67. Gvardia leŭtenanto Blinov

Je la dekdua horo kaj dudek minutoj posttagmeze, plenumante la ordonon de Aleĥin, Andreo kune kun unu el asistantoj de la komandanto de la urba militpolicejo elveturis en la ĉirkaŭaĵon de Kamenko.

La matenon li pasigis senage, kio en situacio de ĉies okupiteco kaj aferema tumulto estis mirinda kaj ofenda.

Aleĥin, vekinte lin frue en la kargujo, transdonis la leteron de la patrino, liveritan el la Departemento kun laŭvoja aŭto, kaj tuj forveturis ien, ordoninte al Andreo ne foriri kaj ne ŝoviĝi antaŭ la okulojn de la estraro. Andreo deziris izoliĝi kaj tralegi la leteron, sed ĉie estis homoj. Enirinte en la ejon de la garda plotono, Andreo ekvidis ĵus liberiĝintan liton, kuŝiĝis sur ĝin kaj ekdormis. Post du horoj oni vekis lin — hazarde, pro eraro, — kaj li leviĝis.

Li estis matenmanĝanta en la ĉambro-manĝejo, kiam starinta tie ĉe larĝa fenestro longkrura majoro kun ordena rubandlato sur la forta konveksa brusto, sporte brava, kiel ĉiuj moskvaj «lupĉasistoj», turniĝis kaj nelaŭte diris al alia oficiro:

— Nikulin, vi demandis... Jen Tamancev.

Ĉe mencio de la familinomo de Tamancev ankoraŭ du oficiroj, sidintaj apud Andreo, alsaltis al la fenestro kaj ekrigardis. Andreo same leviĝis.

Tamancev, nerazita, en trivitaj kromitledaj botetoj kaj en prunteprenita en la garda plotono malnova soldata uniforma ĉemizo kun grandaj plumpaj flikaĵoj sur la ŝultro kaj sur la brusto — la sian, sangomakulitan, por lavpurigi, li trempis en barelo kun pluvakvo, — tenante en la mano la flankoĉapon, estis lace iranta je ĉirkaŭ dek kvin metroj for de la domo.

Li havis aspekton de punito, riparinta sian kulpon kaj restarigita en rango, sed ankoraŭ ne ricevinta novan uniformon kaj tial surmetinta oficirajn epoletojn rekte sur la malnovan veston. Kvazaŭ eksentinte sur si la rigardojn, li levis la kapon kaj, kraĉinte, ĵetis al la starantoj ĉe la fenestro tian malestiman kaj ferocan rigardon, ke tiuj tuj forturniĝis aŭ formovis la okulojn.

Andreo estis flatita. En la intereso de la moskvaj «lupĉasistoj» al Tamancev li kaptis ne nur scivolemon, sed respekton de profesiuloj kaj ankoraŭfoje pensis, kun kiaj elstaraj homoj — Aleĥin, Tamancev kaj subkolonelo Poljakov — renkontigis lin la sorto.

Tio, ke la moskvanoj konis Tamancev-on laŭvide, Andreon ne miris. Li aŭdis, ke printempe Tamancev veturis en Moskvon kaj montris tie sian lerton en makedona pafado53 al granda grupo de oficiroj kaj generaloj. Li pafis tiel, ke la estro de la Ĉefa departemento premiis lin per armilo — poste sendita pistolo kun donaca gravuraĵo.

Andreo rimarkis nekutiman, afliktitan kaj lacan aspekton de Tamancev kaj afliktiĝis. Kaj post kvaronhoro ili sidis kune en unu el la kabinetoj kaj postokaze skribadis raportojn pri siaj agoj dum la lastaj dek du diurnoj — komencante de la pririgardo de la arbaro apud Stolbci.

Kiel klarigis Tamancev, tiuj paperoj necesos ĉe kontrolo de serĉa dokumentaro fare de estroj el Moskvo. Alie No To kaj la generalo mem povos havi malagrablaĵojn.

Ĝuste tiam Andreo eksciis, ke la afero, pri kiu ili okupiĝis kaj okupiĝas, jam hieraŭ estis prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo, kaj komprenis la kaŭzon de la senekzempla vigliĝo, reganta ĉi tie, en la fako, kaj sur la aerodromo. Al li iĝis domaĝe, ke neniu, eĉ Aleĥin, diris al li pri tio almenaŭ vorton, — la sola klarigo de tio estis, ke li estas staĝanto, nurnure staĝanto...

De Tamancev Andreo aŭdis, ke laŭ insisto de la Ĉefa departemento hodiaŭ estas plenumata grandega armea operaco, sed tiun «sennecesan entreprenon» ilia grupo ne partoprenos.

— Ĝi estas armea, do pri ĝi okupiĝu la armeo. Kaj ni estas kontraŭspiona servo, — kun digno diris Tamancev. — Ni agos paralele.

Tamancev havis sufiĉe mornan humoron. Li tuj sciigis al Andreo, ke li havas malagrablaĵon: mortpafis sin germana agento. Tio ne okazus, se ne malhelpus alkomanditoj. Sed kion eblas postuli de ili? Nenion!..

Ŝanĝinte la faman eldiron de la Supera Komandanto, li rimarkis, ke alkomanditoj venas kaj foriras, sed la serĉistoj restas54 kaj responsi en tiu ĉi okazo devos li, Tamancev, kaj kio estas pli malbona — Aleĥin kaj Poljakov.

Li klarigis ankaŭ, ke el la embusko en la bieneto oni prenis lin, por ke la grupo estu kompleta. Li diris, ke laŭ konsideroj de No To, aperis eblo hodiaŭ aŭ morgaŭ fini la «Nemanon» kaj kvazaŭ la subkolonelo kaj la generalo estas interesitaj, ke tion faru ĝuste ilia grupo.

Plej multe Tamancev kredis la operacan pensadon de No To kaj rekte diris, ke se al la subkolonelo kaj la generalo oni ne malhelpos, tiam hodiaŭ, ekstremokaze morgaŭ, ĉio estos «en gvardia ordo».

Andreo nenion povis kompreni. Se la armea operaco ne necesas, tiam kial el Moskvo oni postulas ĝian plenumon?.. Kaj kial, pro kia kaŭzo Tamancev, kaj, evidente, ne nur li, estas kontraŭ ĝi? Kiu kaj kiel povas malhelpi kapti germanajn spionojn? Kaj kial No To kaj la generalo estas interesitaj, ke la «Nemanon» finu ĝuste ilia grupo?

Tiuj kaj aliaj demandoj interesis Andreon, sed la sola, pri kio li kuraĝis demandi, estis: kion ili devos hodiaŭ fari?

Plu skribante, Tamancev diris, ke se nenio ŝanĝiĝos, ilin atendas embusko en arbaro ekde proksimume la tria horo kaj ĝis la sepa vespere — en la plej bona tempo por kurtonda radiokomunikado. Sed elveturi tien necesos iomete pli frue — tuj post la tagmezo.

Andreo jam sciis, ke embusko estas nomo de kaŝita pozicio sur tereno aŭ en ejo de operaca personaro, plenumanta kaptadon de malamikaj agentoj. Antaŭ monato ankaŭ Andreo mem partoprenis tian aranĝon: li kaj Aleĥin, senkompate turmentataj de puloj, dum tri tagnoktoj trasidis en varmega fetora ŝedo flanko ĉe flanko kun porkoj kaj bovino, nur nokte por neceso elrampante al freŝa aero. Kaj ili trasidis vane — neniu venis, kaj al Andreo pri tiuj diurnoj restis plej malbonaj rememoroj.

Tamancev, revanta pri komplikaj operacaj kombinaĵoj, pri funkelŝpilo de «strategia skalo», tamen rilatis al embuskoj kun amo kaj respekto.

— Tio estas la plej rezultodona maniero de kapto en kampaj kondiĉoj, — diradis li. — Se streĉi la cerbajn sinuojn kaj ĉion bone organizi, eĉ el tia primitivaĵo eblas fari bombonon!

La unuajn raportojn li skribis trankvile kaj sufiĉe rapide, sed la lasta, plej granda, pri la malsukcesa peno de reteno, kaŭzis al li verajn emociojn. Prezentante la matenan okazintaĵon, li pufigadis la nazotruojn, dufoje, rememorinte ion malagrablan, fermis la okulojn kaj, sulkiĝinte, kiel pro acidaĵo, skuis la kapon, kaj poste, ne elteninte, ekscitite ekkriis:

— Se mi neniam ilin vidus!

— K-kiujn?

— Alkomanditojn!

Li terure deziris dormi, kaj, ĵetante rigardojn al la planko en la angulo ĉe la fenestro, li deklaris, ke, tuj kiam li finos tutan tiun ĉi skribaĉaĵon, li ŝlosos sin ĉi tie, en la kabineto, kaj por du-tri horoj la serĉado kaj la «Nemano» iru al diabloj! Kaj poste Andreo vekos lin.

Fininte siajn raportojn, Andreo iris en la gardan plotonon kaj, kaptinte momenton, elportis el tie kusenon. Ne riskante pasi kun ĝi la koridoron de la fako, li transdonis ĝin tra la vazistaso al Tamancev — kortuŝita per tia zorgo, tiu eĉ ridetis. Kaj, reveninte en la kabineton, Andreo kuraĝis fari demandon, okupantan lin en tiu horo: kio estos, se nek hodiaŭ, nek morgaŭ oni sukcesos kapti la serĉatojn?

— Kio?.. Moskvo ne ŝercos... — morne diris Tamancev. — Al ĉiu faros klisteron... Je duonsitelo da terebinta esenco kun gramofonaj nadloj, — precizigis li.

Kaj post mallonga paŭzo, kvazaŭ konsolante Andreon, li aldonis:

— Vi ja estas juna... Kaj min, kiel ordinaran purigiston, Moskvo ne punos — ni por ili ne estas figuroj!.. Sed al No To, Paŭĉjo kaj la generalo ili donos plenmezure — sen ajna dubo... Pro kio?! — subite indigne ekkriis li.

La kuseno, akirita de Andreo, restis sen uzo — dormi Tamancev en tiu mateno ne sukcesis. Io tie ŝanĝiĝis, kaj baldaŭ li, Aleĥin kaj ankoraŭ ĉirkaŭ dudek serĉistoj de la kontraŭspiona Departemento de la fronto sur kelkaj aŭtomobiloj haste elveturis al la regiono de la Ŝiloviĉa arbaro.

Samtien en certan lokon, sude de Kamenko, Aleĥin ordonis veni je la dektria kaj nul-nul ankaŭ al Andreo kun unu el oficiroj de la urba militpolicejo — laŭ ordono de Poljakov aŭ Golubov.

Ekde la momento de elveturo de Aleĥin kaj Tamancev Andreo troviĝis en senĉesa atendado. Pensinte, ke pri li oni simple forgesis, kaj suferante pro sia neagado, li intence ŝoviĝis antaŭ la okulojn de Poljakov, eliranta el la fako, — la subkolonelo respondis al la saluto, sed nenion diris al li.

La kamioneto revenis post du horoj; Ĥiĵnjak trovis Andreon kaj vokis lin tagmanĝi. Venis neniaj ordonoj, kaj, pensinte: kiam ankoraŭ li havos okazon manĝi? — Andreo direktis sin al la kuirejo.

Post grasa densa brasiksupo la kuiristo, samurbano de Ĥiĵnjak, alŝutis por ili plenajn ĝis rando bovlojn da kuirita viando kaj promesis ankoraŭ por tria plado «kakavon».

Tiel abunde Andreo ne manĝis delonge; tamen, hodiaŭ ĉiuj estis manĝigataj sen limigoj, vere ŝtopnutrataj; eĉ blanka pano, tranĉita je dikaj pecoj, sen normo kuŝis sur la tabloj.

Andreo estis trempanta per la forko pecojn da porkaĵo en persone donitan al Ĥiĵnjak pladeton kun mustardo, kiam en la ĉambron-manĝejon, kie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ du dekoj da homoj, — enkuris iu ĉefleŭtenanto kaj de la sojlo kriis:

— El grupo de kapitano Aleĥin ĉu iu estas ĉi tie?

— Mi... — kun plenŝtopita buŝo, ruĝiĝinte, eldiris Andreo. — N-ni...

— Kial do vi sidas ĉi tie?! — indigniĝis la ĉefleŭtenanto. — Ni iru, vi prenos reprezentanton de la urba militpolico. Kaj tuj ekveturu!

Kiam ili ĉirkaŭiris la domon de la fako, li almontris por Andreo altan elegantan oficiron, starantan dorse al ili apud la perono, kaj mem, maltrankvile zorgigita, tuj malaperis.

En la oficiro Andreo rekonis la asistanton de la komandanto de la urba militpolicejo, junan belstaturan kapitanon kun esprimplenaj oblongaj okuloj sur la delikata bela vizaĝo.

Kiam, unuafoje veninte ĉi tie, en Lido, en la militpolicejon, Andreo ekvidis la kapitanon, al li venis penso, ke ie iam li jam renkontis tiun homon. Sed malgraŭ ĉiuj penoj, Andreo ne sukcesis rememori, kaj demandi ne kuraĝis: eĉ kun pli altaj ranguloj la kapitano parolis sen esprimo de respektemo kaj, eble, iom orgojle, kaj al Aleĥin li eĉ tute ne ekrigardis; li sidis trans alta bariero kaj, registrante la oficvojaĝan ordonon, ne levis la okulojn de paperoj.

— Jen kia bela birdo, ĉu vi vidis?.. — insultis tiam Tamancev: al li la kapitano speciale malplaĉis. — Per lia frunto tureton de peza tanko eblas kojnumi, sed li ĉi tie trovis al si komfortan lokon! Kaj leviĝis — neniun rimarkas! Dando! Malfronta anseraĵo! Ja mi min kubutapogis sur li!

Tamancev staris malproksime ĉe la pordo, al la bariero ne aliris kaj, certe, ne diris al Andreo, ke dum la antaŭa veno en Lidon li havis malagrablan kolizion kun la kapitano: pasante sur strato, li ne salutis la subkomandanton, tiu haltigis lin kaj publike riproĉis...

Haste maĉante dum irado kaj interne bedaŭrante, ke li ne sukcesis trinki la «kakavon», Andreo aliris la kapitanon kaj, mansalutinte, eldiris:

— K-kamarado k-kapitano, ĉ-ĉu vi estas el la m-milit-polico?.. Iru k-kun m-mi...

Ĥiĵnjak, ĉirkaŭkurinta la domon ĉe la alia flanko, jam sukcesis eksidi en la aŭton kaj startigi la motoron. Ekstarinte sur la ŝtupon de la aŭto, Andreo flustre oficiale sciigis al li, ke je la dektria kaj nul-nul, tio estas post kvardek minutoj, ili devas esti sude de Kamenko — Ĥiĵnjak forte sakris — kaj ordonis plene premi la gaspedalon.

Eble, indus proponi al la subkomandanto eksidi en la stirejon, sed dum Andreo parolis kun Ĥiĵnjak, la kapitano, pensinte iom, grimpis en la kargujon kaj lokiĝis tie sur kesto. Eleganta kaj belstatura, en bonega uniforma kaskedo kun nigra velura rando, li, leviĝante super la muretoj, evidente estis okulfrapanta, kaj Andreo, memorante la ordonon de Aleĥin — veni en la destinitan lokon, ne altirante ies atenton, — ordonis:

— S-sidiĝu pli malsupre, al la s-stirejo!

La kapitano obeis kaj nehaste kaj, kiel ŝajnis al la junulo, kun tre malkontenta aspekto malleviĝis sur la malpurajn lignotabulojn de la kargujo. Andreo ne sidiĝis — falis apude: la kamioneto, abrupte akceliĝante, ĵetiĝis kiel vipita.

Virinoj kun korboj kaj sakoj estis revenantaj el la bazaro; traveturis «Dodge», plena de bruaj tankistoj en nigraj helmoj; apud granda katolika preĝejo en ombro de ŝtona barilo tumultis paroĥanoj; tondrante sur pavimŝtonoj, estis malrapide ruliĝanta ĉaro kun alligita al la malantaŭaĵo senkorna bovino; de la stacio estis venantaj fajfoj de lokomotivoj; tre alte, apenaŭ distingeblaj en la sunplena ĉielo, estis patrolantaj ĉasaviadiloj.

La urbo vivis sian ordinaran vivon, neniom suspektante, ke en tiu ĉi horo miloj da soldatoj, serĝentoj kaj oficiroj prepariĝis por plenumo de grandega armea operaco. Ankoraŭ pli granda kvanto da militservantoj, kiel diris Tamancev, partoprenis en eksterordinaraj serĉaj kaj kontrolaj aranĝoj laŭ la afero «Nemano». Kaj inter tiuj multaj miloj nur oficiroj de la kontraŭspiona servo sciis pri la sendilo KAO, pri strategia valoro de la serĉata grupo, sciis la esencon de la okazantaĵo, kaj pro konscio, ke ankaŭ li, Andreo Blinov, apartenas al la nombro de tiom malmultaj elektitoj, la junulo sentis sin feliĉa kaj neordinare forta.

Ĥiĵnjak penegis: ili fulmorapide traflugis la stratojn kaj post iuj minutoj, lasinte la urbon malantaŭe, rapidis sur ŝoseo.

La kapitano estis skuiĝanta en la kargujo apud Andreo kun la sama fier-orgojla aspekto, kiel en la militpolicejo. Sur li estis alĝustigita, tute nova tuniko kun hele brilantaj sub la suno orkoloraj epoletoj kaj butonoj, pantalono el helblua, antaŭmilita drapo kaj novegaj botoj kun longaj mallarĝaj krurumoj. Orlitaj glatege, freŝegaj manumoj videblis el la manikoj; faldoj sur la pantalono estis gladitaj; de lakita viziero de la kaskedo ĝis nigra spegulo de la botoj ĉio sur la kapitano estis novega, purega, brilanta kaj treege malkonvena en la malnova, eluzita kargujo.

Por ne malpurigi la kostumon, li, submetinte sub sin silkan naztukon, sidis je metro for de bareleto kun benzino kaj penis nenion tuŝi per la vesto; dufoje li ĵetis rigardon al sia brakhorloĝo, kvazaŭ aludante, ke li estas okupita homo kaj por li gravas ĉiu minuto.

Andreo sendadis amikemajn rigardojn al la kapitano kaj eĉ ridetis, intencante ekparoli, sed tiu ne degnis eĉ rigardi al li.

Subite rememorinte pri la letero de la patrino, Andreo elprenis ĝin — kiam ankoraŭ estos libera minuto? — kaj komencis legi. Ĉe tio li strabis kaj ekvidis, ke la kapitano demonstre rigardas en alia direkto.

La letero de la patrino kaj ĝojigis, kaj malĝojigis Andreon, kaj kaŭzis ioman ĉagrenon.

Serĉjo Kuznecov estis bonega knabo, kaj al Mila Andreo en la unua klaso vere enamiĝis, kaj ne eblis kredi, ke ili jam ne estas, kiel ne estas inter vivuloj ankoraŭ sep liaj samklasanoj.

La klopodoj de la patrino mirigis Andreon per sia malkonveneco kaj senbazeco. Ho dio, kio ŝin zorgigas?! «Kruretoj», «ŝtrumpetoj», «sendaĵo kun nutraĵoj»... Li, Andreo, partoprenas serĉajn aranĝojn de sen troigo strategia graveco, okupiĝas pri la afero, prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo, kaj ĉi tie... bagateloj, kiaj povas veni en la kapon, ŝajne, nur de virino, kaj ĉe tio civila. «Filistreco, malfronta filistreco...» — ĉagrenite pensis Andreo.

Kaj ŝi ankoraŭ ofendiĝas, ke li malofte skribas. Sed se ŝi scius... La plej ĉagrena estas, ke li eĉ alude ne povas sciigi al ŝi, pri kio li okupiĝas.

Ŝovinte la patrinan leteron en la poŝon, Andreo ĵetis rigardon al la horloĝo — estis kelkaj minutoj post la unua, — ekstarinte, transfleksiĝis en la stirejon kaj laŭte diris:

— Ĥ-ĥiĵnjak, n-ni malfruas... P-premu, kara, p-premu!

— Sed mi kion faras?! — feroce kriis Ĥiĵnjak.

Andreo kun zorgigita aspekto eksidis sur sian lokon. Tio, ke ili ne sukcesas veni al la tempo, fiksita de Aleĥin, iĝis klara jam sur la aerodromo — ili ekveturis pli malfrue, ol necesis. Sed nun tio vere maltrankviligis Andreon, kaj li kun timo pensis pri eblaj sekvoj de ilia nevola malfruiĝo.

Tio estis, verŝajne, la plej responsa tago en lia vivo, sia ĉefa tasko li nun opiniis ne fari eĉ etan eraron kaj, nature, ne povis ne maltrankviliĝi.

Kvankam Ĥiĵnjak konis la vojon kaj orientiĝis ne pli malbone, ol li, li por ajna okazo rigardis antaŭen, kelkfoje transfleksiĝante trans la mureton, kun timeto ĵetadis rigardojn al la radbendoj (kvazaŭ tio povus ion doni) kaj ĉiam kun timo fiksaŭskultadis bruon de la motoro: se ĝi paneos — ili tiam entute ne ĝisveturos la lokon.

Sed la kapitanon kvazaŭ nenio interesis. Li rigardis kun malvarme orgojla indiferenteco kaj kun ia malkontenteco, lia rigardo, haltante sur nenio, apatie glitis sur boskoj, intermitantaj kampoj kaj maloftaj ĥatoj, kaj la vizaĝo, kiel ŝajnis la Andreo, diris: «Lukto kontraŭ spionado?.. Nenia mirindaĵo! Mi okupiĝas pri pli gravaj aferoj!..»

«Sed tamen mi lin ie renkontis!» — pensis Andreo, saltetante en la kargujo kaj apogiĝante per la manoj, por mildigi puŝojn; la sento, ke li antaŭe iam vidis tiun homon, ne forlasadis lin, sed rememori: kie? — li ne povis, kaj ekparoli ne kuraĝis.



53. Makedona pafado — pafado dum irado el du pistoloj (aŭ revolveroj) al moviĝanta celo.
54. Eldiro de Stalino: «Hitleroj venas kaj foriras, sed la germana popolo restas» (rim. de la trad.).