Gafur Gazizov

Rura somermateno

Obskuro nokta malaperas,
Stelar' degelas en ĉiel'
La horizonton ruĝ' borderas
Dormantan mondon vekas hel'.

Sin levas laŭte sun' purpura
Nebul' sterniĝas super ter',
Betulo verdas belfigura,
Aromas freŝe la aer'.

Sur arbobranĉoj kun jubilo
Matenon laŭdas birda ĥor',
Sur kamp' kaplevas kamomilo,
Salutridetas al aŭtor'.

Heroldas koko pri l' mateno
Ekfumas fornoj en vilaĝ',
Susuras milde ora greno,
Sur kampoj – la rikoltmesaĝ'.

Knabinoj kuras gaje, lerte,
Por pluki berojn sur eben',
Jam grason falĉas viro sperte,
Aŭdiĝas, jen, ĉevala hen'.

En ruro la maten' somera
Min sorĉas kvazaŭ bona mag',
Sed – ve! – ĝi estas efemera –
Forglutas ĝin zorgplena tag'.

I. R. Onies

Rara somermateno

Obskuro nokta malaperas,
Herolda koko krias jam,
Kaj ĉe la tabl' poet' estperas
Ke trafos lin leganta am'.

Por tio pretas rimedaro:
Betul', nebul', arom', aer',
Jen sperta vir', knabina paro,
Ĉiel' kaj hel', aŭror' kaj ter'.

Paseroj, najtingalo, aglo...
Kaj stranga vort' – rikoltmesaĝ'...
Kaj somermeze – ho, miraklo! –
Ekfumis fornoj en vilaĝ'.

Jam pretas beroj sur ebeno,
Sun' kaj stelar', kaj ruĝ', kaj blu',
Tag', nokt', vespero kaj mateno,
Kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kombinas tiel mi en ordo
Kanteton, tipan por Azi'.
Ĉar tutegale l' «hejma rondo»
Ĝin opinios poezi'.



20-maj-1998
Hosted by uCoz