S. Hove

Oni ĉiam ŝatas memkritikon,
Des pli nun pri ĝi kuraĝas lerti
Ĉiu, posedanta gramatikon,
Sed necesas, laŭ kutim', averti,

Ke fikcias tute la evento
Kaj hazardas supozata ligo...
Do, arbaron venis freŝa vento
Sub titolo «Demokratiigo».

Pigo disvastigis la informon
Kaj bestar' rapidis tuj kuniri
Por diskut' pri senco kaj pri formo –
Eksoifis veron ankaŭ ili.

Ĉies langon parolemo boris,
Sed plej ĉefas en raport' malskiza,
Kion pri malnovaj moroj bojis
Saĝe elpaŝinta Lupo Griza:

«Mi konfesas fikonduton mian,
Kun Leporo Lup' neniam pacis,
Lian vivon, rondon familian
Ĉiam mia persekut' minacis.

Ne plu estu tiel! Leĝojn ŝanĝu!
Egalrajte ni kuiru supon:
La aferon tiel ni aranĝu,
Ke Leporo rajtu manĝi Lupon!»

Post moment' – silenton mire-mutan
Sekvis tondro – la bestar' aplaŭdis
Do, kondamnis lupan fikonduton,
Kaj proponon novan, certe, laŭdis.

Ne sciante, kion ili pensis,
Vi rimarkus surmuzelan ĝojon..
Ankaŭ mi ne scias, ĉu sukcesis
Oni al la vero trovi vojon.

Sed, trovinte blankan vostostumpon,
Ne meditu pri deven' dileme –
Sciu, sur ĉi loko manĝis lupon
La leporo... tute senprobleme.



20-maj-1998
Hosted by uCoz