I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)

Inventisto de trukoj

Li sciis malfermi ajnan seruron, penetri ajnan ejon sen lasi spurojn de rompo. En brakkatenoj li plonĝis en glacimalvarman akvon, liberiĝis el ajnaj prizonoj, dum horo troviĝis en ĉerko sub tero. Kaj post ĉiu miraklo preparis sin al nova miraklo. Li estis Harry Houdini (1874-1926), usona prestidigitisto.

«Mia ĉefa tasko, – diris li, – estas venki timon. Kiam oni metas min katenita en pezan keston kaj ĵetas en maron aŭ enterigas, mi nepre devas esti trankvila. Mia metio postulas altan precizon kaj fulman rapidon. Se aperos paniko, mi malvenkos. La spektantoj observas nur la eksteran flankon de truko, kaj ili ne imagas la antaŭan prepariĝon, necesan por venki timon. Alia mia sekreto estas bonega fizika prepariteco».

Lin logis artifikoj ekde sesjara aĝo, kaj la unuan paŝon al venko super seruroj li faris en kuirejo, kie lia patrino lasis kukojn en ŝlosita ŝranko – la kukoj malaperis, sed la seruro restis sendifekta...

Direktoro de preterveturanta cirko miris pri la knabaj kapabloj kaj dungis lin. Harry, volvita en ŝnurojn, lerte liberiĝis el la katenoj; pendigita je la piedoj kap-al-tere kolektis pinglojn de sur planko per ... palpebroj. Tiel komenciĝis la granda prestigitisto.

Inventaj resursoj

La kesto el dik-folia fero estis demonstrata al spektantoj, – ĝi evidente havis neniujn sekretojn. Kiam Houdini eniĝis en la keston, spektantoj tuj metis sur ĝin la kovrilon. La prestigitisto puŝis el interne ŝraŭbojn tra truoj, ekstere spektantoj metis sur ilin ŝraŭbingojn kaj enmetis pinglojn por fidindeco. Liberiĝo mem okazis post kurteno. Vekante miron de la publiko Houdini sufiĉe rapide aperis el post ĝi, kaj la ŝraŭboj, ŝraŭbingoj kaj pingloj restis sur siaj lokoj. Mi emfazu: okazis neniuj ŝanĝoj de la kesto, kaj la kesto havis neniujn sekretojn.

Jen alia truko: sur la scenejo staras granda laktujo kun larĝa gorĝo, plena da akvo. Spektantoj kontrolas ĝin per bastonetoj – jes, neniu dua fundo estas, kaj la tuta ujo plenas da akvo. Eliras Houdini, ĝiskape eniĝas en la ujon. Fluas elpremata de li akvo... La ujo-kovrilon oni fiksas per kelkaj seruroj. Se iu el la spektantoj volas uzi sian seruron, speciale portitan el hejmo – bonvolu... Dum spektantoj okupas siajn lokoj, helpantoj de Houdini instalas ĉirkaŭ la ujo kurtenon. Orkestro ekludas,kaj post minuto malseka Houdini aperas el post la kurteno. Ekzaltiĝo kaj miro – kiel?

Efektive, kiel? Precize scias neniu – ja Houdini neniam malkovris siajn sekretojn. Sed ni provu solvi ilin per TSIT – teorio de solvado de inventaj taskoj.

Leganto de la rubriko scias: solvadon de inventa tasko prudentas komenci de la resursoj – de tio kio jam enestas. Kial tio prudentas? Mi iom klarigu. Tiujn ĉi taskojn mi donis al mezlernejanoj, studentoj, inĝenieroj kaj ĉiam rimarkis: la solvantoj komencis mem komplikigi la solvon. Ili proponadis: ĝemelojn de Houdini, kaŝitajn lukojn sub scenejo kaj eĉ amasan hipnoton. Kial tioma kompikigo! Kion ni scias pri la unua truko? Ni scias precize: la kesto ne havis sekretojn – alie ilin rimarkus esploremaj spektantoj. Do, la sekreto estis en la ŝraŭboj. Kion necesas fari por elpreni ŝraŭbojn troviĝante en kesto? Malŝraŭbi kapetojn de specialaj ŝraŭboj, levi la kovrilon kaj... ne, dume fruas eliri al la spektantoj – vd. bildon.

Sxrauxbo

Tasko. Kiel, uzante resursojn kaj fadenon, enmeti elekstere verajn ŝraŭbojn, kiujn Houdini ĝis tiu momento kaŝis enpoŝe? (La respondo estas ĉi tie).

Kaj kiu estas solvo pri la ujo? Kiel estis farita la truko, ni ne scias. Sed kion el la resursoj ni povas modifi tiel ke spektantoj ne rimarku? La fundon, kovrilon, seruron evidente ne eblas. Plej versimile estas ke la ujo havis duoblajn vandojn kaj la artisto simple elpuŝis ilin kun la seruroj (vd. bildon).

Ujo

La ĉefa resurso de la mago

Houdini sciis: multajn trukojn faras... spektantoj mem. Pli ĝuste – helpas ilin fari. Kaj pens-inercio estis la ĉefa inventa resurso de la mago. Jen tipa ekzemplo:

Houdini en blua kostumo elrajdas scenejon sur blanka ĉevalo, senhaste veturas preter viciĝintaj helpantoj vestitaj blanke. Fulmo de eksplodo! Facila fumo ŝvebas ĉirkaŭ la ĉevalo kaj la homo. Cetere, kie do li estas? Kien li malaperis? Nenien ja. Temas pri nia nekapablo vidi la malaperon per freŝa rigardo (en senpera kaj figura senco de l' vorto). Dum la blindiga eksplodo Houdini ŝiris de si la bluan veston faritan el papero, kaj restis en blanka kostumo inter la asistantoj. Ĉu spektantoj kalkulis ilian kvanton?

Aŭ jen alia okazo, sed la resurso samas – pens-malviglo.

Houdini eniĝis paperan sakon, pli altan ol homo. Por malebligi substituon de la sako, spektantoj lasis siajn aŭtografojn sur ĝi. Poste ili fleksis randon de la sako kaj diligente gluis. Post kurteno Houdini tranĉis la sakon, eliris kaj regluis ĝin. Orkestro plene surdigis sonon de tranĉata papero. Kaj neniu ja fantaziis kontroli longon de la sako.

Houdini mem ege ŝatis senmisterigi magojn, fakirojn kaj aliajn prestidigitistojn. Tiu, kiu proponas al spektantoj nomi ajnan paĝon en la libro, ke li «legu» ĝin parkere, estas ĉarlatano. Li scias parkere nur unu paĝon de la teksto, sed lia libro konsistas... nur el tiuj paĝoj, oni malfermu en ajna loko, la teksto samos! Kaj kiel Houdini klarigis legadon de poŝtkarto tra koverto, kion faras mediumoj? Tre facile: sufiĉas malsekigi la koverton per alkoholo – dum iom da tempo ĝi diafanos, poste alkoholo forvaporiĝos.

La lasta truko de la mago

Trompado estis lia laboro, lia vivo. Ju plu kuraĝa estis la trompo, des pli populariĝis li mem. Harry Houdini ĉiam strebis komplikigi la trukojn. Ekzemple, liberiĝo el katenoj en cirko ofte ne impresis spektantojn, oni opiniis, ke la katenoj falsas. Houdini gastrolante en diversaj landoj komencis liberiĝadi el katenoj en lokaj prizonoj en ĉeesto de ĵurnalistoj.

... Foje en ŝminko-ĉambron eniris studento, aŭdinta ke Houdini kapablas elteni ajnajn batojn kontraŭ la ventron. Tio estis vero, sed li devis anticipe koncentriĝi, prepariĝi. La studento senaverte faris kelkajn fortajn batojn. Kaj Houdini mortis. En Nov-Jorkon lian korpon oni transportis en ĉerko, kiun li uzis en siaj eksperimentoj sub akvo.

La 6an de aprilo 1974 – cent jarojn post naskiĝo de Houdini – usonaj ĵurnalistoj atendis sensacion: oni devis malfermi la testamenton de la artisto kun malkovro de sekretoj de liaj trukoj. La atendoj vanis, oni nenie trovis la testamenton. Tio estis la lasta truko de la granda mago.



20-maj-1998