84. Tamancev

Mi observadis du miajn prizorgatojn, ĵetadis rigardojn ankaŭ al la leŭtenanto, sed ion, prezentantan intereson, kapti ne sukcesis.

Ĉiuj tri tenis sin nature, senemocie, tenis sin kiel malfremdaj, kiel homoj, kiuj ne havas kion timi kaj kiuj nur bedaŭras perdi tempon por tiu sentaŭga kontrolado.

Mi ĵetadis rigardojn ankaŭ al Paŭĉjo kaj ne povis ne aplaŭdi lin mense. En tiaj minutoj vi speciale forte sentas, ke vi antaŭ li estas knabaĉo, hundido, kaj ne pli. En tiaj minutoj vi klare konscias, ke vi antaŭ li estas nur «tujkaptulo», kaj tio estas ĉio.

Indus vidi lian simplaniman vizaĝon kaj fideme nekompreneman rigardon, kiam li estis faranta demandojn aŭ jen petanta kaj prenanta, jen subite reŝovanta al ili la dokumentojn, kaj ree prenanta, kaj denove redonanta. La lasta estis farata por trovi, ĉu inter ili estas maldekstramanulo, kaj estis plenumata de Paŭĉjo kun virtuoza natureco, sed al tiuj tri kaj al la subkomandanto li certe ŝajnis stultulo, se ne plena idioto, tiam sendube malsprita kaj obstina vilaĝa malplenkapulo.

Mi kunpremis la dentojn, por ne eksnufi pro rido, kiam li fideme sciigis la kontrolatojn pri sia «konkubino», hospitala kuiristino, kaj montris, kian pugon ŝi havas. Kaj tiam la ĉefleŭtenanto respondis kun evidenta prokrasto, kvankam la demando estis simplega kaj entute vundito, kuŝinta en hospitalo, povas ne koni tie la tutan priservantaron kaj ĉiujn kuiristinojn — tio ja estas ne medicina bataliono.

Mi ne povis imagi, kiel Paŭĉjo taksis tiun senduban prokraston kune kun komplekso de ĉiuj ceteraj faktoj, sed mi sciis laŭ propra sperto: sur tiaj ŝajne senofendaj demandetoj malamikaj agentoj fiaskas pli ofte, ol sur dokumentoj. Ĉar enkadre de sia legendo ili parkerigas informojn pri la komandantoj de la trupoj, en kiuj ili kvazaŭ servas, pri la estroj de la hospitaloj, kie ili kvazaŭ kuŝis, memorfiksas aspektojn kaj eĉ karakterajn trajtojn de superaj oficiroj kaj generaloj, sed memorfiksi ĉiaspecajn ordinarajn soldatojn, diversajn skribistojn kaj kuiristojn aŭ hospitalajn vartistinojn kaj flegistinojn estas praktike neeble. Kaj kion vi respondos tuj, kiam oni vin demandas?.. Ĉu diri: «Mi konas», sed se tio estas demando-kaptilo kaj tie ekzistas nenia kuiristino Lizabeta? Ĉu diri: «Ne konas», kaj se tio same estas kaptilo kaj Lizabeta estas loka famulino kaj ne koni ŝin simple ne eblas?

Mi sincere ĝojis kaj amuziĝis, observante, kiel brile li stultumas. Certe, tiel postiĉi, tiel ludi povus, probable, ĉiu bona profesia aktoro, sed se doni al li tian ŝarĝon sur la cerbaj sinuoj, kian havis nun Paŭĉjo, se doni al li ĉiujn devojn kaj taskojn de Paŭĉjo en tiuj ĉi minutoj, tiam de lia ludo — eĉ se li estus Ŝaljapin! — restus nur rememoroj.

Laŭ la prononco de la razkapulo mi determinis — samregionano, sudano. Devenas el Norda Kaŭkazo, el Rostovo aŭ el Kubanjo, eble, eĉ same kiel mi, — el Novorosijsko. Li havis bonan fizionomion, kaj ĝenerale li al mi plaĉis. Fortika, denskorpa, kiel tio nomiĝas, brava, kaj tenis li sin digne, sen hastemo.

Por ajna okazo mi jam trapumpis ilin, taksis por ĉio, kio povis sekvi. Laŭ forto li kaj la fortulo, probable, ne cedus al mi, sed en kurado mi ilin atingus sen peno kaj en cetero same, probable, superus.

Kaj tiam mi rememoris, ke ĝuste same dum mateniĝo nur antaŭ dek du horoj mi estis taksanta Pavlovskij-on, kaj tion, kio okazis poste, kaj pro honto al mi iĝis varmege. Vere, ne diru «hop!» antaŭ la salto!

Kaj «salti» — en tiu ĉi okazo kapti la serĉatojn — revis tre multaj.

Aferoj, prenitaj sub kontrolon de la Supera Komandejo, okazas ne en ĉiu monato kaj ne en ĉiu duonjaro. Mi sciis, ke en la serĉadon kaj kontroladon estas engaĝitaj miloj da homoj, estas uzataj multaj centoj da operacaj grupoj, kaj bone imagis, kio nun okazas en la zono de la du frontoj ekde la avano kaj en la tuta profundo de la operacaj malavanoj. Lima reĝimo: kaptu la valizojn — la stacidomo ekveturas!64

Sendube, ĉiu el tiuj miloj revis nur pri unu afero: kapti!.. Per ajnaj penoj, je ajna kosto! Sed mi kredis je No To kaj ne dubis, ke ni trafos sur la pinton de la serĉado, kaj ke ŝancoj de nia grupo estos sendube avantaĝaj.

Tamen, ŝancoj ankoraŭ ne estas rezulto, kaj ĝuste je rezulto ĉi tie ankoraŭ eĉ ne odoris.

Mi ne sciis, kio estis en iliaj dokumentoj, mi estis fiksanta la vizaĝojn, kaj tiuj estis tiom trankvilaj, certaj — estis nek vazomotoraj, nek eĉ etaj nervaj reagoj, — ke eĉ malboniĝis mia humoro. Ĝenerale, ĉe priflarado de agentoj organoleptiko malofte donas ion, sed kiam la kontrolatoj havas tiajn vizaĝojn, tiam, plej ofte, je naŭdek kvin procentoj vi povas esti certa — vi suĉas malplenan cicumon!..

Kun la dokumentoj Paŭĉjo estis finanta, sed donis neniajn konvenciajn signalojn. Li havis alkroĉeman, atentan okulon, kaj se tie malkovriĝus iaj misoj aŭ malkonformoj, li ne pretervidus tion, kaj tiam tuj aŭdiĝus: «Mi ne povas kompreni...» («Atenton!») Tamen ĉiuj dokumentoj, evidente, estis sen eĉ unu manko, kaj mi estis malpacience atendanta la sekvan etapon: kiel tiuj tri reagos al pririgardo de siaj personaj aĵoj?..



64. Lima reĝimo — plenumado en operacaj malavanoj de aktivaj serĉaj kaj plej severaj kontrolaj kaj baraj aranĝoj laŭ maksimuma varianto. Lima reĝimo estas praktike deviga ĉe eksterordinara serĉado, kiam en ĝian plenumadon estas engaĝataj, krom la milita kontraŭspiona servo, teritoriaj organoj, trupoj pri gardo de la fronta malavano, militpolicejoj, armeaj trupoj, kaj ankaŭ personaro de ekstermaj batalionoj kaj de la militvoja servo. En streĉita atmosfero de la lima reĝimo estas neeviteblaj nervozeco kaj eraraj retenoj (pro simileco, pro koincido de suspektindaj cirkonstancoj k. s.), pro kio la serĉistoj rilatas al ĝi tre negative.