96. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

En nia dokumento n-ro ...... de la 19.04.44 pri permesitaj anstataŭigoj kun uzo de trofeaj nutraĵoj por plibonigo kaj diversigo de nutrado de militservantoj, engaĝataj en serĉaj, kontrolaj kaj armeaj operacoj laŭ la afero „Nemano“, estas erare indikite: „kalkulante 5 gramojn da sekvinberoj por gramo da sukero“.

Anstataŭigon endas fari nur kalkulante 3 gramojn por gramo da sukero.

Tiun ĉi korekton senprokraste sciigu al la intendantoj por strikta plenumo.

Artemjev».

Noto per «AF»

«Ekstreme urĝe

Al Jegorov

Speciala mesaĝo

Hodiaŭ, la 19-an de aŭgusto, je la 10:50 ĉe kontrolado de dokumentoj kaj personaj aĵoj en trajno Vilno — Bjelostoko tri nekonatoj en uniformo de militservantoj rifuzis montri siajn pakaĵojn. Estante retenitaj kaj transirante kun la operaca grupo el vagono en vagonon, la nekonatoj en unu el interpordejoj neatendite komencis pafi, mortiginte ĉe tio grupestron kapitanon Tovpiga kaj patrolanon serĝenton Ŝevkopljas kaj vundinte oficiron de la militpolico leŭtenanton Ŝmakov, post kio ili ŝiris alarmbremson kaj ekkuris for.

Ŝmakov, malgraŭ la vundoj, organizis persekuton, en kiu partoprenis ĝis 50 militservantoj, veturintaj en la haltigita trajno. Rezulte oni sukcesis proksimume je kilometro for de la fervojo atingi la nekonatojn kaj unu el ili, vunditan je la brako kaj la femuro, kapti viva. La du aliaj ĉe peno de reteno, kaŝiĝinte trans arbustoj, faris armitan reziston. Malgraŭ alvokoj de Ŝmakov preni la nekonatojn vivaj, la militservantoj, partoprenintaj en la persekuto, komencis pafi el pistoloj kaj mitraletoj por trafo, rezulte de kio unu el la nekonatoj estis mortigita, kaj la dua grave vundita per dek unu kugloj kaj, ne rekonsciiĝinte, mortis post kvardek minutoj.

Ĉe skrupula priserĉo de la loko de la reteno kaj de la kadavroj estis trovitaj: radiostacio portebla ricev-senda „Eri“ kun povo 25 vatoj, en funkcipreta stato, tabeloj de kvincifera ĉifro, 3 pistoloj TT, por ili 47 kartoĉoj, 2 pistoloj „Walther“ n-ro 2 kaj por ili 29 kartoĉoj, ĉastranĉiloj du, poŝtranĉilo unu, 2 kompasoj, tri brakhorloĝoj, grandskalaj mapoj de regionoj de Litovio kaj Okcidenta Belorusio, ĉifraj notblokoj 2, folioj kun skribaĵoj de spiona karaktero, kaj ankaŭ rezervaj formularoj: de oficiraj identaj kartoj 5, de vojaĝordonoj 17, de proviantaj atestiloj 9, de ekipaj libretoj 6, de partiaj membrokartoj 4, de komsomola membrokarto — 1.

En la momento de la reteno la nekonatoj montris dokumentojn, plenigitajn por nomoj de kapitano Dzjubenko Kozimo Ostapoviĉ, leŭtenanto Ŝipulin Paŭlo Ivanoviĉ kaj ĉefserĝento Zaĥarov Teodoro Petroviĉ.

Al la kaptita viva agento, havinta dokumentojn por la nomo Zaĥarov, estis farita necesa medicina helpo. Lia peno mortigi sin estis ĝustatempe blokita, kaj la stato post sangotransfuzo estas tute kontentiga. Trifoje avertita pri juĝa respondeco pro rifuzo depozicii, li, tamen, dum du horoj kaj duono de pridemando ne prononcis eĉ vorton, kaj ricevi de li en proksima tempo ajnajn informojn, kiuj helpus identigon de lia personeco aŭ de personeco de la du aliaj mortigitaj agentoj, ŝajnas malmulte probabla.

Per antropometria mezuro de la bicepsoj kaj per kompara pririgardo de la brustaj kaj trapezaj muskoloj estas trovite, ke unu el la mortigitoj, vestita en uniformo de leŭtenanto, estis maldekstramanulo. Kiel li, tiel ankaŭ la vestita en uniformo de kapitano, laŭ trajtoj de vortportreto, havas ioman similecon kun la eksterordinaraj serĉatoj. Trovitaj ĉe ili skribaĵoj de spiona karaktero same donas bazojn por supozi, ke ĝuste ili estas la speciale danĝeraj agentoj, serĉataj laŭ la afero „Nemano“.

Mi petas urĝe sciigi specialajn trajtojn aŭ iajn aldonajn informojn, kiuj helpus al fina identigo. Mi atendas viajn pluajn indikojn.

Konforme kun la indiko pri propono al registaraj dekoracioj mi insiste petas konsideri inĝeniecon kaj abnegaciajn agojn de la ricevinta gravajn vundojn oficiro de la 79-a militpolicejo leŭtenanto Ŝmakov Vitalio Petroviĉ, nask. en 1920 en u. Kolomno, ruso, membro de la Komunista partio, el sovetiaj oficistoj. La estraro de la militpolicejo karakterizas Ŝmakov-on nur pozitive.

Omelin».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

En la sendataj de Vi raportoj ne estas reflektita la politik-morala stato de la personaro de la trupoj, partoprenigataj en armeaj operacoj kaj kontrolaj aranĝoj pri la afero „Nemano“.

Senprokraste raportu kun dono de plej karakteraj ekzemploj kaj eldiroj, dividite laŭ trupoj de la Ruĝa Armeo, la NKVD kaj la baraj militpolicejoj.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Aeralarmo!!!

Al Jegorov

Troviĝu sen foriro ĉe rekta komunikilo por ricevo de eksterordinare grava mesaĝo.

Kolibanov».