin al ĝi.

Tiu observo estas vera, kvankam parte tio estas sekvo de redaktora filtrado. En medio necenzurata, ekz-e en la Interreto, oni povas trovi dekojn da “tioj” kvankam multaj el ili estas eraraj eĉ laŭ plej permesemaj kriterioj, iuj tamen ja estas logikaj (por ŝpari spacon mi citas nur kelkajn):

“Kia speco de ĥemia energio? Ne ekzistas libera oksigeno, nek fluoro, nenio...”
“Konjekteble li uzas tion, kion ajn li sukcesas trovi — tiojn, kiuj interagas — por produkti energion.”
[http://home.att.net/~MisteraSturno/TrigambaJocxjo.html]

En Japanio okazas tre multaj festoj aŭ konkursoj de maratono. Multaj homoj partoprenas en tioj.
[http://www.asahi-net.or.jp/~WH4K-BNB/]

Intertempe Jeffrey sonĝas, ke li kunlaboras kun tiaj reĝisoroj, kiel Steven Speilberg kaj George Lucas (...) Kaj, se Jeffrey povus labori en Hollywood, ege-ege volonte li kunrolus kun filmsteloj, kiel Robin Williams, Tom Hanks aŭ Elisha Wood.
Kaj kvankam tioj estas nur sonĝoj, estas sendube, ke li ĉiun faros por tio. [http://www.palffy.hu/tanarok/bago/ocean/biografio.htm]

Tioj estas la web-oj de miaj amikoj: (...) [TTT-paĝo pri Edi Carreras]

La venontaj paŝoj estas finverki la du-ludantoj-loke-ludadon, kaj samtempe ekprepari SDKon por kreado de komputilaj ludantoj. Mi ĝisdatigos tiun ĉi paĝon kiam tioj pretas. [http://www.randomly.com/inprogress_esp.shtml]

Mi legas (preskaŭ) nur la recenzojn en “Esperanto”, partojn de “Fonto” kaj iojn el “Monato”. [Jorge Camacho]

Bonvolu kompari (laŭ PIV):
Arkt/a Ocean/o
Atlantik/o, Pacifik/o = oceanoj (unuradike)
sed: Hindi/a Ocean/o.
Kia malsimetrio! Ni jam parolis pri tioj antaŭ monatoj. [Jorge Camacho]

Tamen kial la malemo?

Tamen ja restas demando, kial la ioj aperas malpli ofte ol oni atendus.

Unu evidenta klarigo estas, ke la Eŭropaj lingvoj ne uzas ilin multenombre. Tamen ankaŭ la ulsenca “kiu” malhavas multenombron en la Eŭropaj lingvoj, kaj tamen estas senprobleme akceptata.

Nu, “kiu” ja estas en la lingvo jam dekomence, do oni akceptis ĝin sendiskute. Sed kial Zamenhof mem ne enkondukis sammaniere “kioj”n, kaj eĉ obĵetis kontraŭ ĝi?

Mi opinias, ke la kaŭzo kuŝas en la genra strukturo de la lingvoj kiuj determinis la pensmanieron de Zamenhof.

Ekde la klasikaj lingvoj la abstrakte-aĵajn sencojn de “tio” esprimis la pronomoj neŭtraj. Latino kaj la greka fakte malhavis apartajn pronomojn por kontrastigi kio/kiu, uzante por “kio” la neŭtragenran formon de la samaj pronomoj. Tio kreis firman asociaĵon, tiom firman ke la aŭtoroj de PAG, kontrastigante la io/iu-seriojn, rutine (sed por Esperanto malkonvene) uzas karakterizilojn kiel «neŭtra “tio”» (kvankam ankaŭ “tiu” povas indiki la objektojn ĝi-genrajn: “el la du libroj, kiun vi preferas?”) kaj «individuiga “tiu”» (kvankam ankaŭ “tio” povas indiki individuan objekton: “donu al mi ĉi tion”).

Kaj, ĉar Latino distingis la neŭtran genron ankaŭ multenombre, oni trovas tie la mulenombrajn iojn:

Dum haec gerebantur, Caesar castra posuit.
Dum tioj okazis, Cezaro aranĝis tendaron.

Ea, quae dixisti, vera sunt.
Tioj, kiojn vi diris, estas veraj.

Omnia mea mecum porto.
Ĉiojn miajn mi kun mi portas.

Tamen en la posta historio la demandaj pronomoj tute perdis kaj la genron kaj la nombron; dum la montraj, en la lingvoj slavaj kaj en la germana, konservis ĝin nur ununombre (samkiel la personaj pronomoj li, ŝi, ĝi / ili en Esperanto). La rusa-pola formo de “tio” estas la neŭtragenra formo de tiu sama pronomo, kies vir- kaj in-genraj formoj nepre respondas al “tiu”. Sed multenombre la genraj distingoj malaperas — kaj oni kutime atribuas al tiu komuna formo la pli ofte bezonatan sencon de “tiuj”.

Tial la rusoj, poloj, germanoj emas konstrui siajn frazojn tiel, ke “tio” nepre aperu ununombre. Se tio maleblas logike, oni ŝanĝas esprimmanieron tiel ke la koncerna io-pronomo tute ne aperu, uzante diversajn surogatajn vortojn (“aĵoj”, “aferoj” ktp).

Kaj estas atendebla ke la lingvoj kiuj ne distingas la genrojn (la angla, la hungara, la tjurkaj) malpli emas redukti “tio”n ktp al ununombro. Anglalingve “these”, “those” povas referenci “tiojn” ankaŭ “what” ŝajnas pli facile akcepti la sencon multenombran. Iagrade tio rimarkeblas en la statistiko de miaj TTT-esploroj (pli da “tioj” ĉe la angla- kaj japan-lingvanoj). Kaj ĝuste al tiu lingvogrupo strukture apartenas Esperanto.

Ĉu rompo de la tradicio?

Bertilo Wennergren komentis mian ekzemplon «Decidu kio(j)n vi kunprenos, kaj kio(j)n mi metu en mian valizon»:
En normala Esperanto oni diras:
Decidu kion vi kunprenos, kaj kion mi metu en mian valizon.
Kaj tiam “kion” estas neŭtrala pri nombro. Eblas paki po nur unu solan aferon, aŭ po plurajn. Nu, tion ni ĉiuj scias.

Do, se oni komencas uzi “kiojn” en tiaj frazoj, por montri, ke estas pli ol unu nedifinita speco de afero, ĉu tiam la formo “kion” ekhavas nure ununombran signifon? Kaj tiam la ekuzo de “kioj” ne nur alportas plian eblon, sed ankaŭ ŝanĝas la signifon de la nuna “kio”, kio rezultigus miskomprenojn.

Ĉi tio estas valida obĵeto, tamen praktike mi ne vidas ĉi-okaze grandan danĝeron, precipe pro la tre elasta senco de “kio”, ebliganta la opan, resuman interpreton. Ĉiu ununombra “kio” plu interpreteblas kiel rilata al ara tuto, al la tuta situacio. Nur la multenombra tuto forigas dubojn, ĉu temas pri pluro; la ununombra restos same dubsenca kiel nun.

Fakte tiel estas en la lingvoj posedantaj multenombrajn “ioj”n: plej ofte oni uzas “io”n amorfe ununombran, kaj la formojn multenombrajn oni uzas nur kiam tio efektive klarigas la diron.

Sekve, ekuzo de “ioj” estas pura etendo, kiu forigas tabuon sen malvalidigi la antaŭan lingvouzon. La antaŭa lingvouzo simple evitadis la frazojn kie “ioj” estus nepraĵo — oni simple ŝanĝadis la esprimmanieron, uzante evitvortojn kiel “aĵoj”, “aferoj”, “objektoj”, “cirkonstancoj” ktp.

Ekz-e, transirante de ununombra demando:

Kio estas via devo?
al multenombro (kp la anglan “What are your obligations?”) mi pli-malpli subkonscie evitus ĝenan
Kio estas viaj devoj?
(por mia lingvosento tio estas malakceptebla), kaj esprimus la demandon alimaniere:
En kio konsistas viaj devoj?

(Eblus ankaŭ la demando “Kiuj estas viaj devoj?”, sed ĝi implicus antaŭfiksitan aron da devoj el kiuj oni nomu iujn; do, je tia demando oni povas respondi per listo, dum “Kioj estas viaj devoj?” postulas difinojn kaj priskribojn.)

En tiaj okazoj la multenombra formo de la pronomoj ne tiom rompos la tradicion, kiom ebligos rektasencan esprimmanieron, pli simplan kaj klaran ol la nunaj elturniĝoj.

1.
L. Zamenhof: Lingvaj respondoj. Sezonoj, 1992. P.37
2.
Samkie [1]. P.35.