94. Serĉinformoj de la 1943-a jaro por serĉado de Miŝĉenko

Noto per «AF»

«Aeralarmo!!!

Al ĉiuj kontraŭspionaj organoj de la frontoj kaj militdistriktoj de la Eŭropa parto de la lando.

De la ĉefa Departemento de la kontraŭspiona servo estas aktive serĉata speciale danĝera teroristo, rezida varbisto de la germana spiona servo, grava ŝtata krimulo Miŝĉenko Ivano Grigorjeviĉ, konata ankaŭ kiel Tomĉuk Sergio, ankaŭ Perepelicin Nikolao Baziljeviĉ, ankaŭ Kizimov Androno Savelijeviĉ, ankaŭ Semenov Alekseo, ankaŭ Panĉenko Teodoro, ankaŭ Vorobjov Alekseo Maksimoviĉ, ankaŭ Petrickij Bazilo, ankaŭ Zaĥarov Ivano, ankaŭ Reva Mikaelo Nikolajeviĉ, ankaŭ Smirnov Anatolo, ankaŭ Navrockij Leontio Ivanoviĉ, eblas ankaŭ aliaj familinomoj, antaŭnomoj kaj patronomoj, agentaj pseŭdonimoj „Baby“, „Ĵokeo“, „Honghuzi“, „Gladiatoro“, „Dinamito“, naskiĝinta en 1905 en u. Salsko de la Rostova regiono, ruso el kozakoj, filo de granda bienulo, jesaulo de la cara armeo.

En 1919 li elmigris kun la gepatroj en Manĉurion. En dekkvinjara aĝo membriĝis al junulara organizaĵo de la Harbina filio de ROVS66, kie li pasis milit-sportan preparon. Post pereo de la patro en interpafado kun sovetiaj limgardistoj li faris sur klingo publikan ĵuron pri venĝo. Ekde la deknaŭjara aĝo aktive partoprenas malamikajn agojn kontraŭ la Sovetia ŝtato.

En 1924–1930 kiel ano de blank-ĉinaj bandoj kaj negrandaj grupoj li pli ol dudek fojojn penetradis sur la teritorion de Sovetia Ekstrem-Oriento kun taskoj de sabota, terorisma kaj ankaŭ krim-kontrabanda karaktero. En majo 1929 li partoprenis provokan atakon al la sovetia konsulejo en Harbino, ankaŭ postajn armitajn atakojn al la Ĉina Orienta Fervojo67.

Ekde la 1931-a jaro li kunlaboris kun la japanoj, en la sama jaro unu el la unuaj membriĝis al RFP68.

En 1933 dum vica iro sur la teritorion de la USSR, persekutata de limgardistoj, li trairis sepcent kilometrojn tra tajgo. Tiam, droniginte ĉe transriveriĝo armilojn kaj provianton, li murdis la plej junan anon de sia grupo, per kies viando kune kun la ceteraj li nutriĝis dum du semajnoj.

Entute en 1924–1938 li pli ol kvardek fojojn penetris sur la teritorion de Sovetia Ekstrem-Oriento. Estis plurfoje rekompencita de blank-ĉinoj kaj japanoj; ricevis donace de Ĉiang Kai-ŝek pursangan araban kurĉevalon, havis kontojn en internaciaj bankoj de Ŝanhajo kaj Honkongo. Subtenis personajn kontaktojn kun gvidantoj de blankulaj elmigrintoj en Manĉurio, generaloj Semenov kaj Vlasjevskij, princo Uĥtomskij kaj prezidanto de la RFU Rodzajevskij.

En 1934 per verdikto de la Supera Kortumo de la USSR li estis deklarita ekster leĝo.

En 1938, malkonkordinte kun la japanoj, li establis kontakton kun ĉefagento de la germana spionservo en Harbino, germana vickonsulo Hans Ricke. En la sama jaro, montrante siajn agentajn kvalitojn, li neleĝe trairis la teritorion de la USSR kaj Polio, transirinte tri limojn, trafis en Germanion, kien poste transloĝiĝis kun la infanoj ankaŭ lia edzino Izolda, filino de unu el gvidantoj de la blankulaj elmigrintoj, generalo Kislicin.

En 1938–1939 li pasis dekkvinmonatan perfektigan kurson en la Berlina lernejo de la germana spionservo; en lecionoj li aperadis nur en masko.

En 1940 la germana spionservo trifoje transĵetis lin sur la teritorion de la Sovetunio, li pasis longajn unu-kaj-duon- aŭ du-monatajn itinerojn en regionojn de Centra Uralo, Moskvo kaj Norda Kaŭkazo.

En januaro — majo de la 1941-a jaro en aspekto de oficvojaĝanta kapitano de la NKVD li pasadis tra urboj, garnizonoj kaj fervojaj nodoj de la Baltia kaj Okcidenta specialaj militdistriktoj, kolektante informojn pri dislokado, nombro, moviĝoj kaj batalpreteco de sovetiaj trupoj.

Du tagojn antaŭ la komenco de la milito li estis transĵetita sur la teritorion de Okcidenta Belorusio kiel estro de granda grupo de agentoj, ekipitaj per uniformo de sovetiaj limgardistoj, kun tasko murdadi, tuj kiam komenciĝos la militagoj, gvidantan kaj superan komandan personaron, rompadi komunikadon kaj kreadi panikon en niaj operacaj malavanoj. Li revenis al la germanoj apud Smolensko, plenuminte dum monato pli ol sepdek teroragojn kaj perdinte ĉe tio nur tri agentojn.

Dum la sekva jaro kaj duono li estis ankoraŭ dek aŭ dek unu fojojn transĵetata en malavanojn de la Ruĝa Armeo kiel grupestro kun taskoj de operaca spionado, kaj ankaŭ varbado de agentoj, inklude inter virinoj, ligitaj kun armeo kaj fervojo. La germanoj dekoraciis lin per du krucoj kaj ses batalaj medaloj. Laŭ persona ordono de Hitlero li escepte ricevis rangon de majoro de la germana armeo.

En februaro — majo de la 1943-a jaro li estis ĉefinstruisto de la Berlina lernejo de la germana spionservo. Li gvidis seminariojn: «Elementoj de kamuflado kaj sekreteco en sovetia ĉefronta zono», «Transiro de frontlinio ĉe reveno» kaj «Konduto dum pridemandoj en organoj de la NKVD», instruis al kursanoj makedonan pafadon. En lecionoj li aperadis nur en malhelaj okulvitroj kaj peruko, kun lipharoj kaj barbo.

Li estas agordita arde kontraŭsovetie. Perfekte posedas pafajn kaj blankajn armilojn, artifikojn de defendo kaj atako. Li neniam forlasas pistolon, ŝargitan per dumdumaj kugloj kun veneno, kaŭzanta momentan morton. Estas speciale danĝera ĉe reteno.

Vortportreto: kresko — pli ol meza; figuro — denseta; vizaĝo — ovala; frunto — meza, rekta; brovoj — arkaj; nazo — de meza alto kaj larĝo, rekta; mentono — rekta; oreloj — ovalaj, antitrago elstaranta; okuloj — bluaj; haroj — blondaj; kolo — meza, muskola; ŝultroj — horizontalaj.

Specialaj trajtoj: parolas kun rimarkebla sudrusa akĉento; la kruroj estas iomete kurbetaj «kavalerie»; en la supra makzelo dekstre sur la tria kaj kvara dentoj estas metalaj kronaĵoj; dum serioza interparolo iomete mallarĝigas la okulojn; sur la dorso dekstre de la spina linio kaj paralele al ĝi estas cikatroj de du furunkoj, distanco inter ili estas 5–6 cm.

Aliaj specialaĵoj: li havas elstaran ĉarmon, facile akiras konfidon de ĉirkaŭantoj; ŝatas ĉasadon kaj rajdadon; el manĝaĵoj ŝatas tripangojn kun fritita cepo, viandan barĉon kaj bifstekon kun sango. Li ne fumas, alkoholon konsumas nur okaze de neceso; havas fiziologiajn kontaktojn nur kun virinoj, necesaj por plenumo de tasko.

Laŭ kontrolitaj informoj, en unu el proksimaj noktoj Miŝĉenko kun ankoraŭ kvin pasintaj specialan preparon agentoj, same ekipitaj per uniformo de sovetiaj oficiroj, estos transĵetita en malavanojn de la Ruĝa Armeo kiel estro de terorista grupo, kies tasko estas neniigi la gvidantojn de la Supera Komandejo.

Por plenumo de la centraj teroragoj la grupo de Miŝĉenko estas armita per pistoloj kun dumdumaj kugloj kun veneno, kaŭzanta momentan morton, kaj ankaŭ per du «Panzerknacker»-oj — speciale ellaboritaj laŭ mendo de la germana spionservo porteblaj aparatoj laŭ tipo de «Faustpatrone», kun reakciaj obusoj kun kavaj ŝargoj, kalibro 30 mm. «Panzerknacker» lokiĝas en maniko de palto, fiksiĝas al la mano per rimenoj, pafo estas farata senbrue helpe de butona ŝaltilo.

Serĉinformoj pri la ceteraj kvin agentoj estas precizigataj kaj estos sciigitaj dum proksimaj du horoj.

Uzu plej aktivajn rimedojn por trovo kaj kapto aŭ likvido de la grupo de Miŝĉenko, por kio partoprenigu tutan operacan personaron de la kontraŭspionaj organoj, alkomanditajn trupojn, trupojn pri gardo de la frontaj malavanoj kaj personaron de baraj militpolicejoj.

Tuj organizu severan kontroladon de dokumentoj en stacioj, en trajnoj kaj en kontrolejoj, turninte specialan atenton al la vojoj, kondukantaj en la direkto de Moskvo. Ĉiujn suspektindulojn retenu por identigo.

La estroj de la kontraŭspionaj Departementoj de la frontoj senprokraste ellaboru kaj dum la proksimaj ses horoj ekuzu planojn de fidinda blokado de ĉiuj eblaj vojoj de moviĝo de la serĉatoj post ilia transĵeto el operacaj malavanoj en la direkto de Moskvo.

La operacan personaron de la kontraŭspiona servo kaj ĉiujn engaĝatojn en la serĉaj kaj kontrolaj aranĝoj sciigu, ke ĉiu, kiu donos realan rezulton pri trovo kaj kapto aŭ likvido de la grupo de Miŝĉenko, estos senprokraste proponita al registara dekoracio.

La Ĉefa Departemento de la kontraŭspiona servo opinias necese turni atenton de ĉiuj estroj de la kontraŭspionaj organoj al speciala danĝero, kiun havas la serĉatoj, kaj devigas por ilia kapto aŭ likvido maksimume uzi ĉiujn operacajn kaj aliajn eblojn.

Specialaj indikoj al la kontraŭspionaj organoj de la Moskva militdistrikto estos transdonitaj aldone.

Pri iro de la serĉado, pri plenumataj de vi aranĝoj kaj pri ĉiuj nove akiritaj informoj raportu ĉiun sesan horon...»

Noto per «AF»

«Aeralarmo!!!

Al ĉiuj kontraŭspionaj organoj de la frontoj kaj militdistriktoj de la Eŭropa parto de la lando.

Hieraŭ, la 14-an de septembro de la kuranta jaro, je la 20:40 en rando de Moskvo, apud elveturejo al Kuncevo, dum peno de reteno rezulte de pafa kontakto de serĉa kontraŭspiona grupo kun kvar nekonatoj en uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo du el ili estis mortigitaj, kaj la tria estis grave vundita kaj, ĉar ne povis kuri, estis poste mortpafita de la kvara nekonato, sukcesinta kaŝiĝi pro mallumo. La vojo de foriro evidentiĝis priŝutita per kajena miksaĵo69, kio blokis uzadon de serĉaj hundoj.

Kiel estis determinite per pririgardo de la kadavroj, la mortigitoj estas eksterordinare serĉataj agentoj de la grupo de Miŝĉenko: Bakŝejev Bazilo, Nurmetov Hasano kaj Milovskij Anatolo. Ekzistas bazoj por supozi, ke Miŝĉenko mem ne estis inter la kvar agentoj, partoprenintaj en la interpafado.

Sur la loko de la pafkontakto, krom pistoloj „TT“, estis trovitaj ankaŭ du pistoloj „Walther“ n-ro 1 kalibro 9 mm, ŝargitaj per dumdumaj kugloj kun veneno, kaŭzanta momentan morton. En la poŝoj de la mortigitoj estis trovitaj senriproĉaj laŭ atributoj kaj konformo al realaj cirkonstancoj fiktivaj dokumentoj por nomoj de oficiroj de la 11-a Gvardia armeo de la Okcidenta fronto kapitano Melĉakov kaj ĉefleŭtenantoj Fomin kaj Kuĥarskij, kvazaŭ komanditaj al Moskvo por perfektigo en pafistaj kursoj. Supozeble Miŝĉenko, Zubkov kaj Tulin ĝis la hodiaŭa nokto same havis dokumentojn de oficiroj de la 11-a Gvardia armeo.

Estas tute probable, ke la eksterordinaraj kontrolaj kaj gardaj aranĝoj, plenumataj en Moskvo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, devigos Misĉenkon, Zubkov-on kaj Tulin-on forlasi la regionon de la ĉefurbo. Ne estas ekskludeble, ke, perdinte tri agentojn, Miŝĉenko postulos kompletigon kaj ĝis ties veno kaŝiĝos por tempo.

Same ne estas ekskludeble, ke Miŝĉenko kun restaĵoj de la grupo penos transiri frontlinion aŭ por ili en konvencian lokon estos sendita speciale ellaborita laŭ tasko de la germana spionservo aviadilo „Arado-320“ — paraŝutiga monoplano kun granda rapido kaj alto de flugo, kapabla surteriĝi dum malbona vetero kaj sur nepreparitajn, malglatajn placetojn de tre limigitaj dimensioj.

Kapto aŭ likvido de Miŝĉenko, Zubkov kaj Tulin plu restas la ĉefa, speciale grava tasko de kontraŭspionaj organoj de ĉiuj frontoj kaj militdistriktoj de la Eŭropa parto de la lando.

Serĉadon de Bakŝejev, Milovskij kaj Nurmetov, registritaj en la serĉinformo n-ro ...... de la 07.09.43, ĉesigu...

Noto per «AF»

«Aeralarmo!!!

Al ĉiuj kontraŭspionaj organoj de la frontoj kaj militdistriktoj de la Eŭropa parto de la lando.

Dum la lastaj du diurnoj en malavanoj de la Voroneĵa kaj Brjanska frontoj okazis atakoj al leĝeraj aŭtoj kaj murdoj de generaloj Kuprijanov kaj Ĉilikin, kaj ankaŭ de sep superaj oficiroj de la Ruĝa Armeo, akompanintaj ilin militservantoj kaj ŝoforoj.

Lokoj de plenumo de la teroragoj:

la 18-an de septembro — okcidente de Obojan, norde de Suĝa kaj sudoriente de Lebedin;

la 19-an de septembro — okcidente de Kroma, sude de Hotinec kaj nordoriente de Karaĉev.

Kiel estas determinite, la leĝeraj aŭtoj, sur kiuj veturis la murditoj, estis haltigitaj sur vojoj en senhomaj lokoj fare de nekonatoj en uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo. Almenaŭ en du okazoj la haltigo estis farita sub minaco de uzo de armilo, kun la sama celo la teroristoj uzis brakbendojn de la militvoja servo. Ne estas ekskludeble, ke por transportiĝo la teroristoj disponas aŭtomobilon „Dodge“ — tri kvaronoj.

La murdoj estis faritaj per pistoloj kun kalibro 9 mm, supozeble „Browning Long 07“ aŭ „Walther“ n-ro 1, per dumdumaj kugloj kun veneno, kaŭzanta momentan morton. En kvin okazoj el la ses post plenumo de la terorago la aŭtoj kun kadavroj estis pelitaj flanken, priverŝitaj per benzino kaj bruligitaj.

Ekspertizo trovis plenan identecon de la veneno, per kiu estis prilaboritaj la kugloj de la teroristoj, kun la veneno, troviĝanta en la kugloj de la pistoloj de la agentoj el la grupo de Miŝĉenko. Ekzistas ankaŭ aliaj bazoj por supozi, ke la indikitaj supre murdoj estis faritaj de Miŝĉenko, Zubkov kaj Tulin.

Aldone al la jam plenumataj serĉaj aranĝoj je persona respondeco de la estroj de la kontraŭspionaj organoj estas proponate uzi ĉiujn necesajn rimedojn por garantio de sekureco de la generala kaj super-oficira personaro de la Ruĝa Armeo.

Ni rekomendas al la komandejoj de la Kalinina, Okcidenta, Brjanska, Centra kaj Voroneĵa frontoj uzi jenajn preventajn rimedojn:

a) elveturo de generaloj kaj komandantoj de trupunuoj ekster limojn de la dispozicio de la trupunuo estu permesata nur en akompano de moviĝanta antaŭe aŭtomobilo kun gardistaro;

b) elveturo de superaj oficiroj estu permesata nur sub gardo de du-tri mitraletistoj;

c) moviĝo de leĝeraj aŭtoj devas okazi kun granda rapido, maksimume permesebla por donita vojtegaĵo; ĉiuj haltoj sur la vojo, krom kaŭzitaj de ekstrema neceso, estu malpermesataj. Ajna peno flanke de nekonatoj haltigi leĝeran aŭton kun minaco uzi armilon devas esti senprokraste abortigita per eksterma pafado.

Je persona respondeco de la estroj de la kontraŭspionaj organoj estas proponate establi plej severan kontrolon pri teĥnika stato de aŭtomobiloj de generaloj kaj superaj oficiroj, kaj ankaŭ pri batalkapablo de gardistaro, kien oni devas elekti soldatojn kaj serĝentojn, havantajn sufiĉan batalan sperton, inĝeniajn, kun rapida reago, perfekte scipovantajn uzi pafarmilojn.

La kontraŭspionaj organoj de la Kalinina, Okcidenta, Brjanska, Centra kaj Voroneĵa frontoj aldone al la jam plenumataj operac-serĉaj aranĝoj dum ses horoj devas krei kaj ekuzi sur militaj aŭtovojoj moveblajn serĉ-ekstermajn grupojn, navedantajn kun celo trovi kaj reteni aŭ neniigi teroristojn.

Al la kontraŭspionaj departementoj de la Kalinina, Okcidenta, Brjanska kaj Centra frontoj estas proponate dum proksimaj dek du horoj krei kaj ekuzi sur ĉefaj militaj aŭtovojoj po 6–8 specialaj operacaj grupoj-logaĵoj, ekipitaj per leĝeraj aŭtoj. En ĉiu sur la antaŭa benko devas troviĝi kontraŭspiona oficiro en uniformo de kolonelo de la Ruĝa Armeo aŭ de general-majoro (ne pli ol tri por fronto), kaj sur la malantaŭa — du serĉistoj, havantaj rapidan reagon kaj sufiĉan sperton de mallongdaŭraj pafkontaktoj.

Por tutdiurna uzado de la log-aŭtoj endas provizi ĉiun per du skipoj de operaca personaro kaj per du spertaj ŝoforoj; formadon de operacaj log-grupoj, ekipadon de la «koloneloj» kaj «generaloj», kreon de respektivaj legendoj kaj de tuta necesa dokumentaro la estroj de la departementoj prenu sub sian personan kontrolon.

La tuta operaca personaro devas esti informita, ke, konsiderante ekziston ĉe la serĉatoj de pistoloj kun kugloj, kaŭzantaj momentan morton, la tasko de la kontraŭspionaj organoj estas kiel kapto, tiel ankaŭ neniigo de la teroristoj.

Pri plenumado de tiu ĉi direktivo kaj de ĉiuj farataj aranĝoj raportu ĉiun sesan horon...»

Noto per «AF»

«Aeralarmo!!!

Al ĉiuj kontraŭspionaj organoj de la frontoj kaj militdistriktoj de la Eŭropa parto de la lando.

Hieraŭ, la 21-an de septembro de la 1943-a jaro, en malavanoj de la Okcidenta fronto sur ŝoseo norde de Ĵizdra ĉe atako al kontraŭspiona log-aŭto estis mortpafitaj du nekonatoj en uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo, kiujn oni sukcesis identigi kiel eksterordinare serĉatajn agentojn de la grupo de Miŝĉenko — Bazilon Zubkov kaj Nikolaon Tulin.

Miŝĉenko mem sukcesis kaŝiĝi, ĉar ĉe pafkontakto tri operacaj laborantoj estis mortigitaj, kaj la ŝoforo, restinta viva, plenumi retenon aŭ likvidon de Miŝĉenko ne sukcesis. Uzo de serĉa hundo ne donis rezulton, ĉar la vojo de foriro estis priŝutita per kajena miksaĵo.

En la momento de atako Miŝĉenko estis vestita en uniforma palto kun kampaj majoraj epoletoj, oficira rimeno kaj portepeo kaj kaskedo de kirastrupoj kun nealta supro; li kunhavis neniajn aĵojn, krom la portepea armilo. Juĝante laŭ trovitaj sangaj gutoj sur forirantaj spuroj, Miŝĉenko ricevis vundon, pro kio ne estas ekskludeble, ke li penos kuŝi ie en arbaro aŭ en unu el loĝataj lokoj.

Sur la kadavroj de Zubkov kaj Tulin estis trovitaj faritaj sur aŭtentikaj formularoj, senriproĉaj laŭ atributoj kaj konformo al la realaj cirkonstancoj fiktivaj dokumentoj por nomo de estro de militpolica roto de la 3-a Gvardia tanka armeo kapitano Susajkov kaj plotonestro de la sama roto leŭtenanto Klevcov. Supozeble ankaŭ Miŝĉenko en la momento de la atako al la log-aŭto havis dokumentojn de staba oficiro de la 3-a Gvardia tanka armeo.

Uzu plej aktivajn rimedojn por kapto aŭ likvido de Miŝĉenko. Specialaj indikoj al la kontraŭspionaj organoj de la Okcidenta fronto estos senditaj aldone.

Serĉadon de registritaj en la serĉinformo n-ro ...... de la 07.09.43 Bazilo Zubkov kaj Nikolao Tulin ĉesigu...»



66. ROVS (rusa mallongigo por «Rusia Ĝenerala Militista Unio») — elmigrula blankula organizaĵo kun centro en Parizo. En Manĉurio ekzistis granda filio de ROVS.
67. En 1924–1935 la Ĉina Orienta Fervojo apartenis egalparte al la Sovetunio kaj Ĉinio.
68. Rusia Faŝista Partio — nomo de Rusa Faŝista Unio (RFU) ekde 1931 ĝis julio 1937. Funkciis en Manĉurio oficiale ekde 1931 ĝis 1943, neoficiale ĝis 1945.
69. Kajena (aŭ «hinda») miksaĵo — miksaĵo de pulvorigita kajena pipro kaj forta tabako. Estas uzata por blindigo de kontraŭulo, kaj ankaŭ kiel kontraŭhunda rimedo.