A. Ĵuravlov

«Ne povas esti!» – krias vi,
Vidante la najbaron brave
La aŭton stiri. Kaj envi'
En vi naskiĝas – eble prave? -
Kaj restas jam ĝis fin' de l' viv'.

«Ne povas esti!» – flustras vi,
Vidanta inon, tente ĉarman,
Promeni kun belul'. Envi'
En vi deziron vekas varman,
Kaj restas jam ĝis fin' de l' viv'.

«Ne povas esti!» – certas vi,
Vidanta la aŭtoron moke
Pri vi aludi. Ĉu envi'
En vi naskiĝas postprovoke,
Kaj restas jam ĝis fin' de l' viv'?

Amiko! Se l' envi' en-vias,
Al kiu, diru, vi envias?



20-maj-1998