47. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!
Al Jegorov
El Moskvo
18.08.44
Aldone al n-roj ... kaj .... de ....

Sciigante malĉifraĵon de la interkaptaĵo laŭ la afero „Nemano“ de la 7-a kaj la 16-a de aŭgusto de la kuranta jaro, mi proponas uzi aktivajn rimedojn por serĉado kaj reteno de la agentoj kaj senprokrasta ĉesigo de funkciado de la sendilo.

Juĝante laŭ la teksto de la interkaptaĵoj kaj laŭ vico da cirkonstancoj, Vi havas aferon kun moviĝanta kvalifikita grupo, aganta kun tasko de operaca spionado en malavanoj de Via kaj de la najbaraj frontoj. La serĉatoj, probable, estas ligitaj kun agentaro, lasita de la germanoj; evidentas sistema observado pri plej gravaj frontaj komunikvojoj kaj ekzisto de tre informita agento, kaj eble, eĉ de grupo en la ĉirkaŭaĵo de Ŝaŭlajo.

La aferon „Nemano“ prenu sub Vian personan kontrolon. Garantiu rektan partoprenon en la serĉado de ankoraŭ minimume tri operacaj grupoj kaj de subkolonelo Poljakov mem.

Plifortigu observadon de la etero kaj kontroladon de dokumentoj de ĉiuj personoj, moviĝantaj en malavanoj de la fronto, doninte specialan atenton al laŭfrontaj40 vojdirektoj.

Pri irado de la serĉado kaj pri farataj de Vi aranĝoj raportu post ĉiuj dek du horoj.

Kolibanov».

«ZB n-ro ... „Nemano“. Interkaptaĵo de la 7.08.44

„...trovi ne sukcesis. [La] 4-a sturma armeo kaŝe regrupiĝas [sur la] maldekstran bordon [de] Daŭgavo. [En la] distrikto [de] Biržai estis enbataligita veninta [el] rezervo [de la] Supera Komandejo 19-a tanka korpuso. [Sur] stacio Bjelostoko hieraŭ eltrajniĝis sendata al fronto kompletigaĵo por trupoj de la 49-a armeo nombre ĝis 3 000 homoj. Marŝas [en la] direkto de Łomża [kaj] Osovec. Sanaj, viglaj, precipe [el] hospitaloj, [kaj] ankaŭ nespertaj naskitaj [en] 1926. Kravcov“».

«ZB n-ro 1328 „Nemano“. Interkaptaĵo de la 16.08.44

„De Matilda. Okcidente [kaj] sudokcidente de Ŝaŭlajo [sur] sektoro de [la] 54-a [kaj] 11-a pafistaj korpusoj profunde eskalonita defensivo [kun] inĝenieraj baraĵoj [kaj] minado de tankominacaj direktoj. [Dum] lastaj du semajnoj batalordoj estis grave fortigitaj per infanterio, tankoj [en] embuskoj, pezaj bombokanonoj [kaj] artilerio 76, 122 kaj 152 [mm]. [Al] Ŝaŭlajo senĉese venas kompletigaĵoj de ĉiuj trupospecoj. Plifortigo de la sektoro okazas [je] konto de la dekstra alo de la fronto, rezervoj de la Supera Komandejo, de la 2-a Baltia [kaj] 3-a Belorusia frontoj. Regrupiĝo [kaj] koncentriĝo estas strikte kamuflataj. Kravcov“».

Ĉifrotelegramo

«Aeralarmo!!!
Al Jegorov
El Moskvo
18.08.44

Mi sciigas Vin, ke la afero „Nemano“ hodiaŭ, la 18-an de aŭgusto, je la 2-a horo kaj 10 minutoj estis prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo, ĉe kio al la kontraŭspionaj organoj estas proponite per ajnaj penoj en proksima tempo ĉesigi funkciadon de la sendilo kaj sendanĝerigi kiel la kernon de la grupo, tiel ankaŭ la tutan agentaron.

Uzu plej aktivajn rimedojn por serĉado kaj reteno de la agentoj kaj kapto de la sendilo, por kio senprokraste partoprenigu la tutan operacan personaron de la kontraŭspionaj organoj de la fronto, la aldonitajn trupojn, la trupojn de gardo de frontaj malavanoj, la personaron de la baraj, garnizonaj kaj liniaj militpolicejoj, kaj ankaŭ de la subteno donata laŭ Via postulo de trupoj de la Ruĝa Armeo.

Organizu plej skrupulan kontroladon de dokumentoj en zonoj de dispozicioj de trupoj, sur stacioj, en trajnoj kaj en kontrolejoj. Ĉiujn suspektindulojn, sendepende de rangoj kaj postenoj, retenu por identigo.

Per direktivo de la estro de la Ĉefstabo al la komandejo de la fronto kaj al la estro de la trupoj pri gardo de malavanoj de la Aganta armeo estas proponite fari al Vi ĉian kontribuon per homoj kaj teĥniko. Per la sama direktivo al la komandanto de la 1-a aerarmeo estas proponite provizi Vin per aviadiloj komunikaj kaj transportaj.

Al la estroj de la Kontraŭspionaj Departementoj de la 1-a kaj la 2-a Belorusiaj frontoj estis donitaj direktivoj senprokraste sendi al Via dispono operacajn grupojn en konsisto de 10–12 plej bonaj serĉistoj. Samtempe al Vi estas subigitaj kun redislokado en la frontan zonon la 6-a, la 84-a kaj la 55-a radioskoltaj grupoj.

Al la estro de la personara fako de la Ĉefa Departemento de la Kontraŭspiona Servo estas proponite per ajnaj penoj plene kompletigi la etatojn de la serĉa fako kaj de la ĉifra fako de la konfidita al Vi Departemento per spertaj serĉistoj kaj kriptografoj.

La ĈDKS opinias necesa atentigi Vin pri speciala danĝero, kiun, pro vico da cirkonstancoj, prezentas la serĉatoj, kaj devigas Vin por ilia kapto maksimume, ĝislime uzi ĉiujn operacajn, radioteĥnikajn kaj armeajn povojn.

Laŭ indiko de la Supera Komandejo la operaca personaro kaj ĉiuj partoprenigatoj en la serĉado estas sciigendaj, ke ĉiu, kiu donos rektan aŭ almenaŭ malrektan realan rezulton laŭ la afero „Nemano“, estos proponita por registara dekoracio.

Por kunordigado de ĉiuj penoj pri la serĉado kaj por praktika helpo sur speciala aviadilo je la 6:00 al Vi elflugas general-majoro Moĥov kun operaca grupo. Garantiu donon de aŭtomobiloj al la momento de surteriĝo de la aviadilo sur la Lida aerodromo kaj senprokrastan partoprenigon de ĉiuj venintoj en laboro pri la afero.

Pri iro de la serĉado, pri farataj de Vi aranĝoj kaj ĉiuj nove akiritaj informoj raportu ĉiun trian horon.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!
Al Jegorov

Plenumo de Via peto pri kontrolo de Nikolajev kaj Sencov prokrastiĝas pro subita eksterordinara redislokado de la t/u 31518 al la 1-a Belorusia fronto en la regionon de Varsovio kaj pro nereveno de Nikolajev kaj Sencov ĝis la nuna horo al la loko de la antaŭa dislokiĝo de la trupunuo, kie en la militpolicejo estas lasita dispozicio de la komandanto, kien ili plu devas iri. La limdato de ilia oficvojaĝo finiĝis hieraŭ, la kaŭzo de la nereveno estas nekonata.

Via peto estas transdonita al la estro de la Kontraŭspiona Departemento de la 1-a Belorusia fronto kun peto pri senprokrasta plenumo. Samtempe ni uzas rimedojn por klarigo de vico da interesantaj Vin demandoj, speciale de kontrolo de Nikolajev kaj Sencov laŭ la vortaj portretoj okaze de ilia veno al la loko de la antaŭa dispozicio de la trupunuo. Respondo estos sciigita al Vi senprokraste.

Gorbunov».



40. Laŭfronta vojo — fera, ŝosea aŭ grunda vojo en zono de bataloj, iranta paralele al la frontlinio.