Mikaelo Ternavski

mi pleje timas
ke vi alvenos, sed jam tardos
ne havos pomojn mia pomarbo
kaj mi nenion povos
al vi proponi

mi pleje timas
ke vi alvenos sed jam tardos
rivero glaciiĝos kaj mi ne povos
veturigi vin en mia boato
kvankam la boaton mi ankoraŭ havos

mi pleje timas
ke vi alvenos sed jam tardos
... mi estas sola ... en mia boato
plena de aromaj pomoj



20-maj-1998
Hosted by uCoz