Mikaelo Ternavski

Morto de Mitridat, la sesa Jevpator

«La mondo liberiĝas el obskur'
sed lacas mi... ĉu revas mi pri kio?
mi volus kreon de l' karega Dio
ekvidi per l' okuloj de vultur'

sed kio do okazos en futur'?
ne aŭdos sonojn mi de lasta krio
de la falanta roma imperio –
ho, tio estas vera malplezur'

la fil' perfidis – plag' por la patrio
ĉu eble tio estas pun' de Dio?
ĉu tio estas venĝ' de la patrin'?»

la car' sin turnis al korpogardisto
– vi gardis min, – tuj diris li kun tristo –
nun prenu glavon kaj mortigu min



20-maj-1998
Hosted by uCoz