Note about this translation of       Avizo pri ĉi tiu traduko de la
    GNU General Public License        GNUa Ĝenerala Publika Permesilo

This is  an unofficial translation   Ĉi  tiu   esperantigo  de  la  «GNUa
of the  GNU General Public License   Ĝenerala publika permesilo» ne estas
into   Esperanto.    It  was   not   oficiala.   Ĝin ne  publikigis «Free
published  by  the  Free  Software   Software Foundation» kaj ĝi ne estas
Foundation,  and does  not legally   jura      dokumento     determinanta
state  the distribution  terms for   kondiĉojn    por    distribuado   de
software that uses the GNU General   programaro  laŭ  la  «GNUa  Ĝenerala
Public   License   –   only    the   Publika   Permesilo»   –   nur   la
original  English text of  the GNU   originala anglalingva teksto validas
GPL  does that.  However,  we hope   por tio.  Tamen espereble la traduko
that  this  translation will  help   helpos  la Esperanto-parolantojn pli
Esperanto  speakers understand the   bone kompreni la enhavon de la «GNUa
GNU General Public License better.   Ĝenerala publika permesilo».

You can find the official text of    La  oficialan  tekston  de  la  GNUa
the GNU General Public License at    Ĝenerala Publika Permesilo vidu ĉe
               http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html
Translated by Sergei B. Pokrovsky.   Elangligis Sergio Pokrovskij.

GNU General Public License / GNUa Ĝenerala Publika Permesilo

Esperantigo de la versio 2 (Junio 1991)

Copyright © 1989, 1991, Free Software Foundation Inc.
59 Temple Place, Suite 330, Boston, MA 02111-1307
Usono

Ĉiu rajtas reprodukti kaj disvastigi neŝanĝitajn kopiojn de ĉi tiu Permesilo; sed ŝanĝi ĝin oni ne rajtas.

Antaŭparolo

La pliparto de la permesiloj pri uzo de programo celas limigi vian liberon ĝin kunhavigi kaj modifi. Male, la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo celas garantii vian liberon kunhavigi kaj modifi liberan programaron – certigi ke la programaro estu libera por ĉiuj uzantoj. Ĉi tiu Ĝenerala Publika Permesilo validas por pliparto da programaro de Free Software Foundation (la Fondaĵo de Libera Programaro) kaj por multaj aliaj programoj kies aŭtoroj volas ĝin uzi. (Por alia parto de la programaro de Free Software Foundation validas, anstataŭe, «GNU Library General Public License», la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo Biblioteka [1].) Ankaŭ vi povas apliki ĝin al viaj programoj.

Kiam ni parolas pri liberaj programoj, ja temas pri libero, ne pri prezo. Niaj Ĝeneralaj Publikaj Permesiloj estas faritaj por disponigi al vi la liberon

Por protekti viajn rajtojn ni devas enkonduki limigojn kiuj malebligu al iu ajn rifuzi al vi tiujn rajtojn aŭ proponi al vi cedi ilin. Tiuj limigoj esprimiĝas en certaj devigoj por vi, se vi distribuas ekzemplerojn de programo aŭ se vi modifas ilin.

Ekzemple, se vi distribuas ekzemplerojn de tia programo, ĉu senpage aŭ kontraŭ pago, vi devas pludoni al la ricevantoj ĉiujn rajtojn je ĝi, kiujn vi havas. Vi devas certigi ke ankaŭ la novaj posedantoj ricevu aŭ povu havigi al si la fontotekstojn. Kaj vi devas informi ilin pri la kondiĉoj, por ke ili sciu siajn rajtojn.

Ni protektas viajn rajtojn en du paŝoj:

  1. {ni} rezervas {al ni} la aŭtorrajton [3] je la programoj, kaj
  2. ni disponigas al vi ĉi tiun Permesilon, kiu donas al vi juran eblon reprodukti [4], distribui kaj/aŭ modifi la programojn.

Krome, por protekti la aŭtorojn kaj nin mem, ni sciigas al ĉiuj ke estas nenia garantio pri la libera programaro. Personoj akirintaj programon modifitan per tria partio sciu, ke ili ricevis ne la originalon, kaj tial la problemoj kaŭzitaj de triapartiaj ŝanĝoj ne kompromitu la reputacion la originala aŭtoro.

Fine, ĉiun liberan programon konstante minacas programa patento [5]. Ni malvolas ke perantoj de libera programo individue akiru patenton je ĝi, per tio fakte farante la programon proprieta [6]. Por malebligi tion ni klarigis, ke patento estu koncesiita al ĉies ajn libera uzo – aŭ tute ne estu koncesiita.

Nun sekvas la precizaj kondiĉoj pri reproduktado, distribuado kaj modifado.

La kondiĉoj pri reproduktado, distribuado kaj modifado
laŭ la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo

§0. Ĉi tiu Permesilo validas por ajna programo aŭ alia verko entenanta averton enmetitan de la posedanto de la aŭtorrajto, dirantan ke ĝi estas distribuebla laŭ la kondiĉoj de ĉi tiu Ĝenerala Publika Permesilo. Ĉi-sube «Programo» indikas ĉian tian programon aŭ verkon, kaj «verko bazita sur la Programo» estas aŭ la Programo mem, aŭ ia ajn derivita verko laŭ la difino de la leĝo pri la aŭtorrajto [7]: t.e. verko entenata la Programon aŭ ties pecon, ĉu modifitan aŭ ne, kaj/aŭ tradukitan en alian lingvon. (Ĉi tie kaj sube la termino modifo kovras, senrezerve, tradukojn laŭ la plej ĝenerala senco.) Ĉi-sube vi indikas koncesiulon de la Permesilo.

Ĉi tiu Permesilo ne koncernas realigon de la ceteraj rajtoj, aliaj ol reproduktado, distribuado kaj modifado. Rulado de la Programo ne estas limigita, kaj ties eligaĵo estas koncernata nur se ĝia enhavo konstituas verkon bazitan sur la Programo (alie ol pro la fakto ke ĝi estas rezulto de rulo de la Programo). Ĉu tio validas aŭ ne, dependas de la funkcio de la Programo.

§1. Vi rajtas senŝanĝe reprodukti kaj distribui ekzemplerojn de la fontoteksto de la Programo tia kia vi ĝin ricevis, sur ajna datumportilo, kondiĉe ke

Vi rajtas fakturi la fizikan agon por liverado de ekzemplero de la Programo, kaj laŭvole vi rajtas oferti pagajn servojn garantiajn.

§2. Vi rajtas modifi vian ekzemplerojn aŭ viajn ekzemplerojn de la Programo, aŭ ajnan ties pecon, tiel kreante verkon bazitan sur la Programo. Vi rajtas reprodukti kaj distribui ekzemplerojn de tia verko laŭ la reguloj de §1, se vi ankaŭ plenumas ĉiujn sekvajn kondiĉojn:

  1. la de vi modifitaj dosieroj enhavu bone videblan avizon ke vi ŝanĝis ilin, kaj la datojn de ĉiuj ŝanĝoj;
  2. distribuante aŭ publikigante ajnan verkon kiu tute aŭ parte entenas la Programon aŭ estas bazita sur la Programo aŭ ties parto, vi devas koncesii la rajtojn uzi tiun verkon al ĉiu tria partio laŭ la kondiĉoj de ĉi tiu Permesilo, sen ajna koncesia pago, kaj la verko estu koncesiata kiel unu tuto;
  3. se dum la normala uzmaniero de la modifita programo ĝi dialoge legas komandojn, vi devas zorgi ke ĝi, lanĉite en la plej kutima maniero por dialoga uzo, eligu anoncon kiu entenu:
    • avizon pri la aŭtorrajto;
    • malgarantiilon (aŭ male, informon ke vi provizas garantion);
    • permeson al la uzantoj plu distribui la Programon sub ĉi tiuj kondiĉoj, kaj indikon kiel la uzanto povas vidi kopion de ĉi tiu Permesilo.
    (Escepto: se la Programo mem estas dialoga sed normale ne eligas tian anoncon, tiam ankaŭ por via derivita verko tia anonco ne estas deviga.)

Tiuj postuloj rilatas al la modifita verko konsiderata kiel unu tuto. Se apartigeblaj komponantoj de la verko ne estas derivitaj el la Programo, kaj sencas uzi ilin kiel sendependajn kaj apartajn verkojn, tiam ĉi tiu Permesilo ne koncernas tiujn komponantojn en la okazoj kiam vi distribuas ilin kiel apartajn verkojn. Sed kiam vi distribuas tiujn samajn komponantojn kiel parton de tuto estanta verko bazita sur la Programo, tiam la distribuado de tiu tuto obeu la regulojn de ĉi tiu Permesilo, kaj la rajtoj akirataj de la pluaj koncesiuloj surbaze de ĉi tiu Permesilo etendiĝas ĝis la plena tuto, inklude ĉiujn ties partojn, sendepende tion, kiu aŭtoris ilin.

Do, la motivo de ĉi tiu §2 ne estas akiri aŭ kontesti viajn la rajtojn je verko kiun vi aŭtoras; la celo estas realigi la rajton determini la manieron distribui la derivitajn aŭ kolektivajn verkojn bazitajn sur la Programo.

Simpla kunesto de alia verko, ne bazita sur la Programo, apud la Programo (aŭ apud verko bazita sur la Programo) sur unu sama datumportilo memora aŭ distribua ne etendas la kondiĉojn de ĉi tiu Permesilo sur tiun alian verkon.

§3. Vi rajtas reprodukti kaj distribui ekzemplerojn de la Programo (aŭ de verko bazita sur la Programo, laŭ §2) en celkodo aŭ en formo de plenumebla programo laŭ la reguloj de §§1 kaj 2 ĉi-supre, kondiĉe ke vi ankaŭ plenumas iun el la sekvaj postuloj:

  1. la ekzempleron akompanu la responda kompleta fontoteksto en komputile legebla formo, distribuenda laŭ la reguloj de §§1 kaj 2 ĉi-supre, sur datumportilo kutime uzata por interŝanĝi programaron; aŭ
  2. la ekzempleron akompanu skribita oferto, valida por almenaŭ 3 jaroj, disponigi al ajna tria partio, kontraŭ pago ne pli granda ol via kosto de fizika transmeto, ekzempleron de kompleta responda komputile legebla fontoteksto distribuenda laŭ la reguloj de §§1 kaj 2 ĉi-supre, sur datumportilo kutime uzata por interŝanĝi programaron; aŭ
  3. la ekzempleron akompanu la de vi ricevita informo pri distribuado de la responda fontoteksto. (Tiu opcio validas nur okaze de nekomerca distribuado kaj nur se vi ricevis la programon en celkodo aŭ en formo de plenumebla programo, akompanitan de tia oferto laŭ §3.b de ĉi tiu Permesilo.)

La fontoteksto de verko estas tiu ĝia formo, kiu plej oportunas por modifado. La kompleta fontoteksto de plenumebla verko estas ĉiuj fontotekstoj de ĉiuj komponantaj moduloj, plus ĉiuj dosieroj difinantaj interfacojn, plus la skriptoj uzataj por regi tradukadon kaj instaladon de la plenumebla programo. Tamen, per speciala escepto, en la distribuata fontoteksto povas foresti ĉio normale kundistribuata (ĉu en formo de fontoteksto aŭ kiel plenumebla programo) por la bazaj komponantoj (programlingva tradukilo, operaciuma kerno ktp) de la operaciumo per kiu ruliĝas la plenumebla programo – krom se tia komponanto mem apartenas al la plenumebla programo.

Se distribuado de la verko en formo de plenumebla programo aŭ celkodo okazas per atingebligo por kopiado el difinita loko, tiam disponigo de egala atingeblo por kopii fontotekston el la sama loko plenumas la postulon pri liverado de la fontoteksto, eĉ malgraŭ ke la tria partio ne estas devigata kopii la fontotekston kun la celkodo.

§4. Vi ne rajtas reprodukti, modifi, subkoncesii aŭ distribui la Programon alie ol laŭ la malimplicaj reguloj de ĉi tiu Permesilo. Ĉia provo alimaniere reprodukti, modifi, subkoncesii aŭ distribui la Programon estas nevalida kaj aŭtomate estingas ĉiujn viajn rajtojn donitajn per ĉi tiu Permesilo. Tamen la rajtoj de la partioj ricevintaj de vi ekzemplerojn de la Programo aŭ rajtojn laŭ ĉi tiu Permesilo plu validas, dum ili mem observas la kondiĉojn de la Permesilo.

§5. Ne estas postulate ke vi akceptu ĉi tiun Permesilon, ĉar vi ĝin ne subskribis. Tamen nenio alia rajtigas vin modifi aŭ distribui la Programon aŭ verkojn el ĝi derivitajn. Tiajn agojn malpermesas la leĝo, krom se vi akceptas la Permesilon. Tial, se vi modifas aŭ distribuas ekzemplerojn de la Programo (aŭ de verko bazita sur la Programo), vi per tio indikas vian akcepton de la rajtigo per la Permesilo fari tion, kaj la akcepton de ĉiuj ĝiaj kondiĉoj kaj reguloj pri reprodukto, distribuado kaj modifado de la Programo aŭ de verkoj sur ĝi bazitaj.

§6. Ĉiufoje kiam vi pludistribuas la Programon (aŭ verkon bazitan sur la Programo), la ricevanto aŭtomate ricevas permeson reprodukti, distribui aŭ modifi la Programon laŭ la kondiĉoj kaj reguloj de ĉi tiu Permesilo. Vi ne rajtas aldoni iajn ajn kromajn limigojn je la rajtoj de la ricevanto provizitaj per ĉi tiu Permesilo. Vi ne responsas pri obeigo de triaj partioj al ĉi tiu Permesilo.

§7. Se, sekve de juĝa decido, aŭ de plendo pri rompo de patenta rajto, aŭ pro alia kaŭzo (ne nepre ligita al la patenta juro), vi trafas sub devigon (ĉu per juĝa decido, kontrakto aŭ alie), kiu kontraŭas al la kondiĉoj de ĉi tiu Permesilo, tio ne rajtigas vin malobei la kondiĉojn de ĉi tiu Permesilo. Se vi ne povas distribui plenumante kaj la kondiĉojn de ĉi tiu Permesilo, kaj viajn aliajn koncernajn devigojn, tiam vi neniel povas ĝin distribui. Ekzemple, se patenta permesilo malebligas al la subkoncesiuloj, akirintaj ekzemplerojn de la Programo rekte de vi aŭ per tria partio, ĝin senhonorarie pludistribui, tiam vi nur povas rezigni pri distribuado de la Programo.

Se iu postulo de ĉi tiu paragrafo iĝas nevalida aŭ neplenumebla ĉe estiĝo de iuj specialaj cirkonstancoj, aplikiĝu la resto de ĉi tiu paragrafo sen tiu postulo. Ĉi tiu paragrafo aplikiĝas plene {post la ĉeso de tia cirkonstanco aŭ} [8] se malestas tiaj cirkonstancoj.

Ne estas celo de ĉi tiu §7 instigi vin rompi patentojn aŭ aliajn pretendojn je proprieto aŭ kontesti validon de tiaj pretendoj; la sola celo estas protekti la integron de la sistemo de distribuado de libera programaro, sistemo funkcianta per publikaj permesiloj. Multaj homoj malavare kontribuis al la kreo de riĉa gamo da programaro distribuata per tiu sistemo, fidante je ĝia konsekvenca aplikado; la rajto elekti la sistemon de distribuado de programverko apartenas al la aŭtoro / donanto, kaj ne koncesiulo ĝin altrudu.

La intenco de ĉi tiu §7 estas klare prezenti, kiajn konsekvencojn celas estigi la ceteraj partoj de ĉi tiu Permesilo.

§8. Se distribuadon kaj/aŭ uzadon de la Programo en iuj landoj limigas patentoj aŭ interfacoj kovritaj per aŭtorrajto, la praposedanto de la aŭtorrajto, metanta la Programon sub la kondiĉojn de ĉi tiu Permesilo, rajtas malimplice limigi la teritorion de distribuado de la Programo, ekskludante tiajn landojn, tiel ke la distribuado estu permesita nur en aŭ inter la landoj ne tuŝitaj per tia limigo. En tia okazo la koncerna limigo estu rigardata kiel unu el la kondiĉoj de ĉi tiu Permesilo.

§9. Laŭbezone «Free Software Foundation» rajtas publikigi reviziitajn kaj/aŭ novajn versiojn de la Ĝenerala Publika Permesilo. Tiaj versioj konservos la bazajn principojn de ĉi tiu versio, sed povas diferenci en detaloj, responde al novaj problemoj aŭ situacioj.

Ĉiu versio ricevas sian propran numeron. Se la Programo indikas, ke ĝi estas submetita al ĉi tiu Permesilo en ties difinita versinumero «aŭ ajna posta versio» («any later version»), tiam vi rajtas, laŭplaĉe, sekvi aŭ la kondiĉojn kaj regulojn de la indikita versio, aŭ tiujn de ajna pli malfrua versio publikigita de «Free Software Foundation». Se la Programo ne indikas versinumeron, vi rajtas elekti iun ajn version iam ajn publikigitan de «Free Software Foundation».

§10. Se vi volas uzi partojn de la Programo en aliaj programoj, kies distribuaj kondiĉoj diferencas, skribe petu permeson de la aŭtoro. Por programaro kies aŭtorrajton tenas «Free Software Foundation», petu permeson de «Free Software Foundation»; iam ĝi faras esceptojn pri tio. La decidojn de «Free Software Foundation» motivas du celoj: konservi la liberon de ĉiu verko derivita el nia libera programaro, kaj – ĝenerale – helpi kunhavigon kaj reuzon de programaro.

Malgarantiilo

§11. Ĉar la Programo estas koncesiata senpage, al ĝi aplikiĝas nenia garantio, kiom tion permesas la koncerna leĝo. Krom se alio estas malimplice indikita en skriba formo, la tenantoj de la aŭtorrajto kaj/aŭ aliaj partioj disponigas la Programon «tia, kia ĝi estas» («as is») sen ia ajn garantio, nek esprimita nek implica, interalie sen la implica garantio pri surmerkatigeblo, aŭ taŭgeco por konkreta uzo. La tuta risko koncerne la kvaliton kaj funkcikapablon de la programo estas via. Se la programo montriĝos difekta, vi portos la kostojn de ĉiuj necesaj servoj, riparo aŭ korekto.

§12. Neniokaze, krom se alion postulas aplikebla leĝo aŭ skribita interkonsento, neniu tenanto de la aŭtorrajto aŭ alia partio rajtigita modifi kaj/aŭ pludistribui la Programon laŭ la ĉi-supraj permesoj, ne responsos al vi pro la damaĝoj, inklude ĝeneralajn, specialajn, akcidentajn aŭ malrektajn, rezultantaj el uzo aŭ maleblo uzi la Programon (interalie, perdon aŭ difekton de datumoj, aŭ perdojn suferitajn de vi aŭ de triaj partioj, aŭ nekapablo de la Programo kunlabori kun iuj ajn aliaj programoj) – eĉ se tiaj tenanto aŭ alia partio estis avertitaj pri la eblo de tiaj damaĝoj.

Fino de la reguloj kaj kondiĉoj

Aldono:
Kiel apliki tiujn regulojn al viaj novaj programoj

Se vi verkas novan programon kaj volas fari ĝin kiel eble plej uzebla por la socio, la plej bona maniero atingi tion estas fari ĝin libera, kaj tiam ĉiu povos ĝin pludistribui kaj modifi laŭ la kondiĉoj de ĉi tiu Permesilo.

Tiucele, aldonu al la programo la sekvajn avizojn. Plej sekure estas meti ilin komence de ĉiu fonta dosiero, por plej klare averti pri malesto de garantioj; kaj ĉiu dosiero enhavu almenaŭ la linion kun la aŭtorrajta signo kaj referencon al la plena teksto de la avizo:

<unu linio kun la nomo de la programo kaj resumo de ĝia funkcio>
Copyright © <jaro> <nomo la la aŭtoro>

This program  is free software; you  Ĉi tiu  verko estas libera programo;
can  redistribute it  and/or modify  vi  povas  ĝin  pludistribui  kaj/aŭ
it  under  the  terms  of  the  GNU  modifi  je la  kondiĉoj  de la  GNUa
General Public License as published  Ĝenerala Publika Permesilo, eldonita
by  the  Free Software  Foundation;  de  «Free Software  Foundation», laŭ
either version 2 of the License, or  la versio 2  de tiu Permesilo aŭ, se
(at your option) any later version.  vi preferas, ajna posta versio.

This program  is distributed in the  Ni  distribuas   ĉi  tiun  programon
hope  that it  will be  useful, but  esperante  ke ĝi estos  utila, tamen
WITHOUT ANY  WARRANTY; without even  SEN  IA AJN  GARANTIO,  i.a. sen  la
the     implied     warranty     of  implica garantio pri SURMERKATIGEBLO
MERCHANTABILITY  or  FITNESS FOR  A  aŭ  TAŬGECO  POR  IU KONKRETA  CELO.
PARTICULAR  PURPOSE.   See the  GNU  Pliajn  detalojn  vidu  en  la  GNUa
General  Public  License  for  more  Ĝenerala Publika Permesilo.
details.

You should have  received a copy of  Ekzemplero  de   la  GNUa  Ĝenerala
the  GNU   General  Public  License  Publika    Permesilo   devas   esti
along  with this  program;  if not,  liverita al vi kun ĉi tiu programo;
write to the           se vi ĝin ne ricevis, turnu vin al

         Free SoftwareFoundation, Inc.,
                     59 Temple Place, Suite 330,
                     Boston, MA 02111-1307
                     USA

Krome, indiku kiel eblas vin kontakti per la reta aŭ papera poŝto.

Se la programo estas dialoga, zorgu ke ĝi eligu mallongan avizon, kiel la ĉi-suba ekzemplo, ĉe startigo en la interaga reĝimo:

  Gnomovido, versio 69.  Aŭtorrajto © <jaro> <aŭtornomo>
  Gnomovido estas distribuata SEN IA AJN GARANTIO;
  por vidigi detalojn tajpu «show w».
  Tio estas libera programo, kaj bonvenas ĝia distribuado laŭ certaj
  kondiĉoj; por vidigi detalojn tajpu «show c».

La proponitaj komandoj «show w» kaj «show c» devus surekranigi la koncernajn partojn de la Ĝenerala Publika Permesilo. Kompreneble, ili povas havi aliajn nomojn; ili eĉ povas esti musklakoj aŭ menueroj – io ajn konvena al via programo.

Se necesas, vi devas ankaŭ ricevi de via dunganto (se vi estas dungita programisto) aŭ eventuale de reprezentanto de via lernejo [9] skriban malpretendon je la aŭtorrajto. Vi povas uzi ĉi-suban modelon, konvene ŝanĝinte la nomojn:

La firmao «ABCĈ» per ĉi tio rezignas pri ĉiaj proprietaj rajtoj je la programo «Gnomovido» (faranta pasaĵojn por tradukiloj) verkita de Pro Gramisto.

<subskribo de Mag Nato>, la 1an de aprilo 3001
Mag Nato, Prezidanto

Ĉi tiu Ĝenerala Publika Permesilo malebligas inkludigi vian programon en proprietan programaron. Se via programo estas biblioteko da subprogramoj, vi eble juĝos pli utila permesi bindi proprietajn aplikaĵojn kun la biblioteko. Se vi volas tion, anstataŭ ĉi tiun Permesilon uzu la GNUan Ĝeneralan Publikan Permesilon Bibliotekan.

Notoj de la tradukinto

[1] Lastatempe FSF preferas nomi tiun permesilon ne «biblioteka» sed «malplia» aŭ «reduktita» (GNU Lesser General Public License); ĉe tio la angla siglo restas la sama (LGPL).

[2] Distribui programon: disponigi atingon al ekzemplero de programo en ajna formo por reproduktado [4], interalie per la Reto, vendo, ludono, pruntedono ktp.

[3] Anglalingve temas pri «copyright», kaj «kopirajto» ja ekzistas en Esperanto; tamen la termino «aŭtorrajto» ŝajnas iom preferata. – La angla teksto estas iom malklara: kiu iĝas la tenanto de la aŭtorrajto, ĉu nepre FSF aŭ eventuale iu alia, ekz-e la aŭtoro mem? La gramatiko de ĉi tiu loko pensigas ke temas pri transdono de la aŭtorrajto al FSF; sed en la postaj rekomendoj ni vidas modelan ekzemplon

Gnomovido, versio 69. Aŭtorrajto © <jaro> <aŭtornomo>

Aŭ eble «ni» estas ne FSF sed «oni»?

[4] La originalo ĉiam parolas pri «copying», tamen en la aŭtorrajta juro la jura termino estas «reprodukti»: Reproduktado de programo estas farado de unu aŭ pli ol unu ekzempleroj de la programo sur ajna datumportilo, inklude registradon de la programo en komputilan memoron.

[5] La Usona juro ebligas patenti certajn programojn (Software Patents).

[6] Proprieta rajto je programo estas la ekskluziva rajto plenumi kaj/aŭ permesi plenumi la sekvajn agojn:

[7] «derivative work under copyright law», termino de la Usona leĝo.

[8] La teksto intervinkula en la originalo malestas, sed estus memtrudiĝanta en la responda teksto rusa (kaj enestas en la rusa traduko).

[9] Postulo de Usona leĝo. Sed ekz-e en Ruslando nur la dunganto povas aŭtomate ricevi la aŭtorrajton je via verko, kaj nur je verko ofice komisiita al vi (krom se la dunga kontrakto antaŭvidis alion).

Tradukproblemoj

Ĉi tio estas mia unua teksto jura, kaj super ĉio la originalo estas en fremda lingvo. Pri la senco de kelkaj lokoj mi havas dubojn.

En §11
The entire risk as to the quality and PERFORMANCE of the program is with you.
La tuta risko koncerne la kvaliton kaj FUNKCIKAPABLON de la programo estas via.
{Normale PERFORMANCE signifus «rendimento», sed la kunteksto ŝajnas postuli funkcikapablon, kiel en la traduko germana (Leistungsfähigkeit); cetere mi atendus ĝin unualoke, kaj nur poste zorgus pri kvalito.}
En §12
including any GENERAL, SPECIAL, INCIDENTAL OR CONSEQUENTIAL damages
damaĝoj, inklude ĜENERALAJN, SPECIALAJN, AKCIDENTAJN aŭ MALREKTAJN
{Mi tradukis «laŭvorte», sen bone kompreni kio estas tiuj «specialaj damaĝoj» ktp; la rusa traduko ĉi tie parolas pri «ĝeneralaj (ĉu sumaj?), realaj, antaŭvideblaj kaj malrektaj damaĝoj»; la germana traduko, pri «allgemeiner oder spezieller Schäden, Schäden durch Seiteneffekte (Nebenwirkungen) oder Folgeschäden»; la ceteraj tradukoj, same papage kiel mi.}
(garantio pri) surmerkatigeblo
tiel mi tradukis «merchantability». En la germana traduko, «Marktreife»; ruse, proksimume, «var/ec/o, var/esto, var/statuso»; france «commercialisation».